La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XI

Sur la pinto de la konuso. – La interno de la kratero. – Maro ĉirkaŭe. – Neniu signo de tero. – Skizo de la insulo birdvide. – Ĉu la insulo estas loĝata? – Nomoj donitaj al golfoj, promontoroj, riveroj, ktp. – Insulo de Lincoln.

Post duonhoro Cyrus Smith kaj Harbert revenis al la ripozejo. La inĝeniero nur diris al siaj kunuloj, ke la tero, sur kiun la sorto ilin ĵetis, estas insulo kaj planfaradon por la estonteco oni devas prokrasti ĝis morgaŭa tago. Poste ili ĉiuj ekkuŝiĝis dormi kaj ĝuis meritan ripozon en tiu ĉi bazalta kaverno, du mil kvincent futojn super la mara surfaco, en kvieta kaj trankvila nokto.

La sekvan tagon, la 30-an de marto, post mallonga matenmanĝo konsistanta el bakita fazano, la inĝeniero prezentis sian planon regrimpi al la pinto de la vulkano. Li volis pli detale rigardi la insulon, kiu eble fariĝos dumviva malliberejo por li kaj liaj kunuloj. Ĉi-foje, ĉiuj scivolemaj pri la vido de la insulo estis partoprenontaj en la ekspedicio.

Ili forlasis la noktan ripozejon ĉirkaŭ la sepa matene. Neniu sentis sin maltrankvila pri la situacio, en kiu ili trovis sin. La inĝeniero sciis, ke li povas elpreni el ĉi tiu sovaĝa naturo ĉion, kio estos necesa por li kaj liaj kunuloj por vivi; kaj ili estis trankvilaj, ĉar Cyrus Smith estis kun ili. Precipe Pencroff, kiu ekvidinte la fajron ekbruligitan de la mano de la inĝeniero, ne timus resti kun li sur la nuda roko.

– Ne gravas! – li ekkriis. – Ni forlasis Richmond-on sen permeso de la lokaj aŭtoritatoj, do kial ni ne povus pli aŭ malpli frue forlasi la lokon, kie neniu estos nin haltiganta?"

Cyrus kondukis ilin laŭ la sama vojo kiel la antaŭan tagon. La vetero estis bela. La suno leviĝis en la klara ĉielo kaj origis la orientan flankon de la monto per siaj radioj.

Ili haltis ĉe la rando de la kratero. La inĝeniero ĝuste taksis ĝian formon en la nokta mallumo; ĝi estis funelforma aperturo, kiu, disetendiĝante, leviĝis ĝis mil futoj super la ebeno de la unua konuso. La internaj muroj de la kratero, kiuj havis deklivon de ĉirkaŭ tridek kvin ĝis kvardek gradoj, ne malhelpis grimpadon.

Tie estis spuroj de tre solidigita lafo, kiu pasintece verŝajne elfluis tra truo ĉe la supro de la konuso, antaŭ ol tiu ĉi flanka abismo malfermis novan vojon por ĝi.

Se temas pri la profundo de la vulkana abismo, kiu kunligis la subteraĵon kun la kratero, estis neeble mezuri ĝin per vido, ĉar la fundo perdiĝis en mallumo. Sed la kompleta estingiĝo de la vulkano ne povis esti dubata.

Antaŭ venis la oka horo Cyrus kaj liaj kunuloj ekstaris sur la pinto de la kratero, sur konusa monteto, kiu elkreskis sur ĝia norda rando.

– Maro! La maro ĉie! – ili kriis kune, ne povante reteni la krion konstatantan ilian izolitecon de la cetera mondo.

Efektive, senfina ebeno da akvo ĉirkaŭis ilin ronde. Eble Cyrus, denove grimpante al la pinto de la konuso, esperis vidi proksime ian landon aŭ insulon, kiun li antaŭe ne povis rimarki en la nokta mallumo. Sed ĝis la horizonto mem, kiu estis for pli ol kvindek mejloj, estis neniu tero aŭ velo videblaj. Ĝi estis senfina kaj senlima dezerto, kaj la insulo ŝajnis esti ĝia centra punkto.

