La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA INSULO MISTERA

Aŭtoro: Julio Vern

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Unua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22
Dua Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20
Tria Parto
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20

Ĉapitro XVIII

Konversacio. – Cyrus Smith kaj Gideon Spilett. – Ideo de la inĝeniero. – Telegrafo. – Dratoj. – Baterioj. – Evoluo de la setlejo. – Fotografio. – Du jarojn sur la Insulo de Lincoln.

– Kompatindulo! – diris Harbert, kiam Ayrton malaperis en la mallumon.

– Li revenos al ni – diris Cyrus Smith.

– Kion signifas ĉio ĉi? – ekkriis Pencroff – Kiel do! Do ne estis Ayrton, kiu ĵetis la botelon en la maron? Do kiu faris tion ĉi?

Ĉi tiu demando aperis en la menso de ĉiuj.

– Tio estis li – Nab respondis – sed la kompatindulo estis tiam jam duonfreneza.

– Jes – diris Harbert – li ne plu sciis, kion li faras.

– Verŝajne, ĉar nur tiel oni povas klarigi ĝin – vigle respondis Cyrus Smith – kaj nun mi komprenas, kial Ayrton povis doni la precizan geografian situon de la insulo Tabor! Li konis ĝin perfekte eĉ antaŭ ol li estis metita sur la insulon.

– Sed se – rimarkis Pencroff – li ankoraŭ ne tute sovaĝis kiam li skribis ĉi tiun dokumenton, kaj se li jam ĵetis ĝin en la maron antaŭ sep aŭ ok jaroj, kiamaniere la papero restis nedifektita?

– Tio pruvas – respondis Cyrus Smith – ke Ayrton perdis la prudenton multe pli poste ol li mem pensas.

– Sed ĉu li diris la veron? – demandis la maristo.

– Sendube – respondis la raportisto. – La historio, kiun li rakontis, estas vera en ĉiu detalo. Mi tre klare memoras, ke la gazetoj iam raportis la entreprenon kaj ĝian rezulton de Lordo Glenarvan.

– Li certe diris la veron – diris Cyrus Smith. – Ne utilas pri tio dubi, Pencroff, tiu ĉi vero estis por li mem sufiĉe terura. Kaj tiu, kiu akuzas sin mem tiel, diras la veron!

La sekvan tagon, la 21-an de decembro, la kolonianoj malsupreniris al la marbordo, sed ili ne trovis Ayrton tie. Nokte li revenis al sia loĝejo en la gregejo kaj la kolonianoj decidis lasi al li kompletan liberecon, esperante ke la tempo faros la reston. Harbert, Pencroff kaj Nab revenis al siaj kutimaj laboroj, la inĝeniero kaj la raportisto laboris en la Kamentuboj.

– Vi scias kion, Cyrus – diris Gideon Spilett. – Viaj klarigoj pri la botelo hieraŭ tute ne kontentigis min! Ĉu eblas, ke ĉi tiu kompatindulo estus povinta skribi ĉi tiun dokumenton kaj ĵeti la botelon en la maron tute eĉ sen memori tion?

– Ĉar tio ne estis li, kiu enĵetis ĝin, Gideon.

– Vi do asertas…

– Mi asertas nenion, ĉar mi nenion scias! – respondis Cyrus Smith, interrompante al la raportisto. – Mi kalkulas ĉi tiun akcidenton al tiuj, kiujn mi ĝis nun ne povis klarigi al mi, kaj je tio mi ĉesas!

– Esence, Cyrus – diris Gideon Spilett – tion estas malfacile kompreni! Via savo, tiu kesto ĵetita sur la bordon, la aventuroj de Top, kaj fine tiu botelo... Ĉu ni neniam solvos ĉi tiujn enigmojn?

– Ni solvos ĝin! – respondis la inĝeniero vigle – eĉ se oni devus trafosi la tutan insulon!

Venis Januaro, kaj kun ĝi komenciĝis la jaro 1867. Harbert kaj Gideon Spilett iris al la gregejo kaj trovis, ke Ayrton akceptis kaj prenis la loĝejon preparitan por li. Li zorgis pri la multnombraj gregoj konfiditaj al lia zorgo kaj tiel ŝparigis al la ceteraj kolonianoj la klopodojn. Tamen, por ke li ne restu sola tro longe, la kolonianoj vizitis lin sufiĉe ofte.

Plie – pro certaj suspektoj, kiujn havis la inĝeniero kaj Gideon Spilett – oni rekomendis al Ayrton, ke li turnu sian atenton speciale al tiu ĉi parto de la insulo, kie li loĝis, kaj en okazo de ia akcidento li tuj sciigu la loĝantojn de Granita Palaco.

Tamen, povus okazi ia abrupta akcidento, pri kiu oni tuj devus sciigi la inĝenieron. Ekzemple, se ŝipo aperus ĉe la horizonto, okazus katastrofo aŭ venus piratoj, ĉiuj loĝantoj de la insulo devus scii pri ĝi.

Tial do, Cyrus Smith decidis enkonduki tujan komunikadon inter la bieno kaj la Granita Palaco.

La 10-an de januaro li prezentis sian intencon al siaj kamaradoj.

– Kiel vi faros ĉi tion, sinjoro Cyrus? – demandis Pencroff. – Ĉu vi pensis pri starigo de telegrafo?

– Certe jes – respondis la inĝeniero. – Ni havas ĉion, kion ni bezonas por konstrui elektran pilon; la plej malfacila parto estos feraj dratoj, sed kontraŭ ĉi tio oni ankaŭ povas trovi rimedon.

– Se jes – respondis la maristo – do eble iam ni estos vojaĝantaj tra nia insulo per vagonaro!

Do oni eklaboris tuj, komencante per la plej malfacila afero, t.e. fari dratojn. La fero sur Insulo de Lincoln estis, kiel ni scias, de bona kvalito kaj tial facile streĉebla. Cyrus Smith unue preparis ŝtalplaton kun truoj de diversaj mezuroj, kiuj iom post iom estus donontaj al la drato la deziratan dikecon. La harditan ladon oni alkroĉis al fundamento firme fiksita en la grundo, nur kelkajn futojn for de la akvofalo, kies forton la inĝeniero volis utiligi.

Necesis kelkaj tagoj por fari la dratojn, kaj tuj post tio la inĝeniero komencis fari pilojn de sufiĉe simpla dezajno.

La 6-an de februaro oni komencis starigi fostojn ekipitajn per vitraj izoliloj. Kelkajn tagojn poste, oni transtiris la draton.

Oni konstruis du elektrajn pilojn, unu por la Granita Palaco kaj la alia por la gregejo, por ke ĉiumomente ili povu komuniki unu kun la alia.

La 12-an de februaro ĉio estis preta. Tiutage Cyrus Smith povis telegrafe demandi, ĉu ĉio iras bone en la gregejo, kaj post kelkaj momentoj li ricevis kontentigan respondon de Ayrton.

Pencroff ege ĝojis; ĉiumatene kaj ĉiuvespere li sendis telegramon al la bieno, al kiu li ĉiam ricevis respondon.

Ĉi tiu speco de komunikado havis du evidentajn avantaĝojn: unue, ili ĉiam povis scii ĉu Ayrton estis en la gregejo, kaj due, ili dank' al tio ne lasis lin tute sola. Krome, Cyrus Smith vizitis lin ĉiusemajne, kaj Ayrton ankaŭ venis de tempo al tempo al la Granita Palaco, kie li ĉiam estis bonvena.

Bela tempo de la jaro pasis inter ordinaraj agadoj. En tiu tempo, la malgranda setlejo fartis tre bone. La provizoj de legomoj kaj greno pligrandiĝis ĉiutage, kaj la semoj alportitaj el la insulo Tabor radikiĝis tre bone. La korto estis plena de birdaro, la porkoj jam havis porkidojn. Onagroj ankaŭ havis idojn kiuj servis kiel rajdĉevaloj por Gideon Spilett kaj Harbert; ili ankaŭ estis jungitaj al ĉaro, aŭ por porti lignon kaj karbon al la Granita Palaco, aŭ por porti diversajn metalojn uzatajn fare de la inĝeniero.

En la sama tempo, oni organizis kelkajn ekskursojn en la Arbaron de Malproksima Okcidento. Kolonianoj povis sekure enprofundiĝi en ĉi tiujn arbarojn sen timo de altaj temperaturoj, ĉar la radioj malofte penetris la densan foliaron.

Dum tiuj vojaĝoj, la setlantoj ĉiam estis bone armitaj, ĉar foje ili renkontis survoje ege danĝerajn aprojn, kontraŭ kiuj ili devis serioze batali.

Dum ĉi tiu somero, Gideon Spilett kaj Harbert komencis veran militon kontraŭ la jaguaroj.

