La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Cyrus estas kun ni! – Provo de Pencroff. – Insulo aŭ ĉeftero? – Planoj de inĝeniero. – Kie en la Pacifiko? – Profunde en la arbaro. – Pino kun migdaloj. – Kapibarĉasado. – Fumo kiel signo de bona aŭguro.
Per kelkaj vortoj la maristo informis ĉiujn pri la situacio, en kiu ili troviĝis. Tiu ĉi akcidento, kiu povis havi gravajn sekvojn – almenaŭ tiel pensis Pencroff – faris iomete malsamajn impresojn sur la kunuloj de la maristo.
Nab, plena de ĝojo pro tio, ke li trovis sian mastron, ne aŭskultis, aŭ pli ĝuste ne volis turni sian atenton sur tion, kion diris Pencroff. Harbert, aliflanke, ŝajnis kunhavigi la zorgojn de la maristo.
Rilate al la raportisto, tiu respondis nur al la vortoj de la maristo:
– Mi donas al vi mian vorton, Pencroff, ke mi estas tute indiferenta pri tio!
– Sed mi denove diras al vi, ni ne havas fajron!
– Ho, ba!
– Aŭ ajna maniero bruligi ĝin.
– Do kio?
– Sed sinjoro Spilett…
– Ja Cyrus Smith estas kun ni – respondis la raportisto. – Ja nia inĝeniero vivas! Li certe trovos iun manieron ekbruligi la fajron!
– Sed per kio?
– Per io ajn.
Kia povus esti la respondo de Pencroff al tio ĉi? Ja profunde en sia animo li mem kunhavis la senliman fidon, kiun liaj kunuloj havis al Cyrus. Por ili, la inĝeniero estis la plej granda aŭtoritato, trezorejo de homa scio kaj saĝo. En iliaj mensoj, troviĝi sur senhoma insulo kun Cyrus estis same kiel vivi en la plej industriigita urbo en Usono. Kie li estis, ili sentis sin sekuraj. Estis neeble malesperi ĉe li.
Dume, la inĝeniero denove tre malfortiĝis, ĉar la vojaĝo tre lacigis lin. Estis malfacile uzi lian eltrovemon en tia tempo. Oni devis kontentigi sin per nesufiĉa vespermanĝo. La viando de tetroj estis manĝita, kaj ili ne havis fajron por rosti alian beston. Krome, la provizo de kuruku malaperis ie. Estis necese iel ripari la situacion.
Antaŭ ĉio, Cyrus estis portita al la meza ĉambro de la Kamentuboj. Tie oni faris por li kuŝejon el seka mara herbo. La profunda dormo, kiu prenis lin, povus plifortigi lian forton pli rapide kaj pli bone ol la plej abunda nutraĵo.
Dume, nokto falis kaj la temperaturo komencis malaltiĝi. Ĉar la maro detruis la vandojn kaj barilojn konstruitajn de Pencroff, ree estiĝis aerfluoj, igante la restadon en la Kamentuboj neeltenebla. Tiamaniere la situacio de la inĝeniero estus tute malagrabla, se liaj kunuloj ne kovris lin zorge per veŝtoj kaj jakoj.
La vespermanĝo en tiu vespero konsistis el litodomoj, kies abundan provizon Harbert kaj Nab kolektis ĉe la marbordo. Al tiuj moluskoj, Harbert aldonis kvanton da manĝeblaj algoj, kiujn li trovis sur altaj rokoj. Ĉi tiuj algoj estis speco de sargasoj, kiuj, sekigitaj, produktis gelatinecan sukon, sufiĉe riĉan je nutraj kunmetaĵoj. La raportisto kaj liaj kunuloj, konsuminte grandan kvanton da litodomoj, suĉis poste la algojn kaj trovis ilian guston sufiĉe tolerebla.
– Kio ajn venu – diris la maristo. – Estas jam la tempo, ke Cyrus venu helpi nin.
Dume, la malvarmo fariĝis tre severa, kaj bedaŭrinde estis neeble protekti sin kontraŭ ĝi.
