La dua parto

Forlasito

 

Ĉapitro VI

La vokoj de Pencroff.  Nokto en la Kamenoj.  La sago de Harbert.  Projekto de Ciro Smith.  Neatendita solvo.  Kio okazis en la Granita Palaco.  Kiel nova hejmano komencis servi al kolonianoj.

 

Ciro Smith haltis sen diri vorton. Liaj kamaradoj serĉadis en la obskuro, ankaŭ sur la granita muro por la kazo, se la vento translokus la eskalon, kaj ankaŭ sur la tero por la kazo, ke ĝi estis dekroĉita... Tamen la eskalo absolute malaperis. En tiu ĉi profunda nokto oni ne povis percepti, ĉu hazarde ia abrupta blovo de vento ne ĵetis ĝin sur la pinton.

– Se tio estas ŝerco, – ekkriis Pencroff, – tiam tre malsaĝa! Alveni hejmen kaj ne trovi la eskalon por grimpi al sia ĉambro, tio vere ne estas bona kaŭzo por ridi al lacaj homoj!

Nab ne ĉesis miri krie!

– Ja ne estis vento! – rimarkis Harbert.

– Mi komencas trovi, ke strangaj aferoj okazas sur la Insulo Linkoln! – diris Pencroff.

– Strangaj? – respondis Gideono Spilett, – Ne ja, Pencroff, nenio estas pli natura. Iu venis dum nia forestado, prenis en posedon nian loĝejon kaj retiris la eskalon!

– Iu! – ekkriis la maristo. – Kaj kiu do?...

– La ĉasisto de plumba grajno, – respondis la reportero. – Al kio servus li, se ne por la klarigo de nia misaventuro?

– Bone, se iu estas supre, – respondis Pencroff, sakrante kolere, ĉar malpacienco komencis lin ampleksi, – mi provos alvoki kaj al mi respondigi tiun.

Kaj per tondra voĉo la maristo komencis kriegi "hoj!", kaj eĥo ripetis tion kun forto.

La kolonianoj pretigis la orelojn, kaj ŝajnis al ili, ke el sur la alteco de la Granita Palaco alvenis ia malica ridaĉo, sed ili ne povis rekoni, kiu povis ĝin eligi. Tamen nenia voĉo respondis la vokadon de Pencroff, kiu senefike ripetis sian viglan apelacion.

Tio povus kolerigi eĉ la plej indiferentajn homojn de mondo, kaj la kolonianojn oni ne povis ja alkalkuli al tiuj indiferenculoj. En la situacio, en kiu ili sin trovis, ĉia incidento havis sian gravecon, kaj certe post sep monatoj, dum kiuj ili loĝis sur la insulo, neniu incidento prezentiĝis kun karaktero tiel surpriza.

Nun, ne zorgantaj pri sia laciĝo kaj dominitaj de la strangeco de la incidento, ili staris ĉe la piedo de la Granita Palaco, ne sciante kion pensi, ne sciante kion fari, demandante sin sen povo respondi, multiplikante hipotezojn la plej diversajn, unu pli malakceptindan ol la alian. Nab lamentis, tre malkontenta, ke li ne povas eniri en sian kuirejon, tiom pli ke la provizoj de vojaĝo konsumiĝis kaj estis nenia maniero ilin renoviĝi en tiu ĉi momento.

– Miaj amikoj, – diris do Ciro Smith, – la sola ĝustaĵo, kiun ni povas fari, estas atendi la tagon kaj agi tiam laŭ la cirkonstancoj. Tamen por atendi, ni iru al la Kamenoj. Tie ni trovos provizoran ŝirmejon, kaj eĉ se nie povos vespermanĝi, tamen ni almenaŭ povos dormi.

– Tamen kiu estas tiu ĉi aplomba aĉulo, kiu faris al ni tian ŝercon? – demandis ankoraŭfoje Pencroff, ne povante trankviliĝi.

Kiu ajn estis tiu ĉi "aplomba aĉulo", la sola afero por fari estis akcepti la proponon de la inĝeniero – reveni al la Kamenoj kaj tie atendi la tagon. Ĉiaokaze, oni donis ordonon al Top gardi sub la fenestroj de la Granita Palaco, kaj kiam Top ricevis ordonon, Top plenumis ĝin sen hezito. La brava hundo restis do ĉe la piedo de la muro, dum ĝia mastro kaj liaj kompanoj rifuĝis inter la rokoj.

