|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
La ordigado efektive postulis multe da laboro, sed ĝi okupis malpli da tempo ol Sam antaŭtimis. La tagon post la batalo Frodo rajdis ĝis Mult-Fosejo kaj liberigis la karcerulojn el la ŝlostruoj. Unu el la unuaj trovitoj estis kompatinda Fredegaro Bolĝero, jam ne Dikulo. Li estis kaptita, kiam la kanajlaro elpelis trupon da ribelintoj, kiun li kondukis el kaŝlokoj supre en Brokenboro apud la montetoj Skario.
– Finfine pli profitus al vi akompani nin, povra oldulo Fredegaro! – diris Grinĉjo, dum ili elportis lin tro malfortan por marŝi.
Li malfermis unu okulon kaj brave klopodis rideti.
– Kiu estas tiu juna giganto kun laŭta voĉo? – li flustris. – ĉu eta Grinĉjo? Kiom mezuras nun viaj ĉapeloj?
Ĉeestis ankaŭ kompatinda Lobelia. Ŝi aspektis tre maljuna kaj maldika, kiam ili savis ŝin el malluma kaj mallarĝa ĉelo. Ŝi insiste lamiris proprapiede; kaj okazis tia bonvenigo, tiom da manfrapado kaj huraoj, kiam ŝi aperis, apogante sin al la brako de Frodo, sed ankoraŭ kroĉante sian ombrelon, ke ŝi estis vere emociita, kaj ŝi forveturis larmante. Ŝi neniam antaŭe en la vivo estis populara. Sed ŝin premegis la novaĵo pri la murdo de Lodo, kaj ŝi rifuzis reiri al Bag-Endo. Ŝi redonis ĝin al Frodo kaj iris al sia propra popolo, al Bresgirdeloj en Durbotelo.
Kiam la kompatindulino mortis en la posta printempo – ja ŝi estis pli ol centjara – Frodo estis surprizita kaj multe emociita: ŝi testamentis al li la tutan restaĵon de sia mono kaj la mono de Lodo, por ke li utiligu ĝin helpante hobitojn senhejmigitajn de la perturboj. Tiel finiĝis tiu malpaco.
Maljuna Vilĉjo Blankpiedo estis en la Ŝlostruoj pli longe ol la aliaj, kaj kvankam li eble estis traktita malpli severe ol kelkaj, li bezonis multe da nutrado antaŭ ol li povis roli urbestre laŭ la aspekto; do Frodo konsentis posteni kiel lia anstataŭanto, ĝis sinjoro Blankpiedo denove bonfartiĝos. Lia sola plenumo kiel vicurbestro estis limigi la ŝirifojn al ties ĝustaj funkcioj kaj nombro. La taskon de persekutado de la banditoj oni lasis al Gaja kaj Grinĉjo, kaj tio baldaŭ kompletiĝis. La sudlandaj banditoj, aŭdinte novaĵon pri la Apudakva Batalo, fuĝis el la Provinco kaj malmulte oponis la Superulon. Antaŭ la jarfino la malmultaj postvivintoj estis ĉirkaŭzonitaj en la arbaroj, kaj oni kondukis kapitulacintojn al la landlimo.
Intertempe la riparlaboro daŭris rapide, kaj Sam estis ege okupata. Hobitoj kapablas labori abelece, kiam ilin trafas taŭgaj humoro kaj neceso. Nun troviĝis miloj da laboremaj manoj ĉiuaĝaj, ekde la etaj sed viglaj de hobitaj geknaboj ĝis la multuzitaj kaj kalaj de la geavoj. Antaŭ la Julo[14] ne plu restis eĉ briko de la novaj ŝirifejoj aŭ de io ajn konstruita de la “homoj de Ŝarko”; sed la brikoj estis uzitaj por ripari multajn malnovajn truojn, por igi tiujn pli komfortaj kaj pli sekaj. Estis trovitaj grandaj stokoj da varoj, manĝaĵoj kaj biero, kiujn la banditoj forkaŝis en budoj kaj fojnejoj kaj forlasitaj truoj, kaj precipe en la tuneloj ĉe Mult-Fosejo kaj en la malnovaj ŝtonminejoj de Skario; do tiun Julon ekzistis multe pli da plezuro, ol oni antaŭesperis.
