La dua parto

Forlasito

 

Ĉapitro VIII

La tolaĵo.  Piedvestaĵo el foka ledo.  Fabrikado de piroksilino.  Diversaj semoj.  La fiŝkaptado.  La ovoj testudaj.  Progresoj de mastro Jup.  Ĉirkaŭbarejo.  Ĉaso de muflonoj.  Novaj riĉaĵoj vegetalaj kaj animalaj.  Rememoroj de la foresta patrio.

 

La unuan semajnon de Januaro oni dediĉis al kudrado de tolaĵo necesa al la kolonio. La nadloj trovitaj en la kesto funkciis en fingroj viglaj, malpli delikataj, tial la laboro estis tre solida.

La fadenoj ne mankis, danke al la ideo de Ciro Smith reuzi tiujn, per kiuj oni estis kunkudrintaj la tolbendoj de la aerostato. Tiuj ĉi longaj bendoj estis malkudrataj kun admirinda pacienco de Gideono Spilett kaj Harbert, ĉar Pencroff evitis tiun laboron, kiu malamuzis lin super la mezuro; tamen kiam oni komencis kudri, neniu estis egala al li. Oni ja scias bone, ke maristoj posedas specialan talenton en kudrado.

La tolon, el kiu konsistis la envelopo de la aerostato, oni sengrasigis per sodo kaj kalio obtenitaj per forbrulo de plantoj, kaj senigita je verniso kotona tolo regajnis sian normalan molecon kaj elastecon kaj per senkoloriga efiko de la atmosfero, ĝi akiris perfektan blankecon.

Oni preparis kelkajn dozenojn da ĉemizoj kaj ŝtrumpoj – tiuj lastaj ne per trikado, sed simple el tolo. Kia ĝuo estis por la kolonianoj, kiam ili fine povis surmeti sur sin blankajn tolaĵojn – sendube tre krudajn, tamen neniu prenis tion al koro – kaj oni ankaŭ faris litotukojn, danke al kiuj la litoj en la Granita Palaco iĝis tute seriozaj.

En ĉirkaŭ la sama tempo oni kudris piedvestaĵon el foka ledo por anstataŭi la botojn kaj ŝuojn alportitaj el Ameriko. La nova piedvestaĵo estis longa kaj larĝa, kaj ĉiuj estis certaj, ke ĝi ne premos la piedojn dum la marŝado!

Komence de la jaro 1866 la varmegoj estis oftaj, tamen oni ne rezignis pri ĉasado. Agutioj, pekarioj, kapibaroj, kanguruoj, ĉasaĵo fela kaj pluma vere abundis en la arbaro, kaj Gideono Spilet kaj Harbert iĝis tiel bonaj ĉasistoj, ke ili ne perdis eĉ unu solan pafon de fusilo.

Ciro Smith ĉiutage rekomendis al ili ŝpari la municion, kaj samtempe li ne malzorgis renovigi la provizon de pulvo kaj plumbo, ĉar tiun trovitan en la kesto li preferis rezervi por estonteco. Ĉu li povis antaŭvidi, efektive, kien unu tagon ĵetus ilin la hazardo en la kazo, se ili forlasus sian domajnon? Oni devis do prepariĝi por tutaj necesoj de la nekonataĵo kaj ŝpari la municion, substituante ĝin per aliaj substancoj facile renovigeblaj.

Por anstataŭi la plumbon, kies nenian spuron Ciro Smith estis renkontinta sur la insulo, li aplikis kun bona efiko grajnojn el fero, kiuj estis facilaj por fabriki. Ĉar tiuj ĉi grajnoj ne havis la pezon de tiuj el plumbo, oni devis fari ilin pli grandaj kaj sekve la ŝargo enhavis malpli da ili, tamen la lerteco de ĉasistoj kompensadis tiun malavantaĝon. Se temas pri la pulvo, tiam Ciro Smith povus ĝin fari, ĉar li havis al sia dispono salpetron, sulfuron kaj karbonon; tamen tiu ĉi preparo postulus ekstreman precizecon kaj specialajn ilojn, sen kiuj estis malfacile produkti pulvon de bona kvalito.