Diri, ke la kolonianoj, malgraŭ sia laciĝo, dormis bone sur la sablo de la Kamenoj, estus kiel aliigi la veron. La kuŝejon estis tre maloportunaj, tamen antaŭ ĉio maltrankviligis ilin la nova okazintaĵo. Ili konsideris, ĉu tio estis okazinta hazarde kaj la kial evidentiĝos en la lumo de tago, aŭ ĉu tion estis farinta homa estaĵo. Iel aŭ alie ilia loĝejo estis okupata en tiu ĉi momento kaj ili ne povis ĝin momente regajni.

Kaj ĝuste la Granita Palaco estis ne nur ilia loĝejo, estis ankaŭ ilia magazeno. Tie estis ĉiuj materialoj de la kolonio, armiloj, instrumentoj, utilaĵoj, municio, provizoj de nutraĵoj, ktp. Se ĉio ĉi estus forrabita, la kolonianoj devus rearanĝi sin denove kaj ankoraŭfoje zorgi pri refaro de armiloj kaj iloj. Grava afero! Tial, ne povante trankviliĝi, unu ol la alia ĉiumomente eliradis por vidi, ĉu Top bone gardostaras. Sole Cirus Smith atendis kun sia kutima pacienco, kvankam lia preciza menso malesperis pro la fakto absolute neeksplikebla, kaj li ribelis je la sola penso, ke ĉirkaŭ li aŭ eble super li okazas io, al kio li ne povas doni nomon. Gideono Spilett absolute kundividis lian opinion kaj ili du de tempo al tempo parolis duonvoĉe pri tiuj ĉi strangaj okazintaĵoj, kiuj forglitadis al iliaj saĝeco kaj sperto. La insulon, sendube, ampleksis ia mistero, kaj kiel ĝin penetri? Harbert ankaŭ ne sciis kion imagi al si kaj li volonte demandus Ciron Smith. Dume, Nab, tiu diris al si, ke la tuta afero ne koncernas lin, sed lian mastron, kaj se li ne timus ofendi siajn kompanojn, tiam la brava negro tradormus nokton same konscience, kiel en sia kuŝejo en la Granita Palaco!

Pencroff simple koleris kaj neniel povis trankviliĝi.

– Tio estas farso, – li ripetadis, – farso, kiun oni al ni faris! Ho, mi ne amas la farsojn, kaj ve al farsulo, se tiu falos en mian manon!

Kiam la unua lumo de tago leviĝis en la oriento, la kolonianoj, konvene armitaj, iris sur la marbordon proksime al rifoj. La radioj de leviĝanta suno estis baldaŭ prilumontaj la fasadon de la Granita Palaco, kaj efektive, antaŭ la kvina horo, oni povis vidi tra fermitaj kovriloj la fenestrojn kadritajn de verda foliaro.

De tiu ĉi flanko ĉio estis en ordo, tamen krio eskapis el brustoj de kolonianoj, kiam ili ekvidis, ke la pordo, kiun oni ja zorgeme fermis antaŭ sia foriro, nun estas malfermitaj tutlarĝe.

Iu enloĝiĝis en Granitan Palacon. Pri tio oni jam ne dubis.

La supera eskalo, ordinare pendanta de la pordo al la plinto, estis sur sia loko; tamen suban eskalon oni entiris ĝis la sojlo. Estis tute evidente, ke la trudinto volis sekuriĝi kontraŭ eventuala surprizo.

Ankoraŭ oni ne povis rekoni iliajn specon kaj nombron, ĉar neniu el ili ĝis nun montriĝis.

Pencroff revoki denove.

Nenia respondo.

– Fiuloj! – ekkriis la maristo. – Jen ili dormas trankvile kiel hejme! Ho! Piratoj, banditoj, korsaroj, filoj de John Bull!

Kiam Pencroff, estante Amerikano, nomis iun per "filo de John Bull", tio signifis, ke lia provizo de insultaĵoj elĉerpiĝis.

En tiu ĉi momento la tago fariĝis plena kaj la fasadon de la Granita Palaco prilumis la radioj de suno. Tamen interne kiel ekstere estis silente kaj kalme.

