La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 11: La palantiro

La suno estis sinkanta malantaŭ la longan okcidentan branĉon de la montoj, kiam Gandalfo kaj liaj kunuloj, kaj la reĝo kun liaj rajdistoj, ekiris denove el Isengardo. Gandalfo sidigis Gajan malantaŭ si, kaj Aragorno Grinĉjon. Du reĝaj soldatoj antaŭeniris rajdante rapide kaj baldaŭ forpasis el la vido malsupre en la valon. La ceteraj sekvis facilpaŝe.

Entoj en solena vico staris statuece ĉe la pordego kun la longaj brakoj suprenlevitaj, sed ili eligis neniun sonon. Gaja kaj Grinĉjo retrorigardis, kiam ili jam trairis iom la serpentumitan vojon. Sunlumo ankoraŭ brilis sur la ĉielo, sed longaj ombroj etendiĝis super Isengardo: grizaj ruinoj jam falantaj en mallumon. Tie staris Arbobarbo sola nun, kiel malproksima stumpo de maljuna arbo: la hobitoj pensis pri la unua renkontiĝo, sur la sunumita breto ĉeborde de Fangorno.

Ili alvenis la pilastron de la Blanka Mano. La pilastro plu staris, sed la gravurita mano estis deĵetita kaj diserige frakasita. Ĝuste en la mezo de la vojo kuŝis la longa montrofingro, blanka en la krepusko, ĝia ruĝa ungo estis nigre malheliĝanta.

– La entoj priatentas ĉiujn detalojn! – diris Gandalfo. Ili rajdis plu, kaj la vespero profundiĝis en la valo.

– Ĉu ni rajdos tre longe hodiaŭ vespere, Gandalfo? – demandis Gaja post iom da tempo. – Mi ne scias, kiel vi sentas vin kun bagatela ĉifonulo pendanta malantaŭ vi; sed la ĉifonulo laciĝis kaj volonte ĉesos pendi kaj kuŝiĝos.

– Do tion vi aŭdis, ĉu? – diris Gandalfo. – Ne lasu, ke tio estigu rankoron! Estu dankema, ke vortoj pli longaj ne estis celitaj al vi. Li neniam antaŭe renkontis hobiton kaj ne sciis kiel vin alparoli. Sed li atentis vin. Se tio malkuspos vian fieron, mi povas diri, ke ĉi-momente vi kaj Grinĉjo pli okupas liajn pensojn ol ĉiuj ni aliaj. Kiuj vi estas; kiel vi venis tien, kaj kial; ĉu vi estis kaptitaj kaj, se jes, kiel vi eskapis kiam pereis ĉiuj orkoj – ĝuste tiaj problemetoj ĝenas la grandan menson de Sarumano. Rikano de li, Gajadoko, estas komplimento, se vi sentas vin honorita pro lia interesiĝo.

– Dankon! Sed pli honore estas pendi ee via vosto, Gandalfo. Ekzemple, en tiu situacio oni havas eblecon duan fojon starigi demandon. Ĉu ni rajdos longe ĉi-nokte?

Gandalfo ridis.

– Hobito plej nedampebla! Ĉiuj sorĉistoj devus zorgi pri unu-du hobitoj, kiuj instruu al ili la signifon de la vortoj kaj korektu ilin. Mi petas vian pardonon. Sed mi dediĉis penson eĉ al tiaj simplaj aferoj. Ni rajdos dum kelkaj horoj, malhaste, ĝis ni alvenos la finon de la valo. Morgaŭ ni devos rajdi pli rapide. Kiam ni venis, ni intencis iri rekte de Isengardo al la reĝa domo en Edoraso tra la ebenaĵo, rajdo kelktaga. Sed ni pripensis kaj ŝanĝis la planon. Kurieroj iris antaŭen al la Profundaĵo de Helmo, por averti, ke la reĝo revenos morgaŭ. De tie li rajdos kun multaj soldatoj al Dunharo laŭ vojetoj sur la montetoj. Ekde nun ne pli ol du aŭ tri samtempe rajtas iri malkaŝite tra la ebenaĵo, ĉu tage ĉu nokte, kiam tio estas evitebla.

– Aŭ neniom aŭ duobla porcio, jen via maniero! – diris Gaja. – Mi timas, ke mi rigardas ne pli malproksimen ol ĝis la hodiaŭa kuŝejo. Kie kaj kio estas la Profundaĵo de Helmo kaj ĉio cetera? Mi scias nenion pri tiu ĉi tereno.

– Do prefere lernu iom, se vi volas kompreni la okazaĵojn. Sed ne ĝuste nun, kaj ne per mi: premas min tro multaj pripensendaĵoj.

– En ordo, mi demandos al Paŝegulo apud la bivaka fajro: li estas malpli kaŝema. Sed pro kio tiu ĉi sekureco? Mi kredis, ke la batalon ni gajnis!

– Jes, ni venkis, sed nur en la unua batalo, kaj tio per si mem pligrandigas nian danĝeron. Ekzistis ia ligiteco inter Isengardo kaj Mordoro, kiun mi ĝis nun ne sondis. Kiel ili interŝanĝis informojn, mi ne tute certas; sed tion ili faris. La Okulo de Baraduro certe rigardas senpacience al la Sorĉista Valo, ŝajnas al mi, kaj al Rohano. Ju malpli ĝi vidas, des pli bone.

La vojo pasiĝis malrapide, serpentumante tra la valo. Jen pli fore, jen pli proksime, Iseno fluis sur sia ŝtonoza fundo. Nokto malsupreniris de la montaro. Ĉiuj nebuletoj jam malaperis. Blovis vento malvarma. La luno, jam kreske rondiĝanta, plenigis la orientan ĉielon per pala malvarma brileto. La ŝultroj de l’ montoj dekstre deklivis al la nudaj montetoj. Grize antaŭ ili apertiĝis la larĝa ebenaĵo.

