La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XVI

Kapitano Nemo. – Unuaj vortoj. – La historio de heroo de la bataloj por sendependeco. – Malamo al invadantoj. – Liaj kunuloj. – Submara vivo. – Soleco. – La lasta rifuĝejo de la Naiitilus sur la Insulo de Lincoln. – La gardista spirito de la insulo.

Ĉe tiuj vortoj, la homo kuŝanta sur la sofo leviĝis kaj lia vizaĝo aperis en plena lumo. Ĝi estis bela kapo kun alta frunto, fiera rigardo, neĝa barbo kaj abundaj haroj ĵetitaj malantaŭen.

Li apogis sin sur la brakon de la kanapo de kiu li leviĝis. Lia rigardo estis trankvila. Estis evidente, ke ia grava malsano iom post iom malfortigis lin, sed lia voĉo ankoraŭ ŝajnis forta, kiam li parolis angle kun tono esprimanta la plej vigla surprizo:

– Mi ne havas nomon, sinjoro.

– Mi konas vin, kapitano! respondis Cyrus Smith.

Kapitano Nemo per ardantaj okuloj ekrigardis la inĝenieron, kaj poste, malleviĝante sur la sofkusenojn, li flustris:

– Kial do mi interesiĝu – mi estas mortonta baldaŭ!

Cyrus Smith alproksimiĝis al kapitano Nemo, kaj Gideon Spilett tuŝis lian varmegan manon. Ayrton, Pencroff, Harbert kaj Nab staris respekteme en la angulo de ĉi tiu grandioza salono, kies aero pleniĝis de la odoro de elektraj piloj.

Sed kapitano Nemo tuj retiris la manon kaj signis al la inĝeniero kaj la raportisto ke ili sidiĝu.

Ĉiuj rigardis lin kun admiro kaj emocio. Ĉi tiu do estis la mistera homo, kiun ili nomis sia bonfaranto, la potenca estaĵo, kies helpo savis ilin en tiom da cirkonstancoj; la gardisto, al kiu ili tiom ŝuldis! Antaŭ si ili havis homon, kaj la homon proksiman al morto, kie Pencroff kaj Nab atendis trovi preskaŭ diaĵon.

Sed kiel povus esti, ke Cyrus Smith konis kapitanon Nemo? Kaj kial la kapitano tiel forte reagis kiam li aŭdis sian nomon, pensante, ke ĝi estis sekreto por ĉiuj?...

– Do vi scias la nomon, kiun mi havis? – demandis la kapitano, fikse rigardante la inĝenieron.

– Mi konas ĝin – respondis Cyrus Smith– kaj ankaŭ la nomon de tiu admirinda submarŝipo.

– "Nauilus" (latine: naĝanto)? – diris la kapitano kun rideto. – Ĉu vi eble scias... ĉu vi scias, kiu mi estas?

– Mi ankaŭ scias….

– Ja de tridek jaroj mi havas neniun kontakton kun la mondo; jam tridek jarojn mi vivas en la profundo de la maro, la sola loko, kie mi trovis liberecon! Kiu do povus malkaŝi mian sekreton?

– Homo, kiu neniam havis devigojn al vi, kapitano Nemo, do oni ne povas akuzi lin pri perfido.

– Do ĉi tiu estas la franco, kiun hazardo ĵetis sur mian ferdekon antaŭ dek ses jaroj?

– Jes, tio estas li.

– Do li kaj liaj kunuloj ne mortis ĉe la bordoj de Norvegio?

– Ne, kaj en la libro sub titolo Dudek mil leŭgoj de submara navigado li priskribis vian historion.

– La historio de nur kelkaj monatoj – la kapitano vigle respondis.

– Tio estas vera, – diris Cyrus Smith. – Sed kelkaj monatoj de ĉi tiu escepta vivo sufiĉis por ekkoni vin.

– Kiel granda krimulo, ĉu ne? – finis kapitano Nemo kaj malhumile ridetis. – Ho jes, kiel ribelulo, kondamnita de la homaro.

La inĝeniero respondis nenion al tio.

– Nu, ĉu ne tiel estas, sinjoro?”