La kolonianoj eĉ komencis demandi sin, ĉu la Granita Palaco estas okupata aŭ ne, kaj ja la pozicio de la eskalo demonstris tion sufiĉe, kaj estis same certe, ke la okupantoj, kiu ajn ili estis, ne povis eskapi de tie! Tamen kiel atingi ilin?

Harbert ekhavis la ideon alligi kordon al sago kaj arkpafi tiun ĉi sagon tiel, ke ĝi pasu inter la unuajn rungojn de la eskalo, kiu pendis ĉe sojlo de la porto. Tiamaniere oni eble povus helpe de la kordo tiri la eskalon sur la teron kaj reestabli la komunikiĝon kun la Granita Palaco.

Evidente nenion alian restis fari kaj kun iomete da lerteco la maniero devis sukcesi. Feliĉe arkojn kaj sagojn oni tenis en unu el koridoroj de la Kamenoj, same kiel kelke da ulnoj de malpeza kordo el hibisko. Pencroff disvolvis tiun ĉi kordon kaj fiksis ĝin al sago bone plumita. Poste Harbert metis la sagon en sia arko kaj longe alcelis la pendantan suban ekstremon de la eskalo.

Ciro Smith, Gideono Spilett, Pencroff kaj Nab iomete retropaŝis por observi, kio okazos en la fenestroj de la Granita Palaco. La reportero alcelis per sia karabeno la pordon.

La arko pafis kaj la sago ekfluis tirante la kordon kaj pasis inter du lastaj eskalrungoj.

La operacio tute sukcesis.

Harbert tuj kaptis la ekstremon de la kordo; tamen en momento kiam li ekskuis ĝin por faligi la eskalon malsupren, brako, pasante vive inter la muro kaj la pordo, kaptis ĝin kaj entiris internen de la Granita Palaco.

– Triobla fripono! – ekkriis la maristo. – Se oni povas vin regali per kuglo, vi ne atendos por ĝi longatempe!

– Tamen kiu estas tiu do? – demandis Nab.

– Kiu? Vi ne rekonas?...

– Ne.

– Ja tiu estas simio, makako, gibono, orangutano, paviano, gorilo, fiaĉulo! Nian loĝejon ekposedis simioj, kiuj tien grimpis per la eskalo dum nia foresto!

Kaj en tiu ĉi momento, kiel por doni racion al la maristo, tri aŭ kvar kvarmanuloj montriĝis en fenestroj, el kiuj ili forpuŝis la kovrilojn, kaj salutis la verajn posedantojn de la loĝejo per milo da mokmienoj kaj grimacoj.

– Mi sciis bone, ke tio estis nur farso! – ekkriis Pencroff, – tamen jen unu el farsantoj, kiu pagos por la aliaj!

La maristo, depreninte sian fusilon el la ŝultro, rapide alcelis unu el simioj kaj pafis. Ĉiuj malaperis escepte tiu, kiu estis morte frapita kaj falis sur la marbordon.

La simio, altkreska, apartenis al unua ordo de kvarmanuloj, pri kio oni ne povis sin trompi. Ĉu tiu estis ĉimpanzo, orangutano, gorilo aŭ gibono, ĉiaokaze ĝi apartenis al antropoidoj, tiel nomitaj pro sia simileco al la homa raso. Cetere Harbert deklaris, ke tio estis orangutano, kaj estis konata, ke la junulo sciis bone la zoologion.

– Kiel bonega animalo! – raviĝis Nab.

– Bonega, kial ne! – respondis Pencroff, – tamen mi daŭre ne scias, kiel ni povus reeniri en nian loĝejon!

– Harbert estas bona arkpafanto, – diris la reportero, – kaj lia arko estas tie ĉi! Do li rekomencu...

– Bone! Tiuj ĉi simioj estas ruzuloj! – ekkriis Pencroff, – kaj certe ne montriĝos ankoraŭfoje en la fenestroj, por ke ni povu pafi al ili, kaj kiam mi pensas pri domaĝoj, kiuj ili povas fari en la ĉambroj, en la magazeno...

– Paciencon, – respondis Ciro Smith. – Tiuj ĉi animaloj ne povos nin teni longatempe en ŝako!

