|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Frodo kaj Sam reiris al siaj litoj kaj kuŝis tie en silento ripozante dum iom da tempo, dum homoj ekaktivis kaj komenciĝis la aferoj de la tago. Post kelka tempo akvo estis alportita al ili, kaj poste oni kondukis ilin al tablo, sur kiu estis manĝaĵo por tri. Faramiro matenmanĝis kun ili. Li ne dormis depost la batalo de l’ antaŭa tago, tamen li ne aspektis laca.
Finmanĝinte ili stariĝis.
– Ke neniu malsato ĝenu vin survoje, – diris Faramiro. – Vi havas malmultan provianton, sed mi ordonis, ke stoketon da nutraĵo konvena por vojaĝantoj oni metu en viajn tornistrojn. Ne mankos al vi akvo dum vi vojaĝos en Itilio, sed ne trinku el iu ajn rojo, kiu fluas de Imlado Morgul, la Valo de Dumviva Morto. Ankaŭ jenon mi devas diri al vi. Miaj skoltoj kaj vaĉantoj jam ĉiuj revenis, eĉ kelkaj kiuj ŝteliris al viddistanco de Moranono. Ĉiuj trovis strangaĵon. La tereno estas malplena. Nenio estas sur la vojo, kaj nenie aŭdiĝas bruo de piedoj, kornoj, aŭ pafarkaj ŝnuretoj. Atendema silento ŝvebas super la Sennoma Lando. Mi ne scias, kion tio aŭguras. Sed la tempo rapidas al iu granda konkludo. Ŝtormo venas. Rapidu, dum vi povas! Se vi estas pretaj, ni iru. La suno baldaŭ leviĝos super la ombraĵo.
La tornistroj de l’ hobitoj estis alportitaj (iom pli pezaj ol antaŭe), kaj ankaŭ du fortaj bastonoj el polurita ligno, ferpintaj kaj kun ĉizitaj supraĵoj, tra kiuj estis treditaj plektitaj ledaj ŝnuroj.
– Mankas al mi taŭgaj donacoj por vi forirantaj, – diris Faramiro; – sed akceptu tiujn ĉi bastonojn. Ili eble servos al tiuj, kiuj marŝas aŭ grimpas en la sovaĝejo. La homoj de l’ Blankaj Montoj uzas ilin; tamen ĉi tiuj estas mallongigitaj al via mezuro kaj estas nove ferpintitaj. Ili estas faritaj el la bela arbo lebetrono, amata de la lignometiistoj de Gondoro, kaj ili estas sorĉitaj por trovo kaj redono. Ke tiu sorĉo ne tute velku sub la Ombro, en kiun vi iros!
La hobitoj profunde riverencis.
– Plej bonkora gastiginto, – diris Frodo, – Duonelfo Elrondo diris al mi, ke survoje mi trovos amikecon, sekretan kaj neatenditan. Certe mi atendis nenioman amikecon tiom, kiom vi montris. Trovi ĝin ege rebonigas la mison.
Nun ili pretigis sin por foriro. Golumon oni kondukis el iu angulo aŭ kaŝejo, kaj li ŝajnis pli kontenta pri si ol li estis antaŭe, kvankam li restis proksima al Frodo kaj evitis la rigardon de Faramiro.
– Via gvidisto devas esti blindumita, – diris Faramiro, – sed vin kaj vian serviston Samsaĝo mi liberigas de tio, se vi volas.
Golumo kriĉis, tordiĝis kaj kroĉiĝis al Frodo, kiam oni venis kovri liajn okulojn; kaj Frodo diris:
– Blindumu ĉiujn tri el ni, kaj kovru unuavice miajn okulojn, kaj tiam eble li konstatos, ke damaĝi ne estas la intenco.