Unu el la unuaj faritaĵoj en Hobiturbo, eĉ antaŭ forigo de la nova muelejo, estis renovigo de la Monteto kaj de Bagŝuta Vico. La antaŭaĵo de la nova sablejo estis tute nivelita kaj transformita al granda ŝirmita ĝardeno, kaj novaj truoj estis elfositaj en la sudfronta antaŭaĵo de la Monteto, kaj tiuj estis briktegitaj. La Avulo estis reloĝigita en Numero Tri; kaj li diris ofte kaj ne ĝenis sin pri aŭdontoj.
– Vere malofta vento profitas al neniu, kiel mi ĉiam diris. Kaj fino bona – ĉio pli bona!
Oni iom diskutis pri nomo donota al la nova vico. Oni pensis pri Batalĝardeno, aŭ Pli Bonaj Smialoj. Sed post iom da tempo laŭ sagaca hobita maniero, oni nomis ĝin simple Nova Vico. Estis nura Apudakva ŝerco aludi al ĝi kiel al Ŝarka Fino.
La arboj estis la plej severa perdo kaj damaĝo, ĉar pro ordono de Ŝarko ili estis detranĉitaj malrespondece tre vaste en la Provinco; kaj Sam funebris pro tio pli ol pro io alia. Ekzemple, tiu misfaro nur longe kuraciĝos, kaj nur liaj pragenepoj, Sam supozis, vidos la Provincon tia, kia ĝi devus esti.
Sed subite iun tagon, ĉar dum semajnoj li estis tro okupita por pripensi siajn aventurojn, li rememoris pri la donaco de Galadriela. Li elprenis la skatolon kaj montris ĝin al la ceteraj Vojaĝintoj (nun ĉiuj tiel nomis ilin), kaj petis ties konsilon.
– Mi scivolis, kiam vi rememoros pri ĝi, – diris Frodo. – Malfermu ĝin!
Interne ĝi estis plena da griza polvo, mola kaj fajna, en kies mezo estis semo, kvazaŭ eta arĝentumita nukso.
– Kion mi faru pri tio ĉi? – diris Sam.
– Ĵetu ĝin en la aeron dum venteta tago kaj lasu ĝin fari sian taskon! – diris Grinĉjo.
– Kie? – demandis Sam.
– Elektu lokon kiel provejon, kaj vidu kio okazas al la plantoj tie, – diris Gaja.
– Sed mi certas, ke la Damo ne estus kontenta, se mi tute retenus ĝin en mia propra ĝardeno, kiam tiom da personoj estas suferintaj, – diris Sam.
– Utiligu viajn tutajn sagacon kaj konojn, Sam, – diris Frodo, – kaj poste uzu la donacon por helpi kaj plibonigi vian laboron. Kaj uzu ĝin ŝpareme. Ne estas multo, kaj mi supozas, ke ĉiu grajno havas valoron.
Do Sam plantis arbidojn en ĉiuj lokoj, kie arboj aparte belaj aŭ amitaj estis detruitaj, kaj li metis grajnon de la valorega polvo ĉe ĉies radikoj. Li iris tien-reen en la Provinco dum tiu laboro; sed se li speciale atentis pri Hobiturbo kaj Apudakvo, neniu kulpigis lin. Kaj fine li konstatis, ke ankoraŭ restas al li iomete da polvo; do li iris al la Tri-kvarona Ŝtono, kiu estas la proksimuma centro de la Provinco, kaj ĵetis ĝin en la aeron kun sia beno.
La etan arĝentan nukson li plantis en la Festa Kampo, kie iam estis la arbo; kaj li scivolis, kio devenos el ĝi. Tra la tuta vintro li restis kiel eble plej pacienca, kaj li klopodis deteni sin de konstanta alirado por vidi, ĉu okazas io.
La printempo preteratingis liajn plej senraciajn esperojn. Liaj arboj komencis ŝosi kaj kreski, kvazaŭ la tempo mem urĝus kaj volus fari dum unu jaro laboron de dudek. En la Festa Kampo bela juna arbido supren impetis: ĝi havis arĝentan ŝelon kaj longajn foliojn kaj eksplodis je oraj floroj en aprilo. Ĝi ja estis malorno, kaj ĝi mirigis la ĉirkaŭaĵon. Dum postaj jaroj, kiam ĝi kreskis gracie kaj bele, ĝi iĝis vaste konata kaj oni plenumis longajn vojaĝojn por vidi ĝin: ĝi estis la nura malorno okcidente de la Montoj kaj oriente de la Maro, kaj unu el la plej superbaj en la mondo.
