La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
Nab ankoraŭ ne estas ĉi tie. – Supozoj de la raportisto. – Vespermanĝo. – Malbonaŭgura nokto. – Terura ŝtormo. – Nokta ekspedicio. – Lukto kontraŭ vento kaj pluvo. – Ok mejlojn for de la unua kampadejo.
Gedeon Spilett ĵus staris sur la marbordo, senmova, kun la manoj kunmetitaj malantaŭ sia dorso, kaj rigardis la oceanon, el kiu ĉe la horizonto emerĝis granda nigra nubo kaj leviĝis rapide supren. La vento jam estis sufiĉe forta kaj fariĝis pli kaj pli malvarma vespere. La unuaj simptomoj de la ŝtormo estis videblaj.
Harbert eniris la Kamentubojn, kaj Pencroff aliris la raportiston. Tiu, enpensiĝinta, ne rimarkis la proksimiĝantan mariston.
– Ni havos teruran nokton, sinjoro Spilett! – diris la maristo. La raportisto, vekiĝinta el sia revado, turnis sin al la maristo:
– Je kiu distanco de la bordo ni detranĉis la balonon kaj la vento forportis nian kunulon?
La maristo tute ne atendis similan demandon. Pensinte momenton, li respondis:
– Je distanco de kelkaj cent klafoj, aŭ ĉirkaŭ mil futoj.
– Do Cyrus Smith falis en la maron mil futojn de la bordo?
– Pli malpli – Pencroff respondis.
– Ankaŭ lia hundo?
– Ankaŭ.
– Se la inĝeniero dronis, mi miras, ke ankaŭ Top mortis kaj ke la oceano ne elĵetis la korpojn de Cyrus Smith kaj lia hundo – diris Gideon Spilett.
– Tio estas nenio stranga en tiel furioza maro – respondis la maristo. – Cetere la akvokurento povus ilin forporti kaj forĵeti ilin ie pli malproksime.
– Vi do pensas, ke nia kamarado dronis? – demandis denove la raportisto.
– Tia estas mia opinio.
– Kaj mi opinias – diris Gideon Spilett – kun la tuta respekto, kiun mi havas por via sperto, sinjoro Pencroff, ke estas neeble, ke Cyrus Smith kaj lia hundo malaperis tute senspure."
– Mi ŝatus kunhavigi vian opinion, sinjoro Spilett – respondis la maristo. – Sed mi pensas, ke estas alie.
Dirinte tion, la maristo revenis al la Kamentuboj. Estis fajro sur la fajroloko. Harbert alĵetis faskon da seka ligno kaj hela flamo disvastigis sian brilon en la mallumaj anguloj de la koridoroj.
Pencroff tuj komencis prepari nutran vespermanĝon, ĉar ĉiuj estis elĉerpitaj. Li konservis la kurukusojn por la sekva tago; nun li deŝiris du tetroj el iliaj plumoj, kaj palisumante ilin sur turnorostilon improvizitan el peco da bastono, rostis ilin malrapide super la fajro.
Estis jam la sepa vespere kaj Nab ankoraŭ ne estis tie. Pencroff komencis maltrankviliĝi. Li timis, ĉu Nab suferis akcidenton en la nekonata lando, aŭ ĉu pro malespero li prenis sian propran vivon. Tamen, Harbert eltiris tute kontraŭajn konkludojn. Laŭ lia opinio, se Nab ankoraŭ ne revenis, tio estis ĉar ia nova cirkonstanco devis okazi, kiu instigis lin daŭrigi sian serĉadon kaj kreis esperon en lia koro. Eble li renkontis ian signon aŭ ian spuron de homa piedo, eble li trovis restaĵojn de objektoj elĵetitaj de la maro, kiuj montris al li la pluan vojon? Eble li nun sekvas jam iun spuron? Aŭ eble li estas kun sia mastro?...
Tiel konkludis la knabo, sed nur la raportisto kunhavis lian esperon. Pencroff tamen estis konvinkita, ke tiutage Nab iris eĉ pli malproksimen en sia serĉado ol antaŭe kaj tial ne povis reveni ĝis tiam.
Dume, la ŝtormo ekis serioze. La sudorienta vento blovis kun nekomparebla furiozo el la maro kaj atakis la surfacon de la tero. La maro sovaĝe muĝis kontraŭ la rokoj elstarantaj laŭ la marbordo.La pluvo, disigita de la uragano en etajn eroj, leviĝis kiel malseka nebulo. La sablo blovata de la vento miksiĝis kun la pluvego kaj batis la vizaĝon kiel vergo.
