La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XVI

Nesolvita mistero. – Unuaj vortoj de fremdulo. – Dek du jarojn sur la insulo. – Konfeso. – Eskapo. – La Konfido de Cyrus Smith. – Konstruado de muelejo. – La unua panbulo. – Ago de sinofero. – Honestaj manoj.

Jes, tiu ĉi malfeliĉulo ploris! Certe iu rememoro ekfulmis tra lian menson kaj, laŭ la vortoj de Cyrus Smith, liaj larmoj transformis lin en homon denove.

La setlantoj lasis lin sola sur la altebenaĵo, eĉ iom foriris, por ke li sentu sin libera; sed li tute ne pensis uzi sian liberecon, kaj Cyrus Smith baldaŭ trovis konvene rekonduki lin al Granita Palaco.

Du tagojn post ĉi tiu evento, la fremdulo grade komencis partopreni en ilia komuna vivo. Estis evidente, ke li aŭdis kaj komprenis ĉion, sed tamen pro stranga obstino rifuzis paroli kun la setlantoj; tamen unu vesperon Pencroff, metinte la orelon al la pordo de lia ĉambro, aŭdis la jenajn vortojn:

– Ne! Mi ĉi tie? Neniam!

La maristo ripetis tiujn ĉi vortojn al siaj kunuloj.

– Estas ia dolora mistero en ĉi tio! – diris Cyrus Smith.

La fremdulo komencis memvole labori en la ĝardeno. Ofte okazis, ke ĉesante labori, li staris koncentrita kaj enpensiĝinta. Tamen la inĝeniero ordonis respekti la solecon, kiun la malfeliĉulo ŝajnis deziri. Kiam ajn unu el la setlantoj alproksimiĝis al li, li moviĝis flanken kaj dolora ĝemploro eskapis el lia brusto.

Ĉu estis lia rimorso, kiu tiom deprimis lin? Ĉi tiu supozo venis al ili malgraŭvole, kaj iun tagon Gideon Spilett, ne povante sin reteni, diris:

– Mi pensas, ke se li ne parolas kun ni, tio estas ĉar li havus tro multe por diri!

Restis nenio farenda krom atendi pacience.

Kelkajn tagojn poste, la 3-an de novembro, la fremdulo, laboranta sur la altebenaĵo, subite haltis, ellasis la fosilon el siaj manoj, kaj Cyrus Smith, kiu starante apude rigardis lin, vidis sekvefoje larmojn en liaj okuloj. Kortuŝita de kompato, li alproksimiĝis al li, tuŝis lian brakon malpeze kaj diris:

– Mia amiko!

La fremdulo provis eviti la rigardon de la inĝeniero, kaj kiam Cyrus Smith provis preni lian manon, li perforte saltis for.

– Mia amiko – diris Cyrus Smith per pli firma voĉo – mi volas, ke vi rigardu en miajn okulojn!

La fremdulo rigardis supren al la inĝeniero kaj ŝajnis resti sub lia influo kvazaŭ hipnotigita de la ĉarmo de la magnetigilo. Li volis forkuri. Sed tiam lia vizaĝo strange ŝanĝiĝis. Liaj okuloj ekbrilis kiel fulmo. La vortoj amasiĝis en lian buŝon. Li ne povis plu reteni sin!... Fine, krucante la brakojn sur la brusto, li diris al Cyrus Smith per obtuza voĉo:

– Kiuj vi estas?

– Rompiĝuloj, same kiel vi – respondis la inĝeniero, profunde kortuŝita. – Ni venigis vin ĉi tien inter viajn homfratojn.

– Miajn homfratojn!... Mi havas neniujn homfratojn!

– Vi estas inter amikoj…

– Amikoj!... Miaj amikoj! – ekkriis la fremdulo, kaŝante sian vizaĝon en la manoj – Ne... neniam... lasu min! Lasu!

Dirinte ĉi tiujn vortojn, li forkuris al la maro kaj staris tie senmove dum longa tempo. Cyrus Smith iris al siaj kunuloj kaj rakontis al ili, kio okazis.

– Estas iu mistero en la vivo de ĉi tiu homo – diris Gideon Spilett – kaj ŝajnas, ke se li revenis al la homaro, tio estis pro remorso...

– Dio scias, kian homon ni venigis – diris la maristo.

– Ni devos respekti lian sekreton – Cyrus Smith interrompis lin vigle. – Se li faris ian eraron, li severe pentofaris pri ĝi kaj en niaj okuloj li estas absolvita.

