La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 9: La lasta debato

Mateno venis post la tago de batalo, kaj ĝi estis bela kun malpezaj nuboj kaj vento turniĝanta okcidenten. Legolaso kaj Gimlio frue eliris kaj petis permeson supreniri en la Urbon, ĉar ili forte volis vidi Gajan kaj Grinĉjon.

– Estas bone scii, ke ili pluvivas, – diris Gimlio, – ĉar ili kostis al ni grandajn penojn dum nia marŝado trans Rohanon, kaj mi ne volus, ke tiaj penoj estu vanaj.

Kune la elfo kaj la gnomo eniris Minason Tirit, kaj vidantoj de ilia preterpaso miris pri tiaj kunuloj; ĉar Legolaso estis belvizaĝa ekster mezureblo de la homoj, kaj li kantis klarvoĉe elfan kanton promenante matene, sed Gimlio paŝis minace apud li karesante sian barbon kaj ĉirkaŭgapante.

– Ĉi tie ekzistas iom da bona masonaĵo, – li diris rigardante la murojn; – sed ankaŭ iom da malpli bona, kaj la stratojn oni povus pli taŭge aranĝi. Kiam Aragorno ricevos sian heredaĵon, mi proponos al li servadon de masonistoj de la Monto, kaj ni rekreos fierinde la urbon.

– Ili bezonas pliajn ĝardenojn, – diris Legolaso. – La domoj estas mortaj, kaj tro malmulto kreskas ĉi tie ĝojante. Se Aragorno ricevos sian heredaĵon, la arbara popolo alportos al li birdojn, kiuj kantas, kaj arbojn, kiuj ne mortas.

Fine ili venis al princo Imrahilo, kaj Legolaso rigardis lin kaj profunde riverencis; ĉar li rimarkis, ke jen efektive estas iu, en kies vejnoj fluas elfa sango.

– Saluton, mastro! – li diris. – Jam delonge la popolo de Nimrodela forlasis la arbarojn de Lorieno, kaj ankoraŭ videblas, ke ne ĉiuj velis okcidenten trans akvon el la haveno de Amroto.

– Tiel estas dirite laŭ la mialandaj legendoj, – diris la princo, – tamen neniam estis vidita tie iu el la helularo dum jaroj nekalkuleblaj. Kaj mi mire vidas tian ĉi tie nun meze de malĝojo kaj milito. Kion vi serĉas?

– Mi estas unu el la Naŭ Kunuloj, kiuj ekvojaĝis kun Mitrandiro el Imladriso, – diris Legolaso, – kaj kun tiu ĉi gnomo, mia amiko, mi venis kun Mastro Aragorno. Sed nun ni volas vidi niajn amikojn, Gajadoko kaj Peregrino, kiuj estas sub via egido, laŭ informoj.

– Vi trovos ilin en la Domoj de Kuracado, kaj mi gvidos vin tien, – diris Imrahilo.

– Sufiĉos se vi sendos iun por gvidi nin, mastro, – diris Legolaso.

– Ĉar Aragorno sendas al vi jenan mesaĝon. Li ne volas reeniri la Urbon en tiu ĉi tempo. Tamen necesas, ke la komandantoj tuj konsiliĝu, kaj li petas, ke vi kaj Eomero el Rohano subeniru al lia tendaro laŭeble baldaŭ. Mitrandiro jam ĉeestas.

– Mi iros, – diris Imrahilo, kaj ili disiĝis kun ĝentilaj vortoj.

– Tiu estas bela princo kaj granda komandanto de la homoj, – diris Legolaso. – Se Gondoro ankoraŭ disponas tiajn homojn dum ĉi tiuj velkaj tagoj, grandioza certe estis ĝia gloro dum la tagoj de ĝia leviĝo.

– Kaj sendube la bonkvalita masonaĵo estas la pli malnova kaj estis farita dum la unua konstruado, – diris Gimlio. – Ĉiam estas tiel pri la aferoj komencitaj de homoj: okazas frosto dum printempo, aŭ plago dum somero, kaj la aferoj malsukcesas plenumiĝi laŭpromese.

– Tamen malofte ilia semado malsukcesas, – diris Legolaso. – Kaj semo kuŝos en la polvo kaj putros, por poste rekreski en tempoj kaj lokoj neantaŭviditaj. La faroj de la homoj pretervivos nin, Gimlio.

– Kaj tamen en la fino iĝas nur povintusaĵoj, laŭ mia konjekto, – diris la gnomo.

– Pri tio la elfoj ne konas respondon, – diris Legolaso.

