La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro IX

Ne estas mesaĝo de Nab. – La propono de Pencroff kaj la raportisto malakceptita. – Peco da ŝtofo. – Mesaĝo. – Hasta forveturo. – Alveno al la Granda Altebenaĵo.

Harbert malrapide resaniĝis. Do nun temis nur pri tio, ke lia lia stato ebligus transporti lin al la Granita Palaco. Kvankam la loĝdomo en la gregejo estis bone aranĝita kaj provizita, tamen multe pli bonaj kondiĉoj estis en la Granita Palaco. Krome, la gregejo ne havigis tiom da sekureco kiel la Palaco, ene de kies dikaj kaj masivaj muroj ili havis nenion por timi. Tial ili do malpacience atendis la ĝustan momenton por transporti Harbert-on sen endanĝerigi lian sanon, kaj ili decidis transporti lin, kvankam la vojo tra la arbaro prezentis multajn malfacilaĵojn.

Verdire ne estis novaĵoj de Nab, sed tio ne maltrankviligis la kolonianojn. La kuraĝa Negro, kaŝita en la profundo de la Granita Palaco, ne lasus sin surprizi abrupte. Cyrus decidis ne sendi Top-on ankoraŭfoje al li, ne volante elmeti la fidelan hundon al la pafoj de la krimuloj.

La inĝeniero bedaŭris ke iliaj fortoj estis apartigitaj, kio donis al la piratoj avantaĝon. Ekde la malapero de Ayrton, la setlantoj nombris nur kvar kontraŭ kvin piratoj, ĉar Harbert ankoraŭ ne povis esti nombrita. La kompatinda knabo sentis tion kaj komprenis la problemon, pri kiu li estas la senkulpa kaŭzo.

La decidon, kiel trakti la banditojn en la nunaj cirkonstancoj, finfine faris la 29-an de novembro Cyrus Smith, Gideon Spilett kaj Pencroff, en tempo kiam Harbert, dormanta profunde, ne povis aŭdi ilin.

– Miaj amikoj – diris la raportisto. – Mi kundividas vian opinion, ke forlasi la gregejon signifas elmeti nin al pafoj, sen ebleco de retiriĝo. Sed ĉu vi ne pensas, ke la plej bona faro nun estus nur postkuri ĉi tiujn aĉulojn?

– Mi ĵus pensis pri tio – respondis Pencroff. – Neniu el ni timas kuglon — kaj koncerne min, se sinjoro Cyrus konsentas, mi estas preta tuj iri en la arbaron.

– Kaj mi aliĝos al Pencroff – respondis la raportisto. – Kaj ni du, bone armitaj, havante Top-on kun ni...

– Miaj karaj amikoj – respondis Cyrus Smith. – Bonvolu pensi senemocie. Se ni scius kie estas la piratoj kaj se temus nur pri elpelo de ili el tie, mi subtenus la atakon rekte. Sed ĉu ni ne devus timi, ke ili observas niajn movojn kaj komencus pafi la unuaj?

– Ho, sinjoro Cyrus! Ne ĉiu kuglo trafas!

– Tiu, kiu pikis Harbert-on, ne maltrafis, Pencroff – respondis la inĝeniero. – Ĉiuokaze, se vi ambaŭ forlasos la gregejon, mi restos la sola por defendi ĝin. Ĉu vi povas certigi nin, ke la rabistoj ne observas nin kaj ne profitos je via foresto por ataki la gregejon, sciante, ke ili trovos tie nur vunditan infanon kaj unu defendanton?

– Vi pravas, sinjoro Cyrus – ekkriis Pencroff, kaptita de kolero. – Vi pravas. Ili pretas fari tion ĉi por atingi la gregejon kie ili trovos provizojn kaj komfortan ŝirmejon. Kaj vi mem ne povus rezisti ilin. Ah! Kial ni ne estas en la Granita Palaco!

– Se ni estus en la Granita Palaco – respondis la inĝeniero – la situacio estus tute alia! Tie mi ne timus lasi Harbert-on je la zorgo de unu el ni, kaj la ceteraj povus persekuti la fiulojn. Sed ni estas en la gregejo kaj tial konvenas resti tie ĝis ni povos forlasi ĝin kune.

Gideon kaj Pencroff konfesis, ke la inĝeniero pravis.

