La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XIX

Rememoroj. – Kio sekvas? – Projekto por viziti la bordojn de la insulo. – Foriro la 16-an de aprilo. – Vido de la maro al la Promontoro de Serpento. – Bazaltoj de la okcidenta marbordo. – Ŝtormo. – Nokto. – Sekva enigmo.

Du jaroj pasis! Dum du jaroj, la kolonianoj estis senigitaj je kontakto kun homoj. Ili ne havis novaĵojn el la civilizita mondo kaj vivis sur ĉi tiu dezerta insulo, forgesitaj, kvazaŭ sur iu eta planedo en la sunsistemo.

Kio okazis en ilia patrujo tiutempe? Ili ĉiam havis en menso la bildon de sia hejmlando disŝirita de interna milito. Ili parolis pri tio ofte, sed neniam dubis, ke la Norda afero fine venkos.

Dum ĉi tiuj du jaroj, eĉ ne unu ŝipo aperis proksime de la insulo; oni vidis neniun velon. Ŝajne la Insulo de Lincoln situas ekster la uzataj trafikvojoj.

Ekzistis tamen unu plia rimedo de savo, kaj ĝuste pri ĝi la setlantoj diskutis komence de aprilo.

– La unu sola maniero, kiu restas al ni, por reveni hejmen sekure – diris Gideon Spilett – estas konstrui ŝipon sufiĉe grandan ke ĝi eltenu marvojaĝon de kelkcent mejloj longa. Mi kredas, ke se ni povas konstrui ŝipon, ni povas konstrui grandŝipon!

– Kaj ĉar ni atingis la Insulon Tabor, ni atingos ankaŭ la insulojn Paumotu! – aldonis Harbert.

– Mi ne neos – respondis Pencroff, kiu ĉiam havis la decidan voĉon en ĉiuj maraj aferoj. – Mi tion ne neos, kvankam ne estas la samo veli proksimen kaj veli malproksimen! Kiam malafablaj ventoj minacis nian savboaton dum la vojaĝo al la insulo Tabor, ni sciis, ke apude estas haveno ambaŭflanke, sed veli dek ducent mejlojn estas longa vojo, kaj en tiu distanco troviĝas la plej proksima tero!

– Sed ni ne forgesu, ke ni nun havas unu mariston pli – notis Nab.

– Kiun? – demandis Pencroff.

– Ayrton-on.

– Tio estas vera – rediris Harbert.

– Se li volos veli kun ni! – Pencroff notis.

– Mi pensas, ke jes, ĉar li timus resti sola. Sed ne temas pri tio. Pli grave estas, ĉu ni povas kalkuli je la reveno de la skota ŝipo. Ja Lordo Glenarvan promesis al Ayrton reveni por li post kiam li opinios ke la antaŭa pirato sufiĉe pentis pri siaj krimoj; kaj mi kredas, ke li revenos.

– Kaj mi aldonos, ke li revenos baldaŭ – diris la raportisto. – Ja Ayrton pentas jam dek du jarojn!

– Mi konsentas kun vi, ke la lordo revenos, kaj baldaŭ – respondis Pencroff. – Sed tiam kien li velos? Al la Insulo Tabor, ne al la Insulo de Lincoln.

– Kaj tio estas des pli certa ĉar la Insulo de Lincoln eĉ ne estas sur la mapo – respondis Harbert.

– Tial – diris la inĝeniero – ni devas peni certigi, ke la novaĵo pri la restado de ni kaj de Ayrton sur la Insulo de Lincoln atingu Lordon Glenarvan.

– Kompreneble – respondis la raportisto – kaj nenio estas pli facila ol lasi indicon pri la geografia loko de nia insulo en la dometo loĝata de kapitano Grant kaj poste de Ayrton; indicon kiun Lord Glenaryan kaj liaj viroj certe trovos.

– Mi koleras – diris la maristo – ke ni forgesis fari tion dum nia unua vojaĝo al la insulo Tabor.