– Mi estos certa, kiam ili estos sur la tero, – respondis la maristo. – Kaj cetere, ĉu vi scias, sinjoro Smith, kiom da dozenoj de tiuj ĉi farsantoj estas tie supre?

Estis malfacile respondi al Pencroff, kaj se temas pri rekomenci plenumi la ideon de la junulo, tiam nun tio estis tre dubebla, ĉar la suba ekstremo de la eskalo estis entirita malantaŭ la pordon, kaj kiam oni provis tiri la kordon, tiu ŝiriĝis kaj la eskalo ne falis sur la grundon.

La kazo estis vere embarasa. Pencroff rekoleris. La situacio havis en si ion komikan, tamen li ne povis tion nun trovi. Estis evidente, ke la kolonianoj fine regajnos sian loĝejon kaj forpelos la entrudintojn, tamen kiam kaj kiel? Neniu povis tion respondi.

Pasis du horoj, dum kiuj la simioj evitadis sin montri; tamen ili certe estis interne, kaj tri- aŭ kvarfoje buŝaĉon aŭ manaĉon glitis apud la pordo aŭ la fenestroj, kio kaŭzis salvon de pafoj el fusiloj.

– Ni kaŝu, – diris do la inĝeniero. – Eble la simioj kredos, ke ni foriris kaj lasos sin vidi denove. Spilett kaj Harbert insidu malantaŭ la rokoj kaj pafu al ĉio, kio elkliniĝos.

La ordonojn de la inĝeniero oni tuj plenumis, kaj dum la reportero kaj la junulo, du la plej bonaj pafistoj de la kolonio, postenis bone kaŝitaj en pafatingo ekster la vido de simioj, Nab, Pencroff kaj Ciro Smith grimpis sur la plataĵon kaj eniris en la arbaron por ĉasi ion, ĉar jam venis la horo de tagmanĝo, kaj el provianto, kiel oni scias, restis nenio.

Post duonhoro la ĉasistoj revenis kun kelkaj rokaj kolomboj, kiujn oni tuj rostis nek bone, nek malbone. La simioj daŭre ne montriĝis.

Gideono Spilett kaj Harbert alvenis por preni sian parton de tagmanĝo, dum Top gardostaris sub la fenestroj. Poste, manĝinte, ili revenis al siaj postenoj.

Post pluaj du horoj la situacio ankoraŭ ne ŝanĝiĝis. La kvarmanuloj ne donadis iun ajn signon de ekzistado, kaj oni povus kredi, ke ili malaperis; tamen pli probable estis, ke timigitaj pro la morto de unu el ili kaj bruo de pafoj, ili kaŝiĝis en la fundo de ĉambroj de la Granita Palaco, aŭ en la magazeno mem. Kaj kiam oni pensis pri la riĉaĵoj amasigitaj en tiu ĉi magazeno, la pacienco, tiel rekomendata de la inĝeniero, transformiĝadis en abrupta kolero, kaj dirante sincere, ili havis kialojn por iritiĝi.

– Tio estas absurda afero, – diris fine la reportero, – kaj vere mi ne scias, kiam tiu ĉi ludo povus finiĝi!

– Restas iel forpeli tiujn ĉi friponojn! – ekkriis Pencroff. – Ni venkos ilin, eĉ se ili nombris dudek ulojn, tamen por tio ni devas batali korpo kontraŭ korpo! Diable! Ĉu ne estas maniero atingi ilin?

– Estas unu, – respondis do la inĝeniero, al kiu venis subita ideo.

– Unu? – diris Pencroff. – Do tiu estas bona, se ne ekzistas la aliaj! Kia tiu estas?

– Ni provos atingi Granitan Palacon per antaŭa deflua kanalo de lago, – respondis la inĝeniero.

– Aĥ! Al mil miloj da diabloj! – ekkriis la maristo. – Kaj mi mem ne ekpensis pri tio!

Efektive, tio estis la sola maniero penetri en Granitan Palacon,por batali kontraŭ la bando kaj forpeli ĝin. La orificon de defluejo estis, verdire, fermita per muro de ŝtonoj, kiun oni necesos oferi, tamen tio povos esti rekonstruita. Feliĉe Ciro Smith ne realigis ankoraŭ sian projekton de subakvigo de tiu ĉi orifico per laga akvo, ĉar tiam la operacio postulus certan tempon.

