La unua parto

Aerorompiĝuloj


Ĉapitro XIII

Tio, kion oni trovis sur Top.  Fabrikado de arkoj kaj de sagoj.  Brikfarejo.  La forno por potfarado.  Kuirpotoj.  La absinto.  La unua supo.  La Suda Kruco.  Grava astronomia observaĵo.

 

– Nu bone, sinjoro Ciro, de kio ni komencos? – demandis Pencroff al la inĝeniero la morgaŭan matenon.

– De la komenco, – respondis Ciro Smith.

Efektive, la kolonianoj devis komenci ĉion de la "komenco". Ili eĉ ne posedis ilojn por fari aliajn ilojn, kaj ili ne troviĝis en tiuj cirkonstancoj, en kiuj troviĝas la naturo, kiu, havante tempon, ŝparas siajn penojn. La tempo mankis al ili, ĉar ili devis tuj kontentigi ĉiujn bezonojn de sia ekzistado, kaj se, profitante sperton akiritan, ili devis nenion inventi, tiam tamen ili devis ĉion fabriki mem. Ilia fero kaj ŝtalo ankoraŭ estis erco, la potaĵo estis argilo, kaj vestoj estis krudaj filamentoj.

Cetere oni devas diri, ke kolonianoj estis "homoj" laŭ la bela kaj plena signifo de la vorto. La inĝeniero Smith ne povus elekti pli inteligentajn, pli fidelajn kaj pli fervorajn kamaradojn. Li jam provis ilin. Li konis iliajn kapablojn.

Gideono Spilett, reportero kun granda talento, kiu ellernis ĉion por skribi pri ĉio, povis grave kontribui per sia kapo kaj per siaj manoj al koloniado de la insulo. Li evitis nenian taskon, kaj estante pasia ĉasanto, li traktos sian ĝisnunan plezuron kiel metion.

Harbert , brava infano, havanta multan scion naturan, li kontribuos serioze al la komuna afero.

Nab, tiu estis personigo de fideleco. Lerta, inteligenta, nelacigebla kaj forta, kun fera sano, konanta iome la laboron forĝistan, certe montriĝos ne malpli utila, ol aliaj al la kolonio.

Dume Pencroff, kiu kiel maristo tranaĝis ĉiujn oceanojn, jam estis ĉarpentisto de ŝipkonstruejo en Bruklino, helpanto de ŝtonhakisto sur ŝtataj konstruaĵoj, ĝardenisto, kultivisto dum sia libertempo, ktp, kaj same kiel ĉiu homo de maro li kapablis fari ĉion.

Estus vere malfacile elekti kvin homojn pli taŭgajn por batali kontraŭ la sorto kaj pli certajn triumfi.

"De la komenco", estis dirinta Ciro Smith. Tiu komenco, pri kiu parolis la inĝeniero, estis la konstruado de aparatoj servontaj por transformi substancojn naturajn. Estas komune konata, kiel gravan rolon ludas varmo en tiu transformado. Tie hejtaĵo, brulligno kaj karbo estis tuj utiligeblaj. Restis nur konstrui taŭgan fornon por ilin utiligi.

– Por kio servos tiu ĉi forno? – demandis Pencroff.

– Por fabriki potaĵojn, kiujn ni bezonas, – respondis Ciro Smith.

– Kaj el kio ni faros la fornon?

– El brikoj.

– Kaj la brikojn?

– El argilo. En vojon, miaj amikoj. Por eviti transporton ni establos nian farejon sur la loko de produktado. Nab alportos al ni provizaĵojn, kaj la fajro ne mankos por prepari manĝon.

– Ne, – respondis la reportero, – sed se mankos al ni nutraĵo? Ja ni ne havas ĉasilojn!

– Ah! Se ni havus nur unu tranĉilon! – ekkriis la maristo.

– Tiam kio? – demandis Ciro Smith.

