La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro III

La nebulo falas. – Ordonoj de inĝeniero. – Tri antaŭpostenoj. – Ayrton kaj Pencroff. La unua boato. – Du aliaj kanuoj. – Sur la insuleto. – piratoj surtere. – La ŝipo levas ankrojn. – Kanonpafoj de "Speedy". – Malespera situacio. – Neatendita fino.

La nokto pasis sen ia evento. La setlantoj estis konstante en alarmo kaj ne forlasis la Kamentubojn. La piratoj ankoraŭ ne provis surteriĝi. De la momento, kiam ili ĉesis pafi post Ayrton, neniu frakaso, neniu bruo perfidis la ĉeeston de la piratŝipo proksime de la insulo. Ŝajnis, ke la piratoj, konvinkitaj, ke ili havas aferon kun tro forta malamiko, levis ankron kaj forlasis ĉi tiujn partojn.

Tamen, aferoj estis malsamaj, kaj kiam komencis tagiĝi, la setlantoj ekvidis malklaran formon en la malproksimo, meze de la matena nebulo. Ĝi estis "Speedy".

– Amikoj – diris la inĝeniero. – Antaŭ ol la nebulo tute malaperos, ni devas ĝuste prepariĝi. Nun la nebulo kaŝas nin de la pirataj okuloj, do ni povas agi sen altiri ilian atenton. Antaŭ ĉio, ĉi tiuj banditoj devas esti konvinkitaj, ke la loĝantoj de la insulo estas multaj kaj tial kapablaj rezisti ilin. Mi do proponas, ke ni dividu nin en tri grupojn, el kiuj unu okupos pozicion en la Kamentuboj mem, kaj la alia ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato. Pri la tria grupo, plej bone estus meti ilin sur insuleto por malhelpi aŭ almenaŭ prokrasti la piratojn tie surteriĝi. Ni havas du fusilojn kaj kvar ĉaspafilojn je nia dispono. Ĉiu el ni estos armita, kaj ĉar ni havas multe da pulvo kaj kugloj, ni ne ŝparos municion. Ni ne bezonas timi iliajn manpafilojn aŭ eĉ iliajn kanonojn. Kion ili faros al ĉi tiuj rokoj? Ĉar ni ne pafos de la fenestroj de la Granita Palaco, la piratoj ne pensos ĵeti grenadojn tien. La plej danĝera por ni estas man-al-mana batalo, ĉar la piratoj superas nin per sia nombro. Do vi nur devas malhelpi ilin surteriĝi sen elmontri vin. Do ni ne ŝparu pulvon. Ni pafu ofte, sed ni pafu celtrafe. Ĉiu el ni devas mortigi ok ĝis dek malamikojn, do ni provu fari tion!

Cyrus Smith priskribis la situacion precize, kaj diris ĉion per voĉo tiel trankvila kvazaŭ temus pri ordinara laboro prefere ol batalplano. Liaj kunuloj silente aŭskultis liajn ordonojn kaj kolektiĝis por iri al siajn asignitajn postenojn.

Nab kaj Pencroff tuj iris al Granita Palaco por la necesaj provizoj de municio. Gideon Spilett kaj Ayrton (ambaŭ estis bonegaj pafistoj) estis armitaj per precizaj fusiloj, kiuj celtrafe pafis por angla mejlo. Kvar fusilojn oni distribuis inter Cyrus-on Smith, Nab-on, Pencroff-on, kaj Harbert-on.

Cyrus Smith kaj Harbert kaŝis sin en la Kamentuboj, de kie ili povis pafi sur la tutan akvorandon en sufiĉe larĝa radiuso. Gideon Spilett kaj Nab kaŝatendis inter la rokoj ĉe la elfluejo de la Rivero de la Kompato, sur kiu ĉiuj pontoj kaj pontetoj estis levigitaj por malhelpi la proksimiĝon de boato kaj malhelpi surteriĝon sur la kontraŭan bordon. Ayrton kaj Pencroff mallevis la kanuon sur la akvon por transnaĝi la kanalon kaj preni du apartajn postenojn sur la insuleto. En la okazo ke oni ne povus malhelpi al la piratoj surteriĝi, aŭ se la boato; sendita de la ŝipo minacis fortranĉi ilin, Pencroff kaj Ayrton devis reveni per kanuo al la insulo kaj iri al la plej endanĝerigata loko.