Dum du horoj la fremdulo restis sola sur la marbordo, ŝajne sub la influo de doloraj rememoroj el la pasinteco — kaj la kolonianoj, neniam forprenante lin de sia vido, ne interrompis lian solecon. Sekve li alproksimiĝis al Cyrus Smith. Liaj okuloj estis ruĝiĝintaj pro larmoj, sed li ne plu ploris. Sur lia vizaĝo aperis esprimo de profunda humileco. Li ŝajnis timi, honti, humiliĝi, kaj liaj okuloj estis senĉese mallevitaj al la tero.

– Sinjoro – li diris al Cyrus. – Ĉu vi kaj viaj kunuloj estas angloj?

– Ne – respondis la inĝeniero. – Ni estas usonanoj.

– Ha, tio estas pli bone! – flustris la fremdulo.

– Kaj vi, amiko? – demandis la inĝeniero.

– Mi estas anglo – li haste respondis.

Kaj kvazaŭ ĉi tiuj malmultaj vortoj kaŭzis al li grandan malfacilon, li retiriĝis kaj longe promenis apud la marbordo en stato de granda emocio. Poste, preterpasante Harbert-on, li haltis momenton kaj demandis per obtuza voĉo:

– Kiu monato estas?

– Decembro – respondis Harbert.

– Kaj la jaro?

– 1866.

– Dek du jarojn! Dek du jarojn! – li ekkriis kaj foriris rapide. Harbert ripetis tion ĉi al siaj kunuloj.

– Ĉi tiu homo devis sendube perdi la kalkulon de la monatoj kaj jaroj! – rimarkis Gideon Spilett.

– Ŝajnas al mi – diris Pencroff – ke ĉi tiu homo ne pro ŝiprompiĝo atingis la Insulon Tabor, sed ke oni lin forlasis tie pro ia krimo...

– Vi eble pravas, Pencroff – respondis la raportisto. – Sed se tiel estas, tiam tiuj, kiuj lasis lin sur la insulo, eble iam revenos por li!

– Kaj ili lin ne trovos – diris Harbert.

– Sed tiukaze – Pencroff daŭrigis – estus plej bone reveni tien, kaj...

– Miaj amikoj – diris Cyrus Smith. – Ni lasu ĉi tiun aferon en paco, ĝis ni scios ion certan. Mi pensas, ke tiu ĉi malfeliĉulo multe suferis, ke li pene pentofaris pri siaj kulpoj, kiaj ajn ili estis, kaj ke la deziro konfesi kaj rakonti al ni ĉion bruligas al li lian bruston. Ni ne premu lin. Li decidos mem, kiam rakonti al ni sian historion, kaj ni scios kion tiam fari.

– Kial? – demandis la raportisto.

– Tial, ke se li estus certa, ke li reakiros sian liberecon post certa tempo, li ne estus ĵetinta ĉi tiun dokumenton en la maron. Ne, estas sufiĉe verŝajne, ke li estis kondamnita al dumviva ekzilo sur ĉi tiu insulo kaj ke li neniam revidos siajn samlandanojn!

– Sed estas io pri tio, kion mi ne povas al mi klarigi – komentis la maristo.

– Kio?

– Se ĉi tiu homo estis sur la insulo Tabor dek du jarojn, ni povas sekure supozi, ke de kelkaj jaroj li estas en la sovaĝeca stato, en kiu ni trovis lin!

– Eble – respondis Cyrus Smith.

– Tiam li devus esti skribinta ĉi tiun dokumenton jam antaŭ kelkaj jaroj!

– Sendube… kaj tamen la dokumento ŝajnas esti freŝe skribita!…

– Krome, estas neeble, ke la botelo enhavanta ĉi tiun dokumenton naĝis de la Insulo Tabor al la Insulo de Lincoln dum kelkaj jaroj.

– Tio ĉi ne estas tute neebla – respondis la raportisto. – Eble ĝi povis jam delonge cirkuli la insulon.

– Ne – respondis Pencroff – ĉar ĝi daŭre flosis sur la akvo. Oni ne povas ankaŭ supozi, ke post esti ĵetita sur la bordon, la maro denove forportis ĝin, ĉar la tuta suda marbordo estas plena de rokoj, sur kiuj ĝi certe frakasiĝus.

– Krome – aldonis la maristo – se tiu ĉi dokumento estus fermita en botelo dum kelkaj jaroj kaj flosante sur la akvo, ĝi putriĝus pro malsekeco. Tamen ĝi ne estis putriĝinta, male, ĝi estis en tute bona stato.

– Estas, mi ripetas, en tio io mistera – diris la inĝeniero – sed ni ne devigu nian novan kunulon konfesi. Kiam li volos paroli, tiam ni estos pretaj aŭskulti lin!

