La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XIV

Ordigado de vestojn. – Latitudo de la insulo. – Ekskurso norden. – Ostrejo. – Projektoj por la estonteco. – La paso de la suno tra la meridiano. – Koordinatoj de la Insulo de Lincoln.

Venonttage, la 16-an de aprilo – en la Paska Dmanĉo – la setlantoj forlasis la Kamentubojn ĉe sunleviĝo por lavi siajn subvestojn kaj purigi la vestojn. La inĝeniero atendis, ke ricevinte la necesajn ingrediencojn: sodon aŭ kalion, grason aŭ oleon, li povos produkti sapon. Oni ankaŭ decidis konsideri en la ĝusta tempo kaj loko aferon tiel gravan kiel refreŝigado de la vestaron. La vestoj, kiujn ili portis, povis elteni aliajn ses monatojn, ĉar ili estis fortikaj kaj oni povis uzi ilin ĉe peza fizika laboro. Tamen ĉio dependis de la situo de la insulo rilate al la loĝataj teroj. Kaj al ĉi tiu grava demando ili devis respondi en la sama tago, se vetero permesos.

La suno leviĝanta ĉe la horizonto anoncis mirindan tagon, unu el tiuj belaj aŭtunaj tagoj, kiuj estas kiel la lasta adiaŭo al somero.

Do oni decidis dediĉi ĉi tiun dimanĉon al promenado, aŭ pli ĝuste al vizito de la parto de la insulo inter la norda bordo de la lago kaj la Golfo, de Ŝarko kaj eĉ, se la tempo permesus, atingi la nordan ekstremon de Kabo de Malsupra Makzelo. Oni decidis matenmanĝi inter la dunoj kaj reveni hejmen nur vespere.

Je la deka kaj duono matene nia teamo ekmarŝis laŭ la kanala bordo. Aliflanke, sur la Insulo de Savo, aroj da birdoj ĉirkaŭpromenis. Ili apartenis al la genro de plonĝiloj. Ili estas facile rekonitaj per sia malagrabla krio, rememoriga pri azenbleko. Pencroff, kiu interesiĝis pri ili el pure kulinara vidpunkto, ricevis kun konsiderinda kontento la novaĵon, ke ilia viando, kvankam nigreta, estas sufiĉe bongusta.

Grandaj amfibiaj bestoj ankaŭ estis vidataj rampante sur la sablo; verŝajne fokoj, kiuj elektis la insuleton por sia rifuĝejo. Ili ne povus esti traktataj kiel krudmaterialo por bakado, ĉar ilia viando, plena de olea graso, havas neelteneblan guston; Cyrus Smith tamen observis ilin kun granda atento, kaj, sen esprimi siajn pensojn, li nur diris al siaj kunuloj, ke ili baldaŭ devas denove viziti la insuleton.

La bordoj, laŭ kiuj marŝis la setlantoj, estis kovritaj per amaso da konkoj, kiuj povus iĝi la dekoracio de la plej grandaj kolektoj. Pli utilan eltrovon faris Nab. Inter la rokoj elmontritaj de la malfluso, li trovis grandegan ostrejon. Ĉi tiu loko estis kvar mejlojn for de la Kamentuboj.

– Hodiaŭ estas la bonŝanca tago por Nab – ekkriis Pencroff, rigardante la ostrejon.

– Vere ĉi tio estas feliĉa malkovro – diris la raportisto. – Kaj se estas vero, ke ĉiu ostro produktas kvindek ĝis sesdek mil idojn jare, ni havos neelĉerpeblan provizon da ili.

– Mi havas impreson, ke ostroj ne estas tre nutraj – diris Harbert.

– Efektive – respondis Cyrus Smith. – Ili enhavas tre malmulte da proteino, kaj iu, kiu volis vivteni nur per ili, devus manĝi almenaŭ dek kvin ĝis dek ses dekduojn da ili ĉiutage.

– Bonege! – diris Pencroff. – Ni povus manĝi ilin dozene antaŭ ol ili elĉerpiĝos. Ĉu ni povas kolekti kelkajn por hodiaŭa matenmanĝo?...

Kaj ne atendante respondon, anticipante aprobon, la maristo kaj Nab deŝiris certan kvanton da tiuj moluskoj kaj metis ilin en reton, kiun Nab plektis el fibreca hibiska arbusto, kaj enhavantan ankaŭ la reston de manĝprovizo. Poste ili marŝis plue laŭ la marbordo, inter la dunoj kaj la maro.