Poste servisto de la Princo venis kaj kondukis ilin al la Domoj de Kuracado; kaj tie ili trovis siajn amikojn en la ĝardeno, kaj tiu renkontiĝo estis ĝoja. Dum kelka tempo ili marŝis kaj interparolis, jubilante dum mallonga tempo en trankvilo kaj ripozo sub matena ĉielo supre en la ventozaj cirkloj de la Urbo. Poste, kiam Gaja laciĝis, ili iris sidi sur la muro kun la razeno de la Domoj de Kuracado malantaŭ ili; kaj forsude antaŭ ili Anduino brilis en la sunlumo, dum ĝi fluis for, neatingeble eĉ por la vidkapablo de Legolaso, al la larĝaj platejoj kaj verda nebuleto de Lebenino kaj Suda Itilio.

Kaj nun Legolaso silentiĝis, dum la aliaj parolis, kaj li elrigardis kontraŭ la sunon, kaj rigardante li vidis blankajn marbirdojn urĝantajn kontraŭfluen laŭ la Rivero.

– Vidu! – li kriis. – Mevoj! Ili flugas profunde enlanden. Miro ili estas por mi kaj ĝenas mian koron. Neniam dum mia vivo mi renkontis ilin, ĝis mi venis al Pelargiro, kaj tie mi aŭdis ilin kriantaj en la aero, dum ni rajdis al la batalo de la ŝipoj. Tiam mi staris senmova, forgesante pri la milito en Mez-Tero, ĉar iliaj veantaj voĉoj parolis al mi pri la Maro. La Maro! Ve! Mi ankoraŭ ne vidis ĝin. Sed profunde en la koro de ĉiu mia parenco kuŝas la marnostalgio, kies moviĝo danĝeras. Ve pri la mevoj! Neniun trankvilon mi denove spertos subfage kaj subulme.

– Ne diru tion! – diris Gimlio. – Ekzistas sennombraj aferoj vidotaj en Mez-Tero, kaj grandiozaj verkoj farotaj. Sed se ĉiuj heluloj iros al la havenoj, la mondo estos loko pli malbrila por tiuj, kies sorto estas postresti.

– Malbrila kaj morna, efektive! – diris Gaja. – Vi devos ne iri al la Havenoj, Legolaso. Ĉiam troviĝos iuj, grandaj aŭ malgrandaj, kaj eĉ kelkaj saĝaj gnomoj kiel Gimlio, kiuj bezonas vin. Mi almenaŭ esperas tion. Kvankam mi iel sentas, ke la plej malbona parto de tiu ĉi milito estas ankoraŭ venonta. Kiom mi deziras, ke ĝi estu finita, kaj bone finita!

– Ne tiom sombru! – kriis Grinĉjo. – Brilas la suno, kaj jen ni estas kunaj minimume por unu-du tagoj. Mi deziras aŭdi pli pri vi ĉiuj. Ek, Gimlio! Vi kaj Legolaso aludis vian strangan vojaĝon kun Paŝegulo jam ĉirkaŭ dekfoje hodiaŭ matene. Sed vi rakontis al ni nenion pri ĝi.

– Eble brilas la suno ĉi tie, – diris Gimlio, – sed estas memoroj pri tiu vojo, kiujn mi ne volas revoki el la mallumo. Se mi scius, kio estas antaŭ mi, mi opinias, ke pro neniu ajn amikeco mi laŭirus la Padojn de l’ Mortintoj.

– La Padoj de l’ Mortintoj? – diris Grinĉjo. – Mi aŭdis Aragornon diri tion, kaj mi scivolis, kion li aludis. Ĉu vi ne rakontu al ni iom pli.

– Ne volonte, – diris Gimlio. – ĉar sur tiu vojo mi spertis honton: Gimlio, filo de Gloino, kiu taksis sin pli fortika ol la homoj, kaj pli eltenema sub la tero ol iu ajn elfo. Sed neniun el ambaŭ mi pruvis, kaj mi estis tenita sur la vojo nur dank’ al la volo de Aragorno.

– Kaj ankaŭ pro amo al li, – diris Legolaso. – Ĉar ĉiuj, kiuj ekkonas lin, ekamas lin laŭ sia maniero, eĉ la malvarma rohana junulino. Estis frumatene en la tago antaŭ ol vi venis tien, Gaja, kiam ni forlasis Dunharon, kaj tiom timegis la tuta popolo, ke neniu volis rigardi nian foriron krom Damo Eovina, kiu kuŝas nun dolorigita en la Domo sube. En tiu disiĝo estis malĝojo, kaj vidante tion mi malĝojis.

– Ve! Mia koro turniĝis nur al mi, – diris Gimlio.– Ne! Pri tiu vojaĝo mi ne parolos.

Li silentiĝis, sed Grinĉjo kaj Gaja tiom avidis novaĵojn, ke finfine Legolaso diris:

– Mi rakontos al vi sufiĉon por via trankviliĝo, ĉar mi ne spertis la teruron, kaj mi ne timis la ombrojn de homoj, senpovaj kaj malfortaj laŭ mia takso.