Finfine ili haltis. Poste ili deflankiĝis postlasinte la ĉefvojon kaj denove iris laŭ la dolĉa supra herbaro. Irinte okcidenten post ĉirkaŭ unu mejlo ili alvenis valon. Tiu apertiĝis suden, retrokliniĝante al la deklivo de ronda Dol Barano, la lasta monto de la nordaj montaroj, verdsuba, kronita de eriko. La valflankoj hirtis je la pasintjara filiko, meze de kiu la strikte volvitaj printempofrondoj ekpuŝiĝis tra la dolĉaroma tero. Dornarbustoj kreskis dense sur la malaltaj teramasoj, kaj sub tiuj ili bivakis, proksimume du horojn antaŭ la mezo de la nokto. Ili ĉendis fajron en kavaĵo, inter la radikoj de diskreska kratago, arbece alta, tordita pro maljuneco sed ĉiumembre sana. Burĝonoj ŝveliĝis sur ĉiu branĉeta ekstremo.

Sentineloj estis postenigitaj, po du ĉiun vaĉperiodon. La aliaj, vespermanĝinte, volvis sin per manteloj kaj dormis. La hobitoj kuŝis en angulo senakompane sur amaso de malnova filiko. Gaja estis dormema, sed Grinĉjo nun ŝajnis strange senripoza. La filikoj krakis kaj siblis dum li tordiĝis kaj turniĝis.

– Kio estas al vi? – demandis Gaja. – Ĉu vi surkuŝas formikejon?

– Ne, – diris Grinĉjo, – sed mi ne estas komforta. Mi scivolas, kiom da tempo pasis de kiam mi lastfoje dormis en lito?

– Kalkulu perfingre! – oscedis Gaja. – Sed vi certe scias, de kiam ni forlasis Lorienon.

– Aĥ, tiom! – diris Grinĉjo. – Mi aludis realan liton en dormoĉambro.

– Nu, do Rivendelo, – diris Gaja. – Sed mi povus dormi kie ajn hodiaŭ.

– Vi bonŝancis, Gaja, – diris Grinĉjo mallaŭte, post paŭzo. – Vi rajdis kun Gandalfo.

– Nu, do kio?

– Ĉu vi informiĝis aŭ ekkonis ion pere de li?

– Jes, sufiĉe multe. Pli ol kutime. Sed vi aŭdis ĉion aŭ la plejparton; vi estis tute proksime, kaj ni ne interŝanĝis sekretojn. Sed vi rajtos iri kun li morgaŭ, se vi opinias plimulte melki lin – kaj se li konsentos havi vin.

– Ĉu vere? Bone! Sed li estas tiel nekomunikema, ĉu ne? Tute ne ŝanĝiĝis.

– Ho, male! – diris Gaja, iomete vigliĝante kaj ekscivolante pri tio, kio ĝenas lian kunulon. – Li pligrandiĝis, aŭ io. Li kapablas esti kiel bonkora tiel timiga pli ol antaŭe, ŝajnas al mi. Li ŝanĝiĝis; sed mi ankoraŭ ne havis okazon konstati ĝis kioma grado, Sed pensu pri la lasta parto de tiu afero kun Sarumano! Memoru, ke Saramano iam estis superulo de Gandalfo; estro de l’ Konsilio, kio ajn tiu estas precize. Li estis Sarumano la Blanka. Gandalfo estas nun la Blanka. Sarumano venis laŭordone, kaj lia bastono estis forprenita; kaj poste estis ordonite, ke li iru, kaj li iris.

– Nu, se Gandalfo entute ŝanĝiĝis, nun li estas pli ol antaŭe nekomunikema, jen ĉio, – Grinĉjo argumentis. – Ekzemple, tiu vitra globo. Ĝi ŝajnis tre plaĉi al li. Ion li scias aŭ konjektas pri ĝi. Sed ĉu li sciigis tion al ni? Eĉ ne unuvorte. Tamen levis ĝin mi, kaj mi malhelpis, ke ĝi ruliĝu en flakon. “Hej, junulo, tion prenos mi”, – jen ĉio. Mi scivolas, kio ĝi estas? Ĝi sentiĝis tre peza. – La voĉo de Grinĉjo tre mallaŭtiĝis, kvazaŭ li parolus al si.

– Hej, – diris Gaja. – Do ĝuste tio ĝenas vin, ĉu? Nu, knabo Grinĉjo, ne forgesu la sentencon de Gildoro, kiun Sam kutimis citi: “Ne enmiksiĝu en sorĉistajn aferojn, ĉar ili estas subtilaj kaj ekkoleriĝemaj”.

– Sed nia tuta vivo jam dum monatoj estis unu longa enmiksiĝo en la aferojn de sorĉistoj, – diris Grinĉjo. – Mi ŝatus iom da informoj kune kun la danĝero. Mi ŝatus rigardi tiun globon.

– Endormiĝu! – diris Gaja. – Vi sufiĉe informiĝos pli aŭ malpli baldaŭ. Kara mia Grinĉjo, neniu Tjuko iam ajn superis Brandobokon rilate scivolemon, sed ĉu la tempo konvenas, mi demandas?

– En ordo! Kiel domaĝas, ke mi diras al vi, ke mi ŝatus rigardi tiun ŝtonon? Mi scias, ke mi ne povas havi ĝin, dum maljuna Gandalfo kovas ĝin kiel ovon kokino. Sed ne multe helpas ricevi de vi ne pli ol iu vi-ne-povas-havi-ĝin-do-endormiĝu!