Tion oni faris, kaj oni kondukis ilin el la kaverno de Heneto Anun. Trapasinte la koridorojn kaj ŝtuparojn ili sentis la friskan matenan aeron, freŝan kaj dolĉan, ĉirkaŭ si. Ankoraŭ blindumite ili pluiris dum kelka tempo, supren kaj poste malkrute suben. Fine la voĉo de Faramiro ordonis, ke ili estu malblindumitaj.
Ili staris denove sub la branĉoj de arbaro. Neniu bruo de la akvofalo estis aŭdebla, ĉar longa sudenira deklivo nun kuŝis inter ili kaj la ravineto, en kiu fluis la rojo. Okcidente ili vidis lumon trans la arboj, kvazaŭ la mondo tie finiĝus subite, ĉe rando elrigardanta nur al la ĉielo.
– Ĉi tie estas la lasta disiĝo de niaj vojoj, – diris Faramiro. – Se vi akceptos mian konsilon, vi ankoraŭ ne turniĝos orienten. Iru rekte antaŭen, ĉar tiel vi disponos dum multaj mejloj la kaŝon de la arbaro. Okcidente de vi estas rando, kie la tereno descendas en la grandajn valojn, jen subite kaj krute, jen laŭ longaj montflankoj. Restu proksime al tiu rando kaj la limoj de l’ arbarego. Komence de via vojaĝo vi povos marŝi sub taglumo, laŭ mia opinio. La lando sonĝas en falsa paco, kaj provizore ĉio misa estas forigita. Fartu bone, dum tio eblas!
Li brakumis tiam la hobitojn, laŭ la maniero de sia popolo, kliniĝante kaj metante siajn manojn sur iliajn ŝultrojn kaj kisante iliajn fruntojn.
– Iru kun la bonvolo de ĉiuj bonuloj! – li diris.
Ili riverencis ĝis la tero. Poste li turnis sin kaj sen retrorigardi li forlasis ilin kaj iris al siaj du gardantoj, kiuj staris iomete for. Ili miris vidante kiel rapide jam moviĝis tiuj verde vestitaj homoj, malaperante preskaŭ en palpebruma daŭro. La arbaro tie, kie staris Faramiro, ŝajnis malplena kaj morna, kvazaŭ forpasus sonĝo.
Frodo suspiris kaj returniĝis suden. Kvazaŭ por signali sian malatenton pri tiaj ĝentilaĵoj, Golumo gratfosis en la humo sube de arbo. “Ĉu denove malsata? – pensis Sam. – Nu, jen ek denove!”
– Ĉu finfine ili foriris? – demandis Golumo. – Fiaj missfaraj homoj! La nuko de Smeagolo daŭre dolorigas lin, jes efektive. Ni iru!
– Jes, ni iru, – diris Frodo. – Sed se vi kapablas paroli nur mise pri tiuj, kiuj indulgis vin, prefere silentu!
– Afabla mastro! – diris Golumo. – Smeagolo nur ŝercis. Ĉiam pardonas efektive, jes, jes, eĉ la truketojn de l’ afabla mastro. Ho jes, afabla mastro, afabla Smeagolo!
Frodo kaj Sam ne respondis. Surdorsiginte siajn tornistrojn kaj preninte siajn bastonojn, ili pluiris en la arbarojn de Itilio.
Tiutage ili dufoje ripozis kaj manĝis iomete el la nutraĵo provizita de Faramiro: sekigitaj fruktoj kaj salita viando, sufiĉe por multaj tagoj; kaj sufiĉe da pano por manĝo dum ĝi ankoraŭ freŝis. Golumo manĝis nenion.