– Tiam kio! Tuj mi fabrikus arkon kaj sagojn, kaj nia provizejo estus plena de ĉasaĵoj!

– Jes, tranĉilon, unu akran tranĉrandon... – diris la inĝeniero, kvazaŭ al si mem.

Ĉi-momente lia rigardo ekrestis sur Top, kiu kuradis tien kaj reen sur la marbordo.

Subite la rigardo de Ciro Smith animiĝis.

– Top, tien ĉi! – li vokis.

La hundo alkuris je la voko de sia mastro. Tiu kaptis ĝian kapon per siaj manoj, deprenis kolringon el ĝia kolo kaj disrompis ĝin en du pecojn, dirante:

– Jen estas du tranĉiloj, Pencroff!

Duobla hurao de la maristo respondis al li. La kolringo de Top estis farita el maldika hardita ŝtalo. Sufiĉis do pripoluri ĝin sur ŝtono por formi tranĉilon, kaj poste akrigi ĝin per etgrajna sabloŝtono. Sur la marbordo kuŝis multaj derompitaĵoj de sabloŝtono, tial post du horoj la akcesoraĵoj de kolonio konsistis el du akraj tranĉiloj, kiujn oni senprobleme fiksis en solidajn fustojn.

La akiron de tiuj unuaj iloj oni salutis kiel triumfo. Tio efektive estis grandvaloraj akiraĵoj, kiuj venis en ĝusta tempo.

Oni ekmarŝis. La intenco de Ciro Smith estis reveni al la okcidenta bordo de lago, kie la antaŭan tagon li rimarkis argilon, el kiu li estis preninta provkvanton. La tuta grupo ekiris laŭlonge de la Rivero de Mizerikordo, pasis trans la Plataĵo de Vasta Vido kaj post trairo de maksimume kvin mejloj alvenis al maldensejo ducent paŝojn for de la Lago Grant.

Dumvoje Harbert trovis arbon, kies branĉojn la Indianoj de la Sud-Ameriko uzas por fabriki siajn arkojn. Tio estis "crejimba" el la ordo de arekacoj, kiuj ne naskas manĝeblajn fruktojn. Oni detranĉis longajn kaj rektajn branĉojn, senfoliigis ilin kaj rabotis tiel, ke mezo estu pli dika, ol ekstremoj, kaj restis nur trovi ĝustan planton por formi tendenon de arko. Estis unu speco apartenanta al la familio de malvacoj, hibiscus heterophyllus: hibiskio, kaj havanta fibrojn de rimarkinda fortikeco, kiujn oni povas kompari al animalaj tendenoj. Tiel Pencroff ricevis fortikajn arkojn, al kiuj nur mankis sagoj. Facile estis fari ilin el rektaj kaj rigidaj branĉoj sen tuberoj, sed mankis materialo, kiu estis taŭga por iliaj pikiloj. Tamen Pencroff diris, ke li jam plenumis sian parton de laboro, kaj la reston devis fari la hazardo.

La kolonianoj aliris al la hieraŭ ekkonata tereno. La tero konsistis el potargilo, el la sama argilo oni fabrikadas brikojn kaj tegolojn, do ĝi estis taŭga tiucele. Fabrikado prezentis neniajn malfacilaĵojn. Sufiĉis nur sengrasigi la argilon per sablo, formi brikojn kaj elbruligi ilin en ardo de fajro.

obrazek

Ordinare la brikoj estas farataj en formiloj, tamen la inĝeniero kontentiĝis per mana fabrikado. Tiu laboro konsumis la tutan tagon nunan kaj la morgaŭan. Saturita de akvo argilo, miksita per piedoj kaj pugnoj, estis dividata en egale grandajn prismojn. Kvalifikita laboristo, sen maŝino, povas formi ĝis naŭ miloj da brikoj per dek du horoj, sed dum iliaj du tagoj de laboro la kvin brikfaristoj de la Insulo Linkoln ne fabrikadis pli, ol tri milojn da brikoj, kiujn oni metis unu apud la alia por tri, kvar tagoj por sekiĝi kaj esti pretaj bakiĝi.

