La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Meditoj de kolonianoj. – Konstruado de ŝipo. – 1-a de januaro 1869. – Unuaj signoj de eksplodo. – Ayrton kaj Cyrus Smith en la gregejo. – Serĉo en la Kaverno de Dakkar. – Kion kapitano Nemo diris al la inĝeniero.
Ĉe tagiĝo la setlantoj alvenis en silento al la elirejo de la kaverno, kiun ili nomis Groto de Dakkar memore al kapitano Nemo. Ĉi-momente estis malfluso, do estis facile por ili naĝi sub la arkado, kies bazaltplafonoj estis batitaj de la ondoj.
Cyrus Smith kaj liaj kunuloj, forlasinte la Groton de Dakkar, revenis al la gregejo. Survoje, Nab kaj Harbert okupiĝis pri volvado de la drato, kiun la kapitano tratiris inter la gregejo kaj la groto.
Survoje, la setlantoj malmulte diris. La nekutimaj eventoj de tiu ĉi nokto de la 15-a ĝis la 16-a de oktobro faris fortan impreson sur ili. Tiu ĉi fremdulo, kiu tiel efike estis ilin helpanta, la protekta spirito de la insulo, kiel ili imagis lin, kapitano Nemo, jam ne plu ekzistis. Kune kun la "Nautilus" li ripozis en la profundo de la maro. Ili sentis sin eĉ pli solecaj ol antaŭe. Ili jam alkutimiĝis kalkuli je tiu ĉi serioza helpo, kiu nun mankus al ili. Eĉ Gideon Spilett kaj Cyrus Smith ne povis forskui tiun ĉi impreson. Ĉirkaŭ la naŭa matene la setlantoj estis reen ĉe la Granita Palaco.
Oni nerevokeble decidis, ke la laboro de ŝipkonstruado devis esti rekomencata kiel eble plej baldaŭ kaj Cyrus Smith dediĉis sian tutan tempon kaj ĉiujn siajn klopodojn al tiu ĉi tasko. Ili ja ne sciis, kion la estonteco rezervis por ili. Havi kapablan ŝipon, kiu povus resti flosanta eĉ en ŝtormo, kaj sufiĉe grandan por povi navigi sur ĝi eĉ dum longa vojaĝo, iĝis tre grava por ili.
Se la setlantoj ne volus forlasi la Insulon de Lincoln post kiam la ŝipo estus kompletigita, tiam ĉiukaze estis ilia devo veli al la Insulo Tabor por meti notojn pri Ayrton tie. Tio estis necesa antaŭzorgo, se en ĉi tiuj maroj denove aperus skota jakto - ĉi-rilate nenio povus esti neglektita.
Do ili komencis fervore labori kaj, krom se alia grava akcidento ne interrompis ilin, ili laboris senĉese. La konstruado de la nova ŝipo devis esti finita ene de kvin monatoj, tio estas, ĝis komence de marto; alie la setlantoj ne havus tempon viziti la Insulon Tabor antaŭ la ŝtormoj okazantaj ĉe la ekvinokso. Do ili ne malŝparis eĉ unu momenton. Cetere, ili ne bezonis zorgi pri la mastoj kaj veloj, ĉar ili heredis ĉion ĉi de "Speedy". Temis ĉefe pri kompletigo de la ŝipkorpo.
La fino de 1868 pasis ĉefe inter tiuj gravaj agadoj. Post du monatoj kaj duono, la tuta ŝipskafaldo estis muntita kaj oni komencis laboron pri tegaĵo. Estis jam evidente, ke la planoj de Cyrus Smith estis perfektaj kaj ke la ŝipo bone tenos sin sur la maro.
La vetero estis malbona dum ĉi tiu tuta tempo. Estis neeltenebla varmego dum kelkaj tagoj, post kiuj sekvis perfortaj ŝtormoj. Nur malofte oni ne aŭdis malproksimajn tondrojn.
