La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo Materialoj por geliceanoj |
LA INSULO MISTERAAŭtoro: Julio Vern |
©2024 Geo |
La Enhavo |
La lastaj momentoj de la kapitano Nemo. – La volo de mortanto. – Rememoroj pri amikoj. – La tombo de la kapitano Nemo. – Kelkaj konsiloj por setlantoj. – Kortuŝa momento. – En la profundo de la maro.
Dume tagiĝis. La plej eta lumradio ne penetriĝis al ĉi tiu profunda kaverno, kies enirejon tute inundis la maro. Sed la artefarita lumo, ŝprucanta en longaj faskoj el la muroj de la "Nautilus", ne malfortiĝis eĉ por momento, do la akvo ĉirkaŭanta la ŝipon daŭre brilis egale.
Kapitano Nemo estis tiel elĉerpita, ke li refalis sen fortoj sur la sofon. Ne estis demando transporti lin al la Granita Palaco, ĉar li klare deklaris, ke li volas resti inter la trezoroj de la "Nautilus" kaj atendi tie sian neeviteblan morton.
Dum la sufiĉe longa malforteco, kiu senkonsciigis la malsanulon, Cyrus Smith kaj Gideon Spilett zorge ekzamenis lin zorge. Estis evidente, ke la kapitano estis malrapide mortanta. La inĝeniero kaj la raportisto diskutis per silentaj voĉoj, ĉu io alia povis esti farita por la mortanto. Ĉu eblis, se ne savi lin, do almenaŭ plilongigi lian vivon je kelkaj tagoj? Ne, li mem deklaris, ke ne ekzistas savo por li kaj trankvile atendis morton.
– Ni estas senpovaj… – diris Gideon Spilett.
– Kial li mortas? – demandis Pencroff.
– Li estingiĝas kiel finbrulanta kandelo; liaj fortoj malrapide elĉerpiĝas – respondis la raportisto.
– Kaj se ni provus – daŭrigis la maristo – elporti lin eksteren en la freŝan aeron kaj sunbrilon, eble li rekonsciiĝus?
– Ne, Pencroff – respondis la inĝeniero. – Tio ĉi helpus neniel al li. Krome, kapitano Nemo neniam konsentus forlasi la ŝipon. Li vivas en la "Nautilus" jam ekde tridek jaroj, kaj li volas morti en la "Nautilus" kaj nenie aliloke.
Kapitano Nemo certe aŭdis la vortojn de Cyrus Smith, ĉar li leviĝis kaj diris per malforta sed ankoraŭ komprenebla voĉo:
– Vi pravas. Mi volas morti ĉi tie... Mi havas ankoraŭ unu peton al vi, sinjoroj...
Cyrus Smith kaj liaj kunuloj alproksimiĝis al la sofo kaj alĝustigis la kusenojn por ke la mortanto havu pli bonan subtenon.
La kapitano ĉirkaŭrigardis ĉiujn mirindaĵojn de ĉi tiu salono, prilumita de la elektra lumo penetranta tra la arabeskoj de la aĵura plafono. Li rigardis la bildojn pendantajn sur la belaj murdrapiraĵoj; tiuj estis ĉefverkoj de italaj, flandraj, francaj kaj hispanaj majstroj; la grandiozajn marmorajn kaj bronzajn skulptaĵojn leviĝantajn sur piedestaloj; sekve al disstarigitaj ĉirkaŭ akvujo la vitrajn vazojn, en kiuj brilis la plej admirindaj trezoroj de la maro: marplantoj, celenteruloj, valoregaj koraluloj, kaj fine liaj okuloj haltis ĉe la devizo de la "Nautilus":
Mobilis in mobili
(latine: moviĝanta en moviĝo)
Ŝajnis, ke li volis je la lasta fojo ĉirkaŭpreni per karesa rigardo la ĉefverkojn de arto kaj naturo, al kiuj li limigis sian mondon dum la longedaŭra restado en la profundo de la maroj.
Cyrus Smith respektis la silenton de kapitano Nemo. Li atendis ĝis la mortanto parolu mem. Post kelkaj momentoj, dum kiuj li verŝajne prezentis al si en la menso sian tutan vivon, kapitano Nemo turnis sin al la setlantoj kaj diris:
– Ĉu vi opinias, sinjoroj, ke vi ŝuldas al mi iom da dankemo?...
– Kapitano, ni donus nian vivon por plilongigi la vian!