La duan de Aprilo Ciro Smith okupis sin pri determinado de la situo de la insulo.

La antaŭan tagon li ekzakte notis la horon, je kiu la suno malaperis malantaŭ la horizonto, konsiderante la refrakton. Ĉi-matene ne malpli ekzakte li notis la horon, je kiu ĝi aperis denove. Inter la subiro kaj la leviĝo de la suno pasis dek du horoj kaj dudek kvar minutoj. Do, ses horojn kaj dek du minutojn post la sunleviĝo la suno pasos ekzakte la meridianon, kaj la punkto de ĉielo, kiun ĝi okupos en tiu ĉi momento, montros la Nordon.

Je tiu ĉi horo Ciro determinis la serĉatan punkton, markante du arbojn en la sama linio kun la suno, kiuj estis al li servontaj kiel signoj orientiĝaj; tiel li ricevis nevarian meridianon por sia posta observado.

Dum la du tagoj antaŭ bakado de brikoj oni okupadis pri kolektado de brulmaterialo. Oni detranĉadis branĉojn el arboj kreskantaj ĉirkaŭ la herbejo kaj kolektadis sekan branĉaron. Certe, ĉe tiu okazo oni ankaŭ iomete ĉasadis, des pli ke Pencroff estis jam posedanta kelkajn dozenojn da sagoj armitaj per tre akraj pintoj. Tio estis Top, kiu liveris tiujn ĉi pintojn alportante pikporkon, kvankam ne multe taŭgan por manĝi, sed valoran pro kovrantaj ĝin pikiloj. Tiujn pikilojn oni firme fiksis al sagoj, kaj la flugdirekton stabiligis plumoj de kakatuo, per kiuj oni ilin ĉirkaŭgluis. La reportero kaj Harbert rapide iĝis tre lertaj arkistoj. Tial en la Kamenoj jam ne mankadis har- kaj plumĉasaĵo, kapibaroj, agutioj, kunikloj, kolomboj, urogaloj kaj aliaj. La plejparton de tiuj animaloj oni ĉasis en la arbaro situanta sur la maldekstra bordo de Mizerikordio, kaj oni nomigis ĝin la Arbaro de Galbulo, honore al la memoro de birdoj, kiujn estis renkontintaj Pencroff kaj Harbert dum sia unua esplorado de la insulo.

La ĉasaĵon oni manĝis freŝe kuiritan, konservante nur ŝinkojn de kapibaroj, fumaĵitajn, post kovri ilin per aromaj folioj, super fajro el malseka ligno. Sed la manĝaĵo, kvankam nutra, daŭre konsistis nur el rostaĵoj kaj la manĝantoj kun plezuro aŭskultus la sonon de ordinara supo bolanta super fajro; tamen oni devis atendi ĝis la momento de fabrikado de la poto, kaj sekve ĝis konstruo de la forno.

Dum la ekskursoj, kiuj limiĝis nur al la ĉirkaŭaĵo de la brikfarejo, la ĉasantoj rimarkis la freŝan pason de iaj grandaj animaloj armitaj per fortikaj krifoj, sed ili ne povis rekoni la specon. Pro tio Ciro Smith rekomendis la plej grandan singardecon, ĉar estis probable, ke en la arbaro loĝas danĝeraj rabbestoj.

Li pravis. Efektive, unu tagon Gideono Spilett kaj Harbert ekvidis animalon tre similan al jaguaro. Feliĉe la rabbesto ne estis ilin atakinta, ĉar alie ili ne povus eviti gravajn vundojn. Gideono Spilett promesis al si, ke kiam li ekhavos pli bonan armilon, nome la fusilon, kiun postulis Pencroff, li tuj deklaros militon al rabbestoj kaj purigos de ili la insulon.