Entute 1420 en la Provinco estis jaro mirinda. Ne nur estiĝis belega sunlumo kaj frandinda pluvo, ĝustatempe kaj laŭ ĝusta mezuro, sed ŝajne estis io plia: etoso de riĉeco kaj kreskado, kaj ekbrilo de belo superanta tiun de mortemulaj someroj, kiuj flagras kaj rapide forpasas sur tiu ĉi Mez-Tero. Ĉiuj infanoj naskitaj aŭ generitaj dum tiu jaro, kaj ili estis multaj, estis belaj kaj fortaj, kaj la plimulto havis orajn harojn, kio estintis maloftaĵo inter la hobitoj. La fruktoj estis tiel abundaj, ke junaj hobitoj preskaŭ banis sin en fragoj kaj kremo; kaj pli poste ili sidis sur la razenoj sub prunarboj kaj manĝis, ĝis ili amasigis prunkernojn kiel piramidojn aŭ kraniojn amasigitajn de venkinto, kaj poste ili plumoviĝis. Kaj neniu malsanis, kaj ĉiu estis kontenta, escepte de tiuj, kiuj devis falĉi la herbon.
En Sud-kvarono la vitoj estis ŝarĝitaj, kaj la rikolto de “folioj” estis miriga; kaj ĉie kreskis tiom da greno, ke postrikolte ĉiu grentenejo estis plenŝtopita. La nord-kvarona hordeo estis tiel perfekta, ke la biero de la 1420a malto estis longe memorita kaj fariĝis proverbeca. Fakte post tuta generacio oni povis aŭdi oldulon en taverno, post pajnto da meritita biero, demeti la kruĉon suspire: “Ha! Jen ĝuste la dudeka jaro, vere!”
Sam loĝis komence ĉe la Kotona familio kun Frodo; sed kiam la Nova Vico estis preta, li akompanis la Avulon. Aldone al siaj ceteraj laboroj li estris la purigadon kaj renovigon de Bag-Endo; sed li ofte vojaĝis en la Provinco pro siaj arbaraj taskoj. Do li ne estis hejme dum frua marto kaj ne sciis, ke Frodo estis malsana. La dek-trian de tiu monato bienulo Kotono trovis Frodon kuŝanta surlite; li kroĉis blankan gemon, kiu pendis per ĉeneto sur la kolo, kaj li ŝajnis duone sonĝanta.
– Ĝi estas forpasinta por ĉiam, – li diris, – kaj jam ĉio estas malluma kaj malplena.
Sed la malsano forpasis, kaj kiam Sam revenis la dudek-kvinan, Frodo estis sana kaj diris nenion pri si. Intertempe Bag-Endo estis ordigita, kaj Gaja kaj Grinĉjo alvenis el Stretkavo reportante ĉiujn malnovajn meblojn kaj ekipaĵojn, tiel ke la malnova truo aspektis pli-malpli kiel ĝi ĉiam aspektis.
Kiam ĉio finfine estis preta, Frodo diris:
– Kiam vi intencas transloĝiĝi por esti kun mi, Sam? – Sam aspektis iom embarasite.
– Ne necesas veni tuj, se vi ne deziras, – diris Frodo. – Sed vi scias, ke la Avulo estas proksime, kaj lin tre bone prizorgos vidvino Rumblo.
– Ne temas pri tio, sinjoro Frodo, – diris Sam kaj tre ruĝiĝis.
– Sed pri kio?
– Temas pri Rozinjo, Roza Kotono, – diris Sam. – Ŝajnis ke al ŝi tute ne plaĉis mia foriro, kompatindulinjo; sed pro tio, ke mi nenion deklaris al ŝi, tion ŝi ne povis diri. Kaj mi ne deklaris, ĉar unue mi havis taskon farendan. Sed jam mi deklaris, kaj ŝi diris: “Nu, vi malŝparis unu jaron, do kial plu prokrasti?”. “Ĉu malŝparis? – mi demandis. – Tion mi ne dirus”. Tamen, mi komprenas ŝian vidpunkton. Mi sentas min disduigita, por tiel diri.