Ciro Smith preferis do fabriki piroksilinon, tio estas fulmkotonon, substancon, al kiu kotono ne estas necesa, ĉar ĝi apudestas nur kiel celulozo. Kaj la celulozo ne estas io alia ol elementa histo de plantoj, tial ĝi troviĝas en pura stato ne nur en kotono, sed ankaŭ en fibroj linaj kaj kanabaj, en papero, en tolo, en molaĵo de sambuko, ktp. Jen precize la sambukoj, apartenantaj al la familio de kaprifoliacoj, abundis sur la insulo, proksime al la Torento Ruĝa, kaj la kolonianoj uzadis iliajn berojn kiel anstataŭon de kafo.

Tiel do sufiĉis rikolti la sambukan molaĵon, tio estas la celulozon, kaj la alia substanco necesa por fabrikado de piroksilino estis nenio alia ol la acido nitrata fumanta. Ciro Smith, havante al sia dispono la acidon sulfatan, povis facile produkti la acidon nitratan atakante la salpetron, kiun liveris al li la naturo.

Li decidis do fabrikadi kaj uzadi piroksilinon, kvankam li estis konscia pri ĝiaj gravaj maloportunecoj, nome granda neegaleco de efiko, granda facileco de ekbrulo, ĉar ĝi flamiĝas jam ĉe la temperaturo de cent sepdek gradoj anstataŭ ducent kvardek, kaj fine tro rapida forbrulo, kio povus difekti la pafilojn. Revanĉe piroksilino havas ankaŭ grandajn avantaĝojn, ĉar ĝi ne difektiĝas pro humideco, ne malpurigas la tubon de fusilo, kaj ĝia eksploda povo kvaroble superas tiun de la ordinara pulvo.

Por fari la proksilinon sufiĉas rui dum horkvarono la celulozon en la fumanta nitrata acido, poste lavi ĝin en kuranta akvo kaj sekigi. Oni vidas, ke tio estas tre facila.

Ciro Smith havis al sia dispono nur ordinaran nitratan acidon, kaj ne la acidon fumantan, kiu eligas blankajn vaporojn ĉe kontakto kun la aero humida; tamen anstataŭante la lastan per la ordinara nitrata acido miksita en la proporcio de tri volumenoj por kvin volumenoj da koncentrita sulfuracido, la inĝeniero devus obteni kaj obtenis la saman rezulton. Baldaŭ do la ĉasistoj de la insulo havis al sia dispono substancon perfekte preparitan, kiu, uzata modere, donis bonegajn rezultatojn.

Dum tiu ĉi tempo la kolonianoj elhakigis tri akrojn de la Plataĵo de Granda Vido, kaj la reston oni konservis kiel paŝtejon por la onagroj. Multajn ekskursojn oni faris en la arbarojn de Galbulo kaj de Fora Okcidento, alportante de tie veran rikoltaĵon da sovaĝaj legomoj: spinaco, kreso, kreno, rapo, kiujn inteligenta kultivado devis modifi, kaj tio mildigus la troecon de albumino en alimentaĵoj de la kolonianoj de la Insulo Linkoln. Oni ankaŭ alvenigis notindajn kvantojn de brulligno kaj karbo. Ĉiu ekskurso estis, en sia tempo, rimedo por plibonigi la vojojn, kiuj iom post iom ebeniĝadis sub la radoj de ĉaro.

La kuniklejo ĉiutage liveris sian kontingenton de kunikloj por manĝprovizejo de la Granita Palaco. Ĉar ĝi situis sur la alia bordo de la Torento Glicerina, ĝiaj loĝantoj ne povis penetri sur la rezervitan plataĵon kaj sekve detrui la nove faritan plantejon. La ostrejo, troviĝanta inter la rokoj de la strando, kaj kies produktoj ofte renoviĝis, donadis bonegajn moluskojn. Plie la fiŝado, ĉu en la akvoj de lago, ĉu en la kurento de la Mizerikordo, ankaŭ komencis doni bonegajn rezultatojn, ĉar Pencroff aplikis fundajn kaptilojn, armitajn per feraj hoketoj, al kiuj ofte alkroĉiĝadis belaj trutoj kaj aliaj fiŝoj, ekstreme bongustaj, kies arĝentaj flankoj estis semitaj de malgrandaj flavetaj makuloj. Tial mastro Nab, zorganta pri kulinaraj aferoj, povis agrable variigi la menuon de ĉiu manĝo. Sole nur la pano ankoraŭ mankis sur la tablo de la kolonianoj, kaj ĉiuj sentis tiun ĉi mankon vere malagrable.