Li rapide rakontis pri la hantita vojo sub la montaro, kaj la malhela renkontiĝo ĉe Ereĥo, kaj la granda rajdo el tie, naŭdek leŭgojn plus tri, ĝis Pelargiro sur Anduino.

– Kvar tagojn kaj noktojn, kaj daŭre la kvinan ni rajdis de la Nigra ŝtono. Kaj jen! en la malhelo de Mordoro nia espero kreskis; ĉar en tiu malhelo la Ombrarmeo ŝajnis plifortiĝi kaj pli teruraspekti. Iujn mi vidis rajdantaj, iujn paŝegantaj, tamen ĉiuj moviĝis samrapidege. Ili silentis, sed en iliaj okuloj estis ekbrilo. En la altaĵoj de Lamedono ili atingis niajn ĉevalojn, kaj ĉirkaŭis nin, kaj preterpasus nin se Aragorno ne estus malpermesinta tion. Pro lia ordono ili prokrastis. “Eĉ la homaj ombroj obeas lian volon, – mi pensis. – Eble ili tamen servos laŭ liaj bezonoj!”

» Dum unu tago luma ni rajdis, kaj poste venis la tago senaŭrora, kaj plu ni rajdadis, kaj Kirilon kaj Ringlon ni transiris; kaj en la tria tago ni venis al Linhiro super la elfluejo de Gilreno. Kaj tie viroj el Lamedono batalis ĉe la vadejoj kontraŭ minaculoj el Umbaro kaj Harado, kiuj navigis laŭ la rivero. Sed kiel la defendantoj tiel ankaŭ la malamikoj rezignis pri la batalo kaj fuĝis, kiam ni venis, kriegante ke la Reĝo de la Mortintoj venis. Nur Angboro, la reganto de Lamedono, sufiĉe kuraĝe toleris nin, kaj Aragorno ordonis, ke li ordigu sian armeon kaj postsekvu, se ili aŭdacos, kiam la Griza Armeo forpasos.

» – Ĉe Pelargiro la Heredanto de Isilduro bezonos vin, – li diris.

» Tiel ni transiris Gilrenon, pelante antaŭ ni la aliancanojn de Mordoro; kaj poste ni ripozis iomete. Sed baldaŭ Aragorno stariĝis, dirante: “Vidu! Jam Minaso Tirit estas atakata. Mi timas, ke ĝi pereos antaŭ ol ni alvenos por helpi ĝin”. Do ni denove surseliĝis antaŭ forpaso de la nokto, kaj pluiris sur la ebenaĵoj de Lebenino per la tuta rapideco, kiun niaj ĉevaloj kapablis elteni.

Legolaso paŭzis kaj suspiris, kaj turninte la okulojn suden li mallaŭte kantis:

Arĝente fluas rojoj de Celos ĝis Erui
en verdaj kampoj de Lebenino!

Altas la herboj tie. Pro l’ vent’ demara
balanciĝas blankaj lilioj,
kaj oraj sonoriloj skuiĝas de malosoj kaj alfiroj
en verdaj kampoj de Lebenino,
pro l’ vento demara!

» Verdas tiuj kampoj en la kantoj de mia popolo, sed tiam ili malhelis, grizaj dezertoj en la nigro antaŭ ni. Kaj tra la vasta lando, tretante senzorge la herbojn kaj la florojn, ni ĉasis niajn malamikojn dum unu tago kaj unu nokto, ĝis ni venis je l’ amara fino al la Granda Rivero. Tiam en mia koro mi pensis, ke ni proksimiĝas al la maro; ĉar larĝa estis la akvo en la mallumo, kaj sennombraj marbirdoj kriĉis sur ĝiaj bordoj. Ve pri la meva kriĉado! Ĉu la Damo ne diris, ke mi gardu min kontraŭ ilin? Kaj nun mi ne povas forgesi ilin.

– Miaparte mi tute ne atentis ilin, – diris Gimlio; – ĉar tiam ni venis finfine al serioza batalo. Tie ĉe Pelargiro estis la ĉefŝiparo el Umbaro, kvindek grandaj ŝipoj kaj nekalkuleblaj malpli grandaj. Multaj el niaj ĉasatoj atingis la havenojn antaŭ ni, kaj kunportis sian timon; kaj iuj el la ŝipoj ekfuĝis, celante eskapi laŭ la Rivero aŭ atingi la kontraŭan bordon; kaj multaj el la pli malgrandaj flambrulis. Sed la haradanoj, pelitaj al la prudentorando, turniĝis por finbatali, kaj pro senespero ili estis ferocaj; kaj ili ridis vidante nin, ĉar ili estis armeo ankoraŭ granda.

