La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro VIII

Piratoj proksime de la gregejo. – Provizora loĝado. – Plua kuracado de Harbert. – Ĝojo de Pencroff. – Meditoj de Cyrus.

Do la piratoj estis en proksimaĵo, observante la gregejon, decidinte murdi la setlantojn unu post la alia. Oni do devis batali kontraŭ ili kiel kontraŭ sovaĝaj bestoj. Estis necese preni ekstremajn antaŭzorgojn, atendante oportunan momenton por ataki. Cyrus Smith do ordonis, ke uzante manĝaĵprovizojn la setlantoj provu persisti en la gregejo. La loĝejo de Ayrton estis ekipita per ĉiuj vivnecesaĵoj, kiujn la rabistoj, teruritaj de la neatendita apero de la kolonianoj, ne havis tempon rabi.

– Atendi!... Jen ĉio, kio restas al ni ĉi-momente! – ripetis Cyrus Smith. – Se Harbert resaniĝos, ni povos organizi pelĉason sur la tuta tereno de la insulo kaj liberiĝi de ĉi tiujn fiuloj. Ĉi tio estu la ĉefa celo de nia granda ekspedicio, same kiel...

– Serĉi nian misteran protektanton – aldonis Gideon Spilett, finante la penson de la inĝeniero. – Vi devas konfesi, mia kara Cyrus, ke ĉi-foje li forgesis pri ni ĝuste kiam ni plej bezonis lin!

– Kiu scias? – enpensiĝis la inĝeniero.

– Kiel vi komprenas tion? – demandis la raportisto.

– Eble niaj ĉagrenoj ankoraŭ ne finiĝis kaj eble li ankoraŭ multfoje havos ŝancojn helpi nin? Sed nun ne temas pri tio. La vivo de Harbert estas la plej grava afero por ni.

Kaj fakte, tio ĉi estis la plej granda zorgo de la setlantoj. Pasis kelkaj tagoj kaj la stato de la kompatinda knabo feliĉe ne plimalboniĝis. Tio ĉi jam estis tre multe. Harbert komencis reakiri forton, lia febro grade malkreskis. Malgraŭ tio, li ankoraŭ estis je dieto, kio multe malfortigis lin; tamen, ĉar ne mankis al li multaj herboj kaj paco, lia kondiĉo konstante pliboniĝis.

Post kelkaj tagoj, la kondiĉo de Harbert signife pliboniĝis. La knabo eĉ komencis manĝi malgrandajn kvantojn da nutraĵo. La koloro revenis al liaj vangoj kaj li komencis rideti al siaj amikoj. Li povis diri kelkajn vortojn kaj tuj demandis pri Ayrton, kies foresto ege surprizis lin. Tamen la maristo, ne volante ĉagreni la junulon, kontentigis sin respondi, ke Ayrton iris al Nab kaj kune ili gardis la Granitan Palacon.

Ĉio ŝajnis iri pli bone, kaj krom ia neatendita komplikaĵo, la resaniĝon de Harbert oni povis konsideri certa.

Krome, al la inĝeniero ŝajnis, ke post tiel feliĉaj tagoj alproksimiĝas por ili tempo de sufero. Aferoj iris bone dum pli ol du jaroj, de kiam ili fuĝis el Richmond. La setlejo prosperis, ili havis multe da ĉiaspecaj varoj; tion ili atingis dank' al sia propra laboro kaj inĝenieco. Cetere, en certaj cirkonstancoj iu neimagebla forto estis venanta por helpi ilin... Sed ĉio povus finiĝi nun!

En la akvoj de la insulo aperis piratŝipo – kaj kvankam la krimuloj mortis en misteraj cirkonstancoj, ses el ili evitis la katastrofon. Ayrton estis sendube murdita de tiuj fiuloj, kiuj posedis pafilojn kaj uzis ilin tiel bone ke ili preskaŭ mortigis Harbert-on. Ĉu ĉi tio estis la unuaj batoj de malbona sorto? Ĉi tiun demandon konstante starigis al si Cyrus Smith kaj li ne povis trovi ĝustan respondon je ĝi. Sed ni ne pensu, ke Cyrus Smith kaj liaj kunuloj cedis al malespero. Tute ne! Ili perfekte komprenis sian pozicion, provis antaŭvidi ĉiujn eblajn akcidentojn kaj prepariĝis por ĉiu eventualaĵo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.