La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Konstruado de ŝipo. – Dua rikolto de greno. – Baleno. – Harpuno. Distranĉado de baleno. – Uzo de balenostoj. – Fine de majo. – La plenumita revo de Pencroff.
Post kiam Pencroff decidis pri io, li ne ripozis kaj ne lasis aliajn ripozi ĝis li plenumis ĝin. Ĉi-foje li volis viziti la insulon Tabor, kaj ĉar tio postulis ŝipon de certa grandeco, oni do devis konstrui tian boaton.
Interkonsilinte kun la maristo, la inĝeniero decidis, ke ili konstruos ŝipon longan tridek kvin futojn kaj larĝan naŭ futojn; devis esti ferdeko laŭ ĝia tuta longo, kun du kajutoj, dividita per triangula velo, alivorte, kun veloj facile manovreblaj.
Ili nur hezitis, kiun arbon uzi por konstruado: abio aŭ ulmo. Fine, ili decidis pri abio, la ligno kun kiu estas facile labori kaj kiu povas elteni mergon en akvo same kiel ulmon.
Tuj post kiam oni elektis la arbojn, oni dehakis, purigis kaj zorge tranĉis ilin en tabulojn. Ok tagojn poste, en niĉo inter la Kamentuboj kaj la rokmuro, ŝiplaborejo estis konstruita.
Cyrus Smith ne komencis ĉi tiun taskon blinde. Ŝipkonstruado estis konata al li, kiel preskaŭ ĉio alia – kaj li komence desegnis planon de la ŝipo. Krome, li havis helpon en la persono de Pencroff, kiu, laborinte dum pluraj jaroj en ŝipkonstruejoj en Broklino, konis la praktikan flankon de tiu ĉi profesio. Post preciza kalkulo kaj zorgema konsidero, ili komencis efektivigi sian entreprenon.
Pencroff estis pasia pri tiu ĉi laboro kaj eĉ ne momenton estis ĝin forlasanta.
Nur unu afero povus distri lin de la laborejo, kaj nur por unu tago. Tio estis la dua grenrikolto, planita por la 15-a de aprilo. Ĝi estis same sukcesa kiel la unua kaj produktis la atendatan kvanton da greno.
– Ni havas jam unu kaj duonon da kvarono, sinjoro Cyrus! – diris Pencroff post zorga mezurado de siaj provizoj.
– Unu kaj duono da kvarono – respondis la inĝeniero. – Do kalkulante ducent sesdek mil grajnojn po kvarono, ni jam havas sescent kvindek mil grajnojn. Jes!…
– Nu, tiam ĉi-foje ni semos ĉion – ekkriis la maristo – tamen konservante malgrandan rezervon.
– Prave, Pencroff; kaj se la venonta rikolto alportos similan proporcion al la hodiaŭa, ni havos kvincent buŝelojn da tritiko.
– Kaj ĉu estos pano?
– Estos.
– Do ni devas konstrui muelejon!
– Ni konstruos ĝin.
La tria grenbedo estis pli granda ol la du antaŭaj kaj la grundo, kiel eble plej zorge preparita, akceptis la altvalorajn semojn. Farinte ĉi tion, Pencroff revenis al laboro super la ŝipo.
Dum tiu tempo Gideon Spilett kaj Harbert estis ĉasantaj en la areo kaj ankaŭ iris sufiĉe malproksimen en nekonatajn partojn de la Arbaro de Malproksima Okcidento. Dum unu el tiuj ekskursoj, Gideon Spilett faris valoran malkovron.
Estis la 30-a de aprilo. La du ĉasistoj enprofundiĝis en la sudorientan parton de la Arbaro de Malproksima Okcidento, kiam subite la raportisto, kvindek paŝojn antaŭ Harbert, ĝisiris al maldensejo, kie la pli maldense kreskantaj arboj permesis trapasi la sunradiojn.
La unua afero, kiu kaptis la atenton de Spilett, estis la stranga odoro eligata de la plantoj kun rektaj, cilindraj kaj disbranĉitaj tigoj, sur kiuj pendis floroj en grapoloj kaj tre etaj semoj. Li elŝiris kelkajn el ili kaj reveninte al sia kunulo demandis:
– Rigardu, Harbert, kio ĉi tio estas?