» Sed Aragorno haltis kaj kriis per voĉo potenca: “Venu nun! Je la Nigra Ŝtono mi alvokas vin!” Kaj subite la Ombra Armeo, kiu lastatempe postrestis, venis kiel griza tajdo, forbalaante ĉion antaŭ si. Mallaŭtajn kriojn ni aŭdis, kaj forajn kornojn blovatajn, kaj murmuron kvazaŭ de sennombraj malproksimaj voĉoj: tio similis eĥon de iu forgesita batalo dum la Malhelaj Prajaroj. Palaj glavoj elingiĝis, sed mi ne scias, ĉu ties klingoj ankoraŭ mordus, ĉar la Mortintoj ne plu bezonis alian armilon krom timigo. Neniu povis kontraŭstari ilin.

» Ili venis al ĉiu ŝipo, kiu estis albordigita, kaj poste ili transiris la akvon al la ankritaj; kaj ĉiujn maristojn plenigis frenezo de teruro kaj ili saltis en la akvon, krom nur la sklavoj ĉenitaj al la remiloj. Senzorge ni rajdis inter niaj fuĝantaj malamikoj, pelante ilin kvazaŭ foliojn, ĝis ni alvenis la bordon. Kaj tiam al ĉiu granda ŝipo restinta Aragorno sendis po unu dunadano, kaj ili konsolis la surŝipajn kaptitojn kaj instigis ilin formeti la timon kaj esti liberaj. Antaŭ la fino de tiu malluma tago neniu restis el la malamikoj por rezisti: ĉiuj dronis aŭ fuĝis suden esperante trovi la propran landon perpiede. Strange kaj mirinde mi taksis, ke la projektojn de Mordoro povis renversi tiaj fantomoj el timo kaj mallumo. Per la propraj armiloj ĝi estis venkita!

– Efektive strange, – diris Legolaso. – En tiu horo mi rigardis Aragornon kaj pensis, kia granda kaj terura Mastro li povintus estiĝi pro la forto de sia volo, se li prenus al si la Ringon. Ne senmotive Mordoro timas lin. Sed pli nobla estas lia spirito ol la kompreno de Saŭrono; ĉar ĉu li ne estas el la idoj de Lutiena? Neniam pereos tiu linio, eĉ se la jaroj plimultiĝos nekalkuleble.

– Tiuj aŭguroj estas ekster la okuloj de la gnomoj, – diris Gimlio. – Sed ja potenca estis Aragorno tiutage. Jen! la tuta nigra ŝiparo estis en liaj manoj; kaj li elektis por si la plej grandan ŝipon, kaj ni suriris ĝin. Poste li sonorigis grandan nombron da trumpetoj prenitaj de la malamikoj; kaj la Ombra Armeo reiris sur la bordon. Tie ili staris silentaj, apenaŭ videblaj krom pro ruĝa brileto en la okuloj, kiuj spegulis la lumon de la brulantaj ŝipoj. Kaj Aragorno parolis laŭtvoĉe al la Mortintoj, kriante:

» – Aŭdu nun la vortojn de la Heredanto de Isilduro! Via ĵuro estas plenumita. Retroiru kaj neniam plu ĝenu la valojn! Foriru kaj ripozu!

» Kaj tiam la Reĝo de la Mortintoj stariĝis antaŭ la amaso kaj rompis sian lancon kaj ĵetis ĝin teren. Poste li profunde riverencis kaj forturnis sin; kaj rapide la tuta griza amaso retroiris kaj malaperis kvazaŭ nebuleto repuŝita per subita vento; kaj ŝajnis al mi, ke mi vekiĝas el sonĝo.

» Tiunokte ni ripozis, dum laboris aliaj. Ĉar multaj kaptitoj estis liberigitaj, kaj multaj sklavoj senkatenigitaj, kiuj estis gondoranoj kaptitaj dum rabatakoj; kaj baldaŭ estis ankaŭ granda kuniĝo de homoj el Lebenino kaj Etiro, kaj Angboro el Lamedono venis kun ĉiuj rajdistoj, kiujn li sukcesis reordigi. Nun, kiam timo pri la Mortintoj estis forigita, ili venis por helpi nin kaj rigardi la Heredanton de Isilduro; ĉar informo pri tiu nomo disvastiĝis kvazaŭ fajro en mallumo.

» Kaj tio proksimas al la fino de nia rakonto. Ĉar dum tiuj vespero kaj nokto multaj ŝipoj estis pretigitaj kaj hompleniĝis; kaj matene la ŝiparo ekvelis. Tio nun ŝajnas longe pasinta, tamen estis nur matene en la antaŭhieraŭo, la sesa tago post kiam ni elrajdis el Dunharo. Sed ankoraŭ Aragornon pelis timo, ke tro urĝas la tempo. “Temas pri kvardek leŭgoj plus du de Pelargiro ĝis la albordiĝejoj ĉe Harlondo, – li diris. – Tamen al Harlondo ni devos veni morgaŭ aŭ tute fiaski”.

» La remilojn nun manipulis liberaj homoj, kaj virece ili penadis; tamen malrapide ni pasis laŭ la Granda Rivero, ĉar ni penis kontraŭ ties fluo, kaj kvankam tiu ne estas rapida en la sudo, ni ricevis neniom da helpo per vento. Peza estintus mia koro, se Legolaso ne ridus subite.

» – Supren la barbo, posteulo de Durino! – li diris. – Ĉar tiel estas dirite: Espero ofte naskiĝas, kiam ĉio fiaskas. Sed kian esperon li vidis de malproksime, tion li rifuzis diri. Kiam venis la nokto, ĝi nur pliprofundigis la mallumon, kaj niaj koroj ardis, ĉar fore en la nordo ni vidis ruĝan ardon sub la nubo, kaj Aragorno diris: “Minaso Tirit brulas”. Sed noktomeze espero efektive naskiĝis denove. Marspertaj viroj de Etiro rigardante suden parolis pri ŝanĝiĝo venonta kun freŝa vento de la maro. Longe antaŭ la mateniĝo la masthavaj ŝipoj hisis la velojn, kaj nia rapido kreskis, ĝis aŭroro blankigis la ŝaŭmon antaŭ niaj pruoj. Kaj tiel estis, kiel vi jam scias, ke ni venis je la tria horo de la mateno kun favora vento kaj senvualigita suno, kaj ni malvolvis la grandan standardon en batalo. Tio estis tago grandioza kaj grandioza horo, sekvu kio ajn.

– Sekvu kio ajn, grandiozaj faroj ne estas senvalorigataj, – diris Legolaso. – Faro grandioza estis rajdado sur la Padoj de l’ Mortintoj, kaj grandioza ĝi restos, eĉ se neniu restos en Gondoro por prikanti ĝin en la venontaj tagoj.

– Kaj tio tre povos okazi, – diris Gimlio. – ĉar la vizaĝoj de Aragorno kaj Gandalfo seriozas. Multe mi scivolas, kiaj konsiliĝoj okazas en la tendoj tie sube. Miaparte, kiel Gaja, mi sopiras, ke pro nia venko la milito jam estu finita. Tamen kio ajn restas farota, mi esperas partopreni ĝin, pro honoro de la popolo de l’ Soleca Monto.

– Kaj mi pro la popolo de la Granda Arbaro, – diris Legolaso, – kaj pro la amo al la Mastro de la Blanka Arbo.

Poste la kunuloj silentiĝis, sed dum kelka tempo ili sidis tie sur la alta loko, ĉiu okupata pri la propraj pensoj, dum la Komandantoj debatis.

Kiam princo Imrahilo disiĝis de Legolaso kaj Gimlio, li tuj vokis Eomeron, kaj ili duope subeniris el la Urbo, kaj ili venis al la tendoj de Aragorno, starigitaj sur la kampo ne malproksime de kie pereis reĝo Teodeno. Kaj tie ili konsiliĝis kune kun Gandalfo kaj Aragorno kaj la filoj de Elrondo.

– Miaj sinjoroj, – diris Gandalfo, – aŭskultu la vortojn de la Reganto de Gondoro antaŭ ol li mortis: Vi eble triumfos sur la kampoj de Pelenoro dum unu tago, sed nevenkeblas la Potenco nun leviĝanta. Mi ne diras, ke vi malesperu, kiel li faris, sed pripensu la veron en tiuj ĉi vortoj.

» La ŝtonoj de Vidado ne mensogas, kaj eĉ la Mastro de Baraduro ne povas mensogigi ilin. Li povas, eble, laŭ sia volo elekti, kiajn aferojn vidu mensoj pli malfortaj, aŭ igi, ke ili miskomprenu la viditaĵon. Malgraŭ tio ne estas dubeble, ke kiam Denetoro vidis grandajn amasojn ordigitajn kontraŭ li en Mordoro, kaj ankoraŭ pliajn kunigatajn, li vidis tion, kio vere estas.

» Nia forto sufiĉis nur por forbati la unuan grandan atakon. La sekva estos pli granda. Tiu ĉi milito malhavas finan esperon, kiel Denetoro perceptis. Venkon ne povas akiri armiloj, ĉu vi sidas ĉi tie por toleri sieĝon post sieĝo, aŭ elmarŝas por esti pereigitaj trans la Rivero. Vi havas nur elekton inter misaĵoj; kaj la prudento konsilus, ke vi plifortigu tiajn fortikejojn kiajn vi disponas, kaj tie atendu la sturmon, ĉar tiel la tempo antaŭ via pereo estos iom plilongigita.

– Do vi volas, ke ni retretu al Minaso Tirit, aŭ Dol Amroto, aŭ Dunharo, kaj sidu tie kvazaŭ infanoj sur sablokasteloj, kiam la tajdo flusas, ĉu? – demandis Imrahilo.

– Tiu konsilo neniel estus nova, – diris Gandalfo. – Ĉu vi ne faris tion kaj malmulton plian dum la tagoj de Denetoro? Sed ne! Mi diris, ke tio estus prudenta. Prudenton mi ne konsilas. Mi diris, ke venkon ne povas akiri armiloj. Mi plu esperas pri venko, sed ne per armiloj. Ĉar en la mezon de ĉiuj ĉi politikaĵoj venas la Ringo de Potenco, la fundamento de Baraduro, kaj la espero de Saŭrono.

» Koncerne ĉion ĉi, miaj sinjoroj, vi ĉiuj scias sufiĉe por kompreni nian malfeliĉan staton, kaj tiun de Saŭrono. Se li reakiros ĝin, via kuraĝo estos vana, kaj lia venko okazos rapide kaj komplete: tiel komplete, ke neniu povos antaŭvidi ĝian finon, dum tiu ĉi mondo ekzistos. Se ĝi estos detruita, tiam li pereos, kaj li falos tiel profunden, ke neniu povas antaŭvidi lian releviĝon. Ĉar li perdos la plejparton de tiu forto, kiu estas propra al li de lia komenco, kaj ĉio kreita aŭ komencita per tiu potenco diseriĝos, kaj li estos eterne senkorpigita, kaj estiĝos nura spirito de malico, kiu sin mordos en la ombroj, sed neniam denove povos kreski aŭ enkorpiĝi. Kaj tiel estos forigita la granda misaĵo de tiu ĉi mondo.

» Eble venos aliaj misaĵoj, ĉar Saŭrono mem estas nura servanto aŭ sendito. Tamen ne estas nia rolo mastri ĉiujn periodojn de la mondo, sed fari ion, en kiu ni estas, por savi tiujn jarojn, en kiuj ni estas lokitaj, elradikigante la misherbojn en la kampoj, kiujn ni konas, tiel ke la postvivontoj povu disponi puran grundon por kultivi. La vetero, kiun ili spertos, ne estas sub nia rego.

» Nu, ĉion ĉi Saŭrono scias, kaj li scias, ke tiu trezoro, kiun li perdis, estas retrovita, sed li ankoraŭ ne scias, kie ĝi estas, aŭ ni tiel esperas. Kaj tial li nun forte dubemas. Ĉar se ni trovis tiun aĵon, inter ni estas kelkaj sufiĉe fortaj por utiligi ĝin. Ankaŭ tion li scias. Ĉar ĉu mi ne prave konjektas, Aragorno, ke vi montris vin al li en la ŝtono de Ortanko?

– Mi tion faris antaŭ ol forrajdi el Kornburgo, – respondis Aragorno. – Mi taksis la tempon matura, kaj ke la Ŝtono venis al mi ĝuste tiucele. Tiam jam pasis dek tagoj de kiam la Ringoportanto iris orienten de Raŭroso, kaj la Okulo de Saŭrono, mi opiniis, devus esti fortrenita el la propra lando. Tro malofte li estis defiita, de kiam li reiris al sia Turego. Kvankam mi antaŭvidis, kiom rapida estos lia responda atako, eble mi ne devis aŭdaci montri min. Apenaŭ sufiĉe da tempo estis donita al mi por veni kaj helpi vin.

– Sed kiel estas? – demandis Eomero. – Ĉio estas vana, laŭ vi, se li havas la Ringon. Kial li supozu ne vana alsturmi nin, se ni ĝin posedas?

– Li ankoraŭ ne certas, – diris Gandalfo, – kaj li ne amasigis sian potencon por atendado ĝis liaj malamikoj estas sekuraj, kiel faris ni. Cetere ni ne povus lerni dum unu tago, kiel utiligi la plenan potencon. Efektive, ĝin povas utiligi nur unu sola mastro, ne multaj; kaj li atendos tempon de kverelado, antaŭ ol unu el la granduloj inter ni igos sin mastro kaj subŝovos ĉiujn aliajn. Dum tiu tempo la Ringo eble helpus lin, se li subitus.

» Li rigardadas. Multon li vidas kaj multon aŭdas. Liaj nazguloj plu disvagas. Ili preterpasis super ĉi tiu kampo antaŭ la sunleviĝo, kvankam malmultaj el la lacaj aŭ dormantaj rimarkis ilin. Li studas la signojn: Glavo, kiu senigis lin de lia valoraĵo, estas rekreita; la ventoj de fortuno turniĝis por favori nin, kaj la neatendita malsukceso de lia unua sturmo; la pereo de lia granda Komandanto.

