La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XIV

Tri jaroj pasis. – La afero fornaĝi. – Evoluo de la setlejo. – Komenco de ŝipkonstruo. – Vintro. – La Monto de Franklin.

Kvankam pasis jam tri jaroj de kiam la malliberigitoj eskapis el Richmond, ili tamen ofte rememoris sian patrujon. Ili ne dubis, ke la interna milito devis jam fini kaj ŝajnis al ili neeble, ke la Nordo, defendanta justan aferon, povus esti venkita. Kia estis ĉi tiu kruela milito dum ilia foresto? Kiom da sango ĝi kostis? Kiu el iliaj amikoj mortis en batalo? Estis multaj temoj, kiujn ili tuŝis en siaj konversacioj. Ili ne sciis, kiam ili revidos sian landon. Ili soifis reveni tien, almenaŭ por kelkaj tagoj, establi kontaktojn kun la resto de la mondo, organizi konstantan komunikadon inter Ameriko kaj la insulo, kaj poste pasigi la plej longan, eble la plej bonan periodon de sia vivo en la setlejo, kiun ili kreis kaj kiuj tiam jam apartenus al la amerikaj havaĵoj. Sed ĉu ĉi tiu deziro iam plenumiĝos?

Ekzistis nur du rimedoj por realigi tiujn esperojn: aŭ ŝipo iam aperos ĉe la marbordoj de la Insulo de Linkoln, aŭ la setlantoj sukcesos konstrui ŝipon sufiĉe fortan por veli sur ĝi al la plej proksima ĉeftero.

– Krom se – diris Pencroff – krom se nia genio ne havigos al ni aliajn rimedojn por reveni al nia patrujo!

Certe, se iu estus veninta al Pencroff kaj Nab kun la novaĵo, ke tricent-tuna ŝipo atendas ilin en la Ŝarka aŭ Balona Haveno, ili ne estus surprizitaj. Rilate al la mistera bonfaranto, ili atendis ĉion de li.

Sed Cyrus Smith, kiu ne kunhavis ilian blindan kredon, konsilis al ili pensi realisme, precipe pri konstruado de ŝipo, kio estis tre urĝa afero, ĉar necesis kiel eble plej rapide forlasi sur la Insulo Tabor la dokumenton indikantan la novan lokon de restado de Ayrton.

Ĉar la Bonaventuro estis detruita, oni bezonis almenaŭ ses monatojn por konstrui novan ŝipon. Dume, vintro alproksimiĝis, do la vojaĝo ne povis okazi antaŭ la venonta printempo.

– Do ni havas sufiĉe da tempo por prepari nin por velado antaŭ la alveno de tiel bela jarsezono kiel printempo – diris la inĝeniero, parolante ĝuste pri ĉi tiu afero kun Pencroff. – Ankaŭ mi pensas, mia amiko, ke ĉar ni devas rekonstrui nian ŝipon, ni devus ĝin pligrandigi. La alveno de la skota jakto sur la Insulon Tabor estas afero tre necerta. Povas ankaŭ esti, ke ĝi alvenis antaŭ multaj monatoj kaj forvelis sen trovi Ayrton-on. Do ni bezonas konstrui ŝipon, kiu, se necese, povus transporti nin al la polineziaj insularoj aŭ al Nov-Zelando. Kion vi pensas pri tio?

– Mi pensas, sinjoro Cyrus, ke vi povas konstrui grandan ŝipon same kiel malgrandan. Ne mankos al ni nek ligno nek iloj. Tio estas nur demando pri tempo.

– Kaj kiom da tempo estus bezonata por konstrui ŝipon kun dismeto de ducent kvindek ĝis tricent tunoj? – demandis Cyrus Smith.

– Almenaŭ sep aŭ ok monatojn – Pencroff respondis. – Tamen ni ne forgesu, ke venas vintro kaj lignoprilaborado estas malfacila en severaj frostoj. Ni do devos ĉesigi la laboron dum kelkaj semajnoj, kaj se nia ŝipo estos preta en novembro de la venonta jaro, ni povos konsideri nin tre feliĉaj.

– Bonege – respondis Cyrus Smith. – Ĉi tio estos la plej bonokaza tempo por vojaĝi al la insulo Tabor aŭ al iu plia lando.

Cyrus Smith ekokupis sin pri prilaboraĵo de projekto kaj konstruo de modelo de la ŝipo. Intertempe liaj kunuloj komencis forhaki arbojn kaj transporti lignon, kiu estis servonta por konstrui la ŝipkorpon. Ili laboris diligente tutan aprilon, dum kiu nenio grava okazis krom kelkaj sufiĉe perfortaj ŝtormoj en la ekvinokso. Jup lerte helpis ilin, transportante senbranĉajn trunkojn dank' al sia forto. Sekve oni metis la tutan lignon sub grandan tegmenton el tabuloj konstruitan proksime de la Kamentuboj, kie ĝi estus atendanta ĝis oni povus uzi ĝin por konstrui ŝipon.