– Ne al mi apartenas juĝi kapitanon Nemo – Cyrus Smith fine diris – almenaŭ koncerne lian antaŭan vivon. Estas nekonataj al mi, kaj al la tuta mondo, la kialoj de ĉi tiu stranga vivo, do mi ne povas juĝi pri la efikoj sen scii la kaŭzojn. Sed ĉi tion mi scias, ke bonfara mano estis helpanta nin ekde la momento de nia alveno al la Insulo de Lincoln, ke ni ĉiuj ŝuldas niajn vivojn al bona, granda, potenca estaĵo, kaj ke tiu potenca, bona kaj granda estaĵo estas vi, kapitano Nemo!

– Jes, ĝi estas mi – simple respondis la kapitano.

La inĝeniero kaj la raportisto ekstaris. La kunuloj alproksimiĝis por esprimi sian dankon, sed kapitano Nemo haltigis ilin per kapsigno kaj, per voĉo pli kortuŝita ol li volis, li diris:

– Aŭskultu min unue!…

Kaj komencante tiel, li rakontis al ili sian tutan vivon per kelkaj rapidaj frazoj.

Lia historio estis mallonga, kaj tamen li devis kolekti la reston de siaj fortoj por fini ĝin. Estis evidente, ke li luktas kun granda malforteco. Plurfoje Cyrus Smith petis lin ripozi, sed la kapitano skuis la kapon kiel homo, kiu estis certa, ke li morgaŭon jam ne vidos; kaj kiam la raportisto proponis al li sian helpon, li diris:

– La helpo estas neebla; miaj horoj estas kalkulitaj.

Kapitano Nemo estis hindo, princo Dakkar, la filo de la raĝo el la Bundelkund-teritorio, tiam sendependa, kaj la nevo de la hinda heroo Tippo-Sahib. Kiam li estis sesjara, lia patro sendis lin al Eŭropo por ricevi ampleksan edukadon; li volis prepari lin por egala, estonta batalo kontraŭ tiuj, kiujn li konsideris la subpremantoj de sia lando.

En la aĝo de dek ĝis tridek jaroj, princo Dakkar, dotita per esceptaj kapabloj, estis edukata en la sciencoj ekzaktaj, humanismaj, artaj; li atingis bonegajn rezultojn.

Princo Dakkar vizitis la tutan Eŭropon. Lia nobla deveno kaj granda posedo lokis lin alte en la socia elito, sed la ĉarmoj de la "granda mondo" neniam allogis lin. Juna, bela kaj alloga, li restis serioza, morna, konstante soifa je scio, kun senĉesa malamo en la koro.

Princo Dakkar malamis. Li malamis la landon, kiun solan li neniam vizitis – li malamis Anglion, kaj eĉ des pli forte, kiam li des pli devis ĝin admiri. Ĉi tiu hindo havis la furiozan malamon de la venkito kontraŭ la venkinto. La filo de unu el tiuj regantoj super kiuj la Unuiĝinta Reĝolando akiris nur titularan superregadon, la princo, edukita en la spirito de reprezalio kaj venĝo, sentanta grandan amon al sia ekzotika patrujo en anglaj ĉenoj, neniam volis vidi la landon kiu trudis sklavecon. al Barato.

Princo Dakkar estis artisto, en kiu artverkoj estigis profundan spiritan impreson; sciencisto, al kiu estis fremdaj neniujn fakojn de la scio; ŝtatulo bonvena ĉe eŭropaj kortegoj. En la okuloj de ĉiuj, kiuj observis lin supraĵe, li estis eble konsiderata kiel unu el tiuj kosmopolituloj scivolemaj pri novaj aferoj, kiuj malestimas laboron; kiel unu el tiuj riĉaj vojaĝantoj, kiuj vojaĝas tra la tuta mondo sen efektive esti civitano de iu ajn lando. Kaj tamen tio estis nur ŝajnoj. Ĉi tiu artisto, ĉi tiu erudiciulo, tiu ĉi homo de la mondo restis en la koro hindo, hindo kredanta, ke iam li povos postuli la rajtojn por sia lando, elpeli el ĝi la invadintojn kaj restarigi ĝian sendependecon.

