La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro VI

Inventaro de rompiĝuloj. – Nenio ajn. – Peco de bruligita tolo. – Ekspedicio al la arbaro. – Vegetaĵaro en la arbaro. – Spuroj de sovaĝaj bestoj. – Kuruku. – Tetroj. – Unika kaptado de lutroj.

Estis facile fari inventaron de la havaĵoj de la rompiĝuloj, ĵetitaj sur terenon ŝajne neloĝatan.

Unuvorte, ili posedis nenion krom la vestaĵoj, kiujn ili surhavis en la momento de la fina katastrofo, kaj ankaŭ notojn kaj horloĝon, kiujn Gideon Spilett verŝajne pro forgeso lasis kun li. Ili havis neniun armilon, neniun ilon, eĉ neniun poŝtranĉilon. Ili forĵetis ĉion por malpezigi la balonon.

Eĉ Robinson havis pli da aĵoj – li povis uzi la restaĵojn de la rompita ŝipo, preni ilojn, armilojn, grenprovizojn kaj eĉ brutojn de ĝi. Li ankaŭ ne estis tute sendefenda. Niaj pluvivantoj devis komenci novan vivon de nulo.

Se nur Cyrus Smith estus kun ili, se en ĉi tiu malĝoja situacio li povus uzi siajn praktikajn sciojn, siajn denaskajn kapablojn por la komuna bono, eble la espero ne tute malaperus. Sed bedaŭrinde! Cyrus estis perdita por ili senrevene. La rompiĝuloj povis kalkuli je neniu krom si mem kaj la Providenco, kiu neniam forlasas tiujn, kiuj sincere fidas ĝin.

La kamentuboj disponigis sufiĉan ŝirmejon por la momento. La fajro estis bruligita kaj estis facile konservi la ardaĵojn. Ne mankis ankaŭ konkoj en la marborda koto kaj ovoj sur la ŝtonoj. Eble per bastono aŭ ŝtono eblus mortigi kelkajn kolombojn, kiuj floke en centoj ĉirkaŭis la suprojn de la rokoj? Aŭ eble la arboj en la najbara arbaro estus naskanta manĝeblajn fruktojn? Fine ili ankaŭ havis dolĉan akvon. Oni do decidis resti ankoraŭ kelkajn tagojn en Kamentuboj por prepari pli longan ekspedicion laŭ la marbordo aŭ profunden en la insulon.

Tiu ĉi projekto precipe allogis Nab-on, kiu kredis, ke ĝis li vidos la korpon de sia mastro per siaj propraj okuloj, ekzistis espero ke homo kiel li kapablas sin savi.

En la sama tago, la 26-an de marto, ĉe tagiĝo, Nab ekiris norden laŭ la marbordo kaj venis al la loko, kie la maro verŝajne englutis la malfeliĉan Cyrus-on.

Matenmanĝo tiutage konsistis el kolombovoj kaj litodomoj. Harbert trovis salon en roka fendo, kiu restis tie post kiam la akvo vaporiĝis, kio tre ĝojigis la rompiĝulojn.

Manĝinte la nutraĵon, Pencroff demandis la raportiston, ĉu li ŝatus iri kun li kaj Harbert al la arbaro por testi siajn ĉaskapablojn. Post plia konsidero, montriĝis necese ke iu restu por subteni la fajron brulanta kaj en la neverŝajna okazo, ke Nab bezonus helpon. La raportisto restis.

– Kaj por ni, Harbert, estas tempo iri ĉasi – diris la maristo. – Ni trovos municion survoje, kaj ni tranĉos niajn fusilojn en la arbaro.

Forirante, Harbert tamen rimarkis, ke ĉar mankas tindro, estus prudente anstataŭigi ĝin per io alia.

– Kaj per kio? – demandis Pencroff.

– Peco de bruligita tolaĵo – la knabo respondis. – Ĉi tio anstataŭigos tindron

La maristo aprobis ĉi tiun projekton. Ĝia malbona flanko estis la bezono oferi pecon da tuko. Tamen la afero meritis tion, kaj baldaŭ la kruce striita poŝtuko de Pencroff transformiĝis en duonbruligitan ĉifonon. Ĉi tiun bruligitan materialon oni kaŝis en la mezgranda ĉambro en malgranda roka kavo, sekura de vento kaj malsekeco.

Kiam ili venis al la arbaro Pencroff derompis grandajn, dikajn branĉojn de la unua arbo kaj faris fortajn bastonojn el ili, kaj Harbert akrigis iliajn pintojn je roko. Plue la du ĉasistoj rapidis antaŭen tra la altaj arbustoj laŭ la rando de la krutaĵo. Komencante de tiu kurbiĝo, kiu turnis la riveron al la sudokcidento, ĝia lito malrapide iĝis mallarĝa kaj turniĝis en profundan abismon, superkreskita de arboj sur la bordoj. Por ne perdiĝi, Pencroff decidis iri laŭ la bordo de la rivero, kiu kondukus ilin reen al kie ili ekmarŝis. Tamen la vojeto metis antaŭ ili grandajn obstaklojn: arbojn, kies flekseblaj branĉoj falis ĝis la akvosurfaco mem, dikajn salikojn, dornojn kaj kratagojn, kiujn oni devis trairi per bastono. Kelkloke Harbert glitis same lerte kiel kato inter rompitaj branĉoj kaj frakasitaj trunkoj kaj malaperis en la densejon. Sed Pencroff tuj vokis lin, petante ke li ne tro malproksimiĝu.