» Lia dubemo certe kreskas, dum ni interparolas ĉi tie. Lia Okulo nun streĉiĝas niadirekten, blinda al preskaŭ ĉio alia, kio moviĝas. Tion ni devas konservi. En tio troviĝas nia tuta espero. Jen do mia konsilo. La Ringon ni ne havas. Saĝe aŭ malsaĝege, ĝi estas forsendita por esti detruita, ke ĝi ne detruu nin. Sen ĝi ni ne povas per forto venki lian forton. Sed ni devas ĉiupreze forturni lian Okulon de lia vera danĝero. Ni ne povas venki per armiloj, sed per armiloj ni povas havigi al la Ringoportanto ties solan eblon, kvankam ĝi estas fragila.

» Kiel Aragorno komencis, tiel ni devas daŭrigi. Ni devas puŝi Saŭronon al lia lasta provo. Ni devas elvoki lian kaŝitan forton, por ke li malplenigu sian propran landon. Ni devas senprokraste elmarŝi renkonten al li. Ni devas fari el ni logaĵon, eĉ se liaj makzeloj fermiĝos ĉirkaŭ nin. Li glutos tiun logaĵon, en espero kaj en avido, ĉar li supozas, ke en tia malzorgo li vidas la orgojlon de la nova Ringmastro, kaj li diros: “Do! Li etendas sian kolon tro frue kaj tro distancen. Li proksimiĝu kaj jen mi havos lin en kaptilo, el kiu li ne povos eskapi. Tie mi dispremos lin, kaj tio, kion li impertinente prenis, estos mia denove kaj poreterne”.

» Ni devas marŝi apertokule en tiun kaptilon, kun kuraĝo, sed kun malmulte da espero pri ni mem. Ĉar, miaj sinjoroj, tre povas esti, ke ni mem tute pereos en nigra batalo malproksime de l’ vivantaj landoj; tiel ke eĉ se Baraduro estos faligita, ni ne travivos por vidi novan epokon. Sed tio, laŭ mia opinio, estas nia devo. Kaj pli bona ol tamen detruiĝi – kio nepre okazos, se ni sidos ĉi tie – kaj scii mortante, ke nova epoko ne estiĝos.

Ili silentis kelkan tempon. Finfine Aragorno parolis:

– Kiel mi komencis, tiel mi daŭrigos. Ni venas nun ĝis la rando mem, kie parencas espero kaj malespero. Ŝanceliĝi signifas fali. Neniu nun rifuzu la konsilojn de Gandalfo, kies longa laboro kontraŭ Saŭrono venas finfine al sia pruviĝo. Sen li ĉio estus jam delonge perdita. Tamen mi ne pretendas ankoraŭ komandi iun ajn. Aliaj elektu laŭ sia volo.

Tiam diris Elrohiro:

– El la nordo ni venis ĝuste tiucele, kaj ni venigis la saman konsilon de nia patro Elrondo. Ni ne retroiros.

– Koncerne min, – diris Eomero, – mi scias malmulton pri tiuj profundaj aferoj; sed tion mi ne bezonas. Jenon mi scias, kaj estas sufiĉe, ke kiel mia amiko Aragorno savis min kaj mian popolon, tiel mi helpos lin, kiam li vokas. Mi kuniros.

– Koncerne min, – diris Imrahilo, – mi taksas Mastron Aragorno mia feŭdestro, ĉu li pretendas tion aŭ ne. Lia volo estas por mi ordono. Ankaŭ mi kuniros. Tamen provizore mi staras sur la loko de l’ Reganto de Gondoro, kaj mi devas pripensi unuavice la bonstaton de ĝia popolo. Al prudento oni devas ankoraŭ direkti iom da atento. Ĉar ni devas prepariĝi por ĉiuj ebloj, bonaj kaj misaj. Nu, eble ni triumfos, kaj dum restas iom da espero pri tio, Gondoro devos esti defendata. Mi ne volas, ke ni revenu venkinte al la Urbo ruinigita kaj lando prirabita malantaŭ ni. Kaj tamen ni eksciis de la rohananoj, ke ankoraŭ troviĝas armeo ne kontraŭbatalita ĉe nia norda flanko.

– Tio estas vera, – diris Gandalfo. – Mi ne konsilas, ke vi lasu la Urbon senhoma. Fakte la armeo, kiun ni gvidos orienten, ne devas esti sufiĉe multnombra por ajna serioza sturmo de Mordoro, sed ĝi estu sufiĉe granda por defii al batalo. Kaj ĝi devos baldaŭ ekmoviĝi. Tial mi demandas al la komandantoj: kian armeon ni povus kunmeti kaj elkonduki post maksimume du tagoj? Kaj tiuj devas esti viroj fortikaj, kiuj ekiras volonte, konante sian danĝeron.