– Kaj kie vi trovis ĉi tiun planton, sinjoro Spilett?
– Tie, en la maldensejo, kie multe da ili kreskas.
– Sinjoro Gideon – diris Harbert – ĉi tiu malkovro certigos al vi la eternan dankemon de Pencroff!...
– Do ĉu tio ĉi estas tabako?
– Jes. Kvankam ne la unua kvalito, sed tamen tabako!...
– Ho, kiel feliĉa estos nia bona maristo! Kaj ankaŭ por ni ĝi estos plia plezuro, ĉar li ne forbruligos ĉion memstare.
– Mi havas ideon, sinjoro Spilett, – ekkriis Harbert. – Ni diru nenion al Pencroff antaŭ ol ni preparos ĉi tiujn foliojn, kaj unu belan matenon ni donos al li plenigitan pipon.
– Konsentite, Harbert; kaj en ĉi tiu tago nia nobla kunulo nenion plu bezonos por esti feliĉa!
La raportisto kaj Harbert faris grandan provizon de la altvalora planto kaj revenis al Granita Palaco, kaŝante sian akiritaĵon tiel zorge kvazaŭ ĝi estus kontrabando, kaj Pencroff la plej kruela el doganistoj.
Cyrus Smith kaj Nab estis allasitaj al la sekreto. La maristo nenion suspektis, kaj dume ili sekigis ĉi tiujn maldikajn foliojn, hakis kaj pribruligis ilin sur varmaj ŝtonoj. Tio daŭris du monatojn kaj ne altiris la atenton de Pencroff, kiu estis tiel okupata konstrui la ŝipon, ke li revenis al la Granita Palaco nur je la manĝotempo.
Ankoraŭfoje lia ŝatata laboro estis interrompita de fiŝkapta aventuro, en kiu partoprenis ĉiuj kolonianoj.
De kelkaj tagoj ili vidis surmare, tri aŭ kvar mejlojn de la bordo, grandegan beston: ĝi estis granda baleno.
– Kia dolĉaĵo estus meti la manojn sur ĝin! – ekkriis la maristo. – Ha, se ni havus ŝipon kaj harpunon en bona stato, mi tre volonte ŝatus ĉasi ĝin.
– Kia domaĝo, Pencroff – diris Gideon Spilett. – Kaj ankaŭ mi ŝatus vidi vin uzi harpunon. Ĉi tio devas esti interesa ĉaso.
– Interesa kaj sufiĉe danĝera – diris la inĝeniero – sed nuntempe ĝi superas niajn kapablojn.
– Mi miras – diris la raportisto – ke oni povas renkonti balenon en tia latitudo.
– Kaj kio estas tiel stranga pri tio, sinjoro Spilett – respondis Harbert. – Ni estas en la parto de la Pacifika Oceano, kiun anglaj kaj usonaj fiŝkaptistoj nomas la Kampo de Balenoj, kaj estas ĝuste ĉi tie, inter Nov-Zelando kaj Sudameriko, kie oni renkontas la plej nombrajn balengrupojn de la suda hemisfero.
– Vere – diris Pencroff. – Mi efektive miras, ke ni ĝis nun ne vidis pli da ili.
Kaj la maristo revenis al sia laboro kun sento de elreviĝo. Tia akiraĵo utilus al la loĝantoj de la setlejo, ĉar la oleo, graso kaj balenostoj estus utila por multaj aferoj!
Dume, la besto ne forlasis la insulon kaj la kolonianoj povis konstante kontroli ĝiajn movojn. La baleno, penetrinte profunde en la vastan Golfon de Usono, transnaĝis ĝin rapide de Kabo de Makzelo ĝis Kabo de Akra Krifo. Foje ĝi alproksimiĝis al la insulo kaj oni povis pririgardi ĝin pli detale. Ĝi estis fakte aŭstralia baleno, tute nigra, kun kapo pli plata ol tiu de nordaj balenoj.