La suno leviĝis kaj pasis supre nevidate, kaj komencis malsupreniri, kaj la lumo tra la arboj okcidente iĝis ora; kaj ĉiam ili marŝis en friska verda ombro, kaj ĉie ĉirkaŭ ili estis silento. Ĉiuj birdoj ŝajnis forflugintaj aŭ mutiĝintaj. Mallumo venis frue en la silenta arbaro, kaj antaŭ la noktiĝo ili haltis, lacaj, ĉar ili marŝis sep leŭgojn aŭ pli de Heneto Anun. Frodo kuŝiĝis kaj fordormis la nokton sur la profunda humo sub antikva arbo. Sam apud li estis malpli trankvila: li vekiĝis multfoje, sed neniam vidiĝis Golumo, kiu forŝteliĝis tuj, kiam la aliaj ekripozis. Ĉu li dormis izole en iu apuda truo, aŭ vagadis senripoze ŝtelire tra la nokto, tion li ne diris; sed li revenis ĉe la unua ekbrilo de taglumo, kaj vekis siajn kunulojn.
– Necesas stariĝi, jes necesas! – li diris. – Longdistanco ankoraŭ irenda, suden kaj orienten. La hobitoj devas rapidi!
Tiu tago pasis pli-malpli simile al la antaŭa tago, krom ke la silento ŝajnis pli profunda; la aero peziĝis, kaj komencis esti sufoke sub la arboj. Sentiĝis kvazaŭ tondro pretiĝus. Golumo ofte paŭzis, snufante la aeron, kaj poste li murmuradis al si kaj urĝis ilin pli rapidi.
Fine de la tria stadio de ilia taga marŝo, kiam la posttagmezo ekvelkis, la arbaro apertiĝis, kaj la arboj iĝis pli grandaj kaj pli disigitaj. Grandaj ileksoj kun ega ĉirkaŭmezuro staris malhelaj kaj solenaj en larĝaj maldensejoj, kun jen kaj jen inter ili fraksenoj aĝoblankaj, kaj gigantaj kverkoj ĝuste elpuŝantaj siajn brunverdajn sprosojn.
Ĉirkaŭ tiuj etendiĝis longaj gazonoj da verda herbo makulitaj je kelidonioj kaj anemonoj, blankaj kaj bluaj, nun falditaj por dormo; kaj estis akreoj plenplenaj je l’ folioj de arbaraj hiacintoj: jam ties glataj sonoriltigoj trapuŝis sin tra la humo. Neniu vivanto, ĉu besta ĉu birda, estis videbla, sed en tiuj apertaj lokoj Golumo ektimis, kaj ili marŝis nun singarde, hastante de unu longa ombro al alia.
La lumo rapide velkis, kiam ili alvenis la arbarofinon. Tie ili sidiĝis sub maljuna tuberoza kverko, kiu sendis siajn radikojn tordiĝantajn kiel serpentoj suben laŭ diseriĝa teramaso. Antaŭ ili kuŝis profunda malklara valo. Aliflanke la arbaro denove densiĝis, blua kaj griza sub la malvigla vespero, kaj marŝis plu suden. Dekstre ardis la Montoj de Gondoro, forege en la okcidento, sub fajrmakula ĉielo. Maldekstre kuŝis mallumo: la altegaj muroj de Mordoro; kaj el tiu mallumo venis la longa valo, subiranta laŭ fendaĵo ĉiam pli larĝa al Anduino. Ĉe ties fundo fluis hasta rivereto: Frodo povis aŭdi ties ŝtonozan voĉon supreniĝanta tra l’ silento; kaj apude sur la proksima flanko, vojo serpentumis suben kvazaŭ pala rubando, malsupren al malvarmaj grizaj nebuletoj, kiujn tuŝis neniu ekbrilo de sunsubiro. Tie ŝajnis al Frodo, ke li vidas malproksime, flosantaj kvazaŭ sur ombreca maro, la altajn malklarajn pintojn kaj rompitajn pinaklojn de malnovaj turoj forlasitaj kaj malhelaj.
Li turniĝis al Golumo.
– Ĉu vi scias, kie ni estas?