Dum la sekvantaj tagoj, la fremdulo ne eldiris eĉ unu vorton kaj nek unufoje iris ekster la randon de la legomĝardeno. Li laboris konstante, sen momento de ripozo, sed ĉiam sola, flanke. Li ne revenis al la Granita Palaco por manĝi aŭ tranoktadi. Do li vivis tute sammaniere kiel sur la insulo Tabor, kiam la arbaroj estis lia sola rifuĝejo kaj tuta insisto pri ŝanĝi sian vivmanieron estis vana; tamen la kolonianoj atendis pacience. Sed finfine venis la momento, kiam sub la premo de sia konscienco, preskaŭ nevole, el liaj lipoj eskapis terura konfeso.

La 10-an de novembro, ĉirkaŭ la oka vespere, la fremdulo subite aperis antaŭ la setlantoj kunvenintaj sur la verando. Liaj okuloj brilis per stranga fajro, kaj lia tuta figuro reakiris tiun esprimon de sovaĝeco el la malnovaj, malbonaj tempoj.

Cyrus Smith kaj liaj kunuloj rigardis kun teruro kiel, sub la influo de granda emocio, liaj dentoj klakadis kvazaŭ en febro. Kio okazis al li? Ĉu la vido de homoj estis por li tiel neeltenebla? Ĉu liaj malnovaj kutimoj revenis por hanti lin? – Oni eble povis tiel pensis, aŭdante ĉi tiujn rompitajn, malligitajn vortojn el lia buŝo:

– Kial mi estas ĉi tie?... Kian rajton vi havis forrabi min el mia insuleto?... Ĉu povas esti ia rilato inter mi kaj vi?... Ĉu vi scias, kiu mi estas... kion mi faris. .. kial mi estis tie... sola? Kaj kiu diris al vi, se mi ne estis intence forlasita tie... ĉu mi ne estis kondamnita morti tie?... Ĉu vi konas mian pasintecon?... Kiel vi scias, ĉu mi ne ŝtelis, murdis. .. se mi ne estas mizerulo... estaĵo malbenita por ĉiam... inda vivi inter sovaĝaj bestoj... for de la tuta mondo... diru al mi... ĉu vi scias?...

La setlantoj aŭskultis ne interrompante tiujn ĉi konfesojn, kiuj kvazaŭ nevole venis al liaj lipoj. Cyrus Smith tiam volis trankviligi lin kaj alpaŝis lin, sed li rapide retrosaltis kaj ekkriis:

– Ne, ne! Nur unu vorto... Ĉu mi estas libera?

– Vi estas libera – respondis la inĝeniero.

– Do mi adiaŭas vin! – li kriis kaj elkuris kiel freneza.

Nab, Pencroff kaj Harbert tuj kuris direkte al la arbaro, sed revenis solaj.

– Oni devas lasi lin fari ĉion, kion li volas! – diris Cyrus Smith.

– Li neniam revenos... – ekkriis Pencroff.

– Li revenos – respondis la inĝeniero.

Kaj multaj tagoj pasis de tiam, sed Cyrus Smith restis firme konvinkita, ke la malfeliĉulo pli aŭ malpli frue revenos.

– Tio estas la lasta ribelo de ĉi tiu kruda naturo, kiun atakis remorso; estante sola denove plenigus lin per timo kaj teruro – konstatis la inĝeniero.

Dume, ĉiu laboro daŭris kiel kutime. La semoj, kolektitaj de Harbert sur la insulo Tabor, estis zorge plantitaj; tiel, la signife pligrandigita legomĝardeno, bonorde barita kaj prizorgata, postulis multe da laboro. Laugrade la nombro da legomplantoj pligrandiĝis, la bedoj devis esti vastigitaj kaj transloki la herbejon al aliaj lokoj. La 15-an de novembro komenciĝis la tria rikolto. En la dek ok monatoj de kiam oni plantis la unuan semon, la areo de la kampo multe vastiĝis. La dua semado donis kvincent buŝelojn da greno, kaj estis necese konstrui muelejon por mueli ĝin en farunon. Cyrus Smith komence volis konstrui akvomuelejon; tamen post mallonga diskuto oni decidis konstrui ordinaran ventomuelejon sur la Granda Altebenaĵo.

Do laboro komenciĝis tuj kaj oni elektis la necesan konstrumaterialon, kaj por la ekstera kaĝo de la muelejo kaj por ĝia interno. Kelkaj grandaj ŝtonegoj trovitaj sur la norda bordo de la lago lasis sin facile transformi en muelŝtonojn, kaj koncerne la flugilojn, la neelĉerpebla balonŝelo disponigis la necesan tolon.

Ĉiuj membroj de la setlejo laboris pri konstruado de la muelejo kaj la 1-an de decembro ĝi estis jam preta.