– Nu, kion alian mi povus diri? – diris Gaja. – Mi bedaŭras, Grinĉjo, sed vi vere devas atendi la matenon. Mi estos tiom scivola, kiom vi volos post la matenmanĝo, kaj mi helpos laŭ mia kapablo pri iom da sorĉisto-kaĵolado. Sed mi ne plu povas maldormi. Se mi ankoraŭ pli oscedos, mi splitiĝos interorele. Bonan nokton!

Grinĉjo ne respondis. Nun li kuŝis senmove, sed dormo daŭre forestis; kaj lin ne kuraĝigis la sono de Gaja spiranta mallaŭte, ekdorminta kelkajn minutojn post la nokta saluto. Penso pri la malhela globo ŝajnis plifortiĝi, dum ĉio kvietiĝis. Grinĉjo sentis denove ties pezon en siaj manoj, kaj ree vidis la misterajn ruĝajn profundojn, en kiujn li momente rigardis. Li tordiĝis kaj turniĝis kaj klopodis pensi pri io alia.

Finfine li ne plu kapablis toleri tion. Li stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Estis malvarme, kaj li volvis sin per sia mantelo. La luno brilis frida kaj blanka, rekte en la valon, kaj la ombroj de la arbustoj nigris. Ĉie ĉirkaŭe kuŝis dormaj figuroj. La du sentineloj ne videblis: ili supris sur la montflanko, eble, aŭ kaŝiĝis en la filiko. Pelite de ia impulso, kiun li ne komprenis, Grinĉjo paŝis singarde ĝis la kuŝejo de Gandalfo. Li subenrigardis al li. La sorĉisto ŝajnis dormanta, sed kun palpebroj ne plene fermitaj: vidiĝis okulbrileto sub liaj longaj okulharoj. Grinĉjo haste retropaŝis. Sed Gandalfo donis neniun indikon; kaj antaŭentrenite ankoraŭfoje, duone kontraŭvole, la hobito ree alrampis de malantaŭ la kapo de la sorĉisto. Tiu estis volvita per lankovrilo kun la mantelo supre sternita; kaj proksime apud li, inter la dekstra flanko kaj la fleksita brako, estis elstaraĵo, io ronda volvita per malhela tuko; lia mano ŝajnis ĵus forglitinta de ĝi al la tero.

Apenaŭ spirante, Grinĉjo rampis pli proksimen, futon post futo. Fine li surgenuiĝis. Poste li etendis kaŝe la manojn kaj malrapide levis la globon; ĝi ŝajnis ne tiel peza kiel li antaŭvidis. “Nur ia fasko da diversaĵoj eble, finfine”, – li pensis kun stranga sento de malŝarĝiĝo; sed li ne remetis la globon. Li staris momente, tenante ĝin. Tiam venis en lian menson ideo. Li foriris piedpinte, trovis grandan ŝtonon, kaj revenis.

Li rapide forprenis la tukon, volvis en ĝin la ŝtonon kaj surgenuiĝe remetis ĝin apud la manon de la sorĉisto. Poste li finfine rigardis tion, kion li malkovris. Jen ĝi: glata kristala globo, nun malhela kaj morta, kuŝanta nude antaŭ liaj genuoj. Grinĉjo levis ĝin, haste kovris ĝin per la propra mantelo, kaj duone turniĝis por reiri al sia lito. Tiumomente Gandalfo turniĝis dumdorme kaj murmuris kelkajn vortojn: ili ŝajnis en fremda lingvo; lia mano elpalpis kaj ektenis la volvitan ŝtonon, poste li suspiris kaj ne plu moviĝis.

– Idiota stultulo! – Grinĉjo murmuris al si. – Vi estas tremponta vin en teruran malagrablaĵon. Tuj remetu ĝin! – Sed li nun konstatis, ke tremas liaj genuoj, kaj li ne aŭdacas sufiĉe proksimiĝi al la sorĉisto por atingi la pakaĵon. “Mi jam ne povos remeti ĝin sen veki lin, – li pensis, – almenaŭ ĝis mi estos pli trankvila. Do egale se mi unue ekrigardos ĝin. Tamen ne ĉi tie!” Li forŝteliĝis kaj eksidis sur verda teramaseto ne malproksime de sia lito. La luno enrigardis trans la randon de la valo.

Grinĉjo sidis kun la genuoj alfleksitaj kaj la globo inter ili. Li kurbiĝis proksime al ĝi, aspektante kiel avida infano antaŭ bovlo da manĝaĵo en angulo for de la aliuloj. Li flankentiris sian mantelon kaj rigardis al ĝi. La aero ĉirkaŭ li ŝajnis senmova kaj streĉita. Komence la globo estis malhela, kun lunlumo glimanta sur ĝia surfaco. Poste vidiĝis malforta ardo kaj ekmoviĝo en la kerno, kaj ĝi fiksis liajn okulojn tiel ke li jam ne povis forrigardi. Baldaŭ la tuta interno ŝajnis fajranta; la globo ekgiris, aŭ la lumoj internaj estis turniĝantaj. Subite la lumoj estingiĝis. Li eligis spirospasmon kaj baraktis; sed li restis kurbiĝinta, premtenante per ambaŭ manoj la globon. Pli kaj pli proksimen li kurbiĝis, kaj poste rigidiĝis; dum kelka tempo liaj lipoj moviĝis sensone. Poste kun strangolita krio li falis dorsen kaj kuŝis senmova.

La krio estis trapika. La sentineloj alsaltis de sur la deklivoj. La tuta bivako baldaŭ vigliĝis.