– Jes, mastro. Lokoj danĝeraj. Tio estas la vojo de la Turego de la Luno, mastro, malsupren ĝis la ruiniĝinta urbo sur la bordoj de l’ rivero. La ruiniĝinta urbo, jes, loko tre fia, plena de malamikoj. Ni devis ne akcepti la konsilon de la homoj. La hobitoj deviis longe de l’ ĝusta vojo. Necesas iri jam orienten, tien supre. – Li gestis per sia maldikega brako al la malhelaj montoj. – Kaj ni ne povas uzi ĉi tiun vojon. Ho ne! Krueluloj venas ĉi-voje, suben de la Turego.
Frodo rigardis malsupren al la vojo. Ĉiuokaze nenio moviĝis sur ĝi nuntempe. Ĝi aspektis soleca kaj forlasita, fluanta suben al la malplenaj ruinaĵoj en la nebuleto. Sed en la aero estis sento malica, kvazaŭ efektive tien-reen pasus aĵoj, kiujn okuloj ne povas vidi. Frodo ektremegis ree rigardante al la foraj pinakloj, jam malaperantaj en la nokton, kaj la bruo de la akvo ŝajnis malvarma kaj kruela: la voĉo de Morgulduino, la poluita rojo, kiu fluis el la Valo de la Fantomoj.
– Kion ni faru? – li diris. – Ni marŝis longe kaj diste. Ĉu ni serĉu iun lokon en la arbaro, kie ni povos kuŝi kaŝite?
– Ne valoras kaŝiĝi en la mallumo, – diris Golumo. – Ĝuste tage la hobitoj devos kaŝiĝi, jes tage.
– Ho ne! – diris Sam. – Ni devas ripozi iomete, eĉ se ni leviĝos ree meznokte. Tiam restos ankoraŭ horoj da mallumo, sufiĉe da tempo por ke vi konduku nin dum longa marŝo, se vi konas la vojon.
Golumo malvolonte konsentis, kaj li returniĝis al la arboj, celante orienten dum kelka tempo laŭlonge de la ĉifonaj arbarorandoj. Li rifuzis ripozi sur la tero tiel proksime al la malica vojo, kaj post kelka debato ili ĉiuj grimpis al la disbranĉiĝo de granda verda kverko, kies dikaj branĉoj kune saltantaj de la trunko liveris konvenan kaŝlokon kaj sufiĉe komfortan rifuĝejon. Noktiĝis kaj fariĝis tute senlume sub la baldakeno de la arbo. Frodo kaj Sam trinkis iomete da akvo kaj manĝis iom da pano kaj sekigitaj fruktoj, sed Golumo tuj kuntiriĝis kaj ekdormis. La hobitoj ne fermis siajn okulojn.
Verŝajne estis iom post la noktomezo, kiam Golumo vekiĝis: ili subite konsciiĝis pri liaj palaj okuloj senpalpebre brilantaj al ili. Li aŭskultis kaj snufis, kio ŝajnis, kiel ili pli frue konstatis, lia kutima metodo malkovri la horon de la nokto.
– Ĉu ni ripozis? Ĉu ni bele dormis? – li diris. – Ni iru!
– Nek tio, kaj nek alio, – graŭlis Sam. – Sed ni iros se necese. Golumo tuj desaltis de la arbobranĉoj kvarpieden, kaj la hobitoj sekvis pli malrapide.
Tuj kiam ili descendis, ili ree pluiris gvidate de Golumo, orienten, supren laŭ la malhela dekliva tereno. Malmulton ili povis vidi, ĉar la nokto estis nun tiel profunda, ke ili apenaŭ konsciis pri la tigoj de l’ arboj antaŭ ol stumbli kontraŭ ilin. La tero iĝis pli malglata kaj marŝado estis pli malfacila, sed Golumo ŝajnis neniel ĝenata. Li kondukis ilin tra densejoj kaj rubusdezertoj; foje ĉirkaŭ la randon de profunda fendaĵo aŭ malhela ŝakto, foje suben en nigrajn arbustkaŝitajn kavojn kaj denove elen; sed kiam foje ili iris iomete suben, ĉiam la aliflanka deklivo estis pli longa kaj pli kruta. Ili daŭre supreniris. Ĉe la unua haltejo ili retrorigardis, kaj ili povis malklare percepti la supraĵojn de l’ arbaro, kiun ili postlasis, kuŝantajn kiel vasta densa ombro, nokton pli malhelan sub la malhela malplena ĉielo. Ŝajnis troviĝi granda nigreco baŭmanta malrapide el la oriento vorante la malfortajn malklarajn stelojn. Pli poste la sinka luno eskapis el la ĉasantaj nuboj, sed ĝin ĉirkaŭringis malsaneca flava helo.