Princo Dakkar revenis al Bundelkund en la jaro 1849. Li geedziĝis kun nobla hindino kies koro, kiel lia propra, sangis pro la mizero de ŝia patrujo. Li havis du infanojn kun ŝi, kiujn li tre amis. Eĉ la familia feliĉo ne permesis al li forgesi pri la kaptiteco de Hindio. Li nur atendis okazon — kaj tiu ĉi venis. La angla jugo pezis tro peze al la hindan loĝantaron. Princo Dakkar aliĝis al la malkontentaj, transdonante al ili la tutan malamon, kiun li sentis kontraŭ la invadintoj. Li vojaĝis ne nur tra sendependaj provincoj sur la Hinda Duoninsulo, sed ankaŭ tra landoj rekte subigitaj al la Brita Krono. Li alvokis la memoron kaj agadojn de Tippo – Sahib, kiu mortis heroe ĉe Sermgapatam en defendo de sia hejmlando.

En 1857, la sipaja ribelo eksplodis. Ĝia animo estis princo Dakkar. Li donis siajn talentojn kaj riĉaĵojn por la afero de la ribelo. Li ankaŭ ne indulgis sin; li batalis en la unuaj vicoj, riskis sian vivon kiel ĉiu alia el tiuj simplaj soldatoj, kiuj ribelis por liberigi sian landon de sklaveco. Li ricevis dek vundojn en dudek bataloj kaj ne trovis por si la morton, eĉ kiam la lastaj soldatoj de sendependeco falis sub anglaj kugloj.

Neniam la angla potenco en Hindio estis tiel minacata, kaj se la sipajoj ricevus eksteran helpon, je kiu ili esperis, tio ĉi eble povus esti la fino de la rego de la Unuiĝinta Reĝolando en Azio.

La nomo de princo Dakkar tiam famiĝis. Li mem batalis malkaŝe, li ne estis sin kaŝanta. Oni promesis premion por lia kapo – neniu perfidulo estis trovita, kiu transdonus lin al la angloj. Tamen, ili venĝis mortigante liajn gepatrojn, edzinon kaj infanojn kiam li mem estis nekonscia pri la danĝero minacanta siajn amatojn.

Jam sekvafoje en la historio montriĝis, ke la leĝo subordiĝas al la forto. La ribelo de sipajoj estis sange subpremita, kaj la regado de la angloj en la raĝolandoj iĝis eĉ pli severega.

Princo Dakkar, post vana serĉado de morto, revenis al la montoj de Bundelkund. Travivinte personan tragedion, kiam li restis sola, plena de malamo al la civilizita mondo kaj al la homoj regantaj ĝin, li volis forlasi ĝin por ĉiam. Li vendis la postrestaĵon de sia posedaĵo, kolektis dudek el siaj plej fidelaj kunuloj, kaj iun tagon ili ĉiuj malaperis.

Kie princo Dakkar sopiris trovi liberecon neatingeblan por li inter homoj sur la tero? Sub la akvo, en profundaĵoj de la maro, kie neniu povus lin atingi.

La militisto fariĝis sciencisto. Sur unu el la neloĝataj insuloj de la Pacifika Oceano, oni konstruis laŭ liaj pl;anoj submarŝipon. Elektro, kies grandegan mekanikan forton li sciis uzi, kontentigis ĉiujn bezonojn de la ŝipo: kiel movanta, lumiganta kaj varmoproduktanta forto. La maro, kun siaj sennombraj trezoroj, fiŝbenkoj, kun abundo da akvoherboj kaj algoj, grandegaj mamuloj kaj ĉio, kion liveras ne nur la naturo, sed ankaŭ kion homoj perdis, estis pli ol sufiĉa por kontentigi la bezonojn de la princo kaj lia ŝipanaro. Tio konvenis al liaj deziroj; li ne plu volis havi ajnan kontakton kun la tero. Li baptis sian submarŝipon "Nautilus" (latine: naĝanto), nomis sin kapitano Nemo kaj malaperis sub la surfaco de la maro.

Dum multaj jaroj li transigis ĉiujn oceanojn de unu poluso al la alia, kaj dum tiuj ĉi vojaĝoj li kolektis admirindajn trezorojn. La milionoj dronigitaj en la Golfo de Vigo en 1702 post la katastrofo de la hispanaj galeonoj fariĝis por li neelĉerpebla trezoro, kiun li havis je sia dispono, asignante ĝin anonime al la popoloj batalantaj por la sendependeco de sia lando.