La maristo, kiun plej ĝenis la malvarmo, provis bruligi fajron per ĉiuj rimedoj. Nab helpis lin en tio kiel li nur povis. Li trovis iom da seka musko kaj frapante du ŝtonetojn super ĝi, li produktis fajrerojn el ili, sed la musko ne estis sufiĉe seka por ekbruli, kaj ĉiuokaze, fajreroj venantaj nur el ŝtono ne havis la saman forton kiel fajreroj venantaj el ŝtalo en ordinara fajrilo. La provo do malsukcesis.
Poste Pencroff provis – kvankam li tute ne fidis tiun ĉi metodon – froti du pecojn da seka ligno unu kontraŭ la alia, kiel kutimis fari la sovaĝuloj. Se la energio, kiun li kaj Nab eluzis en tiu ĉi agado, estus konvertita en varmon, certe sufiĉus por boli vaporkaldronon. Sed ne estis ajna rezulto. La ligno malpli varmiĝis ol ili.
Post unu horo da vana laboro, Pencroff ŝvitis kiel muso kaj kolere forĵetis la lignopecojn.
– Se iu konvinkos min – li ekkriis – ke sovaĝuloj bruligas fajrojn tiamaniere, mi kredos, ke vintre estas varmege! Pli frue mi bruligus miajn manojn frotante unu kontraŭ la alia!
Tamen la maristo eraris. Sovaĝaj triboj ekbruligas lignon frotante ĝin rapide kaj subite. Tamen, ne ĉiuj lignospecioj taŭgas por ĉi tiu operacio.
Oni do devis adiaŭi la ideon ekbruligi fajron tiun nokton. Gideon Spilett ripetis la dudekan fojon sinsekve, ke Cyrus tute ne zorgus pri tia bagatelo. Dume Harbert kuŝiĝis sur la sablo en unu el la koridoroj, kaj Nab kun Pencroff sekvis lian ekzemplon. Top dormis ĉe la piedoj de sia mastro
La sekvan tagon, la 28-an de marto, ĉirkaŭ la oka matene, la inĝeniero, vekiĝinte, ekvidis siajn kunulojn kunvenitajn ĉirkaŭ li.
– Insulo aŭ ĉeftero? – li demandis je la sekva fojo. Kiel oni povas vidi, tio ĉi tute absorbis lin.
– Tion ni ankoraŭ ne scias, sinjoro Smith – respondis Pencroff.
– Vi ankoraŭ ne scias?
– Sed ni ekscios – Pencroff enmetis – kiam vi esploros ĉi tiun landon.
– Mi provos – diris la inĝeniero, malrapide stariĝante.
– Bravo, tion ĉi mi ŝatas! – ekkriis la maristo.
– Mi estis mortanta ĉefe pro elĉerpiĝo kaj malsato – diris Cyrus Smith. – Iom da nutraĵo, miaj amikoj, kaj mi baldaŭ reakiros miajn fortojn. Ĉu vi havas fajron?
Ĉi tiu demando restis dum kelkaj momentoj sen respondo. Fine Pencroff respondis:
– Bedaŭrinde, ni ne havas fajron, aŭ pli ĝuste ni ne plu ĝin havas, sinjoro Cyrus!
Kaj li rakontis la hieraŭajn eventojn. Li amuzis la inĝenieron kun la rakonto pri tiu unu sola alumeto kaj lia malfeliĉa provo ekbruligi la fajron per la manieron de sovaĝaj triboj.
– Ni pripensos, kion ni povas fari – diris la inĝeniero – kaj se ni ne trovos ion, kio povus anstataŭigi la tindron...
– Do kio tiam? – demandis la maristo.
– Ha, tiam ni produktos alumetojn.
– Kemiajn?
– Kemiajn!
– Nenio povus esti pli facila! – ekkriis la raportisto, frapetante la mariston sur la ŝultron.
Pencroff havis alian opinion, sed li ne kontraŭis. Venis bela vetero. La hela, klara suno emerĝis el la oceanaj ondoj kaj ŝutis milojn da oraj fajreroj sur la malglatan surfacon de la grandega roka muro.
Ĉirkaŭrigardinte, la inĝeniero sidiĝis sur roka bloko. Harbert donis al li kelkajn plenmanojn da marlimakoj, dirante:
– Jen ĉio, kion ni havas nun, sinjoro Cyrus.
– Dankon, mia knabo – respondis la inĝeniero. – Sufiĉas, almenaŭ por hodiaŭ matene.