– Do jen la ŝtelinto! – diris Gandalfo. Li haste ĵetkovris per sia mantelo la globon kie ĝi kuŝis. – Sed vi, Grinĉjo! Jen tre bedaŭrinda elturniĝo de l’ aferoj! – Li surgenuiĝis apud la korpo de Grinĉjo: la hobito kuŝis surdorse rigida kun senvidaj okuloj, gapantaj al la ĉielo. – Demonaĵo! Kian malbonon li faris al si mem kaj al ni ĉiuj? – La vizaĝo de l’ sorĉisto iĝis malloza kaj marasma.

Li kaptis la manon de Grinĉjo kaj kurbiĝis al lia vizaĝo, aŭskultante ĉu li spiras; poste li metis siajn manojn sur lian frunton. La hobito tremegis. Liaj okuloj fermiĝis. Li ekkriis kaj sidiĝis, gapante mirigite al ĉiuj ĉirkaŭaj vizaĝoj, palaj en la lunlumo.

– Ĝi ne estas por vi, Sarumano! – li kriis per alta sentona voĉo, retiriĝante disde Gandalfo. – Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion! – Poste li baraktis por stariĝi kaj fuĝi, sed Gandalfo retenis lin milde kaj firme.

– Peregrino Tjuko! – li diris. – Revenu!

La hobito malstreĉiĝis kaj retrofalis, tenegante la manon de l’ sorĉisto.

– Gandalfo! – li kriis. – Gandalfo! Pardonu min!

– Ĉu pardoni vin? – demandis la sorĉisto. – Unue diru al mi, kion vi faris.

– Mi, mi prenis la globon kaj rigardis ĝin, – balbutis Grinĉjo, – kaj mi vidis aferojn, kiuj timigis min. Kaj mi deziris foriri, sed tion mi ne povis. Kaj poste li venis kaj starigis al mi demandojn; kaj li min rigardis, kaj jen ĉio, kion mi memoras.

– Tio ne sufiĉas, – diris Gandalfo severe. – Kion vi vidis, kaj kion vi diris?

Grinĉjo fermis siajn okulojn kaj tremis, sed diris nenion. Ĉiuj rigardis lin silente, krom Gaja, kiu sin forturnis. Sed la vizaĝo de Gandalfo plu severis.

– Parolu! – li diris.

Per mallaŭta hezita voĉo Grinĉjo rekomencis, kaj liaj vortoj malrapide iĝis pli klaraj kaj pli fortaj.

– Mi vidis malhelan ĉielon, altajn remparojn kaj etajn stelojn. Tio ŝajnis tre malproksima kaj antaŭ tre longe, tamen dura kaj klara. Poste la steloj spasme estingiĝis; ilin forbaris aĵoj flugilhavaj. Vere tre grandaj, ŝajnas al mi; sed en la vitraĵo ili similis gigantajn vespertojn, girantaj ĉirkaŭ la turego. Mi pensis, ke ili estas naŭ. Unu el ili ekflugis kontraŭ min, pli kaj pli grandiĝante. Tiu havis teruran... ne, ne! Tion mi ne povas diri. Mi klopodis fuĝi, ĉar mi pensis, ke ĝi elflugos; sed kiam ĝi kovris la tutan globon, ĝi malaperis. Poste venis li. Li ne parolis tiel, ke mi povu aŭdi vortojn. Li nur rigardis, kaj mi komprenis.

» – Do, vi revenis? Kial vi neglektis raporti dum tiom da tempo?

» Mi ne respondis. Li diris: “Kiu vi estas?” Mi ankaŭ tiam ne respondis, sed tio terure doloris al mi; kaj li insistis, do mi diris: “Hobito”.

» Poste li subite ŝajnis ekvidi min, kaj li priridis min. Estis kruele. Estis kvazaŭ pikiĝi per tranĉiloj. Mi baraktis. Sed li diris: “Atendu momenton! Baldaŭ ni renkontiĝos denove. Diru al Sarumano, ke tiu ĉi frandaĵo ne estos lia. Mi tuj sendos por ĝi. Ĉu vi komprenas? Diru ĝuste tion!”

» Poste li rikanis al mi. Mi sentis ke mi dispeciĝas. Ne, ne! Nenion plu mi povas diri. Mi nenion alian memoras.

– Rigardu min! – diris Gandalfo.

Grinĉjo rigardis al li rekte en la okulojn. La sorĉisto kroĉis momente lian rigardon en silento. Tiam lia vizaĝo iĝis pli milda, kaj spureto de rideto aperis. Li metis sian manon malpreme sur la kapon de Grinĉjo.

– En ordo! – li diris. – Diru nenion pli! Vi ne difektiĝis. En viaj okuloj mankas mensogemo laŭ mia antaŭtimo. Sed ne longe li parolis al vi. Stultulo, sed honesta stultulo vi restas, Peregrino Tjuko. Uloj pli saĝaj farus eventuale pli maltrafe en tia krizo. Sed atentu jenon! Vin savis, kaj ankaŭ ĉiujn viajn amikojn, favora sorto, kiel oni ĝin nomas. Vi ne povas kalkuli pri tio duafoje. Se li demandus al vi ĝuste tie kaj tiam, preskaŭ certe vi dirus ĉion el viaj scioj, pereigante nin ĉiujn. Sed li tro avidis. Li ne volis nur informojn: li volis vin rapide, tiel ke li povu trakti vin malrapide en la Malhela Turego. Ne tremegu! Se vi enmiksiĝis en la aferojn de sorĉistoj, vi devas esti preta pripensi tiajn aferojn. Sed ek! Mi pardonas vin. Estu konsolita! La aferoj ne elfalis tiel malbone, kiel eblis.

Li levis Grinĉjon milde kaj reportis lin al lia lito. Gaja sekvis, kaj sidiĝis apude.

– Kuŝu tie kaj ripozu, se vi povas, Grinĉjo! – diris Gandalfo. – Fidu min. Se vi denove sentos juki viajn manplatojn, sciigu min! Tiaj aferoj estas kuraceblaj. Sed ĉiuokaze, kara hobito, ne metu denove pecon da roko sub mian kubuton! Nun mi lasos vin du kune dum kelka tempo.

