La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XVII

Ekskurso al la lago. – Akva kurento kiel gvidilo. – Projektoj de Cyrus Smith. – Graso de mara bovino. – Uzo de skistoj piritaj. – Fera sulfato. – Kiel estas farita glicerino? – Sapo. – Salpetro. – Sulfura acido kaj nitrata acido. – Nova akvofalo.

La sekvan tagon, la 7-an de Majo, kiam Nab estis preparanta matenmanĝon, kaj Pencroff kaj Harbert iris laŭ la rivero supren por serĉi lignon, Cyrus Smith kaj Gideon Spilett ekmarŝis trans la altebenaĵon kaj baldaŭ alvenis al malgranda sablaĵo, kie la akvo elĵetis la marbovinon.

Ĉi tiun korpon jam okupis birdaj aroj kaj oni devis forpeli ilin per ŝtonoj – ĉar Cyrus Smith volis konservi la grason kaj uzi ĝin por la bezonoj de la setlejo. Ankaŭ la viando de la besto devis esti bongusta, en iuj lokoj de Malajzio oni servas ĝin nur sur la tabloj de princoj. Sed pri la aferoj de kuirejo okupis Nab.

Cyrus havis aliajn zorgojn ĉi-momente. La hieraŭa akcidento fiksiĝis profunde en lia memoro. Li volis penetri la sekreton de la subakva batalo kaj ekscii, kia monstro savis Top-on.

Do li ekstaris sur la bordo de la lago, atente rigardante la trankvilan kaj glatan akvon, kiu brilis en la matenaj sunradioj.

En la sablaĵo, kie kuŝis la korpo de la bovino, la akvo estis sufiĉe malprofunda, sed pli malproksime la fundo de la lago pli kaj pli profundiĝis, kaj verŝajne en la centro mem la profundo devis esti konsiderebla.

– Kaj sekve, Cyrus – demandis la raportisto – ĉu estas nenio suspektinda pri ĉi tiu akvo?

– Efektive nenio, Gideon – respondis la inĝeniero – kaj mi vere ne scias kiel klarigi al mi la hieraŭan akcidenton.

– Mi koncedas – Gideon Spilett daŭrigis – ke la vundo, kiun la monstro ricevis, estas almenaŭ miriga. Mi ankaŭ ne povas klarigi, kio kaŭzis, ke Top estis ĵetita super la akvon kun tia forto. Ŝajnus, ke iu potenca mano ĵetis ĝin sur la surfacon, kaj ke la sama mano armita per ponardo sekve mortigis la marbovon.

– Jes – la inĝeniero respondis penseme. – Estas io pri tio, kion mi neniel povas kompreni. Sed ĉu estas pli klare al vi, Gideon, kiel mi mem estis savita, deŝirita el la ondoj de la maro kaj portita inter la dunojn? Ĉu estas malfacile kompreni tion ĉi? Nu, mi vidas en ĉi tio misteron, kiun ni iam malkovros. Ni tre atente rigardu ĉion, sed ni silentu rilate al niaj kunuloj. Ni konservu niajn dubojn por ni.

La inĝeniero, kiel ni scias, ankoraŭ ne malkovris la lokon, kie la akvo elfluis el la lago. Do li estis tre surprizita kiam li rimarkis sufiĉe klaran kurenton. Li ĵetis kelkajn bastonetojn en la akvon kaj trovis ke la bastonetoj flosis suden. Do li sekvis la kurenton laŭ la bordo kaj atingis la sudan finon de la lago.

Ĉi tie la surfaco de la lago estis karakterizita per certa konkaveco, kvazaŭ la akvo en ĉi tiu loko fluus en rapida torento tra fendeto kaŝita en la tero.

Cyrus Smith, metante sian orelon al la tero, klare aŭdis la muĝeton de la subtera kaskado.

– En ĉi tiu loko – li diris – ekzistas akvodefluejo, ĉi tie la akvo forfluas en la maron tra subtera kanalo ĉizita en granito.

La inĝeniero detranĉis longan branĉon kaj, deŝirante la foliojn, mergis ĝin en la lagan akvon. Li trafis larĝan aperturon, nur unu piedon sub la surfaco de la akvo. Ĉi tio estis la defluo, kiun li vane serĉis, kaj la akvokurento estis tiel forta, ke ĝi ŝiris la branĉon el la manoj de Cyrus kaj englutis ĝin en siaj fluoj.

– Nun ne estas dubo – ripetis Cyrus Smith. – Ĉi tie estas akvodefluejo. kaj ĝian truon mi devas malkovri.

– Kiel? – demandis Gideon Spilett.

– Malaltigante la lagnivelon je tri futoj.

– Lagnivelon? Kiel tio eblas?