Pencroff, terurita de la forto de la elementoj, estingis la fajron kiam la tetroj finrostiĝis, konservante nur iom el la ardaĵoj sub la cindro.
Jam estis post la oka kaj Nab ankoraŭ ne revenis. Tamen oni povus supozi, ke tio estis la ŝtormo, kiu malhelpis lin reveni, kaj ŝirmiĝante en iu kaverno, li atendis ke la ŝtormo pasu aŭ almenaŭ ke la vetero fariĝu pli hela.
La tetroj konsistigis la tutan vespermanĝon de la rompiĝuloj. Ilia viando estis bongusta. Pencroff kaj Harbert, kies apetitoj estis akrigitaj de la longa ekskurso, formanĝis ilin tuj.
Post la vespermanĝo ili retiriĝis por ripozi. Ekstere estis nokto kaj la ŝtormo fariĝis pli kaj pli danĝera. Ĝi iĝis simila al uragano, kiu furiozis kiam la rompiĝuloj fuĝis de Richmond.
Feliĉe, la Kamentuboj estis konstruitaj el fortaj rokoj; tamen ili ŝajnis tremi en siaj fundamentoj. Pencroff, apogante la manon al la roko, sentis ĉi tiun subitan tremon. Dufoje li leviĝis kaj rampis sur la genuoj ĝis la elirejo de la Kamentuboj por vidi kio okazas ekstere, sed kiam li vidis, ke ne estas danĝero, li denove revenis kaj kuŝiĝis apud la fajro, kie siblis la subbrulantaj ardaĵoj sub la cindro. .
Malgraŭ la hurlado de la vento kaj la tondro de la ŝtormo, Harbert profunde dormis. Fine endormiĝis ankaŭ Pencroff, kiu kiel maristo kutimis al tia sorto de bruo. Nur Gideon Spilett maldormis. Ia interna angoro tenis lin veka dumnokte. Li riproĉis al si, ke li ne akompanis Nab-on en lia ekspedicio. Kiel Harbert, li ne povis rezigni esperon ke Smith estis vivanta kaj ke ili trovos lin. Sed kie estas Nab? Kial li ne revenis? Li maltrankvile turnis sin sur sia sabla lito, apenaŭ atentante la batalon de la elementoj. De tempo al tempo liaj palpebroj, pezaj pro laco, fermiĝis por momento, sed tuj iu penso, subita kiel fulmo, denove malfermis ilin.
Ĉirkaŭ la dua postnoktmeze Pencroff, kiu dume endormiĝis, sentis, ke iu forte tiras lin je la brako.
– Kio okazis? — li ekkriis, vekiĝante kaj tuj reakirante la konscion tipan por maristoj.
Li vidis raportiston klinantan sin super li, kiu diris:
– Aŭskultu, Pencroff!
La maristo streĉis la orelojn, sed aŭdis nenion alian ol la hurladon de la vento.
– Tio estas ventego – li diris.
– Ne – respondis Gideon Spilett, denove aŭskultante. – Ŝajnis al mi, ke tio…
– Kio?
– Ke tio estis bojado de hundo!
– Bojado de hundo! – ekkriis Pencroff, eksaltante surpieden.
– Ĝuste... bojado.
– Ne povas esti! – respondis la maristo. – Kaj ĉiuokaze, meze de la bruego de la ŝtormo...
– Psst… aŭskultu… – diris la raportisto.
Penkroif aŭskultis pli atente, kaj fakte, kiam la ŝtormo iom kvietiĝis, ŝajnis al li, ke li aŭdis malproksiman bojadon.
– Kaj kio? – diris la raportisto, nervoze premante la manon de la maristo.
– Vere... vi pravas!... – respondis Pencroff.
– Ĝi estas Top! Estas Top!... – ekkriis Harbert, kiu intertempe vekiĝis kaj ĉiuj tri ĵetis sin al la elirejo.
Ili eliris ege malfacile, ĉar la vento puŝis ilin malantaŭen, kaj kiam ili jam estis ekstere, ili devis apogi je roko por ne fali. Ili ĉirkaŭrigardis, sed neniu povis paroli.
