La dua parto

Forlasito

 

Ĉapitro II

Unua lanĉo de la pirogo.  Vrako sur la marbordo.  La remorkado.  La Promontoro de Vrako.  Enhavo de la kesto: iloj, armiloj, instrumentoj, vestoj, libroj, utilaĵoj. Tio, kio mankis al Pencroff.  La Evangelio.  Vortoj de sankta libro.

 

La 29-an de Oktobro la ŝela kanuo estis plene finita. Pencroff tenis sian promeson, kaj sorto de pirogo, kies hulo havis ripojn el fleksaj branĉoj de krejimbo, estis konstruita en kvin tagoj. Unu benko ĉe la postaĵo, unu dua en la centro por teni disklinon de flankoj, tria ĉe la fronto, cetere latoj sur flankoj por alfiksi forketojn por du remiloj, rudroremilo por navigado kompletigis tiun ĉi boateton, longan je dozeno da futoj, kaj kiu pezis apenaŭ ducent funtojn. La operacio de ĝia lanĉo estis ekstreme simpla. La leĝeran pirogon oni transportis sur sablon ĉe la rando de marbordo fronte al la Granita Palaco, kaj la fluso levis ĝin milde. Pencroff tuj ensaltis en ĝin kaj provinte la rudron li konstatis, ke ĝi taŭgas por tio, kion oni volis fari.

– Hura! – ekkriis la maristo, kiu ne malzorgis per tiu krio celebri sian propran triumfon. – En tiu ĉi boateto oni povas ĉirkaŭnaĝi...

– La mondon? – demandis Gideono Spilett.

– Ne, la insulon. Kelke da ŝtonoj por balasto, maston ĉe fronto kaj unu pecon da velo, kiun sinjoro Smith al ni fabrikos unu tagon, kaj ni povas naĝi for! Bone, sinjoro Ciro, kaj vi, sinjoro Spilett, kaj vi, Harbert, kaj ci, Nab, ĉu vi ne havas volonton provi nian novan ŝipon? Diable! Ni devas ja ekscii, ĉu ĝi kapablos porti nin kvin!

Efektive, tio estis eksperimento farenda. Pencroff per unu bato de rudroremilo gvidis la boaton al la bordo tra mallarĝa pasejo, kiun la rokoj lasis inter si, kaj oni decidis fari provon de la pirogo la saman tagon, naĝante laŭlonge de la bordo ĝis la unua promontoro, kie finiĝis la rokoj sude.

En la momento de enboatiĝo Nab ekkriis:

– Ĝi trinkas akvon kiel drako, tiu ĉi via boato, Pencroff!

– Tio estas nenio, Nab, – respondis la maristo. – Ligno devas akvoŝveliĝi! Post du tagoj la akvo malaperos kaj vi ne trovos pli da ĝi ol estas en la stomako de drinkulo! Enboatiĝu!

Oni enboatiĝis do, kaj Pencroff puŝis la pirogon for de la bordo. La vetero estis bonega, kaj la maro kvieta kiel la supraĵo de lago. Oni povis naĝi en la pirogo same sekure kvazaŭ ĝi naĝus en la trankvila fluo de la Rivero de Mizerikordo.

Nab prenis unu remilon, Harbert la duan, kaj Pencroff restis en la postaĵo de la boato por ĝin rudri.

La maristo gvidis la boaton tra la kanalo proksime al la suda ekstremo de la insuleto. Leĝera brizo blovis el la Sudo. Ondegoj aperadis nek en la kanalo, nek sur la larĝa maro. Kelkaj longaj ondoj, kiujn la pirogo preskaŭ sentis, ĉar ĝi estis peze ŝarĝita, milde faldumis la marsurfacon. La kolonianoj malproksimiĝis je duona mejlo for de la marbordo por vidi la Monton Franklin en tuta pleneco.

Poste Pencroff turnis al la riverelfluejo. La pirogo naĝis do laŭlonge de la bordo, kiu rondiĝis ĝis la promontoro, kaŝante la tutan plataĵon marĉan de Tadornoj.