La 1-an de januaro 1869 ekfuriozis ege perforta ŝtormo, dum kiu fulmoj trafis la insulon kelkfoje. Gigantaj arboj estis frakasitaj. Ĉu ĉi tiu vento havis ian rilaton kun fenomenoj okazantaj ene de la tero? Cyrus Smith emis kredi ion similan ĉar tia pliiĝo de ŝtormoj ĉiam asociiĝis kun pli granda vulkana agado.
Tamen, daŭris ĝis la 3-an de januaro, kiam Harbert, grimpinte tagiĝe sur la Grandan Altebenaĵon por seli onagron, vidis grandegan fumplumon leviĝantan super la pinto de la vulkano; li senprokraste informis siajn kunulojn pri tio.
– Ho! ho! – ekkriis Pencroff. – Ĉi-foje ĝi ne plu estas ordinara vaporo. Ŝajnas al mi, ke la giganto ne plu kontentiĝas nur per spirado, sed komencas fumi pipon!...
Tiu ĉi metaforo, uzata de la maristo, perfekte karakterizis la ŝanĝon, kiu okazis en la kratero. De tri monatoj la vulkano estis elĵetanta pli-malpli dikan vaporon, sed ĝi ŝajne venis nur el la interna bolado de mineraloj. Ĉi-foje, tamen, la vaporo estis anstataŭigita per densaj fumnuboj, altiĝantaj en griza kolono, pli ol tricent futojn larĝa ĉe la bazo, kaj disetendiĝantaj kiel masiva fungo sur la alteco de sepcent ĝis okcent futoj super la montopinto.
Cyrus Smith atente observis la densan fumon eliĝantan de Monto de Franklin kaj sorge aŭskultis la malproksiman tondradon. Post momento, turninte sin al siaj kunuloj, li diris:
– Fakte, miaj amikoj, ĉi tie okazis grava ŝanĝo – ni ne povas trompi nin mem. La vulkanaj materialoj ne nur bolas, sed eĉ ekbrulis kaj certe minacas nin baldaŭa eksplodo!
– Aŭ eble – demandis la maristo – eble estas iu altvalora kaj utila substanco en ĉi tiu vulkano, kiun ni povas uzi?
Cyrus Smith skuis nee la kapon, ĉar li sciis, ke ĉi tiu neatendita eksplodo aŭguras nenion bonan. Kaj kvankam la erupcio ne rekte minacis la arbarajn kaj agrikulturajn partojn de la insulo, eble povus aperi aliaj danĝeroj. Ĉar ofte okazas, ke vulkanajn erupciojn akompanas tertremo.
– Mi pensas – diris Ayrton, kiu ĝis tiam kuŝis sur la tero kaj aŭskultis – ke mi aŭdas obtuzan radbruon, kiel de ĉaro ŝarĝita per feraj stangoj.
La setlantoj atente aŭskultis kaj baldaŭ komprenis, ke Ayrton pravis. La supre menciita bruo estis fojfoje akompanata de subteraj muĝoj. Ĉio ĉi donis la impreson, kvazaŭ perforta vento trapasus la profundon de la tero. Sed nenion similan al eksplodbruego oni povis ĝis tiam aŭdi. Oni do povus esperi, ke la gasoj kaj fumo trovis liberan elirejon tra la ĉefa kamentubo kaj ne necesas timi eksplodon por la momento.
“Ha!” Pencroff ekkriis aŭdinte ĉi tiujn konkludojn. – Do ni revenu al la laboro! Monto de Franklin fumu pipon, muĝu, ĝemu, ĵetu fajron kaj flamon – ni devus labori... Mi volas, ke nia nova "Bonaventuro" jam velu en la akvoj de la Balona Haveno ene de du monatoj! Do ne estas eĉ unu horo por perdi!
Ili laboris diligente tiun tutan tagon de 3-a de januaro, sen plia zorgo por la vulkano, kiu cetere ne estis vidita de la marbordo proksime al la Granita Palaco. Unu aŭ dufoje, nigraj nuboj malklarigis la sunon, kio estis la indiko ke densa fumnubo pasis inter la suna disko kaj la insulo. La vento blovanta el la maro portis la tutan fumon okcidenten. Cyrus Smith kaj Gideon Spilett, rimarkinte ĉi tiujn maltrankviligajn fenomenojn, diskutis pri ili sen interrompi sian laboron. Cetere, fini la konstruadon de la ŝipo kiel eble plej rapide estis la plej grava afero.
