La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XI

Vintro. – Fulilo. – Muelejo. – La manio de Pencroff. – Balenostoj. – Kion povas servi albatroso? – Bruligaĵo de la estonteco. – Top kaj Jup. Ŝtormoj. – Damaĝo al kokinejoj. – Vojaĝo al la kotoj. – Cyrus Smith restas sola. – Esploro de la puto.

Vintro komenciĝis en junio, kiu en la norda hemisfero respondas al novembro – do unue estis necese fari daŭrajn kaj varmajn vestaĵojn. Oni jam tondis la virŝafoj kaj metis ilin en la gregejo; estis nur afero turni ilian lanon en ŝtofon.

Estas kompreneble, ke Cyrus Smith, ne havante maŝinojn por kardi, kombi kaj ŝpinadi lanon, aŭ teksaĵlaborejon, devis kontentiĝi je pli primitiva produkto. Li decidis uzi la atributon de lanaj fibroj, ke tre forte premataj, ili kuniĝas kaj kreas materialon nomatan felto. Felto povas esti akirita per fulado, t.e. kunpremado de lano, kiu, kvankam reduktante la elastecon de la ŝtofo, pliigas siajn varmo-retenajn proprietojn. La inĝeniero faris specon de fulilo, poste purigis la lanon de graso mergante ĝin en tre varma akvo dum dudek kvar horoj, kaj fine lavis ĝin en akvo kun sodo. Post elsekiĝo ĝi fariĝis forta materialo, ordinara sendube, kaj senvalora en iu ajn industria distrikto de Eŭropo aŭ Ameriko, sed alte taksata en la merkatoj de la Insulo de Lincoln.

Grandaj frostoj komenciĝis ĉirkaŭ la 20-a de junio, kaj Pencroff, je sia granda malkontento, devis interrompi la konstruadon de la ŝipo, kiu estis finota printempe.

La plej granda revo de la maristo estis veturi al la insulo Tabor – kvankam Cyrus Smith ne subtenis tiun ĉi intencon, devenanta de nura scivolemo, ĉar oni ne povis esperi trovi helpon sur tiu ĉi soleca kaj duondezerta roko.

— Nur unu afero surprizas min — diris la inĝeniero iun tagon — ke ĝuste vi, kiu ĝis nun tiel laŭdis vian vivon sur la insulo de Lincoln, nun la unua volas ĝin forlasi.

– Forlasi nur por kelkaj tagoj – respondis Pencroff. – Por ekscii, kia insulo ĉi tio estas!

– Ĝi certe ne estas tiel bela kiel Insulo de Lincoln!

– Mi estas certa pri tio anticipe!

– Kial do riski?

– Kaj se ŝtormo kaptos vin neatendite?…

– Mi ne timas tion somere – respondis Pencroff. – Sed ĉar, sinjoro Cyrus, oni devas antaŭvidi ĉion, mi petos vian permeson preni nur Harbert-on en ĉi tiu vojaĝo.

– Pencroff – respondis la inĝeniero, metante la manon sur la ŝultron de la maristo – ĉu vi pensas, ke se okazus ia malfeliĉo al vi kaj al ĉi tiu infano, kiun la hazardo faris nian filon, ni iam konsolus nin?

– Sinjoro Cyrus – respondis Pencroff kun neskuebla konvinko – ni neniam kaŭzos al vi tian aflikton. Ĉiuokaze, ni parolos pri ĉi tiu vojaĝo kiam venos la tempo. Mi imagas, ke kiam vi vidos nian ŝipon tiel bele ekipitan per la tuta aparataĵo, tiel mirinde provizitan, kiam ni ĉirkaŭnaĝos nian insulon, vi ne hezitos permesi ĉi tiun vojaĝon al mi.

La unua neĝo falis fine de junio. La gregejo estis jam pli antaŭe provizita per abunda rezervo de nutraĵoj kaj ne plu postulis ĉiutagan kontrolon; do oni decidis, ke iu vizitos ĝin nur unufoje semajne.