Ĉi tiu tuta parto de la insulo, ĝis la punkto kie la Golfo de Usono finiĝis, nomita Kabo de Malsupra Makzelo, estis seka kaj arida. Estis nenio videbla krom sablo kaj konkoj, kaj tie kaj aliloke restaĵoj de lafo. La dezertaj bordoj estis loĝataj de aroj da marbirdoj: mevoj, grandaj albatrosoj kaj sovaĝaj anasoj, kiuj metis la frandemecon de Pencroff al severa provo. Li provis pafi al ili per sia pafarko, sed vane ĉar ili flugis tro alte.

Tial la maristo ripetis sian postulon:

– Vidu, sinjoro Cyrus – li diris – krom se ni havas almenaŭ unu ĉaspafilon, ĉasi ne estos al ni facila.

– Vi pravas, Pencroff – respondis la raportisto – sed tio dependas nur de vi! Akiru feron por la bareloj, ŝtalon por la rigliloj, salpetron, karbon kaj sulfuron por la pulvoro, kaj plumbon por la kugloj, kaj Cyrus faros al ni pafilojn de la plej bona kvalito.

– Rilate la substancojn – respondis la inĝeniero – mi ne dubas, ke ni trovos ilin sur la insulo. Sed pafilo estas ekstreme delikata instrumento kaj postulas tre precizajn ilojn. Ĉiuokaze, ni pripensos tion poste.

– Kial ni forĵetis ĉiujn armilojn estantaj en la nacelo kaj ĉiujn ilojn, eĉ poŝtranĉilojn! – ekkriis Pencroff.

– Ĉar alie – respondis Harbert – la balono estus ĵetinta nin sur la fundon de la maro.

– Estas nenio por priparoli, vi pravas, knabo! – diris la maristo. Poste li aldonis, ŝanĝante la temon de la konversacio:

– Mi imagas al mi, kian stultan mienon devis fari Jonathan Forster kaj liaj kolegoj, kiam la sekvantan matenon ili vidis, ke la placo estas malplena kaj la balono forflugis!

– Tio estas tute indiferenta al mi, kion ili pensis aŭ diris! – diris la raportisto.

– Mi devas konfesi, ke mi havis bonan ideon! – diris Pencroff fiere.

– Bonega ideo, Pencroff – respondis Gideon Spilett ridante. – Ni ŝuldas al ĝi nian restadon sur ĉi tiu dezerto.

– Mi preferas tion ĉi ol esti en la manoj de la suduloj! – ekkriis la maristo – precipe de kiam sinjoro Cyrus bonvolis kuniĝi kun ni!

– Mi kundividas ĉi tiun opinion! – respondis la raportisto. – Ĉiuokaze kio mankas al ni ĉi tie? Nenio!

– Krom... ĉio! – ekkriis Pencroff, ekridante.

– Sed se ne hodiaŭ, tiam iam ni povos eliĝi el ĉi tie!

– Eble eĉ pli frue ol vi atendas, miaj amikoj – diris la inĝeniero. – Se nur la Insulo de Lincoln ne estas tro malproksime de iu ajn el la loĝataj insularoj aŭ la ĉeftero. Ni ekscios tion maksimume post unu horo. Mi ne havas ĉe mi mapon de la Pacifika Oceano, sed mi sufiĉe klare memoras, kiel aspektas la suda parto. La latituda kalkulo de hieraŭ montras, ke Insulo de Lincoln situas inter Nov-Zelando kaj Ĉilio. Sed la du landoj estas apartigitaj je almenaŭ ses mil mejloj. Do nur restas al ni kalkuli. kie nia insulo troviĝas en ĉi tiu grandega spaco, kaj tion ni ekscios baldaŭ.

– Ĉu estas vere, ke la Insularo Paumotu estas plej proksima al ni laŭ latitudo? – demandis Harbert.

– Jes, jes – respondis la inĝeniero – sed ni estas almenaŭ mil ducent mejlojn for de ĝi.

– Kaj tie? – demandis indikante suden Nab, kiu aŭskultis la interparolon kun granda intereso.

– Tie estas nenio – respondis Pencroff.

– Nu – demandis la raportisto – kaj se la Insulo de Lincoln estas nur ducent aŭ tricent mejlojn de Nov-Zelando aŭ de la bordo de Ĉilio?

– Ĉi-okaze – respondis la inĝeniero – anstataŭ konstrui domon, ni konstruos ŝipon kaj sinjoro Pencroff prenos la stirilon...

– Tute volonte, sinjoro Cyrus! – ekkriis la maristo. – Mi estas preta fariĝi kapitano, se vi povas elpensi manieron konstrui ŝipon, kiu tenus nin sur la maro!

– Ni konstruos ĝin se estus necese! – respondis Cyrus Smith.