Tion dirinte Gandalfo reiris al la aliaj, kiuj plu staradis apud la ortanka ŝtono en ĝena meditado.

– Danĝero venis nokte, kiam malplej atendita, – li diris. – Ni apenaŭ eskapis!

– Kiel fartas la hobito Grinĉjo? – demandis Aragorno.

– Al mi ŝajnas, ke ĉio jam estos en ordo, – respondis Gandalfo. – Ne longe li estis tenata, kaj hobitoj posedas mirindan kapablon refortiĝi. La memoro, aŭ ties hororo, verŝajne velkos rapide. Eble tro rapide. Ĉu vi, Aragorno, prenu la ortankan ŝtonon por gardi? Ĝi estas tasko danĝera.

– Ja danĝera, sed ne al ĉiuj, – diris Aragorno. – Ekzistas iu, kiu rajtas pretendi ĝin. Ĉar tiu certe estas la palantiro de Ortanko el la trezorejo de Elendilo, tien metita de la reĝoj de Gondoro. Jam proksimiĝis mia horo. Mi prenos ĝin.

Gandalfo rigardis Aragornon kaj poste, surprizante la aliajn, levis la kovritan ŝtonon kaj riverencis ĝin prezentante.

– Ricevu ĝin, mastro! – li diris, – kiel garantiaĵon pri aliaj aferoj redonotaj. Sed se mi rajtas konsili al vi pri uzado de via propraĵo, ne uzu ĝin – ankoraŭ! Estu singarda!

– Ĉu mi agis haste aŭ malsingarde, atendante kaj prepariĝante dum tiom da longaj jaroj? – demandis Aragorno.

– Neniam ĝis nun. Do ne stumblu ĉe la vojfino, – respondis Gandalfo. – Sed almenaŭ tenu sekreta tiun ĉi aĵon. Vi kaj ĉiuj aliaj, kiuj staras ĉi tie! Antaŭ ĉio la hobito Peregrino ne sciu kie ĝi estas lokita. La mishumoro eble trafos lin denove. Ĉar ve! li mantuŝis kaj enrigardis ĝin, kio devis neniam okazi. Li devis ne tuŝi ĝin en Isengardo, kaj tie mi devis pli rapidi. Sed mia menso direktiĝis al Sarumano, kaj mi divenis la naturon de la ŝtono tro malfrue. Nur nun mi certiĝis pri ĝi.

– Jes, ne povas esti dubo, – diris Aragorno. – Finfine ni konas la ligon inter Isengardo kaj Mordoro, kaj kiel tiu funkciis. Multo estas klarigita.

– Strangajn potencojn havas niaj malamikoj, kaj strangajn malfortaĵojn! – diris Teodeno. – Sed delonge estas dirite: “ofte miso difektas mison”.

– Tio multfoje estis spertita, – diris Gandalfo. – Sed ĉi-foje ni estis strange bonŝancaj. Eble min savis de granda eraro tiu ĉi hobito. Mi pripensis, ĉu mi mem esploru tiun ŝtonon por eltrovi ties utilojn. Se mi farus tion, mi mem estus rivelita al li. Mi ne pretas por tia defio, se entute mi iam pretos. Sed eĉ se mi trovus la forton por min eligi, estus katastrofe, se li vidus min jam nun, ĝis venos la horo, kiam sekreteco ne plu helpos.

– Jam venis tiu horo laŭ mia opinio, – diris Aragorno.

– Ne ankoraŭ, – diris Gandalfo. – Restas mallonga periodo de dubo, kiun ni devas utiligi. Klare la Malamiko supozis, ke la ŝtono estas en Ortanko. Kial ne? Kaj ke sekve la hobito estas kaptito tie, devigita enrigardi la vitron, turmentate de Sarumano. Tiu malhela menso certe jam pleniĝis de la voĉo kaj vizaĝo de la hobito bonanticipe: eble necesos sufiĉe da tempo antaŭ ol li konstatos sian eraron. Ni devas kapti tiun tempon. Ni tro malhastis. Ni devas formoviĝi. La ĉirkaŭaĵo de Isengardo ne plu estas loko por restado. Mi tuj rajdos antaŭen kun Peregrino Tjuko. Estos por li pli bone ol kuŝi en la mallumo, dum aliaj dormas.

– Mi retenos Eomeron kaj dek rajdistojn, – diris la reĝo. – Ili rajdos kun mi matene. La ceteraj povos akompani Aragornon kaj rajdi tiel frue, kiel plaĉos al ili.

– Laŭ via plaĉo, – diris Gandalfo. – Sed hastu kiel eble plej rapide al la ŝirmo de la montetoj, al la Profundaĵo de Helmo!

Tiumomente kovris ilin ombro. La hela lunlumo ŝajnis abrupte forigita. Kelkaj rajdistoj ekkriis kaj kaŭris, tenante la brakojn super la kapoj, kvazaŭ por flankenturni baton de supre: blinda timego kaj morteca malvarmo inundis ilin. Kaŭrante ili rigardis supren. Grandega flugila figuro trapasis la lunon kvazaŭ nigra nubo. Ĝi giris kaj iris norden, flugante pli rapide ol ajna vento de Mez-Tero. Antaŭ ĝi la steloj velkis. Ĝi estis jam for.

Ili stariĝis rigidaj kiel ŝtonoj. Gandalfo rigardadis supren, kun la brakoj etenditaj suben malloze, la manoj pugnigitaj.

– Nazgulo! – li kriis. – Kuriero de Mordoro. La ŝtormo venas. La nazguloj jam trapasis la Grandan Riveron! Rajdu, rajdu! Ne atendu la tagiĝon! La rapiduloj ne atendu la lantulojn! Rajdu!

Li forsaltis, vokante Ombrofakson dum li kuris. Aragorno sekvis lin. Veninte al Grinĉjo, Gandalfo levis lin en brakojn.

– Vi akompanos min ĉi-foje, – li diris. – Ombrofakso montros al vi, kiel ĝi scias galopi. – Poste li kuris al sia dormloko. Ombrofakso jam staris tie. Ĵetinte la etan sakon, kiu estis lia sola pakaĵo, sur la ŝultrojn, la sorĉisto sursaltis la dorson de la ĉevalo. Aragorno levis Grinĉjon kaj metis lin en la brakumon de Gandalfo, volvitan per mantelo kaj lankovrilo.

– Adiaŭ! Sekvu rapide! – kriis Gandalfo. – Ek, Ombrofakso! La granda ĉevalo suprenĵetis la kapon. Ĝia flua vosto tikegis en la lunlumo. Poste ĝi saltis antaŭen, repuŝante la teron, kaj foriris kvazaŭ la norda vento el la montaro.

– Jen bela ripozplena nokto! – diris Gaja al Aragorno. – Iuj ĝuas bonŝancon mirindan. Tiu ne volis dormi, kaj li deziris rajdi kun Gandalfo. Kaj jen li iras! Anstataŭ esti ŝtonigita mem por eterne stari ĉi tie kiel avertilo.

– Se vi la unua levus la ortankan ŝtonon, sed ne li, kiel estus nun? – diris Aragorno. – Vi eble farus pli malbone. Kiu scias? Sed nun vi ŝancas akompani min, mi timas. Senprokraste. Iru pretiĝi kaj kunportu ĉion postlasitan de Grinĉjo. Rapide!

Trans la ebenaĵon rapidegis Ombrofakso, bezonante nek urĝon nek gvidon. Pasis malpli ol unu horo, kaj ili alvenis la Trapasejojn de Iseno kaj transiris ilin. La Monto de la Rajdistoj kaj ties fridaj lancoj kuŝis grizaj malantaŭ ili.

Grinĉjo plifortiĝis. Li sentis sin varma, sed la vento sur lia vizaĝo estis akra kaj freŝiga. Li estis kun Gandalfo. La hororo de la ŝtono kaj de la hida ombro antaŭ la luno velkis, aferoj postlasitaj en la montaj nebuletoj aŭ en pasema sonĝo. Li profunde enspiris.

– Mi ne sciis, ke vi rajdas sensele, Gandalfo, – li diris. – Nek selon nek bridon vi havas!

– Mi ne rajdas elfe krom sur Ombrofakso, – diris Gandalfo. – Sed Ombrofakso rifuzas jungaĵon. Oni ne rajdas Ombrofakson: ĝi volonte portas vin, aŭ ne portas. Se ĝi volas, tio sufiĉas. Tiam estas ĝia tasko certigi, ke vi restas sur ĝia dorso, krom se vi elsaltas en la aeron.

– Kiel rapide ĝi iras? – demandis Grinĉjo. – Rapide laŭ la trablovo, sed tre senperturbe. Kaj kiom malpezaj estas ĝiaj hufobatoj!

– Ĝi kuras nun tiel rapide, kiel kapablas la ĉevalo plej rapida galopi, – respondis Gandalfo, – sed tio ne estas rapida laŭ ĝia kriterio. La tereno iom supreniras ĉi tie, kaj estas pli malglata ol estis aliflanke de l’ rivero. Sed vidu, kiel la Blankaj Montoj proksimiĝas sub la steloj! Jen estas la Trihirnaj montopintoj kvazaŭ nigraj lancoj. Postnelonge ni alvenos la disiĝajn vojojn kaj atingos la Profundan Kavaĵon, kie okazis la batalo antaŭ du noktoj.

Grinĉjo denove silentis kelkan tempon. Li aŭdis Gandalfon kanti al si, murmurantan mallongajn rimfragmentojn en multaj lingvoj, dum pasis sub ili la mejloj. Finfine la sorĉisto komencis kanton, kies vortojn la hobito komprenis: kelkaj versoj venis klare al liaj oreloj malgraŭ la siblado de la vento:

Altaj ŝipoj, altaj reĝoj,
tri-trioblo kvanta,
kion portis el la lando
trans la mar’ fluanta?

Sep stelojn, sep ŝtonojn,
kaj unu arbon blankan.

– Kion vi recitas, Gandalfo? – demandis Grinĉjo.

– Mi nur ripetis mense kelkajn el la Sciorimoj, – respondis la sorĉisto. – Hobitoj supozeble forgesis ilin, eĉ tiujn, kiujn ili neniam konis.

– Ne, ne tute, – diris Grinĉjo. – Kaj ni havas multajn proprajn, kiuj eble ne interesus vin. Sed mi neniam aŭdis tiun ĉi. Pri kio temas: la sep steloj kaj sep ŝtonoj?

– Pri la palantiroj de la antikvaj reĝoj, – diris Gandalfo.

– Kaj kio ili estas?

– La nomo signifas tio, kio rigardas malproksimen. La ortanka ŝtono estis unu el ili.

– Do ĝin ne kreis, ne kreis... – Grinĉjo hezitis, – la Malamiko, ĉu?

