La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 8: La purigado de la Provinco

Estis post la noktiĝo, kiam malsekaj kaj lacaj vojaĝantoj finfine venis al Brandovino, kaj ili trovis la vojon barita. Ambaŭflanke de la ponto estis granda pikilumita pordo; kaj aliflanke de la rivero estis videblaj kelkaj nove konstruitaj domoj: duetaĝaj kun mallarĝaj rektflankaj fenestroj, nudaj kaj malofte lumigitaj, tute sombre kaj neprovincece.

Ili bategis la eksteran pordon kaj vokis, sed komence venis neniu respondo; kaj poste, surprizante ilin, iu blovis kornon, kaj la lumoj en la fenestroj estingiĝis. Voĉo kriis en la mallumo:

– Kiu estas? Foriru! Vi ne povas enveni. Ĉu vi ne scias legi la avizon: Eniro malpermesata inter sunsubiro kaj sunleviĝo?

– Kompreneble ni ne povas legi la avizon en la mallumo, – Sam rekriis. – Kaj se hobitoj de la Provinco estas forbarotaj en pluvado dum tia nokto, mi deŝiros vian avizon, kiam mi trovos ĝin.

Tiam fenestro batfermiĝis, kaj amaso da hobitoj kun lanternoj elverŝiĝis el la domo maldekstre. Tiuj malfermis la foran pordon, kaj kelkaj transpontiĝis. Vidante la vojaĝantojn ili ŝajnis timigitaj.

– Ekagu tuj! – diris Gaja, rekoninte unu el la hobitoj. – Se vi ne konas min, Hobo Fojnvardo, tion vi devus. Mi estas Gaja Brandoboko, kaj mi ŝatus scii, pri kio temas ĉio ĉi, kaj kion faras ĉi tie boklandano kia vi. Vi pli frue postenis ĉe la Fojna Pordo.

– Benata mi estu! Vi estas sinjoro Gaja, certe, kaj tute vestita por batalado! – diris maljuna Hobo. – Vidu, oni diris, ke vi estas mortinta. Perdita en la Malnova Arbarego, laŭ la informoj. Mi ŝatas revidi vin vivanta malgraŭe!

– Do ĉesigu la gapadon al mi tra la stangoj, kaj malfennu la pordon! – diris Gaja.

– Mi bedaŭras, sinjoro Gaja, sed al ni estas ordonite.

– De kiu?

– De la Ĉefo supre en Bag-Endo.

– ĉefo! ĉefo? ĉu vi aludas sinjoron Lodo? – diris Frodo.

– Supozeble, sinjoro Baginzo, sed nun ni devas diri nur “la Ĉefo”.

– Ĉu vere tiel! – diris Frodo. – Nu, mi ĝojas, ke almenaŭ li nuligis la Baginzon. Sed evidente urĝas, ke la familio pritraktu lin kaj remetu lin sur lian ĝustan lokon.

La hobitoj aliflanke de la pordo silentiĝis.

– Bono ne rezultos el tiaj paroloj, – iu diris. – Li aŭdos pri tio. Kaj se vi tiom bruos, vi vekos la grandulon de la Ĉefo.

– Ni vekos lin laŭ maniero, kiu surprizos lin, – diris Gaja. – Se vi aludas ke via Ĉefaĉo dungis banditojn el la sovaĝejo, do ni revenis ne tro frue. – Li saltis de sur sia poneo, kaj vidante la avizon per la lumo de la lanternoj, li deŝiris ĝin kaj ĵetis ĝin trans la pordon. La hobitoj retropaŝis kaj ne moviĝis por malfermi ĝin. – Ek al, Grinĉjo! – diris Gaja. – Sufiĉas du.

Gaja kaj Grinĉjo transgrimpis la pordon, kaj la hobitoj forkuris. Denove korno sonoris. El la pli granda domo dekstre aperis granda peza figuro antaŭ lumo en la pordejo.

– Kio okazaĉas? – li minace murmuris irante antaŭen. – Ĉu pordorompado? Foriru, aŭ mi rompos al vi viajn fiajn kolojn! – Poste li haltis, ĉar li ekvidis la brileton de glavoj.

– Vilĉjo Filikĉjo, – diris Gaja, – se vi ne malfermos tiun pordon en dek sekundoj, vi tion bedaŭros. Mi kontraŭmetos al vi ŝtalon, se vi ne obeos. Kaj malferminte la pordon, vi trairos ĝin kaj neniam revenos. Vi estas bandito kaj vojrabisto.

Vilĉjo Filikĉjo tikis kaj ŝovpaŝis al la pordo kaj ĝin malŝlosis.

– Donu al mi la ŝlosilon! – diris Gaja.

Sed la bandito ĵetis ĝin al lia kapo kaj poste forkuris en la mallumon. Kiam li preterpasis la poneojn, unu el ili batis per siaj kalkanoj kaj trafis lin kurantan. Li malaperis kun jelpo en la nokton, kaj oni neniam plu aŭdis pri li.

– Nete farite, Vilĉjo, – diris Sam al sia poneo.

– Tiom pri via grandulo, – diris Gaja. – Ni vidos la Ĉefon poste. Intertempe ni bezonas tranoktejon, kaj ĉar ŝajnas, ke vi detruis la Pontan Hotelon kaj konstruis tiun ĉi mizeran lokon anstataŭe, vi devos loĝigi nin.

– Mi bedaŭras, sinjoro Gaja, – diris Hobo, – sed tio estas malpermesata.

– Kio estas malpermesata?

– Akceptado de personoj improvize, kaj aldona konsumado de manĝaĵoj kaj simile, – diris Hobo.

– Kio okazas en tiu ĉi loko? – diris Gaja. – Ĉu la jaro estis malfekunda, aŭ kio? Mi opiniis, ke la somero kaj la rikolto estis bonegaj.

– Nu, ne, la jaro sufiĉe fekundis, – diris Hobo. – Ni kreskigis multe da manĝaĵo, sed ni ne scias certe, kio okazis al ĝi. Temas pri tiuj “kolektantoj” kaj “dividantoj”, laŭ mia opinio, kiuj ĉirkaŭiras kalkulante, mezurante kaj forprenante al konservejoj. Ili pli kolektas ol dividas, kaj la pliparton el la varoj ni neniam plu vidas.

– Ho sufiĉe! – diris Grinĉjo oscedante. – Ĉio ĉi estas por mi tro laciga hodiaŭ nokte. Ni havas manĝaĵojn en niaj sakoj. Simple donu al ni ĉambron, en kiu ni kuŝiĝu. Ĝi estos pli bona ol kelkaj lokoj, kiujn mi vidis.

La hobitoj ĉe la pordo ankoraŭ ŝajnis maltrankvilaj, evidente iu aŭ alia regulo estis rompita; sed ne eblis kontraŭstari kvar vojaĝantojn tiel komandecajn, ĉiuj armitaj, kaj du el ili nekutime grandaj kaj fort-aspektaj. Frodo ordonis, ke la pordo estu reŝlosita. Ĉiuokaze estis iom da sagaco en retenado de gardistoj, dum banditoj ankoraŭ ĉirkaŭumis. Poste la kvar kunuloj eniris la hobitan gardistejon kaj faris sin laŭeble komfortaj. Tio estis loko malbela kaj senenhava, kun magra fajrujo, kiu ne permesis taŭgan fajron. En la supraj ĉambroj estis etaj vicoj da malmolaj litoj, kaj sur ĉiu muro estis avizo kaj listo de Reguloj. Tiujn Grinĉjo deŝiris. Mankis biero, kaj troviĝis nur malmulte da nutraĵo, sed kun tio, kion la vojaĝantoj alportis kaj disdividis, ili manĝis sufiĉe bone; kaj Grinĉjo rompis Regulon 4, metinte sur la fajron pliparton de la morgaŭa lignoporcio.

– Nu, do, kio pri fumado, dum vi rakontas al ni la okazintaĵojn en la Provinco? – li demandis.

– Ne ekzistas pipherbo nun, – diris Hobo, – krom nur por la servistoj de la Ĉefo. Ĉiuj stokoj verŝajne malaperis. Ni fakte aŭdis, ke furgonoj plenaj de ĝi foriris laŭ la malnova vojo el Sud-kvarono, tie apud la Sarna Transpasejo. Tio estis ĉirkaŭ la fino de la pasinta jaro, post kiam vi foriris. Sed ĝi diskrete foriris antaŭ tiam, malgrandkvante. Tiu Lodo...

– Nu fermu la faŭkon, Hobo Fojnvardo! – kriis pluraj aliaj. – Vi scias, ke tiaj paroloj estas malpermesataj. La Ĉefo aŭdos pri tio, kaj ni ĉiuj sidos en kaĉo.

– Nenion li aŭdus, se iuj el vi ne estus fidenunculoj, – arde rediris Hobo.

– Bone, bone! – diris Sam. – Tio tute sufiĉas. Mi volas nenion plian aŭskulti. Neniu bonvenigo, neniom da biero, neniom da fumado, kaj multaj reguloj anstataŭe kaj orka parolado. Mi esperis ĝui ripozon, sed mi konstatas, ke antaŭ ni estas laboro kaj problemoj. Ni dormu kaj forgesu tion ĝis la mateno!

La nova “Ĉefo” evidente havis rimedon por akiri informojn. Estis minimume kvardek mejloj de la Ponto ĝis Bag-Endo, sed iu plenumis la aliron haste. Tion Frodo kaj liaj amikoj baldaŭ spertis.

Ili nenion difinitan planis, sed pensis malprecize pri kuna irado unue al Stretkavo kaj iom da restado tie. Sed nun, konstatinte la aspekton de la aferoj, ili decidis iri rekte al Hobiturbo. Do la postan tagon ili ekiris laŭ la Vojo kaj trotis senŝancele antaŭen. La vento malfortiĝis sed la ĉielo estis griza. La tereno aspektis iom malĝoja kaj forlasita; sed tamen estis la unua de novembro kaj la lastaj tagoj de l’ aŭtuno. Tamen ŝajnis, ke kvanto nekutima de brulado okazas, kaj fumo leviĝis el multaj lokoj ĉirkaŭe. Nubego da ĝi supreniris malproksime en la direkto de Arbarfino.