Kaj li manĝis ĉi tiun mizeran manĝaĵon kun apetito, antaŭe asperginte ĝin per freŝa akvo el la rivero.
Liaj kunuloj silente rigardis lin. Kiam li finmanĝis, Cyrus Smith diris al siaj kunuloj:
– Do, amikoj, vi ankoraŭ ne scias, ĉu la sorto ĵetis nin sur la ĉeftero aŭ sur insulon?
– Ni ne scias, sinjoro Cyrus – la knabo respondis.
– Do ni ekscios morgaŭ – diris la inĝeniero. – Ĝis tiu tempo oni povas nenion fari.
– Tamen jes – respondis Pencroff.
– Kio estas tio?
– Akiri fajron – diris la maristo, kiu ankaŭ havis sian propran obsedon.
– Ni havos ĝin, Pencroff – respondis la inĝeniero. – Hieraŭ, dum survoje, mi rimarkis monton okcidente, de kie estas bela vido sur la tutan ĉirkaŭaĵon.
– Jes – diris Gideon Spilett – la monto ŝajnas esti sufiĉe alta...
– Nu, morgaŭ – la inĝeniero daŭrigis – ni atingos la pinton kaj ekscios, ĉu ĉi tiu lando estas insulo aŭ ĉeftero. Ĝis morgaŭ, mi diras ankoraŭfoje, nenio estas farebla.
– Sed ja estas io por fari, ekbruligi fajron – ripetis la obstina maristo.
– Ni havos ĝin, ni havos – respondis Gideon Spilett. – Iomete da pacienco, Pencroff!
La maristo rigardis al Gideon Spilett kun rigardo, kiu ŝajnis diri: "se vi prizorgus ĝin, ni verŝajne ne gustumus la rostaĵon tiel rapide", sed li ne diris eĉ vorton.
Ankaŭ Cyrus Smith restis silenta. La temo de fajro iĝis malmulte interesa por li. Li sidis enpensiĝanta dum kelkaj momentoj, poste parolis denove:
– Nia fato, miaj amikoj, eble estas bedaŭrinda, sed la klarigo de nia situacio ŝajnas al mi tre simpla. Aŭ ni estas sur la ĉeftero, tiukaze ni pli aŭ malpli facile finfine atingos la lokon, kie loĝas homoj, aŭ ni estas sur insulo. En ĉi tiu kazo, unu el du aferoj atendas nin: se la insulo estas loĝata, ni provos helpi al si uzante ĝiajn loĝantojn, kaj se ĝi estas neloĝata, ni devos helpi al si mem.
– Efektive, ĝi estas tre simpla – respondis Pencroff.
– Sed ĉiaokaze – demandis Gideon Spilett – kiel vi opinias, Cyrus, kien ĉi tiu uragano povus alpeli nin – ĉu tio estas la ĉeftero aŭ insulo?
– Mi ankoraŭ ne povas diri – respondis la inĝeniero. – Tamen estas ebleco, ke ni estas sur unu el la insuloj de la Pacifika Oceano. Kiam ni forlasis Richmond, la vento blovis de la nordoriento, kaj ĝia perforto mem sugestas, ke ĝi ne ŝanĝis direkton. Do se tiu ĉi kurso estis konservita, ni estis preterflugintaj la ŝtatojn Norda Karolino, Suda Karolino, Georgio, la pli mallarĝan parton de la Meksikia golfo, Meksikon mem kaj parton de la Pacifiko. La distancon, kiun la balono flugis, mi taksas je proksimume ses mil mejloj, supozante, ke la vento iom ŝanĝis direkton dum ĉi tiu tempo, ni estas sur la Mendana Insularo aŭ sur la Mikroneziaj insularoj, aŭ eĉ sur Nov-Zelando. Se ĉi tiu lasta hipotezo montriĝus vera, ni ne havus problemon reveni hejmen. Kaj sendepende, ĉu ni renkontus la anglojn aŭ la maorioj, ni ĉiam povus komuniki kun ili. Se la tero, sur kiu ni troviĝas, estas unu el la izolitaj insuloj de iu malgranda insularo, ni ne havos alian elekton ol ekloĝi tie ĉi kvazaŭ ni neniam estus forirontaj.
– Neniam! – ekkriis la raportisto. – Vi diras neniam, Cyrus?
– Estas pli bone tuj prepariĝi al la plej malbona cirkonstanco – respondis la inĝeniero, – kaj kalkuli je agrabla surprizo.
– Prave! – diris Pencroff. – Kaj ni esperu, ke ĉi tiu insulo, se ĝi estas insulo, troviĝas apud kurso, laŭ kiu naĝas ŝipoj! Alie, mi dirus, ke la diablo frenezas kontraŭ ni!
– Nur tiam ni scios, kiel procedi plue – diris la inĝeniero – kiam ni ekkonos la ĉirkaŭaĵon de la pinto de tiu monto.
– Sed ĉu vi morgaŭ havos sufiĉe da forto por elteni la malfacilaĵojn de tia ekspedicio? – demandis Harbert.
– Mi eltenos – respondis la inĝeniero – sed kondiĉe, ke vi, sinjoro Pencroff, kaj vi, mia infano, plenumos devon hodiaŭ, kiel decas al veraj ĉasistoj.
– Sinjoro Cyrus – respondis la maristo. – Se temas pri la ĉasaĵo, mi diras al vi, ke se mi estus tiel certa, ke kiam mi revenos, mi povus rosti ĝin ĉe la fajro, kiel mi estas certa, ke mi liveros ĝin...
– Nur liveru ĝin al ni, sinjoro Pencroff – respondis Cyrus Smith. Do estis interkonsentita, ke la inĝeniero kaj la raportisto pasigos la tagon en Kamentuboj kaj ĉirkaŭrigardos la marbordon kaj la rokan altaĵon. En ĉi tiu tempo, Nab, Harbert kaj la maristo devis reveni al la arbaro kaj renovigi la provizon de ligno kaj ĉasaĵo.
Do ili ekvojiris ĉirkaŭ la naŭa matene: Harbert plena de kuraĝigo. Nab gaja kaj ĝoja, kaj Pencroff malbonhumora.
Ĉi-foje, niaj ĉasistoj, anstataŭ iri laŭ la rivero, iris rekte en la arbaron. La samaj arboj, apartenantaj al la genro de koniferoj, kreskis ĉi tie. Iliaj grandiozaj mezuroj indikis ke la lando estas situanta je pli alta grado de latitudo ol la inĝeniero supozis.
Tie kaj aliloke ili renkontis en la arbaro malgrandajn maldensejojn, sur kiuj elstaris arbotrunkoj ĉizitaj de la tempo, kaj sur la tero ĉirkaŭe kuŝis multon da sekaj branĉoj, kiuj konsistigis neelĉerpeblan provizon de brulaĵo. Trapasinte la maldensejojn, la arbaro pli kaj pli densiĝis kaj fariĝis preskaŭ netrairebla. Iri inter tiuj grandegaj arboj, sen ia markita pado, ne estis facila. Do la maristo rompis branĉojn de tempo al tempo, markante la vojon tiamaniere. Sed eble li ĉifoje eraris, ne sekvante la riveron, kiel li kaj Harbert faris dum sia unua ĉaso, ĉar post unu horo ili ankoraŭ ne trovis ĉasaĵon. Top, kurante sub la malaltaj branĉoj, nur fortimigis la birdojn, kiujn oni ne povis alproksimiĝi; la kuruku eĉ ne estis videbla, do ŝajnis, ke la maristo devos reveni al la marĉa flanko de la arbaro, kie la fiŝkaptado de teroj estis tiel sukcesa.
– Jes, sinjoro Pencroff! – diris Nab kun eta rikanado. – Se ĉi tiu estas la ĉasaĵo, kiun vi promesis liveri, mia mastro ne bezonos multe da fajro por rosti ĝin!...
– Iom da pacienco, Nab – respondis la maristo. – Kio ajn, nepre ne mankos ĉasaĵo post nia reveno!
Dume, la suno pli kaj pli altiĝis sur la ĉielo. La serĉado daŭris, kaj Harbert baldaŭ faris tre valoran malkovron: li trovis arbon kun manĝeblaj fruktoj. Ĝi estis speco de pino naskanta grenojn similajn al fajnaj migdaloj, tre aprezatajn en la moderaj zonoj de Ameriko kaj Eŭropo. Tiuj ĉi migdaloj estis maturaj, do ili manĝis ilin ĝissate.
– Kion faras Top? – Nab ekkriis abrupte kaj kuris al la densejo el kiu aŭdiĝis la bojado de la hundo. La bojado de Top estis miksita kun strangaj tonoj, similaj al la blekado de porketo.
Kiam ili eniris la densejon, ili vidis Top-on batalantan kontraŭ ia besto, kiun ĝi tenis je unu el la oreloj per siaj dentoj. La kvarpieda estaĵo estis porkosimila, pli ol du futojn kaj duonon longa, kun malhelbruna haŭtkoloro, pli hela sur la ventro. Ĝiaj haregoj estis malmolaj kaj maldensaj, kaj ĝiaj piedoj, kiuj per ĉiuj fortoj alkroĉiĝis al la tero, estis ligitaj per membrano.
Harbert renkontis en ĝi kapibaron – unu el la plej grandaj reprezentantoj de la specio de ronĝuloj.
Dume, la kapibaro tute ne defendis sin. Ĝi nur rulis siajn grandajn, fidantajn okulojn, enprofundigitajn en dika tavolo de graso. Eble ĝi vidis homojn la unuan fojon en sia vivo.
Nab estis ĵus fraponta ĝin en la kapon per sia bastono, kiam subite la besto disiĝis de Top, lasinte al ĝi en la dentoj pecon de mordita orelo, eligis teruran krion, ĵetis sin sur Harbert-on, preskaŭ defaligis lin de la piedoj kaj malaperis en la densejon.
– Tio estas la besto! – ekkriis Pencroff.
Ĉiuj tri plenspire kuris post Top, kaj ĝuste kiam ili atingis ĝin, la kapibaro kuregis en grandan marĉon ĉirkaŭe ombritan de centjaraj pinoj kaj malaperis sub la akvo.
Nab, Harbert kaj Pencroff haltis sur la bordo kvazaŭ glaciiĝintaj. Top saltis en la akvon, sed la kapibaro enprofundiĝis en la marĉon kaj ne aperis sur la surfaco.
– Ni atendu – diris Harbert. – Ĝi devos baldaŭ emerĝi por respiri.
– Kaj ĉu ĝi ne dronos? – demandis Nab.
– Ne – respondis Harbert. – Ĝi havas naĝilojn kaj estas amfibia besto. Ni insidu ĝin ĉi tie.
Top naĝis kaj flaris. Pencroff kaj liaj du kunuloj disstariĝis ĉirkaŭ la bordo por bari la eskapvojon al la kapibaro, kaj la hundo serĉis ĝin tra la tuta marĉo.
Harbert pravis. Post kelkaj minutoj, la besto denove ekaperis sur la akvosurfaco. Top unusalte ĵetis sin al ĝi kaj ne lasis ĝin subakviĝi denove. Kelkajn momentojn poste la kapibaro estis tirita al la bordo, kaj Nab mortigis ĝin surloke per unu frapo de sia klabo.
– Hura! – ekkriis Pencroff triumfe. – Nur donu al mi unu ardan karbon kaj vi vidos kiel bonguste mi ĝin preparos!
Pencroff prenis la kapibaron surdorse, kaj juĝante laŭ la pozicio de la suno, ke eble estis la dua horo posttagmeze, li donis la signalon por reveni. La instinkto de Top estis tre utila al la ĉasistoj, kiuj dank’ al ĝi trovis la saman vojon, laŭ kiu ili venis. Post duonhoro ili alvenis al kurbiĝo de la rivero.
Kiel en la unua okazo, Pencroff rapide faris floson, ŝarĝis ĝin per ligno – kvankam pro manko de fajro li opiniis nenecesa ĉiun tiun laboron, kaj poste, flosante la floson laŭ la kurento de akvo, ili alvenis al Kamentuboj.
Kvindek paŝojn antaŭ la Kamentuboj, la maristo subite haltis, kaj post momento li eligis tondran "Hura!" kaj montrante per la mano la angulon de la roka klifo, li ekkriis:
– Harbert! Nab! Vidu?!
Antaŭ la roko leviĝis densaj nuboj – fumo!…
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.