La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La kvina posttagmeze. – Perdita kamarado. – La malespero de Nab. – Serĉoj en la nordo. – Insuleto. – Nokto plena de zorgoj kaj turmentoj. – Matena nebulo. – La ekspedicio de Nab naĝe tra la maro. – Bildo de la Tero. – Tra la kanalon vadante.
La reto rompiĝis sub Cyrus Smith kaj la frakasanta ondo forportis lin kun si. Lia hundo ankaŭ malaperis kun li. La fidela besto memvole ĵetis sin en la maron por helpi sian mastron.
– Ek, antaŭen! – ekkriis la raportisto.
Kaj ĉiuj kvar, Gideon Spilett, Harbert, Pencroff kaj Nab, forgesante sian propran laciĝon, komencis la serĉadon.
La kompatinda Nab ploris pro furiozeco kaj malespero je la penso, ke li perdis ĉion, kion li amis en la mondo.
Ne pasis pli ol du minutoj inter la momento, kiam Cyrus Smith malaperis, kaj la momento, en kiu liaj kunuloj estis ĵetitaj sur la teron. Oni povus esperi, ke la savo ne estos tro malfrua.
– Ni serĉu lin, ni serĉu lin! – kriis Nab.
– Bone, Nab, – respondis Gideon Spilett. – Ni trovos lin!
– Vivantan?
– Vivantan!
– Ĉu li povas naĝi? – ekkriis Pencroff.
– Li povas! – respondis Nab. – Ĉiuokaze, Top estas ĉe li!
La maristo, aŭdante la bruadon de la maro, nur skuis nee la kapon.
La inĝeniero malaperis norde de la marbordo, proksimume duonmejlon de kie la rompiĝuloj estis forĵetitaj. La plej proksima punkto de la marbordo al kiu li povis alnaĝi estis maksimume duonmejlon for.
Estis ĉirkaŭ la sesa; la nebulo leviĝis super la oceano kaj la nokto fariĝis pli malhela. La rompiĝuloj ekvagis laŭ la norda bordo de tute nekonata lando, al kiu la sorto ilin ĵetis. Sub iliaj piedoj estis sabla grundo miksita kun ŝtonetoj kaj ŝajne sen ia vegetaĵaro. La grundo, tre malebena kaj malglata, estis rompita tie ĉi kaj tie per malgrandaj disfendoj, kiuj ege malfaciligis la progreson. Ĉiumomente el tiuj fendoj elsaltis iuj grandaj, peze flugantaj birdoj. La mallumo malebligis ilin rekoni. Aliaj, pli rapidaj kaj pli malgrandaj, ekflugis en aroj kiel nuboj. Al la maristo ŝajnis, ke li rekonas ilin kiel mevojn kaj pli malgrandajn marbirdojn, kies terure akraj krioj sufokis eĉ la bruon de la ondoj.
De tempo al tempo la rompiĝuloj haltis kaj vokis per sia tuta forto, streĉante la orelojn por vidi, ĉu iu povas aŭdi ies voĉon el la maro. Ili prave supozis, ke proksimiĝante al la loko, en kiu Cyrus Smith elnaĝos, eĉ se li mem ne povos konigi sian ĉeeston, ili aŭdos Top-on bojantan. Sed neniu voĉo venis el inter la malgaja muĝado de la maraj ondoj krevantaj sur la bordoj. Do ili daŭre iris, serĉante survoje ĉiun eĉ la plej malgrandan angulon de la bordo.
Post dudek minutoj da marŝado, la procesio de la rompiĝuloj estis subite haltigita de la rando de ŝaŭmantaj ondoj.
– Ĝi estas promontoro – diris la maristo. – Ni turnu nin dekstren kaj tiamaniere ni atingos la kontinenton.
– Kaj se mia mastro estas tie? – demandis Nab, montrante la oceanon, kies grandegaj ondoj blankis en la mallumo.
– Do ni voku lin!
Kaj ĉiuj kvar komencis krii kiel eble plej laŭte — neniu respondo. Ili atendis la momenton, kiam la maro, kvazaŭ enspirante, trankviliĝis kaj ili kriis denove — vane!
Poste ili direktiĝis al la kontraŭa flanko de la promontoro, sur grundo same sabla kaj roka. Tamen Pencroff rimarkis, ke la bordoj estis pli krudaj kaj la grundo iom post iom altiĝis. Estis malpli da birdoj ĉi-flanke de la marbordo. La maro ŝajnis malpli agitata, malpli brua, kaj eĉ la fluo de ondoj estis multe pli malrapida. Oni apenaŭ povis aŭdi ilin frapi la marbordojn. Ĉi tiu flanko de la promontoro formis malgrandan duonrondan golfon, ŝirmitan kontraŭ la premo de la malferma maro.