Kiam vesperiĝis, ili proksimiĝis al Frogmortono, vilaĝo sur la vojo mem, ĉirkaŭ dudek du mejlojn de la Ponto. Tie ili intencis tranokti; La Flosanta Arbotrunko en Frogmortono estis bonkvalita hotelo. Sed kiam ili venis al la orienta ekstremo de la vilaĝo, ili renkontis barieron kun granda avizo NENIA TRAPASO; kaj malantaŭ ĝi staris granda bando da ŝirifoj kun bastonoj en la manoj kaj plumoj sur la ĉapeloj, aspektante samtempe gravaj kaj iom timigitaj.

– Kion signifas tio ĉi? – diris Frodo, sentante emon ridi.

– Jen kion ĝi signifas, sinjoro Baginzo, – diris la estro de la ŝirifoj, hobito du-pluma: – Vi estas arestitaj pro Pordorompo, kaj ŝirado de la Reguloj, kaj Atako al Pordistoj kaj Senrajta Eniro, kaj Senpermesa Dormado en Provincaj Konstruaĵoj, kaj Subaĉeto de Gardistoj per Nutraĵo.

– Kaj pro kio cetera? – demandis Frodo.

– Tio provizore sufiĉas, – diris la ŝirifestro.

– Mi povas aldoni kelkajn aliajn, se vi volas, – diris Sam. – Insultado de la Ĉefo kun Deziro pugnobati lian Pustulan Vizaĝon, kaj Penso ke vi Ŝirifoj aspektas kiel Bando da Idiotoj.

– Vidu, sinjoro, tio sufiĉas. La Ĉefo ordonis, ke vi akompanu nin trankvile. Ni kondukos vin al Apudakvo kaj transdonos vin al la ĉefanaro, kaj kiam li prijuĝos vian aferon, vi rajtos diri viajn vortojn. Sed se vi ne volas resti en la Ŝlostruoj pli longe ol necese, mi konsilas mallongigi la diron, kiel farus mi sur via loko.

Perturbante la ŝirifojn, Frodo kaj liaj kunuloj ĉiuj ridegis.

– Ne parolu absurde! – diris Frodo. – Mi iros, kien plaĉos al mi, kaj laŭ mia propra horaro. Hazarde mi iros al Bag-Endo pri miaj aferoj, sed se vi insistas kuniri, nu, tio estas via afero.

– En ordo, sinjoro Baginzo, – diris la estro, forŝovante la barieron. – Sed ne forgesu, ke mi arestis vin.

– Mi ne forgesos, – diris Frodo. – Neniam. Sed mi eble pardonos vin. Nu, hodiaŭ mi ne iros plu, do se vi bonvolos akompani min al La Flosanta Arbotrunko, mi estos dankema.

– Tion mi ne povas fari, sinjoro Baginzo, la hotelo estas fermita. Troviĝas ŝirifejo ĉe la fino de la vilaĝo. Mi gvidos vin tien.

– Bone, – diris Frodo. – Iru vi, kaj ni sekvos.

Sam estis rigardinta atente la ŝirifojn kaj ekvidis iun, kiun li konis.

– He, venu ĉi tien, Robino Kavaĵeto! – li vokis. – Mi volas paroli kun vi.

Post embarasa ekrigardo al sia estro, kiu mienis kolere sed ne aŭdacis interveni, ŝirifo Kavaĵeto retroiris kaj marŝis apud Sam, kiu descendis de sia poneo.

– Aŭskultu, Robĉjo! – diris Sam. – Vi estas hobito edukita kaj devus esti pli sagaca, sed ne ĝeni sinjoron Frodo kaj tiel plu. Kaj kio estas pri la fermado de la hotelo?

– Ili ĉiuj estas fermitaj, – diris Robino. – La Ĉefo ne aprobas bieron. Almenaŭ pro tio komenciĝis. Sed nun mi supozas, ke liaj homoj havas la tuton. Kaj li ne aprobas translokiĝon de personoj; se ili deziras aŭ devas, ili tiam devas viziti la ŝirifejon por klarigi sian aferon.

– Vi devus honti pri okupiĝo en tia galimatio, – diris Sam. – Pli frue vi mem preferis internon de trinkejo ol la eksteron. Vi senĉese estadis tie, ĉu dumdeĵore, ĉu eksterdeĵore.

– Kaj tion mi farus ankaŭ nun, Sam, se estus eble. Sed ne traktu min severe. Kion mi povus fari? Vi scias, ke mi registriĝis kiel ŝirifo antaŭ sep jaroj, antaŭ ol komenciĝis ĉio ĉi. Por havi eblecon promeni tra la lando kaj viziti personojn, kaj aŭdi novaĵojn, kaj scii kie troviĝas la plej bona biero. Sed nuntempe estas alie.

– Sed vi povus rezigni, ĉesigi la ŝirifadon, se ĝi ne plu estas okupiĝo respektinda, – diris Sam.

– Ne estas permesate, – diris Robino.

– Se mi aŭdos ne permesate pli ofte, mi estiĝos kolera.

– Mi ne diras, ke mi bedaŭrus tion, – diris Robino mallaŭtigante la voĉon. – Se ni ĉiuj koleriĝus samtempe, eble io fareblus. Sed temas pri tiuj homoj, Sam, la homoj de la Ĉefo. Li ĉirkaŭsendas ilin ĉien, kaj se iu el ni malgravuloj postulas siajn rajtojn, ili fortrenas tiun al la ŝlostruoj. Unue ili prenis la maljunan Farunbulon, maljunan Vilĉjon Blankpiedo la Urbestron, kaj ili prenis multajn aliajn. Lastatempe iĝis eĉ pli malbone. Nun ili ofte batas personojn.

– Do kial vi plenumas ilian laboron? – diris Sam kolere. – Kiu sendis vin al Frogmortono?

– Neniu. Ni loĝas ĉi tie en la granda ŝirifejo. Ni estas jam la Unua Orient-kvarona Trupo. Ekzistas entute centoj da ŝirifoj, kaj pliaj estas dezirataj, pro ĉiuj ĉi novaj reguloj. La plimulto aliĝis malvolonte, sed ne ĉiuj. Eĉ en la Provinco estas iuj, kiuj ŝatas enmiksiĝi en aferojn de aliaj kaj fanfaroni. Kaj eĉ pli malbone: troviĝas kelkaj, kiuj agadas spione por la Ĉefo kaj ties homoj.

– Ha! Do tiel vi sciiĝis pri ni, ĉu?

– Vi pravas. Ne estas permesate al ni nun sendi per ĝi, sed ili utiligas la malnovan Kurieran Servon, kaj postenigas diversloke specialajn kuristojn. Unu el ili venis hieraŭ vespere kun “sekreta mesaĝo” el Blanksulko, kaj alia pluportis ĝin de ĉi tie. Kaj mesaĝo revenis hodiaŭ posttagmeze, kiu diris, ke vi estu arestotaj kaj kondukotaj al Apudakvo, ne rekte al la Ŝlostruoj. Evidente la Ĉefo deziras vidi vin tuj.

– Li ne estos tiel entuziasma, kiam sinjoro Frodo fintraktos lin, – diris Sam.

La ŝirifejo en Frogmortono estis tiel mizera kiel la Pontodomo. Ĝi havis nur unu etaĝon, sed ĝi havis similajn mallarĝajn fenestrojn, kaj ĝi estis konstruita el malbelaj palaj brikoj, mallerte starigitaj. Interne ĝi estis malseketa kaj senĝoja, kaj vespermanĝo estis dismetita sur longa nuda tablo, kiu jam de semajnoj ne estis brospurigita. La manĝaĵoj ne meritis lokon pli belan. La vojaĝantoj ĝojis forlasi la ejon. Estis proksimume dek ok mejloj ĝis Apudakvo, kaj ili ekiris je la deka matene. Ili ekirus pli frue, sed la prokrasto tiel klare ĝenis la ŝirifestron. La okcidenta vento jam turniĝis norden kaj la tago estis malpli varma, sed la pluvo ĉesis.

La kavalkado, kiu forlasis la vilaĝon, estis iom komika, kvankam malmultaj personoj venintaj por gapi al la kostumoj de la vojaĝantoj, ne ŝajnis tutcertaj, ĉu la ridado estas permesata. Dekduo da ŝirifoj estis difinitaj kiel eskortantoj de la “arestitoj”; sed Gaja devigis ilin marŝi antaŭe, dum Frodo kaj liaj amikoj rajdis poste. Gaja, Grinĉjo kaj Sam sidis malstreĉe ridante, parolante kaj kantante, dum la ŝirifoj plandis antaŭen penante aspekti severaj kaj gravaj. Frodo tamen silentis kaj aspektis iom malĝoja kaj pensema.

La lasta persono, kiun ili preterpasis, estis fortika maljunulo, kiu tondis heĝon. Li moksalutis:

– Ha, saluton! Jam kiuj arestis kiujn?

Du el la ŝirifoj tuj elpaŝis el la trupo kaj sin direktis al li.

– Estro, – diris Gaja. – Ordonu, ke viaj uloj reiru tuj al siaj lokoj, se vi ne preferas, ke pritraktu ilin mi!

La du hobitoj pro akra komando de la estro revenis paŭte.

– Nun antaŭen! – diris Gaja, kaj poste la vojaĝantoj certigis, ke la paŝado de la poneoj sufiĉe rapidis por peli la ŝirifojn laŭeble haste. La suno aperis, kaj malgraŭ la frosteta vento, ili baldaŭ spiregis kaj ŝvitis.

Ĉe la Trikvarona Ŝtono ili rezignis. Ili iris preskaŭ dekkvar mejlojn kun nur unu ripozeto tagmeze. Estis nun la tria horo. Ili estis malsataj, kaj la piedoj tre doloris ilin, kaj ili ne povis toleri la haston.

– Nu, venu laŭ propra rapideco! – diris Gaja. – Ni pluiras.