Oni ankaŭ faris ĉasojn de maraj testudoj, kiuj priloĝis la plaĝojn de la Kabo de Mandiblo. En tiu ĉi loko la marbordo estis plena de malgrandaj konkavaĵoj, en kiuj troviĝis perfekte sferaj ovoj testudaj havantaj malmolajn, blankajn krustojn, kaj kies albumino havas tian econ, ke ĝi ne koaguliĝas kiel tiu de birdaj ovoj. Tio estas la suno, kiu prenas sur sin la penon kovi la ovojn, kaj ilia nombro estis memkompreneble tre konsiderebla, ĉar ĉiu testudo povas demeti jare ĝis ducent kvindek da ili.

– Vera kampo de ovoj, – rimarkis Gideono Spilett, – restas nur ilin rikolti.

Oni ne kontentiĝis nur per produktoj, sed ankaŭ ĉasis produktantojn, kio permesis alporti al la Granita Palaco dozenon da testudoj, vere tre estimataj el alimenta vidpunkto. La buljono el testudo, spicita per aromaj herboj kun aldono de kelkaj kruciferoj, altiris merititajn laŭdojn al mastro Nab, ĝia preparanto.

Necesas citi tie ĉi feliĉan cirkonstancon, kiu permesis fari novajn rezervojn por la vintro. Salmoj bande venis en la Mizerikordon kaj naĝis kelke da mejloj kontraŭflue. Tio estis la periodo, en kiu la femaloj, serĉante lokojn konvenajn por frajado, antaŭas la masklojn kaj bruege antaŭiĝas supren laŭ la rivero. Pli ol mil da tiuj ĉi salmoj, longaj ĝis du futoj kaj duono, eniĝis en la rivero, kaj sufiĉis establi iajn barojn por kapti grandan kvanton. Tiamaniere oni fiŝis multajn centojn, kiujn oni salis kaj metis flanken kiel rezervon por la vintro, kiam glacio kovros la riverojn kaj fiŝado ne estos plu ebla.

En tiu ĉi tempo tre inteligenta Jup estis promociita al funkcioj de servobubo. Oni vestis ĝin per jako, pantalono mallonga el blanka tolo kaj kitelo kun poŝoj, pri kiuj ĝi estis treege fiera kaj lasis al neniu enmeti la manon en ilin. La lerta orangutano estis bonege dresita de Nab, kaj oni povus diri, ke la negro kaj la simio komprenas unu la alian kvazaŭ ili kune konversaciis. Jup havis, interalie, por Nab realan simpation, kaj Nab pagis al ĝi per la samon. Kiam ne estis bezono por ĝiaj servoj, ĉu ke ĝi portu lignon, ĉu ke ĝi grimpu sur la pinton de iu arbo, Jup pasigis la pli grandan parton de sia tempo en la kuirejo kaj provis imiti Nab-on en ĉiuj liaj agadoj. La instruisto montradis, interalie, ekstremajn paciencon kaj fervoron instrui sian lernanton, kaj tiu demonstris rimarkindan inteligenton kaj profitis la lekciojn, kiujn donis al ĝi ĝia mastro.

Oni povas do imagi al si la plezuron, kiun faris unu tagon mastro Jup al kunloĝantoj de la Granita Palaco, kiam kun la tablotuko sur la brako ĝi senaverte komencis servi ĉe la tablo. Lerta kaj atenta, ĝi perfekte plenumis sian servon, ŝanĝante telerojn, alportante manĝujojn kaj verŝante drinkaĵon, kaj ĉio tio kun seriozeco, kiu ekstreme amuzis la kolonianojn kaj entuziasmigis Pencroff-on.

– Jup, supon!

– Jup, iomete da agutio!

– Jup, teleron!

– Jup! Brava Jup! Honesta Jup!

Oni aŭdis nur tion ĉi, kaj Jup, neniam dekoncentriĝante, respondis al ĉio, observis ĉion, kaj inteligente balancis sian kapon, kiam Pencroff, ripetante la serĉon de la unua tago, ekdiris al ĝi:

– Nepre, Jup, oni devos duobligi vian gaĝon!

Senutile estas diri, ke la orangutano estis do absolute alklimatigita al la Granita Palaco kaj ĝi ofte akompanis siajn mastrojn en la arbaro, neniam manifestante emon forkuri. Oni devis ĝin vidi, kiel ĝi la plej amuze marŝadis kun bastono, kiun Pencroff estis al ĝi doninta, portante ĝin sur sia ŝultro kiel fusilon! Se oni bezonis deŝiri ian frukton de la pinto de arbo, tiam la orangutano jam estis tie alte! Se la rado de ĉaro falis en ian kavon, vigla Jup per unu sola movo de sia brako eltiris la ĉaron sur bonan vojon!

–  Kia bravulo! – ofte kriis Pencroff. – Se ĝi estus same malica kiel ĝi estas honesta, neniu povus ĝin elteni!

Estis la fino de Januaro, kiam la kolonianoj entreprenis grandajn laborojn en la centra parto de la insulo. Oni decidis, ke proksime al la fontoj de la Torento Ruĝa, ĉe la piedo de la Monto Franklin, estos fondita ĉirkaŭbarejo por enteni la remaĉulojn, kies ĉeesto ĉirkaŭ la Granita Palaco estus ĝena, kaj pli speciale la muflonojn, kiuj devis liveri la lanon destinitan al konfekcio de vintraj vestaĵoj.

Ĉiun matenon, la kolonio, kelkfoje tute kompleta, alitempe sole reprezentata de Ciro Smith, Harbert kaj Pencroff, iradis al fontoj de torento, kaj helpe de onagroj tio estis nur promenado de kvin mejloj sub kupolo de verdaĵo sur la nove farita vojo, kiu prenis la nomon de "la Vojo al Ĉirkaŭbarejo".

Tie, oni selektis vastan terenon sur la suda deklivo de la monto. Tio estis herbejo, plantita de bukedoj da arboj, situanta ĉe la piedo de deklivo, kiu ĝin fermis de unu flanko. Sur tiu ĉi deklivo fluis deklive malgranda torenteto, perdante sin en la Torento Ruĝa. La herbo estis freŝa, kaj kreskantaj tie arboj permesis al la aero libere cirkuli sur ĝia surfaco. Sufiĉis do ĉirkaŭi la internon de menciita herbejo per duoncirkla palisaro apoganta sin ĉe ĉiu ekstremo sur la deklivo, kaj tiel alta, ke eĉ la plej lertaj animaloj ne povu supersalti ĝin. Tia ĉirkaŭbarejo povas enteni samtempe ne nur centon da kornohavaj animaloj, muflonoj aŭ sovaĝaj kaproj, sed ankaŭ iliaj idoj, kiuj tie venos en la mondon.

La inĝeniero do difinis la perimetron de ĉirkaŭbarejo kaj oni komencis defaligi la arbojn necesajn al la konstruado de la palisaro; tamen jam antaŭe, ĉe farado de la vojo, oni necesis faligi certan nombron de trunkoj, sufiĉis nun alveturigi ilin per la ĉaro, kaj tiamaniere oni obtenis centon da palisoj, kiujn oni solide enigis en la teron.

En la antaŭa parto de la palisaro oni faris larĝan enirejon fermatan per duklapa pordego el fortaj tabulegoj, kiujn fortigis eksteraj traboj.

La konstruado de tiu ĉi ĉirkaŭbarejo daŭris ne malpli ol tri semajnojn, ĉar krom la palisaro, Ciro Smith decidis konstrui vastajn ŝedojn el tabuloj, en kiuj la ruminantioj povus trovi rifuĝon. Cetere estis necese establi tiujn ĉi konstruaĵojn kun ekstrema solideco, ĉar la muflonoj estas tre fortaj animaloj kaj certe batalos por liberiĝi. La palisojn, pintigitajn ĉe siaj supraj ekstremoj kaj ĉirkaŭbruligitajn en fajro, oni plifortigis per transversaj stangoj fiksitaj pernajle, kio certigis la solidecon de la tuto.