Finfine Golumo turnis sin al la hobitoj.
– Tago baldaŭ, – li diris. – La hobitoj devas hasti. Ne sendanĝeras resti eksterŝirme en tiuj ĉi lokoj. Hastu!
Li rapidigis siajn paŝojn, kaj ili sekvis lin lace. Baldaŭ ili komencis suprengrimpi sur grandan teramason. Plejparte ĝin kovris densa kreskaĵo de uleksoj kaj mirteloj, kaj malaltaj fortikaj dornejoj, kvankam ie-tie apertis maldensejoj, cikatroj de lastatempaj fajroj. La uleksoj plioftiĝis ju pli ili proksimiĝis al la suprejo; tre maljunaj kaj altaj ili estis, magraj kaj krurecaj sube sed dikaj supre, kaj jam elmetis flavajn florojn, kiuj ekbriletis en la mallumo kaj dissendis malfortan dolĉan odoron. Tiom altaj estis la pikaj densejoj, ke la hobitoj povis marŝi senkliniĝe sub ili, trapasante longajn sekajn koridorojn tapiŝitajn de profunda pika humo.
Ĉe la fora rando de tiu ĉi teramaso ili ĉesigis sian marŝadon kaj rampis kaŝiĝe sub implikitan nodaĵon de dornoj. Iliaj torditaj branĉoj, kliniĝantaj al la tero, estis superŝutitaj de grimpa labirinto da maljunaj sovaĝaj rozujoj. En la profunda interno troviĝis kavo, kun traboj el mortaj branĉoj kaj rubusoj, kaj tegmentita de l’ unuaj folioj kaj sprosoj de l’ printempo. Tie ili kuŝis kelkan tempon, ankoraŭ tro lacaj por manĝi; kaj trarigardante la truojn en la kovraĵo ili atendis la malrapidan tagiĝon.
Sed tago ne venis, nur morta bruna krepusko. En la oriento estis malhela ruĝa ardo sub la malalta nubaro: tio ne estis ruĝo aŭrora. Trans la dissternitaj terenoj interaj, la montoj de Efelo Duad malserene rigardis al ili, nigraj kaj senformaj sube, kie la nokto densis kaj ne forpasis, dum supre la dentecaj pintoj kaj eĝoj siluetis dure kaj minace antaŭ la fajra ardo. Fore dekstre elstaris granda ŝultro de la montaro, malhela kaj nigra inter la ombroj, puŝiĝante okcidenten.
– Laŭ kiu vojo ni iros de ĉi tie? – demandis Frodo. – Ĉu tio estas la enirejo de... de la Morgula Valo, tie malproksime post tiu nigra maso?
– Ĉu necesas jam pensi pri tio? – diris Sam. – Verŝajne ni ne plu moviĝos dum la nuna tago, se entute temas pri tago, ĉu?
– Eble ne, eble ne, – diris Golumo. – Sed ni devos baldaŭ iri al la Krucvojo. Jes, al la Krucvojo. Jen tie estas la vojo, jes, mastro.