– Mi donos al la akvo alian defluejon, pli larĝan ol ĉi tiu.

– En kiu loko, Cyrus?

– En tiu parto de la bordoj, kiu situas plej proksime al la maro.

– Sed la bordoj ĉi-flanke estas granitaj! – rimarkis la raportisto.

– Do ni diskrevigos la graniton – respondis Cyrus Smith. – Tiamaniere la akvo falos kaj malkaŝos la truon...

– Kaj malsuprenfluante de tie, ĝi formos akvofalon – aldonis la raportisto.

– Kiun ni povas uzi! – respondis Cyrus. – Nun ni revenu.

En la Kamentuboj Harbert kaj Pencroff okupiĝis pri malŝarĝo de la alflosigita ligno.

– La lignohakistoj jam finis sian laboron, sinjoro Cyrus – diris la maristo ridante – kaj se vi ankaŭ bezonos masonistojn..."

– Ne masonistojn, sed kemiistojn – respondis la inĝeniero.

– Prave – aldonis la raportisto. – Ni eksplodigos la insulon...

– Eksplodigi la insulon! – ekkriis Pencroff.

– Almenaŭ parton de ĝi! – respondis Gideon Spilett.

La inĝeniero mallonge informis ilin pri siaj observoj. Laŭ li, devis esti pli malgranda aŭ pli granda kavigo en la granita ebeno, kiun li intencis atingi. Tiucele, unue, estis necese elmontri la truon, tra kiu la akvo dreniĝas, kaj tial signife malaltigi la lagan nivelon per borado de nova elirejo kun pli larĝa truo. Por fari tion, oni devas prepari eksplodaĵon, kiu povas esti uzata por krei grandan kluzon en alia loko. Ne necesas diri kiom entuziasme ĉiuj, precipe Pencroff, bonvenigis ĉi tiun projekton. Uzante fortajn agentojn, bori graniton, krei akvofalojn – tio ĝojigis la mariston.

Nab kaj Pencroff estis ordonitaj kolekti la grason de la mara bovino kaj konservi ĝian viandon. Sen starigi pliajn demandojn, ili iris fari tiun ĉi laboron.

Baldaŭ poste Cyrus Smith, Harbert kaj Gideon Spilett, kunportante plektaĵon, ekiris laŭlonge de la riverbordo al la kuŝejoj de ŝtonkarbo, kiuj enhavis grandan kvanton da pirita skisto.

La tuta tago estis pasigita kolektante certan kvanton de tiu ĉi pirito kaj transportante ĝin al Kamentuboj. Vespere ili posedis jam kelkajn barelojn da ĝi.

La sekvan tagon la inĝeniero komencis la laboron.

Tiucele li elektis taŭgan lokon ekster la Kamentuboj kaj zorge ebenigis la teron tie. Li faris amason da branĉoj kaj hakita ligno, kaj sur ĝin li metis la pecojn de pirito, unu apud la alia; sekve li kovris la tutan tiun ĉi mason per maldika tavolo de pirito rompita en pecojn de la grandeco de juglando.

Post tiuj preparoj oni ekbruligis fajron sub la ligno. Ardo disvastiĝis al la piritaj skistoj, kaj tiuj, enhavantaj karbonon kaj sulfuron, vaste ekbruliĝis per fortajn flamoj. Oni tiam aldonis novajn tavolojn de dispremita pirito, kaj la tutan grandegan amason oni kovris superflanke per tero kaj herbo, lasinte nur kelkajn truojn por aercirkulado, same kiel oni faras dum karbigado de ligno.

Tiam oni devis atendi, ĝis la kemia reakcio okazos, kaj necesis ne malpli ol dek ĝis dek du tagoj por ke la fera sulfido ŝanĝiĝu al fersulfato kaj la aluminio al aluminiosulfato; ambaŭ ĉi tiuj korpoj estas fandeblaj, dum la ceteraj, nome silicio, karbono kaj cindro, ne havas ĉi tiun econ.

Dume, Cyrus kaj liaj kunuloj komencis alian laboron.

Nab kaj Pencroff kolektis la grason de la mara bovino en grandaj kuvoj el bakita argilo. La celo nun estis izoli unu el ĝiaj komponantoj, nome glicerinon.

Dume, Cyrus Smith produktis sulfatan acidon el fera sulfato akirita kiel rezulto de kemia reakcio, kaj el ĝi, uzante salpetron, kies grandajn kuŝejojn malkovris Harbert ĉe la piedo de Monto de Franklin, li produktis nitratan acidon.

La kolonianoj ankoraŭ ne sciis, kial Cyrus Smith bezonis nitratan acidon, sed ili helpis produkti ĝin.