Sed irante plue suden, ili pli kaj pli malproksimiĝis de tiu flanko de la marbordo, kie Cyrus Smith verŝajne povis elnaĝi. Post mejlo kaj duono ili ankoraŭ ne renkontis turnon, kiu permesus al ili returni norden. Tamen ili estis certaj, ke la promontoro cise, kie ili marŝas, devis ie konektiĝi kun la ĉeftero. La rompiĝuloj, kvankam lacaj kaj elĉerpitaj, antaŭenpuŝis kuraĝe, esperante trovi turnon.
Kia do estis ilia seniluziiĝo kiam, post du mejloj da marŝado, ili neatendite trovis sin sur sufiĉe alta, glitiga, roka pinto kaj ekvidis la maron antaŭ si.
– Ni estas sur iu insulo! – diris Pencroff. – Kaj ni ĵus ĉirkaŭiris ĝin.
La maristo pravis. La rompiĝuloj ne estis ĵetitaj sur la ĉefteron, aŭ eĉ sur insulon, sed sur etan insuleton, longan je nur du mejloj kaj verŝajne sufiĉe mallarĝan.
– La silento de Cyrus pruvas nenion, – diris la raportisto. – Eble li svenis, eble li estas vundita kaj provizore nekapabla respondi; do ni ne perdu esperon.
Al la kapo de la raportisto venis ideo ekbruligi fajron, kiu povus servi kiel signalo al Cyrus. Sed nek arboj nek sekaj arbustoj troviĝis ie ajn. Ĉie nur sablo kaj ŝtonetoj.
Estas facile kompreni la malĝojon kaj suferon de Nab kaj liaj kunuloj, kiuj sentis sinceran amon al Cyrus. Tamen, ili ne povis provizi lin per ajna helpo ĝis mateno. Oni devis atendi. La atendotempo estis malfacila kaj longa, sed la rompiĝuloj ne pensis pri ripozo, ili ne sentis la dolorigan malvarmon, transirante la insuleton ĉiudirekten, esperante ian signon de vivo.
Iam, eĉ ŝajnis, ke la krion de Nab respondis eĥo. Harbert atentigis tion al Pencroff, aldonante:
– Tio pruvas, ke proksime okcidenten devas esti marbordo.
La maristo kapjesis. Sed ĉi tiu malproksima eĥo estis la sola respondo al la krio de Nab, kaj sur la tutan orientan parton de la insuleto estis nur malgaja silento.
Dume, la ĉielo estis malrapide klariĝanta. Ĉirkaŭ noktomeze ekbriletis kelkaj steloj. Ne estis la Norda Stelo sur ĉi tiu nova horizonto; la zenitaj konstelacioj estis aliaj de tiuj vidataj en la nordo de la Nova Mondo, kaj la Suda Kruco brilis ĉe la suda poluso.
Tiel pasis la nokto. Ĉirkaŭ la kvina matene la 25-an de marto, la nebulo estis tiel densa ke estis maleble vidi pli ol dudek paŝojn antaŭe.
Dum la okuloj de Nab kaj la raportisto vagis sur la oceano, la maristo kaj Harbert rigardis tiun teron okcidente. Sed nenio videbliĝs.
– Ne gravas tion – diris Pencroff. – Kvankam mi ne povas vidi la teron, tamen mi sentas ĝin... ĝi estas... estas... tie... tio estas same certa kiel la fakto, ke ni ne estas plu en Richmond!
Baldaŭ la nebulo komencis leviĝi. La varmaj sunradioj unue varmigis la suprajn tavolojn de aero kaj poste penetris al la tero mem.
Fakte, ĉirkaŭ la sesa kaj duono, tri kvaronojn post la sunleviĝo, la nebulo fariĝis travidebla. Ĝi densiĝis ĉe la supro, sed maldikiĝis ĉe la fundo. Baldaŭ al la okuloj de la rompiĝuloj la tuta insulo aperis kvazaŭ eliĝanta el la nuboj; tiam duoncirkle komencis aperi la maro, senfina oriente, sed okcidente siluetiĝis alta kaj kruda marbordo.
Tie estas tero! Tie estas almenaŭ provizora savo! La insuleton apartigis de la marbordo larĝa je duonmejlo kanalo, en kiu fluis rapida mara kurento.