La Kamenoj, dum tiuj kelkaj tagoj, neniel estis aranĝataj por loĝi pli komforte, ĉar la inĝeniero esperis trovi, kaj en okazo de bezono konstrui, pli konvenan ŝirmejon. Oni nur kontentiĝis per fari freŝajn kuŝejojn el mosko kaj el sekaj folioj, kaj sur tiuj iomete krudaj litoj la lacaj laboristoj endormiĝadis profunde.

Oni kalkulis precize la tagojn, kiuj pasis ekde la katastrofo sur la Insulo Linkoln, kaj oni notis ilin regule. La kvinan de Aprilo, kiu estis merkredo, pasis dek du tagoj ekde la momento, kiam la vento ĵetis la rompiĝulojn sur tiun marbordon.

La sesan de Aprilo, tagiĝe, la inĝeniero kaj liaj kompanoj kolektiĝis sur la herbejo, kie estis okazonta la bakado de brikoj. Nature, tiun ĉi operacion oni devis fari en libera aero, kaj ne en fornoj; la aglomero de brikoj estis formonta enorman fornon, kiu mem bakos sin. La brulaĵo el faskoj da ligno estis dismetita sur tero, kaj poste ĉirkaŭigita per kelkaj vicoj da iomete sekigitaj brikoj, kiuj formis grandan kubon kun elkondukitaj ekstere fumduktoj. Tiu ĉi laboro daŭris la tutan tagon, kaj sole vespere oni subbruligis la faskojn.

Tiun ĉi nokton neniu dormis, kaj ĝis la mateno oni zorgeme gardadis, ke la fajro ne estingiĝu.

La operacio daŭris kvardek ok horojn kaj donis perfektajn rezultojn. Do la fumanta maso devis nun malvarmiĝi, kaj dume Nab kun Pencroff, gvidataj de Ciro Smith, kelkfoje liveris sur portiloj faritaj el branĉoj ŝarĝojn de kalcia karbonato, tre komunaj ŝtonoj, kiuj abunde troviĝis norde de la lago. Tiuj ŝtonoj, malkombiniĝantaj per varmo, transformiĝis en viglan kalkon, tre grasan, kiu dum la estingado forte ŝvelis, kaj estis tiel pura, kvazaŭ oni ĝin produktis per la kalcino de kreto aŭ de marmoro. Post miksado kun sablo, kio celis malpligrandigi la maletendiĝon de la maso dum ĝi solidiĝadis, tiu kalko formis bonegan morteron.

Danke al tiuj ĉiuj laboroj la naŭan de Aprilo la inĝeniero havis al sia dispozicio certan kvanton da kalko tute pretan kaj kelkajn milojn da brikoj.

obrazek

Do oni komencis, sen perdi la tempon, la konstruadon de forno, kiu devis servi al bakado de diversaj potoj, necesaj por la hejma uzo. Tio ne estis tro malfacila. Post kvin tagoj oni ŝarĝis la fornon per tiu karbo, kies malkovritan tavolon trovis la inĝeniero ĉe la defluo de la Torento Ruĝa, kaj fine la unua fumo eskapis el la kameno alta je dudek futoj. La herbejo transformiĝis en fabrikon, kaj Pencroff pretis esti kredonta, ke el tiu ĉi forno eliros ĉiuspecaj produktoj de la moderna industrio.

Antaŭ cio la kolonianoj fabrikis komunajn potaĵojn, necesajn por kuiri la manĝaĵojn. La bazmaterialo estis tiu sama argilo, al kiu Ciro Smith alĵetis iomete da kalko kaj da kvarco. Tiel preparata maso konstituis la veran "pipan argilon", el kiu oni faris potojn, formitajn sur konvenaj ŝtonoj, trinkvazetojn, telerojn, grandajn pelvojn kaj ĵarojn por tenadi akvon, ktp. La formoj de tiuj objektoj estis malgraciaj kaj neregulaj; tamen la kuirejo de la Kamenoj estis provizita per certa nombro da ilaro tiel valora, kvazaŭ oni uzis la plej belan kaolinon al ĝia produktado.