La 3-an de majo, Nab, starante ĉe la kuireja fenestro, kriis, ke la baleno blokiĝis sur la sabla bordo de la insulo.
Ĉe ĉi tiu novaĵo, ĉiuj forlasis siajn laborojn kaj kune kuris al la marbordo.
La baleno fiksiĝis sur la sablo tri mejlojn de Granita Palaco kaj ĉe alta marnivelo. Lia pozicio estis tre malfacila. Ĉiuokaze, necesis rapidi por detranĉi lian retiriĝon.
Do ili kuris kiel eble plej rapide kun stangoj kaj lancoj, transiris la ponton super la Rivero de la Kompato, eniris sur la marbordajn sablojn, kaj post dudek minutoj ili trovis sin apud grandega besto, super kiu jam ŝvebis birdaroj.
– Kia monstro! – Nab ekkriis.
Kaj tiu ĉi esprimo estis tute pravigita – ĉar ĝi estis giganto pezanta almenaŭ cent kvindek mil funtojn! Tamen estis sufiĉe strange, ke ĝi ne moviĝis kaj ne provis atingi la akvon uzante la fluson. Tiu ĉi mistero baldaŭ solviĝis kiam, post la defluo, la setlantoj povis proksimiĝi al la besto.
La baleno jam estis mortinta. Harpuno elstaris de ĝia dekstra flanko.
– Ĉu estas balenŝipoj en ĉi tiuj partoj? – demandis Gideon Spilett, vidinte la harpunon.
– De kio vi konkludas ĉi tion?… – demandis la maristo.
– Ĉar la harpuno estas ankoraŭ fiksita en la flanko de la besto.
– Eh! Sinjoro Spilett, tio pruvas nenion – respondis Pencroff. – Oni vidis balenojn veturi milojn da mejloj kun harpuno en la flanko, kaj eĉ se la baleno estis ponardita en la nordo de Atlantiko kaj venis por morti ĉi tie en la sudo de la Pacifiko, estas nenio stranga pri tio.
– Tio eblas – diris Cyrus Smith. – Tamen ni pririgardu ĉi tiun harpunon. Verŝajne, laŭ komuna kutimo, la nomo de la ŝipo estis ĉizita sur ĝi. Pencroff tiris la harpunon de la flanko de la baleno kaj legis la sekvan surskribon sur ĝi:
Maria Stella
Vineyard
– Ŝipo el la Vineyard! Ŝipo el mia ŝtato! – ekkriis la maristo. – Maria Stella! Mirinda balenŝipo, bela ŝipo, kiun mi bone konas. Ho, miaj amikoj, la Vineyard-ŝipo, la Vineyard-balenŝipo!
Kaj bona Pencroff, skuante sian harpunon, ripetis, ne sen emocio, tiun ĉi nomon proksiman al sia koro, la nomon de sia naskiĝlando!...
Ĉar estis malfacile kredi, ke Maria Stella venos por postuli sian predon, oni decidis kvaronigi la beston antaŭ ol ĝi komencis putriĝi.
Pencroff iam servis sur balenkapta ŝipo, do li povis direkti la kvaronigadon. Kvankam ĝi estas tre malagrabla agado, ĉiuj partoprenis ĝin.
La graso, tranĉita en foliojn dikaj je du futoj kaj duono kaj poste dividita en partojn, kiuj ĉiu povus pezi ĉirkaŭ mil funtojn, estis fandita en grandaj argilaj vazoj alportitaj al la marbordo. La lango sole disponigis ses mil funtojn da graso, aŭ balenoleo. Krom graso, kiu certigis longdaŭran provizon de stearino kaj glicerino, estis ankaŭ balenostoj, kiuj povus esti utilaj en la estonteco. Ili estas kornstrioj situantaj en la supra parto de la balenbuŝo, tre flekseblaj kaj aspektantaj kiel du grandaj kombiloj.
Kiam la kolonianoj revenis hejmen post la kompletigado de ĉi tiu laboro, Cyrus Smith prenis dekduon da pecoj de balenostoj, tranĉis ilin en ses egalajn pecojn, kaj akrigis ilin ĉe la finoj.