– Kaj kial do ni estus tion farintaj? – demandis Harbert. – Ni ja tiam ne konis la historion de Ayrton; ni ne sciis, ke iun tagon ili venos por li, kaj kiam li ĉion rakontis al ni, jam estis tro malfrua sezono por reveni al la insulo Tabor.

– Jes – respondis Cyrus Smith. – Jam estis malfrua aŭtuno, do la vojaĝo devis esti prokrastita ĝis la venonta printempo.

– Kaj se la skota jakto estus alveninta pli frue? – demandis Pencroff.

– Mi tre dubas pri tio – respondis la inĝeniero. – Lord Glenarvan ne estus elektinta la vintran sezonon por veturi ĉi tien. Do aŭ li jam estis sur la insulo dum la kvin monatoj, kiujn Ayrton estas kun ni kaj forvelis, aŭ li alvenos poste kaj estos sufiĉe da tempo por veli al la insulo Tabor en la unuaj klaraj tagoj de oktobro kaj lasi tie mesaĝon pri ni.

– Oni devas konfesi – diris Nab – ke estus malfavore por ni, se la „Duncan” jam estus vizitinta la insulon Tabor.

– Mi esperas, ke tiel ne estis – respondis Cyrus Smith – kaj ke la Ĉielo ne senigis nin je la sola savrimedo, kiu restas al ni!

– Mi pensas – diris la raportisto – ke post nia reveno al la Insulo Tabor, ĉio klariĝos al ni; ĉar se la skotoj jam estis tie, ili certe lasis spurojn de sia ĉeesto.

– Ĉiuokaze – diris Pencroff – se ni forlasos la insulon de Lincoln, tio ne estos pro tio, ke estis malbone por ni ĉi tie!”

– Tute ne, Pencroff – respondis la inĝeniero – sed tial, ĉar ni estas ĉi tie malproksime de ĉio, kion homo devas plej ami en la mondo: de familio, amikoj, patrujo.

Forlasinte la ideon konstrui grandan ŝipon, oni decidis, antaŭ la komenco de la vintro, navigi ĉirkaŭ la insulo por pli detale ekzameni ĝiajn okcidentajn kaj nordajn marbordojn, de la elfluejo de la Kaskada Rivero ĝis la Kabo de Ambaŭ Makzeloj. .

La vetero estis ŝanĝebla tiutempe, sed la barometro ne faris subitajn ŝanĝojn, do oni povis atendi tolereblajn veterkondiĉojn.

La forirtago estis fiksita por la 16-an de aprilo, kaj la "Bonaventuro", ankrita ĉe la Balona haveno, estis ekipita per la tuta ekipaĵo necesa por pli longa vojaĝo.

Cyrus Smith avertis Ayrton pri la celita ekspedicio kaj invitis lin partopreni en ĝi; sed ĉar Ayrton preferis resti surtere, estis decidite, ke li loĝu ĉe Granita Palaco dum foresto de siaj kunuloj. Jup estis akompanonta lin.

La 16-an de aprilo matene, la kolonianoj, akompanitaj de Top, suriris la ŝipon. Forta vento blovis de la sudokcidento kaj la „Bonaventuro”, elnaĝinte de la Balona Haveno, devis taki por atingi la Promontoro de Lacerto. El tiuj naŭdek mejloj en cirkonferenco de la insulo, ĉirkaŭ dudek estis sur la suda marbordo, de la haveno ĝis la kabo. Tial, estis necese trapasi ĉi tiujn dudek mejlojn kiel eble plej rapide pro la tre forta vento.

Bedaŭrinde necesis tuta tago por atingi la promontoron, ĉar elnaĝinte el la haveno, la ŝipo povis uzi la malfluson nur dum du horoj kaj devis kontraŭbatali la fluson dum ses horoj, kio malfaciligis la navigadon. Do jam noktiĝis, kiam ili ĉirkaŭnaĝis la promontoron.

Cyrus Smith ordonis, ke la ankro estu ĵetita kelkajn dekojn da klafoj de la tero, ĉar li volis ree esplori ĉi tiun parton de la marbordo. Ĉar temis pri detale koni la marbordon de la insuloe, oni decidis halti por la nokto, eĉ se favora vento instigis pluan veladon.