Estis jam posttagmeze, kiam la kolonianoj, bone armitaj kaj provizitaj per pioĉoj kaj pikhakiloj, forlasis la Kamenoj, pasis sub la fenestroj de la Granita Palaco kaj post ordoni al Top resti sur sia posteno, direktiĝis laŭlonge de la dekstra bordo de la Mizerikordo al la Plataĵo de Granda Vido.

Tamen ili ne iris pli ol kvindek paŝojn en tiu ĉi direkto, kiam ili subite ekaŭdis furiozan bojadon de hundo. Tio estis kiel voko malespera.

Ili tuj haltis.

– Ni kuru! – diris Pencroff.

Ĉiuj redescendis kure malsupren de kruta deklivo.

Kiam ili atingis kurbiĝon, rimarkis, ke la situacio ŝanĝiĝis.

Efektive, la simioj, ampleksitaj de subita timo, provokita de nekonata kialo, provis eskapi. Du aŭ tri kuris kaj saltis de unu fenestro al la alia kun lerteco de klaŭnoj. Ili eĉ ne provis mallevi la eskalon, kiu plifaciligus al ili la descendon, kaj eble, timigitaj, ili simple forgesis pri tiu ĉi maniero de eskapo. Ĉiaokaze, kvin aŭ ses troviĝis en pafatingo, kaj la kolonianoj trankvile alcelis ilin kaj pafis. Tiuj, vunditaj aŭ mortaj, enfalis en ĉambrojn, eligante agoniajn kriojn. La aliaj blinde saltis eksteren kaj mortis pro falo, kaj post kelkaj momentoj oni povus supozi, ke jam ne restis viva kvarmanulo en la Granita Palaco.

– Hura! – ekkriis Pencroff, – hura! Hura!

– Ne hurau tiom! – diris Gideono Spilett.

– Kial ne? Ja ĉiuj estas jam mortaj, – respondis la maristo.

– Konsentite, tamen tio ne donas al ni la manieron reeniri en nian loĝejon.

– Ni eniru per defluejo! – replikis Pencroff.

– Sendube, – diris la inĝeniero. – Tamen estus prefere...

En tiu ĉi momento, kvazaŭ kiel respondo al la rimarko de Ciro Smith, la eskalo malsuprenglitis de sur la sojlo de la pordo, disvolviĝis kaj falis sur la teron.

– Aĥ! Je mil pipoj! Jen io bona! – ekkriis la maristo rigardante Ciron Smith.

– Eĉ tro bona! – murmuris la inĝeniero surpaŝante sur la eskalon la unua.

– Estu singardema, sinjoro Ciro! – ekkriis Pencroff, – se ankoraŭ restis unu el tiuj ĉi simiaĉoj...

– Ni ekvidos, – respondis la inĝeniero ne haltante.

Ĉiuj liaj kompanoj lin sekvis, kaj post unu minuto alvenis al sojlo de la pordo. Oni serĉis ĉie. Neniu en la ĉambroj, nek en la magazeno, kiun la bando de kvarmanuloj ne penetris.

– Jen la surprizo, kaj la eskalo? – ekkriis la maristo. – Kiu estas do la ĝentlemano, kiu sendis ĝin al ni?

Tamen en tiu ĉi momento aŭdiĝis krio kaj granda simio, kiu kaŝiĝis en la koridoro, enkuris en la ĉambron sekvata de Nab.

– Aĥ! La bandito! – ekkriis Pencroff.

Kaj per hakilo tenata en sia mano li ĵus intencis frakasi la kapon de la animalo, kiam Ciro Smith lin haltigis kaj diris al li:

– Indulgu ĝin, Pencroff.

– Mi devas lasi vivi al tiu ĉi malgraciulo?

– Jes! Tio estas li, kiu ĵetis al ni la eskalon!

Kaj la inĝeniero diris tion ĉi per voĉo tiel stranga, ke estis malfacile scii, ĉu li parolas serioze aŭ ne.

Malgraŭ tio oni ĵetis sin sur la simion, kiu defendiĝis brave, tamen estis faligita kaj ligita.

– Fu! – ekkriis Pencroff. – Kaj kion ni faros el ĝi nun?