– Mi komprenas, – diris Frodo: – vi deziras edziĝi, kaj tamen vi ankaŭ volas loĝi kun mi en Bag-Endo, ĉu? Sed mia kara Sam, kiel facilege! Edziĝu laŭeble baldaŭ, kaj poste enloĝiĝu kune kun Rozinjo ĉi tie. En Bag-Endo estas spaco sufiĉa por familio tiom granda, kiom vi povus deziri.
Kaj tiel estis aranĝite. Sam Vato edzinigis Rozinjon Kotono printempe de 1420 (tiu jaro estis fama pro siaj geedziĝoj), kaj ili venis loĝi en Bag-Endon. Kaj se Sam taksis sin feliĉa, Frodo sciis, ke li mem estas pli feliĉa; ĉar neniu hobito en la Provinco estis tiel bone prizorgata. Kiam ĉiuj riparaj laboroj estis planitaj kaj komencitaj, li ekvivis kvietan vivon, skribante tre multe kaj legante ĉiujn siajn notojn. Li rezignis pri la vicurbestra posteno ĉe tiusomera Libera Foiro, kaj kara maljuna Vilĉjo Blankpiedo prezidis la bankedojn dum ankoraŭ sep pliaj jaroj.
Gaja kaj Grinĉjo kunloĝadis dum kelka tempo en Stretkavo, kaj okazis multe da irado-venado inter Boklando kaj Bag-Endo. La du junaj Vojaĝintoj multe paradis en la Provinco per siaj kantoj, kaj siaj rakontoj, kaj siaj belaj vestaĵoj, kaj siaj mirindaj festoj. “Majestaj” la popolo nomis ilin, celante nur laŭdi; ĉar varmigis la korojn vidi ilin preterrajdantaj en maŝkirasoj tiel belaj kaj ŝildoj tiel bravaj, ridantaj kaj kantantaj kantojn pri malproksimo; kaj kvankam ili estis nun grandaj kaj grandiozaj, ili estis cetere neŝanĝitaj, krom ke ili eble ja estis pli bonparolaj, jovialaj kaj ĝojplenaj ol antaŭe.
Frodo kaj Sam tamen denove vestis sin ordinare, krom ke laŭbezone ili ambaŭ surmetis longajn grizajn mantelojn, fajne teksitajn kaj agrafitajn ĉekole per belaj broĉoj; kaj sinjoro Frodo ĉiam portis blankan juvelon sur ĉeneto, kiun li ofte fingrumis.
Ĉio jam progresis bone, kun ĉiama espero pri plua pliboniĝo; kaj Sam estis tiom okupata kaj tiom ĝuplena, kiom eĉ hobito povis deziri. Por li nenio makulis tiun tutan jaron, escepte de ia svaga zorgo pri lia mastro. Frodo senemfaze liberigis sin de ĉiaj provincaj aferoj, kaj dolorigis Samon rimarki, kiom malmulte li estis honorata en la propra lando. Malmultaj sciis aŭ deziris scii pri liaj faroj kaj aventuroj; ili admiris kaj respektis ĉefe sinjoron Gajadoko kaj sinjoron Peregrino, kaj (se Sam scius tion) lin mem. Cetere, aŭtune aperis ombro de malnovaj ĉagrenoj.
Iun vesperon Sam eniris la kabineton kaj trovis sian mastron strange aspektanta. Li estis tre pala kaj liaj okuloj ŝajnis vidi forajn aferojn.
– Kio estas al vi, sinjoro Frodo? – diris Sam.
– Mi estas vundita, – li respondis, – vundita. Sed tio neniam komplete kuraciĝos.
Poste li stariĝis, kaj la humoro ŝajnis forpasi, kaj la postan tagon li estis tute normala. Nur poste Sam rememoris, ke estis la sesa de oktobro. En tiu tago antaŭ du jaroj estis mallume en la kavaĵo sur Veterverto.
La tempo pasis, kaj 1421 komenciĝis. Frodo denove malsanis en marto, sed per granda fortostreĉo li kaŝis tion, ĉar Sam havis aliajn aferojn pripensindajn. La unua el la infanoj de Sam kaj Rozinjo naskiĝis la dudek-kvinan de marto, dato, kiun Sam notis.