Ne necesas aldoni, ke ĉi tiu arbaro, simile al la parto de la marbordo, kiun ili jam trairis, montris nenian signon de homa ĉeesto. Pencroff renkontis nur freŝajn spurojn de iuj kvarpiedaj bestoj, kies specion li ne konis. Tamen, li kredis, kaj ĉi tiun opinion ankaŭ Harbert kunhavis, ke kelkaj el tiuj spuroj apartenis al danĝeraj bestoj, kiujn estus pli bone ne renkonti; sed ili nenie trovis spuron de homo.

Harbert kaj Pencroff, al kiuj konstante obstakloj renkontataj survoje malhelpis paroli pli libere, tre malrapide antaŭeniris, tiel ke post unu horo ili trairis apenaŭ unu mejlon. Ĝis nun, la ĉirkaŭaĵo ne abundis en ĉasaĵo. Tamen birdoj pepis en la branĉoj. Inter diversaj specioj de birdoj, en unu el la marĉaj partoj de la arbaro, Harbert rekonis birdon kun longa, pinta beko, simila al alciono laŭ formo, de kiu ĝi diferencis nur per sia malglata plumaro kun metala brilo.

– Estus agrable ekscii kiel ĝi gustas – diris la maristo, atente observante la birdon.

En tiu momento, ŝtoneto lerte kaj potence ĵetita de la mano de Harbert trafis la birdon ĝuste sub ĝia flugilo, sed la frapo ne estis sufiĉe forta, ĉar la birdo eksaltis kaj fuĝis fulmrapide kun la tuta impeto de siaj kruroj en la densejon.

Ili iris pli profunden en la arbaron. La arboj estis pli kaj pli vastaj dum ili iris; kaj pli mirindaj, sed neniu donis manĝeblajn fruktojn. Pencroff vane serĉis palmojn, tiel utilajn en la ĉiutaga vivo, kies patrujo, laŭ la certigoj de natursciencistoj, estas subtropikaj landoj. La arbaro konsistis nur el pingloarboj, el la himalajaj cedroj, kiujn Harbert rekonis, el duglaj pinoj, kaj el grandiozaj abioj altaj cent kvindek futojn.

En tiu momento, grupo da birdetoj, bele plumitaj kaj kun longaj, ŝanĝkoloraj vostoj, disiĝis inter la branĉoj, disĵetinte plumojn, kiuj kovris la teron per delikata lanugo. Harbert levis kelkajn el ĉi tiuj plumoj kaj, zorge rigardinte ilin, diris:

– Ĉi tiuj estas birdoj nomataj "kuruku".

– Mi preferus perlan galinolon aŭ tetron – respondis Pencroff – nu, sed ĉu oni povas ilin manĝi?…

– Kompreneble – diris Harbert. – Ilia viando estas tre mola. Krome, se mi ne eraras, oni facile povas ilin alproksimiĝi kaj mortigi per bastono.

La maristo kaj Harbert, ŝtele glitante tra la arbustoj, ŝteliris al arbo, kies malaltaj branĉoj estis ĉiuj kovritaj de tiuj ĉi birdoj; kuruku-oj insidis la vermojn, kiujn ili manĝas. Oni povis vidi iliajn plumajn piedojn forte alkroĉiĝantajn al la branĉetoj sur kiuj ili sidis.

Tiam niaj ĉasistoj subite rektiĝis kaj, lerte svingante siajn bastonojn, dehakis tutajn vicojn da kuruku-ojn, kiuj en silenta miro, eĉ ne pensante pri fuĝo, lasis sin ĉasi. Kiam ĉirkaŭ cent jam kuŝis sur la tero, nur tiam la ceteraj decidis forkuri.

– Bonege! – ekkriis Pencroff. – Ĉasaĵo kvazaŭ kreita por ĉasistoj kiel ni! Vi povas kapti ilin per via mano!

La maristo surfadenigis la kaptitajn birdojn sur vergon, kaj poste ili ekiris plue. La riverbordo komencis iomete rondiĝi, kreante kvazaŭ fleksitan hokon al la sudo; Tamen, estis neverŝajne, ke ĝi fluus plu tiudirekten, ĉar la fonto certe elŝprucis en la montojn kaj nutris tie per la degelanta neĝo, kiu kovris la flankojn de la monto, elstarinta meze en formo de konuso.

La ĉefa celo de ĉi tiu ekspedicio estis provizi la loĝantojn de Kamentuboj per kiel eble plej multe da ĉasaĵo. La celo ankoraŭ ne estas plene atingita. Do la maristo daŭrigis sian fervoran serĉon kaj senkompate ekmalbenis, kiam subite besto, kiun li ne rekonis, kuris tra la abundaj arbustoj. Se li nur havus Top ĉe si! Tamen Top malaperis kun sia mastro kaj verŝajne dronis kune kun li en la maro.