La ruĝa ardo super Mordoro formortis. La krepusko profundiĝis, dum grandaj vaporoj leviĝis en la oriento kaj rampis super ili. Frodo kaj Sam manĝis iomete kaj poste kuŝiĝis, sed Golumo estis malripozema. Li rifuzis manĝi el ilia nutraĵo, sed li trinkis iomete da akvo kaj poste ĉirkaŭrampadis sub la arbustoj, snufante kaj murmurante. Poste subite li malaperis.
– Iras ĉasi, supozeble, – diris Sam kaj oscedis. Estis lia vico dormi la unua, kaj li baldaŭ profundiĝis en sonĝon. Li supozis sin denove en la Bag-Enda ĝardeno serĉante ion; sed sur lia dorso estis peza tornistro, kiu devigis lin kliniĝi. Ĉio ŝajnis tute loloplena kaj fetora, kaj dornoj kaj filikoj invadas la bedojn proksime al la malsupra heĝo. “Tasko por mi, mi tion vidas; sed mi tiom lacas, – li ripetadis. Baldaŭ li rememoris, kion li serĉas. – Mia pipo!” – li diris, kaj ĝuste tiam li vekiĝis.
– Stultulo! – li diris al si, malfermante siajn okulojn kaj scivolante, kial li kuŝas sub la heĝo. – Ĝi estas en via tornistro la tutan tempon! – Poste li konstatis, unue, ke la pipo eble troviĝas en lia tornistro, sed pipherbon li malhavas, kaj poste ke li estas centojn da mejloj de Bag-Endo. Li sidiĝis rekte. Ŝajnis preskaŭ mallume. Kial lia mastro permesis, ke li pludormu ekstervice, plu ĝis la vespero?
– Ĉu vi ne dormis, sinjoro Frodo? – li diris. – Kioma horo estas? Ŝajnas malfrue!
– Ne tiel, – diris Frodo. – Sed la tago malheliĝis anstataŭ heliĝi: pli kaj pli malheliĝas. Laŭ mia scio ankoraŭ ne estas tagmezo, kaj vi dormis nur ĉirkaŭ tri horojn.
– Kio okazas, mi scivolas? – diris Sam. – Ĉu ŝtormo venas? Se jes, ĝi estos la plej terura iam spertita. Mi volas, ke ni estu en profunda truo, ne nur haltigitaj sub heĝo. – Li aŭskultis. – Kio estas tio? Ĉu tondro, tamburoj, aŭ kio ĝi estas?
– Mi ne scias, – diris Frodo. – Ĝi daŭras jam sufiĉe longe. Foje la tero ŝajnas tremo, foje ŝajnas, ke tio estas batado de la peza aero en l’ oreloj.
Sam ĉirkaŭrigardis.
– Kie estas Golumo? – li diris. – ĉu li ankoraŭ ne revenis?
– Ne, – diris Frodo. – Malestis signoj kaj sonoj de li.
– Nu, mi ne povas toleri lin, – diris Sam. – Fakte, mi neniam kunprenis ion dumvojaĝe, kion mi malpli bedaŭrus perdi. Sed tipe de li estus, se post lia multhora akompano li nun perdiĝus, ĝuste kiam ni plej bezonas lin, nome, se li iam utilos al ni, kion mi dubas.
– Vi forgesis pri la marĉejo, – diris Frodo. – Mi esperas, ke nenio malbona okazis al li.
– Kaj mi esperas, ke li ne pretigas trukojn. Kaj ĉiuokaze mi esperas, ke li ne trafos en alies manojn, por tiel diri. Ĉar se tio okazus, ni baldaŭ sidus en kaĉo.
Tiumomente aŭdiĝis denove tambureca subbruo, jam pli laŭta kaj pli profunda. La tero ŝajnis tremi sub iliaj piedoj.
– Mi opinias, ke ni jam sidas en kaĉo, – diris Frodo. – Mi timas, ke nia vojaĝo proksimiĝas al la fino.