Densa mallumo kovris la maron, ĉielon kaj teron kune. Ŝajnis esti eĉ neniu spuro de lumo en la mondo.
Dum kelkaj minutoj la raportisto kaj liaj kunuloj staris tie, ŝirataj de la vento, trempataj de la pluvo, blindigataj de la sablo. Subite, dum momento de silento, ili denove aŭdis bojadon el signifa, kiel ŝajnis al ili, malproksimo.
Tio estis Top, certe neniu alia hundo krom Top. Sed sola aŭ kun iu alia? Verŝajne sola, ĉar se Nab estus kun ĝi, ili jam venus kurante al la Kamentuboj.
La maristo, ne povante eldiri eĉ vorton, premis la manon de la raportisto, kvazaŭ li volus diri: "Atendu!" kaj enkuris en la Kamentubojn. Post momento li revenis kun fasko da brulanta ligno, ĵetis ĝin en la mallumon kaj laŭte fajfis. Je tiu ĉi signalo aŭdiĝis bojado kaj post momento la hundo enkuris en la Kamentubojn. Penkrofl Harbert kaj Gideon Spilett eniris post ĝi.
Fasko da seka ligno ĵetita en la fajron lumigis la koridoron per hela flamo.
– Top! – ekkriis Harbert.
Fakte, ĝi estis Top, mirinda hundo de anglo-normanda sango, kiu heredis de siaj prauloj eksterordinaran rapidecon kaj eltenemon, kaj ankaŭ delikatan flarsenton.
Tio estis la hundo de inĝeniero Smith.
Sed ĝi estis sola! Nek ĝia sinjoro nek Nab akompanis ĝin.
Kiel ĝia instinkto kondukis ĝin al la Kamentuboj, kiujn ĝi ne konis kaj en kiuj ĝi neniam estis? Estis nekomprenebla afero, precipe en tia malluma nokto, kiam ŝtormo furiozis. Sed, kio estis pli strange, Top tute ne estis laca, aŭ eĉ malpurigita de koto aŭ sablo!...
Harbert prenis ĝian kapon per ambaŭ manoj, la hundo lasis sin karesi kaj metis sian kapon en la manon de Harbert.
– Se la hundo revenis, nun ankaŭ la mastro troviĝos! – diris la raportisto.
– Dio donu ĝin! – respondis Harbert. – Ni iru! Top estos nia gvidanto.
Pencroff ne kontraŭstaris. Kun la alveno de Top, revenis fido al trovado de la inĝeniero .
– Ek, envojen! – li ekkriis.
Pencroff zorge kovris la ardaĵojn en la fajro. Li metis kelkajn lignopecojn en la cindron, ke post la reveno trovi la fajron preta. Tiam, preninte kun si la restaĵojn de la vespermanĝo, li ekiris kun la raportisto kaj Harbert. Antaŭ ili kuris Top, kiu, iomete bojante, ŝajnis inviti ilin sekvi ĝin.
La ŝtormo furiozis serioze. Tio estis dum la novluno; ĝiaj palaj radioj ne trapikis la nubojn, do estis malfacile marŝi en rekta linio en la mallumo. Ili decidis fidi je la instinkto de Top. La raportisto kaj Harbert iris kune kun la hundo, kaj la maristo fermis la procesion. Ili ne provis paroli, la bruego de la ŝtormo dronigis ĉiun vorton, ĉiun sonon. Ne tre forte pluvis, ĉar la vento disigis pluvon en malgrandajn partiklojn, sed furiozis potenca uragano.
Nur unu cirkonstanco favoris la mariston kaj liajn kunulojn — la sudorienta vento blovis en iliajn dorsojn, ne en iliajn vizaĝojn. La sablo, kiun ĝi ĵetis per sia tuta perforto, kaj kiu alie estus neeltenebla, trafis ilian dorson, kaj se ili nur ne turniĝis, ili povis antaŭeniri tute trankvile. Ili marŝis pli rapide ol ili volis, ili devis plirapidigi sian paŝon, por ke la vento ne faligu ilin, potenca espero duobligis iliajn fortojn kaj ĉi-foje ne blinda sorto gvidis iliajn paŝojn. Ili ne dubis, ke Nab trovis sian mastron kaj ke li sendis al ili sian fidelan hundon kun la novaĵo. Sed ĉu li trovis la inĝenieron vivanta, aŭ ĉu li vokis siajn kunulojn por plenumi la lastan servon kune sur la korpo de la malfeliĉa Smith?