Tiu ĉi promontoro, kies distanco pligrandiĝadis pro la kurbeco de la bordo, estis fora je ĉirkaŭ tri mejloj de la Rivero de Mizerikordo. La kolonianoj decidis naĝi ekster ĝian ekstremon nur tiom, kiom estis necese por rapide trarigardi la marbordon ĝis la Kabo de Krifo.

La kanuo naĝis do laŭ la bordo en distanco de ne pli ol du kabloj, zorgeme preternaĝante la subakvajn rifojn, kiujn la maro leviĝanta jam komencis kovri. La roka muro malsupreniĝadis ekde la la riverelfluejo ĝis la promontoro. Tio estis amasiĝo de granitoj, kaprice distribuitaj, tre diferencaj de la kurteno, kiu formis la Plataĵon de Granda Vido, kaj aspektantaj ekstreme sovaĝe. Ŝajnis, ke oni malplenigis tie enorman ŝarĝon de rokoj. Sur la pinta promontoro plilongiĝanta je du mejloj antaŭ la rando de la arbaro mankis ĉia verdaĵo, kaj tiu ĉi promontoro aspektis kiel la brako de ŝtona giganto eliganta el maniko de verdaĵo.

La kanuo, puŝata per du remiloj, naĝis antaŭen senpene. Gideono Spilett kun la krajono en unu mano kaj la notkajero en la dua skizis la konturoj de la marbordo. Nab, Pencroff kaj Harbert babilis ekzamenante tiun ĉi parton de sia domajno, kiu estis nova por iliaj okuloj, kaj laŭgrade kiom la pirogo naĝis suden, la du Kaboj de Mandiblo kvazaŭ kunpremiĝadis kaj fermiĝadis ĉirkaŭ la Golfo de la Unio.

Dume Ciro Smith ne parolis, li rigardis, kaj la malfido esprimata per lia rigardo faris impreson kvazaŭ li observis ian landon fremdan.

Post tri horkvaronoj da navigado la pirogo atingis preskaŭ la ekstremaĵon de la promontoro kaj Pencroff jam pretiĝis ĝin ĉirkaŭi, kiam Harbert, leviĝinte, montris ian nigran makulon, dirante:

– Kio estas tio kuŝanta sur la bordo?

Ĉiuj rigardoj direktiĝis al la loko indikita.

– Efektive, – diris la reportero, – tie estas io, kvazaŭ vrako duone enfosita en la sablon.

– Aha! – ekkriis Pencroff, – mi vidas, kio tio estas!

– Kio do? – demandis Nab.

– Bareloj, bareloj, kiuj povas esti plenaj! – respondis la maristo.

– Borden, Pencroff! – diris Ciro Smith.

Post kelkaj puŝoj de remiloj la pirogo albordiĝis sur fundon de malgranda golfeto, kaj ĝiaj pasaĝeroj elsaltis sur la bordon.

Pencroff ne trompis sin. Du bareloj estis tie ĉi, duone enfosiĝintaj en la sablon, tamen ankoraŭ solide ligitaj al larĝa kesto, kiu subtenata de ili, estis flotanta ĝis la momento, kiam ĝi grundis sur la marbordo.

– Ĉu do okazis ŝiprompiĝo ie en proksimaĵo de la insulo? – demandis Harbert.

– Evidente, – respondis Gideono Spilett.

– Tamen kio estas en tiu ĉi kesto? – ekkriis Pencroff kun bone komprenebla malpacienco. – Kio povas esti en tiu ĉi kesto? Ĝi estas fermita, kaj ni ne havas ilon por malfermi la kovrilon! Ho, bone, per frapoj de ŝtonoj do ...

Kaj la maristo, kaptante pezan blokon, intencis frakasi per ĝi unu flankon de la kesto, kiam la inĝeniero lin haltigis:

– Pencroff, – li diris al li, – ĉu vi povus moderigi vian malpaciencon sole por unu horo?