– Ĝis la, Robĉjo! – diris Gaja. – Mi atendos vin apud La Verda Drako, se vi ne forgesis, kie ĝi troviĝas. Ne malrapidumu survoje!

– Vi defias areston, jen kion vi faras, – malgaje diris la estro, – kaj mi ne povas respondeci.

– Ni defios sufiĉe multajn aferojn ankoraŭ, kaj ne petos vin respondeci, – diris Grinĉjo. – Bonan ŝancon al vi!

La vojaĝantoj trotis antaŭen, kaj kiam la suno eksinkis al la Blankaj Suprejoj fore ĉe la okcidenta horizonto, ili venis al Apudakvo apud ties larĝa Akvo; kaj tie ili la unuan fojon vere dolore ŝokiĝis. Tiu ĉi estis la hejmtereno de Frodo kaj Sam, kaj nun ili konstatis, ke ili amas ĝin pli ol iun ajn alian lokon en la mondo. Multaj el la domoj konataj de ili malaperis. Iuj ŝajnis bruligitaj. La agrabla vico de malnovaj hobitaj truoj en la monteto norde de la lago estis forlasita, kaj iliaj ĝardenetoj, kiuj antaŭe etendiĝis gaje al la akvorando, estis fetore plenaj je trudherbaro. Pli malbone, troviĝis tuta vico de la malbelaj novaj domoj laŭlonge de la lagflanko, kie la Hobiturba Vojo kondukis proksime al la monteto. Arba avenuo pli frue staris tie. Ili ĉiuj forestis. Kaj rigardante konsternite laŭ la vojo al Bag-Endo ili vidis altan brikan tubon en la foro. Tiu elverŝis nigran fumon en la vesperan aeron.

Sam ege perturbiĝis.

– Mi iros rekte pluen, sinjoro Frodo, – li kriis. – Mi iras vidi, pri kio temas. Mi deziras trovi mian Avulon.

– Unue ni devas eltrovi, kio atendas nin, Sam, – diris Gaja. – Mi konjektas, ke la “Ĉefo” havas trupon da banditoj en la proksimo. Ni prefere trovu iun, kiu sciigos nin, kiel statas la aferoj en la ĉirkaŭaĵo.

Sed en la vilaĝo Apudakvo ĉiuj domoj kaj truoj estis fermitaj, kaj neniu salutis ilin. Ili miris pri tio, sed ili baldaŭ trovis la kialon. Kiam ili atingis La Verdan Drakon, la lastan konstruaĵon sur la Hobiturba flanko, nun senvivan kaj kun frakasitaj fenestroj, ili perturbiĝis vidante sesopon da grandaj misaspektaj homoj, apogantaj sin al la hotela muro; tiuj estis strabaj kaj flavpalaj.

– Similaj al tiu amiko de Vilĉjo Filikĉjo en Brio, – diris Sam.

– Similaj al multaj, kiujn mi vidis ĉe Isengardo, – murmuris Gaja.

La banditoj havis klabojn en la manoj kaj kornojn ĉe la zonoj, sed aliajn armilojn ili ne havis videble. Kiam la vojaĝantoj alrajdis, ili forlasis la muron kaj marŝis sur la vojon, barinte tiun.

– Kien vi iras, laŭ via opinio? – diris unu, la plej granda kaj plej misaspekta en la grupo. – Ne estas plu vojo por vi. Kaj kie estas tiuj valoraj ŝirifoj?

– Alvenas laŭorde, – diris Gaja. – Iomete doloras la piedoj, eble. Ni promesis atendi ilin ĉi tie.

– Ha, kion mi diris? – diris la bandito al siaj kunuloj. – Mi diris al Ŝarko, ke ne utilas fidi al tiuj etaj stultuloj. Oni devis sendi kelkajn niajn homojn.

– Kaj kiel tio farus diferencon, mi petas? – diris Gaja. – Ni ne kutimiĝis al vojrabistoj en tiu ĉi lando, sed ni scias, kiel trakti ilin.

– Ĉu vojrabistoj? – diris la viro. – Do tiel vi sintenas, ĉu? ŝanĝu tion, aŭ ni ŝanĝos ĝin favore al vi Vi etularo iĝas tro impertinentaj. Ne tro fidu al la bonkoro de la Estro. Jam venis ŝarko, kaj li faros laŭ ordonoj de ŝarko.

– Kaj kio do estas tio? – demandis Frodo kviete.

– Tiu ĉi lando estas vekenda kaj ordigenda, – diris la bandito, – kaj tion aranĝos ŝarko; kaj li dolorigos, se vi devigos lin. Vi bezonas Estron pli grandan. Kaj tian vi ricevos antaŭ la jarfino, se vi kaŭzos pliajn problemojn. Tiam vi ellernos kelkajn aferojn, vi, ratetaro.

– Ĉu vere. Mi ĝojas aŭdi pri viaj planoj, – diris Frodo. – Mi estas survoje por viziti sinjoron Lodo, kaj eble ankaŭ li interesiĝos pri ili.

La bandito ridis:

– Lodo! Li scias tre bone. Ne zorgu. Li agos laŭ la ordonoj de Ŝarko. Ĉar se Estro iĝis ĝena, ni povas ŝanĝi lin. Ĉu komprenite? Kaj se etuloj provas enŝoviĝi tien, kie oni ne deziras ilin, ni povas izoli ilin de la misagado. Ĉu komprenite?

– Jes, mi komprenas, – diris Frodo. – Ekzemple, vi ĉi tie estas eksmodaj, kaj vi ne konas la novaĵojn. Okazis multo, post kiam vi forlasis la sudon. Finiĝis via epoko, kaj tiu de ĉiuj ceteraj banditoj. La Malhela Turego estas falinta, kaj troviĝas Reĝo en Gondoro. Kaj Isengardo estas detruita, kaj via mastraĉo estas almozulo en la sovaĝejo. Mi pasis lin survoje. Nun rajdos laŭ la Verdvojo kurieroj de la Reĝo, ne tiranoj el Isengardo.

La viro fikse rigardis lin kaj ridetis.

– Almozulo en la sovaĝejo! – li mokis. – Ha, ĉu vere? Paradaĉu, paradaĉu, eta kokerikulo. Sed tio ne malhelpos nin loĝadi en tiu ĉi grasa landeto, kie vi tro longe nenion faradis. Kaj... – li klakigis siajn fingrojn antaŭ la vizaĝo de Frodo. – Reĝaj kurieroj, ĉu? Tion al ili! Kiam mi vidos unu el ili, mi eble atentos.

Tio troincitis Grinĉjon. Liaj pensoj reiris al la kampo de Kormaleno, kaj jen straba fiulo nomas la Ringoportinton “eta kokerikulo”. Li ŝovis malantaŭen sian mantelon, elingigis sian glavon, kaj la arĝento kaj zibelkoloro de Gondoro ekbrilis sur li, kiam li rajdis antaŭen.

– Mi estas kuriero de la Reĝo, – li diris. – Vi alparolas amikon de la Reĝo, unu el la plej famaj en ĉiuj landoj de la okcidento. Vi estas bandito kaj stultulo. Genuiĝu sur la vojo kaj pardonpetu, aŭ mi enigos ĉi tiun trolan plagon en vin!

La glavo briletis en la okcidenta sunlumo. Ankaŭ Gaja kaj Sam elingigis siajn glavojn kaj alrajdis subtene al Grinĉjo; sed Frodo ne moviĝis. La banditoj retropaŝis. Timigado de briaj kamparanoj, kaj tiranado de konfuzitaj hobitoj estintis ilia laboro. Sentimaj hobitoj kun helaj glavoj kaj severaj vizaĝoj estis granda surprizo. Kaj en la voĉoj de la venintoj estis noto, kiun pli frue ili ne aŭdis. Tiu frostigis ilin pro timo.

– Iru! – diris Gaja. – Se vi denove ĝenos tiun ĉi vilaĝon, vi tion bedaŭros.

La tri hobitoj antaŭen iris, kaj tiam la banditoj turniĝis kaj fuĝis, forkurante laŭ la Hobiturba vojo, sed kurante ili blovis siajn kornojn.

– Nu, ne tro frue ni revenis, – diris Gaja.

– Eĉ ne unu tagon pli frue. Eble tro malfrue, ĉiuokaze por savi Lodon, – diris Frodo. – Mizera stultulo, sed mi kompatas lin.

– Ĉu savi Lodon? Kion vi volas diri? – diris Grinĉjo. – Detrui lin, prefere diru.

– ŝajnas al mi, ke vi ne tute komprenas la aferojn, Grinĉjo, – diris Frodo. – Lodo neniam intencis, ke la aferoj atingu tiun staton. Li estis malica idioto, sed nun li estas kaptita. La banditoj superas, kolektante, rabante kaj tiranante, kaj regante aŭ ruinigante ĉion laŭplaĉe, en lia nomo. Kaj eĉ ne en lia nomo multe pli longe. Li estas karcerigito en Bag-Endo nun, laŭ mia supozo, kaj tre terurita. Ni devus provi liberigi lin.

– Nu, mi estas konsternita! – diris Grinĉjo. – El ĉiuj eblaj finoj de nia vojaĝado, tiu estas la plej lasta, kiun mi atendus: devi batali kontraŭ duonorkoj kaj banditoj en la Provinco mem – por elsavi Lodon Pustulon!

– Ĉu batali? – diris Frodo. – Nu, supozeble tio povos okazi. Sed memoru: ne okazu mortigo de hobitoj, eĉ se iuj aliĝis al la kontraŭa partio. Vere aliĝis, mi volas diri; ne nur obeis ordonojn banditajn estante timigitaj. Neniu hobito iam ajn mortigis alian intence en la Provinco, kaj tio ne komenciĝu nun. Kaj neniu estas mortigota entute, se eblas tion eviti. Regu viajn temperamentojn kaj retenu viajn manojn ĝis la lasta ebla momento!

– Sed se tiuj banditoj multnombras, – diris Gaja, – tio certe signifos bataladon. Vi ne elsavos Lodon aŭ la Provincon, per nura ŝokiĝo aŭ malĝojo, mia kara Frodo.