– Se almenaŭ Ayrton estus kun ni! – ekkriis Gideon Spilett. – Kompatindulo! Li ne longe ĝuis sian revenon al vivi inter homoj!

– Se li mortis... – Pencroff aldonis kun stranga emfazo.

– Ĉu vi esperas, ke ĉi tiuj malbonuloj ŝparis lian vivon?… – demandis Gideon Spilett.

– Sendube – ​​se tio estis en ilia intereso.

– Kiel do!... Vi supozas, ke Ayrton, trovinte siajn iamajn partnerojn, forgesis ĉion, kion li ŝuldas al ni... :

– Kiu povus tion ĉi scii? – respondis la maristo heziteme.

– Pencroff – diris Cyrus Smith. – Ĉi tiu penso estas malbona, do forigu ĝin de vi. Mi garantias pri la fideleco de Ayrton.

– Kaj ankaŭ mi – aldonis fervore la raportisto.

– Nu, jes... jes! Sinjoro Cyrus... Mi kulpis – respondis Pencroff. – Ĝi estis efektive malbona penso, kiu povas esti pravigita per nenio. Sed kio do, Dio benu min, mi ne plu scias, kio okazas al mi. Ĉi tiu enfermo en la gregejo tre lacigas min kaj mi ne memoras, ke mi iam estis tiel incitita kiel nun.

La vetero estis bela kaj rikolta tempo alproksimiĝis. Post reveno al la Granda Altebenaĵo, setlantoj devus tuj komenci agrikulturajn laborojn, kun paŭzo nur por la celita ekskurso en la internon de la insulo.

Unu aŭ du foje la raportisto kuraĝis iri ekster la farmpordegon kaj ĉirkaŭiri la palisaĵon. Top estis kun li, kaj li mem estis singarda kun sia pafilo malsekurita. Li neniam havis malagrablajn renkontojn, kaj li ne rimarkis suspektindajn spurojn ĉirkaŭ la gregejo. Cetere, la hundo kondutis trankvile, kio signifis, ke la piratoj malproksimiĝis.

Dum la dua ekskurso, la 27-an de novembro, Gideon Spilett, irinte kvaronmejlon en la arbaron, rimarkis, ke Top elflaris ion. La hundo estis maltrankviligita, kuris tien kaj reen, flarante la vepron kaj arbustojn.

Gideon Spilett sekvis la hundon sub la kovro de la arbustoj, kuraĝigante ĝin per sia voĉo dum samtempe singarde ĉirkaŭrigardante por vidi ĉu iu alproksimiĝas. Estis neverŝajne, ke Top sentis la ĉeeston de homo, alie ĝi anoncus tion per bojado. Sed nun ĝi eĉ ne grumblis, do tio signifis, ke la danĝero ne estis baldaŭa.

Dum preskaŭ kvin minutoj Top daŭre flaris kaj serĉis, kaj la raportisto singarde sekvis ĝin, kiam subite la hundo saltis en densan arbetaĵon kaj eltiris peceton da ŝtofo.

Ĝi estis vestaĵo, makulita kaj ŝirita. Gideon Spilett portis ĝin tuj al la gregejo. La setlantoj rekonis ĝin kiel peco de la felta jako de Ayrton, farita nur ĉe Granita Palaco.

– Vi vidas, Pencroff – diris Cyrus Smith. – Jen la pruvo de la rezisto de la malfeliĉa Ayrton. La piratoj abduktis lin perforte! Ĉu vi ankoraŭ dubas pri lia honesteco?

– Ne, sinjoro Cyrus – respondis la maristo. – Ne, kaj mi ĉesis suspekti lin antaŭ longe. Sed ŝajnas al mi, ke tiu ĉi ŝtofo povas servi kiel pruvo, ke Ayrton ne estis mortigita en la gregejo. Li estis abduktita vivanta! Eble li daŭre vivas kaj atendas nian helpon!

– Jes, tiel ĝi povas esti – la inĝeniero respondis, enpensiĝinte.

Ekzistis ankoraŭ ombro de espero ke unu el la piratoj rekonis Ayrton-on kiel la maljunan Ben-on Joyce kaj nun provas gajni lin al sia flanko. La kolonianoj estis certaj ke se Ayrton estus vivanta, li sendube provus eskapi kaj atingi la Granitan Palacon.