De la oceano ilia rigardo moviĝis al la insulo, ampleksante ĝin de unu ekstremo ĝis la alia, kaj la unua demando starigita de Gideon Spilett estis:

– Kiom granda povas esti ĉi tiu insulo?

Cyrus Smith pensis momenton; li atente mezuris la cirkonferencon de la insulo, en la kalkulo ne preterlasante la altecon, je kiu ili estis, kaj sekve diris:

– Amikoj, mi kredas, ke ĝia cirkonferenco estas pli ol cent mejloj.

– Kaj ĝia surfaco?…

– Estas malfacile kalkuli – respondis la inĝeniero. – Ĝiaj randoj estas tre neregulaj.

Se Cyrus prikalkulis ĝuste, la insulo povis havi proksimume la saman areon kiel Malto aŭ Zante en Mediteraneo, sed ĝia formo estis pli neregula. Ĝia formo estis tiel stranga, ke kiam Gideon Spilett laŭ la peto de la inĝeniero desegnis ĝiajn konturojn, ĉiuj konkludis, ke ĝi similas al iu fantazia besto, ia grandega amfipodo, dormanta sur la surfaco de la Oceano.

Orienta parto de la marbordo; tiu, sur kiu surteriĝis niaj rompiĝuloj, rondiĝis en grandan duonrondon kaj formis vastan golfon, finiĝantan sur la sudorienta flanko per akra promontoro. Ĉe la nordorienta flanko, du aliaj promontoroj fermis la golfon, kaj inter ili estis mallarĝa markolo, simila al la duonmalfermita buŝo de giganta ŝarko.

De la nordoriento ĝis la nordokcidento, la marbordo rondiĝis en formo de besta kranio kaj formis specon de ĝibo, kiu faris la konturon de tiu parto de la insulo, en kies centro leviĝis vulkana monto, malklara.

Komencante de ĉi tiu punkto la marbordo etendiĝis norden kaj suden en sufiĉe regulaj linioj, kun mallarĝa haveno eltranĉita du trionojn de sia cirkonferenco, kaj poste finiĝis per longa "vosto" kiel la vosto de giganta aligatoro.

Tiu ĉi vosto formis duoninsulon, kiu, ekirante de la supre menciita sudorienta promontoro de la insulo, etendiĝis pli ol tridek mejlojn en la maron, kaj rondiĝante, ĉirkaŭis larĝe malfermitan, neŝirmitan havenon, kies internaj linioj formis la marbordojn de tiu ĉi tiel strange formita lando.

En la plej alta loko, tio estas, inter la Kamentuboj kaj la haveno ĉe la kontraŭa norda marbordo, la larĝo de la tuta insulo estis nur dek mejloj; sed la plej granda longo, de tiu "ŝarka buŝo" en la nordorienta parto ĝis la fino de la lango sur la sudokcidenta flanko, estis ĝis tridek mejloj.

La interno de la insulo ĝenerale prezentis la jenan vidon: la tuta suda parto, de la monto ĝis la marbordo, estis tre arbarkovrita, dum ĝia norda parto estis seka kaj sabla. Inter la vulkano kaj la orienta flanko de la marbordo, Cyrus kaj liaj kunuloj malkovris, je sia plej granda surprizo, lagon ĉirkaŭitan de verdaj arboj. Rigardante de tiu ĉi alteco, la lago ŝajnis kuŝi ĉe marnivelo; sed, post plia pripensado, la inĝeniero klarigis al siaj kunuloj, ke ĉi tiu malgranda akvospegulo certe troviĝis je alteco de ĉirkaŭ tridek futoj super la nivelo de la maro, ĉar ĝia baseno estis nur daŭrigo de la marborda ebeno.

– Do la akvo en ĉi tiu lago devas esti dolĉa? – demandis Pencroff.

– Kompreneble, ĉar ĝin nutras akvo fluanta malsupren de ĉi tiu monto – respondis la inĝeniero.

– Mi vidas malgrandan rivereton enfluantan en ĝin – diris Harbert, montrante mallarĝan torenton elfluantan de la montetoj etendiĝantaj okcidente.

– Efektive – diris Cyrus – kaj ĉar ĉi tiu torento nutras la lagon, devas do esti elfluejo sur la mara flanko, tra kiu la troa akvo eskapas. Ni ekscios tion, kiam ni estos revenantaj.