– Nu, sinjoro Frodo, – li diris. – Mi havas problemeton. Rozinjo kaj mi anticipe decidis nomi lin Frodo, kun via permeso; tamen estas ne li, sed ŝi. Tamen tiel ĉarma knabineto, kiel oni rajtus esperi, similanta Rozinjon pli ol min, feliĉe. Sed ni ne scias, kion ni faru.
– Nu, Sam, – diris Frodo, – kio misas pri la malnovaj moroj? Elektu flornomon, kia estas Rozo. Duono el la knabinetoj en la Provinco nomiĝas laŭ tiaj nomoj, kaj kio povus esti pli bona?
– Supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Mi aŭdis kelkajn belajn nomojn dum nia vojaĝado, sed supozeble tiuj estas iom tro pretendemaj por la ĉiutaga frotado, kiel oni povus diri. La Avulo diras: “Ĝi estu mallonga, kaj tiel vi ne devos malplilongigi ĝin antaŭ ol uzi ĝin”. Sed se ĝi estu flornomo, mi tiuokaze ne ĝenas min pri la longo: ĝi devos estis floro bela, ĉar, vidu, ŝi ŝajnas al mi tre bela, kaj ŝi estos ankoraŭ pli bela.
Frodo pensis momenton.
– Nu, Sam, kio pri elanoro, la sunstelo, ĉu vi memoras la etan oran floron en la herbo ĉe Lotlorieno?
– Denove vi pravas, sinjoro Frodo! – diris Sam ĝojigite. – Ĝuste tion mi volis.
Eta Elanora estis preskaŭ ses monatojn aĝa, kaj 1421 pasinta ĝis sia aŭtuno, kiam Frodo vokis Samon en la kabineton.
– Ĵaŭde estos la naskiĝdatreveno de Bilbo, Sam, – li diris. – Kaj li devancos la Maljunan Tjukon. Li estos cent-tridek-unu-jara!
– Tiel estas! – diris Sam. – Li estas mirinda!
– Nu, Sam, – diris Frodo, – mi deziras, ke vi interkonsiliĝu kun Rozinjo kaj trovu, ĉu ŝi povos malhavi vin, por ke vi kaj mi foriru kune. Vi jam ne povas iri tre malproksimen aŭ longedaŭre, kompreneble, – li diris iom sopireme.
– Nu, ne tre facile, sinjoro Frodo.
– Kompreneble ne. Sed negrave. Vi povos akompani min komence. Diru al Rozinjo, ke vi ne longe forestos, ne pli ol du semajnojn; kaj vi revenos tute sekure.
– Mi volus akompani vin la tutan vojon ĝis Rivendelo, sinjoro Frodo, kaj vidi sinjoron Bilbo, – diris Sam. – Kaj tamen ĉi tie estas la nura loko, kie mi vere deziras esti. Mi estas tute disduigita.
– Kompatinda Sam! Sentiĝos tiel, mi timas, – diris Frodo. – Sed vi kuraciĝos. Vi sortis esti solida kaj senmanka, kaj tia vi estos.
Dum postaj unu-du tagoj Frodo kontrolis kun Sam siajn paperojn kaj skribaĵojn, kaj li transdonis siajn ŝlosilojn. Troviĝis granda libro kun senornama ruĝa ledkovrilo; ties grandaj paĝoj estis jam preskaŭ plenigitaj. Ĉe la komenco estis multaj folioj kovritaj de la maldensa vaga manskribo de Bilbo; sed la plejparto estis verkita per la firma flua skribo de Frodo. Ĝi estis ĉapitre dividita, sed Ĉapitro 80 estis nefinita, kaj post ĝi estis kelkaj blankaj paĝoj. La titolpaĝo surhavis multajn titolojn, unu post alia forstrekitajn, do:
Mia Taglibro. Mia Neatendita Vojaĝo. Tien kaj Reen. Kaj Kio Okazis Poste. Aventuroj de Kvin Hobitoj. La Rakonto pri la Granda Ringo, kompilita de Bilbo Baginzo laŭ propra observado kaj la raportoj de liaj amikoj. Kion ni faris dum la Milito de la Ringo.