La 29-an de novembro, la tri setlantoj parolis ĉe la lito de Harbert, kiam ili subite aŭdis la viglan bojadon de Top. Ĉe tiu ĉi sono Cyrus Smith, Pencroff kaj Gideon Spilett kaptis siajn pafilojn, ĉiam pretajn pafi, kaj elkuris el la domo.

Top kuris laŭlonge de la barilo, saltante kaj bojante, sed ŝajne pro ĝojo, ne pro kolero.

– Iu venas!

– Certe!

– Sed tio ne estas malamiko!... Eble Nab? Aŭ Ayrton?

Apenaŭ la inĝeniero kaj liaj kunuloj povis interŝanĝi ĉi tiujn malmultajn vortojn, iu figuro saltis trans la barilon kaj staris antaŭ ili. Tio estis Jup.

– Jup! – ekkriis Pencroff.

– Nab sendas ĝin al ni! – diris la raportisto.

– Se jes – diris la inĝeniero – tiam devas esti iu letero ĉe ĝi.

Pencroff alproksimiĝis al la orangutango. Sendube, se Nab havus gravan mesaĝon por sendi, li ne povus trovi pli certan aŭ pli rapidan senditon ol Jup, kiu povus moviĝi laŭ padoj, kiujn neniu alia povus trairi.

Fakte, pendis ĉirkaŭ la kolo de Jup eta saketo enhavanta noton skribitan de Nab.

Imagu la malespero de Cyrus Smith kaj liaj kunuloj kiam ili legis la sekvajn vortojn:

Vendrede, la sesa matene.
Piratoj ekregis la altebenaĵon.
Nab
"

La setlantoj silente rigardis unu la alian kaj revenis hejmen. Kion ili faru? La piratoj sur la altebenaĵo estis katastrofo, ruinigo, detruo!

Harbert, ekvidinte ilin, tuj divenis, ke la situacio certe devis plimalboniĝi, kaj, rimarkinte Jup-on, li ne plu dubis, ke ia malfeliĉo minacas la Granitan Palacon.

– Sinjoro Cyrus – li ekvokis. – Mi volas ekvojiri. Mi sentas, ke mi povas elteni la malfacilaĵojn!... Mi volas iri!

Gideon Spilett alproksimiĝis al la knabo, rigardis lin momenton kaj poste diris:

– Ni iru do!

Estis rapide decidite, ke Harbert veturu sur la ĉaro, dank' al tio ĉiuj setlantoj povu defendi sin se necese.

Cyrus Smith kaj Gideon Spilett marŝis ambaŭflanke de la ĉaro, pretaj forpuŝi ajnan atakon. Tamen, estis tre neverŝajne ke la fuĝintoj jam forlasis la Grandan Altebenaĵon. Nab skribis sian mesaĝon je la sesa matene, tuj kiam ili aperis tie, kaj nun estis apenaŭ la oka kaj duono; la vojo estis tute sekura, ili devis esti singardaj nur proksime de la Granita Palaco.

La ĉaro ruliĝis malrapide. Ili forlasis la bienon je la oka kaj duono. Unu horon poste ili trairis la plej grandan parton de la vojo sen ajna okazaĵo. La vojo estis malplena, same kiel la tuta parto de la arbaro inter la Rivero de Kompato kaj la lago. La densejoj de arbustoj aspektis ekzakte same kiel en la tago de alteriĝo de setlantoj sur la insulon.

La altebenaĵo estis jam proksime. Ankoraŭ unu mejlo kaj ili vidos ponton super la Glicerina Torento. Fine, la maro ekbrilis inter la arboj.

Subite Pencroff, haltigante la onagron tirantan la ĉaron, ekkriis per terura voĉo:

– Ho, aĉuloj!

Kaj li permane montris al la densaj fumnuboj, leviĝantaj super la muelejo, staloj kaj birdodomoj. Iu homo vagadis sur la postbrulejo; tiu estis Nab. Liaj kunuloj komencis voki lin. Li aŭdis kaj kuris al ili.

La piratoj dezertigis la altebenaĵon kaj forlasis ĝin duonhoron pli frue.

– Kaj sinjoro Harbert? – ekkriis Nab.

Gideon kuris al la ĉaro: Harbert kuŝis senkonscia!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.