La lago kaj la antaŭe jam konata rivero konsistigis la akvoresursojn de la insulo, almenaŭ laŭ la aktuala scio de niaj esploristoj. Eblis, ke en la nealirebla arbaro, kiu kovris du trionojn de la insulo, ankaŭ aliaj riveretoj fluis en la maron. Kaj eĉ se juĝante laŭ la fekundeco de la areo kaj la mirindaj specimenoj de vegetaĵaro tipaj de moderaj zonoj, ĝi estis tre verŝajna. Dume sur la norda flanko de la insulo estis neniu signo de fluanta akvo; ĝia marĉa parto ĉe la nordorienta flanko montris la ĉeeston de senflua akvo, sed tio estis ĉio; plie, la dunoj, sablo kaj seka sterileco atestis pri tio, vive reflektiĝante de la abundan fekundecon, kiu karakterizis la plej grandan parton de la insulo.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj staris preskaŭ unu horon sur la supro de la monto, de kie ili povis klare vidi la tutan insulon.

Restis ankoraŭ la neceso trovi respondon al grava demando, kiu devis havi signifan efikon al la estonta sorto de la rompiĝuloj. Ĉu ĉi tiu insulo estis loĝata aŭ ne?

Tiun ĉi demandon starigis la raportisto kaj ŝajnis, ke oni jam povis respondi ĝin nee post tiel detala esploro de diversaj areoj de la insulo.

Nenie estis videbla ajna signo de homa ĉeesto. Oni ne renkontis iun setlejon, iun solecan kabaneton, kaj iun spuron de fiŝkaptistoj sur la marbordo. Fumo ne leviĝis en la ĉielon. Estas vere, ke spaco de preskaŭ tridek mejloj apartigis niajn rompiĝulojn de la fora fina insulekstremo, tio estas, de tiu ĉi "vosto" etendiĝanta sudokcidenten, kaj eĉ al Pencroff estus malfacile vidi homajn setlejojn de ĉi tiu distanco. Estis ankaŭ neeble perokule penetri tiun ĉi vualon de abunda verdaĵo, kiu kovris du trionojn de la insulo kaj konvinkiĝi, ĉu ĝi ne donis ŝirmejon al homoj. Tamen, la plej multo el la loĝantaro de insuloj disĵetitaj trans la oceano prefere loĝis sur la marbordoj, kaj la marbordo ŝajnis tute senhoma.

Do oni konstatis, ke la insulo estis neloĝata. Ĉu ĝi estis almenaŭ foje vizitita de loĝantoj de najbaraj insuloj? Ĉi tiu demando estis malfacile respondebla. Ene de kvindek-mejla radiuso povis facile tranaĝi kaj malajaj kanuoj kaj grandaj ŝtipboatoj, kiujn uzas la polinezianoj. Ĉio dependis do de la loko de la insulo kaj ĉu ĝi estis soleca en la oceano aŭ pli-malpli proksima al unu el la insularoj. Pro tiu ĉi necerteco ŝajnis konvene preni antaŭzorgojn kontraŭ eventuala invado de sovaĝaj indiĝenoj.

Ili jam konis la lokon de la insulo, havis planon desegnitan de la raportisto, kaj ankoraŭ decidis esplori, per kiaj mineraloj, plantoj kaj bestoj la naturo dotis ĝin.

Sed antaŭ ol Cyrus Smith signalis al siaj kunuloj reveni, li diris al ili per sia milda kaj grava voĉo:

– Ĉi tio, miaj amikoj, estas la terpeceto, sur kiun nin ĵetis la mano de la Ĉiopova. Ni devas vivi ĉi tie, eble dum multaj jaroj. Aŭ eble venos al ni ia neatendita helpo, iu ŝipo hazarde... Mi diras "hazarde" ĉar ĉi tiu insulo estas tro sensignifa. Ĝi eĉ ne havas havenon, kiu povus servi kiel rifuĝejo por ŝipoj, kaj mi timas, ke ĝi troviĝas tro malproksime de la kutime veturitaj itineroj, aŭ tro malproksime suden de la itinero uzata de ŝipoj vizitantaj la insularojn de la Pacifika Oceano, aŭ tro norden de la itinero, laŭ kiu ŝipoj naĝas al Aŭstralio post preterpasado de la Horna Kabo. Mi ne volas kaŝi nian situacion...

– Vi pravas. Cyrus – la raportisto vigle respondis. – Vi havas aferon kun homoj, kiuj fidas vin, kaj vi povas kalkuli je ili.

– Mi obeos vin en ĉio, sinjoro Cyrus – diris Harbert, kaptante la manon de la inĝeniero.

– Vi estas mia mastro, ĉiam kaj ĉie – ekkriis Nab.

– Koncerne min – diris la maristo – lasu min ne esti nomata Pencroff, se mi ĉiam ne laboros volonte, kaj se vi volas, sinjoro Smith, ni faros ĉi tiun insulon malgranda Ameriko! Ni konstruos sur ĝi urbojn, fervojojn, ni instalos telegrafojn kaj unu belan matenon, kiam ĝi aspektos kiel ĝi devus, disvolvita kaj civilizita, ni donos ĝin kiel donaco al la registaro de la Usono! Mi faras nur unu kondiĉon.

– Kian? – demandis la raportisto.

– Por ke ni ne plu konsideru nin rompiĝuloj, sed kolonianoj, kiuj venis por setli sur ĉi tiu insulo!

Cyrus Smith ne povis reteni malgrandan rideton iomete kaj la propono de la maristo estis akceptita. Sekve la inĝeniero dankis siajn kunulojn pro ilia konfido kaj aldonis, ke li kalkulas je ilia energio kaj ĉiela helpo.

– Nun ni revenu al la Kamentuboj! – ekkriis Pencroff.

– Ankoraŭ iom pli da pacienco, miaj amikoj – diris la inĝeniero. – Mi pensas, ke ni devus doni nomon al ĉi tiu insulo, same kiel al la promontoroj, golfoj kaj riveretoj, kiuj kuŝas antaŭ ni.

– Tre bone – diris la raportisto. – Tiel estos pli facile por ni komunikiĝi dum la plenumado de diversaj agadoj.

– Fakte – diras la maristo – tio ankaŭ signifas ion, se oni povas diri kien oni iras aŭ de kie oni venas. Tiam oni almenaŭ scias, ke oni estas ie.

– En Kamentuboj, ekzemple – diris Harbert.

– Vere!  respondis Pencroff. – Ĉi tiu nomo estas oportuna kaj venis al mi mem en la kapon. Ĉu ni konservu la nomon de Kamentuboj por nia unua loĝejo, sinjoro Cyrus?

– Bone, Pencroff, ĉar vi baptis ĝin tiel.

– Brave! Pri aliaj lokoj, nenio estas pli facila – daŭrigis la maristo kun vervo. – Ni nomu ilin kiel tion faris Robinson, pri kiu Harbert legis al mi tiom da rakontoj. Pli bone estus doni al ili la nomojn de S-ro Smith, S-ro Spilett, Nab!…

– Kiel, mia nomo? – Nab ekkriis, nudigante siajn blankajn, brilantajn dentojn.

– Kial ne? – respondis Pencroff. – Haveno de Nab, ĝi sonas tre bele! Aŭ Kabo de Gideon...

– Mi preferus nomojn de lokoj ekzistantaj en nia patrujo – diris la raportisto – kiuj memorigus al ni Amerikon.

– Mi konsentas, – diris Cyrus Smith – sed nur koncerne la pli signifajn lokojn kaj punktojn, t.e. golfojn aŭ lagojn. Ni nomu, ekzemple, tiun grandan golfon en la oriento la Golfo de Usono, kaj tiun larĝan entranĉon sude la Golfo de Vaŝingtono; la monton sur kiu ni nun staras – la Monto de Franklin, la lagon kiu etendiĝas antaŭ ni  la Lago de Grant. Tiuj ĉi nomoj rememorigos al ni nian patrujon kaj niajn grandajn samcivitanojn, kiuj famigis ĝin; sed por la riveroj, havenoj kaj promontoroj, kiujn ni vidas de ĉi tie, ni prefere elektu nomojn, kiuj memorigus nin pri ilia aparta formo. Tiaj nomoj estos memoritaj pli longe kaj estos pli praktikaj. Tamen, la torentoj, kiujn ni ankoraŭ ne konas, la diversajn partojn de la arbaro, kiujn ni poste vizitos, la havenojn, kiujn ni malkovros estonte, ni nomos dum ni ekkonos ilin. Ĉu vi konsentas pri tio?