Ili estis bone armitaj kaj tute ne timis renkonti tiujn bestojn. Harbert elstaris pro sia eksterordinara kuraĝo, kaj la raportisto pro sia surpriza trankvilsangeco. Tiamaniere ĉirkaŭ dudek grandiozaj feloj jam ornamis la grandan salonon de la Granita Palaco.

La inĝeniero partoprenis kelkfoje en ekspedicioj kondukantaj al antaŭe nekonataj lokoj de la insulo, kiujn li esploris kun la plej granda atento. Li serĉis aliajn spurojn ol bestajn, tamen li neniam vidis ion suspektindan. Nek Top nek Jup, kiuj akompanis lin, donis ajnan indikon, ke ili malkovris ion nekutiman, kaj tamen la hundo ankoraŭ kelkfoje bojis ĉe la puta malfermo en Granita Palaco.

En tiu tempo, la fotilo trovita en la kesto ankaŭ estis oportuna – Gideon Spilett, kun la helpo de Harbert, kaptis kelkajn bildojn de la plej belaj partoj de la insulo sur kliŝo. Ĉi tiu fotilo havis potencan lenson kaj estis tute kompleta. La raportisto kaj Harbert baldaŭ fariĝis lertaj fotistoj kaj faris kelkajn belajn fotojn, kiel ekzemple: vidaĵo de la tuta insulo, kaptita de la supro de la Granda Altebenaĵo, kun Monto de Franklin ĉe la horizonto, kun la elfluejo de la Rivero de Kompato, kun herbejo kaj gregejo apoganta sur la unuaj ĉenoj de la monto; vidaĵo de la tuta Kabo de Akra Krifo, vidaĵo de la Promontoro de Rompiĝuloj kaj multaj aliaj.

La fotistoj ankaŭ ne forgesis pri la portretoj de ĉiuj loĝantoj de la insulo, senescepte. La maristo aparte ĝojis pri sia portreto; li konsideris ĝin tre fidela. Tamen oni devas konfesi, ke la portreto de Jup estis la plej bona. La orangutango alprenis pozon de nepriskribebla seriozo kaj la foto tiom similis al la modelo, ke ĉiuj ridegis.

La somera varmo finiĝis en marto. Pluvis de tempo al tempo, sed la aero estis ankoraŭ varma. Marto, responda al septembro en la norda hemisfero, ne estis tiel bela kiel en la antaŭa jaro; ĝi anoncis fruan kaj severan vintron.

Iun matenon, la 21-an de marto, komencis ŝajni al la kolonianoj, ke la unua neĝo jam falis. Harbert frue leviĝis kaj, rigardante tra la fenestro de la Granita Palaco, ekkriis:

– Rigardu! La insuleto estas kovrita de neĝo!

– Neĝo? Tiutempe? – demandis la raportisto, alirante al Harbert. Ili estis surprizitaj trovi ke ĉio estis blanka.

– Damne, estas neĝo! – diris Pencroff.

– Sed la termometro montras kvindek ok gradojn (14 °C super nulo) – rimarkis Gideon Spilett.

Cyrus Smith silente rigardis ĉi tiun blankan kovrilon, ĉar li trovis malfacile kompreni tiun ĉi fenomenon.

– Al la infero! – ekkriis Pencroff. – Niaj plantejoj frostiĝos!

Kaj la maristo jam estis malsuprenironta, sed Jup antaŭiris lin, kiu mallevis sin pli rapide laŭ la ŝnuro al la grundo.

Sed antaŭ ol la orangutango eĉ tuŝis la teron per sia piedo, ĉi tiu vasta neĝa ebenaĵo leviĝis supren kaj flirtis en la aero per tia sennombra kvanto da blankaj birdoj, ke ĝi baris la sunon dum kelkaj minutoj.

– Ili estas birdoj! – ekkriis Harbert.

Ili ja estis marbirdoj kun neĝaj, brilantaj plumoj. Ili kolektiĝis en svarmo kaj kovris la insuleton kaj la marbordon, kaj nun malaperis en la malproksimo, kio aspektis kiel ŝanĝo de dekoracio – vintro subite fariĝis somero. Bedaŭrinde, tio tiel rapide okazis, ke nek la raportisto nek Harbert havis tempon por ĉasi iun el tiuj ĉi birdoj kaj tiel ekscii, al kiu specio ili apartenis.

Kelkajn tagojn poste, la 26-an de marto, la kolonianoj estis festontaj la duan datrevenon de sia restado sur la insulo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.