La sekvantan tagon, la 17-an de aprilo, Pencroff frumatene disfaldis la velojn kaj, lerte profitante la venton, li gvidis la ŝipon preskaŭ apud la bordoj mem.

La kolonianoj jam konis tiujn grandiozajn marbordojn, travojaĝinte ilin perpiede, tamen ili vekis en ili novan admiron. Ili plurfoje ankris kaj Gideon Spilett fotis la vidojn de ĉi tiu mirinda ĉirkaŭaĵo.

Ĉirkaŭ tagmezo la „Bonaventuro” alvenis al la elfluejo de la Kaskada Rivero. Sur ĝia dekstra bordo la arboj estis denove videblaj, sed pli maldensaj, kaj tri mejlojn for ili formis nur izolitajn grupojn disĵetitajn inter la okcidentaj ĉenoj de la monto, kies nuda kresto etendiĝis ĝis la marbordo mem.

La „Bonaventuro” velis laŭ tiuj ĉi bordoj, en distanco de duonmejlo for. Estis facile rekoni, ke la marbordo konsistas el buloj de diversaj grandecoj. La glaĉeroj de la nordaj maroj, en sia grandioza teruro, ne povus havi pli strangajn formojn! La plej kapricaj elpensaĵoj de la naturo, centoble pli strangaj ol iu homa imago povus produkti, renkontis ĉi tie sur ĉi tiuj imponaj bordoj, kiuj etendiĝis je ok aŭ naŭ mejloj.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj rigardis la rokojn kun mieno de miro limanta al timo. Sed ĉiuj silentis. Nur Top, ne zorgante pri tio, kio okazas ĉirkaŭ ĝi, laŭte bojis, kaj al lia bojado respondis miloj da eĥoj el la bazaltmuroj. La inĝeniero rimarkis, ke la hundo bojis simile kiel ĉe la puta malfermo en la Granita Palaco kaj diris:

– Venu al la bordo.

„Bonaventuro” alnaĝis al la marbordaj rokoj kiel eble plej proksime. Tamen, estis neeble alteriĝi; Cyrus Smith vidis neniun kavernon aŭ kavon, kiu povus ŝirmi iun ajn estaĵon, ĉar la rokoj emerĝis el la akvo. Baldaŭ Top ĉesis boji kaj la ŝipo denove malproksimiĝis kelkajn dekojn da klafoj de la bordoj.

En la nordokcidenta parto de la insulo, la bordoj denove komencis fariĝi plataj kaj sablaj. Tie kaj aliloke, sur la marĉa malaltebenaĵo, kiun la kolonianoj jam konis de antaŭe, malabunde kreskis arboj. Male al tiuj regionoj, tiel dezertaj kaj malplenaj, ĉi tie svarmoj de marbirdoj vivigis la ĉirkaŭaĵon.

Vespere, la "Bonaventuro" ankris en eta depresio, kiun formis ĉi-loke la bordo, en la nordo de la insulo, tuj apud la plaĝo, ĉar la maro estis sufiĉe profunda ĉi tie. La nokto pasis relative trankvile, ĉar la vento ĉesis kun la lasta sunradio kaj reviviĝis nur kun la unua lumo de la tagiĝo.

Ĉar estis facile albordiĝi, tiumatene la plej bonaj ĉasistoj de la setlejo, nome Harbert kaj Gideon Spilett, eliris por duhoran promenadon, de kiu ili revenis ŝarĝitaj de sovaĝaj anasoj kaj galinaboj. Top faris miraklojn kaj danke al ĝia fervoro kaj lerteco, eĉ ne unu peco de ĉasaĵo estis perdita.

Je la oka matene la "Bonaventuro" disfaldis siajn velojn kaj velis al la Kabo de Supra Makzelo, ĉar la vento plifortiĝis de malantaŭe.

– Mi tute ne mirus – diris Pencroff – se vento komencus blovi de la okcidento. Hieraŭ la suno ruĝe subiris ĉe la horizonto, kaj ĉi-matene ĉi tiuj malgrandaj nubetoj ne aŭguras bone por ni.

