La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Ŝtormoj. – Hidraŭlika lifto. – Produktado de vitroj kaj vitrovaro. – Panarbo. – Vizitoj al la farmbieno. – Pligrandiĝo de la grego. – Demando de raportisto. – Preciza markado de la situo de Insulo de Lincoln. – La propono de Pencroff.
La vetero ŝanĝiĝis en la unua semajno de marto. Komence de la monato estis plenluno kaj daŭris konstanta neeltenebla varmego. Oni povis senti, ke la atmosfero estas ŝargita de elektro kaj estis rajto timi, ke proksimiĝas pli longa aŭ pli mallonga ŝtormsezono.
Efektive, la 2-an de marto aŭdiĝis nekutime fortaj tondroj. La vento blovis de la oriento, kaj la hajlo frapis rekte en la fronton de Granita Palaco kun krakado simila al pafoj. Oni devis hermetike fermi pordojn kaj ŝutrojn por eviti inundon en la ĉambroj.
Ekvidinte hajlerojn, foje grandajn kiel kolombovoj, Pencroff komencis timi pro sia grena kampo. Li do kuris al la kampo, kie la spiketoj jam komencis levi siajn verdajn kapetojn, kaj kovris la estontan rikolton per dika tuko.
La ŝtormo daŭris ok tagojn, kaj dum tiu tempo tondroj sonis konstante. Inter la unua kaj la dua ŝtormoj, ilia obtuza muĝado aŭdiĝis ĉe la randoj de la horizonto. La ĉielo lumiĝis per fulmaj strioj de tempo al tempo, kaj la fulmoj faligis kelkajn arbojn sur la insulo. Du aŭ trifoje fulmo trafis la marbordan sablon kaj fandis ĝin en vitromason. Tiu ĉi vidaĵo pensigis la inĝenieron, ke eble eblus instali dikajn kaj daŭrajn vitrojn en la fenestroj de la Palaco, kapablajn elteni la batojn de vento, pluvo kaj hajlo.
La setlantoj, havante neniun urĝan laboron ekster la domo, profitis la malbonan veteron kaj laboris en la Granita Palaco, kies interna ekipaĵo pliboniĝis kaj kompletiĝis ĉiutage. La inĝeniero konstruis tornilon, kiu estis uzata por fari plurajn kuirejajn ilojn kaj butonojn, kies manko estis dolore rimarkebla.
Jup ne estis forgesita; ĝi okupis apartan ĉambron apud la ĉefa magazeno, speco de ĉambreto kun lito ĉiam provizita per freŝa sternopajlo. Ĝi estis tre kontenta pri sia loko.
Jup fariĝis pli kaj pli lerta pri mastrumado. Ĝi batpurigis vestojn, turnis la rostilon, balais la ĉambrojn, servis ĉe la tablo, ordigis lignon, kaj — kio plej ĝojigis Pencroff — ĉiutage, antaŭ ol ĝi enlitiĝis, ĝi venis al la estiminda maristo kaj ĉirkaŭkovris lin por dormi.
La sanstato de la setlantoj estis bona. Ili vivis daŭre ekstere, en sana lando, en modera klimato, kun konstanta mensa kaj fizika laboro, do ili ne estis elmetitaj al iuj malsanoj. Harbert kreskis du colojn ĉi-jare. Lia vizaĝo ricevis pli viran esprimon. Estis certe, ke li fariĝos brava homo; kaj fizike kaj mense. Krome, en sia libera tempo, li studis, legis multfoje la librojn trovitajn en la kesto, kaj krom la praktika lernado rezultanta el ĉiutagaj agadoj, li havis du bonegajn instruistojn: inĝenieron pri la sciencofako, kaj Gideon-on Spilett en la kampo de fremdaj lingvoj.
La inĝeniero volis transdoni al la knabo sian tutan scion, eduki lin kaj per vorto kaj ekzemplo, kaj Harbert plene profitis la instruon de la majstro. – Kiam mi mortos – ofte pensis Cyrus Smith – li anstataŭigos min. – En ĉi tiu tempo, en la stalo aperis malgranda onagrino kaj kelkaj ŝafidoj en la gregejo. Ili blekis sub la ŝedo, je granda ĝojo de Nab kaj Harbert, kiuj havis siajn ŝatatojn inter la novnaskitoj.