Vespere, post la vespermanĝo, Cyrus Smith, Gideon Spilett kaj Harbert denove supreniris sur la Grandan Altebenaĵon.
– Kratero en fajro! – ekkriis Harbert, kiu, estante pli lerta ol siaj kunuloj, enkuris la unua sur la altebenaĵon.
Monto de Franklin, proksimume ses mejlojn for, aspektis kiel giganta torĉo.
– Ĉio ĉi sekvas tre rapide! – diris la inĝeniero.
– Ne mirinde – respondis la raportisto. – La vulkano vekiĝis antaŭ sufiĉe longa tempo. Vi rememoros, Cyrus, ke la unuaj gasoj aperis ĉirkaŭ la tempo de nia serĉo apud la Monto de Franklin, kiam ni provis trovi la kaŝejon de kapitano Nemo. Estis, se mi ne eraras, ĉirkaŭ la 15-a de oktobro.
– Efektive – aldonis Harbert. – Kaj de tiam pasis du monatoj kaj duono!
– Ĉu vi ne sentas, ke la tero iomete tremas? – demandis Cyrus Smith.
– Jes – malrapide respondis la raportisto – sed de vibro ĝis tertremo…
– Mi ja ne diras, ke ni estas en danĝero de tertremo – respondis Cyrus Smith – kaj Dio savu nin de ĝi! Ne. Tiu ĉi tremado estas la rezulto de la bolado de la interna fajro. La terkrusto estas nenio alia ol la muro de vaporkaldrono, kaj vi scias, ke la muro de la vaporkaldrono sub la premo de gasoj sonas kiel metala plato. Ĝuste ĉi tiu estas la fenomeno, kiun ni alfrontas nun.
– Kiaj mirindaj fajraj kolonoj! – ekkriis Harbert.
En tiu momento, speco de artfajraĵo eksplodis el la kratero. Miloj da fajreroj kaj fajraj fragmentoj disiĝis en ĉiuj direktoj. Iuj, trapikante la fumkupolon, perforte krevis. Tiu eksplodo estis akompanita per kontinuaj pafoj, similaj al la sono de tuta kanonbaterio.
Cyrus Smith, la raportisto, kaj Harbert, post pasigado de horo sur la Granda Altebenaĵo, revenis al la Granita Palaco. La inĝeniero estis tiel pensema kaj deprimita, ke Gideon Spilett demandis lin, ĉu li sentas ian danĝeron rilata al la vulkana erupcio.
– Jes kaj ne – respondis Cyrus Smith.
– Sed – daŭrigis la raportisto denove – la plej granda katastrofo, kiu povus trafi nin, ne estas tertremo? Ŝajnas al mi, ke ni ne devas timi ĝin, ĉar la gasoj kaj lafo trovis naturan elirejon.
– Tial – respondis Cyrus Smith – mi ne timas tertremon en la senco kutime donita al ŝokoj kaŭzataj de eksplodo de subteraj gasoj. Mi timas ion tute alian...
– Sed kio, mia kara Cyrus?
– Mi ankoraŭ ne povas precize respondi tion – mi bezonas viziti la monton kaj rigardi ĝin pli detale. Post kelkaj tagoj mi povos konkrete respondi ĉi tiun demandon.
Pasis tri tagoj: 4, 5 kaj 6 de januaro. Laboroj pri la konstruo de la ŝipo ne ĉesis – la inĝeniero, sen eniri plian klarigon, estis akcelanta la laborojn. La Monto de Franklin estis nun ĉirkaŭita de kapuĉo el malhela fumo kun minaca aspekto; varmaj ŝtonoj eliĝis el ĝia interno kune kun la flamoj, multaj el kiuj falis reen en la krateron.
Krom intensa laboro ĉe konstruado de la ŝipo, la setlantoj ne neglektis aliajn devojn. Antaŭ ĉio, oni devis iri al la gregejo por replenigi provizon de bestmanĝaĵo.
Do estis decidite, ke Ayrton iros tien la sekvantan tagon; ĉar li ĉiam helpis al si mem je la laboro. Pencroff kaj la aliaj miris, kiam ili aŭdis la vortojn de la inĝeniero:
– Ĉar vi morgaŭ iros al la bieno, mi akompanos vin.
Malgraŭ la kontraŭstaro de Pencroff, kiu volis, ke ĉiuj laboru pri la konstruado de la ŝipo, Cyrus Smith kaj Ayrton, en ĉaro tirata de du onagroj, ekveturis al la gregejo.
Dikaj nuboj pendis super la arbaro, kovritaj per fulgo de la kratero de la Monto de Franklin. Ĝi estis speco de vulkana cindro kun danĝeraj atributoj – post la vulkana erupcio en Islando en jaro 1783, simila cindro venenis la atmosferon dum preskaŭ unu jaro.
Plej ofte, tamen, tia polvo falas sur la teron, kaj io simila okazis ĉi tie. Cyrus Smith kaj Ayrton, alveninte al la gregejo, trovis, ke falis io simila al nigra neĝo kaj en la ekbrilo de okulo ŝanĝis la aspekton de la ilin ĉirkaŭanta tereno. Arboj, herbejoj kaj ĉio ĉirkaŭe malaperis sub kovrilo multcole dika. Feliĉe, tamen, la vento venis de la nordoriento kaj la plej grandaj nuboj disiĝis super la maro.
– Ĝi aspektas strange – diris Ayrton.
– Kaj ĉi tio estas grava – respondis la inĝeniero. – Ĉi tiu vulkana cindro, ĉi tiu tuta minerala polvo montras, kiaj teruraj tumultoj okazas en la malsuperaj tavoloj de la vulkano.
– Ĉu oni povas fari ion pri ĝi?
– Ne, nur kontroli la progreson de ĉi tiu fenomeno. Do, Ayrton, okupiĝu per laboroj en la gregejo. Dum ĉi tiu tempo, mi iros al la fontoj de la Ruĝa Torento kaj esploros la nordan deklivon de la monto. Kaj poste…
– Kaj poste... sinjoro Smith?
– Kaj poste ni vizitos la Groton de Dakkar... Mi devas vidi... Ĉiuokaze, mi venos por vi post du horoj.
Ayrton eniris la gregejon kaj, atendante la revenon de la inĝeniero, prizorgis la muflonojn kaj la kaprojn, kiuj ŝajnis maltrankvilaj pri la signoj de eksplodo.
En tiu tempo Cyrus Smith atingis la kreston de la orienta muro, ĉirkaŭis la Ruĝan Torenton kaj finfine atingis la lokon, kie liaj kunuloj dum sia unua ekskurso malkovris sulfurfonton.
Ekde tiam ĉio grande ŝanĝiĝis. Anstataŭ unu fumkolono, li nombris eĉ kelke da ili, eliĝantaj de la tero kvazaŭ ili estus elpuŝitaj de grandega forto. Oni povus vidi, kiel la terkrusto submetiĝis al terura premo en tiu ĉi loko. La aero estis saturita per sulfuro, hidrogeno, karbonata acido kaj akvovaporo.
Ĝis nun, tamen, la inĝeniero vidis neniun spuron de freŝa lafo ie ajn. Li kontrolis tion pli precize observante la tutan nordan deklivon de la Monto de Franklin. Plumoj de fumo kaj flamoj eliĝis el la kratero, hajlo de skorio kaj metalaj derompaĵoj falis teren; tamen, lafo ne elverŝiĝis el la ellastruo, pruvante ke la nivelo de vulkanaj materialoj ankoraŭ ne atingis la supran nivelon de la ĉefkamentubo.
– Mi dezirus, ke ĝi jam okazis! – Cyrus Smith diris al si mem. – Almenaŭ mi estus certa, ke la lafo fluis laŭ sia kutima vojo. Kaj kiu scias, ĉu ĝi ne superfluos tra ia nova fendo? Tamen ĉi tio ne estas la plej granda danĝero! Kapitano Nemo perfekte antaŭsentis! Ne, la danĝero kuŝas en io alia!