– Ĉiuj lacegas, kaj tre multaj suferis vundojn ĉu malgravajn ĉu gravajn, – diris Eomero, – kaj ni suferis perdon de multaj ĉevaloj, kaj tio estas malfacile tolerebla. Se necesas rajdi baldaŭ, mi ne povas esperi, ke mi kondukos eĉ du milojn, kaj tamen postlasi sufiĉajn por defendo de la Urbo.

– Enkalkulindas ne nur tiuj, kiuj batalis sur tiu ĉi kampo, – diris Aragorno. – Nova forto estas survoje el la sudaj provincoj nun, kiam la marbordo estas pribalaita. Kvar milojn mi ekspedis marŝe el Pelargiro tra Losarnaĥo antaŭ du tagoj; kaj Angboro la Sentima rajdas antaŭ ili. Se ni ekiros post du tagoj, ili proksimiĝos antaŭ ol ni ekvojos. Cetere al multaj estis ordonite sekvi min sur la Rivero sur iu ajn akirebla boato, kaj per tiu ĉi vento tiuj baldaŭ venos, efektive pluraj boatoj jam venis al Harlondo. Mi kalkulas, ke ni elkondukos sep mil rajdistojn kaj infanterianojn, kaj tamen lasos la Urbon pli bone defendata ol ĝi estis, kiam komenciĝis la sturmo.

– La Pordego estas detruita, – diris Imrahilo, – kaj kie nun estas la faklerto por rekonstrui kaj restarigi ĝin.

– En Ereboro, la Reĝlando de Daino, troviĝas tia lerto, – diris Aragorno; – kaj se ĉiuj niaj esperoj ne pereos, poste en konvena tempo mi sendos Gimlion, filon de Gloino, por peti metiistojn de la Montaro. Sed homoj estas superaj al pordoj, kaj neniu pordo eltenos kontraŭ nia malamiko, se la homoj forlasos ĝin.

Tio do estis la fino de la estra debato: ke ili ekvojos en la dua mateno post tiu tago, kun sep mil, se tiom estos troveblaj; kaj la plimulto el tiu armeo estos marŝantoj, pro la misaj landoj, en kiuj ili iros.

Aragorno devos trovi proksimume du milojn el tiuj, kiujn li kunigis en la sudo; sed Imrahilo devos trovi tri milojn kaj duonon; kaj Eomero kvin centojn el la rohananoj, kiuj estis senĉevaligitaj sed militkapablaj, kaj li mem devos gvidi kvincenton da siaj plej bonaj surĉevalaj rajdistoj; kaj alia trupo el kvincent rajdistoj devos esti, inter kiuj rajdos la dunadanoj kaj la kavaliroj el Dol Amroto, sume ses mil infanterianoj kaj mil rajdistoj. Sed la ĉefa forto de la rohananoj, kiuj havis ĉevalojn kaj kapablis batali, entute tri miloj sub la gvido de Elfhelmo, devos embuski la Okcidentan Vojon kontraŭ la malamikojn, kiuj estis en Anorieno. Kaj tuj rapidaj rajdantoj estis elsenditaj por laŭeble akiri informojn norden kaj orienten, al Osgiliado kaj la vojo al Minaso Morgul.

Kaj kiam ili jam kalkulis sian tutan forton kaj pripensis la vojaĝon entreprenotan kaj la vojojn nepre elektotajn, Imrahilo subite ekridis laŭte.

– Ĉu ne? Tio estas la plej granda ŝerco en la tuta historio de Gondoro, ke ni elrajdos kun sep miloj, apenaŭ tiom, kiom en la avangardo de nia armeo en la tagoj de l’ potenco, por ataki la montojn kaj la nepenetreblan pordegon de la Nigra Lando! Eble tiel infano minacus armaĵitan kavaliron per pafarko el ŝnuro kaj nematura salikaĵo! Se la Malhela Mastro scias tion, kion vi asertas, Mitrandiro, ĉu li ne prefere ridetos ol timos, kaj dispremos nin per sia etfingro kiel muŝon, kiu provas piki lin?

– Ne, li klopodos kapti la muŝon kaj forigi la pikilon, – diris Gandalfo. – Kaj inter ni estas personoj, kiuj valoras pli ol po mil armaĵitaj kavaliroj. Ne, li ne ridetos.

– Ankaŭ ni ne, – diris Aragorno. – Se tio ĉi estas ŝerco, ĝi estas tro amara por ridigi. Ne, ĝi estas la lasta moviĝo en danĝerego, kaj al iu flanko aŭ alia ĝi havigos la finon de la ludo. – Li elingigis Andurilon kaj levis ĝin ekbrilantan en la sunlumo. – Vi ne plu eningiĝos ĝis la lasta batalo estos decidita, – li diris.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.