Aprilo estis tre bela, same kiel oktobro ofte estas en la norda hemisfero. Samtempe, la laboro komenciĝis kun fervoro sur la plugkampo, kaj baldaŭ ĉiuj spuroj de detruo malaperis de la Granda Altebenaĵo. Oni rekonstruis la muelejon kaj surloke de la antaŭaj kokinejoj oni faris novaj. Necesis nepre pligrandigi ilin, ĉar la birdaro rapide kreskis. Nuntempe estis kvin onagroj en la staloj, el kiuj kvar estis fortaj kaj bone trejnitaj kaj pretaj por esti jungitaj, kaj la kvina ĵus naskiĝis. La inventaro de la setlejo pliiĝis per unu plugilo kaj oni uzis onagrojn por plugi kiel veraj Yorkshire-aj aŭ Kentukiaj bovoj. Ĉiu setlanto ricevis parton de la laboro kaj iliaj manoj ne estis senlaboremaj. Do la laboristoj estis en bonega sano, kaj ilia senekzempla humuro vigligis la vesperojn en la Granita Palaco, kiam ili planis milojn da projektoj por la estonteco.

Oni ankaŭ ne neglektis la gregejon. Ĉiun du tagojn, unu el la setlantoj, en ĉaro aŭ sur ĉevalo, veturis por nutri la gregon da muflonoj kaj kaproj kaj revenis kun provizo da lakto por la konservejo de Nab. Tiuj ekskursetoj estis ŝancoj ĉasi. Plej ofte do faris ilin Harbert kaj Gideon Spilett kune kun Top.

Kompreneble, oni restarigis telegrafan komunikadon inter la gregejo kaj la Granita Palaco, kaj la setlantoj povis denove komuniki unu kun la alia, kvankam ili nun havis neniun timon je atako.

Malgraŭ ili sentis sin sekuraj, ili ne ĉesis daŭre turni sian gardeman atenton sur taŭgajn surteriĝejojn de la insulo, kaj ĉiutage ili zorge ekzamenis la tutan areon de la maro per siaj teleskopoj. Nenio suspektinda aperis, sed oni tamen estu singarda.

Tial, iun vesperon la inĝeniero prezentis al siaj amikoj planon por fortikigi la gregejo. Li kredis ke ĝia palisara barilo devus esti levita kaj sekurigita per speco de turo kie, se necese, setlantoj povis defendi sin kontraŭ malamikaj fortoj.

La lastaj tagoj de majo estis plenaj de malbona vetero. La vento blovis de la oriento, foje kun la perforto de uragano. La inĝeniero estis koncernita ĉu la vento renversos la ŝedon en kiu la hakitaj konstrulignoj estis stokitaj.

Pencroff kaj Ayrton diligente laboris ĉe la konstruo de la ŝipo. Longe ili ignoris la malboniĝantan veteron, sed kiam la arbo komencis malmoliĝi pro la malvarmo, ili estis devigitaj suspendi sian laboron.

En junio, frostoj komencis esti tiel severaj ke la kolonianoj malofte povis forlasi la Granitan Palacon. Tiu sekva malvola hejmfermo dum ilia restado sur la insulo tre ĝenis ilin. Gideon Spilett estis aparte malkontenta.

– Aŭskultu – li diris al Nab unu tagon. – Mi volonte donus al vi la rajton pri ĉiuj heredaĵoj, kiuj iam falos al mi per notariado, se vi povus aboni por mi iun ajn gazeton! Al mia feliĉo mankas nur unu afero, nome tio estas scii ĉiumatene, kio okazis hieraŭ en la mondo!

– Koncerne min, – Nab respondis ridetante – kio plej interesas min estas la ĉiutaga laboro!"

Efektive, ne mankis laboro por iu ajn. Tamen, dank'al tiuj senlacaj klopodoj, la setlejo prosperis. Precipe, la materialoj trovitaj sur la ruinita piratŝipo estis vera trezoro: la setlantoj ne plu devis fari feltajn vestaĵojn, ĉar ili havis multe da aliaj, multe pli bonaj; ili ankaŭ ne devis zorgi pri armiloj kaj iloj.

Tiel pasis la vintraj monatoj: junio, julio kaj aŭgusto. Ili estis tre malagrablaj ĉar la temperaturo malpliiĝis grave. Sekve, furioza fajro bruis senĉese en la kamenoj de la Granita Palaco, lasante longajn, nigrajn striojn de fumo sur la granitaj muroj. Oni ne ŝparis brulaĵon. Homoj kaj bestoj sentis sin bonege. Nur Jup malbone toleris froston kaj oni devis kudri por li varman vestrobon, tegitan per muflona lano.

En la sep monatoj, kiuj pasis de la lasta serĉado ĉirkaŭ la monto kaj dum la tuta septembro, kiu estis jam karakterizita de bela vetero, la mistera gardisto de la insulo ne malkaŝis sian ĉeeston.

La mistera muĝado de la hundo super la puto, same kiel la maltrankviloj de la orangutango, tute ĉesis. Cyrus Smith ne sciis, ĉu la mistera estaĵo jam ĉesis ĉiujn rilatojn kun ili aŭ rigardas ilin de malproksime.

La vintro finfine pasis, kaj en la unuaj tagoj de printempo okazis evento, kiu povis havi gravajn sekvojn. La 7-an de septembro, Cyrus Smith, rigardante atente la pinton de la Monto de Franklin, rimarkis fumon kurbiiĝantan super la kratero.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.