Dum multaj jaroj la kapitano ne havis la plej etan kontakton kun homoj, kiam subite, unu ŝtorman nokton, akcidento ĵetis tri postvivantojn sur la ferdekon de lia ŝipo. Ili estis: franca profesoro, lia servisto kaj kanada fiŝkaptisto. Tiuj tri viroj falis eksterŝipen kiam la "Nautilus" koliziis kun la usona fregato "Abraham Lincoln", persekutanta la submarŝipon.

Kapitano Nemo eksciis de la profesoro, ke oni ordonis postkuri "Nautilus-on" – kiun iuj konsideris kiel grandega mamulo el la balena familio, kaj aliaj kiel submarŝipo kun pirata ŝipanaro – en ĉiuj maroj.

Kapitano Nemo povus resendi al la oceano tiujn homojn, kiujn la sorto metis sur lian misteran vojon. Tamen li ne faris tion, sed tenis ilin kaptitoj kaj dum sep monatoj permesis al ili admiri la mirindaĵojn de ĉi tiu submara vojaĝo.

Post sep monatoj, tiuj tri viroj, nekonsciaj pri la pasinteco de kapitano Nemo, sukcesis eskapi en savboato apartenanta al la "Nautilus". Ĉar la "Nautilus" tiam batalis kontraŭ ekstreme danĝera vento, kiu pelis ĝin al la marbordo de Norvegio, la kapitano kredis ke la fuĝintoj, kaptitaj de perforta kurento, trovis sian morton en la profundo de la maro. Li ne sciis, ke la franco kaj liaj du kunuloj, preskaŭ mirakle ĵetitaj sur la marbordon, estis savitaj de fiŝistoj el la insuloj Lofot, kaj ke la profesoro, reveninte en Francion, verkis libron, en kiu li prezentis la dudek mil mejlojn de la mistera navigado de la "Nautilus".

Ankoraŭ longe la kapitano Nemo vivis tiamaniere, navigante en la maroj. Malrapide, tamen, liaj kunuloj formortis kaj estis entombigitaj en koralaj tombejoj ĉe la fundo de la Pacifika Oceano.

Kapitano Nemo estis tiam sesdekjara. Li sukcesis alporti sian "Nautilus-on" al unu el la submaraj havenoj kie li iam haltis. Tiu haveno situis sub la Insulo de Lincoln.

Ekde ses jaroj la kapitano restis ĉi tie, atendante la morton, tio estas la momenton de reunuiĝo kun siaj kunuloj, kiam hazarde li atestis la falon de balono. Vestita en subakva kombineo, la kapitano paŝadis subakve ĝuste kiam la inĝeniero falis en la maron. La nobeleco, kiun li ĉiam havis en sia koro, devigis lin savi la vivon de Cyrus Smith.

Komence, la kapitano decidis eskapi for de tiuj ĉi rompiĝuloj, sed lia haveno estis fermita pro vulkanaj movoj kaj la ŝipo ne plu povis eliĝi el la kaverno. Estis ankoraŭ sufiĉe da loko por ke malpeza boato tranavu la aperturon, sed ne ĝi ne sufiĉis por la larĝa "Nautilus".

Do Kapitano Nemo devis resti, kaj tiam li komencis observi tiujn homojn, ĵetitajn sen iuj ajn iloj sur dezertan insulon. Vidante, ke ili estis tiel honestaj, energiaj kaj sindonemaj unu al la alia, li komencis interesiĝi pri iliaj agadoj. Kontraŭ sia volo, li penetris ĉiujn sekretojn de iliaj vivoj. Li facile atingis la fundon de la puto en la Granita Palaco, kaj de tie, grimpante sur la kornicoj al ĝia supra aperturo, li povis aŭdi la setlantojn paroli pri sia pasinteco kaj plani la estontecon. Li lernis de ili pri la peno de Ameriko abolicii sklavecon. Ho jes! Tiuj homoj povis akordigi kapitanon Nemo kun la homaro ĉar ili estis ĝiaj plej noblaj reprezentantoj.