Revenante, Cyrus Smith atente aŭskultis la subterajn bruegojn, kiuj sonis kiel daŭra tondro, akcentata nur de fortaj pafoj.
Je la naŭa matene li estis jam ree en la gregejo. Ayrton atendis lin.
– La bestoj estas bone flegitaj, sinjoro Smith.
– Tre bone, Ayrton.
– Ili estas maltrankvilaj, sinjoro Smith.
– Ne estas mirinde, ilia instinkto avertas ilin – respondis la inĝeniero. – Ni iru, Ayrton; prenu lanternon kaj fajrilon.
Ayrton plenumis la ordonon. La pordego estis fermita de ekstere, kaj Cyrus Smith, antaŭirante Ayrton-on, turniĝis okcidenten laŭ la mallarĝa pado kondukanta al la marbordo. Ili marŝis sur la tero, kiu estis dense kovrita de cindro falinta el la nuboj. Neniu besto aperis...
Estis post la deka horo kiam ili atingis la supron de la bazaltaj kaj porfiraj rokoj kiuj formis la nordokcidentan marbordon de la insulo. Ayrton kaj Cyrus Smith komencis malsupreniri el ĉi tiun krutan marbordon, sekvante preskaŭ la saman malfacilan vojon, kiu en tiu ŝtorma nokto kondukis ilin al la Groto de Dakkar.
Ili facile trovis la enirejon al la Groto kaj haltis sub la lasta roko, formanta ian ĉemaran sojlon.
– La boato el fera lado devus esti tie? – diris la inĝeniero.
– Ĝi estas, sinjoro Smith – respondis Ayrton, tirante al si la boaton kaŝitan sub la arĉpordego.
– Ni eniru, Ayrton.
La du setlantoj eniris la boaton. La milda ruliĝo de la ondoj prenis ilin iom pli profunden sub la dekliva plafono de la groto, kaj tie, frotante la fajrilon, Ayrton ekbruligis lanternon kaj metis ĝin sur la pruon de la boato por lumigi la vojon; poste li kaptis la remilon. Cyrus Smith prenis la stirilon kaj stiris la boaton en la mallumon de la kaverno.
La "Nautilus" ne plu estis ĉi tie por lumigi ĉi tiun malgajan kavernon. La lumo de la lanterno, kvankam nesufiĉa, permesis al la inĝeniero antaŭeniĝi. Morta silento regis sub ĉi tiu volbo, sed nur en la unua parto de ĝi, ĉar baldaŭ Cyrus Smith aŭdis klaran bruadon venantan el la interno de la monto.
– Tio estas la vulkano – li konstatis.
Post momento, al tiuj sonoj kuniĝis akra odoro de kemiaĵoj kaj sufokaj sulfuraj vaporoj kaptis la inĝenieron kaj lian kunulon je la gorĝoj.
– Jen kion kapitano Nemo timis! – flustris Cyrus Smith, kaj lia vizaĝo iomete paliĝis. – Kaj tamen oni devas iri ĝis la fino.
– Antaŭen do – respondis Ayrton, kliniĝante super la remiloj kaj direktante la boaton profunden en la kavernon.
Dudek kvin minutojn post ennaĝo en la kavernon, la boato atingis la muron fermantan ĝin kaj haltis. La inĝeniero, zorge inspektinte la muron antaŭ si, metis la lanternon sur la pinton de la remilo kaj komencis gvidi ĝin je pli granda alto, laŭ la bazalta muro. De tie, tra apenaŭ videblaj fendoj, eliĝis akra fumo, malpurigante la aeron de la kaverno.
Cyrus Smith restis dum kelkaj momentoj en profunda pripensado. Poste li flustris:
– Ho jes! La kapitano pravis! Ĉi tie kaŝas danĝero, kaj la danĝero terurega!
Ayrton nenion respondis, nur je signalo de Cyrus Smith li reprenis la remilon, kaj duonhoron poste ili eliĝis el la Groto de Dakkar.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.