La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Novaj projektoj. – Ponto super la Rivero de Kompato. – Transformo de la Granda Altebenaĵo en insulon. – Levoponto. – Rikolto. – Torento. – Pontetoj. – Korto. – Kolombejo. – Du onagroj. – Jungilaro. – Ekspedicio al la Balona Haveno.
La resto de tiu tago estis dediĉita al movado de la korpoj de la mortigitaj simioj al la arbaro kaj enterigo de ili. Sekve la kolonianoj komencis purigi, ĉar kvankam la simioj nenion difektis, ili renversis ĉion. Nab rebruligis la fajron en la kuirejo, kaj la provizejo liveris abundegan manĝon, kiun ĉiuj manĝis kun apetito.
Oni ankaŭ ne forgesis pri Jup kaj ĝin malavare servis per pinaj migdaloj kaj radikoj, kiuj tre plaĉis al ĝi. Pencroff malligis ĝiajn manojn, sed decidis lasi la katenojn sur ĝiaj kruroj, ĝis esti tutcerta, ke ĝi akceptis sian sorton.
Poste Cyrus Smith kaj liaj kunuloj, antaŭ ol enlitiĝi, diskutis pri la projektoj, kiujn oni devis plenumi kiel eble plej rapide.
La plej grava kaj urĝa el tiuj estis la konstruado de ponto super la Rivero de Kompato por ligi la insulon kun la Granita Palaco kaj la konstruado de muflongregejo.
Ĉi tiuj ambaŭ entreprenoj celis solvi la plej gravan problemon en tiu tempo pri vestaĵo. La ponto estis intencita por faciligi la transporton de la balonŝelo destinita por subvestoj, kaj la gregejo estis intencita liveri lanon por fari vintrajn vestaĵojn.
La gregejo devis situi ĉe la fontoj de Ruĝa Torento, kie la bestoj povis trovi freŝan kaj abundan furaĝon. La pado al la torento estis jam parte vojigita, kaj per plibonigita ĉaro transportado estus relative facila, precipe se ia ŝarĝbesto povus esti malsovaĝgita.
Dum la gregejo eble estis iom malproksime de Granita Palaco, tamen estis malsame kun la kokejo tre bezonata de Nab.
Estus pli praktike kaj oportune, se la birdaro troviĝus proksime al la kuiristo, tial oni decidis starigi kokinejon sur la bordo de la lago, proksime de la iama defluilo. La unuaj loĝantoj de la kokinejo laŭsupoze estis kusakoj kaptitaj dum la lasta ekspedicio.
La venontan tagon, la 3-an de Novembro, la setlantoj komencis konstrui la ponton. Segiloj, hakiloj, ĉiziloj kaj marteloj estis ŝarĝitaj sur iliaj dorsoj, kaj la kolonianoj, transformitaj en ĉarpentistoj, ekiris malsupren al la sabla marbordo.
Memorante la simian aventuron, ili sekurigis la ŝtupetaron, poste iris laŭ la maldekstra bordo de la Rivero de Kompato al la unua kurbiĝo. Ĉi tio estis la plej bona loko por konstrui ponton – al la Balona Haveno estis de ĉi tie ĉirkaŭ kvar anglajn mejlojn.
Antaŭ ol ili komencis sian laboron, Cyrus Smith informis ilin pri sia plano. La inĝeniero intencis apartigi la Grandan Altebenaĵon de la resto de la insulo por tiel protekti Granitan Palacon, la kokinejojn, Kamentubojn kaj la tutan supran parton de la areo kontraŭ la atako de sovaĝaj bestoj. Nun la akvo ĉirkaŭis la Altebenaĵon je tri flankoj, do temis nur pri la okcidenta parto, kiu etendiĝis inter la lago kaj la Rivero de Kompato ne pli ol unu mejlon. Necesis fari larĝan kaj profundan fosaĵon, por ke akvo el la lago fluu en ĝin unuflanke kaj enfluu en la riveron aliflanke – tiel evitante superflui la ĉirkaŭfoson.
– Do – aldonis la inĝeniero – la Granda Altebenaĵo fariĝos vera insulo, ĉirkaŭita de akvo ĉiuflanke, kaj kunligita kun la cetera tero per la ponto, kiun ni konstruos super la Rivero de Kompato kaj per du jam ekzistantaj pontetoj situantaj super kaj sub la akvofalo. Necesos ankaŭ konstrui du pliajn pontojn: unu sur la ĉirkaŭfoso, kiun mi proponas fari, kaj la alia sur la maldekstra bordo de la Rivero de Kompato. Nu, se ĉi tiuj pontoj kaj pontetoj povos esti levataj kiam necese, ni sekurigos la Grandan Altebenaĵon kontraŭ ajna atako.