Kapitano Nemo savis la vivon de Cyrus Smith. Li ankaŭ kondukis la hundon al la Kamentuboj, li sekrete submetis la keston ŝarĝitan kun tiom da utilaj aĵoj, li puŝis la boaton en la akvojn de la Rivero de Kompato, li faligis la ŝnuron de la sojlo de la Granita Palaco dum la atako de simioj, li konigis la ĉeeston de Ayrton sur la Insulo Tabor metante dokumenton en botelon, li dronigis la brigon per eksplodo de torpedo metita profunde en la kanalon, li savis Harbert-on de certa morto alportante kininsulfaton, kaj fine li ŝokis la piratojn per elektraj kugloj, kies sekreton de konstruo li konis kaj uzis ilin dum sia submara ĉasado.

La kapitano finis sian rakonton. Tiam Cyrus Smith rememorigis ĉiujn okazintaĵojn, kiuj havis tiel savan influon je la vivo de la setlantoj, kaj, kaj nome de siaj kunuloj kaj de si mem, li dankis la sindoneman homon, al kiu ili tiom ŝuldis.

Sed kapitano Nemo postulis nenian dankon pro la servoj faritaj; antaŭ ol li premis la manon proponitan al li de la inĝeniero, li diris:

– Kaj nun, nun kiam vi konas mian vivon, bonvolu juĝi min!

Dirinte tion, la kapitano evidente pensis pri la tragika akcidento, kiun atestis tri fremduloj troviĝantaj sur la ferdeko de la "Nautilus"; tiun ĉi eventon la franca profesoro sendube devis esti prezentita en sia verko. Kelkajn tagojn antaŭ la fuĝo de la profesoro kaj liaj du kunuloj, la "Nautilus", persekutata de iu fregato en la nordo de Atlantiko, frapis ĝin kiel ramilego kaj dronigis ĝin senkompate.

Cyrus Smith komprenis la penson de la kapitano, sed detenis respondi.

– Ĝi estis angla fregato! – Kapitano Nemo ekkriis, por momente fariĝante denove la princo Dakkar. – La angla, ĉu vi komprenas min? Ĝi atakis min! Mi estis tiam en mallarĝa kaj ne tre profunda golfeto! Mi devis eliĝi el ĝi kaj tion ĉi mi faris!

Kaj post momento li aldonis, per jam trankvila voĉo:

– Ĉe mi estis praveco kaj leĝo. Ĉie mi faris tiom da bono, kiel mi nur povis, kaj tiom da malbono kiom mi devis fari. Justeco ne temas nur pri pardono.

Kelkaj momentoj da silento sekvis ĉi tiun respondon, kaj kapitano Nemo ripetis duan fojon:

– Kion do vi pensas pri mi, sinjoroj?

Cyrus Smith etendis la manon al la kapitano kaj respondis solene:

– Kapitano! Via tuta kulpo estas, ke vi batalis kontraŭ la neeviteblo de progreso. Estis unu el tiuj eraroj, kiujn iuj admiras kaj aliaj kondamnas; sed nur Dio mem povas juĝi ilin, kaj la homa menso devas ilin rekoni. Via eraro estas tiaj, kiuj ne ekskludas admiron, kaj via nomo ne bezonas timi ion ajn de la juĝo de la historio. Ĝi ŝatas heroajn malsaĝecojn, kvankam ĝi samtempe kondamnas iliajn sekvojn.

La brusto de kapitano Nemo leviĝis kun ĝemo kaj lia mano etendiĝis al la ĉielo.

– Ĉu mi pravis aŭ malpravis? – li flustris. Cyrus Smith daŭrigis:

– Ĉiuj grandaj faroj revenas al Dio, ĉar ili devenas de Li! Kapitano Nemo, la honestaj homoj, ĉi tie kolektitaj, kiujn vi tiom da fojoj helpis, neniam ĉesos priplori vin.

Harbert alproksimiĝis al la kapitano. Li genuiĝis, prenis lian manon kaj kisis ĝin. Larmo ruliĝis el la okuloj de la mortanto:

– Dio benu vin, mia infano! – li flustris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.