– Kaj por kio ĉi tio utilos, sinjoro Cyrus? – demandis Harbert?
– Por mortigi lupojn, vulpojn kaj eĉ jaguarojn – respondis la inĝeniero.
– Nun?
– Ne, vintre, kiam ni jam havos glacion.
– Mi ne komprenas – diris Harbert...
– Vi komprenos post momento, mia infano – respondis la inĝeniero. – Ĉi tiu kaptilo ne estas mia invento. Ĝin ofte uzas aleŭtaj ĉasistoj en Alasko. Kiam venos frosto, mi forte fleksos ĉiun balenoston, verŝos akvon sur ĝin kaj elmetos ĝin al frosto, por ke la dika tavolo de glacio evitu, ke ĝi rektiĝos. Tiam mi disĵetos ilin sur la neĝon, kovrante ilin per tavolo da graso. Kio okazos se malsata besto glutos unu el ĉi tiuj inventaĵoj? La varmo en ĝia stomako fandos la glacion, kaj subite la rigidiĝinta balenosto trapikos ĝian internon per siaj akrigitaj finoj.
–Bonega ideo! – ekkriis Pencroff.
– Kaj kiu savos al ni kuglojn kaj pulvon – respondis Cyrus Smith.
– Ĝi valoras pli ol la fosaĵoj!… – aldonis Nab.
La konstruo de la ŝipo daŭre progresis, kaj je la fino de la monato estis jam klare, ke la ŝipo nepre restos flosanta.
Pencroff senlace laboris kaj necesis la vere fera sano de la maristo por elteni ĉiujn tiujn malfacilaĵojn. Liaj kunuloj sekrete preparis rekompencon por liaj klopodoj, kaj la 31-an de majo, la maristo estis spertonta unu el la plej grandaj plezuroj de sia vivo.
Tiutage, je la fino de la vespermanĝo, kiam Pencroff estis ĵus leviĝanta de la tablo, Gideon Spilett metis la manon sur lian ŝultron:
– Ne rapidu tiel, Pencroff – tiamaniere oni ne foriras. Ĉu vi forgesis pri deserto?
– Dankon, sinjoro Spilett – respondis la maristo. – Tempo por reveni al laboro.
– Nu!... Alian tason da kafo, mia amiko...
– Dankon…
– Kaj eble pipon?…
Pencroff subite leviĝis kaj lia larĝa, honesta vizaĝo paliĝis, kiam la raportisto donis al li plenigitan pipon kaj Harbert donis al li ardantan karbon.
Li volis ion diri, sed li ne povis, nur subite li ekkaptis la pipon, levis ĝin al la buŝo, kaj poste, metinte la karbon sur ĝin, ekblovis kvin aŭ ses fojojn.
Blua kaj bonodora fumo aerdisiĝis, kaj el malantaŭ ĝiaj nuboj aŭdiĝis voĉo tremanta pro emocio:
– Tabako! Vera tabako!
– Jes, Pencroff – respondis Cyrus Smith – kaj eĉ bonega tabako!
– Ho Dia Providenco! Potenca Kreinto de ĉiuj aferoj! – ekkriis la maristo. – Nun nenio mankas sur nia insulo!… Kaj li fumis, fumis, fumis!
– Kiu faris ĉi tiun malkovron? – li fine demandis. – Estis verŝajne vi, Harbert?
– Ne, sinjoro Pencroff – tio estis sinjoro Spilett.
– Sinjoro Spilett! – ekkriis la maristo, premante la raportiston al sia brusto kvazaŭ li volus strangoli lin.
– Uf... Pencroff – ekkriis Gideon, reprenante sian perditan spiron. – Donu iom da via dankemo al Harbert, kiu rekonis ĉi tiun planton, al Cyrus, kiu preparis ĝin, kaj al Nab, kiu trovis tiel malfacile sekreti ĉi tiun tutan aferon...
– Mi iam repagos al vi por ĉi tio, miaj amikoj! – respondis la maristo. – Mi estas preta doni mian lastan sangoguton por vi!
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.