La plej urĝa laboro estis konstrui la ĉefponton. Tial oni elektis tiucele taŭgajn arbojn, kaj poste ilin dehakis, senigis ilin de branĉoj kaj prilaboris en trabojn, segitajn lignon kaj tabulojn. Tiu ponto devis esti senmova ĉe la dekstra bordo de la Rivero de Kompato, kaj levata ĉe la maldekstra bordo. Estas facile kompreni, ke tio ne estis malgranda tasko kaj, eĉ se plenumita plej lerte, postulis multe da tempo, ĉar la larĝo de la rivero en ĉi tiu punkto estis ĉirkaŭ okdek futoj.
La konstruado de la ponto super la Rivero de Kompato daŭris tri semajnojn da intensa laboro. Oni ĉiam manĝis matenmanĝon en la loko, kie oni laboris, kaj ĉar la vetero estis bonega, nur por vespermanĝo la kolonianoj revenis al Granita Palaco.
Dum tiu ĉi tempo Jup pli kaj pli alkutimiĝis al la nova loko kaj konatiĝis kun siaj mastroj, kiujn ĝi ĉiam rigardis kun granda surprizo. Tamen, pro singardo, Pencroff ankoraŭ ne permesis al ĝi kompletan liberecon, prokrastante tion ĝis la Altebenaĵo estos apartigita de la resto de la insulo per akvo. Top kaj Jup vivis en perfekta harmonio kaj ĝuis amuziĝi kune, sed Jup ĉiam estis tre serioza.
La 20-an de Novembro, oni finis la konstruadon de la ponto. Ĝia baskula parto moviĝis facile kaj postulis malmulte da forto por levi ĝin.
Cyrus Smith decidis prokrasti venigon de la balonŝelo ĉar ĝi devis esti transportita per ĉaro, kio postulis dehaki pecon da arbaro. Do Pencroff kaj Nab iris por esplori la havenon, kaj kiam ili trovis, ke la ŝtofo deponita en la kaverno estas en tute bona stato, ili decidis ne ĉesi pluajn laborojn por apartigi la Grandan Altebenaĵon de la cetera tero.
– Ĉi tio helpos nin pli bone organizi nian kokinejon – notis Pencroff. – Ni ne timos vizitojn de vulpoj aŭ atakojn de aliaj predantoj.
– Ne menciante jam tion – aldonis Nab – ke ni povos eltrunkigi parton de la altebenaĵo kaj krei tie legomĝardenon...
– Kaj prepari la kampon por la dua semado! – kriis triumfe la maristo.
Efektive, la unua kampo, semita per unu semo, produktis mirindan rikolton danke al la klopodoj de Pencroff. La greno produktis dek grajnojn kiel antaŭdirite de la inĝeniero, kaj ĉar ĉiu spiko enhavis okdek grajnojn, la setlejo ekposedis okcent grajnojn ene de ses monatoj. Tio donis esperon por du rikoltoj jare.
El la okcent semoj akiritaj, ili decidis konservi kvindek por ĉia kazo, kaj semi la ceterajn en nova kampo, kun ne pli malgranda zorgo kiel ĉe tiu ĉi ununura semo.
Tial oni pretigis la kampon por semado kaj ĉirkaŭigis ĝin per alta kaj pinta barilo por protekti ĝin kontraŭ sovaĝaj bestoj.
La 21-an de novembro, Cyrus Smith komencis mezuri la fosaĵon kiu enfermus la altebenaĵon je la okcidenta flanko. Ene de dek kvin tagoj, oni kavigis en malmola grundo de la ebenaĵo foson larĝan je dekdu futoj kaj profundan je ses. Post diskrevigo de roko sur la bordo de la lago, la akvo verŝis en la novan liton kaj formis malgrandan strion poste nomitan Glicerina Torento. Dank' al tio, la Rivero de Kompato akiris novan brakon. Kiel la inĝeniero antaŭdiris, la lagnivelo malpliiĝis kiel rezulto, sed nur tre iomete.
En la unua duono de decembro, ĉiuj laboroj estis finitaj, kaj la Granda Altebenaĵo, ĉirkaŭita de akvo, estis tiel protektita kontraŭ neinvititaj gastoj.
Dum la tuta monato okazis neeltenebla varmego. Tamen, ĉar la kolonianoj ne volis prokrasti la starigon de la kokinejo, ili komencis ĉi tiun novan entreprenon.
Ekde la momento, kiam la Granda Altebenaĵo estis ĉirkaŭita per akvo, Jup reakiris sian liberecon.
Tamen, ĝi ne forlasis siajn majstrojn kaj ne montris ajnan inklinon eskapi. Ĝi estis milda besto, sed samtempe eksterordinare forta kaj mirige lerta. Ĝi plenumis diversajn laborojn: ĝi trenis ŝarĝojn da ligno kaj veturigis ŝtonojn, kiujn oni eltiris el la lito de la Glicerina Torento.