– Ne, – diris Grinĉjo. – Ne estos tiel facile timigi ilin la duan fojon. Ili estis surprizitaj. Ĉu vi aŭdis tiun kornoblovadon? Evidente troviĝas aliaj banditoj proksime. Ili estos multe pli kuraĝaj, kiam kuniĝos multaj el ili. Ni devas pripensi noktan sinkaŝadon. Finfine ni estas nur kvar, eĉ se ni estas armitaj.

– Jen ideo, – diris Sam. – Ni iru al la domo de Tom Kotono en la Suda Vojeto! Li ĉiam estis bravulo. Kaj li havas multajn knabojn, kiuj estas ĉiuj amikoj miaj.

– Ne! – diris Gaja. – Ne utilas “nokta sinkaŝado”. Ĝuste tion farus personoj, kaj ĝuste tio plaĉas al la banditoj. Ili simple alsturmos nin multnombre, enanguligos nin, kaj poste nin elpelos aŭ bruligos interne. Ne, ni devos fari ion senprokraste.

– Fari kion? – diris Grinĉjo.

– Agiti la Provincon! – diris Gaja. – Jam nun! Veki nian tutan popolon! Ili malamas ĉion ĉi, tion oni vidas: ĉiuj krom eble unu-du banditoj, kaj kelkaj stultuloj, kiuj celas graviĝi, sed ne tute komprenas, kio efektive okazas. Sed provincanoj tiel longe vivis komforte, ke ili ne scias, kion fari. Necesas nur alumeto, kaj ili ekflamiĝos. Certe la viroj de la Ĉefo scias tion. Ili provos stamfi nin kaj estingi nin rapide. Ni disponas nur tre mallongan tempon. Sam, vi rajtas kuri al la bieno de Kotono, se vi volas. Li estas la ĉefa persono en la ĉirkaŭaĵo, kaj la plej brava. Ek al! Mi intencas blovi la kornon de Rohano kaj aŭdigi al ili muzikon, kian ili neniam antaŭe aŭskultis.

Ili rajdis denove en la mezon de la vilaĝo. Tie Sam iris flanken kaj forgalopis laŭ la vojeto, kiu kondukis suden al la bieno de Kotono. Li ne tre foris, kiam li aŭdis subitan klaran kornblovon sonoranta supren en la ĉielon. Malproksimen trans montetojn kaj kampojn ĝi reeĥis; kaj tiel deviga estis tiu voko, ke Sam mem preskaŭ turniĝis kaj retrokuris. Lia poneo baŭmis kaj henis.

– Antaŭen, knabo! Antaŭen! – li kriis. – Ni baldaŭ reiros. Poste li aŭdis, ke Gaja ŝanĝas la tonon, kaj aŭdiĝis la kornkrio de Boklando, skuanta la aeron:

Vekiĝu! Vekiĝu! Timo, Fajro, Malamikoj! Vekiĝu! Fajro, Malamikoj! Vekiĝu!

Malantaŭe Sam aŭdis tumulton de voĉoj, bruegon kaj batfennadon de pordoj. Antaŭ li lumoj alsaltis el la krepusko; hundoj bojis; piedoj proksimiĝis kurante. Antaŭ ol li atingis la finon de la vojeto, aperis terkulturisto Kotono kun tri siaj filoj: juna Tom, Ĝoja kaj Nibĉjo, rapidantaj liadirekten. En la manoj ili tenis hakilojn kaj baris al li la vojon.

– Ne! Tiu estas ne bandito, – Sam aŭdis diri la terkulturiston. – Tiu laŭmezure estas hobito, sed tre strange vestita. – Poste li kriis: – He! Kiu vi estas, kaj kio estas tiu tumulto?

– Mi estas Sam, Sam Vato. Mi revenis.

Terkulturisto Kotono venis proksimen kaj fikse rigardis lin en la krepusko.

– Nu, – li ekdiris. – La voĉo estas ĝusta, kaj via vizaĝo ne pli malbelas ol antaŭe, Sam. Sed mi preterpasus vin surstrate pro via ekipaĵo. Vi estis eksterlande, verŝajne. Mi timis, ke vi mortis.

– Morta mi ne estas! – diris Sam. – Ankaŭ ne sinjoro Frodo. Li estas ĉi tie kun siaj amikoj. Kaj tio klarigas la tumulton. Ili agitas la Provincon. Ni elpelos tiujn banditojn, kaj ankaŭ ties Ĉefon. Ni komencas jam nun.

– Bone, bone! – kriis terkulturisto Kotono. – Do finfine komenciĝas! Mi jukis aktivi la tutan jaron, sed personoj ne volis helpi. Kaj mi devis pripensi mian edzinon kaj Rozinjon. Tiuj banditoj kapablas ĉion. Sed jam ek al, knaboj! Apudakvo ekagas! Ni devas partopreni!

– Sed kio pri sinjorino Kotono kaj Rozinjo? – demandis Sam. – Ne estas ankoraŭ sendanĝere lasi ilin tute solaj.

– Mia Nibzo estas kun ili. Sed vi rajtas iri helpi lin, se vi emas, – diris terkulturisto Kotono larĝridete. Poste li kaj liaj filoj forkuris al la vilaĝo.

Sam rapidis al la domo. Apud la larĝa ronda pordo supre de la ŝtupoj el la kortego staris sinjorino Kotono kaj Rozinjo, kaj Nibzo antaŭ ili tenante fojnoforkegon.

– Estas mi! – Sam kriis altrotante. – Sam Vato! Do ne provu piki min, Nibzo. Cetere mi portas kirason.

Li salte elseliĝis kaj supreniris la ŝtupojn. Ili gapis al li silente.

– Bonan vesperon, sinjorino Kotono! – li diris. – Saluton, Rozinjo!

– Saluton, Sam! – diris Rozinjo. – Kie vi estadis? Oni diris, ke vi mortis; sed mi atendis vin ekde la printempo. Vi ne rapidis, ĉu ne vere?

– Eble ne, – diris Sam embarasite. – Sed nun mi rapidas. Ni atakas la banditojn, kaj mi devas reiri al sinjoro Frodo. Sed mi pensis ekrigardi kaj kontroli, kiel fartas sinjorino Kotono kaj vi, Rozinjo.

– Mi fartas bone, dankon, – diris sinjorino Kotono. – Aŭ tiel estus, se ne temus pri tiuj rabaj banditoj.

– Nu, ek for! – diris Rozinjo. – Se vi prizorgis sinjoron Frodo la tutan tempon, pro kio vi lasis lin, ĝuste kiam aferoj ekŝajnis danĝeraj?

Tio embarasis Samon. Necesis semajnlonga klarigado, aŭ neniu. Li forturniĝis kaj surponeiĝis. Sed kiam li ekiris, Rozinjo subenkuris la ŝtupojn.

– Miaopinie vi aspektas bele, Sam, – ŝi diris. – Iru jam! Sed gardu vin, kaj tuj revenu post kiam vi ordigos la banditojn!

Kiam Sam revenis, li trovis la tutan vilaĝon agitita. Jam, krom multaj pli junaj knaboj, pli ol cent fortikaj hobitoj estis kuniĝintaj kun hakiloj, pezaj marteloj, longaj tranĉiloj kaj pezaj bastonoj; kelkaj havis ĉaspafarkojn. Ankoraŭ pli daŭre oni envenis el ekstervilaĝaj farmbienoj.

Iuj vilaĝanoj bruligis grandan fajron, nur por vigligi la okazaĵon, kaj ankaŭ ĉar tio estis unu el la agoj malpermesitaj de la Ĉefo. Ĝi brulis brile, dum profundiĝis la nokto. Aliaj laŭ ordonoj de Gaja starigis barierojn sur la vojo ambaŭekstreme de la vilaĝo. Kiam la ŝirifoj atingis la pli suban, ili konsterniĝis; sed tuj kiam ili konstatis, kiel statas la afero, la plimultaj forigis siajn plumojn kaj aliĝis al la ribelo. La aliaj forŝteliĝis.

Sam trovis Frodon kaj liajn amikojn apud la fajro parolantaj al maljuna Tom Kotono, dum admira amaso da apudakvanoj ĉirkaŭstaris kaj gapis.

– Nu, kio estas la venonta manovro? – demandis terkulturisto Kotono.

– Mi ne scias, – diris Frodo, – ĝis ni konos pli. Kiomas tiuj banditoj entute?

– Tio estas malfacile kalkulebla, – diris Kotono. – Ili ĉirkaŭmoviĝas kaj venas kaj iras. Kelkfoje kvindeko el ili troviĝas en iliaj kabanoj en Hobiturba direkto; sed ili eliras de tie ĉirkaŭvagante, por rabi aŭ “kolekti”, kiel ili nomas tion. Tamen malofte troviĝas malpli ol dudeko ĉe la Ĉefo, kiel oni epitetas lin. Li estas en Bag-Endo, aŭ estis; sed li jam ne forlasas la terenon. Dum unu-du semajnoj, efektive, vidis lin neniu, sed liaj uloj ne permesas al iu ajn proksimiĝi.

– Hobiturbo ne estas ilia sola teritorio, ĉu? – diris Grinĉjo.

– Ne, tre bedaŭrinde, – diris Kotono. – Troviĝas sufiĉe multaj sude en Longfundo kaj apud Sarna Transpasejo, oni diras; kaj kelkaj pli kaŝiĝas en la Arbarfino; kaj ili havas budojn en la Vojrenkonto. Kaj cetere estas la Ŝlostruoj, kiel oni nomas ilin: la malnovaj varkonservejoj en Mult-Fosejo, kiujn ili faris karceroj por tiuj, kiuj oponas ilin. Tamen mi kalkulas, ke ne estas pli ol tricento da ili sume en la Provinco, kaj eble malpli. Ni povos venki ilin, se ni ĉiuj lojalos.

– Ĉu armilojn ili posedas? – demandis Gaja.

– Vipojn, tranĉilojn kaj klabojn, sufiĉajn por ilia fibezono: nur tion ili ĝis nun vidigis, – diris Kotono. – Sed mi supozas, ke ili havos aliajn ekipaĵojn, se venos batalado. Iuj havas pafarkojn, ĉiuokaze. Ili pafis unu-du el nia gento.