– Eble, – diris Sam; – sed dum oni vivas, ne mankas espero, kutimis diri mia Avulo, kaj necesas manĝaĵo, li plejofte aldonis. Manĝu iom, sinjoro Frodo, kaj poste dormu iom.
La posttagmezo, kiel Sam supozis ĝin nomenda, pasadis. Elrigardante el la kaŝejo li povis vidi nur grizbrunan senombran mondon, velkantan malrapide al anonima senkolora morno. Estis sufoke sed ne varme. Frodo dormis malkviete, turniĝante kaj tordiĝante kaj foje murmurante. Dufoje Sam ŝajnis aŭdi lin prononci la nomon Gandalfo. La tempo ŝajnis treniĝi senfine. Subite Sam aŭdis siblon malantaŭ si, kaj jen aperis Golumo kvarpiede, gvatante ilin per ekbrilaj okuloj.
– Vekiĝu, vekiĝu! Vekiĝu, dormemuloj! – li flustris. – Vekiĝu! La tempo urĝas. Ni devas iri, jes, ni devas iri tuj. La tempo urĝas!
Sam rigardis lin suspekteme: li ŝajnis timigita aŭ ekscitita.
– Ĉu iri nun? Kian trukon vi kovas? Ankoraŭ ne estas la ĝusta horo. Ne povas esti eĉ la tetrinka horo, almenaŭ ne en decaj lokoj, kie tetrinka horo ekzistas.
– Stulte! – siblis Golumo. – Ni estas ne en decaj lokoj. Tempo ekmankas, jes, rapide forpasas. La tempo urĝas. Ni devas iri. Vekiĝu, mastro, vekiĝu! – Li palpskuis Frodon; kaj Frodo, konsterne vekite, sidiĝis subite kaj kaptis lian brakon. Golumo abrupte sin liberigis kaj retroiris.
– Oni ne devas stulti, – li siblis. – Ni devas iri. La tempo urĝas! Nenion plian ili sukcesis eligi el li. Kie li estis, kaj kion li supozis pretiĝanta kaj hastiginta lin, li rifuzis diri. Sam estis plena je suspektemo kaj tion vidigis; sed Frodo neniun indikon vidigis pri tio, kio trapasas lian menson. Li suspiris, surdorsigis sian tornistron, kaj pretiĝis eliri en la mallumon ĉiam plifortiĝantan.
Tre kaŝiĝeme Golumo gvidis ilin malsupren laŭ la deklivo, laŭeble utiligante kovrejojn, kaj kurante, klinite preskaŭ ĝistere, trans lokojn apertajn; sed la lumo estis jam tiel malhela, ke eĉ akrokula sovaĝa besto apenaŭ povus vidi la hobitojn, kapuĉitajn, en iliaj grizaj manteloj, nek aŭdi ilin marŝantajn tiel singarde, kiel kapablas tiuj etuloj. Sen krako de branĉeto aŭ siblo de folio ili preterpasis kaj malaperis.
Dum ĉirkaŭ unu horo ili pluiris, silente, spalire, deprimitaj pro la morno kaj kompleta senmovo de la tereno, kiun rompis nur de tempo al tempo mallaŭta tondrobruo malproksime aŭ tamburado en iu monteta kavaĵo. Suben de sia kaŝloko ili iris, kaj poste, turniĝinte suden, ili direktiĝis laŭ la plej rekta vojo, kian povis trovi Golumo tra longa malglata deklivo, kiu kliniĝis supren al la montoj. Baldaŭ, ne tre fore, ili vidis arbaran zonon baŭmantan kvazaŭ nigra muro. Kiam ili proksimiĝis, ili konstatis, ke la arboj estis grandaj, ŝajne tre antikvaj, kaj ankoraŭ tre altaj, kvankam iliaj supraĵoj estis nudaj kaj rompitaj, kvazaŭ tempestoj kaj fulmoj trabruus ilin, sed malsukcesis mortigi ilin aŭ skui iliajn profundegajn radikojn.