– Do bone – daŭrigis kapitano Nemo – tio estas bone! Ĵuru al mi, ke vi plenumu mian lastan volon, kaj vi repagos al mi pro ĉio, kion mi faris por vi.
– Ni ĵuras! – respondis Cyrus Smith. Per tiu ĉi promeso li ligis sin kaj siajn kunulojn.
– Sinjoroj – daŭrigis la kapitano. – Morgaŭ mi jam estos mortinta.
Kaj haltigante manmove Harbert-on, kiu volis nei, per movo, li diris:
– Jes, morgaŭ mi estos jam mortinta, kaj mi volas neniun alian tombon ol la "Nautilus". Jen la tombo, kiun mi meritas! Ĉiuj miaj amikoj kuŝas ĉe la fundo de la maroj kaj mi volas ripozi tie.
Profunda silento estis la respondo al ĉi tiuj vortoj de kapitano Nemo.
– Atente aŭskultu min, sinjoroj – li daŭrigis. – La "Nautilus" estas malliberigita en ĉi tiu kaverno, kies enirejo malgrandiĝis. Sed se ĝi ne povas forlasi sian malliberejon, ĝi povas almenaŭ kolapsi en la abismon sub ĝi kaj enterigi mian korpon tie.
La setlantoj silente aŭskultis la vortojn de la mortanto.
– Morgaŭ post mia morto, sinjoro Smith – daŭrigis la kapitano – vi, sinjoroj forlasos la "Nautilus-on." Ĉar ĉiuj trezoroj troviĝantaj en ĝi devos perei kune kun mi. Nur unu memoraĵo restos de princo Dakkar, kies historion vi nun lernis. Ĉi tiu skatolo enhavas diamantojn valorantajn multajn milionojn, plejparte suvenirojn de la epoko, kiam mi, estinte patro kaj edzo, preskaŭ kredis je feliĉo. Krome ĝi enhavas ankaŭ kolekton de perloj ĉerpitaj de mi kaj miaj amikoj el la profundo de la maro. Danke al ĉi tiuj trezoroj, vi povas iam fari multajn utilajn aferojn. En manoj kiel la viaj, sinjoro Smith kaj viaj kunuloj, mono povas alporti neniujn malbonajn sekvojn. Do mi estos partnero de viaj agoj tie el ekster la tombo!
Post mallonga ripozo pro ekstrema malforteco, kapitano Nemo daŭrigis:
– Morgaŭ vi prenos la skatolon kaj forlasos ĉi tiun salonon, fermante la pordon malantaŭ vi; tiam vi eliros sur la platformon de la "Nautilus" kaj mallevos la klapon, kiun vi zorge vinktos.
– Ni faros ĉion ĉi, kapitano – respondis Cyrus Smith.
– Bone. Poste vi suriros la boaton, kiu venigis vin ĉi tien. Antaŭ ol forlasi la "Nautilus-on", vi iros al ĝia postaĵo kaj malfermos du grandajn kranojn tie, ĉe la floslinio. La akvo tiam enfluos en la rezervujon kaj la "Nautilus" malrapide dronos por surfundiĝi en la profundoj de la oceano.
Kaj kiam Cyrus Smith faris geston kvazaŭ por nei ĝin, la kapitano aldonis fervore:
– Ne timu ion ajn. Vi enterigos la mortinton.
Nek Cyrus Smith nek iuj el liaj kunuloj kontraŭstaris al Kapitano Nemo. Tio ĉi estis lia lasta volo, kaj ili volis plenumi ĝin konscience.
– Do mi havas vian promeson, sinjoroj? – aldonis kapitano Nemo.
– Vi havas ĝin, kapitano – respondis la inĝeniero.
La kapitano faris dankan geston kaj petis al la setlantoj lasi lin sola dum kelkaj horoj. Gideon Spilett nepre volis resti ĉe li, kaze se lia malsano plimalboniĝus, sed la mortanto rifuzis:
– Mi mortos morgaŭ.
Ili do forlasis la salonon, trairis la bibliotekon, la manĝoĉambron, kaj fine alvenis al la maŝinejo, kie troviĝis la elektraj generatoroj. De ĉi tie la setlantoj transiris al platformo altiĝanta sep aŭ ok futojn super la akvonivelo. Tie ili ekvidis dikan, lensosimilan vitron, el kiu falis lumfasko. Malantaŭ ĝi estis la kajuto ampleksanta la rudroradon.