– Jen vi havas, Frodo! – diris Gaja. – Mi sciis, ke ni devos batali. Nu ili komencis la mortigadon.

– Ne precize, – diris Kotono. – Almenaŭ ne la pafadon. Tjukoj komencis tion. Vidu, via paĉjo, sinjoro Peregrino, li neniam akceptis tiun Lodon, jam de la komenco li diris, ke se iu devos roli kiel ĉefo je ĉi malfrua dato, tiu estos nur la laŭrajta Superulo de l’ Provinco kaj neniu parvenuo. Kaj kiam Lodo sendis siajn virojn, ili neniel efikis al li. Tjukoj estas bonŝancaj, ili posedas tiujn profundajn truojn en la Verdaj Montetoj, la Granda Smialo kaj tiel plu, kaj la banditoj ne povas atingi ilin; kaj ili ne permesis, ke la banditoj paŝu sur ilia tereno. Se ili tion faras, Tjukoj persekutas ilin. Tjukoj pafis tri el ili pro spiona vagado kaj rabado. Post tio la banditoj iĝis pli malicaj. Kaj ili tre atente vaĉas Tjuklandon. Nun neniu povas eniri aŭ eliri tie.

– Gratulon al la Tjukoj! – kriis Grinĉjo. – Sed iu estas enironta nun. Mi ekiras al la Smialo. Ĉu iu akompanos min al Tjukboro?

Grinĉjo forrajdis kun seso da junuloj sur poneoj.

– Ni revidos vin baldaŭ! – li kriis. – Estas nur ĉirkaŭ dek kvar mejloj tra la kampoj. Mi rekondukos armeon da Tjukoj matene.

Gaja blovis kornkrion post ili, dum ili forrajdis en la profundiĝantan nokton. La ĉeestantoj hurais.

– Malgraŭ ĉio, – diris Frodo al la apuduloj, – mi deziras neniun mortigadon, eĉ ne de la banditoj, krom se tio necesos, por malhelpi, ke ili damaĝu hobitojn.

– En ordo! – diris Gaja. – Sed vizitos nin la Hobiturba bando en tuja estonteco, laŭ mia opinio. Ili venos ne nur por interparoli. Ni provos trakti ilin nete, sed ni devas esti pretaj por la plej malbona. Mi jam havas planon.

– Tre bone, – diris Frodo. – Aranĝu la aferojn vi.

Ĝuste tiam kelkaj hobitoj, kiuj estis senditaj al la direkto de Hobiturbo, revenis kure.

– Ili venas! – ili diris. – Dudeko aŭ pli. Sed du foriris okcidenten tra la kamparo.

– Al la Vojrenkonto, tre certe, – diris Kotono, – por aligi pli el la bando. Nu temas pri dek kvin mejloj ambaŭdirekte. Ne necesas zorgi pri ili ĝuste nun.

Gaja forrapidis por disdoni ordonojn. Terkulturisto Kotono senhomigis la straton, sendante ĉiujn en la domojn, krom tiuj pliaĝaj hobitoj, kiuj havis iajn armilojn. Ili ne devis longe atendi. Baldaŭ ili povis aŭdi laŭtajn voĉojn, kaj poste la batadon de pezaj piedoj. Baldaŭ tuta roto da banditoj alvenis laŭ la vojo. Ili vidis la barilon kaj ridis. Ili ne supozis, ke en tiu eta lando estas io, kio kontraŭus al dudeko da ilia speco kune.

La hobitoj malfermis la barilon kaj staris flanke.

– Dankon! – la homoj mokis. – Jam iru hejmen enlitiĝi antaŭ ol vi estos vergataj. – Poste ili plu marŝis laŭ la strato kriante: – Estingu la lumojn! Endomiĝu kaj restu tie! Aŭ ni forkondukos kvindekon el vi al la Ŝlostruoj por unu jaro. Eniru! La Ĉefo ekkoleriĝas.

Neniu atentis tiujn ordonojn; sed kiam la banditoj preterpasis, ili kviete kuniĝis kaj sekvis ilin. Kiam la homoj alvenis la fajron, tie staris terkulturisto Kotono tutsola, varmigante siajn manojn.

– Kiu estas vi, kaj kion vi faras laŭ via opinio? – demandis la banditestro.

Terkulturisto Kotono rigardis lin malhaste.

– Mi estis demandonta vin ĝuste pri tio, – li diris. – Tio ĉi ne estas via lando, kaj vi ne estas bonvena.

– Nu, vi estas ĉiuokaze bonvena, – diris la estro. – Ni deziras vin. Prenu lin, knaboj! Lin al ŝlostruoj, kaj donu al li ion kvietigan!

La homoj faris unu paŝon antaŭen kaj abrupte haltis. Leviĝis ĉie ĉirkaŭe voĉbruego, kaj subite ili konstatis, ke terkulturisto Kotono ne estas tutsola. Ili estis ĉirkaŭringitaj. En la malhelo rande de la fajrolumo staris ringo da hobitoj venintaj ŝtele el la ombroj. Ĉeestis preskaŭ ducento da ili, ĉiuj tenis ian armilon.

Gaja paŝis antaŭen.

– Ni renkontiĝis pli frue, – li diris al la estro, – kaj mi avertis, ke vi ne revenu ĉi tien. Mi denove avertas vin: vi staras en lumo kaj celas al vi pafarkistoj. Se vi tuŝos per unu fingro tiun terkulturiston, aŭ iun ajn alian, vi estos tuj pafita. Surterigu viajn eventualajn armilojn!

La estro ĉirkaŭrigardis. Li estis enanguligita. Sed li ne estis timigita, nun kun dudeko da kamaradoj por subteni lin. Li tro malmulte konis hobitojn por kompreni sian endanĝeriĝon. Malsaĝe li decidis batali, ĉar li kredis facile trarompi.

– Kontraŭ ilin, knaboj! – li kriis. – Regalu ilin!

Kun longa tranĉilo en la maldekstra mano kaj klabo en la alia, li alkuregis la ringon, provante trarompi retro al Hobiturbo. Li celis sovaĝan baton al Gaja, kiu staris sur lia vojo. Li falis mortinta kun kvar sagoj en si.

Tio sufiĉis al la aliaj. Ili kapitulacis. Iliaj armiloj estis forprenitaj, kaj ili estis ŝnure kunligitaj, kaj devigitaj marŝi ĝis dezerta kabano, kiun ili mem konstruis, kaj tie oni ligis ilin mane kaj piede, kaj enŝlosis ilin gardate. La mortan estron oni fortrenis kaj enterigis.

– ŝajnas preskaŭ tro facile, finfine, ĉu ne? – diris Kotono. – Mi ja diris, ke ni povos venki ilin. Sed ni bezonis instigon. Vi revenis ĝustatempe, sinjoro Gaja.

– Restas ankoraŭ farotaĵo, – diris Gaja. – Se vi pravas pri via kalkulado, ni ankoraŭ ne pritraktis dekonon el ili. Sed jam estas mallume. Mi opinias, ke la venonta manovro devas atendi ĝis la mateno. Tiam ni devos viziti la Ĉefon.

– Kial ne nun? – demandis Sam. – Estas apenaŭ pli malfrue ol la sesa horo. Kaj mi deziras vidi mian Avulon. Ĉu vi scias, kio okazis al li, sinjoro Kotono?

– Li fartas nek bone nek malbone, Sam, – diris la terkulturisto. – Ili elfosis Bagŝutan Vicon, kaj tio malĝojige frapis lin. Li loĝas en unu el tiuj novaj domoj, kiujn la uloj de la Ĉefo konstruis, dum ili ankoraŭ faris aliajn laborojn ol bruligado kaj rabado: ne pli ol unu mejlon post Apudakvo. Sed li vizitas min, kiam okazo prezentiĝas, kaj mi certigas, ke li estas pli bone nutrita ol kelkaj el la povruloj. Tio kontraŭas La Regulojn, kompreneble. Mi loĝigus lin ĉe mi, sed tio estas malpermesita.

– Dankon, vere, sinjoro Kotono, kaj tion mi neniam forgesos, – diris Sam. – Sed mi volas vidi lin. Tiu Ĉefo kaj tiu Ŝarko, pri kiu ili parolis, ili eble faros misaĵojn tie antaŭ la mateno.

– En ordo, Sam, – diris Kotono. – Elektu kelkajn knabojn, kaj iru konduki lin al mia domo. Ne necesos, ke vi proksimiĝu al la malnova vilaĝo Hobiturbo trans Akvon. Jen mia Ĝoja montros al vi.

Sam foriris. Gaja aranĝis vaĉantojn ĉirkaŭ la vilaĝo kaj gardistojn ĉe la barieroj dum la nokto. Poste li kaj Frodo foriris kun terkulturisto Kotono. Ili sidis kun la familio en la varma kuirejo, kaj la Kotonoj starigis kelkajn ĝentilajn demandojn pri iliaj vojaĝoj, sed malmulte atendis la respondojn: ilin tro koncernis la okazaĵoj en la Provinco.

– Ĉio komenciĝis de Pustulo, kiel ni nomas lin, – diris terkulturisto Kotono, – kaj ĝi komenciĝis tuj post via foriro, sinjoro Frodo. Li havis strangajn ideojn, tiu Pustulo. Ŝajnis, ke li volas mem posedi ĉion, kaj poste ordonadi al aliaj personoj. Baldaŭ evidentiĝis, ke li jam efektive posedas pli ol konvenas al li; kaj li senĉese kroĉiĝis al pli, kvankam la fonto de la mono estis mistero: muelejoj kaj maltejoj, kaj hoteloj, kaj farmbienoj, kaj foliplantejoj. Li jam aĉetis la muelejon de Sablomano antaŭ ol veni al Bag-Endo, verŝajne.

» Kompreneble li komencis per multe da propraĵo, kiun li heredis de sia paĉjo; kaj ŝajnas, ke li vendadis multon el la plej bonaj folioj, kaj forsendis ĝin diskrete dum unu-du jaroj. Sed fine de la pasinta jaro li komencis forsendi amasojn da varoj, ne nur da folioj. Varoj komencis malabundi, kaj cetere vintro proksimiĝis. Oni komencis koleriĝi, sed sian respondon li havis. Multe da homoj, plejparte banditoj, venis kun grandaj furgonoj, iuj por forporti la varojn suden kaj aliaj por resti. Kaj venis pliaj. Kaj antaŭ ol ni konsciiĝis, ili estis plantitaj jen kaj jen tra la tuta Provinco, kaj faligis arbojn kaj fosis kaj konstruis al si budojn kaj domojn laŭplaĉe. Komence la varojn kaj damaĝojn pagis Pustulo; sed baldaŭ ili komencis estrumi kaj rabi ĉion, kion ili volis.

» Tiam okazis iom da perturbiĝo, sed ne sufiĉe da. Maljuna Vilĉjo, la Urbestro, ekiris al Bag-Endo por protesti, sed li neniam venis tien. Banditoj kaptis lin kaj enŝlosis lin en truo en Mult-Fosejo, kaj tie li nun estas. Kaj post tio, kio estis certe iom post la Novjaro, ne plu ekzistis Urbestro, kaj Pustulo nomis sin Ĉefŝirifo, aŭ nur ĉefo, kaj agis laŭplaĉe; kaj se iu fariĝis “impertinenta”, kiel ili nomis tion, ili sekvis Vilĉjon. Do la aferoj daŭre plimalboniĝis. Ne plu restis fumado, krom por la homoj; kaj la Ĉefo ne aprobis bieron, krom por siaj homoj, kaj fermis la trinkejojn; kaj ĉio krom Reguloj iĝis pli kaj pli malabunda, krom se oni sukcesis kaŝi iomete de sia propraĵo, kiam la banditoj ĉirkaŭiris prenante la aĵojn “por justa distribuado”: tio signifis, ke ili havas ĝin kaj ni ne, escepte de la postrestaĵoj, kiujn oni povis ricevi ĉe la ŝirifejoj, se eblis toleri ilin. Ĉio tre malbona. Sed post kiam venis Ŝarko, regis plena ruiniĝo.

– Kiu estas tiu Ŝarko? – diris Gaja. – Mi aŭdis unu el la banditoj mencii lin.

– La plej granda bandito el ĉiuj, verŝajne, – respondis Kotono. – Estis ĉirkaŭ la lasta rikolto, eble fine de septembro, kiam ni la unuan fojon aŭdis pri li. Ni neniam vidis lin, sed li estas supre ĉe Bag-Endo; kaj nun li estas la reala Ĉefo, mi supozas. Ĉiuj banditoj faras laŭ liaj ordonoj; kaj tion, kion li ordonas, estas plejparte: hako, bruligo kaj ruinigo; kaj jam fariĝis mortigo. Eĉ ne plu estas jam en tio ia misa senco. Ili detranĉas arbojn kaj lasas ilin kuŝantaj, ili bruligas domojn kaj ne konstruas novajn.

» Ekzemple, la muelejo de Sablomano. Pustulo detruis ĝin preskaŭ tuj post kiam li venis al Bag-Endo. Poste li enkondukis bandon da malpuraspektaj homoj por konstrui pli grandan kaj plenigi ĝin je radoj kaj strangaj aparatoj. Tio plaĉis nur al tiu stultulo Ted, kaj li laboras tie purigante radojn por la homoj, kie lia paĉjo estis la muelisto kaj propra mastro. La ideo de Pustulo estis mueli pli multon pli rapide, aŭ tion li diris. Li havas aliajn similajn muelejojn. Sed necesas havi muelotaĵon antaŭ ol povi mueli; kaj nenio plia ekzistis por la nova muelejo ol por la malnova. Sed post kiam venis Ŝarko, oni tute ne plu muelas grenon. Ili konstante marteladas kaj eligadas fumon kaj fetoron, kaj eĉ nokte ne estas trankvilo en Hobiturbo. Kaj ili elverŝas fiaĵon intence; ili malpurigis la tutan malsupran Akvon, kaj tio ekfluas en Brandovinon. Se ili volas dezertigi la Provincon, ili ekagas laŭ ĝusta maniero. Mi ne kredas, ke tiu stulta Pustulo respondecas pri ĉio ĉi. Kulpas Ŝarko, laŭ mia opinio.

– Vi pravas! – intermetis juna Tom. – Vidu, ili eĉ kaptis la maljunan panjon de Pustulo, tiun Lobelia, kaj li tre amis ŝin eĉ se neniu alia same. Kelkaj el la hobiturbanoj vidis tion. Ŝi venis laŭ la vojeto kun sia malnova ombrelo. Iuj banditoj iris laŭ la mala direkto kun granda furgono.

»– Kien vi iras? – ŝi diras.

»– Al Bag-Endo, – ili respondas.

»– Por kio? – ŝi diras.

»– Por konstrui kabanojn por Ŝarko, – ili respondas.

»– Laŭ kiu vi rajtas? – ŝi diras.

»– Laŭ Ŝarko, – ili diras. – Do liberigu la vojon, maljuna megeraĉo!

»– Mi havigos al vi Ŝarkon, vi fiaj rabaj banditoj! – ŝi diras kaj levas sian ombrelon kaj atakas la estron, preskaŭ duoble pli altan ol ŝi. Do ili kaptis ŝin. Fortrenis ŝin al Ŝlostruoj, je ŝia aĝo cetere. Ili kaptis ankaŭ aliajn, kiuj pli mankas al ni, sed ne eblas kontraŭdiri, ke ŝi montris pli da spirito ol la plejmulto.

En la mezo de tiu ĉi interparolado venis Sam, enŝoviĝanta kun sia Avulo. Maljuna Vato ne aspektis multe pli aĝa, sed li estis iomete pli surda.

– Bonan vesperon, sinjoro Baginzo! – li diris. – Mi ĝojas revidi vin nedamaĝita. Sed mi devas kritiki vin, por tiel diri, se mi rajtas tion aŭdaci. Vi tute ne devis vendi Bag-Endon, kiel mi ĉiam diris. Tio ekirigis la tutan misaĵon. Kaj dum vi turismis en fremdujo, persekutante Nigrulojn sur montojn, laŭ tio, kion rakontas mia Sam, kvankam li ne klarigas kiucele, ili ekagis kaj trafosis Bagŝutan Vicon kaj ruinigis miajn terpomojn!

– Mi tre bedaŭras, sinjoro Vato, – diris Frodo. – Sed nun reveninte mi faros mian plejeblon kompensi tion.

– Nu, oni ne povas diri pli juste, – diris la Avulo. – Sinjoro Frodo Baginzo estas vera ĝentilhobito, mi ĉiam diris, kion ajn oni opinias pri kelkaj aliuloj samnomaj, pardonpete. Kaj mi esperas, ke mia Sam kondutis bone kaj servis kontentige, ĉu?

– Perfekte kontentige, sinjoro Vato, – diris Frodo. – Fakte, se vi volas tion kredi, li estas nun unu el la plej famaj personoj en ĉiuj landoj, kaj oni verkas kantojn pri liaj faroj de ĉi tie ĝis la maro kaj trans la Granda Rivero.

Sam hontruĝiĝis, sed li rigardis danke al Frodo, ĉar la okuloj de Rozinjo estis brilantaj kaj ŝi ridetis al li.

– Tio estas malfacile kredebla, – diris la Avulo. – Kvankam mi vidas, ke li enmiksiĝis en stranga societo. Kio okazis al lia veŝto? Mi ne aprobas portadon de feraĵoj, ĉu aŭ ne ili rezistas triviĝon.

La domanaro de terkulturisto Kotono leviĝis frue en la posta mateno. Nenio aŭdiĝis dum la nokto, sed pliaj problemoj certe alvenos antaŭ ol la tago estos maturiĝinta.

– Ŝajnas, ke neniu el la banditoj restis en Bag-Endo, – diris Kotono, – sed la bando el Vojrenkonto aperos pli-malpli baldaŭ.

Post matenmanĝo enrajdis kuriero el la Tjuklando. Li estis ekzaltita.

– La Superulo agitis nian tutan landon, – li diris, – kaj la informoj fajrece disvastiĝas ĉiudirekte. La banditoj, kiuj vaĉis nian landon, fuĝis suden, tiuj kiuj eskapis vivantaj. La Superulo postsekvis ilin por forbari la bandegon en tiu regiono; sed li sendis reen sinjoron Peregrino kun ĉiuj ceteraj personoj, kiujn li povas malhavi.

La posta novaĵo estis malpli agrabla. Gaja, kiu la tutan nokton restis ekstere, enrajdis ĉirkaŭ la deka horo.

– Troviĝas bandego je proksimume kvarmejla distanco, – li diris. – Ili venas laŭ la vojo el Vojrenkonto, sed sufiĉe multaj apartaj banditoj aliĝis al ili. Certe estas cento da ili; kaj ili bruligas survoje. Ili estu malbenitaj!

– Ha! Tiu bandego ne prokrastos por interparoli, ili mortigos laŭeble, – diris terkulturisto Kotono. – Se Tjukoj ne venos pli frue, ni prefere ŝirmu nin kaj pafadu sendebate. Nepras iom da batalado antaŭ ol tio ĉi finiĝos, sinjoro Frodo.

La Tjukoj efektive venis pli frue. Postnelonge ili enmarŝis centope el Tjukboro kaj la Verdaj Montetoj, kun Grinĉjo ĉekape. Gaja jam havis sufiĉan hobitaron por pritrakti la banditojn. Skoltoj raportis, ke tiuj dense kuniĝas. Ili sciis, ke la regiono ribelis, kaj klare intencis senkompate pritrakti la ribelon ĉe ties centro en Apudakvo. Sed kiel ajn ili estis minacaj, ŝajnis ke ili havas neniun estron, kiu komprenas la militon. Ili iris sen antaŭzorgoj. Gaja rapide pretigis siajn planojn.