– La Krucvojo, jes, – flustris Golumo, la unuaj parolitaj vortoj, de kiam ili forlasis sian kaŝlokon. – Ni devas iri tien. – Turninte sin orienten, li gvidis ilin supren laŭ la deklivo; kaj tiam subite jen ĝi estis antaŭ ili: la vojo suden, serpentumanta ĉirkaŭ la eksteraj randoj de la montoj, ĝis baldaŭ ĝi plonĝis en la grandan ringon de arboj.
– Tiu ĉi estas la sola vojo, – flustris Golumo. – Neniuj padoj post la ŝoseo. Neniuj padoj. Ni devas iri al la Krucvojo. Sed rapidu! Estu silentaj!
Tiel ŝtelire, kiel skoltoj en malamika bivako, ili kaŝiris suben al la vojo, kaj ŝteliris laŭ ĝia okcidenta rando sub la ŝtonoza teramaso, grizaj kiel la ŝtonoj kaj silentpiedaj kiel ĉasantaj katoj. Fine ili atingis la arbojn, kaj trovis, ke ili staras en granda sentegmenta ringo, meze aperta al la sombra ĉielo; kaj la spacoj inter aliaj trunkegoj similis al malhelaj arkaĵegoj de ruiniĝinta halo. Ĝuste en la centro renkontiĝis kvar vojoj. Malantaŭ ili troviĝis la vojo al Moranono; antaŭ ili ĝi eliris denove al sia longa vojado suden; dekstre la vojo el malnova Osgiliado alvenis grimpe, kaj, transirinte, forpasis orienten en la mallumon: la kvara vojo, la vojo irota de ili.
Starante momente tie timoplena, Frodo konsciiĝis, ke brilas lumo; li vidis ĝin ardantan sur la vizaĝo de Sam apude. Turninte sin al ĝi, li vidis post arkaĵo de branĉoj la vojon al Osgiliado etendiĝanta preskaŭ tiel rekte kiel streĉita rubando suben, suben al la okcidento. Tie malproksime post malĝoja Gondoro jam ombre inundita la suno subiris, trovinte finfine la orlon de l’ granda malrapide ruliĝanta mortotuko de nuboj kaj falante kiel minaca fajraĵo al la ankoraŭ nemakulita maro. La mallonga ardo trafis enorman sidantan figuron, senmovan kaj solenan kiel la grandaj ŝtonaj reĝoj de Argonato. La jaroj estis maĉintaj ĝin, kaj perfortaj manoj difektis ĝin. Ĝia kapo mankis kaj sur ties loko estis moke starigita ronda krude ĉizita ŝtono, malzorge farbita per sovaĝaj manoj imite al rikana vizaĝo kun unusola ruĝa okulo meze de la frunto. Sur ĝiaj genuoj kaj la fortika seĝo, kaj ĉie sur la piedestalo estis sencelaj skribaĉaĵoj miksitaj kun la fiaj simboloj, kiujn uzas la larvopopolo de Mordoro.
Subite, trafitan de la ebenaj radioj, Frodo vidis la kapon de l’ maljuna reĝo: ĝi kuŝis forruliĝinte apud la vojo.
– Vidu, Sam! – li kriis, paroligite de la konsterno. – Vidu! La reĝo havas denove kronon!
La okuloj estis kavaj kaj la ĉizita barbo estis rompita, sed sur la alta severa frunto estis kronaĵo el arĝento kaj oro. Treniĝa plantaĵo kun floroj kiel blankaj steletoj ligis sin al la brovoj, kvazaŭ honorante la falintan reĝon, kaj en la fendaĵetoj de lia ŝtona hararo briletis flavaj sedoj.
– Ili ne povos por ĉiam venki! – diris Frodo. Kaj tiam subite malaperis la mallonga ekvidaĵo. La suno subiris kaj malaperis, kaj kvazaŭ pro ŝutrofermo de lampo venis la nokto.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.