– Ne, – diris Gandalfo. – Ankaŭ ne Sarumano. Ĝi superas lian arton kaj ankaŭ tiun de Saŭrono. La palantiroj devenas el ekster Okcidentio, el Eldamaro. Noldoroj kreis ilin. Mem Feanoro eble ellaboris ilin antaŭ tiom longe, ke la tempo ne estas mezurebla per jaroj. Sed ekzistas nenio, kion ne povas Saŭrono misuzi. Ve al Sarumano! Tio pereigis lin, kiel mi nun perceptas. Danĝeraj al ni ĉiuj estas la verkoj de arto pli profunda ol ni mem posedas. Tamen estas li, kiu devas akcepti la kulpigon. Stultulo! kiu tenis ĝin sekreta por sia propra profito. Neniun vorton li iam ajn diris pri ĝi al iu ajn el la Konsilio. Ne estis konate al ni, ke iu el la palantiroj eskapis el la ruinoj de Gondoro. Ekster la Konsilio oni eĉ ne memoris inter elfoj aŭ homoj, ke tiaj aĵoj iam ekzistis, krom nur en la Sciorimoj, konservitaj inter la popolo de Aragorno.

– Riel ilin utiligis la antikvaj homoj? – demandis Grinĉjo, ĝoja kaj mirigata, ĉar li ricevas respondojn al tiom da demandoj, kaj scivolanta, kiom longe tio daŭros.

– Por vidi malproksimen, kaj por pense komunikiĝi unu kun alia. Tiel ili longe konservis kaj unuigis la regnon Gondoro. Ili starigis ŝtonojn en Minaso Anor kaj en Minaso Itil, kaj en Ortanko en la cirklo de Isengardo. La ĉefo kaj mastro de tiuj estis sub la Kupolo de Steloj en Osgiliado antaŭ ties ruiniĝo. La aliaj estis tre fore. Malmultaj nun scias kie, ĉar neniu rimo tion diras. Sed en la domo de Elrondo oni rakontas, ke ili estis en Anuminaso, Amono Sul, kaj la ŝtono de Elendilo estis sur la Turmontetoj, kiuj frontas al Mitlondo en la Ljuna Golfo, kie kuŝas la grizaj ŝipoj.

» Ĉiu palantiro parolis al ĉiuj aliaj, sed en Osgiliado oni povis trarigardi ĉiujn samtempe. Nun evidentiĝis, ke ĉar Ortanko kontraŭstaris la ŝtormojn de la tempo, sekve nur la palantiro de tiu turego restis. Sed sola ĝi povis nenion fari krom vidigi etajn bildojn pri aferoj malproksimaj kaj tagoj antaŭlongaj. Tio sendube estis tre utila al Sarumano, sed ŝajnas, ke li ne estis kontenta. Pli kaj pli malproksimen li rigardis ĝis lia rigardo trafis Baraduron. Tiam li estis kroĉita.

» Kiu scias, kie nun kuŝas ĉiuj aliaj ŝtonoj, frakasitaj, subterigitaj aŭ profunde dronigitaj? Sed almenaŭ unu Saŭrono verŝajne havigis al si kaj regis por siaj celoj. Mi konjektas ke tiu estas la Itila ŝtono, ĉar li antaŭlonge kaptis Minason Itil kaj igis ĝin loko misa: Minaso Morgul ĝi fariĝis.

» Estas jam facile diveni, kiel rapide la vaganta okulo de Sarumano estis kroĉita kaj retenita; kaj kiel ekde tiam li estas persvadita de fore, kaj timigita kiam persvado ne sufiĉis. La mordinto mordita, akcipitro sub krifo de aglo, araneo en ŝtala araneaĵo! Kiom longe, mi scivolas, li estas devigita veni ofte al sia vitraĵo por inspektado kaj instrukciado, kaj la ortanka ŝtono tiel kliniĝis al Baraduro, ke se iu, krom fortega volo, nun enrigardas ĝin, ĝi portas ties menson kaj vidkapablon tien rapide? Kaj kiel ĝi tiras al si! Ĉu mi ne spertis tion? Eĉ nun mia koro deziras provi per ĝi mian volforton por konstati, ĉu mi povus forkapti ĝin de li kaj turni ĝin laŭ mia volo: por rigardi trans la larĝajn marojn da akvo kaj da tempo al Tiriono la Bela, kaj percepti la neimageblajn manojn kaj menson de Feanoro kaj ties laborantoj, dum floris la Blanka kaj la Ora Arboj! Gandalfo suspiris kaj silentiĝis.

– Mi domaĝas, ke mi ne sciis anticipe ĉion ĉi, – diris Grinĉjo. – Mi tute ne konceptis tion, kion mi faris.

– Ho jes, vi konceptis, – diris Gandalfo. – Vi sciis, ke vi agas mise kaj stulte; kaj tion vi diris al vi, kvankam vi ne aŭskultis. Mi ne sciigis al vi pli frue ĉion ĉi, ĉar nur per meditado pri la okazintaĵoj mi fine ekkomprenis, ĝuste dum ni rajdis kune. Sed se mi parolus pli frue, tio ne malpliigus vian deziron, nek igus ĝin pli rezistema. Male! Ne, instruas plej trafe la mano bruligita. Post tio la konsilo pri fajro iras rekte ĝis la koro.

– Vere, – diris Grinĉjo. – Se ĉiuj sep ŝtonoj estus dismetitaj nun antaŭ mi, mi fermus miajn okulojn kaj enpoŝigus miajn manojn.

– Bone! – diris Gandalfo. – Tion mi esperis.

– Sed mi ŝatus scii... – Grinĉjo komencis.

– Indulgon! – kriis Gandalfo. – Se liverado de informoj estu la kuracilo de via scivolemo, mi pasigos la ceteron de miaj tagoj respondante al vi. Kion pli vi volas scii?

– La nomojn de ĉiuj steloj kaj de ĉio vivanta, kaj la tutan historion de Mez-Tero kaj Super-Ĉielo kaj la Disigantaj Maroj, – ridis Grinĉjo. – Kompreneble! Kion malpli? Sed mi ne hastemas ĉi-nokte. Ĉi-momente mi scivolis nur pri la nigra ombro. Mi aŭdis vin krii: “Kuriero de Mordoro”. Kio estis tio? Kion ĝi povus fari ĉe Isengardo?

– Tiu estis Nigra Rajdanto flugilhava, nazgulo. Ĝi povus forkapti vin al la Malhela Turego.

– Sed ĝi ne venis pro mi, ĉu? – hezitis Grinĉjo. – Mi volas scii, ĝi ne sciis, ke mi...

– Kompreneble ne, – diris Gandalfo. – Temas pri ducent leŭgoj aŭ pli en rekta flugo de Baraduro ĝis Ortanko, kaj eĉ nazgulo bezonas kelkajn horojn por flugi de unu al la alia. Sed Sarumano certe enrigardis la ŝtonon post la orka invado, kaj pli el liaj sekretaj pensoj, mi ne dubas, estas legita, ol li intencis. Kuriero estas sendita por konstati, kion li faras. Kaj post tio, kio okazis hodiaŭ nokte, venos alia, ŝajnas al mi, kaj rapide. Do Sarumanon atingos la fina premo de la ŝraŭbtenilo, en kiun li metis sian manon. Li ne havas kaptiton sendeblan. Li ne havas ŝtonon per kiu vidi, kaj ne povas respondi al la alvoko. Saŭrono nur kredos, ke li forkaŝas la kaptiton kaj rifuzas utiligi la ŝtonon. Ne helpos Sarumanon sciigi la veron al la kuriero. Kvankam Isengardo estas ruinigita, tamen li plu restas sekura en Ortanko. Do ĉu li volas aŭ ne, li ŝajnos ribelulo. Tamen li rifuzis nin ĝuste por eviti tion! Kion li faros en tia problemo, mi ne scias. Li ankoraŭ kapablas, miaopinie, dum en Ortanko, rezisti la naŭ Rajdantojn. Li eble provos tion fari. Li eble provos kapti la nazgulon aŭ almenaŭ mortigi la aĵon, sur kiu li nun rajdas en la aero. Tiuokaze Rohano gardu siajn ĉevalojn! Sed mi ne scias, kiel tio elfalos, ĉu bone aŭ malbone por ni. Povos esti ke la projektoj de la Malamiko estos konfuzitaj, aŭ malhelpataj de lia kolero kontraŭ Sarumano. Povos esti, ke li ekscios, ke mi estis tie kaj staris sur la ŝtuparo de Ortanko kun hobitoj ĉevoste. Aŭ li ekscios, ke la heredanto de Elendilo estas viva kaj staris apud mi. Se Vermlangon ne trompis la rohanaj armoj, li rekonos Aragornon kaj la titolon, kiun tiu pretendas. Tion mi plej timas. Kaj sekve ni fuĝas ne for el danĝero, sed en danĝeron pli grandan. Ĉiu paŝo de Ombrofakso proksimigas vin al la Lando de Ombro, Peregrino Tjuko.

Grinĉjo nenion respondis, sed kaptis sian mantelon, kvazaŭ trafus lin subita frosto. Griza tereno pasis sub ili.

– Vidu jam! – diris Gandalfo. – La ŭestfaldaj valoj malfermiĝas antaŭ ni. Ĉi tie ni revenas al la vojo orienten. Tiu malhela ombro estas la enirejo de la Profundaĵo de Helmo. Tiuvoje kuŝas Aglarondo kaj la Ekbrilaj Kavernoj. Pri ili ne demandu min. Demandu Gimlion, se vi renkontiĝos denove, kaj la unuan fojon vi eble ricevos respondon pli longan ol vi deziras. Vi ne vidos mem la kavernojn ĉi-vojaĝe. Baldaŭ ili longe malantaŭos.

– Mi pensis, ke vi intencas halti ĉe la Profundaĵo de Helmo! – diris Grinĉjo. – Kien vi do iros?

– Al Minaso Tirit, antaŭ ol la militŝtormoj ĉirkaŭos ĝin.

– Ho! Kaj kiom malproksima estas tio?

– Leŭgoj post leŭgoj, – respondis Gandalfo. – Trioble pli malproksime ol la loĝejoj de reĝo Teodeno, kaj tiuj situas pli ol cent mejlojn oriente de ĉi tie, laŭ la flugvojo de la kurieroj de Mordoro. Ombrofakso devos kuri laŭ vojo pli longa. Kiu pruviĝos pli rapida?

» Ni rajdos nun ĝis tagiĝo, kaj tio estos nur post kelkaj horoj. Tiam eĉ Ombrofakso devos ripozi, en iu kavaĵo sur la montetoj: ĉe Edoraso, mi esperas. Dormu, se vi povas! Vi eble vidos la unuan ekbrilon de aŭroro sur la ora tegmento de la domo de Eorlo. Kaj du tagojn poste vi vidos la purpuran ombron de Monto Mindoluino kaj la murojn de la turego de Denetoro, blankaj en la mateno.

» Jam ek, Ombrofakso! Kuru, bravkora, kuru tiel, kiel vi neniam antaŭe kuris! Nun ni alvenas la terenon, kie vi naskiĝis, kaj ĉiun ŝtonon vi konas. Kuru jam! En rapideco estas espero!

Ombrofakso suprenĵetegis la kapon kaj henis laŭte, kvazaŭ trumpeto vokus ĝin al batalo. Poste ĝi saltis antaŭen. Flagroj bloviĝis de liaj piedoj; nokto ĝin preterhastis.

Dum li malrapide endormiĝis, Grinĉjo spertis strangan senton: li kaj Gandalfo estis ŝtone senmovaj, sidantaj sur statuo de kuranta ĉevalo, dum la mondo forruliĝis sub liaj piedoj kun forta bruo de vento.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.