– Tamen, sinjoro Ciro, pensu do! Eble en la kesto estas ĉio, kio mankas al ni!

– Ni tion ekscios, Pencroff, – respondis la inĝeniero, – Bonvolu obei al mi kaj ne frakasu tiun ĉi keston, kiu povas esti utila por ni. Ni transportos ĝin al la Granita Palaco, kie ni malfermos ĝin facile kaj sen damaĝo. Ĝi estas plene preparita por la vojaĝo, kaj ĉar ĝi drivis ĝis tie ĉi, ĝi drivos bone ankoraŭ ĝis la elfluejo de la rivero.

– Vi pravas, sinjoro Ciro, kaj mi eraris, – respondis la maristo, – tamen la homo ne ĉiam regas sin mem!

La konsilo de la inĝeniero estis saĝa. Efektive, la pirogo certe ne povus enteni la objektojn probable troviĝantajn en tiu ĉi kesto, kiuj devis esti pezaj, ĉar du malplenaj bareloj estis bezonaj por teni ĝin flotanta. Do estis tre konvene haŭli ĝin ĝis la marbordo apud la Granita Palaco.

Dume, de kie venis tiu ĉi vrako? Tio estis grava demando. Ciro Smith kaj liaj kompanoj rigardis atente ĉirkaŭ si kaj trakuris la marbordon sur la spaco de kelkaj centoj da paŝoj. Neniaj aliaj restaĵoj montriĝis al ili. La maro egale estis observata. Harbert kaj Nab grimpis sur altan rokon, tamen la horizonto estis dezerta. Nenio estis en vido, nek ŝiprompaĵo, nek velŝipo.

Tamen ŝiprompiĝo devis okazi tie, tio estis senduba. Eble tiu incidento mem rilatis kun la incidento de plumba grajno? Eble fremduloj estis albordiĝintaj en alia loko de la insulo? Eble ili ankoraŭ restas tie?

La impreso devis nature veni en la kapojn de kolonianoj, ke tiuj ĉi fremduloj ne povus estis malajaj piratoj, ĉar la kesto havis evidente amerikan aŭ eŭropan devenon.

Ĉiuj refoje aliris al la kesto, kies longo mezuris kvin futojn, kaj larĝo tri. Ĝi estis el kverka ligno, tre zorgeme fermita kaj kovrita per dika ledo fiksita per latunaj najloj. Du grandaj bareloj, hermetike ŝtopitaj kaj malplenaj, kion oni sentis frapante ilin, estis alligitaj al ĝiaj flankoj per fortaj kordoj havantaj nodojn, kiujn Pencroff facile rekonis kiel "nodoj maristaj". Ĝia stato ŝajnis perfekte konservita, kion oni povis klarigi per fakto, ke ĝi grundis sur sablan bordon, kaj ne sur rifojn. Post atenta esploro oni konstatis, ke ĝi ne estis tro longe en la maro kaj ke ĝi alvenis al tiu ĉi marbordo antaŭ nelonge. La akvo probable ne penetris internen kaj la objektoj, kiujn ĝi entenis, devis esti netuŝitaj.

Estis evidente, ke tiu ĉi kesto estis forĵetita el iu difektita ŝipo, iranta al la insulo, kaj ke pasaĝeroj, esperante, ke ĝi aldrivos al la bordo kaj ili povos trovi ĝin poste, prizorgis malpezigi ĝin per malplenaj bareloj.

– Do ni remorkos tiun ĉi vrakon ĝis la Granita Palaco, – diris la inĝeniero, – kaj ni registros la entenon; poste, se ni trovos sur la insulo iujn postvivantojn de tiu ĉi supoza ŝiprompiĝo, ni redonos ĉion al legitimaj posedantoj. Se ni trovos neniun...

– Ni prenos ĉion por ni mem! – ekkriis Pencroff. – Tamen, pro Dio, kio povas esti en la kesto?