Kiam la ĉirkaŭbarejo estis finita, necesis organizi grandan pelĉason ĉe piedo de la Monto Franklin sur paŝtejoj loĝataj de ruminantioj. Tiun ĉi operacion, en kiu partoprenis ĉiuj kolonianoj, oni faris la 7-an de Februaro, en bela, somera tago. La du onagroj, jam bone dresitaj kaj rajdataj de Gideono Spilett kaj Harbert, donis grandajn servojn en tiu ĉi cirkonstanco.

La manovro konsistis unike en tio, ke, grade mallarĝigante la cirklon de batuo, oni alpelu al la ĉirkaŭbarejo la muflonojn kaj la kaprojn. Do Ciro Smith, Pencroff, Nab kaj Jup posteniĝis en diversaj lokoj de arbaro, dum la du rajdantoj kaj Top galopis en duonmejla radio ĉirkaŭ la barejon.

La muflonoj estis nombraj en tiu ĉi parto de la insulo. Tiuj ĉi belaj animaloj, grandaj kiel damaoj, kun kornoj pli fortaj ol tiuj de virŝafo, kun feloj grizecaj kaj longharaj, similis argalojn.

Penplena estis tiu ĉi tago de ĉasado! Kiome ĉiuj devis kuradi, rajdadi kaj kriadi! El cento da muflonoj alpelitaj pli ol du trionoj eskapis de pelantoj; tamen fine oni sukcesis alpeli tridekon da tiuj ĉi ruminantioj kaj unu dozenon da sovaĝaj kaproj en la direkto de la ĉirkaŭbarejo, kie la malfermita pordego ŝajnis oferi liberecon al ili, tial la animaloj ĵetis sin en la barejon kaj iĝis tuj malliberuloj.

Sume la rezultato estis kontentiga kaj la kolonianoj ne povis plendi. La plejparto de tiuj ĉi muflonoj estis femaloj, kelkaj el ili gravedaj. Estis do certe, ke la grego prosperos, kaj en baldaŭa tempo mankos nek lano, nek feloj.
Tiun ĉi vesperon la ĉasistoj revenis lacaj al la Granita Palaco. Tamen morgaŭ ili ne povis sin deteni de viziti la ĉirkaŭbarejon. La malliberuloj estis provintaj renversi la palisaron, tamen iliaj provoj montriĝis vanaj, tial ili estis rezignaciintaj kaj nun tenis sin trankvile.

Dum la tuta monato Februaro sur la insulo okazis nenio grava. La kolonianoj plenumadis metode siajn ĉiutagajn devojn, riparadis la vojojn al la ĉirkaŭbarejo kaj al la Haveno de Balono, kaj komencis fari la trian de la ĉirkaŭbarejo al la okcidenta marbordo. La ankoraŭ nekonata parto de la Insulo Linkoln estis daŭre tiuj ĉi grandaj arbaroj, kiuj kovris la Duoninsulo de Serpentumo, kie rifuĝis la predantoj kaj Gideono Spilett celis purigi sian domajnon de ili.

Antaŭ la alveno de la malvarma sezono oni ankaŭ prizorgis la kultivejon de plantoj sovaĝaj, kiuj estis transplantitaj el la arbaro al la Plataĵo de Granda Vido. Post ĉiu ekskurso Harbert alportadis diversajn plantojn utilajn. Unufoje tio estis specimenoj el la tribo de cikoriacoj, kies grajnoj povas liveri ekscelentan oleon per ilia premado; alifoje tio estis rumekso komuna, kies ecojn antiskorbutajn oni ne povus malestimi; plue kelkaj valoraj bulboj, kiujn oni jam de longe kultivadis en la Suda Ameriko, nome terpomoj, kiuj nombras ĝis nun pli ol ducent specojn. La legomejon, bone tenatan kaj protektatan kontraŭ birdaro, oni dividis je malgrandaj bedoj, sur kiuj kreskadis laktukoj, terpomoj, rumeksoj, brasikoj, rafanoj, krenoj kaj aliaj kruciferoj. La grundo sur la plataĵo estis tre fekunda, tial oni povis esperi, ke rikoltoj estos abundaj.