– Servanton! – respondis Harbert.

Dirante tiel, la junulo ne tute ŝercis, ĉar li sciis, kian avantaĝon oni povus tiri de tiu ĉi inteligenta raso de kvarmanuloj. La kolonianoj do alproksimiĝis al simio kaj pririgardis ĝin atente. Ĝi apartenis al tiu ĉi speco de antropomorfoj, kies angulo facia ne estas senseble pli malgranda ol tiu de Aŭstralianoj kaj de hotentotoj. Tio estis orangutano, kaj kiu, kiel tia, havis nek la sovaĝecon de paviano, nek la malsaĝecon de makako, nek malpaciencon de magoto, nek la malicajn instinktojn de cinocefaloj. Tio estis la familio de antropomorfoj, kiuj portas multajn trajtojn atestantajn pri kvazaŭ homa inteligento de tiuj ĉi animaloj. Malsovaĝigitaj, ili povas garni tablon, ordi loĝejon, purigi vestojn kaj ŝuojn, lerte uzi forkon, tranĉilon kaj kuleron, kaj eĉ trinki vinon... ĉion same bone kiel la plej bona servisto sur du piedoj sen plumoj. Oni scias, ke Buffon posedis unu de tiuj ĉi simioj, kiu longatempe servadis al li fidele kaj fanatike.

Tiu ĉi, kiun do oni kaptis en la salo de la Granita Palaco, estis granda diablo, alta je ses futoj, kun admirinde proporcia korpo, larĝa brustkesto, kapo de meza grando, kies angulo facia atingis sesdek kvin gradojn, kranio rondigita, elstaranta nazo, haŭto kovrita de malhirta hararo, brilanta kaj tuŝe mola – fine tipo kompleta de antropomorfoj. Ĝiaj okuloj, iomete pli malgrandaj ol tiuj de homoj, rigardis inteligente kaj vive; ĝiaj blankaj dentoj brilis sub ĝiaj lipharoj, kaj ĝi portis malgrandan barbon de koloro nuksa.

– Bela knabo! – diris Pencroff. – Se sole oni konus ĝian lingvon, oni povus paroli kun ĝi!

– Ĉu vi parolas serioze, mia mastro? – diris Nab. – Ni akceptos ĝin kiel servisto?

– Jes, Nab, – respondis la inĝeniero ridetante. – Tamen ne estu ĵaluza!

– Kaj mi esperas, ke ĝi iĝos bonega servisto, – alĵetis Harbert. – Ĝi estas juna kaj lia edukado estos facila, kaj ni ne devos kvietigi ĝin perforte, nek eltiri al ĝi dentojn, kiel oni faras en paralela cirkonstanco! Ĝi alligos al mastroj, kiuj estos bonaj por ĝi.

– Oni certe estos, – respondis Pencroff, kiu estis jam forgesinta sian tutan koleron kontraŭ "la farsantoj".

Poste li alproksimiĝis al la orangutano:

– Bone, mia knabo, – demandis li al ĝi, – kiel vi fartas?

La orangutano respondis per mallaŭta graŭlo, en kiu oni ne sentis tro da antipatio.

– Ni volas do fariĝi parto de la kolonio? – demandis la maristo. – Ni iras en servadon al sinjoro Ciro Smith?

Nova graŭleto aproba de simio.

– Kaj ni kontentiĝos per nutradi nin kiel nia tuta salajro?

Tria graŭleto afirma.

– Ĝia konversacio estas iomete monotona – rimarkis Gideono Spilett.

– Bone! – replikis Pencroff, – la plej bonaj servantoj estas tiuj, kiuj parolas la plej malmulte. Kaj plue, sen salajroj! Ĉu vi aŭdas, mia knabo? Por komenci, ni ne donos al vi salajron, tamen ni tion duobligos pli tarde, se ni estos kontentaj de vi!

Tiel la kolonio pliriĉiĝis je nova membro, kiu estis dononta al ĝi multajn servojn. Se temas pri la nomo, la maristo proponis, honore de alia simio, kiun li estis koninta, doni al ĝi la nomon Jupitero, kaj simple Jup.

Kaj jen kiel, sen pliaj ceremoniaĵoj, mastro Jup ekloĝis en Granda Palaco.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >