La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro II

Epizodo de la Usona Enlanda Milito de 1865  inĝeniero Cyrus Smith. – Gideon Spilett. – Negro Nab. – Maristo Pencroff. – Juna Harbert. – Neatendita projekto. – Kunveno je la deka vespere. – Forflugo en ŝtormo.

La homoj, kiujn la uragano ĵetis sur ĉi tiun marbordon, ne estis aeronaŭtoj aŭ entuziasmuloj de aeraj ekspedicioj. Ili estis militkaptitoj, kiuj dank' al sia kuraĝo eskapis el kaptiteco en eksterordinaraj kaj esceptaj cirkonstancoj. La morto centfoje minacis ilin kaj la disŝirita balono devus fali kaj dronigi ilin en maran profundejon, sed Dio evidente volis alie. La 20-an de marto, ili eskapis el Richmond, sieĝita fare de la soldatoj de generalo Ulysses Grant, kaj post kvintaga aervojaĝo, ili trovis sin preskaŭ sep mil mejlojn de la ĉefurbo de Virginio, la ĉefa fortikaĵo de la separistoj.

La fuĝo de ĉi tiuj kaptitoj, finita per la supre priskribita katastrofo, okazis inter strangaj kaj interesaj cirkonstancoj.

En februaro 1865, dum unu el la vanaj ekspedicioj, kiujn generalo Grant faris por kapti Richmond, kelkaj da liaj oficiroj estis kaptitaj kaj malliberigitaj en la urbo. Unu el la plej elstaraj kaptitoj estis la oficiro de la stabo de la Federaciaj trupoj – Cyrus Smith.

Cyrus Smith, naskita en Masaĉuseco, estis inĝeniero kaj eminenta sciencisto; dum la milito, la federacia registaro konfidis al li la superrigardon kaj administradon de la fervojoj, ludantaj gravan strategian rolon. Li estis nordamerikana tipo: maldika, osteca, proksimume kvardek-kvinjara, kun kurte tonditaj haroj kaj barbo, jam griziĝantaj, kaj dikaj lipharoj. Li havis regulajn vizaĝtrajtojn, kreitaj por aperi sur medaloj: fajrecaj okuloj, severa kaj serioza esprimo sur liaj lipoj. Li estis unu el tiuj inĝenieroj, kiuj komencis sian karieron kiel ordinaraj laboristoj, kiel herooj, kiuj avancis el la rango de simpla soldato. Li kombinis genion de menso kun eksterordinara mana lerteco. Li estis vera faristo dotita per granda inteligenteco. Krom profunda kaj ampleksa scio, li havis grandajn praktikajn kapablojn; li estis, kiel oni diras, viro, kiu ĉiam kaj ĉie povas helpi sin.

Krom tiom da kvalitoj, Cyrus Smith distingiĝis per granda kuraĝo kaj partoprenis preskaŭ ĉiujn batalojn de la Secesia Milito. Multfoje li preskaŭ mirakle evitis morton, riskante pli ol aliaj. Fortuno favoris lin ĝis la momento, kiam pafvundita oni kaptis lin ĉe la batalo de Richmond.

En la samaj cirkonstancoj kaj en la sama tago kiel Cyrus Smith, alia eminenta viro estis kaptita fare de la suduloj. Tiu estis sinjoro Gideon Spilett, raportisto de la New York Herald, sendita por raporti pri la kurso de militagoj.

Gideon Spilett estis unu el tiuj admirindaj raportistoj de anglaj kaj usonaj gazetoj, kiuj, kiel Stanley, ĉesos ĉe nenio por akiri fidindajn novaĵojn kaj transdoni ilin al sia gazeto en kiel eble la plej mallonga tempo. Usonaj gazetoj kiel la New York Herald konstituas veran potencon, kaj iliaj senditoj estas homoj kalkulindaj. Gideon Spilett estis unu el tiaj raportistoj.

Li estis homo de grandaj meritoj, energia, lerta, preta por ĉio; vojaĝanto plena de ideoj, kiu vizitis la tutan mondon; soldato kaj artisto samtempe; vera majstro en akiro de informoj; unu el tiuj sentimaj ĵurnalistoj, kiuj trankvile skribas meze pluvo da kugloj.