Ĉirkaŭ la tria posttagmeze ili vidis novajn arojn da birdoj inter la arboj, kiuj bekis bonodorajn berojn, inter aliaj tiujn el juniperoj. Subite disvastiĝis tra la arbaro voĉo tute simila al trumpeto. Tiujn strangajn kaj samtempe laŭtajn sonojn eligis birdoj en speco de arbarkokinoj, kiujn en Usono oni nomas nigraj tetroj. Baldaŭ ili vidis kelkajn tiajn parojn, kun sablobruna plumaro kaj brunaj vostoj. Harbert tuj rekonis la masklojn per iliaj du pintaj flugiloj formitaj el la plumoj sur iliaj koloj. Pencroff ege volis kapti almenaŭ unu tian birdon, je la grandeco de nia kokino, kies gusto povas kompari kun la viando de la bonazio; tamen tio estis malfacila ĉar ili ne permesis proksimiĝi al si. Post kelkaj senfruktaj provoj, kiuj nur timigis la birdojn, la maristo diris al Harbert:

– Ĉar ni ne povas mortigi ilin dumfluge, ni provos kapti ilin per fiŝkaptilo.

– Kiel do, same kiel karpon? — ekkriis Harbert, tre mirigita je tiu ĉi ideo.

– Tute same – respondis la maristo serioze.

Pencroff trovis ĉirkaŭ duondekduon da nestoj de tetroj en la arbustoj, kaj en ĉiu estis po du aŭ tri ovojn. Li provis agi tre zorge por ne ĝeni tiujn nestojn, kies posedantoj devis iam reveni.

Li decidis etendi siajn retojn proksime al la nestoj. Tiuj ne estis retoj kiel por koturnoj aŭ leporoj, sed simpla, komuna fiŝkaptilo. Do li kaj Harbert iom malproksimiĝis de la nestoj kaj komencis prepariĝi por la ĉaso.

Harbert observis ĉi tiun laboron kun komprenebla scivolemo, dubante tamen pri ĝia sukcesa rezulto. La fiŝkaptilo estis teksita el mallarĝa, maldika saliko longa je dek kvin ĝis dudek futoj. Dikaj, fortaj dornoj kun kurbaj finoj, provizitaj de nana akacia arbusto, Pencroff fiksis al la fino de la fiŝkaptilo anstataŭ hokoj. Du ruĝaj vermoj rampantaj sur la tero servis kiel logaĵo.

Post tiuj ĉi preparoj Pencroff, lerte proksimiĝis ŝtelire al la arbustoj, metis unu finon de la fiŝkaptilo kun pluraj hokoj tuj apud la nestoj, kaj poste, preninte la alian finon en la manon, li kaj Harbert kaŝis sin malantaŭ dika arbo.

Post pli ol plena duonhoro, kelkaj paroj da tetroj revenis al siaj nestoj, kiel antaŭdiris Pencroff. Saltante kaj bekante la teron, ili ne divenis la ĉeeston de ĉasistoj, kiuj estis tiom singardemaj, ke ili lokiĝis kontraŭ la vento.

Harbert sentis sin tre ekscitita en tiu ĉi momento. Li retenis la spiron, kaj Pencroff, streĉante la okulojn, ankaŭ apenaŭ spiris.

Dume la tetroj promenis inter la hokoj, ne donante atenton al ili. Tiam Pencroff iomete ektiris la fiŝkaptilon kelkfoje por ŝajnigi, ke la vermoj ankoraŭ vivas.

La skuo de la fiŝkaptilo altiris la atenton de la tetroj, kiuj tuj ĵetis sin al la hokoj kun malfermitaj bekoj. Tri birdoj, verŝajne la plej voremaj, englutis la logilon kaj la hokon. Tiam Pencroff subite altiris sian fiŝkaptilon, kaj la flugilfrapado anoncis, ke la birdoj estas kaptitaj.

– Bonege! – ekkriis la maristo, ĵetante sin al sia predo kaj kaptante ĝin en unu momento.

Harbert interfrapis la manojn. La unuan fojon en sia vivo li vidis birdojn kaptitajn je fiŝkaptilo. Sed la maristo modeste certigis, ke ne li estas tiu, kiu meritas la indon pro malkovro de tiu ĉi inventaĵo.

– Kaj ĉiuokaze – li aldonis – en la situacio, en kiu ni troviĝas, oni devas provi eĉ la plej strangajn metodojn.

Ili ligis la tetrojn je la kruroj, kaj Pencroff estis feliĉa, ke ili ne revenis kun malplenaj manoj. Komencis malheliĝi kaj venis la tempo por reveni hejmen.

La kuro de la rivero montris al ili la reirvojon, kaj ĉirkaŭ la sesa posttagmeze Harbert kaj Pencroff, iom lacaj de la ekspedicio, revenis al Kamentuboj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.