La fluso komencis atingi la keston, kiu devis evidente flosi ĉe la plena alto de la maro. Unu el kordoj, kiuj ligis la barelojn, estis parte disvolvita por aligi la barelojn al kanuo. Poste Pencroff kaj Nab fosis per siaj remiloj la sablon por faciligi la deŝoviĝon de la kesto kaj baldaŭ la boato, remorkante la ĝin, komencis naĝi preter la promontoro, al kiu oni donis la nomon de la Promontoro de Kesto. La remorkataĵo estis peza kaj la bareloj povis nur pene teni la tuton sur la surfaco de akvo. La maristo timis, ke ĝi ĉiumomente povas malfiksiĝi kaj iri al la fundo. Tamen feliĉe liaj timoj ne realiĝis kaj post navigado de unu horo kaj duono – ĉar tiom da tempo oni bezonis por trapasi tiun ĉi distancon de tri mejloj – la pirogo albordiĝis sur la marbordon apud la Granita Palaco.

Kanuon kaj keston oni haŭlis sur la sablo, kaj ĉar ĵus komencis la malfluso, baldaŭ ili ektroviĝis sur seka grundo. Nab prenis ilojn por malfermi la keston, provante kiel eble malplej ĝin domaĝi, kaj oni preparis sin por eligi ĝian entenon. Pencroff ne kaŝis sian ekstreman kortuŝon.

La maristo komencis de malfikso de la du bareloj, kiuj estis en bonega stato, kaj povis esti utilaj ekster dubo. Poste li sublevis la serurojn helpe de pinĉilo, kaj la kovrilo facile malfermiĝis. La kesto estis kovrita interne per zinka lano, kiu dublis la protekton de objektoj kontraŭ humideco.

– Aĥ! – ekkriis Nab, – ĉu tio estas konservaĵoj?

– Mi esperas, ke ne –respondis la reportero.

– Se sole tie estus... – diris la maristo duonvoĉe.

– Kio do? – al li demandis Nab, kiu lin aŭdis.

– Nenio!

La ladan kovrilon oni distranĉis laŭlonge kaj disklinis flanken, kaj la tutan tre diversan entenon iom post iom oni elprenis el la kesto kaj metis sur la sablon. Je ĉiu elprenata objekto Pencroff kriis novan huraon, Harbert frapis siajn manojn, kaj Nab dancis... kiel dancas Negroj. En la kesto troviĝis libroj, ĉe kies vido Harbert preskaŭ frenezis pro ĝojo, kaj kuirilaro, kiun Nab volonte kovrus per kisoj!

Cetere la kolonianoj havis kaŭzon por ekstrema kontentiĝo, ĉar tiu ĉi kesto entenis ilojn, armilojn, instrumentojn, vestaĵojn, librojn, kaj jen estas ĝia ekzakta indekso, kiun faris en sia notlibro Gideono Spilett:

Iloj: 3 tranĉiloj kun diversaj akraĵoj, 2 skrapiloj, 2 toporoj, 3 marteloj, 2 ĉarpentistaj hakiloj, 3 boriloj, 3 rabotiloj, 2 hakiletoj, 10 sakoj da najloj kaj ŝraŭboj, 1 ĉarpentilo, 3 segiloj de diversaj grandoj, 6 tondilegoj, 22 skatoloj da nadloj.
 

Armiloj: 2 muskedoj, 2 prajmaj fusiloj, 2 karabenoj kun centra ekbrulo, 5 tranĉilegoj, 4 maristaj sabroj, 2 bareloj da pulvo po dudek kvin funtoj, 12 skatoloj da amorcoj fumantaj.

Instrumentoj: 1 sekstanto, 1 lorneto, 1 lorno, 1 kompaso, 1 poŝa kompaso, 1 termometro de Farenhejto, 1 aneroida barometro, 1 skatolo entenanta tutaĵon fotografan: fotilon, objektivon, kliŝojn kaj kemiaĵojn kaj ceterajn.