Li ankaŭ partoprenis en ĉiuj bataloj, ĉiam sur la frontlinio, kun revolvero en unu mano, kajero en la alia, kaj meze de la kanonbruo lia krajono neniam tremis en lia mano. Ĉiu lia mesaĝo, mallonga, konciza kaj klara, verŝis novan lumon pri iu grava evento.

Cyrus Smith kaj Gideon Spilett, kiuj konis unu la alian nur per onidiro, estis internigitaj en Richmond. La vundo de la inĝeniero ĵus cikatriĝis kaj dum sia resaniĝo li persone renkontis la ĵurnaliston. Ilia komuna malfeliĉo proksimigis ilin, ili ŝatis unu la alian kaj respektis reciproke unu la alian. Baldaŭ ilin ambaŭ vigligis nur unu penso, unu celo: eliĝi el kaptiteco, aliĝi al la armeo de Grant kaj daŭre batali por la unueco de la federacio.

Ili tial decidis profiti ĉiun ŝancon eskapi, sed kvankam en la urbo oni permesis al ili libere vagadi, Richmond estis tiel strikte gardata, ke fuĝo estis preskaŭ malebla.

En ĉi tiu tempo, nova aliancano atingis Cyrus-on en la persono de servisto estanta tute sindonema al li. Tiu ĉi bravulo estis negro, naskita de sklavoj en la inĝeniera bieno, sed kiun Cyrus Smith jam delonge malsklavigis. Tiu ĉi sklavo, kvankam li akiris liberecon, ne volis forlasi sian mastron. Li amis lin tiom, ke li volonte donus sian vivon por li. Li estis tridekjara knabo, vigla, ruza, lerta, inteligenta, bonanima kaj trankvila, foje naiva, ĉiam ridetanta, helpema kaj honesta. Lia nomo estis Nebukadnecaro, sed li ŝatis esti nomata: Nab.

Eksciinte, ke lia mastro estis kaptita, li tuj forlasis Masaĉusecon, alvenis al Richmond, kaj ĉi tie, per ruzo kaj lerteco, riskinte sian vivon almenaŭ dudek fojojn, li transiĝis en la sieĝatan urbon. Estus malfacile priskribi per vortoj la ĝojon de Cyrus Smith kaj bona Nab, kiam ili denove reunuiĝis.

Kvankam Nab sukcesis transiĝi al Richmond, tamen estis multe pli malfacile eliĝi el tie, ĉar la federaciaj kaptitoj estis strikte gardataj. Nur ia eksterordinara akcidento povus krei ŝancon eskapi, kaj tia okazo, bedaŭrinde, ne prezentis sin.

Dume, la sieĝo daŭris plue; la kaptitoj estis fervoraj eskapi kaj reveni al la armeo de Grant, kaj kelkaj el la sieĝitoj estis same fervoraj eliĝi el la urbo kaj aliĝi al la separisma armeo. Apartenis al ili iu Jonathan Forster, sudanisto, dediĉita el sia tuta koro al la afero de sia lando. Sed nek federaciaj kaptitoj, nek federaciistoj povis forlasi la urbon sieĝitan de la norda armeo. La Guberniestro de Richmond jam delonge ne povis kontakti generalon Lee-on, kaj estis la afero de la plejebla graveco informi lin pri la situacio de la urbo kaj akceli la militan helpon. Tiam Jonathan Forster elpensis la ideon atingi la separistan tendaron per balono.

La guberniestro rajtigis la projekton. Oni preparis balonon kaj metis ĝin je la dispono de Jonathan Forster, kiu estis akompanota en la ekspedicio fare de kvin aliaj homoj. Oni ekipis la balonon per armiloj, se ili estus devigitaj defendi sin okaze de surteriĝo, kaj per manĝaĵo, se ilia flugo estus iom pli longa.

Oni planis la balonan lanĉon por la 18-a de marto. Tio devus okazi nokte, kun meza nordokcidenta vento, kaj la aeronaŭtoj esperis atingi la ĉefsidejon de generalo Lee ene de kelkaj horoj.

Bedaŭrinde, la antaŭvidata nordokcidenta vento ne estis ordinara vento. Jam matene de la 18-a de marto oni rimarkis, ke ĝi iĝas uragano. Baldaŭ la ŝtormo intensiĝis tiomgrade ke la flugo de Forster devis esti prokrastita, ĉar estis neeble elmontri la balonon kaj ĝian ŝipanaron al la furio de la furioza elemento.

La balono, plenigita per gaso, atendis sur la urba ĉefplaco, preta forflugi ĉiumomente, se nur la vento iom trankviliĝus.

La tagoj de la 18-a kaj 19-a de marto pasis kaj la ŝtormo ne trankviliĝis. Oni malfacile sukcesis prezervi la alkroĉitan al la tero balonon, kiun furioze atakis la ventoj.

La nokto de la 19-a ĝis la 20-a de marto pasis, sed matene la uragano batis kun eĉ pli granda furiozo. Forflugo estis neebla.

Tiutage, al Cyrus Smith alpaŝis sur unu el Richmond-stratoj iu viro tute nekonata al li. Tiu estis maristo nomata Pencroff, en la aĝo inter tridek kvin kaj kvardek jaroj, forte konstruita, tre veterbatita, kun viglaj, konstante palpebrumantaj okuloj, sed kun honesta mieno sur la vizaĝo. Pencroff estis nordamerikano, kiu traveturis ĉiun maron sur la tuta terglobo kaj travivis multajn aventurojn. Ne necesas diri, ke tio estis entreprenema naturo, preta por ĉio, kaj nenio povis surprizi ĝin. Pencroff iris al Richmond por komerco frue en la jaro, akompanita fare de juna knabo, Harbert Brown de Nov-Ĵerzejo; li estis orfo, filo de la kapitano de la ŝipo, sur kiu iam veturis Pencroff; la maristo amis lin kiel sian propran infanon. La sieĝo trovis ilin, je la granda malkontenteco de Pencroff, en la urbo. En ĉi tiu situacio, li havis nur unu penson: eliĝi iuajnmaniere. Li aŭdis pri la inĝenieron Cyrus Smith. Li sciis, kiel senpacience tiu ĉi aŭdaca viro volas eliĝi el kaptiteco, do li demandis lin senceremonie sur la strato:

– Sinjoro Smith, ĉu vi laciĝis resti en Richmond? – La inĝeniero esplore rigardis la demandanton, kaj tiu ĉi, mallaŭtigante la voĉon, aldonis:

– Sinjoro Smith, ĉu vi volas fuĝi?

– Kaj kiam?... – demandis fervore la inĝeniero, kaj estis facile konstati, ke tiu ĉi respondo nevole eskapis de li; sed ekzameninte la bonkoran figuron de la maristo per siaj trapikaj okuloj, li ne dubis, ke li havas aferon kun honesta homo.

– Kiu vi estas? – li demandis koncize.

Pencroff prezentis sin.

– Bone– respondis Cyirus Smith – sed kia estas la maniero de eskapo?"

– Per la balono, kiu pendas ĉi tie senfare kaj ŝajnas al mi, ke ĝi atendas nin!...

La maristo ne bezonis fini sian frazon. La inĝeniero tuj komprenis ĉion. Li prenis Pencroff-on je la brako kaj kondukis lin al sia loĝejo.

Tie, la maristo prezentis sian projekton – fakte simplan. Nur vivoj estis en risko... Estas vere, ke la uragano furiozis kun granda perforto, sed tiel lerta kaj aŭdaca inĝeniero kiel Cyrus Smith povus ja regi balonon. Se Pencroff mem scius tiun ĉi arton, li ne hezitus eĉ momenton forflugi — kun Harbert, kompreneble.

Cyrus Smith silente aŭskultis la mariston, sed liaj okuloj brulis. Aperis ŝanco fuĝi, kaj Cyrus Smith ne intencis perdi ĝin. Kvankam la projekto estis tre danĝera, sed malgraŭ tio ĝi estis farebla. Nokte, malgraŭ la plej atentaj gardistoj, oni povas ŝteliri al la balono, gliti en la nacelon, kaj poste detranĉi la ŝnurojn, kiuj ligis ĝin al la tero. Estas vere, ke oni povas morti, sed oni povas ankaŭ sukcesi, kaj se ne estus ĉi tiu ŝtormo, la balono jam forflugus, kaj tiam fuĝo estus neebla.

– Mi ne estas sola!... – diris Cyrus Smith, finante siajn pensojn.

– Kiom da personoj vi volas kunporti? – demandis la maristo.

– Du: mian amikon Spilett-on kaj mian serviston Nab-on.

– Sume tri – respondis Pencroff – kaj kun Harbert kaj mi sume kvin. La balono devis preni ses...

– Do ni flugu! – diris Cyrus Smith.

Tiu ĉi vorto "ni" koncernis ankaŭ la raportiston, sed tiu ne apartenis al homoj, kiuj retiriĝas de tiaj entreprenoj, kaj kiam oni nur prezentis la projekton al li, li tuj konsentis. Li nur miris, ke tia simpla penso ne venis en lia kapo ĝis nun. Koncerne Nab, tiu sekvus sian mastron al infero.

– Do ĉi-vespere – diris Pencroff– ni ĉiuj renkontiĝos tie, kvazaŭ hazarde.

– Hodiaŭ vespere je la deka horo – respondis Cyrus Smith – kaj Dio donu, ke ĉi tiu ŝtormo ne trankviliĝus antaŭ nia forflugo!"

Pencroff adiaŭis la inĝenieron kaj revenis al sia loĝejo, kie li lasis junan Harbert Brown. Tiu ĉi kuraĝa knabo konis la planon de la maristo kaj maltrankvile atendis la rezulton de lia interparolo kun la inĝeniero.

Dume la uragano tute ne trankviliĝis, kaj nek Jonathan Forster, nek liaj kunuloj pensis riski ĝian furiozon. La inĝeniero nur timis tion, ke la balono, fiksita al la tero kaj blovita de la ventego, povus krevi kaj disfali en milojn da pecoj. Dum kelkaj horoj li vagis ĉirkaŭ la preskaŭ malplena placo, neniam deprenante la okulojn de la balono. Pencroff faris same ĉe la kontraŭa flanko, kun la manoj en la poŝoj, oscedante de tempo al tempo, kiel homo, kiu ne scias per kio mortigi la tempon; ankaŭ li timis, ke la balono krevos aŭ ke ĝi liberiĝos de siaj ligoj kaj flugos en la aeron.

Vespero venis. La nokto estis tre malluma. Densaj nebuloj, kiel nuboj, leviĝis super la tero. Pluvis kaj neĝis kaj estis tre malvarme. La stratoj estis malplenaj; neniu observis la balonon meze de tia furioza ŝtormo.

Je la naŭa kaj duono Cyrus Smith kaj liaj kunuloj ŝteliris el diversaj flankoj ĝis la placo mem, kiu dronis en plena mallumo, ĉar prilumantaj ĝin gaslampoj estis estingitaj de la vento.

La kaptitoj renkontiĝis ĉe la nacelo. Neniu rimarkis ilin, kaj estis tiel mallume, ke ili ne povis vidi sin.

En profunda silento Cyrus Smith, Gideon Spilett, Nab kaj Harbert eniris la nacelon, dum Pencroff, laŭ ordono de la inĝeniero, forigis balastosakojn unu post la alia. Tio daŭris kelkajn momentojn, kaj tiam la maristo prenis sian lokon en la nacelo apud siaj kunuloj.

La balono estis tenata nur per duobla ŝnuro. Cyrus Smith estis dononta la ordonon forflugi.

Tiam iu hundo unusalte enigis la nacelon. Estis Top, la hundo de la inĝeniero, kiu liberiĝinte de sia ĉeno, alkuris post sia mastro. Cyrus Smith, timante la troan pezon, volis forpeli la kompatindan beston.

– Unu malpli, unu pli! — diris Pencroff kaj forĵetis du pliajn sakojn da balasto el la nacelo.

Tiam li ellasis la ŝnuron, kaj la balono leviĝis supren kaj malaperis en la nuboj, trafante du kamentubojn per la nacelo, kiujn ĝi renversis en sia freneza pelado.

La uragano tiam ekfuriozis kun nekredebla forto. Dum daŭris nokto, estis neeble malsupreniĝi, kaj kiam tagiĝis, densaj nebuloj kovris la teron.

Kvin tagojn poste, kiam klariĝis, ili ekvidis la maron sub ili, kaj la vento pelis la balonon kun terura rapideco.

Kvin homoj kaj hundo ekflugis en balono la 20-an de marto, kaj la 24-an de marto, kvar el ili estis ĵetitaj sur malplena marbordo, ses mil mejlojn for de sia hejmlando.

Tiu, kiun ili perdis, kaj al kies savo tuj kuregis la kvar savitaj rompiĝuloj, estis ilia estro, la inĝeniero Cyrus Smith!...


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.