Ono faris fosaĵojn kaj testis la kaptilojn inventitajn fare de Cyrus Smith. Kurbitaj balenosoj, mergitaj en glacio kaj kovritaj per dika tavolo da graso estis disĵetitaj sur la rando de la arbaro en loko kie bestoj kutime pasis irante por trinki akvon.

Je la granda ĝojo de la inĝeniero, tiu ĉi ideo, pruntita de Aleutaj ĉasistoj, perfekte funkciis; oni kaptis dekduon da vulpoj, kelkajn aprojn kaj eĉ jaguaron.

Ĉe tiu tempo, la kolonianoj faris sian unuan provon komuniki kun aliaj homoj. Gideon Spilett ne unufoje pensis aŭ pri ĵeti en la maron leteron, enfermitan en botelon, kiun la markurentoj povus porti al iu loĝata marbordo, aŭ konfidi ĝin al kolomboj. Tamen estis malfacile kredi, ke kolomboj aŭ botelo povos transiĝi la spacon apartigantan la insulon de iu ajn ĉeftero – mil ducent mejlojn.

La 30-an de junio oni kaptis ne sen malfacileco valoran predon, albatroson, kiu estis iomete vundita en la kruro per la pafo de Harbert. Ĝi estis grandioza birdo kun enverguro de dek futoj, do ĝi povis flugi super la Pacifiko. Harbert volis reteni ĉi tiun belan birdon. La vundo de la albatroso resaniĝis rapide kaj la knabo asertis ke li povis malsovaĝigi ĝin. Sed Gideon Spilett klarigis al li, ke la okazo sendi pri si novaĵon al la loĝantoj de la landoj apud la Oceano ne povas esti neglektita; ĉar se la albatroso venis el iuj loĝataj partoj, ĝi certe revenos al ili, kiam ĝi estos libera – kaj Harbert devis submetiĝi.

Eble, profunde en sia animo, Gideon Spilett, en kiu la ĵurnalisto foje estis venkanta la rompiĝulon, esperis, ke interesa artikolo pri la aventuroj de la setlantoj de la Insulo de Lincoln, sendita trafe maltrafe en la mondon, estos publikigita en la ĵurnalo! Kia sukceso estus por la konstanta raportisto de la New York Herald, kaj por la numero enhavanta tian raporton, se ĝi iam estus atinginta la manojn de la direktoro, S-ro John Bennett!

Do Gideon Spilett skribis koncizan noton kun peto al ĉiu trovinto, ke li ĝin resendu al la New York Herald, kaj metis ĝin en kaŭĉukan kanvasakon. Tiun ĉi sakon oni ligis al la kolo de la albatroso, ne al ĝia kruro, ĉar tiuj birdoj havas kutimon ripozi sur la mara surfaco. Post tio ĉi oni liberigis la rapidan aeran mesaĝiston – kaj ne sen iom da emocio la kolonianoj rigardis ĝin dum ĝi malaperis en la nebulo.

Kiam venis vintro, oni denove komencis laborojn ene de la Granita Palaco, riparojn de vestaĵoj kaj aliajn aferojn – interalie kudradon de veloj por la ŝipo. Oni eltranĉis ilin el la balonoŝelo, kiu estis neelĉerpebla fonto de kanvaso.

Dum tuta julio estis severaj frostoj.

Vespere, en bone hejtita salono, ĉe kandela lumo, la kolonianoj ofte parolis pri sia lando, pri la amikoj, kiujn ili tie lasis, pri la grandeco de la usona respubliko, kies influo povis nur kreski – kaj Cyrus Smith, engaĝita en multaj feroj de la Unio, vekis fervoran intereson en la aŭskultantoj per siaj rakontoj, observoj kaj prognozoj.

Iun tagon okazis, ke Gideon Spilett dum interparolo ekdemandis lin:

– Sed finfine, mia kara Cyrus, ĉu ĉi tiu tuta industria kaj komerca movado, pri kiu vi profetas konstantan evoluon, ne estas endanĝerigita pli aŭ malpli frue per haltigo?

– Haltigo?... Kaj kial?

– Pro la manko de karbo, kiun oni ĝuste povas nomi la plej valora el mineraloj!