La banditoj alvenis trampe laŭ la ĉefvojo, kaj ne haltinte turniĝis sur la Apudakvan Vojon, kiu dum parto de la vojo deklivis supren inter altaj montetoj kun malaltaj heĝoj supre. Ĉirkaŭ vojkurbiĝo, proksimume mejlokonon de la ĉefvojo, ili renkontis fortikan baron el renversitaj malnovaj farmfurgonoj. Tio haltigis ilin. Sammomente ili konsciiĝis, ke la ambaŭflankaj heĝoj, ĝuste super iliaj kapoj, kaŝis vicojn da hobitoj. Malantaŭe aliaj hobitoj nun elpuŝis kelkajn pliajn furgonojn, kiuj estis kaŝitaj en kampo, kaj tiel baris la retrovojon. Voĉo alparolis ilin de supre.

– Nu, vi marŝis en kaptilon, – diris Gaja. – Viaj kunuloj el Hobiturbo faris same, kaj unu estas mortinta kaj la ceteraj estas kaptitoj. Demetu viajn armilojn! Poste reiru dudek paŝojn kaj sidiĝu. Iuj provantaj elrompiĝi estos pafitaj.

Sed la banditoj jam ne estis tiel facile timigeblaj. Kelkaj el ili obeis, sed estis tuj atakitaj de siaj kunuloj. Dudeko aŭ pli retroiris kaj atakis la furgonojn. Ses el ili estis pafitaj, sed la ceteraj elrompiĝis, mortiginte du hobitojn, kaj poste diskuris trakampare direkte al la Arbarfino. Ankoraŭ du falis dumkure. Gaja blovis laŭtan kornvokon, kaj aŭdiĝis respondaj vokoj el fore.

– Ili ne eskapos, – diris Grinĉjo. – La tuta tereno svarmas je niaj ĉasantoj.

Malantaŭe, la embuskitoj en la vojeto, ankoraŭ ĉirkaŭ okdeko, provis grimpi la barieron kaj la montetojn, kaj la hobitoj estis devigitaj pafi multajn el ili aŭ ataki ilin hakile. Sed multaj el la pli fortaj kaj pli furiozaj eliĝis je la okcidenta flanko, kaj atakis mortigeme siajn malamikojn, ĉar ili jam pli celis mortigi ol eskapi. Pluraj hobitoj falis, kaj la ceteraj ekhezitis, kiam Gaja kaj Grinĉjo, kiuj troviĝis orientflanke, transiris kaj sturmis la banditojn. Gaja mem mortigis la estron, grandan straban banditon similan al grandega orko. Poste li retroirigis siajn soldatojn, ĉirkaŭante la lastan restaĵon de la homoj per larĝa ringo da pafarkistoj.

Post kelka tempo ĉio finiĝis. Preskaŭ sepdeko da banditoj kuŝis mortintaj sur la batalkampo, kaj dekduo estis kaptitaj. Dek naŭ hobitoj estis mortigitaj, kaj ĉirkaŭ tridek estis vunditaj. La mortintaj banditoj estis ŝarĝitaj sur ĉarojn kaj fortrenitaj al malnova sablejo en proksimo kaj tie entombigitaj: en la Bataltruo, kiel oni poste nomis ĝin. La falintaj hobitoj estis kune kuŝigitaj en tombo sur la montoflanko, kie poste estis starigita monumento kun ĝardeneto ĉirkaŭe. Tiel finiĝis la Batalo ĉe Apudakvo, 1419, la lasta batalo okazinta en la Provinco, kaj la sola batalo depost la Verdaj Kampoj, 1147, fore en Nord-kvarono. Sekve, kvankam feliĉe ĝi kostis nur tre malmultajn vivojn, ĝi havas propran ĉapitron en la Ruĝa Libro, kaj la nomoj de ĉiuj partoprenintoj estis listigitaj kaj parkeritaj de la Provincaj historiistoj. La tre konsiderinda plibonigo de la renomo kaj fortuno de la familio Kotono datiĝas de tiu tempo; sed ĉe la supro de la Listo en ĉiuj versioj staras la nomoj de komandantoj Gajadoko kaj Peregrino.

Frodo partoprenis la batalon, sed li ne elingigis glavon, kaj lia ĉefa rolo estis malhelpi, ke la hobitoj, koleraj pro la perditoj, mortigu tiujn malamikojn, kiuj forĵetis siajn armilojn. Kiam la luktado ĉesis, kaj la postaj taskoj estis ordonitaj, Gaja, Grinĉjo kaj Sam aliĝis al li, kaj ili retrorajdis kun la Kotonoj. Ili manĝis malfruan tagmanĝon, kaj poste Frodo diris kun suspiro:

– Nu, supozeble jam estas tempo, ke ni pritraktu la “ĉefon”.

– Jes ja, ju pli frue, des pli bone, – diris Gaja. – Kaj ne estu tro milda! Li respondecas pri enkonduko de tiuj banditoj, kaj pri la tuta misaĵo farita de ili.

Terkulturisto Kotono kunigis eskorton el ĉirkaŭ dudek kvar fortikaj hobitoj.

– Ĉar ni nur konjektas, ke ne restas plu banditoj ĉe Bag-Endo, – li diris. – Ni ne scias. – Poste ili ekiris marŝe. Frodo, Sam, Gaja kaj Grinĉjo iris la unuaj.

Ĝi estis unu el la horoj plej malĝojaj de iliaj vivoj. La granda tubo leviĝis antaŭ ili; kaj kiam ili proksimiĝis al la malnova vilaĝo trans la Akvo, tra vicoj da novaj domaĉoj ambaŭflanke de la vojo, ili vidis la novan muelejon en ĝia tuta grimaca kaj malpura malbeleco: granda brika konstruaĵo transarkanta la fluon, kiun ĝi malpurigis per vapora kaj fetora elverŝo. Laŭ la tuta longo de la Apudakva Vojo ĉiu arbo estis faligita.

Transirante la ponton kaj suprenrigardante ili anhelis. Eĉ tiu vizio, kiun Sam vidis en la spegulo, ne pretigis lin por tio, kion ili vidis. La Malnova Biendomo okcidente estis faligita, kaj ĝian spacon okupis vicoj da gudritaj budoj. Ĉiuj kaŝtanarboj estis for. La teramasetoj kaj veprejoj estis rompitaj. Grandaj furgonoj staris malorde sur kampo paŝnudigite senherba. Bagŝuta Vico estis osceda sabla kaj skoria fosejo. Bag-Endo supre estis nevidebla pro malordo da domacoj.

– Oni detranĉis ĝin! – kriis Sam. – Oni detranĉis la festan Arbon! Li indikis la lokon, kie antaŭe staris la arbo, sub kiu Bilbo diris sian Adiaŭan Paroladon. Ĝi kuŝis prihakita kaj mortinta sur la kampo. Kvazaŭ tio estus la fina bato, Sam ekploris.

Rido silentigis ilin. Malafabla hobito apogaĉis sin al malalta muro de la mueleja korto. Tiu estis malpurvizaĝa kaj nigramana.

– Ĉu ne plaĉas al vi, Sam? – li rikanis. – Nu, vi ĉiam estis malfortika. Mi pensis, ke vi foriris en iu el tiuj ŝipoj. Pri kiuj vi iam babilis: velante, velante. Pro kio vi volas reveni? Laboro estas farenda nuntempe en la Provinco.

– Tion mi vidas, – diris Sam. – Mankas tempo por sinlavado, sed estas tempo por murapogado. Sed vidu, sinjoro Sablomano, mi havas ŝuldon pagotan en tiu ĉi vilaĝo, kaj vi ne aldonu al ĝi per via rikanado, aŭ vi pagos konton tro pezan por via monujo.

Ted Sablomano kraĉis trans la muron.

– Fu! – li diris. – Min vi ne povas tuŝi. Mi estas amiko de la Estro. Sed li tuŝos vin efektive, se min plu ĝenos via buŝaĉo.

– Ne malŝparu pliajn vortojn pro la stultulo, Sam! – diris Frodo. – Mi esperas, ke ne troviĝas multe pli da hobitoj, kiuj iĝis tiaj. Tio estus ĝeno pli granda, ol la tuta damaĝo farita de la homoj.

– Vi estas malpura kaj insolenta, Sablomano, – diris Gaja. – Kaj vi tre miskalkulas. Ni iras ĝuste supren por forigi vian valoran Estron. Ni jam pritraktis liajn homojn.

Ted gapis, ĉar tiumomente li ekvidis la eskorton, kiu pro signo de Gaja nun tramarŝis la ponton. Rekurinte en la muelejon, li elkuris kun korno kaj laŭte sonorigis ĝin.

– Ŝparu vian spiron! – ridis Gaja. – Pli bonan mi havas. – Poste li levis sian arĝentan kornon kaj blovis ĝin, kaj ĝia klara voko sonoris sur la Monto; kaj el la truoj kaj kabanoj kaj malbelaj domoj de Hobiturbo la hobitoj respondis kaj elverŝiĝis, kaj kun huraoj kaj laŭtaj krioj ili sekvis la trupon supren survoje al Bag-Endo.

Supre de la vojo la trupo haltis, kaj Frodo kaj liaj amikoj pluiris; kaj ili alvenis fine al la loko antaŭe amita. La ĝardenon plenigis budoj kaj kabanoj, iuj tiel proksimaj al la malnovaj okcidentaj fenestroj, ke ili forbaris ties tutan lumon. Ĉie estis staploj da rubaĵo. La pordo estis cikatrita; la sonorila ĉeno pendis neligita, kaj la sonorilo rifuzis sonori. Frapado aligis neniun respondon. Fine ili puŝis, kaj la pordo cedis.

Ili eniris. La loko malbonodoris kaj estis plena de malpuraĵo kaj malordo: laŭŝajne ĝi jam delonge estis neuzita.

– Kie sin kaŝas tiu mizera Lodo? – diris Gaja, kiam ili jam traserĉis ĉiujn ĉambrojn kaj trovis nenion vivantan krom ratoj kaj musoj. – Ĉu ni funkciigu la aliajn por traserĉi la kabanojn?

– Tio ĉi estas pli malbona ol Mordoro! – diris Sam. – Iasence multe pli malbona. Ĝi hejmenigas la impresojn, kiel oni diras; ĉar hejmo ĝi estas, kaj oni memoras ĝin antaŭ ol ĝi estis ruinigita.