Estas necese mencii, ke Pencroff, deziranta ekvidi, ĉu tiu ĉi argilo, tiel preparita, meritas la nomon de "pipa argilo", fabrikis al si kelkajn primitivajn pipojn, kiujn li trovis tre ĉarmaj, sed mankis al ili la tabako, ho ve! Kaj tiu ĉi manko estis tre severa por Pencroff.

– La tabako ankaŭ venos, kiel ĉio alia! – li ripetadis en momentoj de erupcio de sia konfido absoluta.

Tiuj laboroj daŭris ĝis la dekkvina de Aprilo, kaj kompreneble la tempo estis konscience utiligata. La kolonianoj, kiuj iĝis potistoj, okupiĝis pri nenio alia, ol potfarado. Kiam Ciro Smith trovos konvena transformi ilin en forĝistojn, ili estos forĝistoj. Tamen morgaŭ estis dimanĉo, kaj eĉ la dimanĉo de Pasko, tial ĉiuj konsentis sanktigi tiun ĉi tagon per la ripozo. Tiuj Amerikanoj estis homoj religiemaj, skrupulaj observantoj de instrukcioj de la Biblio, kaj la situacio, en kiu ili troviĝis, povis nur progresigi iliajn sentimentojn de konfido al la Aŭtoro de ĉiuj aferoj.

Vespere, la dekkvinan de Aprilo oni definitive revenis al la Kamenoj. La reston de potaĵoj oni prenis kun si, kaj la forno estis estingita por atendi novan uzon. La revenon markis unu feliĉa incidento: la inĝeniero trovis substancon, kiu povis anstataŭigi la tindron. Oni scias, ke tiu spongeca kaj velura substanco devenas el certa genro de fungoj parazitantaj sur arboj. Konvene preparita ĝi estas tre flamiĝema, tiom pli se antaŭe oni saturis ĝin per kanona pulvo aŭ boligis en solvaĵo de kalia nitrato aŭ klorido. Tamen ĝis tiu ĉi tempo oni ne estis trovinta tian fungon, nek eĉ morkelon, kiu povis ĝin anstataŭigi. Tiun tagon la inĝeniero rekonis certan planton apartenantan al genro de asteracoj, kies ĉefaj varioj estas absinto, estragono, citronelo, meliso, kaj aliaj; eltirante kelkajn tufetojn, li prezentis ilin al la maristo:

  – Tenu, Pencroff, – li diris, – jen, kio faros plezuron al vi.

Pencroff rigardis atente la planton havantan longajn, silkecajn stipojn kaj folietojn kovritajn per lanugo simila al lano.

– He! Kio ĝi estas, sinjoro Ciro? – demandis Pencroff. – Sankta ĉielo! Ĉu tio estas tabako?

– Ne, – respondis Ciro Smith, – tio estas artemizio, absinto ĉina por la saĝuloj, kaj por ni ceteraj tio estas tindro.

Kaj, efektive, tiu artemizio, konvene sekigita, montriĝis substanco tre flamiĝema, precipe iomete pli poste, kiam la inĝeniero impregnis ĝin per kalia nitrato, alinome salpetro, kies tavoloj troviĝis sur la insulo.

Tiun ĉi vesperon la kolonianoj, kolektiĝinte en la centrala ĉambro, vespermanĝis konvene. Nab preparis brogaĵon de agutio, aroman ŝinkon de kapibaro, al kiu li aldonis kuiritajn bulbojn de "aladium macrophizum", sorton de herba planto el la familio de arumacoj, kiuj en tropika zono havas formon de arboj. La rizomoj estis tre bongustaj, tre nutraj kaj iomete similaj al tiuj, kiujn en Anglio oni nomas "Portlanda saguo", kaj en certa mezuro ili povis anstataŭigi la panon, kiu ankoraŭ mankis al la kolonianoj de la Insulo Linkoln.