Antaŭ ol ekpreni siajn postenojn, la setlantoj brakumis unu la alian je la lasta fojo. Momenton poste Cyrus Smith kun Harbert unuflanke, kaj la raportisto kun Nab aliflanke, malaperis inter la rokoj, kaj kvin minutojn poste Ayrton kaj Pencroff, sukcese trapasinte la kanalon, surteriĝis sur la insuleto kaj kaŝis sin en la ravinoj ĉe la orienta bordo.

Neniu el ili oni povis ekvidi, ĉar estis tiel mallume, ke ili mem apenaŭ distingis la ŝipon, kiu kaŝis sin en la nebulo.

Estis tiam la sepa kaj duono matene. Baldaŭ la nebulo malrapide komencis maldensiĝi kaj la suproj de la mastoj de la ŝipo aperis. La nebulo pendis sur la mara surfaco dum kelkaj momentoj, poste la vento blovis kaj tute disigis ĝin. "Speedy" videbliĝis en sia tuta gloro; ĝi estis de la bordo, kiel Cyrus Smith ĝuste kalkulis, mejlon kaj duonon.

Nigra flago malgaje flirtis de la pruo de la ŝipo.

Uzante sian teleskopon, la inĝeniero sukcesis vidi, ke la kvar artileriokanonoj de la ŝipo estis direktitaj rekte al la insulo. Ŝajne ili atendis la ordonon pafi.

Dume tamen "Speedy" restis silenta. Ĉirkaŭ tridek moviĝantaj piratoj estis vidataj sur la ferdeko. Kelkaj el ili estis sur la tegmento de la oficira kajuto, du aliaj grimpis sur la cikonian neston kaj tre atente rigardis la insulon per teleskopoj.

Estas certe, ke Bob Harvey kaj liaj kunuloj apenaŭ povis kompreni, kio okazis sur la ŝipo tiun nokton. Ĉu ĉi tiu duonnuda viro, kiu pafis ilin ses fojojn per revolvero, kiu mortigis unu el ili kaj vundis du aliajn, ĉu tiu ĉi viro ankoraŭ vivas? Ĉu li sukcesis naĝi al la bordo? De kie li venis? Kial li venis al la ŝipo? Ĉu li vere intencis krevigi la ŝipon, kiel Bob Haryey suspektis? Ĉio ĉi estis neklarigita mistero por la rabistoj. Ili povis nur dubi, ke ĉi tiu nekonata insulo, ĉe kies bordo ankris la "Speedy", estas loĝata kaj ke ĝi verŝajne havas grandan kolonion pretan defendi ĝin. Sed ne estis vivanta animo videbla sur la marbordo aŭ sur la marbordaj montetoj. Ĉu la loĝantoj rifuĝis profunde en la insulon?

Pasis horo kaj duono, kaj sur la ŝipo ne estis videblaj preparoj, nek por atako nek por surteriĝo. Bob Harvey ŝajnis heziti. Per siaj plej bonaj teleskopoj li povis vidi neniun el la setlantoj kaŝitaj inter la rokoj. Ankaŭ la fenestroj de la Granita Palaco, kovritaj per lianoj kaj branĉoj, ne altiris lian atenton.