Vestaĵoj: 2 dozenoj da ĉemizoj el nekonata teksaĵo, kiu similis lanon, sed kies origino estis evidente vegetala, 3 dozenoj da ŝtrumpoj el la sama teksaĵo.

Kuirilaro: 1 fera tekruĉo, 6 kaseroloj el blankigita latuno, 3 feraj teleroj, 10 aluminiaj manĝilaroj, 2 kuirpotoj, 1 portebla forneleto, 6 tablaj tranĉiloj.

Libroj: 1 Biblio entenanta la Malnovan kaj la Novan Testamentojn, 1 atlaso, 1 vortaro de diversaj dialektoj Polineziaj, 1 vortaro de sciencoj naturaj en ses volumoj, 3 rismoj da blanka papero, 2 registroj kun paĝoj blankaj.
 

– Restas aljuĝi, – diris la reportero, kiam oni finis registradon de la inventaro, – ke la posedanto de tiu ĉi kesto estis homo praktika! Iloj, armiloj, instrumentoj, vestoj, uzaĵoj, libroj, nenio mankas! Oni vere dirus, ke li atendis la katastrofon kaj ĝuste sin antaŭpreparis al ĝi!

– Efektive, nenio mankas, – murmuris Ciro Smith enpense.

– Kaj certe, – aldiris Harbert, – la ŝipo, kiu portis tiun ĉi keston, ne estis la propraĵo de malaja pirato!

– Escepte de, – diris Pencroff, – ke tiu ĉi posedanto de ĝi iĝis malliberulo de piratoj...

– Tio ne estis akceptinda, – respondis la reportero. – Estas pli probable, ke ŝipo amerika aŭ eŭropa alvagis al tiu ĉi ĉirkaŭaĵo, kaj ke la pasaĝeroj, volante savi almenaŭ la plej necesajn aĵojn, preparis tiun ĉi keston kaj ĵetis ĝin en la maron.

– Ĉu vi opinias same, sinjoro Ciro? – demandis Harbert.

– Jes, mia infano, – respondis la inĝeniero, – tiel povis okazi. Estas eble, ke en momento, aŭ en antaŭvido de ŝiprompiĝo oni kolektis en tiu ĉi kesto diversajn objektojn de unua neceso, por retrovi ilin sur kelka loko de la marbordo...

– Ankaŭ la fotilon! – rimarkis la maristo kun malkonfido.

– Se temas pri tiu ĉi fotilo, – respondis Ciro Smith, – mi ankaŭ ne komprenas bone ĝian utilecon. Por ni, kiel por ĉiuj aliaj rompiĝuloj, estus pli utila la sortimento de vestaĵoj pli kompleta aŭ pli multe da municio!

– Tamen ĉu sur tiuj ĉi instrumentoj, sur iloj, sur libroj ne troviĝas ia marko, ia adreso, kiu lasus al ni rekoni ilian devenon? – demandis Gideono Spilett.

La rimarko estis prava. Do ĉiun objekton oni atente ekzamenis, precipe la librojn, la instrumentojn kaj la armilojn. Nek la armiloj, nek la instrumentoj, kontraŭ la kutimoj, portis markon de fabrikanto; cetere ili estis en perfekta stato kaj ŝajnis esti neuzitaj. Same estis kun iloj kaj kuirilaro; ĉio estis nova, kio pruvis, ke tiujn ĉi objektojn oni ne kolektis hazarde por ĵeti ilin en tiun ĉi keston, sed, kontraŭe, ilia selekto estis antaŭpensita kaj zorgoplene preparita. Tion ankaŭ indikis la dua kovrilo el metalo, kiu sekurigis la internon kontraŭ tuta humideco kaj kiu ne povis esti farita en la momento de hasto.

Ambaŭ vortaroj de sciencaj naturaj kaj de dialektoj Polineziaj estis anglaj, tamen ili portis nenian nomon de editoro, nek daton de eldono.