Kuniginte nitracidon kun glicerino, unue koncentrita per mergo de la vazo en varma akvo, la inĝeniero akiris, sen la uzo de malvarmiga miksaĵo, pkelkajn glasojn da olivkolora, flaveca likvaĵo.

La lastan operacion Cyrus faris propramane, flanke, for de la Kamentuboj, ĉar estis danĝero de eksplodo. Kaj kunportante botelon da ĉi tiu likvaĵo, li diris al siaj amikoj:

– Jen ni havas nitroglicerinon!

Tio estis fakte tiu ĉi danĝera kemia kunmetaĵo, kies eksplodforto estas dekoble pli granda ol tiu de ordinara pulvo kaj kiu jam kaŭzis tiom da akcidentoj!

– Do ĉi tiu likvaĵo devas diskrevigi rokojn? – Pencroff demandis nekredeme.

– Jes, mia amiko – respondis la inĝeniero. – Kaj ĉi tiu nitroglicerino funkcios eĉ pli forte ĉar granito estas tre malmola kaj prezentas grandan reziston.

– Kaj kiam ni vidos tion ĉi, sinjoro Cyrus?

– Morgaŭ, post borado de la truo – respondis la inĝeniero.

La sekvan tagon, la 21-an de majo, frumatene ĉiuj iris al la orienta bordo de la lago de Grant.

Pencroff, sub la direkto de inĝeniero, armita per pioĉo, komencis ĉizi granitan rokon. La truo, kiun li intencis bori, komenciĝis ĉe la horizontala rando de la bordo kaj devus profundiĝi diagonale tiel ke ĝia fino estu signife sub la akvonivelo de la lago. Tiamaniere, la forto de la eksplodo, krevinte la rokojn, permesus al la akvo elflui en larĝa torento, kiu konsidereble reduktus la akvonivelon en la lago.

La laboro daŭris longan tempon, ĉar la inĝeniero, volante kaŭzi potencan eksplodon, intencis uzi almenaŭ dek litrojn da nitroglicerino. Sed Pencroff kaj Nab laboris alterne tiel kuraĝe, ke ĉirkaŭ la kvara vespere la truo por la ŝarĝo estis preta.

Nun necesis ekbruligi la eksplodan substancon. Tipe, nitroglicerinon oni ekbruligas per brulŝnuro. Cyrus Smith povus verdire fari la ĝin, tamen, li sciis ke nitroglicerino havas la econ de memeksplodo je forta frapo aŭ skuo. Do li decidis profiti de tio, kaj estis preta uzi alian rimedon, se ĉi tiu malefikus.

La frapo de martelo en kelkajn gutojn da nitroglicerino verŝitajn sur malmola ŝtono sufiĉas por kaŭzi eksplodon. Sed la laboristo, kiu provis fari ĉi tiun frapon, devus mem viktimiĝi de la eksplodo. Do Cyrus Smith elpensis alian metodon. Cyrus fiksis ferpecon pezan kelkajn funtojn alte super la truo sur dika ŝnuro el plantaj fibroj. Duan similan ŝnuron, sed multe pli longan, trempitan en sulfuro, li ligis per unu fino al la centro de la unua ŝnuro, dum la alia fino etendiĝis trans la grundo kelkajn futojn de la minaperturo. Unufoje ekbruligita, la ŝnuro brulos ĝis la ligo kun la unua kaj brulos tra ĝi, kaj tiam la fero falante sur la nitroglicerinon kaŭzos eksplodon.

Post kiam ĉio estis preta, la inĝeniero plenigis la truon per nitroglicerino kaj lasis kelkajn gutojn de ĝi sur la roko, tuj sub la suspendita pezo. Poste li kaptis la finon de la sulfurigita ŝnuro, ekbruligis ĝin kaj kuris al kaŝejo, kie liaj amikoj atendis.

La ŝnuro laŭsupoze estis brulonta dum dudek kvin minutoj, kaj fakte, post kiam la tempo pasis, okazis eksplodo, kiun oni ne povas priskribi. La tuta insulo ŝajnis skuiĝi ĝis siaj fundamentoj. Grandega amaso da ŝtonoj estis ĵetita en la aeron kvazaŭ de la subtera forto de vulkano. La tremoj de la aero kaŭzitaj de la eksplodo estis tiel fortaj, ke la rokoj de la Kamentuboj tremis. La kolonianoj, kvankam ili estis du mejlojn for de la eksplodanta mino, falis teren.

Kiam ĉio silentiĝis, ili kuris al la altebenaĵo ĝis la loko, kie la rando de la lago estis diskrevigita de la eksplodo.

Triobla hurao eliĝis el iliaj brustoj! La granita muro estis larĝe malfermita, kaj ŝaŭmanta akvo elverŝis tra la aperturo kaj falis el la alto de tricent futoj sur la marbordon.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.