La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XXII

Lupofosaĵoj. – Vulpoj. – Pekarioj. – Ventoŝanĝo al nordokcidenta. – Neĝoŝtormo. – Farado de korboj. – La plej malmolaj frostoj. – Kristaligo de acera sukero. – Mistera puto. – Planita ekskurso. – Plumba grajnaĵo

Fortaj frostoj daŭris ĝis la 15-a de aŭgusto. Kiam la aero estis trankvila, oni povis facile elteni tiel malaltan temperaturon; sed kiam la vento komencis serioze blovi, ĝi ege ĝenis homojn sen varmaj vestaĵoj. Pencroff bedaŭris, ke sur la insulo ne vivis kelkaj familioj de ursoj, anstataŭ vulpoj kaj fokoj, kies felo estis tute maltaŭga.

Sed ĉi tiuj danĝeraj predantoj ne loĝis sur la insulo, aŭ almenaŭ ili ankoraŭ ne montris sin.

Por ĉia kazo Pencroff kaj la raportisto komencis aranĝi lupfosaĵojn sur la altebenaĵo kaj proksime al la arbaro. Tiuj kaptiloj havis tre simplan strukturon: kavojn fositajn en la tero, kovritaj per herbo kaj branĉoj, interne iu lognutraĵo, kies odoro povis allogi ĉasaĵon — jen ĉio. La kavojn oni ne fosis hazarde, sed en certaj markitaj lokoj kie pli multaj spuroj indikis la ĉeeston de bestoj. Ĉiutage oni vizitis tiujn ĉi embuskojn kaj trifoje dum la unuaj tagoj oni trovis en ili vulpojn, kiujn la kolonianoj jam vidis sur la dekstra bordo de la Rivero de Kompato.

– Ah! Damne! Do estas nur vulpoj en ĉi tiu lando!... — ekkriis Pencroff, la trian fojon eltirante unu el tiuj ĉi malfeliĉuloj el la kavo, kie ĝi sidis kun tre malgaja mieno. – Ĉi tiuj bestoj utilos nenion al ni!…

– Sed kontraŭe – Gideon Spilett respondis al li. – Ili estos eĉ tre utilaj!

– Mi scivolas por kio?

– Por logaĵo.

La raportisto pravis, kaj de tiam, mortintaj vulpoj estis metitaj en la kavojn kiel logilon.

Krome, la maristo faris kaptilojn el kanfibroj, kiuj pruvis esti pli utilaj ol kavoj. Kuniklo falis en ilin preskaŭ ĉiutage. Tamen tio signifis, ke oni devis manĝi kuniklojn konstante, sen ia vario. Nab tamen sciis prepari diversajn saŭcojn, do la gastoj eĉ ne pensis plendi.

En la dua duono de aŭgusto, kelkaj aproj, kiujn oni jam vidis proksime de la lago, falis en la kavojn. Ĉi-foje Pencroff ne bezonis demandi ĉu la ĉasaĵo estas manĝebla. Oni povus tuj rekoni ĉi tion per ĝia simileco al la amerika kaj eŭropa porko.

Tiuj estis pekarioj, kutime vivantaj en gregoj, kaj estis verŝajne ke ili ankaŭ troviĝis en la arbarkovritaj partoj de la insulo.

Ĉirkaŭ la 15-a de aŭgusto la vetero subite ŝanĝiĝis pro nordokcidenta vento. La temperaturo altiĝis kelkajn gradojn kaj neĝo falis. Neĝo estis falanta peze dum pluraj tagoj kaj baldaŭ ĝia tavolo estis du futojn dika.

Baldaŭ furioza vento komencis blovi kaj el la alto de la Granita Palaco oni aŭdis la maron frakasantan kontraŭ la rokoj. En kelkaj lokoj, la neĝo kreis kirliĝantajn kolonojn sub la influo de la vento, similajn al tornadoj kiuj akompanas uraganojn. Feliĉe, vento blovanta de la nordokcidento trafis la insulon de malantaŭe, kio savis la Granitan Palacon de rekta premo. Tamen, dum tiu ĉi neĝoŝtormo, tiel furioza kiel en la polusaj regionoj, la kolonianoj ne povis eliri eksteren kaj restis enfermitaj dum kvin tagoj: de la 20-a ĝis la 25-a de aŭgusto.

Dum ĉi tiuj kelkaj tagoj de fermo, la kolonianoj ne ripozis. Ĉar ne mankis tabuloj en la magazeno, oni faris malrapide tre fortajn tablojn kaj seĝojn, por kiuj neniu elspezo estis ŝparita. Tiuj ĉi mebloj, kvankam ne tre altnivelaj laŭ formo, estis la fiero de Nab kaj Pencroff, kiuj ne interŝanĝus ilin por belegaĵoj el ligno roza.

Tiam ili ŝanĝiĝis de ĉarpentistoj al vimenfaristoj kaj tiu nova produktado estis sufiĉe sukcesa. En la norda parto de la lago ili malkovris lokon, kie estis abundo da purpuraj kanoj. Antaŭ la pluvsezono Harbert kaj Pencroff kolektis konsiderindan kvanton da tiuj utilaj arbedoj, kaj nun iliaj branĉoj, bone preparitaj, povus esti uzataj kun sukceso. La unuaj korboj estis misformitaj, sed dank'al la lerteco kaj inteligenteco de la laboristoj, interkonsiliĝantaj kaj rememorantaj al si la viditajn ŝablonojn, korboj kaj korbetoj de diversaj grandecoj provizis la magazenon de la setlejo.

En la lasta semajno de aŭgusto la vetero denove ŝanĝiĝis. La temperaturo iomete malpliiĝis kaj la ŝtormo trankviliĝis, do la kolonianoj povis eliri eksteren.

Du futoj da neĝo kuŝis sur la tero, sed oni povis marŝi sur ĝia malmoliĝinta surfaco sen multe da malfacileco. Cyrus Smith kaj liaj kunuloj iris sur la Grandan Altebenaĵon.

Kia ŝanĝo! Tiuj arbaroj, kiujn ili memoris verdaj, precipe en la parto najbara al la pinarbaro, nun malaperis sub monotona koloro. Ĉio estis blanka, de la supro de la monto de Franklin ĝis la marbordo: arbaroj, herbejo, lago, rivero. La ondoj de la Rivero de Kompato ruliĝis sub la surfaco de la glacio, kiu kun ĉiu tajdo degelis kaj rompiĝis kun krakado. Multaj birdoj ŝvebis super la frosta surfaco de la lago: anasoj kaj galinagoj, fulikoj kaj kolimboj. Estis miloj kaj miloj da ili. La kolonianoj ekrigardis la arbaron kovritan de neĝtapiŝo. Ankoraŭ ne eblis kalkuli la damaĝon kaŭzitan de la uragano. Oni devis atendi ĝis la neĝo degelos.

Gideon Spilett, Pencroff kaj Harbert ne neglektis la okazon viziti iliajn kaptilojn. Ili malfacile trovis ilin sub la neĝo. Ili devis atenti, ke ili ne falu en unu el la kavoj, kaj tio estus danĝera kaj samtempe humiliga afero, esti kaptitaj en sian propran kaptilon!

Tamen, ili feliĉe evitis ĉi tiun malagrablaĵon kaj trovis la fosaĵojn tute sendifektaj. Neniu besto estis kaptita, tamen oni vidis amason da spuroj ĉirkaŭe, inkluzive de klare difinitaj ungegmarkoj. Senhezite Harbert diris, ke ĉi tie trapasis iu karnomanĝulo el la katfamilio. Tio konfirmis la opinion de la inĝeniero pri la ekzisto de predantaj kaj danĝeraj bestoj sur la insulo de Lincoln. Ili sendube enloĝis la densajn Arbarojn de la Malproksima Okcidento, sed pelitaj de malsato ili estis alkurantaj ĝis la Granda Altebenaĵo. Kiu scias, eble ili flaris la loĝantojn de Granita Palaco?

– Nu, sed finfine, kiaj bestoj ili estas? – demandis Pencroff.

– Tigroj – respondis Harbert.

– Mi pensis, ke ili loĝas nur en varmaj landoj?

– En novaj landoj – respondis la juna knabo – oni povas renkonti ilin de Meksiko ĝis la pampoj aŭ Buenos-Ajreso. Kaj ĉar la Insulo de Lincoln estas preskaŭ ĉe la sama latitudo kiel la provincoj de La Plata, ne mirinde, ke ankaŭ ĉi tie estas tigroj.

– Bone!... ni tenos nin tre garde – diris Pencroff. La kolonianoj ankaŭ vizitis la Kamentubojn kaj, vidante ilin, gratulis sin, ke ili ne estis tie dum la ŝtormo. La maro ankoraŭfoje detruis ĉi tiun lokon! La maraj ondoj, pelataj de perfortaj ventoj, penetris en la koridorojn kaj kovris ilin ĝis duone per sablo.

Ĉirkaŭ la 25-a de aŭgusto, post nova neĝo kaj pluvo, la vento ŝanĝiĝis al la sudorienta kaj subite fariĝis tre malvarme. La kolonianoj devis denove fermi sin en la Granita Palaco kaj ŝtopi ĉiujn frontajn aperturojn, lasante nur etajn trairejojn por la aero. Oni eluzis multe da kandeloj. Por ŝpari ilin, la kolonianoj ofte kontentiĝis per la lumo de fajro, al kiu oni ne avaris brulaĵon.

Estis necese fari ion kun la tempo de deviga enfermo en la Granita Palaco. Cyrus Smith inventis laboron, kiun oni povus fari sen eliro de hejmo.

Ni scias, ke la kolonianoj ne havis sukeron, kiun ili anstataŭigis per acera siropo. Ĉi tiun likvaĵon ili kolektis en vazojn kaj uzis ĝin por diversaj kuirejaj celoj, des pli facile ĉar post longa tempo ĝi fariĝis pli blanka kaj densa.

Ĉi tiu substanco povus esti plu plibonigita, ĉar Cyrus Smith iun tagon anoncis al siaj kunuloj, ke ili rafinos sukeron.

– Rafinado de sukero! – respondis Pencroff – estas metio, kiu postulas multe da fajro, ĉu ne?

– Eĉ tre multe – respondis Cyrus...

– Do ĝi venas ĝustatempe, estos varma al ni! – ekkriis la maristo.

La rafinado planita de la inĝeniero ne postulis komplikan fabrikon aŭ grandan nombron da laboristoj. Por kristaligi acersukon, sufiĉis purigi ĝin per ekstreme facila operacio.

Post multhora bolado super alta fajro, la acersuko fariĝis densa siropo. Ĉi tiu siropo estis verŝita en argilaj muldiloj, antaŭe forbruligitaj tiucele en kuireja forno. La sekvan tagon, la malvarmigita likvaĵo formis konusojn kaj briketojn. Ĝi estis sukero, iom ruĝeta, sed preskaŭ travidebla kaj tre bongusta.

La malvarmo daŭris ĝis meze de septembro, kaj la loĝantoj de la Granita Palaco komencis jam plendi pri la longeco de sia mallibereco. Ili provis fari ekskursojn eksteren preskaŭ ĉiutage, sed nur por mallonga tempo. Krome, ili konstante laboris por aranĝi kaj provizi ĉion en sia loĝejo. Dum Cyrus Smith laboris, li instruis al siaj kunuloj milojn da gravaj temoj kaj detale klarigis al ili la praktikajn aplikojn de scio.

La kolonianoj ne havis bibliotekon, sed la inĝeniero estis enciklopedio, ĉiam malfermita al la necesa paĝo; librego, kiu solvis ĉiujn iliajn dubojn. Tiel pasis la tempo; la kolonianoj alkutimiĝis al sia situacio kaj ne timis la estontecon. Tamen jam estis urĝa tempo por fini ĉi tiun devigan fermon. Ĉiuj volis, se ne perfektan veteron, almenaŭ ĉesigon de ĉi tiu neeltenebla malvarmo. Sed la plej senpacienca el ĉiuj – evidente post Pencroff – estis Top. Por la fidela hundo estis tro malvaste en la Granita Palaco. ĝi kuris de unu ĉambro al alia kaj siamaniere montris sian malkontenton pri tia longa kaptiteco.

Cyrus Smith ofte rimarkis, ke ĉiomfoje Top alproksimiĝis al malluma puto, ligiĝanta kun la maro, kaj kies aperturo troviĝis en la profundo de la magazeno, ĝi strange grumblis. Ĝi ofte kuris ĉirkaŭ ĉi tiu truo kovrita per ligna kovrilo. Foje ĝi eĉ provis premi la piedojn sub la kovrilon kvazaŭ por levi ĝin. Ĝi bojis en stranga maniero, esprimante samtempe koleron kaj maltrankvilon.

La inĝeniero tre donis atenton al tiuj ĉi manovroj de Top. Kio povus esti en ĉi tiu abismo, kio tiel ĝenis tiun ĉi inteligentan beston? La puto atingis la maron — tio estis certa. Ĉu estis eble, ke ĝi kunligis subtere kun aliaj kavernoj?

Fine la frosto ĉesis. Komencis pluvoj, pluvegoj kun neĝo,pluvegoj kun hajloj, perfortaj ventoj – sed ĉio ĉi ne daŭris longe.

La glacio retiriĝis, la neĝo degelis — la altebenaĵo, la bordoj de la Rivero de Kompato kaj la arbaro fariĝis denove atingeblaj. La reveno de printempo ĝojigis la loĝantojn de Granita Palaco; baldaŭ ili pasigis tie nur horojn da dormo kaj manĝoj.

En la dua duono de septembro komenciĝis ofta ĉasado – tio memorigis Pencroff pri postulado de pafiloj, kiujn li asertis, ke Cyrus Smith promesis al li. La inĝeniero, bone sciante, ke estas preskaŭ neeble konstrui ĉaspafilon sen specialaj iloj, ĉiam faris senkulpigojn kaj prokrastis ĝin ĝis poste. Li klarigis al Pencroff, ke Harbert kaj Gideon Spilett fariĝis spertaj pafarkistoj, kiuj alportis tiom da bongusta ĉasaĵo, ke pafiloj estis nenecesaj. Sed la obstina maristo ne konvinkiĝis kaj daŭre ĝenis la inĝenieron.

En ĉi tiu tempo, tamen, Cyrus Smith ĉefe okupiĝis pri la problemo de vestaĵo. La nunaj vestaĵoj de la setlantoj pluvivis ĉi tiun vintron, sed ne povis postvivi la venontan. Necesis ĉiukoste akiri ledon aŭ lanon, kaj ĉar ne mankis muflonoj, necesis pensi pri maniero krei gregon de ili por la bezonoj de la setlejo. Barilo por hombestoj, kokinejoj por birdoj, unuvorte, starigi farmbienon en iu parto de la insulo – jen la plej gravaj planoj por la somero.

La kolonianoj malpacience atendis la alvenon de pli varmaj tagoj, kiam subite okazis akcidento, kiu igis ilin eĉ pli fervoraj esplori la insulon.

Estis la 24-a de oktobro. Pencroff iris al la kaptiloj kaj en unu el ili li trovis inan pekarion kun du idoj.

Li revenis al Granita Palaco, ravita pro sia akiraĵo kaj, kiel kutime, komencis laŭte fanfaroni pri tio.

– Nu, ni finfine havos bongustan vespermanĝon, sinjoro Cyrus – li ekkriis. – Kaj vi, sinjoro Spilett, gustumos ĉi tion...

– Kial ne – diris la raportisto. – Sed unue mi ŝatus scii – kion?

– Junan porkidon!

– Kion? Ĉu porketon? Nenion pli, Pencroff? Kiam mi aŭdis vian ĝojon, mi pensis, ke vi alportas almenaŭ perdrikon kun trufoj.

– Kiel do? – ekkriis Pencroff. – Ĉu vi estas tiom elektema, ke vi malŝatas junan porkidon? Kaj antaŭ sep monatoj, kiam ni alteriĝis sur ĉi tiun insulon, vi estus feliĉa renkonti tian ĉasaĵon...

– Jes, jes – respondis la raportisto. – Homo neniam estas perfekta aŭ kontenta.

Je la kvina, tagmanĝo estis servata en la halo de la Granita Palaco. Kangurusupo vaporis sur la tablo. Oni konsideris ĝin bonega.

Post la supo, venis tempo por pekarioj. Pencroff volis mem tranĉi ilin kaj dividis grandajn porciojn kun siaj kungastoj.

La viando estis ja bonega, kaj Pencroff manĝis sian parton kun granda apetito, kiam subite li ekkriegis.

– Kio okazis? – demandis Cyrus Smith.

– Okazis... okazis... ke mi rompis al mi la denton – respondis la maristo.

– Ĉu estas ŝtonoj en viaj pekarioj? – demandis Gideon Spilett.

– Mi supozas!… – respondis Pencroff, elprenante el la buŝo la objekton, kiu perdigis al li la denton.

Sed ĝi ne estis ŝtono... Ĝi estis plumba grajnaĵo...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.