Tie finiĝis la manskribo de Bilbo, kaj Frodo estis skribinta:
LA PEREO
DE LA MASTRO DE L’ RINGOJ
KAJ LA REVENO DE LA REĜO
(Kiel spertis tion la Eta Popolo; ĉi tio estas la memoraĵoj de Bilbo kaj Frodo el la Provinco, kompletigitaj laŭ la raportoj de iliaj amikoj kaj la klero de la Saĝuloj.)
Kune kun eltiraĵoj el Libroj de Popolsaĝo, tradukitaj de Bilbo en Rivendelo.
– Vidu, vi preskaŭ finis ĝin, sinjoro Frodo! – Sam ekkriis. – Nu, vi vere obstinis pri ĝi, mi devas diri.
– Mi tute finis ĝin, Sam, – diris Frodo. – La restantaj paĝoj estas por vi.
La dudek-unuan de septembro ili ekvojaĝis kune, Frodo sur la poneo, kiu portis lin tutvoje el Minaso Tirit kaj nun nomiĝis Paŝegulo; kaj Sam sur sia amata Vilĉjo. La mateno estis bele ora, kaj Sam ne demandis, kien ili iros: al li ŝajnis, ke li povus diveni.
Ili ekiris laŭ la Stokvojo trans la montetojn kaj direktiĝis al Arbarfino, kaj ili lasis siajn poneojn paŝi laŭplaĉe. Ili bivakis en la Verdaj Montetoj, kaj la dudek-duan de septembro ili rajdis maiabrapte suben en la komenciĝon de la arboj dum la forveiko de la posttagmezo.
– Jen, ĉu ne, la arbo mem, post kiu vi kaŝis vin, kiam la Nigra Rajdanto aperis la unuan fojon, sinjoro Frodo! – diris Sam fingromontrante maldekstren. – Nun tio ŝajnas sonĝo.
Estis vespere, kaj la steloj briletis sur la orienta ĉielo kiam ili pasis la ruinan kverkon kaj turnis sin kaj pluiris suben inter la avelujaj densejoj. Sam silentis, profunde en siaj memoroj. Baldaŭ li ekrimarkis, ke Frodo kantas mallaŭte al si la malnovan marŝkanton, sed la vortoj ne estis tute samaj:
Atendas eble post vojorto
trovota pad’, sekreta pordo;
kaj kvankam ofte iris mi ne,
alia tago venos fine
kaj mi vojetojn sekvos nun
inter la Luno kaj la Sun’.
Kaj kvazaŭ responde, el sube, alvenante laŭ la vojo el la valo, voĉoj kantis:
A! Elbereth Gilthoniel!
silivren penna míriel
o menel aglar elenath,
Gilthoniel, A! Elbereth!
Ni tenas en memorposedo,
en jena lando subarbara,
stellumon sur lontano Mara.
Frodo kaj Sam haltis kaj sidis silente en la mola ombraro, ĝis ili vidis muaron, kiam la vojaĝantoj proksimiĝis al ili.
Ĉeestis Gildoro kaj multaj belaj elfoj; kaj tie mirigante Samon rajdis Elrondo kaj Galadriela. Elrondo surhavis mantelon grizan kaj sur lia frunto estis stelo, kaj en lia mano estis arĝenta harpo, kaj sur lia fingro estis ringo el oro kun granda blua juvelo, Vilja, la plej potenca el la Tri. Galadriela sidis sur blanka pordama ĉevaleto kaj estis ĉirkaŭvolvita en brileta blanko, kiel nuboj ĉirkaŭ la luno; ĉar ŝi mem ŝajnis brileti per mola lumo. Sur ŝia fingro estis Nenja, la ringo farita el mitrilo, kiu portis unu blankan gemon flagrantan kvazaŭ frosta stelo. Rajdante malrapide poste sur eta griza poneo, kaj ŝajnante kapklini dumdorme, estis Bilbo mem.
Elrondo salutis ilin gravmiene kaj favore, kaj Galadriela ridetis al ili.
– Nu, sinjoro Samsaĝo, – ŝi diris. – Mi aŭdas kaj vidas, ke vi bone utiligis mian donacon. La Provinco de nun estos eĉ pli ol iam benita kaj amata.
Sam riverencis, sed trovis nenion por diri. Li estis forgesinta, kiom bela estas la Damo.
Tiam Bilbo vekiĝis kaj malfermis siajn okulojn.
– Saluton, Frodo! – li diris. – Nu mi devancis hodiaŭ la Maljunan Tjukon! Do tio estas ordigita. Kaj nun ŝajnas al mi, ke mi estas tute preta ekiri alian vojaĝon. Ĉu vi kuniros?
– Jes, mi iros, – diris Frodo. – La Ringoportintoj devas iri kune.
– Kien vi iros, mastro? – kriis Sam, kvankam finfine li komprenis, kio okazas.
– Al la Havenoj, Sam, – diris Frodo.
– Kaj mi ne povos akompani.
– Ne, Sam. Almenaŭ, ne ankoraŭ, ne pli foren ol la Havenoj. Kvankam ankaŭ vi estis Ringoportanto, se nur mallonge. Via tempo eble venos. Ne tro malĝoju, Sam. Vi ne povas ĉiam disduiĝi. Vi devos esti unuopa kompleto, dum multaj jaroj. Vi havas tiom multe por ĝui kaj esti, kaj por fari.
– Sed, – diris Sam, kaj larmoj aperis en liaj okuloj, – mi supozis, ke ankaŭ vi ĝuos la Provincon dum jaroj kaj jaroj, post ĉio, kion vi faris.
– Ankaŭ mi iam tion supozis. Sed mi estas tro severe vundita, Sam. Mi provis savi la Provincon, kaj ĝi estas savita, sed ne por mi. Tre ofte tiel devas esti, Sam, kiam aferoj estas minacataj: iu devas rezigni pri ili, perdi ilin, por ke aliaj povu havi ilin. Sed vi estas mia heredanto: ĉion, kion mi posedis aŭ povis posedi, mi testamentas al vi. Kaj vi havas ankaŭ Rozinjon kaj Elanoran, kaj venos Frodo-knabo, kaj Roza-knabino, kaj Gaja, kaj Orhara, kaj Grinĉjo; kaj eble pli, kiujn mi ne povas vidi. Viaj manoj kaj via sprito estos ĉie bezonataj. Vi estos la Urbestro, kompreneble, tiel longe kiel vi deziros, kaj la plej fama ĝardenisto en la historio; kaj vi voĉlegos aferojn el la Ruĝa Libro, kaj tenos vivanta la memoron pri la foririnta epoko, tiel ke la popolo memoros la Grandan Danĝeron kaj tiel amos eĉ pli sian amatan landon. Kaj tio tiom okupos vin kaj feliĉigos vin, kiom feliĉa povas esti iu ajn, tiel longe kiel daŭros via parto de la Rakonto. Venu jam, rajdu kun mi!
Tiam Elrondo kaj Galadriela rajdis plu; ĉar la Tria Epoko finiĝis, kaj la tagoj de la Ringoj estis forpasintaj, kaj finiĝis la rakontoj kaj kantoj pri tiu epoko. Kun ili iris multaj elfoj el la Alta Parencaro kiuj ne plu volis resti en Mez-Tero; kaj inter ili, plenigitaj je malĝojo, kiu estis tamen benita kaj sen amaro, rajdis Sam, kaj Frodo, kaj Bilbo, kaj la elfoj ĝojis honori ilin.
Kvankam ili trarajdis la mezon de la Provinco tra la tuta vespero kaj tra la tuta nokto, neniu vidis ilin, krom sovaĝaj bestoj; aŭ ie-tie iu vaganto en la mallumo vidis ekbrileton sub la arboj, aŭ lumon kaj ombron fluantajn tra la herbo kiam la luno iris okcidenten. Kaj kiam ili jam forpasis el la Provinco, ĉirkaŭirinte la sudan randon de la Blankaj Suprejoj, ili alvenis la Distajn Deklivojn kaj al la Turegoj, kaj ekvidis la foran Maron; kaj tiel ili rajdis finfine suben al Mitlondo, al la Grizaj Havenoj en la longa Golfo de Ljuno.
Kiam ili venis al la pordo, Cirdano la ŝipkonstruisto elpaŝis por saluti ilin. Tre altstatura li estis, kaj lia barbo estis longa, kaj li estis griza kaj maljuna, krom ke liaj okuloj estis akraj kiel steloj; kaj li rigardis ilin kaj riverencis, kaj diris:
– Ĉio estas jam preta.