Ĉirkaŭ la oka la setlantoj rimarkis moviĝon sur la "Speedy". Unu savboato estis mallevita en la maron kaj sep homoj suriris ĝin. Ili estis armitaj per fusiloj; unu el ili staris ĉe la stirilo, kvar sidiĝis ĉe la remiloj, kaj du aliaj, kaŭrinte sur la pruo de la savboato, pretaj por pafi, observis la insulon. Plej verŝajne, ili naĝis nur por rekono, ĉar okaze de surteriĝo verŝajne estus pli da ili.

piratoj sidantaj sur la pinto de ĉefmasto povis facile vidi ke la marbordo estis obskurita de insuleto apartigita per kanalo larĝa je proksimume duonmejlo. Cyrus Smith, sekvante per rigardo la progreson de la savboato, rimarkis ke la piratoj volis alteriĝi sur insuleton antaŭ ennaĝi la kanalon, kio cetere estis komprenebla singardo iliaflanke.

Pencroff kaj Ayrton, kaŝitaj en mallarĝaj ravinoj inter la rokoj, vidis savboaton kun piratoj, naĝantan rekte al ili; tamen ili atendis ĝis ĝi proksimiĝos je la pafdistanco.

La savboato proksimiĝis tre singarde. Estis videble, ke unu el la rabistoj sidantaj ĉe la fronto havis sondilon en la mano kaj provis mezuri la profundon de la Rivero de Kompato. Tio signifis ke Bob Harvey intencis albordiĝi al la marbordo. Ĉirkaŭ tridek piratoj sekvis ĉiun movon de la savboato kaj serĉis sur la marbordo signojn faciligantajn surteriĝon.

La savboato alproksimiĝis al la insulo kelkdek klaftojn kaj haltis. La viro sidanta ĉe la stirilo serĉis la plej taŭgan lokon por surteriĝi.

Subite du pafoj eksonis samtempe. La pirato sidanta ĉe la stirilo kaj alia falis sur la dorso al la fundo de la boato. La kugloj de Ayrton kaj Pencroff trafis ilin ambaŭ samtempe.

Preskaŭ tuj aŭdiĝis pli perforta detonacio, brila vaporŝpruco eksplodis de la flankoj de la brigo, kaj kuglo, frapante la supron de la rokoj, kiuj ŝirmis Ayrton-on kaj Pencroff-on, frakasis ilin, sed la du pafistoj ne estis tuŝitaj.

Teruraj malbenoj aŭdiĝis de la savboato, kiu tuj fornaĝis. Alia bandito anstataŭigis sian mortintan kolegon ĉe la stirilo kaj la remiloj vigle plaŭdis en la akvo.

Anstataŭ reveni al la ŝipo, kiel oni povus atendi, la savboato daŭris laŭ la insuleto por ĉirkaŭiri la sudan ekstremon kaj atingi la elfluejon de la Rivero de Kompato. La piratoj remis per ĉiuj fortoj por kiel eble plej rapide troviĝi ekster la pafatingo.

Estis facile vidi, ke la piratoj intencis ennaĝi la kanalon tra tiu ĉi vojo kaj detranĉi la vojon de la setlantoj sur la insuleto, kaj poste ataki ilin el du flankoj — de la savboato kaj de la ŝipo.

Dum kvaronhoro la savboato moviĝis en tiu ĉi direkto. Silento kaj trankvilo regis en la maro kaj en la ĉielo. Pencroff kaj Ayrton, kvankam ili sciis pri la intencoj de la piratoj, ne forlasis siajn postenojn; parte ĉar ili ankoraŭ ne volis montri sin kaj elmeti sin al kugloj, kaj parte ĉar ili kalkulis je Nab kaj Gideon Spilett, kiuj embuskiĝis ĉe la elfluejo de la rivero, kaj je Cyrus Smith kaj Harbert kaŝitaj malantaŭ la rokoj de la Kamentuboj.

Dudek minutojn post la unuaj pafoj, la boato kun la piratoj proksimiĝis al la elfluejo de la Rivero de Kompato je distanco de kelkaj dekoj da klafoj. Ĉar la tajdo ĵus komenciĝis, perforta kiel kutime pro la mallarĝa elfluejo de la rivero, la piratoj havis malfacilecon teni en la mezo de la kanalo. Sed kiam ili alproksimiĝis je pafdistanco al la buŝo de la Rivero de Kompato, du kugloj ekfajfis kaj du piratoj falis al la fundo de la boato. Tiel trafe pafis Nab kaj Spilett. La ŝipo respondis per kanonsalvo, kiu bonŝance nur breĉetigis la suprojn de la rokoj.