Simile por la Biblio, eldonita en angla lingvo, en kvarta formato ĝi estis rimarkinda de tipografia vidpunkto, kaj ĝi portis sur si signojn de ofta uzado.

Dume la atlaso, bonega verko, entenanta mapojn de la tuta mondo kaj kelkajn platoglobojn desegnitajn laŭ la projekcio de Merkatoro, kie la nomenklaturo estis franca, ankaŭ portis nek daton de eldono, nek nomon de editoro.

Sur neniu el tiuj ĉi diversaj objektoj troviĝis eĉ la plej malgranda postsigno, kiu indikus ĝian devenon, kaj sekve nenio por malkaŝi la naciecon de la ŝipo, kiu lastatempe preternaĝis la insulon. Tamen aparte de tio, de kie venis la kesto, danke al ĝi la kolonianoj de la Insulo Linkoln iĝis riĉaj. Ĝis nun, transformante la produktojn de la naturo, ili devis krei ĉion per si mem, kaj nur danke al sia inteligencio, ili levis sin el mizera situacio. Tamen ĉu ne aspektis tiel, ke la providenco volus tion rekompenci al ili liverante do tiujn ĉi diversajn produktojn de la homa industrio? Iliaj preĝoj leviĝis do unuanime al la ĉielo.

Tamen unu el ili ne estis absolute kontenta. Tio estis Pencroff. Ŝajnis kvazaŭ la kesto ne entenus iun objekton, kiun li speciale deziris, kaj, laŭgrade kiel oni eligadis objektojn, liaj huraoj iĝis malpli kaj malpli entuziasmaj, kaj kiam oni finis la registradon de la inventaron, li murmuris tiujn ĉi vortojn:

– Ĉio ĉi estas bela kaj bona, tamen vi vidos, ke por mi en tiu ĉi kesto estas nenio!

– Tio instigis Nab-on diri al li:

– Aĥ! Amiko Pencroff, kion vi atendas do?

– Duonan funton da tabako! – respondis serioze Pencroff, – kaj tiam nenio mankus al mi por feliĉo!

Observante la mariston, oni ne povis sin deteni de rido.

Tamen tiu ĉi malkovro de la kesto rezultis en tion, ke nun pli ol iam estis necese fari seriozan esploradon de la insulo. Do oni konstatis, ke morgaŭ tagiĝe oni ekvojiros, supren laŭ la Rivero de Mizerikordo, por atingi la okcidentan marbordon. Se kelkaj rompiĝuloj estis albordiĝintaj ie sur tiun ĉi bordon, oni povus timi, ke ili estis sen vivrimedoj, tiam oni devis senprokraste alporti helpon.

Dum tiu ĉi tago oni transportis ĉiujn objektojn al la Granita Palaco kaj zorgeme metis ilin en la granda salo.

La saman tagon – la 29-an de Oktobro – estis dimanĉo, kaj antaŭ kuŝiĝo Harbert petis inĝenieron, ke li legu al li kelkajn paragrafojn de la Evangelio.

– Volonte, – respondis Ciro Smith.

Li prenis la sanktan libron kaj estis ĝin ĵus malfermonta, kiam Pencroff lin haltigis, dirante:

– Sinjoro Ciro, mi estas superstiĉa. Malfermu ĝin hazarde kaj legu al ni la unuan verson, kiu falos al vi en la okulojn. Ni vidos, ĉu ĝi aplikiĝos al nia situacio.

Ciro Smith ridetis pro la vortoj de la maristo, kaj, plenumante lian deziron, li malfermis la Evangelion precize en la loko, en kiu intermetaĵo apartigis la paĝojn.

Lia rigardo haltis sur ruĝa kruceto, kiu, farita per krajono, estis lokita apud la verso 7 de ĉapitro VII de la Evangelio de sankta Mateo.

Kaj li legis tiun ĉi verson, kiu estis jena:

Petu, kaj estos donite al vi; serĉu, kaj vi trovos.


<<  |  <  |  >