– Jes, fakte, ĝi estas la plej valora – respondis la inĝeniero – kaj ŝajnas, ke eĉ la naturo mem volis konfirmi ĝian grandan valoron kreinte diamanton, kiu estas nenio alia ol pura, kristaligita karbono.

– Vi ja ne intencas diri, sinjoro Cyrus – Pencroff enmetis – ke oni povas bruligi diamantojn anstataŭ karbo en la fornoj?"

– Ne, mia amiko – respondis Cyrus Smith.

– Malgraŭ ĉio, mi estas daŭre certa pri mia opinio – rekomencis Gideon Spilett. – Vi ja ne neos, ke iam karbo estos tute elĉerpita?

– Ho! La kuŝejoj de natura karbo estas ankoraŭ konsiderindaj, kaj cent mil laboristoj ĉiujare elĉerpantaj el ili cent milionojn da kvintaloj ne povus elĉerpi ilin!

– Sed kun la kreskanta konsumo de natura karbo – respondis Gideon Spilett – oni povas antaŭvidi, ke tiuj ĉi cent mil baldaŭ fariĝos ducent mil kaj ke la elterigado duobliĝos?

– Sendube. Tamen, krom la eŭropaj kuŝejoj, kies ekspluatado estos baldaŭ faciligita per novaj maŝinoj, la minejoj de Ameriko kaj Aŭstralio daŭros longe.

– Kiom longe proksimume? – demandis la raportisto.

– Almenaŭ dum ducent kvindek aŭ tricent jaroj.

– Nu, ĝi estas trankviliga por ni – denove intermetis Pencroff – sed tre maltrankviliga por niaj pranepoj!

– Oni trovos ion alian – diris Harbert.

– Tio estas atendata – respondis Gideon Spilett – ĉar finfine, sen karbo ne ekzistas maŝinoj, kaj sen maŝinoj venus la fino de fervojoj, vaporŝipoj, ŝtalfabrikoj, la fino de ĉio, kion la progreso de la moderna vivo postulas!

– Sed kio anstataŭigos la karbon? – demandis Pencroff. – Ĉu vi povas imagi ĉi tion, sinjoro Cyrus?…

– Preskaŭ, mia amiko.

– Kion do oni bruligos anstataŭ karbo?

– Akvon – respondis Cyrus Smith.

– Akvon! – ekkriis Pencroff – Ĉu oni varmigos vaporŝipojn kaj lokomotivojn per akvo, kaj varmigos akvon per akvo?…

– Ne alimaniere, sed per akvo malkomponita en ĝiajn elementojn – respondis Cyrus Smith – kaj sendube malkomponita per elektro, kiu tiam estos potenca kaj facile uzebla forto. Jes, miaj amikoj, mi kredas, ke akvo iam estos uzata kiel brulaĵo, ke la hidrogeno kaj oksigeno, el kiuj ĝi konsistas, uzataj aparte aŭ kune, fariĝos fonto de varmo kaj lumo kun potenco, kiun natura karbo ne povas havi. Do, estas nenio por zorgi. Akvo estas la karbono de la estonteco.

– Mi ŝatus vidi tion ĉi – diris la maristo.

– Bedaŭrinde, vi naskiĝis tro frue, Pencroff – intermetis ĝis nun silenta Nab.

La konversacion interrompis la bojado de Top, kiu, kiel jam okazis al ĝi antaŭe, komencis kuradi ĉirkaŭ la puto.

– Kial Top bojas tiel? – demandis Pencroff.

– Kaj Jup siaflanke murmuras tiel strange? – aldonis Harbert.

Verŝajne, la orangutango ankaŭ kuris al la puto kaj – stranga afero – ambaŭ bestoj ŝajnis prefere maltrankvilaj ol irititaj.

– Ŝajne – diris Gideon Spilett – ĉi tiu puto havas rektan konekton kun la maro, kaj iu marbesto devas alnaĝi ĉi tien de tempo al tempo.

– Tio estas klara – respondis la maristo. – Ne estas alia maniero klarigi ĝin. Nu, silentu, Top – aldonis Pencroff, turnante sin al la hundo – kaj vi, Jup, reiru en vian ĉambron!