En tiu ĉi momento estis nur tri kapablaj je batali viroj en la boato. La savboato, forportita de la kurento, ekkuris kun granda rapideco laŭ la kanalo, preterpasante Cyrus-on Smith kaj Harbert-on, sed ili ne riskis pafon je tiom longa distanco; tiam la boato, ĉirkaŭirinte la nordan ekstremon de la insuleto, turnis sin al la ŝipo.

Ĝis nun la kolonianoj havis neniun kialon por plendi, neniu el ili estis vundita, ili ne malŝparis eĉ unu pafon. La unua batalo estis malfavora por la malamiko, kies perdoj sumiĝis al kvar grave vunditaj kaj eble eĉ mortigitaj. Se la piratoj daŭre batalus tiamaniere kaj provus surterigi la boaton ankoraŭ kelkajn fojojn, ili estus facile pafeblaj. Montriĝis kiom ĝustaj estis la instrukcioj de la inĝeniero. La piratoj verŝajne kredis, ke ili havas aferon kun granda kaj bone armita malamiko kaj ke ili ne povos tiel facile venki lin.

Pasis duonhoro antaŭ ol la boato, baraktante kontraŭ forta mara kurento, atingis la ŝipon. Aŭdiĝis laŭtaj krioj dum la vunditoj estis surŝipigitaj, kaj oni faris tri aŭ kvar pliajn kanonpafojn, kompreneble sen iu ajn efiko. La dek du rabistoj, senkonsciaj pro kolero, saltis en la boaton. Tuj poste, oni mallevis duan savboaton kaj ok viroj suriris ĝin; kaj dum la unua moviĝis direkte al la insuleto por forpeli la setlantojn de ĝi, ĉi-lasta intencis kapti la buŝon de la Rivero de Kompato.

La situacio de Pencroff kaj Ayrton komencis fariĝi pli kaj pli danĝera. Ili estis devigitaj retiriĝi al la insulo. Tamen, ili atendis ĝis la unua boato alproksimiĝis je pafdistanco kaj du bone trafaj kugloj kaŭzis panikon inter ĝia skipo. Pencroff kaj Ayrton forlasis siajn postenojn meze de malamikaj kugloj, transkuris la insuleton, saltis en sian kanuon kaj transnaĝis la Kanalon ĝuste kiam la dua pirata savboato atingis la sudan promontoron.

Apenaŭ ili troviĝis en la Kamentuboj kun Cyrus Smith kaj Harbert, la insuleton ekregis la piratoj estantaj en la unua boato; piratoj kuris laŭlarĝe kaj laŭlonge de ĝi, serĉante la malamikon.

Preskaŭ en la sama momento eksonis novaj pafoj ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato, kie la dua pirata boato alproksimiĝis. El la ok piratoj kiuj konsistigis ĝian ŝipanaron, du estis letale vunditaj fare de Gideon Spilett kaj Nab, kaj la boato mem, pelita de la riverkurento, naĝis en la rokojn kaj ruiniĝis ĉe la enfluejo de la rivero. La ses pluvivaj krimuloj, levante siajn armilojn super la akvon por protekti ilin kontraŭ malsekiĝo, sukcesis grimpi sur la dekstran bordon de la rivero. Tamen, vidante ke ili estis tro minacataj per kugloj, ili kuris direkte al la Promontoro de Rompiĝuloj, ekster la pafatingon.

La situacio estis jena: sur la insuleto estis dek du piratoj, inkluzive de kelkaj vunditoj, tamen ili havis savboaton; aldone ses alteriĝis sur la insulon mem, sed tiuj ne prezentis minacon al la Granita Palaco, ĉar ĉiuj pontetoj super la Rivero de Kompato estis levitaj.