– Jes, tio estas Mordoro, – diris Frodo. – Nur unu el ĝiaj verkoj. Sarumano faris ĝian laboron la tutan tempon, eĉ kiam li supozis labori por si. Kaj same pri tiuj, kiujn Sarumano trompis, ekzemple Lodo.

Gaja ĉirkaŭrigardis malesperiĝe kaj abomene.

– Ni foriru! – li diris. – Se mi konus la tutan misaĵon kaŭzitan de li, mi ja ŝovus mian pakaĵon tra la gorĝo de Sarumano.

– Sendube, sendube! Sed tion vi ne faris, kaj sekve mi povas bonvenigi vin en via hejmo.

Tie staranta en la pordo estis Sarumano mem, aspektanta bone nutrita kaj tre kontenta; liaj okuloj ekbrilis je malico kaj amuziĝo. Subite eklumiĝis la menso de Frodo.

– Ŝarko! – li kriis. Sarumano ridis.

– Do vi aŭdis mian nomon, ĉu? Mia tuta popolo antaŭe nomis min tiel en Isengardo, mi opinias. Indiko pri amo, eble[13]. Sed evidente vi ne atendis vidi min ĉi tie.

– Ja ne, – diris Frodo. – Sed mi devis diveni. Iom da malico mismaniere: Gandalfo avertis min, ke vi ankoraŭ kapablas tion.

– Tute kapablas, – diris Sarumano, – kaj pli ol nur iom. Vi ridigis min, vi, hobitaj moŝtetoj, rajdantaj kun tiuj multaj granduloj, tiel sekuraj kaj etule memplaĉaj. Vi supozis, ke vi bone profitis el la tuto, kaj povis jam nur reambli kaj ĝui belan trankvilon en la kamparo. La hejmo de Sarumano povis tute detruiĝi, kaj li povis esti eligita, sed neniu povis tuŝi la vian. Ho ne! Gandalfo prizorgus viajn aferojn.

Sarumano ridis denove.

– Li ne! Kiam liaj iloj finas sian taskon, li forĵetas ilin. Sed vi permesis al vi pendoladi post li, prokrastante kaj babilante, kaj ĉirkaŭrajdante duoble tiom, kiom necesis. “Nu, – mi pensis, – se ili estas tiaj stultuloj, mi antaŭiros ilin kaj instruos al ili belan lecionon. Malbonfaro meritas reciprokon”. La leciono estus pli akra, se nur vi havigus al mi pli da tempo kaj pli da homoj. Tamen mi jam faris multon, kion vi nur malfacile riparos aŭ renversos dum la vivtempo. Kaj estos agrable pensi pri tio kaj tiel kontraŭpezi miajn damaĝojn.

– Nu, se tion vi trovas agrabla, – diris Frodo, – mi kompatas vin. Tio estos plezuro nur memora, timinde. Iru tuj kaj neniam revenu!

La vilaĝaj hobitoj jam vidis Sarumanon elveni el unu el la kabanoj, kaj ili amasiĝis antaŭ la pordo de Bag-Endo. Aŭdinte la ordonon de Frodo, ili murmuris kolere:

– Ne lasu, ke li foriru! Mortigu lin! Li estas bandito kaj murdinto. Mortigu lin!

Sarumano ĉirkaŭrigardis al iliaj malamikaj vizaĝoj kaj ridetis.

– “Mortigu lin!” – li mokis. – Mortigu lin, se vi kredas vin sufiĉe multaj, miaj bravaj hobitoj! – Li rektigis sin kaj fikse rigardis ilin sombre per siaj nigraj okuloj. – Sed ne supozu, ke perdinte miajn posedaĵojn mi samtempe perdis mian tutan potencon! Kiu frapos min, tiu estos malbenita. Kaj se mia sango makulos la Provincon, tiu velkos kaj neniam plu estos resanigita.

La hobitoj retiriĝis. Sed Frodo diris:

– Ne kredu lin! Li perdis sian tutan potencon, krom la voĉo ankoraŭ kapabla timigi kaj trompi vin, se vi tion permesas. Sed mi malpermesas, ke li estu mortigita. Senutilas per venĝo rebati venĝon: tio rebonigas nenion. Iru, Sarumano, laŭ la vojo plej rapida!

– Vermo! Vermo! – Sarumano vokis; kaj el la proksima kabano venis Vermlango, rampante, preskaŭ hundece. – Al la vojo denove, Vermo! Ĉi tiuj bravuloj kaj moŝtetoj denove drivigas nin. Venu jam!

Sarumano turnis sin por foriri, kaj Vermlango treniĝis post li. Sed ĝuste, kiam Sarumano pasis apud Frodo, en lia mano ekbrilis ponardo, kaj li batis rapide. La klingo frapiĝis kontraŭ la kaŝita kiraso kaj rompiĝis. Dekduo da hobitoj kun Sam la unua saltis antaŭen kriante kaj ĵetis la banditon al la tero. Sam elingigis sian glavon.

– Ne, Sam! – diris Frodo. – Ne mortigu lin eĉ nun. Ĉar li ne malutilis al mi. Kaj ĉiuokaze mi ne volas lin mortigita en tia mishumoro. Iam li estis grandioza, el nobla speco, kontraŭ kiu ni ne aŭdacus levi la manon. Li estas falinta, kaj kuraci lin estas ekster nia povo; sed mi volas plu indulgi lin, esperante, ke kuracon li ie trovos.

Sarumano stariĝis kaj fikse rigardis Frodon. En liaj okuloj estis stranga esprimo de miksitaj miro, respekto kaj malamo.

– Vi maturiĝis, duonulo, – li diris. – Jes, vi profunde maturiĝis. Vi estas saĝa kaj kruela. Vi forrabis el mia venĝo ties dolĉon, kaj nun mi devas foriri amare, kaj en ŝuldo al via indulgo. Mi tion malamas, kaj mi vin malamas! Nu, mi iras kaj mi ne plu ĝenos vin. Sed ne atendu, ke mi deziru al vi sanon kaj longan vivon. Vi havos neniun el ambaŭ. Sed tio ne estos mia faro. Mi nur aŭguras.

Li formarŝis, kaj la hobitoj liberigis vojon, ke li trapasu; sed iliaj fingrostoj blankiĝis, dum ili premis siajn armilojn. Vermlango hezitis kaj poste sekvis sian mastron.

– Vermlango! – vokis Frodo. – Ne necesas sekvi lin. Mi scias pri neniu misfaro de vi kontraŭ min. Vi povos ricevi ĉi tie ripozon kaj manĝaĵon dum kelka tempo, ĝis vi refortiĝos kaj povos laŭiri vian vojon.

Vermlango haltis kaj rerigardis al li, duone preta resti. Sarumano turniĝis.

– Ĉu neniu misfaro? – li gakis. – Ho ne! Eĉ kiam li elŝteliris nokte, tio estis nur por rigardi la stelojn. Sed ĉu mi aŭdis iun demandi, kie sin kaŝas povra Lodo? Vi scias tion, ĉu ne, Vermo? Ĉu vi volas diri al ili?

– Ne, ne! – Vermlango plordiris kaŭrante.

– Do mi diros, – diris Sarumano. – Vermo mortigis vian Ĉefon, la kompatindulon, vian agrablan Estreton, ĉu ne, Vermo? Trapikis lin dormantan, mi opinias. Enterigis lin, mi esperas; kvankam Vermo lastatempe tre malsatis. Ne, Vermo ne estas vere ŝatinda. Prefere lasu lin al mi.

Esprimo de sovaĝa malamego aperis en la ruĝaj okuloj de Vermlango.

– Vi ordonis tion al mi; vi devigis min fari tion, – li siblis. Sarumano ridis.

– Vi faras laŭ la ordonoj de Ŝarko, ĉiam, ĉu ne, Vermo? Nu, nun li ordonas: sekvu!

Li piedbatis la vizaĝon de la kaŭranta Vermlango, turnis sin kaj ekiris. Sed tiumomente io rompiĝis: subite Vermlango stariĝis, eligante kaŝitan ponardon, poste kun hundeca graŭlo li saltis sur la dorson de Sarumano, tiris malantaŭen ties kapon, tranĉis lian gorĝon, kaj kun krio forkuris laŭ la vojeto. Antaŭ ol Frodo povis konsciiĝi aŭ paroli eĉ unu vorton, tri hobitaj pafarkoj kordsonoris kaj Vermlango falis mortinta.

Konsternante la apudstarantojn, ĉirkaŭ la kadavro de Sarumano kolektiĝis griza nebuleto, kaj leviĝinte malrapide al altego kiel fumo de fajro, kiel pala tukvolvita figuro, ĝi superombris la Monteton. Momente ĝi ŝanceliĝis, rigardante okcidenten; sed el la okcidento blovis malvarma vento, kaj ĝi forkliniĝis, kaj suspirante solviĝe neniiĝis.

Frodo rigardis al la kadavro kun kompato kaj hororo, ĉar dum li rigardis ŝajnis, ke longaj mortojaroj estas subite rivelitaj en ĝi, kaj ĝi ŝrumpis, kaj la ŝrumpinta vizaĝo iĝis haŭtĉifonoj sur la hida kranio. Levinte la randon de la malpura mantelo apudsternita, li ĝin kovris kaj forturnis sin.

– Kaj jen la fino de tio, – diris Sam. – Fino malbela, kaj mi preferus ne vidi ĝin; sed ĝi estas brava liberiĝo.

– Kaj la fina fino de la Milito, espereble, – diris Gaja.

– Tion mi esperas, – diris Frodo kaj suspiris. – Kaj laste lasta bato. Sed pripensu, ke ĝi okazis ĉi tie, ĉe la pordo mem de Bag-Endo! Inter ĉiuj miaj esperoj kaj timoj, mi almenaŭ neniam atendis tion.

– Mi ne nomos ĝin fino, ĝis ni estos ordigintaj la fatrason, – malĝoje diris Sam. – Kaj tio postulos multe da tempo kaj da laboro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.