Ili ankaŭ sukcesis malsovaĝigi pekariojn. Ĉirkaŭ la korto oni starigis palisaron, kaj la korto baldaŭ plenigis per idaro kreskantaj sub la priatentema zorgo de Nab. Kadre de siaj devoj, Jup alportis al ili manĝaĵojn ĉiutage, t.e. restaĵojn el la kuirejo; ĝi plenumis tiun ĉi taskon akurate. Estas vere, ke foje ĝi sin indulgis al ŝercoj koste de siaj etaj prizorgatoj kaj tiris iliajn vostojn, sed ĝi faris tion ne malice, sed ĉar buklaj vostetoj ege amuzis ĝin.
Iun tagon, Pencroff, parolante kun la inĝeniero, rememorigis al li promeson, kiun Cyrus ankoraŭ ne havis tempon por plenumi.
– Vi menciis iam, sinjoro Cyrus – diris la maristo – aparaton kiu povus anstataŭigi la longan eskalon kondukantan al Granita Palaco.
– Verŝajne temas pri hidraŭlika lifto? – demandis Cyrus Smith.
– Se vi volas, vi povas ankaŭ nomi ĝin hidraŭlika – respondis la maristo. – Ne gravas la nomo, kondiĉe ke ĝi portas nin komforte al la pordo de la loĝejo.
– Nenio povus esti pli facila, Pencroff; sed ĉu tio nepre necesas?
– Sendube, sinjoro Cyrus. Satiginte niajn plej gravajn bezonojn, ni iomete pensu pri komforto. Cetere povas esti por ni lukso, sed por porti la ŝarĝojn ĝi estas necesa. Estas malfacile grimpi tian altan eskalon kun peza ŝarĝo.
– Mi provos kontentigi vin, Pencroff – respondis Cyrus Smith.
– Sed vi ne havas maŝinon por movi tian aparaton.
– Ni faros ĝin.
– Ĉu vapormaŝinon?
– Ne, akvomaŝinon.
Efektive, la inĝeniero disponis naturan forton kapablan movi la maŝinon, kiun oni povus uzi sen granda malfacilaĵo. Tiucele necesis nur plilarĝigi la aperturon, tra kiu la akvo el la lago atingis la internon de la Granita Palaco. Tial oni vastigis la enfluejon, ŝirmitan per ŝtono kaj fiherboj, kaj tio kreis sufiĉe fortan akvofalon, kies akvotroo elfluis tra subtera puto. Sub tiu ĉi akvofalo la inĝeniero metis radon kun flugiloj, ligitan ekstere al alia rado envolvita per dika ŝnuro, al kies fino estis ligita korbo. Tiamaniere, oni povus per longa ŝnuro, falanta ĝis sur la teron, haltigi aŭ ekmovi la hidraŭlikan lifton, kaj levi sin en la korbo al la pordo de la Granita Palaco.
La unua provo de la hidraŭlika lifto okazis la 17-an de marto kaj ĝi estis pozitiva. Ekde tiam ĉiuj ŝarĝoj, ligno, karbo kaj manĝaĵoj estis transportataj per ĝi; kaj la kolonianoj mem leviĝis uzante ĉi tiun aparaton, kiu tute anstataŭigis la eskalon. Top aparte ĝojis pri ĉi tiu plibonigo, kiu, ne havante la lertecon de Jup, devis multfoje veturi sur la dorso de Nab, aŭ eĉ sur la dorso de orangutango, al la Granita Palaco.
En tiu tempo, Cyrus Smith decidis ankaŭ fari vitron. Antaŭ ĉio oni devis konvene konverti la iama ceramikfornon. Ĝi prezentis multajn malfacilaĵojn, sed post kelkaj provoj la inĝeniero finfine sukcesis konstrui vitrofarejon. La bazaj materialoj uzataj por fari vitron estas: sablo, kreto kaj sodo. Estis sufiĉe da sablo sur la strando, kreto estis produktita el kalko, marplantoj disponigis sodon, piritoj disponigis sulfatan acidon, kaj karbon por varmigi la altfornon – ŝtonkarbominejoj. Do Cyrus Smith havis ĉiujn materialojn necesajn por fari vitron.
La plej malfacila afero estis fari ilon nomitan "blovŝalmo". Ĝi estas fera tubo, kvin ĝis ses futojn longa, per kiu oni ĉerpas la fanditan vitran mason. Post pluraj provoj, Pencroff sukcesis fari tian blovŝalmon el longa kaj maldika ferfolio, kunvolvita en formo de pafiltubo, kiu montriĝis tre utila.