– Iras bonege! – diris Pencroff, kurante en la Kamentubojn. – Iras bonege, sinjoro Cyrus! Kaj kion pensas vi?

– Mi pensas – respondis la inĝeniero – ke la batalo nun prenos alian turnon; ĉar oni ne povas akuzi la piratojn, ke ili estas tiel grande malraciaj, ke ili volus ĝin daŭrigi en tiaj malfavoraj kondiĉoj!

– Ili certe ne transnaĝos la Kanalon – diris la maristo. – Ayrton kaj Spilett ne lasos tion okazi. Iliaj pafoj atingas tre malproksimen.

– Sen dubo – respondis Harbert – sed kion signifas du karabenoj kontraŭ ŝipkanonoj?

– Ho! Ja la ŝipo ankoraŭ ne ennaĝis la kanalon! – respondis Pencroff.

– Kaj se tio okazos? – demandis Cyrus Smith.

– Estas neeble. Ĝi alfundiĝus aŭ frakasus en la rokojn.

– Kontraŭe, estas tre eble – Ayrton respondis. – La piratoj povas ennaĝi la kanalon uzante la kreskantan tajdon, kaj tiam ni ne povus teni nian pozicion sub la fajro de iliaj kanonoj.

– Al cent mil diabloj! – ekkriis Pencroff. – Ĉi tiuj malvirtuloj ŝajnas levi ankron!

– Eble ni devos ŝirmiĝi en la Granita Palaco? – Harbert rimarkis.

– Ni atendu plu – respondis Cyrus Smith.

– Sed kio okazos al Nab kaj Spilett? – demandis Pencroff.

– Ili povos kuniĝi al ni kiam necese. Estu atentema, Ayrton. Nun estas la vico de vi kaj de Spilett pafi.

La supozo de Cyrus ŝajnis ĝusta: la "Speedy" komencis alproksimiĝi al la insuleto. La tajdo estis plu daŭronta ankoraŭ unu horon kaj duonon, kaj ĉar la ondoj ne rapide leviĝis, do estis facile navigi la ŝipon. Tamen, kontraŭe al la opinio de Ayrton, Pencroff ne pensis, ke la piratoj kuraĝos enkonduki la ŝipon en la kanalon.

Dume, la piratoj, kiuj transprenis la insuleton, venis tiel proksime al la bordo, ke nur kanalo apartigis ilin de la insulo. Armitaj nur per manpafiloj, ili ne povis damaĝi la setlantojn kaŝitajn en la Kamentuboj kaj ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato, kaj ne sciante, ke iliaj kontraŭuloj havas longdistancajn karabenoj je sia dispono, ili pensis, ke ili ne estis en danĝero. Do ili libere vagis sur la insuleto kaj kuraĝe marŝis laŭ ĝiaj bordoj. Tamen tiu iluzio ne daŭris longe – subite eksonis la pafiloj de Ayrton kaj Gideon Spilett kaj la du piratoj falis teren. Estis konfuzo sur la insuleto; la ceteraj banditoj forkuris al la alia flanko de la insuleto kaj, saltinte en la savboaton, fornaĝis al la ŝipo.

– Ok malpli! – ekkriis Pencroff.

– Sinjoroj – Ayrton respondis, reŝargante sian karabenon. – La situacio fariĝas danĝera. La ŝipo etendas siajn velojn!

Klare aŭdiĝis la tinto de la ĉeno kaj la grincado de la lifto. "Speedy" komencis alproksimiĝi al la insulrto. Ĉiuj movoj de la ŝipo estis monitoritaj de la postenoj de la setlantoj ĉe la buŝo de la Rivero de Kompato kaj en la Kamentuboj.

