La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro II

Interkonsiliĝoj. – Antaŭsentoj. – La propono de Ayrton. – Propono akceptita. – Ayrton kaj Pencroff iras al la insuleto de Grant. – Malliberuloj de Norfolk. – Iliaj planoj. – La heroa ago de Ayrton. – Reveno. – Ses kontraŭ kvindek!

Ne plu estis la plej eta dubo pri la intencoj de la piratoj. Ili ankris proksime de la insulo, kaj estis klare, ke ili intencis la sekvan tagon alteriĝi sur ĝiajn bordojn.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj estis pretaj por io ajn. Ili esperis, ke ilia ĉeesto eskapos je la atento de la piratoj, se ili nur alteriĝos sur la bordon kaj ne enriskiĝos iri pli profunden en la insulon. Eble ili nur intencis replenigi sian provizon de freŝa akvo el la Rivero de Kompato.

Sed kion signifis tiu ĉi flago elpendigita sur la pruo de la ŝipo? Kion signifis tiu kanonpafo? Povus esti nur por amuzo, sed tio povus signifi ankaŭ, ke ili intencis ekposedi la insulon! Cyrus Smith nun sciis, ke la ŝipo estas bone armita. Kion povus fari la setlantoj de la Insulo de Lincoln por forpuŝi la atakon de kanonoj? Per kelkaj ĉaspafiloj?

– Malgraŭ ĉio – Cyrus Smith rimarkis – la Granita Palaco estas nepenetrebla. La malamiko ne povos trovi la truon de la drenaĵkanalo, ĉar ĝi nun estas kaŝita en la kanoj kaj arbustoj.

– Sed niaj plantejoj, niaj kokinejoj, nia bieno, ĝenerale ĉio! – ekkriis Pencroff, frapante per la piedo. – Post kelkaj horoj ili povas detrui ĉion!

– Jes, ili povas, Pencroff – respondis Cyrus Smith – kaj ni neniel povas malhelpi ilin fari tion ĉi.

– Kiom da ili estas? – demandis la raportisto. – Se estas ne pli ol dekduo, ni povas forpuŝi ilin, sed se estas kvardek, kvindek aŭ pli!...

– Sinjoro Smith – diris Ayrton, alproksimiĝante al la inĝeniero. – Ĉu vi lasos min fari unu aferon?

– Kiun, mia amiko?

– Mi volas suriri la ŝipon por vidi kiom forta estas la ŝipanaro.

– Sed, Ayrton... – respondis la inĝeniero, hezitante. – Vi riskos vian vivon...

– Kial ne, sinjoro Smith?

– Tio estus pli ol via devo postulas.

– Ĉar mi havas pli por fari ol nur devon – Ayrton respondis.

– Ĉu vi volas preni la kanuon por alnaĝi ĝis la ŝipo mem? – demandis Gideon Spilett.

– Ne, sinjoro, mi iros naĝe. Kanuo ne trapasus kien homo povas naĝi.

– Ĉu vi scias, ke la ŝipo estas unu mejlo kaj duono for de la bordo? – demandis Harbert.

– Mi estas bona naĝanto, sinjoro Harbert.

– Mi denove diras al vi, ke vi riskas morton – la inĝeniero diris la duan fojon.

– Tio ne gravas – Ayrton respondis. – Sinjoro Smith, mi petas tion ĉi de vi kiel favoron. Nur tiel mi povos akiri memrespekton.

– Iru do, Ayrton – respondis la inĝeniero, sentante, ke rifuzo profunde malĝojigus la iaman krimulon, kiu nun fariĝis honesta homo.

– Mi akompanos vin – diris Pencroff.

– Vi ne kredas min? – Ayrton ekkriis fervore. Poste li aldonis humile: – Bedaŭrinde!

– Ne! Ne! – vigle respondis la inĝeniero. – Ne, Ayrton! Pencroff ne dubas pri vi! Vi miskomprenis liajn vortojn.

– Jes, sinjoro – diris la maristo. – Mi nur volis konduki vin al la insulo. Eble, kvankam ne verŝajne, unu el ĉi tiuj aĉuloj jam alteriĝis sur ĝin, tiukaze du homoj utilos por malhelpi lin atentigi la aliajn. Mi atendos sur la insulo; vi povas iri al la ŝipo sola, se vi volas.