La korto de kokaĵo okupis sablan areon de ducent kvadrataj metroj sur la sudorientaj bordoj de la lago. Oni ĉirkaŭis ĝin per palisaro kaj starigis kabanojn el branĉetaĵo por la birdoj kiuj estis loĝontaj tie.
La unuaj loĝantoj de la kokinejo estis paro de tinamoj, kiuj baldaŭ havis multajn idojn. Ili estis akompanataj de ses anasoj, kiuj antaŭe loĝis ĉe la bordo de la lago. Se temas pri la pelikanoj, alcionoj kaj akvokokinoj, ili ĉiuj mem venis al la kokinejo.
Cyrus Smith starigis kolombejojn en unu angulo de la korto kaj metis en ilin ses parojn de tiuj birdoj, kiuj antaŭe nestis sur la suproj de la rokoj de la Granda Altebenaĵo. La kolomboj baldaŭ alkutimiĝis al sia nova hejmo kaj lasis sin malsovaĝigi.
Fine venis tempo uzi la balonŝelon kaj kudri la subvestojn bezonatajn al ĉiuj setlantoj. La plej grava tasko estis transporti la balonŝelon al la Granita Palaco; tiucele, la kolonianoj pliperfektigis la pezan ĉaron. Tamen, mankis besto kiun oni povus uzi por tiri la ĉaron.
– Efektive – diris Pencroff – ni bezonus ian tirbeston antaŭ ol sinjoro Cyrus decidos projekti vaporaŭton aŭ lokomotivon, ĉar ni certe iam havos fervojon de Granita Palaco ĝis la Balona Haveno, kun branĉlinio al la Monto de Franklin!
La honesta maristo kredis al tio tuttute, sed provizore ĉiu besto taŭga por jungilaro povus lin kontentigi. Kaj ĉar Providenco, kiel kutime, estis favora al li, ĝi ne lasis lin atendi longe.
La 23-an de decembro, la kolonianoj aŭdis la subitajn samtempajn kriojn de Nab kaj la bojadon de Top. Atendante iun malfeliĉon, ili forlasis siajn laborojn kaj kuris al la voĉoj. Ili vidis du belajn, grandajn bestojn, kiuj malprudente kuris supren al la altebenaĵo, transirante la mallevitan ponton. Ili aspektis preskaŭ kiel ĉevaloj aŭ kiel azenoj kun sveltaj formoj. Ili marŝis trankvile, ne montrante la plej malgrandan timeton, kaj rigardis homojn per akraj okuloj.
– Tio estas onagaroj! – ekkriis Harbert.
– Kial ne nomi ilin azenoj? – demandis Nab.
– Ĉar ili ne havas longajn orelojn kaj iliaj formoj estas pli graciaj!
La maristo, sen timigi la bestojn, ŝteliris tra la arbustoj al la ponto ĉe la Glicerina Torento, levis ĝin kaj detranĉis al la onagroj la kapablon eskapi. Dum kelkaj tagoj, la onagroj vagadis libere sur la altebenaĵo kovrita de abunda furaĝo, dum la inĝeniero komencis konstrui stalon apud la korto.
Li ankaŭ faris jungilaron el plantaj fibroj, kaj kelkajn tagojn post kiam la onagroj estis kaptitaj, ne nur la ĉaro estis preta, sed ankaŭ vojo estis elhakigita tra la arbaro al la Balona Haveno mem.
Pencroff malsovaĝigis la bestojn ĝis tia grado, ke ili manĝis el lia mano kaj permesis lin proksimiĝi al si, sed jungitaj la unuan fojon ili prancis kaj oni nur pene povis ilin teni. Tamen ili baldaŭ alkutimiĝis al sia nova servo. Onagroj malsovaĝiĝas tre rapide kaj, ĉar ili estas malpli agresemaj ol zebroj, ili ofte estas uzataj en jungilaro en la montaj landoj de suda Afriko. Oni eĉ sukcesis alklimatigi ilin al Eŭropo, en relative malvarma klimato.
Tiutage, ĉiuj krom Pencroff, la gvidanto de la onagroj, eniris la ĉaron kaj vojaĝis al la Balona Haveno. Kvankam la ĵus elhakigita vojo ne estis tre komforta, ili atingis sian celon senprobleme kaj ŝarĝis la balonŝelon sur la ĉaron la saman tagon. Je la oka vespere, la ĉaro, preterpasinte la ponton super la Rivero de Kompato, ruliĝis laŭ la maldekstra bordo de la rivero kaj haltis ĉe la marbordo. La onagroj estis maljungitaj kaj kondukataj al la stalo.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.