La pozicio de la setlantoj iĝis tre malfacila: ili estis eksponitaj al kanonpafado kaj ne povis respondi efike. Ĉu ili povus haltigi la piratojn? Cyrus Smith konsideris kion fari en ĉi tiu situacio. La decido ne estis facila; eblis enŝlosi sin en la Granita Palaco kaj, uzante manĝaĵprovizojn, elteni longan sieĝon. Sed kio poste? La rabistoj fariĝos la mastroj de la insulo ĉiuokaze, detruos la fruktojn de ilia laboro, kaj finfine, kun la tempo, devigos la sieĝitojn kapitulaci.

– Ne, neniam, neniam! – Pencroff ripetis. – Bob Harvey, se li estas bona maristo, ne iros en la kanalon! Li scias, ke en okazo de ŝtormo li riskus la detruon de la ŝipo! Kion li faros sen ŝipo?

Dume, tamen, la ŝipo alproksimiĝis al la insuleto kaj estis videble, ke ĝi direktiĝis al ĝia promontoro. La savboatoj antaŭe senditaj montris al ĝi la vojon al la kanalo, kaj ĝi aŭdace naĝis tien. La intenco de la kapitano estis klara: li volis ankri la ŝipon kontraŭ la Kamentuboj kaj de tie respondi al la pafoj de la kolonianoj per kugloj kaj grenadoj.

– La piratoj proksimiĝas al ni! - ekkriis Pencroff.

En ĉi tiu momento Nab kaj Gideon Spilett aliĝis al Cyrus Smith, Ayrton, la maristo, kaj Harbert. Ili forlasis sian postenon ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato, kie ili povis nenion plu fari kontraŭ la ŝipo, kaj ŝteliris al siaj kamaradoj.

– Kion vi faros, Cyrus? – demandis la raportisto.

– Ni devas rifuĝi en la Granitan Palacon dum la piratoj ankoraŭ ne povas vidi nin.

Ne estis momento por perdi; la setlantoj forlasis la Kamentubojn. Elstarantaj rokoj ŝirmis ilin kontraŭ la okuloj de la piratoj, sed du aŭ tri pafoj kaj la fajfilo de kugloj frakasantaj la rokojn anoncis, ke la "Speedy" jam estis proksime.

Tuj, ili saltis en la lifton, leviĝis ĝis la pordoj de la Granita Palaco, kaj kure enfalis en la ĉefhalon, kie Top kaj Jup sidis enŝlositaj.

Ili eskapis ĝustatempe, ĉar preskaŭ samtempe ili vidis, tra la branĉoj kovrantaj la fenestrojn de la Granita Palaco, la "Speedy"-on enirantan la kanalon en fumnubo. Ili eĉ devis moviĝi flanken, ĉar estis konstanta pafado kaj la kuglegoj blinde trafis la lastatempe forlasitan postenon ĉe la elfluejo de la Rivero de Kompato kaj la Kamentuboj. La obusoj krevigis la rokojn, kaj ĉiu pafo estis akompanata de sovaĝaj krioj.

Tamen, oni povus atendi, ke la piratoj ŝparus la Granitan Palacon danke al la ideo de Cyrus kovri la fenestrojn per branĉoj, kiam dume kuglo enfalis enen tra la enirtruo.

– Malbeno! Ili malkovris nin! – ekkriis Pencroff.

Eble Bob Harvey nur hazarde ordonis pafi al la muro obskurita de branĉoj; tamen, post kelkaj pafoj, truoj en la roko estis rivelitaj, kaj tiam hajlo de kugloj pluvis sur la Granitan Palacon. La situacio de la setlantoj estis malespera. Ili estis nekapablaj rezisti tiujn kuglojn aŭ eviti la ŝtonojn falantajn ĉirkaŭ ili. Restis por ili nenio krom rifuĝi en la supran parton de la Granita Palaco, kiam subite ili aŭdis bruon, sekvitan de teruraj krioj. Cyrus Smith kaj liaj kunuloj kuris al la fenestroj.

La ŝipo leviĝis en speco de akva trombo, rompiĝis en du duonojn, kaj post dek sekundoj la maraj ondoj englutis ĝin kaj ĝian tutan kriman ŝipanaron.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.