Pasinte la angulon de la roka muro, de kiu ili zorge konservis sian distancon, Harbert, la raportisto kaj Pencroff haltis por enspiri. Ili forte spiris post ĉi tiu kvaronhora irado je freneza rapideco:
La rando de la muro ŝirmis ilin kontraŭ la vento, kaj nun ili povis paroli unu kun la alia, kaj kiam Harbert menciis la nomon de Cyrus Smith, Top komencis boji iomete, kvazaŭ por komprenigi ilin, ke lia mastro vivas kaj sanas.
– Top, ĉu li vivas? – ripetis Harbert. – Estas vere, Top, ke li vivas?
Kaj la hundo bojis, kvazaŭ responde al la demandoj.
Post momento, ili daŭrigis sian iradon. Tiam proksimiĝis la tria matene. La maro komencis leviĝi, kaj la fluso dum la novluno kaj dum tia vento estis ege forta kaj danĝera.
Kiam la maristo kaj liaj kunuloj forlasis la randon de la roka muro, la vento atakis ilin kun duobligita furiozo. Kurbiĝantaj, kun la dorso al la vento, ili kuris rapide post Top, kiu nek unu fojo hezitis elekti sian direkton. Do ili iris norden, havante la bruantan maron dekstre kaj la malluman noktan ĉirkaŭaĵon maldekstre.
Ĝis la kvara matene ili trakuris kvin mejlojn. La nuboj malrapide leviĝis supren. La uragano ŝanĝiĝis al akra vento, seka kaj malvarma. Niaj irantoj, malbone kovritaj, suferis pro la malvarmo, sed neniu el ili plendis. Ili decidis sekvi Top-on kien ĉi tiu inteligenta besto kondukos ilin.
Ĉirkaŭ la kvina komencis tagiĝi. Komence, ĉe la zenito de la ĉielo, kie estis malpli densa nebulo, la randoj de nuboj estis videblaj, kaj baldaŭ iom pli malpeza bando sur nigra fono pli klare demarkis la marhorizonton. La krestoj de la ondoj ekbrilis per grizaj lumoj kaj blanka ŝaŭmo. Samtempe, maldekstre, partoj de la pejzaĝo komencis malrapide eliĝi el la mallumo, sed ankoraŭ malklaraj.
Je la sesa estis tute lume. La nuboj kuregis kun nekredebla rapideco je alta altitudo. En tiu tempo, niaj irantoj estis apartigitaj de la Kamentuboj per distanco de ses mejloj. Ili marŝis laŭ plata marbordo, laŭ kiu dekstre el la maro eliris serio da rokoj, al kiuj – nun ĉe la alta fluso – nur la pintoj elstaris el la akvo. Maldekstre, la ĉirkaŭaĵo estis malplena, sabla, diversigata nur de kelkaj dunoj kovritaj per herbo: ĝi estis malĝoja kaj sovaĝa vidaĵo. La marbordo estis sufiĉe plata kaj la nura baro ĉe la marflanko estis ĉeno de neregule disaj montetoj. Tie kaj aliloke estis kelkaj malfortikaj arboj. Malproksime malantaŭe, sur la sudokcidenta flanko, la rando de la arbaro rondiĝis.
Je ĉi tiu momento, Top klare komencis montri maltrankvilon. Ĝi kuris antaŭen kaj poste reen al la maristo, kvazaŭ kuraĝigante lin rapidi. Poste ĝi kuris de la bordo kaj, gvidata de sia senerara instinkto, ne hezitante eĉ momente, ĝi kuregis inter la sablaj dunoj.
Ĉiuj rapidis post ĝi. La ĉirkaŭaĵo ŝajnis tute malplena, oni ne vidis ajnan vivantan estaĵon tie.
La dunoj estis ĉirkaŭitaj de larĝa teramaso farita el pli grandaj kaj pli malgrandaj montetoj, neregule disigitaj.
Kvin minutojn poste, la maristo kaj liaj kunuloj haltis antaŭ kaverno kavigita en alta duno. Top haltis antaŭ ĉi tiu aperturo kaj komencis laŭte bojadi. Spilett, Harbert kaj Pencroff eniris la kavernon.
Tie ili vidis Nab-on genuantan apud korpo metita sur kuŝejon el herbo kaj musko...
Ĝi estis la korpo de inĝeniero Cyrus Smith.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.