La 28-an de marto, oni forte varmigis la fornon. Cent partoj da sablo, tridek kvin partoj da kreto, kvardek partoj da sulfato de sodo, miksitaj kun du aŭ tri partoj da pulvora karbo, konsistigis la materialon, kiun oni verŝis en tiglojn el refraktara argilo. Kiam, sub la influo de temperaturo, la miksaĵo iĝis likvaĵo, Cyrus Smith ĉerpis per la bovlo kvanton de ĉi tiu maso, kiu similis globeton, kaj poste donis la ŝalmon al Harbert, ordonante al li blovi en ĝin ĉe la alia fino.
– Kiel ĉe blovi sapvezikojn? – demandis la knabo.
– Ĝuste same – respondis la inĝeniero.
Harbert pufigis la vangojn kaj blovis en la ŝalmon, turnante ĝin konstante ĝis la globeto disetendiĝis kiel rezulto de blovado. Sekve oni aldonis pli da fandita maso, tiel ke vitra bulbo, unu piedo en diametro, baldaŭ formiĝis. Tiam Cyrus Smith reprenis la ŝalmon el la manoj de Harbert kaj, movante ĝin pendole, plilongigis la bulbon pastmolan kaj donis al ĝi oblongan formon.
Oni tiam tranĉis la bulbon per tranĉilo malsekigita per malvarma akvo. Sammaniere oni tranĉis la cilindron laŭlonge kaj, mildiginte ĝin per denova varmigado, oni etendis ĝin sur slabo kaj rektigis per ligna rulilo.
Dank' al ĉi tiu metodo oni faris la unuan vitron, kaj ripetinte la saman operacion kvindek fojojn, oni akiris kvindek vitrojn.
Blovi telerojn, glasojn kaj botelojn estis multe pli facila. Oni kontentiĝis pri la formo, kiun ili prenis ĉe la fino de la ŝalmo. Ĉi tiun agadon entreprenis Pencroff, kiu faris ĝin kun granda plezuro, sed li blovis tiel forte, ke liaj produktoj alprenis la plej amuzajn formojn kaj mirigis eĉ lin mem.
En la sama tempo, oni malkovris novan arbon, kies fruktoj plue pligrandigis la nutraĵprovizon de la setlejo. Harbert, irante tra la arbaro kun la inĝeniero, subite haltis kun ĝoja krio:
– Sinjoro Cyrus, ĉu vi vidas ĉi tiun arbon?
Dirante tion, li montris arbon, kiu aspektis pli kiel arbeto, konsistanta nur el unu tigo kovrita per skvama ŝelo, kun folioj striitaj per malgrandaj paralelaj vejnoj.
– Kia arbo estas ĉi tiu, simila al malgranda palmo? – demandis Cyrus Smith.
– Ĉi tio estas cikaso, kies priskribo kaj foto troviĝas en nia naturhistoria vortaro!
– Sed kie estas la fruktoj de ĉi tiu arbusto?
– Ne ekzistas, sinjoro Cyrus — respondis Harbert — sed la tigo mem enhavas farunon, kiun la naturo donas al ni tute muelita.
– Do ĉi tio estas panarbo?
– Jes! Identa kiel tiu en nia libro.
– Nu, mia infano – respondis la inĝeniero – ĝis ni ĝisatendos panon el nia tritiko, tio ĉi estas tre valora malkovro. Do al la laboro, kaj Dio volus, ke vi ne eraru!
Harbert tute ne eraris. Li rompis la tigon de unu el la cikasoj kaj certiĝis, ke la kerno enhavas farunon sorbigitan de glueca suko kun malagrabla gusto, kiun tamen oni povis facile forigi uzante premilon.
Cyrus Smith kaj Harbert zorge pririgardis la parton de la arbaro, kie kreskis la cikasoj, kaj, markinte la vojon, revenis al Granita Palaco por anonci al siaj kunuloj la ĝojan malkovron. La sekvan tagon ĉiuj iris tien.
Ili revenis al Granita Palaco kun abunda rikolto de cikastigoj. La inĝeniero faris premilon por elpremi nenecesan plantsukon, kaj poste akiris grandan kvanton da valora faruno, kiu en la manoj de Nab fariĝis kuketoj kaj pudingoj. Tio ankoraŭ ne estis vera pano, sed almenaŭ io tre proksima.
Do ĉio iris bone sur la insulo, kaj efektive, se ne estus pro la distanco de sia patrujo, la kolonianoj ne havus kialon por plendi. Ili estis kvazaŭ kreitaj por simila vivstilo, kaj krome ili jam tiom alkutimiĝis al ĉi tiu insulo, ke ili nur bedaŭre forlasus ĝian gastaman landon.