Post kiam la decido estis farita, Ayrton komencis prepariĝi por la ekspedicio. Lia intenco estis aŭdaca, sed en la mallumo ĝi povus sukcesi. Naĝinte al la ŝipo, Ayrton povis, alkroĉante sin al ŝnura eskalo, pritaksi la nombron da homoj, kaj eble eĉ lerni pri la intencoj de la piratoj.

Ayrton kaj Pencroff, akompanataj de la ceteraj kunuloj, malsupreniris al la marbordo. Ayrton demetis siajn vestojn kaj frotis sian korpon per graso por mildigi tiamaniere la malvarmon de la akvo. Oni devis konsideri, ke li povus resti tie kelkajn horojn.

Pencroff kaj Nab dume iris por preni kanuon alligitan ĉe la bordo de la Rivero de Kompato, kaj kiam ili revenis Ayrton estis jam preta. Oni kovris lian dorson per tuko, kaj ĉiuj setlantoj siavice ekpremis lian manon. Ayrton kaj Pencroff eniris la kanuon.

Estis la dekunua kaj duono nokte, kiam ili malaperis en la mallumo. La ceteraj kunuloj iris al la Kamentuboj por atendi ilin tie.

Ili transiris la kanalon facile kaj la kanuo atingis la kontraŭan flankon de la insuleto. Ili faris tion kun granda singardemo, se en ĉi tiu loko embuskiĝis piratoj. Tamen ili baldaŭ komprenis, ke la insuleto estis malplena. Do Ayrton kaj Pencroff rapide paŝis ĝin laŭlonge, fortimigante la birdojn, kiuj nestumis sur la rokoj dum ili iris, kaj tiam Ayrton, senhezite, ĵetis sin en la maron kaj naĝis silente, sen la plej eta bruo, al la ŝipo, kies pozicio estis malkaŝata per kelkaj lumoj.

Pencroff kaŝis sin sur la bordo en roktruo kaj atendis la revenon de sia kunulo.

Ayrton naĝis facile, sen la plej eta sono. Li apenaŭ levis la kapon el la akvo, kaj liaj okuloj koncentriĝis al la malhela formo de la ŝipo, kies lumoj speguliĝis en la maro.

Post duonhoro, nerimarkita de iu ajn, li alnaĝis al la ŝipo kaj kaptis la ŝnureskalon per unu mano. Li ripozis momenton, poste grimpante sur la ĉenojn li atingis ŝipflankon. Pluraj paroj da marista pantalono sekiĝis ĉi tie. Li surmetis unu el ili kaj komencis aŭskulti elkaŝe.

Enŝipe neniu ankoraŭ dormis. Oni parolis, kantis, ridis. La sekva konversacio atingis Ayrton:

– Bona akiro, nia dumastulo!

– Kuraĝe velas nia "Speedy", nenecese diri! Ĝi meritas sian nomon!

– La tuta Norfolka mararmeo povus iri ĉasi ĝin kaj ne kapti ĝin!"

– Hura! Vivu nia komandanto!

– Hura! Vivu Bob Harvey!

Estas facile imagi la impreson, kiun tiu ĉi fragmento de konversacio, kiun li aŭdis, havis je Ayrton, kiam ni rememoras, ke Bob Harvey estis lia malnova kunulo el Aŭstralio, aŭdaca maristo, kiu turniĝis al pirata rabado. Bob Harvey kaptis tiun ŝipon ĉirkaŭe de la Insulo Norfolk, ŝarĝitan kun armiloj, municio, kaj diversaj iloj kiuj estis portotaj al unu el la Sandviĉinsuloj.

Lia bando eniris la ŝipon kaj, iĝante de kondamnitoj piratoj, vagis la Pacifikon, atakante ŝipojn kaj murdante maristarojn. Ili estis pli sovaĝaj kaj kruelaj ol la malajoj.

La krimuloj parolis laŭte, fanfaronante pri siaj krimoj kaj trinkante sen mezuro, kaj jen kion Ayrton daŭre subaŭskultis el ilia konversacio:

La ŝipanaro de la "Speedy" konsistis tute el anglaj kondamnitoj kiuj eskapis de Norfolk.

Norfolk estas malgranda, roka insuloeto, havanta ses mejlojn en cirkonferenco; tie estas malliberejo, en kiu oni malliberigasj la plej danĝerajn anglajn krimulojn. Tie estas ĉirkaŭ kvincent da ili, submetitaj al fera disciplino; gardataj de cent kvindek soldatoj kaj cent kvindek oficistoj sub la ordonoj de la guberniestro. Estas malfacile imagi, kiajn terurajn krimojn ĉi tiuj kondamnitoj faris. Foje – kvankam malofte – malgraŭ ekstreme strikta superrigardo, kelkaj el ili sukcesas eskapi sur ŝipoj, kiujn ili transprenas per ruzo; poste ili cirkulas ĉirkaŭ la polineziaj insularoj.

Jen kion ĝuste faris Bob Harvey kaj liaj kunuloj; Ayrton iam volis fari la samon. Bob Harvey kaptis la dumastulon "Speedy", ankritan apud la Insulo Norfolk; la maristaro estis murdita, kaj jam dum jaro la ŝipo vagis la Pacifikon kiel piratŝipo sub la komando de Harvey, iam la kapitano de marŝipo kaj nun pirato.

La plejmulto el la piratoj kolektiĝis en la oficista loĝejo ĉe la postaĵo de la ŝipo; sed iuj, kuŝante sur la ferdeko, laŭte parolis kun si.

El tiu ĉi interparolo, interrompita de laŭtaj krioj kaj tostoj, Ayrton eksciis, ke nur hazarde la Speedy estis alportita al la ĉirkaŭaĵo de la Insulo de Lincoln. Bob Harvey neniam antaŭe estis tie, sed, kiel Cyrus Smith antaŭvidis, renkontinte nekonatan insulon survoje, kiun neniu mapo montris, li decidis viziti ĝin kaj, se ĝi pruvos utila, fari ĝin bazo kaj haveno por sia ŝipo.

La bienoj de niaj setlantoj estis en granda danĝero. Ne estis dubo, ke la insulo, kun siaj fontoj de dolĉa akvo, sia malgranda haveno, la diversaj naturresursoj tiel lerte ekspluataj de la setlantoj, kaj la kaŝejoj en la profundo de la Granita Palaco, povus allogi la bucanistojn; en iliaj manoj ĝi fariĝus perfekta ŝirmejo, kaj la fakto, ke ĝi estis nekonata, certigus ilian senpunecon kaj sekurecon por longa tempo. Estis ankaŭ evidente ke ili ne indulgos la setlantojn kaj ke la unua paŝo de Bob Harvey kaj liaj kunuloj estus murdi ĉiujn sen kompato. Cyrus Smith kaj liaj kunuloj ne havis ŝancon eskapi kaj kaŝiĝi en la interno de la insulo, ĉar la rabistoj intencis ekloĝi tie. Eĉ se la "Speedy" velis foren, ili postlasus parton de la ŝipanaro sur la insulo. Do oni devis batali kontraŭ ili.

Sed ĉu rezisto kaj finfine venko estis eblaj? Tio dependis de la armilaro de la ŝipo kaj la nombro de ĝia ŝipanaro.

Pri tio Ayrton decidis ekscii. Kiam, post unu horo, la krioj komencis estingi kaj la plej multaj el la piratoj jam dormis, Ayrton, senhezite, suriris la "Speedy"-on, kiu estis tute malluma pro la estingitaj lanternoj.

Li grimpis sur la ŝipflankon kaj uzis la antaŭmaston por atingi la platformon ĉe la pruo de la ŝipo. malleviĝinte malsupren inter la dormantajn piratojn, li ĉirkaŭpaŝis la tutan ŝipon kaj vidis ke la "Speedy" estis armita per kvar kanonoj pafantaj per kio ŝajnis esti ok ĝis dek-funtaj kugloj. Tuŝante ilin, li rimarkis, ke ili estis de poste ŝarĝitaj kanonoj, modernaj, facile funkciigeblaj kaj danĝeraj.

Sur la ferdeko kuŝis ĉirkaŭ dek piratoj, sed la ceteraj verŝajne devis dormi interne. Juĝante laŭ la voĉoj, al Ayrton ŝajnis, ke ilia nombro estis kvindek. Por ses setlantoj de la Insulo de Lincoln ili estis tro multaj! Sed dank'al la ofero de Ayrton, Cyrus Smith estos plene informita pri la forto de la malamiko kaj povos plani pliajn agojn.

Li do povis reveni al siaj kunuloj kaj raporti pri sia vojaĝo. En tiu momento, la homo, kiu - kiel li mem diris - volis fari ion pli ol nur plenumi sian devon, elpensis la ideon oferi sian vivon por savi la insulon kaj la kolonianojn.

Estis evidente, ke Cyrus Smith ne povis rezisti al kvindek rabistoj havantaj diversajn armilojn, kaj ke ili, sturminte Granitan Palacon aŭ malsatiginte la sieĝatajn setlantojn tie, devas finfine triumfi super ili. Kaj tiam li imagis siajn savantojn, tiujn, kiuj faris lin homo ree, kaj eĉ honesta homo, senkompate murditaj, ilian laboron reduktitan al rubo, la insulo turnitan en banditan fortreson!

Li diris al si, ke finfine li mem estas la ĉefa kaŭzo de ĉi tiu tuta malfeliĉo, ĉar lia iama kunulo, Bob Harvey, fariĝis nur ekzekutisto de liaj propraj ideoj. Je tiu ĉi penso kaptis lin sento de teruro. Li estis venkita de neregebla deziro diskrevigi la ŝipon kaj ĉion sur ĝi. Li sciis, ke li mortos en tiu ĉi eksplodo, sed li sentis, ke li plenumos sian devon.

Do li ne hezitis eĉ momenton. Ne estis malfacile atingi la pulvejon, kiuj ĉiam troviĝis ĉe la postaĵo de la ŝipo. Certe estis sufiĉe da pulvo sur ŝipo okupiĝanta pri tiaj agadoj, kaj eta fajrero sufiĉis por eksplodigi ĝin en momento.

Ayrton singarde glitis sur la interferdekon, kie kuŝis kelkaj dormantaj piratoj, pli senkapablaj de ebrio ol de dormo. Lanterno brulis ĉe la piedo de granda masto, ĉirkaŭ kiu pendis ĉiaspecaj pafiloj.

Ayrton malpendigis unu revolveron kaj prenis ĝin, certiĝinte ke ĝi estas ŝarĝita. Ĉi tio sufiĉis por li por plenumi la detruan laboron. Do li rampis al la postaĵo de la ŝipo por atingi la oficiran kajuton, kie certe troviĝis la pulvotenejo.

Estis preskaŭ kompleta mallumo surŝipe kaj Ayrton devis ŝteliri singarde, zorgante ke li ne piedbatu iun el la piratoj. Li devis kelkfoje halti. Fine, tamen, li atingis la muron disigantan la ŝippostaĵon kaj trovis la pordon kondukantan al la pulvotenejo. Li devis tuj malfermi ĝin. Estis malfacile fari ĝin sen bruo, ĉar la pendseruro devis esti rompita. Sed en la forta mano de Ayrton la pendseruro rompiĝis kaj la pordo malfermiĝis...

En tiu sama momento, Ayrton sentis manon sur sia ŝultro.

– Kion vi faras ĉi tie? – demandis Bob Harvey, kaptante Ayrton-on je lia pantalonrimeno.

Sed Ayrton, ne respondante eĉ unu vorton, forpuŝis la piratestron per forta puŝo, kaj provis enpenetri en la pulvotenejon. Unu revolverpafo inter la barelonj da pulvo kaj ĉio estus finita!...

– Al mi, knaboj! – Bob Harvey laŭtege ekkriis.