La simio kaj la hundo eksilentis. Jup revenis al sia lito, sed Top restis en la ĉambro kaj daŭre grumblis dum la tuta vespero.

Oni baldaŭ forgesis ĉi tiun okazaĵon, tamen ĝi maltrankviligis la inĝenieron.

Dum la resto de julio, pluvo alternis kun frosto. Kvankam ĉi tiu vintro estis malpli severa ol en la antaŭa jaro, la konstantaj ŝtormoj kaj ventoj estis tre malagrablaj. Okazis ankaŭ perfortaj ŝtormoj kiuj kelkfoje difektis la Kamentubojn. Malgraŭ tio, la kolonianoj vizitis la brutarejon ĉiun semajnon. Feliĉe, ĉi tiu gregejo, ŝirmita de la sudoriento per la Monto de Franklin, ne multe suferis pro la vento, kiu indulgis la arbojn, ŝedojn, kaj palisaĵon ĉi tie. Tamen la kokinejoj, situantaj sur la Granda Altebenaĵo kaj tial rekte elmetitaj al la batoj de la orienta vento, estis tre grave difektitaj. La vento deŝiris la tegmenton de la kolombejo dufoje kaj faligis la barilon. Ĉion ĉi oni devis ĝisfunde ripari.

Dum la unua semajno de aŭgusto, la blovegoj iom trankviliĝis. Kiam venis silento, la temperaturo malaltiĝis kaj denove fariĝis tre malvarme. La 3-an de septembro, la kolonianoj ekvojaĝis al la sudoriento de la insulo, al Anasaj Kotoj; ili estis tentataj de akvobirdoj.

Ĉiuj partoprenis en la ĉaso krom la inĝeniero, kiu restis en la Granita Palaco sub ŝajno de iu grava laboro.

La ĉasistoj prenis la vojon tra Balona Haveno, direktante al la kotoj; ili promesis reveni vespere. Top kaj Jup akompanis ilin. Tuj kiam ili transiris la ponton super la Rivero de Kompato, la inĝeniero levis ĝin kaj komencis plenumi sian planon. Li intencis zorge ekzameni la internan puton, kies aperturo mallumiĝis sur la nivelo de la Granita Palaco kaj kiu estis rekte konektita kun la maro. Cyrus interesiĝis pri kial Top tiel ofte ĉirkaŭiris ĉi tiun truon. Kial Jup ankaŭ maltrankviliĝis? La puto eble havis multajn subterajn branĉojn, eble etendiĝantajn plu sub la surfaco de la insulo. La inĝeniero, ne volante maltrankviligi siajn kunulojn, decidis mem solvi la misteron.

Estis facile malsupreniri al la fundo de la puto per ŝnureskalo, ne plu uzata ekde la instalado de la lifto, kaj kies longo estis sufiĉa. Post kiam ĝi estis sekurigita, la inĝeniero, ekbruliginte lanternon, kun revolvero en sia zono, komencis malsupreniri la ŝtupojn.

La muroj de la puto estis glataj, nur kelkie estis ŝtonaj kornicoj, dank’ al kiuj oni povis grimpi ĝis la buŝo mem de la puto.

Tamen li rimarkis nenion suspektindan. Li mallevis sin ĝis la nivelo de la akvo, trankvila kaj glata kiel tablo; li nenie vidis koridoron aŭ flankan trairejon. La muro, kiun Cyrus Smith batis per la tenilo de sia ĉastranĉilego, eliĝis plenan sonon. Ĝi estis solida granito, kiun neniu vivanta estaĵo povis trarompi. La inĝeniero konstatis, ke al la putmalfermaĵo oni povas nur aliri tra tiu vertikala koridoro, ĉiam inundita per akvo kaj rekte ligita al la maro.

Cyrus Smith, fininte sian esploron, revenis supren, elprenis la eskalon, denove kovris la puton kaj enpensigita revenis al la granda salono de la Granita Palaco, dirante al si:

– Mi trovis nenion, kaj tamen io estas tie!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.