Sed alligiteco al la patrujo estas tiel forta en la koro de la homo, ke se iu ŝipo neatendite aperus proksime de la insulo, la setlantoj tuj alvokus ĝin per signoj kaj forveturus al sia lando...
La insulo, kiun la kolonianoj loĝis de pli ol unu jaro, estis la temo de iliaj konversacioj pli ol unufoje, kaj iun tagon ili faris observon kiu havis gravajn sekvojn en la estonteco.
Estis la 1-a de Aprilo, Paska dimanĉo, kiun Cyrus Smith kun siaj kamaradoj festis per ripozo kaj preĝoj. La tago estis tiel serena kiel oktobraj tagoj povas foje esti en la norda hemisfero.
Vespere, post la vespermanĝo, ili ĉiuj kolektiĝis sur la verando ĉe la bordo de la Granda Altebenaĵo kaj rigardis la noktajn ombrojn moviĝantajn tra la horizonto. Nab servis kelkajn tasojn da trinkaĵo farita el sambukoj, anstataŭigantaj nigran kafon. Ili parolis pri la insulo kaj ĝia soleca loko en la akvoj de la Pacifika Oceano, kiam subite Gideon Spilett diris:
– Cyrus, ĉu vi redifinis la lokon de nia insulo ekde kiam ni havas la sekstanton, kiun ni trovis en la kesto?
– Ne, mi ne faris tion – respondis la inĝeniero.
– Sed eble tio ĉi indas esti refarita nun, kiam ni havas pli perfektan aparaton ol tiu, kiun vi tiam uzis.
– Kaj kial? – demandis Pencroff. – Ja la insulo troviĝas tie, kie ĝi troviĝis tiam!
– Sendube – daŭrigis Gideon Spilett. – Tamen, pro la neperfektaĵoj de la aparato, eble estis malprecizeco en la kalkulo, kaj ĉar ni nun povas facile kontroli ĝin...
– Vi pravas, Spilett – respondis la inĝeniero. – Mi devis jam antaŭe kontroli ĉi tion, kvankam mi ne pensas, ke mi eraris je pli ol kvin gradoj.
– Nu, kiu scias? – daŭrigis la raportisto. – Kiu scias, ĉu ni eble estas pli proksime al la loĝata tero ol ni pensas?
Do la sekvan tagon, la inĝeniero faris taŭgajn mezurojn uzante sekstanton por kontroli jam antaŭe akiritajn koordinatojn de la insulo. Rezulte, montriĝis, ke la eraro de la antaŭa mezurado ja estis kvin gradoj.
– Kaj nun – diris Gideon Spilett – ĉar, krom la sekstanto, ni ankaŭ havas geografian atlason, ni determinu la ĝustan lokon de la Insulo de Lincoln en la Pacifika Oceano.
Oni disvolvis la mapon de la Pacifika Oceano kaj la inĝeniero, kun kompaso en mano, komencis marki la situon de la insulo.
Subite li haltigis sian manon kun la kompaso kaj ekriis:
– Sed jam estas unu insulo en ĉi tiu parto de la Pacifika Oceano!
– Insulo? – ekkriis Pencroff.
– Verŝajne la nia! – respondis Gideon Spilett.
– Tute ne – daŭrigis Cyrus Smith. – Ĉi tiu insulo estas du gradoj kaj duono pli okcidente kaj du gradoj pli sude ol la Insulo de Lincoln.
– Kiu insulo estas ĝi? – demandis Harbert.
– Insulo Tabor.
– Ĉu ĝi estas granda?
– Ne; ĝi estas malgranda insuleto, situanta sole en la Pacifika Oceano, verŝajne malmulte konata.
– Do ni konos ĝin – diris Pencroff.
– Ni?
– Jes, sinjoro Cyrus. Ni konstruos velboaton kaj mi rudros ĝin. Kiom malproksime estas de ĉi tie al Insulo Tabor?
– Ĉirkaŭ cent kvindek mejlojn nordokcidenten – respondis Cyrus Smith.
– Cent kvindek mejlojn! Tio estas bagatelo! – respondis Pencroff. – Se la vento estos favora, ni ĝin transnaĝos dum kvardek ok horoj!
– Sed kial? – demandis la raportisto.
– Mi ne scias. Ni vidos.
Je la demando de Pencroft, oni decidis konstrui boaton, por ke en oktobro, kiam la klara vetero revenos, ili povu naĝi sur la maron.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.