La nuboj menciitaj de Pencroff kutime ŝvebas je alteco neniam malpli ol kvin mil futojn super la marnivelo. Ili aspektas kiel malpezaj vatflokoj kaj kutime anoncas ŝtormon.

– Ni do disvolvu ĉiujn niajn velojn kaj serĉu rifuĝon en la Golfo de Ŝarko – diris Cyrus Smith. – Mi pensas, ke la "Bonaventuro" estos sekura tie.

– Bonvolu esti trankvila, sinjoro Cyrus – respondis la maristo. – Mi ne endanĝerigos nin senbezone! Mi preferus ke iu ponardu min en la koron ol ke iu rifo trapiku la "Bonaventuron"! Kioma horo estas, sinjoro Spilett?

– La deka – respondis la raportisto.

– Kaj kiom malproksime estas de ĉi tie ĝis la kabo?

– Ĉirkaŭ dek kvin mejlojn – respondis la inĝeniero.

– Post du horoj kaj duono – diris la maristo – ni estos kontraŭ la kabo. Bedaŭrinde, je ĉi tiu horo la fluso ĉesos kaj la malfluso komenciĝos. Do mi timas, ke estos tre malfacile alnaĝi la golfon havante la venton kaj la maron kontraŭ ni.

– Precipe ĉar hodiaŭ ni havas plenlunon – aldonis Harbert – kaj aprilaj tajdoj povas esti tre fortaj.

– Ĉu vi ne povas ankri ĉe la kapo de la kabo? – demandis Cyrus Smith.

– Kio? Ankri proksime al tero kiam ŝtormo estas alvenonta! – la maristo indignis. – Kion vi opinias, sinjoro Cyrus? Tio signifus volonte starigi la ŝipon por certa ŝiprompiĝo!

– Kion do vi faros?

– Mi provos resti sur la alta maro, ĝis venos la tajdo, tio estas, ĝis la sepa horo vespere, kaj se estos ankoraŭ iom da lumo, mi provos veli en la golfeton; se tio ne funkcios, ni krozos la tutan nokton kaj je la sunleviĝo morgaŭ ennaĝos en la havenon.

– Mi jam diris al vi antaŭe, Pencroff, ke ni tute fidas je vi – respondis Cyrus Smith.

– Bah! Domaĝe, ke ni ne havas lumturon ĉi tie! – diris Pencroff.

– Tio estas vera – respondis Harbert – sed ĉi-foje la inĝeniero ne ekbrulos fajron por montri al ni la vojon al la haveno!

– Ha, bone, ke ni rememoris, Cyrus – diris Gideon Spilett. – Ni eĉ ne dankis vin por tio; Se ne estus via fajro, ni perdus la vojon.

– Kiu fajro? – demandis Cyrus Smith, tre mirigita de la vortoj de la raportisto.

– Tiu, sinjoro Cyrus, – respondis Pencroff, – kiun vi ekbruligis en la nokto de la 19-a ĝis la 20-a de oktobro sur la altebenaĵo de Granita Palaco kaj dank’ al kiu ni trovis la vojon al la haveno.

– Jes, jes!… Tio estis feliĉa ideo! – respondis la inĝeniero.

– Sed ĉi-foje – aldonis la maristo – neniu estos por fari al ni ĉi tiun etan favoron, krom se Ayrton elpensus la ideon!”

– Jes! Neniu estos! – respondis Cyrus Smith.

Kelkajn minutojn poste, la inĝeniero trovis sin sola kun la raportisto sur la pruo de la ŝipo kaj flustris al li mallaŭte:

– Aŭskultu, mia amiko; mi povas certigi vin, ke mi ne ekbruligis fajron en la nokto de la 19-a ĝis la 20-a de oktobro, nek sur la altebenaĵo de Granita Palaco nek aliloke sur la insulo!

– Kiu do ekbruligis ĝin?

– Mi ne havas ideon; jen laŭvica nesolvita mistero!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.