Post la vespermanĝo, antaŭ iri dormi, Ciro Smith kaj liaj kamaradoj eliris iomete promeni sur la marbordo. Estis la oka horo vespere. La nokto anonciĝis belega. Estis kvin tagoj post la plenluno kaj la Luno ankoraŭ ne leviĝis, sed la horizonto jam arĝentiĝis per delikataj, palaj nuancoj, kiujn oni povus nomi la lunleviĝo. Sur aŭstrala zenito brilis arktaj stelaroj, kaj unuavice la Suda Kruco, kiun antaŭ kelkaj tagoj la inĝeniero admiris de sur la pinto de la Monto Franklin.

Ciro Smith observis kelktempe tiun ĉi bonegan stelaron, havantan ĉe supro kaj bazo du stelojn de unua magnitudo, en la maldekstra brako stelon de dua magnitudo, kaj en la dekstra stelon de tria magnitudo.

Post pripenso li demandis:

– Harbert , ĉu hodiaŭ estas la dekkvina de Aprilo?

– Jes, sinjoro Ciro, – respondis Harbert .

– Aha bone, se mi min ne trompas, morgaŭ estos unu el kvar tagoj de la jaro, dum kiu la tempo vera konkordas kun la tempo meza, tio estas, mia infano, ke morgaŭ, kun ĝusteco de kelkaj sekundoj, la suno pasos tra meridiano ĝuste tiam, kiam la horloĝo montros precize la dekduan horon. Se do la vetero estos bela, mi pensas, ke mi povos obteni la longitudon de la insulo kun proksimumo de kelkaj gradoj.

– Sen iloj, sen sekstanto? – demandis Gideono Spilett.

– Jes, – daŭre diris la inĝeniero. – Tial, des pli ke la nokto estas serena, mi penos ankoraŭ hodiaŭ vespere obteni nian latitudon, kalkulante la altitudon de la Suda Kruco, tio estas de aŭstrala ĉielpoluso. Vi komprenas bone, miaj amikoj, ke, antaŭ ol ni entreprenos iajn ajn seriozajn laborojn celantajn nin aranĝi ĉi tie, ne sufiĉas nur konstati, ke la tero estas insulo, sed oni ankaŭ devas, se eble, determini, en kia distanco ĝi situas ĉu de la kontinento Amerika, ĉu de la kontinento Aŭstralia, ĉu de ĉefaj arkipelagoj de Pacifiko.

– Efektive, – diris la reportero, – estas eble, ke anstataŭ konstrui domon, ni konstruos ŝipon, se hazarde montriĝus, ke ni troviĝas en la distanco de cent mejloj al bordo loĝata.

– Jen kial, – finis Ciro Smith, – mi provos ĉi-vespere obteni la latitudon de la Insulo Linkoln, kaj morgaŭ tagmeze mi penos kalkuli la longitudon.

Se la inĝeniero posedus sekstanton, aparaton permesantan mezuri kun granda precizeco la angulan distancon de objektoj per reflekto, la operacio prezentus nenian malfacilon. Ĉi-vespere per la altitudo de ĉielpoluso, morgaŭ per la paso de la suno trans meridiano, li obtenus la koordinatojn de la insulo. Tamen la aparato mankis, restis ĝin anstataŭigi.

Ciro Smith do revenis al la Kamenoj. En la lumo de fajro li rabotis du platajn latojn kaj ligis iliajn ekstremojn unu al la alia tiamaniere, ke ili formu ion similan al cirkelo, kies branĉoj povis kunŝoviĝi kaj disŝoviĝi. La punkto de fikso estis farita el forta dorno de akacio, trovita inter mortintaj branĉoj por brulado.