La tempo por observado alproksimiĝis. Kiel Cyrus, havante neniun instrumenton, povas determini la trairon de la suno tra la meridiano de la insulo? Tion ĉi Harbert neniel povis konjekti.

La setlantoj tiam estis ses mejlojn for de la Kamentuboj, proksime de la dunoj, inter kiuj ili trovis la inĝenieron savitan per tia mistera maniero. Ili haltis tie por prepari matenmanĝon, ĉar jam estis la dekunua kaj duono. Harbert kuris por dolĉa akvo el proksima torenteto kaj alportis ĝin en kruĉo, kiun Nab prenis kun si.

Dume Cyrus Smith komencis preparojn por sia astronomia observado. Li do elektis puran kaj ebenan lokon ĉe la marbordo, kiun la maro tute glatigis ĉe malfluso. Cetere ne gravis ĉu la surfaco estas tute plata aŭ ne, same kiel estis ankaŭ egale, ĉu la ses futojn longa stango, kiun li metis en la sablon, leviĝis vertikale. Male, la inĝeniero klinis ĝin iomete al la sudo, do en la kontraŭa direkto al la suno, ĉar oni devas memori, ke la loĝantoj de la insulo de Lincoln, ĉar ilia insulo troviĝis en la suda hemisfero, vidis la tagan stelon ĉirkaŭstreki sian arkon super la norda horizonto.

Nur tiam Harbert komprenis, kiel Cyrus intencis esplori la momenton de la trairo de la suno trans la meridiano de la insulo. Tio devis okazi helpe de ombro, kiun la stango ĵetis sur la sablon.

Efektive, en la momento, kiam la ombro atingis sian minimuman longon, devis esti tagmezo mem; do necesis zorge sekvi la finon de la ombro por kapti la momenton, kiam la ombro, kiel eble plej mallongiĝinte, rekomencos plilongiĝi. Inklinante la stangon al la sudo, Cyrus Smith pliigis la longon de la ombro,kaj pro tio faciligante vidi ĉiujn ĝiajn ŝanĝojn. Ni scias, ke ju pli longa estas la mano sur horloĝo, des pli precize vi povas spuri ĝian movon. La ombro de la stango anstataŭigis la maneton sur la horloĝo.

Kiam Cyrus Smith sentis, ke la ĝusta momento venis, li genuiĝis sur la sablo kaj, uzante lignajn kejlojn, kiujn li enŝovis en la teron, komencis marki la laŭgradan mallongiĝon de la ombro de la stango. Liaj kunuloj kunvenis ĉirkaŭ li, rigardante ĉi tiun agadon kun la plej granda atento.

La raportisto tenis sian horloĝon preta por marki la ĝustan horon, kiam la ombro estos plej mallonga. Ĉar estis la 16-a de aprilo, la tago, en kiu reala tempo respondas al averaĝa horloĝa tempo, la horo markita de Gideon Spilett devis esti la sama kiel en Vaŝingtono; ĉi tio laŭsupoze faciligus la kalkulojn.

Dume la suno malrapide antaŭeniris; la ombro de la stango pli kaj pli mallongiĝis, ĝis fine, ĝuste kiam ŝajnis al Cyrus, ke ĝi rekomencas kreski, li demandis:

– Kioma horo estas?

– La kvina kaj unu minuto – Gideon Spilett tuj respondis. Necesis nun senprokraste komenci la kalkulon. Tiu estis simpla kalkulo.

La diferenco inter la meridiano de Vaŝingtono kaj la meridiano de la insulo estis, kiel ni vidas, ĉirkaŭ kvin horoj; tio signifas, ke estis tagmezo sur la Insulo de Lincoln, kiam estis jam la kvina posttagmeze en Vaŝingtono.

Cyrus Smith anoncis la rezulton de la kalkulo al siaj kunuloj kaj aldonis, ke la Insulo de Lincoln estis tiel malproksima de iu ajn tero aŭ insularo, ke estus freneze riski tiel longan navigadon en simpla, delikata boato.

La kalkuloj de la inĝeniero montris, ke ĝi estas apartigita de Tahitio kaj la Insuloj Paumotu je almenaŭ mil ducent mejloj, de Nov-Zelando je pli ol mil okcent mejloj, kaj de la amerika marbordo je ĉirkaŭ kvar mil kvincent mejloj. Insulo de Lincoln situis inter la tridek-kvina kaj tridek-sepa paralelo de latitudo kaj inter la cent kvindek-kvina kaj cent-kvindek-kvina meridianoj okcidenten de la Greenwich Meridiano.

Cyrus Smith pensis longe, sed li neniel povis rememori al si, ke iu insulo en ĉi tiu parto de la Pacifika Oceano okupis la pozicion destinitan por la Insulo de Lincoln.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.