Komence, la du golfoj kaj la monto estis nomitaj laŭ la propono de la inĝeniero – la Golfo de Usono, la Golfo de Vaŝingtono kaj la Monto de Franklin.

– Kaj nun – diris la raportisto – mi proponas nomi la promontoron laŭ la sudokcidenta flanko de la insulo la Promontoro de Serpento, kaj la voston kurbiĝantan ĉe ĝia fino la Promontoro de Lacerto, ĉar ĝi vere aspektas kiel vosto de lacerto.

– Konsentite – diris la inĝeniero.

– Nun la alia ekstremo de la insulo – diris Harbert. – Ni nomu ĉi tiun golfon tiel strange similan al malfermita buŝego la Golfo de Ŝarko.

– Bonege! – ekkriis Pencroff. – Por kompletigi la bildon, ni nomu ambaŭ partojn de ĉi tiu buŝego la Kabo de Du Makzeloj.

– Sed estas du kaboj tie – rimarkis la raportisto.

– Bone do! – respondis Pencroff. – Ni havos la Kabon de Supra Makzelo kaj la Kabon de Malsupra Makzelo.

– Jam skribita – diris Gideon Spilett.

– Restas nomi la promontoron ĉe la sudorienta ekstremo de la insulo – diris Pencroff.

– Do la ekstremon de la Golfo de Usono? – demandis Harbert.

– La Kabo de Akra Krifo – kriis en tiu momento Nab, kiu ankaŭ volis esti la baptopatro de iu parto de sia nova patrujo.

Kaj fakte, Nab sukcesis trovi la perfektan nomon, ĉar ĉi tiu kabo estis tre simila al la grandegaj krifoj de fantazia birdo.

La riveron kiu provizis la setlantojn per trinkakvo kaj proksime de kiu la balono falis oni nomis la Rivero de Kompato – kiel ago de dankemo al la Providenco. Ili nomis la insulon, sur kiu ili estis unue ĵetitaj, la Insuleto de Savo.

La plataĵon etendiĝantan ĉe la supro de la granitmuro, super la Kamentuboj, de kie estis vido al grandan golfon, oni nomis la Granda Altebenaĵo.

Fine, ĉi tiu nepenetrebla arbaro kovranta la Promontoron de Serpento ricevis nomon la Arbaro de Malproksima Okcidento.

Ĉio nun estis finita, kaj la kolonianoj estis ĵus malsuprenironta de la Monto de Franklin kaj reveni al la Kamentuboj, kiam subite Pencroff ekkriis:

– Kiaj distriĝuloj ni estas!

– Kaj kial? – demandis Gideon Spilett, kiu ĵus kaŝis siajn notojn, preta foriri.

– Kaj nia insulo? Kiel do! Ni forgesis bapti ĝin!

Harbert estis jam propononta nomi ĝin laŭ la inĝeniero, pri kio la ceteraj insulanoj volonte konsentus, se Cyrus Smith ne dirus:

– Ni nomu ĝin laŭ nia granda civitano, kiu batalas por defendi la unuecon de Usono! Ni nomu ĝin la Insulo de Lincoln!

Tri laŭtaj "huraoj!" respondis al tiu ĉi propono.

Tiun vesperon, antaŭ ol ili kuŝiĝis dormi, la kolonianoj longe pensis pri sia malproksima patrujo. Ili parolis pri la ruiniga kaj terura milito; ili firme kredis ke la sudaj ŝtatoj baldaŭ estos venkitaj kaj ke la norda celo, la sankta kaj justa celo, triumfos dank' al Grant kaj Lincoln.

Tio okazis la 30-an de marto 1865, kaj la rompiĝuloj ne havis ideon, ke ses tagojn poste terura krimo estos farita en Vaŝingtono kaj ke dum la Sankta Vendredo mem, Abraham Lincoln mortos pro la kuglo de freneza fanatikulo...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.