Post finigo de tiu instrumento la inĝeniero revenis sur la marbordon; la altitudon de ĉielpoluso oni devis mezuri super la videbla horizonto, tio estas super la horizonto de la maro, sed ĉar la Kabo de Krifo malvidebligis la sudan parton de la horizonto, tial restis serĉi pli konvenan postenon. Evidente la plej bona loko estus la bordo ekspozita direkte al la sudo, sed por atingi tie oni devis transiri la Riveron de Mizerikordo, kio estis malfacilaĵo.

En konsekvenco Ciro Smith decidis fari sian observaĵon sur la Plataĵo de Vasta Vido, enmetante en la kalkulon ĝian altecon super la nivelo de la maro – la altecon li intencis mezuri morgaŭ per simpla procedo de elementa geometrio.

La kolonianoj do, irante laŭlonge de la maldekstra bordo de la Rivero de Mizerikordo, venis al la plataĵo kaj lokiĝis sur ĝia rando orientita nordokcidente kaj sudoriente, tio estas laŭ la linio de pitoreske eltranĉitaj rokoj, kiuj bordis la riveron.

Tiu parto de plataĵo dominis je kvindek futoj da alteco la dekstran bordon, kiu laŭ unua deklivo malleviĝadis al la ekstremo de la Kabo de Krifo, laŭ dua al la suda bordo de la insulo. Nenia obstaklo do haltigis la rigardon, kiu entenis duoncirklon da horizonto, de la kabo ĝis la Promontoro de Reptilio. En la sudo, tiu horizonto, prilumata de unua brilo de la Luno, tranĉiĝis vive de la ĉielo kaj povis esti la celo de observaĵo kun certa precizo.

Ĉi-momente la Suda Kruco ekprezentis sin al la observanto en renversa pozicio, la stelo alfa markis ĝian bazon, kiu estas la plej proksima al la aŭstrala poluso.

Tiu ĉi stelgrupo ne situas tiel proksime al antarkta poluso kiel la norda stelo al arkta poluso. La stelo Alfa deŝoviĝas de la poluso je ĉirkaŭ dudek sep gradoj, kaj Ciro Smith sciis tion kaj estis enmetonta tiun ĉi distancon en siaj kalkuloj. Li penis ankaŭ fari observaĵon en la momento, kiam ĝi trapasis meridianon sub la poluso, kio devis plifaciligi lian operacion.

Ciro Smith direktis do unu branĉon de sia ligna cirkelo al la horizonto de maro, la alian al la stelo Alfa, same kiel li farus tion per la lorno de mezurinstrumento, kaj la angulo inter la du branĉoj montris la angulan distancon, kiu separis la stelon Alfa disde la horizonto. Por solide fiksi la obtenitan angulon, li alpinglis per dornoj la du branĉojn de sia instrumento al la tria transversa lato, kaj danke al tio ilia reciproka pozicio tenis sin firme.

Farinte tion, restis jam nur mezuri la obtenitan angulon, reduktante la observaĵon al la marnivelo tiamaniere, ke oni tenu kalkulon de konkaveco de la horizonto, kio siavice necesigis mezuron de la alteco de plataĵo. La valoro de tiu ĉi angulo donos tiel la altitudon de stelo Alfa, kaj konsekvence la altitudon de la poluso super la horizonto, alinome la latitudon de la insulo, ĉar la latitudo de ajna punkto de terglobo estas ĉiam egala al la altitudo de la poluso super la horizonto en tiu ĉi punkto.

La kalkuladon oni formetis ĝis morgaŭ, kaj, je la deka, ĉiuj jam estis profunde dormantaj.

Noto: Ĉi tio estas ekzerca projekto. Tial ĝi povas enteni erarojn kaj mistradukaĵojn. Se vi rimarkas ion neĝustan aŭ eraran, bonvolu min sciigi pri tio. Dankon.


<<  |  <  |  >