Poste Cirdano kondukis ilin al la Havenoj, kaj tie kuŝis blanka ŝipo, kaj sur la kajo staris figuro tute blankvestita, atendante ilin. Kiam li turniĝis kaj direktiĝis al ili, Frodo vidis, ke tiu estas Gandalfo; kaj sur sia mano li portis la Trian Ringon, Narjan la Grandan, kaj la gemo sur ĝi estis ruĝa kiel fajro. Tiam la forirontoj ĝojis, ĉar ili sciis, ke ankaŭ Gandalfo akompanos ilin sur la ŝipo.
Sed Sam nun estis kore malĝoja, kaj ŝajnis al li, ke, kvankam la disiĝo estos maldolĉa, tamen eĉ pli doloriga estos la longa vojo hejmen en solo. Sed ĝuste dum ili staris tie, kaj la elfoj surŝipiĝadis, kaj ĉio estis pretigata por foriro, alrajdis tre haste Gaja kaj Grinĉjo. Kaj inter siaj larmoj Grinĉjo ridis.
– Vi provis eskapi de ni unu fojon pli frue kaj malsukcesis, Frodo, – li diris. – Ĉi-foje vi preskaŭ sukcesis, sed tamen denove malsukcesis. Ne estis Sam, tamen, kiu ĉi-foje perfidis vin, sed Gandalfo mem!
– Jes, – diris Gandalfo, – ĉar estos pli bone retrorajdi triope ol unuope. Nu, ĉi tie finfine, karaj amikoj, sur la bordoj de la maro venas la fino de nia kunuleco en Mez-Tero. Iru en paco! Mi ne diros: ne ploru; ĉar ne ĉiuj larmoj estas malbonaj.
Poste Frodo kisis Gajan kaj Grinĉjon, kaj laste Samon, kaj surŝipiĝis; kaj la veloj estis hisitaj, kaj la vento blovis, kaj malrapide la ŝipo forglisis laŭ la longa griza golfo; kaj la lumo de la vitro de Galadriela, kiun Frodo tenis, ekbrilis kaj malaperis. Kaj la ŝipo eliris sur la Altan Maron kaj forpasis okcidenten, ĝis finfine dum pluva nokto Frodo flaris dolĉan parfumon en la aero kaj aŭdis la sonon de kantado alvenanta trans la akvon. Kaj tiam ŝajnis al li, ke samkiel dum lia sonĝo en la domo de Bombadiljo, la griza pluvkurteno fariĝis arĝenta vitro kaj forruliĝis, kaj li vidis blankajn marbordojn kaj post ili foran verdan landon sub rapida sunleviĝo.
Sed laŭ Sam la vespero profunde mallumiĝis dum li staris ĉe la Haveno; kaj rigardante la grizan maron li vidis nur ombron sur la akvo baldaŭ perdiĝintan en la okcidento. Tiel li daŭre staris dum pasado de la nokto, aŭdante nur la suspiron kaj murmuradon de la ondoj sur la bordoj de Mez-Tero, kaj ties sono sinkis profunde en lian koron. Apud li staris Gaja kaj Grinĉjo, kaj ili estis silentaj.
Fine la tri kunuloj forturnis sin kaj, neniam plu retrorigardante, ili rajdis malrapide hejmen; kaj ili interŝanĝis neniun vorton ĝis ili revenis al la Provinco, sed ĉiun multe konsolis ĉeesto de la amikoj sur la longa griza vojo.
Fine ili rajdis trans la montetojn kaj laŭiris la Orientan Vojon, kaj poste Gaja kaj Grinĉjo plurajdis al Boklando; kaj jam denove ili kantis dumire. Sed Sam turnis sin al Apudakvo, kaj tiel revenis al la Monteto, kiam la tago denove finiĝis. Kaj li pluiris, kaj jen estis flava lumo, kaj fajro interne; kaj la vespermanĝo estis preta, kaj li estis atendita. Kaj Rozinjo entiris lin, kaj sidigis lin sur lian seĝon, kaj sidigis etan Elanoran sur lian sinon.
Li profunde enspiris:
– Nu, mi estas reveninta, – li diris.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.