Dume, unu el la rompiĝuloj, gvidata nur per la voko de sia koro, subite ĵetis sin en la akvon sen peti konsilon aŭ diri eĉ vorton. Tiu estis Nab. Li hastis atingi ĉi tiun marbordon kaj naĝi al ĝi de la norda flanko. Neniu povis haltigi lin. Pencroff vokis lin, sed vane. La raportisto volis naĝi post Nab, sed Pencroff haltigis lin per la vortoj:
– Ĉu vi volas naĝi trans ĉi tiun kanalon?
– Jes, sendube – respondis Gideon Spilett.
– Do kredu min kaj atendu iom – diris la maristo. – Nab helpos sin kaj helpos sian mastron. Naĝante tra la kanalo, ni nur riskus esti forportitaj de la kurento. Nu, se mi ne eraras, ĉi tiu kurento estas kaŭzata de la elfluo de la maro. Bonvolu vidi, la akvo klare falas. Do ni paciencu; kiam la malfluso finiĝos, eble ni povos travadi ĝin.
– Vi pravas – respondis la raportisto. – Ni ne disflankiĝu, kiom longe ni povas...
Dume, Nab kuraĝe luktis kontraŭ la kurento. Kun ĉiu frapo de ondo, liaj nigraj ŝultroj estis videblaj super la akvosurfaco. Verdire la kurento portis lin tre rapide, sed samtempe ĝi proksimigis lin al la bordo. Li naĝis la duonmejlon, kiu apartigis la insuleton de la tero, en ĉirkaŭ duonhoro, albordiĝis, vigle skuis sin; sekve li ekkuris, kaj baldaŭ malaperis malantaŭ la supro de roko, kiu elstaris super la maro je proksimume sama alteco kiel la norda fino de la insuleto.
La kunuloj de Nab zorge observis lian agon, kaj kiam li jam malaperis de vido, ili ĉirkaŭrigardis la insulon, kie ili volis serĉi ŝirmejon kaj rifuĝejon. Ili manĝis ankaŭ kelkajn moluskojn dense disĵetitajn sur la sablo – tio estis magra manĝaĵo, sed ĝi devis sufiĉi por ili.
La kontraŭa marbordo formis vastan, akre finitan golfon, kiu estis tute senigita je vegetaĵaro sur la suda flanko. Unu fino tuŝis grandegajn granitajn rokojn. En la nordo ĝi formis rondan marbordon; kie la grundo leviĝis pli alte, ne estis tie eĉ unu arbo; sed dekstre, ĉe la kontraŭa flanko, verdaĵo ne mankis. Grupoj da gigantaj arboj estis facile videblaj; bela verdaĵo tentis la okulon. Fone, super la sabla altebenaĵo, al la sudokcidento, brilis neĝkovrita pinto, orumita de la sunaj radioj.
Estis neeble decidi ĉu la tero, kiun ili vidis antaŭ si, estas insulo aŭ parto de la ĉeftero. Sed rigardante ĉi tiujn ŝtonojn amasigitajn maldekstre, strange dentitajn kaj krutajn, ĉiu geologo certe konkludus, ke ili estas vulkane devenaj.
Gideon Spilett, Pencroff kaj Harbert zorge rigardis ĉi tiun landon, kie ili verŝajne restos longe, kaj eble eĉ mortos – se ĝi ne situus ĉe la vojo vizitata de ŝipoj.
– Nu, kion vi diras, Pencroff? – demandis Harbert.
– Ha, nu, mi vidas en ĝi bonajn kaj malbonajn flankojn, kiel en ĉio – la maristo respondis. – Ĉiuokaze, ni vidos. La malfluso komenciĝas. Ni provos post tri horoj, ĉu ni povos atingi la alian bordon, kaj kiam ni venos tien, ni provos trovi sinjoron Smith.
Pencroff ne eraris en siaj antaŭdiroj. Tri horojn poste, kiam la maro retiriĝis, la plej granda parto de la sabla surfaco, kiu konsistigis la fundon de la kanalo, elmontriĝis. La insuleto estis apartigita de la kontraŭa marbordo nur per mallarĝa branĉo, facile trairebla.
Sekve, ĉirkaŭ la deka, Gideon Spilett kaj du liaj kunuloj, senvestiginte kaj fiksinte sur la kapojn faskojn da vestaĵoj, transnaĝis la branĉon, kies profundo ne estis pli ol kvin futojn. Ĉiuj tri senprobleme atingis la alian flankon. Tie, sekiĝinte sin rapide sub la suno kaj denove surmetinte la vestaĵojn, kiujn ili sukcesis protekti kontraŭ malsekiĝo, ili komencis ĝeneralan interkonsiliĝon.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.