La kolonianoj volis kiel eble plej baldaŭ gustumi veran panon, do ankoraŭ saman tagon ili muelis la unuan buŝelon da greno, kaj la sekvan tagon por matenmanĝo sur la tablo en la Granita Palaco aperis bonega pano, eble iom tro peza kaj densa, sed plaĉanta al ĉiuj.

Dume, la fremdulo ne revenis. Kelkfoje, Gideon Spilett kaj Harbert vojaĝis tra la areo malproksima de la Granita Palaco, sed ili ne renkontis lin mem aŭ liajn spurojn ie ajn. Tiu ĉi longa kaŝado ege maltrankviligis ilin. Certe, la sovaĝa loĝanto de la Insulo de Tabor povus facile nutri sin en la arbaro riĉa je ĉasaĵo, sed ĉu oni ne devis timi, ke li revenos al siaj malnovaj manieroj kaj ke tiu ĉi libera, nomada vivo denove vekos liajn sovaĝajn instinktojn? Cyrus Smith, verŝajne gvidata de ia interna antaŭsento, estis daŭre konvinkita, ke la fuĝinto memvole revenos. La eventoj pruvis lin prava.

La 3-an de decembro, Harbert forlasis la Grandan Altebenaĵon kaj iris al la suda bordo de la lago por fiŝkapti. Li ne kunportis armilon, ĉar ĝis nun neniuj rabobestoj aperis ĉi-flanke de la insulo.

Pencroff kaj Nab estis okupataj en la korto, kaj Cyrus Smith kaj la raportisto estis farantaj sodon, ĉar mankis sapo, kiam subite eksonis krio:

– Helpu! Helpu!

Ĉiuj tuj kuris, sed ilin preterpasis fremdulo, kies ĉeeston neniu povus atendi en ĉi tiu loko. Li naĝis trans la Glicerinan Torenton, apartigantan la altebenaĵon de la arbaro, kaj elsaltis al la kontraŭa bordo.

Tie, Harbert staris vizaĝ-al-vizaĝe kun grandega jaguaro, simila al tiu, kiu estis mortigita ĉe la Promontoro de Lacerto. Surprizita Harbert provis kaŝi sin malantaŭ arbo, dum la besto, kaŭrinte sur la teron, jam prepariĝis por salti... Sed en tiu momento, la fremdulo, ne havante alian armilon krom tranĉilo, ĵetis sin al la predanto, kiu tuj kontraŭatakis la novan agresanton.

La batalo estis mallongdaŭra. La fremdulo havis eksterordinaran forton kaj lertecon. Li kaptis la jaguaron je la gorĝo kvazaŭ per pinĉilo kaj tute ne zorgante, ke la besto dronis siajn ungegojn en lian karnon, ponardis ĝin rekte en la koron.

La jaguaro falis senviva. La fremdulo forpuŝis ĝin per la piedo kaj volis forkuri, kiam la kolonianoj atingis la batalkampon, sed Harbert, brakumante lin, ekkriis:

– Ne! Ne! Vi ne foriros tiel!

Cyrus Smith alproksimiĝis al la fremdulo, kiu brovumis je lia vido. Sango fluis el lia brako el sub disŝiritaj vestaĵoj, sed li ignoris tion.

– Amiko – diris Cyrus Smith al li. – Ni ŝuldas al vi dankemon. Por savi la vivon de nia infano, vi riskis vian propran!

– Mia vivo! – flustris la fremdulo. – Kion ĝi valoras? Malpli ol nenion!

– Ĉu vi estas vundita?

– Ne gravas.

– Ĉu mi povas premi la manon, kiu savis mian vivon? – demandis Harbert. La fremdulo krucis ambaŭ brakojn, suspiro eskapis de lia brusto, la okuloj pleniĝis de larmoj, li ŝajne volis forkuri, sed, perforte sin venkinte, li demandis per malglata voĉo:

– Kiu vi estas? Kaj kio vi volas esti por mi?

Cyrus Smith, en kelkaj vortoj rakontis la kurson de ilia sorto ekde kiam ili forlasis Richmond-on, kaj kiel ili certigis al si tian prosperan ekziston.

La fremdulo aŭskultis kun streĉa atento, sed kiam la inĝeniero aldonis, ke la plej granda ĝojo, kiun ili spertis de post la alveno al la Insulo de Lincoln, estis renkonti lin, la fremdulo ruĝiĝis, mallevis la kapon sur sian bruston, kaj esprimo de honto kaj konfuzo emanis el lia tuta figuro.

– Nun, kiam vi jam nin konas, ĉu vi ŝatus doni al ni vian manon? – demandis Cyrus Smith.

– Ne – la fremdulo respondis per obtuza voĉo. – Ne! Vi, vi estas honestaj homoj! Kaj mi!…


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.