Du aŭ tri el la vekiĝintaj piratoj ekstaris kaj ekkuris al Ayrton, provante terenfaligi lin; Ayrton liberigis sin el iliaj manoj per potenca bato. Du revolveraj pafoj eksonis kaj la du rabistoj falis teren, sed en la sama momento tranĉilo puŝita, kiun li ne povis eviti, vundis Ayrton-on en la ŝultron. Li komprenis, ke li ne plenumos sian intencon. Bob Harvey denove fermis la pordon al la pulvotenejo, kaj komencis movo sur la ferdeko, indikante ke la rabistoj vekiĝis. Ĉar li ne povis esti perdita kune kun la ŝipo, Ayrton decidis batali ĉe la flanko de Cyrus Smith. La nura eblo restanta al li estis eskapi. Sed eskapi estis tre malfacila.

Al li ankoraŭ restas kvar kugloj. Li jam pafis du kuglojn, unu el ili al Bob Harvey, sed aŭ li tute ne trafis lin aŭ nur malpeze. Profitante la provizoran retiriĝon de la malamikoj, li saltis sur la eskalon, volante atingi la ferdekon. Kurante apud lanterno, li disrompis ĝin per kolbobato, kaŭzante kompletan mallumon, kio helpis al li eskapi.

Vekitaj de la sono de pafoj, la rabistoj komencis grimpi la eskalon, pafo farita el revolvero de Ayrton faligis unu el ili, kaj la ceteraj disiĝis, ne komprenante kio okazis. Ayrton estis sur la ferdeko de la ŝipo per du saltegoj, kaj tri sekundojn poste, pafinte lastan kuglon al la kapo de la pirato, kiu kaptis lin je la nuko, li grimpis la ŝnuron kaj ĵetis sin en la maron.

Li fornaĝis apenaŭ ses klaftojn for de la ŝipo kiam hajlo de kugloj pluvis malsupren malantaŭ li. Imagu la maltrankvilon, kiun sentis Pencroff, kaŝita inter la rokoj sur la insuleto, kaj Cyrus Smith, la raportisto, kaj Harbert kaj Nab, kaŝitaj en la Kamentuboj, kiam ili aŭdis la bruon de pafoj sur la ŝipo! Ili ĉiuj kuris al la marbordo kun fusiloj sur la ŝultroj, pretaj forpuŝi ajnan atakon. Ili ne dubis, ke Ayrton estis kaptita kaj murdita de piratoj kaj ke la rabistoj, profitante de mallumo, provis alteriĝi sur la insulon.

Duonhoro pasis en morta timo. La pafoj ĉesis, sed nek Ayrton nek Pencroff revenis. Eble piratoj atakis la insuleton? Eble oni devus kuri por helpi Ayrton-on kaj Pencroff-on? Sed kiel? La tajdo komencis altiĝi; do estis neeble transiri la kanalon per naĝado. Ili ne havis duan kanuon. Estis do facile kompreni la teruran maltrankvilon de Cyrus Smith kaj liaj kunuloj.

Fine, ĉirkaŭ la duona horo postnoktmeze, kanuo kun Ayrton, iomete vundita en la brako, kaj Pencroff, kiu bonŝance estis sana alnaĝis al la bordo. Ili ĉiuj eniris la Kamentubojn. Tie Ayrton rakontis la detalojn de sia ekspedicio, ne kaŝante sian intencon krevigi la ŝipon.

La situacio de la kolonianoj estis tre danĝera; la piratoj estis alarmitaj. Ili nun sciis, ke la Insulo de Lincoln estis loĝata. Estis atendite ke ili surteriĝos en konsiderinda nombro kaj bone armitaj, kaj ke ili ŝparus neniun aŭ ion ajn. La setlantoj ne povis fidi je ilia kompato.

– Bone do! Ni povas morti! – diris la raportisto.

– Do ni reiru kaj gardostaru – respondis la inĝeniero.

– Ĉu estas ia espero de savo, sinjoro Cyrus? – demandis la maristo.

– Jes, Pencroff.

– Hmm!… Ses kontraŭ kvindek!

– Jes, ses… ne kalkulante…

– Kiun? – demandis Pencroff.

Anstataŭ respondi, Cyrus nur montris permane al la ĉielo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.