Cyrus Smith kaj liaj kunuloj restis silentaj, profunde kortuŝitaj de ĉio ĉi, kion ili ĵus vidis kaj aŭdis, kaj iliaj koroj doloris pro la penso, ke la homo, kiu helpis ilin tiom da fojoj, bonfaranto, kiun ili konis nur de kelkaj horoj, estas sur la sojlo de la morto. Kia ajn estos la juĝo de estontaj generacioj pri la faroj de ĉi tiu eksterordinara homo, Princo Dakkar por ĉiam restos unu el tiuj nekutimaj figuroj, pri kiuj memoro neniam malaperos.
– Tio estas la homo! – ekkriis Pencroff. – Estas malfacile kredi, ke li povus tiel vivi ĉe la fundo de la oceano!
– La "Nautilus" – Ayrton observis – verŝajne povus helpi nin forlasi la Insulon de Lincoln kaj atingi iun loĝatan landon."
– Al mil diabloj! – ekkriis Pencroff. – Mi neniam kuraĝus stiri tian ŝipon. Veli sur la maro — jes! Sed en la maro – neniam!
– Miaj amikoj – diris la inĝeniero. – Diskuti pri ĉi tiu ŝipo estas sencele ĉar ĝi ne apartenas al ni kaj ni ne rajtas disponi pri ĝi. Ni tamen ne povus uzi ĝin. Unue, ekzistas neniu maniero eliĝi el ĉi tiu kaverno, kaj due, kapitano Nemo postulas ke la ŝipo sinku kun li post lia morto. Lia volo estas klara kaj ni plenumos ĝin!
Cyrus Smith kaj liaj kunuloj, post longa interparolado, denove malsupreniris profunden en la "Nautilus-on". Tie ili iom manĝis kaj eniris la salonon.
Kapitano Nemo reakiris iom da fortoj kaj liaj okuloj ardis per iama brilo. Sur liaj lipoj aperis eta rideto.
– Sinjoroj – diris la kapitano. – Vi estas kuraĝaj, honestaj kaj bonaj homoj. Vi ĉiuj oferis vin por komuna afero. Mi ofte kaj atente observis vin. Mi amis vin kaj mi amas vin... Donu al mi vian manon, sinjoro Smith!...
Cyrus Smith etendis la manon al la kapitano, kiu premis ĝin kun sentemeco.
– Kiel bone! – li flustris. Kaj poste li aldonis:
– Sed jam sufiĉe pri mi! – li diris. – Ni parolu pri vi kaj la Insulo de Lincoln, kie vi trovis rifuĝon. Ĉu vi volas forlasi ĝin?
– Sed tamen por reveni al ĝi, kapitano! – vigle respondis Pencroff.
– Reveni al ĝi? Efektive, Pencroff – rediris la kapitano ridetante. – Mi ja scias, kiom vi amas ĉi tiun insulon. Viaj klopodoj ŝanĝis ĝin tute kaj ĝi estas sendube via propraĵo!
– Nia intenco, kapitano – diris Cyrus Smith – estas oferi ĝin al Usono kaj establi ĉi tie bazon por nia mararmeo."
– Vi senĉese pensas pri via lando, sinjoroj – respondis la kapitano. – Vi laboras por ĝia prospero, por ĝia famo. Ho, vi pravas. Patrujo!... Jes, vi devus reveni al ĝi!... Jes, oni devus morti en ĝi!... Kaj mi mortas malproksime de ĉio, kion mi amis.
– Ĉu vi havas finajn ordonojn por transdoni – la inĝeniero fervore ekkriis – eble iun memoraĵon por doni al la amikoj, kiujn vi postlasis en la hinda montaro?"
– Ne, sinjoro Smith. Mi ne plu havas amikojn! Mi estas la lasta el mia domo kaj mi jam delonge mortis al ĉiuj, kiuj konis min. Sed ni revenu al vi. Soleco kaj izoleco estas malĝojaj aferoj, kiuj estas preter homa forto. Mi mortas ĉar mi kredis, ke eblas vivi sole. Vi, tamen, devus serĉi la ŝancon forlasi la Insulon de Lincoln kaj reveni al la lando kie vi naskiĝis. Mi scias, ke ĉi tiuj mizeruloj detruis la ŝipon, kiun vi konstruis...
– Ni nun konstruas ŝipon – diris Gideon Spilett – sufiĉe grandan por porti nin al la plej proksimaj landoj; sed eĉ se ni sukcesos forlasi la Insulon de Lincoln, ni revenos ĉi tien. Estas tro da memoroj asociitaj kun la insulo por ke ni iam forgesu pri ĝi.
– Jen ĉi tie ni renkontis kapitanon Nemo – diris Cyrus Smith.
– Kaj nur ĉi tie ni povas trovi la memoron pri lin! – aldonis Harbert.
– Kaj ĉi tie mi ripozos en eterna dormo, se... – respondis hezitinte la kapitano; kaj anstataŭ fini la frazon, kiun li komencis, li ĉesis dirante:
– Sinjoro Smith, mi ŝatus paroli kun vi private!
La kunuloj de la inĝeniero, plenaj de respekto al la deziroj de la mortanto, forlasis la ĉambron.
Cyrus Smith restis nur kelkajn minutojn kun kapitano Nemo. Baldaŭ li vokis siajn amikojn, sed li ne diris al ili eĉ vorton pri la sekretoj, kiujn la mortanto konfidis al li. Gideon Spilett atente rigardis la malsanulon. Evidentiĝis, ke la kapitano nun subtenas nur lia eksterordinara spiritoforto, kiu tamen baldaŭ ne plu sufiĉos por kontraŭbatali lian korpan malfortecon.
La tago finiĝis sen iu ajn grava ŝanĝo. La setlantoj ne forlasis la "Nautilus-on" eĉ por momento. Venis nokto.
Kapitano Nemo ne suferis, sed li malrapide estingiĝis. Lia vizaĝo, kovrita de la paleco de proksimiĝanta morto, estis trankvila. Kelkfoje el liaj lipoj eskapis preskaŭ nekompreneblaj vortoj, aludantaj al diversaj eventoj el lia eksterordinara vivo. Ĉiuj sentis, ke la vivo malrapide forlasas ĉi tiun korpon; liaj manoj kaj piedoj estis jam tute malvarmaj.
Fine, iom post noktomezo, kapitano Nemo faris lastan penon kaj sukcesis kruci la brakojn super la brusto, kvazaŭ li soifis morti en tiu pozicio.
Ĉirkaŭ la 1-a horo, lia tuta vivo koncentriĝis en lia rigardo. Liaj lipoj ekflustris: "Dio kaj Patrujo!" – kaj li faris la lastan elspiron.
Tiam Cyrus Smith, kliniĝinte, fermis la okulojn de la homo, kiu iam estis Princo Dakkar, kaj kiu nun ne plu estis eĉ kapitano Nemo.
Harbert kaj Pencroff ploris, Ayrton kaŝe viŝis siajn larmojn. Nab surgenuiĝis ŝtoniĝinta apud la raportisto.
Meze de ĉi tiu silento, Cyrus Smith levis la manon super la kapon de la mortinto kaj ekkriis:
– Dio gardu lian animon! – kaj turninte sin al siaj amikoj, li aldonis – Ni preĝu por tiu, kiun ni perdis!…
Kelkajn horojn poste, la setlantoj plenumis sian promeson al la kapitano efektivigante la lastan volon de la mortinto.
Cyrus Smith kaj liaj kunuloj forlasis la "Nautilus-on", kunportante kiel ilia nura suveniro forlasita fare de ilia bonfaranto, skatolon ampleksantan en si riĉaĵon kun valoro de kelkaj riĉaĵoj.
La mirindan salonon, daŭre inunditan de lumo, ili zorge fermis. Ili alvinktis la lukon por ke eĉ unu guto da akvo ne povu penetri enen de la "Nautilus". Poste ili malsupreniris al la boato ligita al la flanko de la submarŝipo kaj naĝis al ĝia postaĵo. Tie, super la akvolinio troviĝis du grandegaj kranoj ligitaj al la akvorezervujoj. Malferminte la kranojn, la rezervujon komencis pleniĝi per akvo kaj la "Nautilus", malrapide enprofundiĝanta, baldaŭ malaperis sub la akvosurfaco.
La kolonianoj ankoraŭ longe povis vidi la ŝipon tra la tavoloj de akvo. Ĝiaj potencaj reflektoroj lumigis la klaran abismon dum la kaverno pli kaj pli mallumiĝis. Fine ĉi tiu forta lumo malaperis kaj la "Nautilus", turnita en la tombon de kapitano Nemo, ripozis ĉe la fundo de la maro.
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2024 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.