La diversaj trinkaĵoj ankaŭ ne mankis, kaj, kondiĉe, ke neniu postulos vinon, eĉ la plej kapricemaj povis trovi ion konvenan al sia gusto. Oni trinkadis la teon "Oswego" el monardoj dualaj kaj fermentintan likvon el radikoj de drakarbo, kaj Ciro Smith eĉ produktadis veran bieron; li fabrikis ĝin el junaj ŝosoj de "la abia nigra", kiujn post bolado li fermentigis, danke al tio li obtenadis ne nur bongustan, sed ankaŭ unike sanigan trinkaĵon, kiun la Amerikanoj nomas "springbeer", tio estas printempa biero.

En la fino de la somero la birdejo pliriĉiĝis je bela paro de otidoj, kiuj apartenis al la speco de "houbara", karakteriziĝanta per ŝajna mantelo el plumoj, je dozeno da kuleranasoj, kies supra mandiblo estas ĉiuflanke plilongigata de membraneca apendico, kaj je bonegaj virkokoj kun nigraj bridkresto, orelbridoj kaj haŭto, similantaj virkokojn de Mozambiko, kiuj fieris sur la bordo de lago.

Tiel do ĉio progresis prospere danke al la agado de tiuj ĉi homoj kuraĝaj kaj inteligentaj. La providenco gardis ilin, sendube; tamen, fidelaj al granda principo, ili helpis al si mem ne atendante ĝis la ĉielo alvenos helpi ilin.

Post varmegaj tagoj de la somero, vespere, kiam la laboroj estis finitaj kaj kiam leviĝis la brizo de maro, ili amis sidadi sur la rando de la Plataĵo de Granda Vido, en laŭbo kovrita per aromaj plantoj, kiun Nab faris per siaj propraj manoj. Tie ĉi ili konversaciadis, instruadis unu la alian, faradis planojn por estonteco, kaj gaja kaj bona humoro de la maristo instigis ridi la tutan tiun ĉi malgrandan societon, en kiu ĉiam reĝis perfekta harmonio.

Oni parolis ankaŭ pri la patrio, pri la kara kaj granda Ameriko. Kio okazis al tiu ĉi milito de secesio? Evidente ĝi jam finiĝis! Riĉmondo rapide falis, sendube, en la manojn de generalo Grant! La ekrego de la ĉefurbo de konfederaciantoj devis esti la lasta akto de tiu ĉi morta lukto! Nun la Nordo certe triumfis defendante la kaŭzon bonan. Aĥ! Kun kia ĝojo la ekzilitoj sur la Insulo Linkoln bonvenigus ĵurnalon! Ja ĉia komunikado inter ili kaj la resto de homaro estis interrompita antaŭ dek unu monatoj, kaj baldaŭ, la 24-an de Marto, alvenos la datreveno de tiu ĉi tago, kiam la balono estis ilin ĵetinta sur tiu ĉi nekonatan marbordon! Tiam ili estis nur rompiĝuloj, ne sciantaj, ĉu ili povos elbatali al si eblon de mizera vivo! Kaj nun, danke al scio de ilia ĉefo, danke al ilia propra inteligencio, ili estis veraj kolonianoj, havantaj armilojn, ilojn, instrumentojn, scipovantaj transformi al sia profito la animalojn, la plantojn kaj la mineralojn de la insulo, tiuj ĉi tri regnoj de la naturo!

Jes! Ili ofte paroladis pri ĉiuj tiuj aferoj kaj planadis ankoraŭ multajn projektojn por la estonteco!

Ciro Smith, silenta plejparte de tempo, aŭskultadis siajn kompanojn, mem ne parolante. Iafoje li ridetadis aŭdante la konsiderojn de Harbert aŭ ia elpenso de Pencroff, tamen ĉiam kaj ĉie li pensis obstine pri tiuj neklarigeblaj okazintaĵoj, pri tiu ĉi stranga enigmo, kies sekreto ankoraŭ eskapis de li!

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >