La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro I

Uragano en 1865. Krio en aerspaco. Balono forportita de ciklono. Disŝirita envelopo. Vaste etendanta maro. Kvin pasaĝeroj. Kio okazas en nacelo? Tero sur horizonto. Fino de dramo.

 

– Ĉu ni ascendas?

– Ne! Male! Ni descendas!

– Eĉ pli fatale, sinjoro Ciro! Ni falas!

– Je Dio! Forĵetu la balaston!

– Lasta sako malplenigita!

– Ĉu la balono ascendas?

– Ne!

– Mi aŭdas kvazaŭ muĝon de ondoj!

– La maro estas sub la nacelo!

– Jam ne pli ol kvincent futojn sub ni!

Tiam laŭta voĉo eksonis en la aero:

– Forĵetu ĉion pezigantan la balonon! Ĉion! Kaj la Dia volo plenumiĝu!

Jenaj vortoj aŭdiĝis super la vasta akva dezerto de la Pacifiko la 23-an de Marto en la jaro 1865 je ĉirkaŭ kvara horo posttagmeze.

Sendube ĉiuj bone memoras la teruran baton de nordorienta ventego, kiu furioziĝis en tiu jaro dum la printempa ekvinokso, kiam la barometro montris premfalon ĝis sepcent dek milimetroj. La uragano daŭris seninterrompe ekde 18-a ĝis 26-a de Marto kaj kaŭzis grandegajn detruojn en Ameriko, Eŭropo kaj Azio en la zono larĝa je mil okcent mejloj, kiu kuris oblikve tra la ekvatoro ekde tridek-kvina grado de la norda latitudo ĝis kvardeka grado de la suda.

Renversitaj urboj, arbaroj tiritaj kun radikoj, marbordoj dezertigitaj de akvomontoj, kiuj falis kun freneza rapideco sur la teron, ŝipoj disĵetitaj sur marbordojn, nombrantaj, laŭ la oficejo Veritas, ĝis kelkaj centoj, tutaj teritorioj nivelitaj ĝisgrunde de kirlovento, kiu dispremis ĉion sur sia vojo, pluraj miloj da personoj mortigitaj surtere aŭ dronintaj en maro: jenan ateston de sia furiozo lasis post si tiu terura uragano. Koncerne al la grandeco de detruoj ĝi superis la uraganojn, kiuj tiel terure detruis la Havanon la 25-an de Oktobro 1810 kaj la Gvadelupon la 26-an de Julio 1825.

Jen en la momento kiam tiel nombraj katastrofoj okazis surtere kaj surmare, ne malpli okulfrapa dramo ludis en freneza aero. Ĝuste ĉimomente la balono, levita kiel pilko al pinto de kirlovento kaj portata de ĝira movo de aerokolono, flugis tra la spaco kun rapideco de naŭdek mejloj per horo, turniĝante ĉirkaŭ sin mem, kvazaŭ forportata de ia aera malstromo. Sub la balona maniko balanciĝis nacelo, kiu entenis kvin pasaĝerojn, apenaŭ videblajn en densa vaporo, miksita kun polvigita marakvo kaj etendiĝanta ĝis la oceana surfaco.

De kie venis tiu ĉi aerostato, kiu iĝis ludilo de la teruriga tempesto? En kiu punkto de la mondo ĝi ekflugis? Evidente ĝi ne povis deflugi dum la uragano. Ĉar la uragano daŭris jam de kvin tagoj kaj ĝiaj unuaj simptomoj manifestis sin en la 18-a de Marto, tiam oni devis supozi, ke la balono venis de tre malproksime, ĉar ĝi ne povis traflugi malpli, ol du mil mejlojn per dudek-kvar horoj. En ĉiuj kazoj la pasaĝeroj havis nenian eblon por mezuri la vojon trakuritan depost ilia ekflugo, ĉar al ili mankis ia ajn punkto de orientado. Plie, penditaj en la koro de furioza fluo, ili ne perceptis ĝian brutalecon. Ili flugis ŝpiniĝante kaj sentis nek la kirladon nek la movon horizontan. Iliaj okuloj ne povis trapiki la densan nebulon, kiu volvumis sub la nacelo. Ĉirkaŭ ili ĉio dronis en mallumo. Netravideblaj nuboj malebligis al ili diri ĉu estas tago aŭ nokto. Nenia reflekto de lumo, nenia sono de loĝataj landoj, nenia bruo de la oceano venis al ili en tiu obskura abismo, kiam ili flugis sur granda alteco. Nur ilia rapida falo memorigis ilin pri la danĝeroj, kontraŭ kiuj ili batalas flugante super la ondoj.

Dume la balono, liberigita je pezaj objektoj, kiel municio, armiloj, provianto, releviĝis al altaj tavoloj de la atmosfero ĝis la alteco de kvar mil kvincent futoj. La pasaĝeroj, konstatinte ke la maro estas sub la nacelo kaj ke alte la danĝero estas pli malgranda, ol malalte, sen hezito forĵetis eksteren ĉiujn eĉ la plej necesajn objektojn, ke nur malgrandigi la perdadon de gaso, de tiu ĉi animo de ilia aparato, kiu tenis ilin super la abismo. La nokto pasis en maltrankvilo, kiu certe mortigus animojn malpli energiajn. La sekvantan tagon la uragano montris tendencon moderiĝi. Tagiĝe la 24-an de Marto aperis kelkaj simptomoj de trankviliĝo. Matene la nuboj fariĝis pli malpezaj kaj leviĝis pli supren. Post kelkaj horoj la kirlovento rompiĝis. La uragano estis nun nur forta vento, kiun la maristoj nomas "brizo je tri refoj" kaj la atmosferaj kondiĉoj tre pliboniĝis. La movrapideco de atmosferaj tavoloj falis je duono.

Ĉirkaŭ dekunua horo la malaltaj partoj de aero rimarkinde pliheliĝis. La atmosfero estis pura kaj trosaturita per humideco, kiu estis preskaŭ sentata, same kiel post la paso de grandaj meteoroj. La uragano jam ne iris pli okcidenten – ŝajnis, ke ĝi simple haltis. Verŝajne ĝi malŝarĝiĝis en elektraj ondoj post la rompiĝo de la kirlovento, kiel tio okazas iufoje al tajfunoj de la Hinda Oceano.

Sed ĉihore oni povis klare rimarki, ke la balono flugis pli kaj pli malalte per konstanta, malrapida movo al la malaltaj tavoloj de la aero. La gaso iom post iom forkuradis el ĝi kaj la envelopo plilongiĝadis kaj etendiĝadis, ŝanĝante ĝian formon de sfero al ovo.

Ĉirkaŭ tagmezo la aerostato ŝvebis jam nur sur la alteco de du mil futoj super la nivelo de la maro. La kapacito de la balono mezuris kvindek mil kubajn futojn kaj nur pro tio ĝi kapablis tiel longe sin teni en aero, jen flugante pli alten vertikale, jen ŝoviĝante horizonte.

En tiu ĉi momento la pasaĝeroj forĵetis en la maron restintajn objektojn kaj lastajn rezervojn de provianto, kiuj pezigis la nacelon, laŭvorte ĉion ĝis eĉ la plej malgrandaj aĵetoj, kiujn ili trovis en siaj poŝoj, kaj unu el ili grimpis sur la ringon, al kiu estis alfiksitaj la ŝnuroj de reto, kaj li strebis firme ligi la manikon.

Estis evidente, ke la pasaĝeroj ne tenos sin pli longe en altaj tavoloj de la atmosfero kaj ke mankas al ili la gaso!

Ili estis pereontaj! Efektive, nek iu kontinento, nek iu sola insulo etendiĝis sub ili. La tuta spaco ne donis eĉ unu punkton por surteriĝo, nek unu surfacon, sur kiu oni povus ankri.

Sube bruis la nemezurebla maro, kaj ĝiaj ondoj daŭre atakis unu la alian kun rimarkinda abrupteco! Tio estis la oceano sen videblaj limoj, malgraŭ ke ili flugis sur granda alteco kaj ilia vido penetris la spacon je la radiuso de kvardek mejloj! Tio estis likva ebenaĵo, batita senkompate de la uragano, kiu aspektis kvazaŭ sur ĝi galopis ŝaŭmigitaj ondoj, abunde tranĉitaj per strioj de blankaj krestoj. En viddistanco troviĝis nek tero, nek ŝipo.

Tial por ĉia prezo estis necese halti la flugadon malalten de la balono kaj ne permesi, ke la ondoj ĝin dronigu. Tio estis la plej urĝa operacio, kiu okupis la pasaĝerojn de la nacelo. Tamen malgraŭ iliaj streboj la balono konstante faladis, kaj samtempe, pelata fare de la vento, ĝi movis je granda rapideco de nord-oriente al sud-okcidente.

La situacio de la malfortunuloj estis terura! Ili jam ne regis super sia aerostato. Ĉiuj iliaj streboj estis vanaj. La envelopo de la balono pli kaj pli malrigidis. La gaso eskapadis postlasante nenian rimedon ĝin reteni. La falo akceliĝadis videble kaj je la unua horo posttagmeze la nacelo troviĝis jam nur sur la alteco de sescent futoj super la oceano.

Efektive, estis neeble halti la eskapon de la gaso, kiu senobstakle ellasiĝis tra la disŝirita envelopo de la balono. Post la forĵeto de ĉiuj objektoj troviĝantaj en la nacelo la pasaĝeroj povis ŝvebi en la aero ankoraŭ por kelkaj horoj.

Tio povis nur prokrasti la neeviteblan katastrofon kaj, se antaŭ la nokto nenia lando montriĝus, tiam kaj la pasaĝeroj kaj la balono kun la nacelo dronus en ondoj.

Tial ĉia manovro, kiun ili povis ankoraŭ fari, estis senprokraste farata. La pasaĝeroj de la aerostato evidente apartenis al bravaj homoj kaj kapablis rigardi la morton en la vizaĝon. Iliaj buŝoj ne murmuris eĉ unu plendvorton.

Ili decidis batali al la lasta sekundo kaj fari ĉion por prokrasti sian falon. La nacelo havis formon de io simila al kana kesto, do ĝi ne kapablis floti, kaj en kazo de katastrofo ĝi ne tenus sin sur la mara surfaco.

Je la dua horo la balono flugis jam nur sur la alteco de kvarcent futoj super la ondoj. En tiu ĉi momento eksonis vira voĉo – la voĉo de homo, kies koro ne konis la timon. Al tiu ĉi voĉo respondis la voĉoj ne malpli energiaj.

– Ĉu ĉio estas forĵetita?

– Ne! Ankoraŭ restas dek mil frankoj de oro!

La peza sako tuj falis en la maron.

– Ĉu la balono reascendas?

– Iomete, sed baldaŭ ĝi descendos denove!

– Kio restas al ni por forĵeti?

– Nenio!

– Tamen jes!... La nacelo!

– Ni alkroĉiĝos al la reto! Kaj la nacelon en maron!

Tio estis vere la sola kaj lasta eblo malpezigi la balonon. Oni tranĉis la ŝnurojn fiksantajn la nacelon al la ringo kaj la aerostato suprenflugis sur la altecon de mil futoj.

La kvin pasaĝeroj grimpis sur la reton super la ringo kaj, alkroĉiĝante al ĝi, ili rigardis la suban abismon. Estas ĝenerale konate, kiomgrade sentemaj je ŝarĝo estas la aerostatoj. Sufiĉas forĵeti el ili la plej malpezan objekton por provoki vertikalan salton. La aparato flotanta en aero kondutas kiel la plej preciza, matematika pesilo. Kiam oni senigas ĝin de pli granda ŝarĝo, tiam aperas grava kaj abrupta ŝanĝo de pozicio. Tio ĉi okazis ankaŭ ĉifoje.

Bedaŭrinde, la balono nur dum mallonga tempo tenis sin alte kaj poste denove komencis faladi. La gaso forkuradis tra la disŝiraĵo, kiun oni ne eblis ripari.

La pasaĝeroj faris ĉion, kion ili povis fari. Sed nenia homa forto kapablis ilin savi. Ili nur kalkulis je helpo de Dio.

Je la kvara horo la balono troviĝis denove jam sur la alteco de ne pli ol kvincent futoj super la supraĵo de akvo. Subite eksonis laŭta bojado. Akompanis la pasaĝerojn hundo, kiu alkroĉiĝis al ŝnuroj de la reto tuj apud sia mastro.

– Top rimarkis ion! – kriis unu el la pasaĝeroj.

Kaj tuj poste aŭdiĝis forta voĉo:

– Tero! Tero!

La balono, pelata de la vento en la direkto sud-okcidenta, ekde la tagiĝo traflugis la distancon de centoj da mejloj.

Sed la rimarkita tero troviĝis ankoraŭ je tridek mejloj for de ili. La flugo ĝis la lando postulis ankoraŭ unu longan horon kaj nur kondiĉe, ke la direkto de vento ne ŝanĝus. Unu horon! Ĉu pli frue la balono ne perdos la tutan gason?

Tio estis la terura demando! La pasaĝeroj precize vidis la landeron, kiun ili devis atingi je ĉia prezo. Estis egale al ili, ĉu ĝi estis insulo aŭ kontinento, ĉar ili ne sciis, en kiu parto de la mondo portis ilin la uragano. Kaj senkonsidere pri tio, ĉu la lando estus loĝata aŭ senhoma, ĉu ĝi evidentiĝus gastama aŭ ne, ili devis ĝin atingi!

Je la kvara horo estis jam tute videble, ke la balono ne tenos sin pli longe en la aero.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >