|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kiam s-ro Bilbo Baginzo el Bag-Endo anoncis, ke li baldaŭ festos sian dekunu-unuan naskiĝdaton per festo aparte impona, okazis multe da babilado kaj ekscitiĝo en Hobiturbo.
Bilbo estis tre riĉa kaj tre stranga, kaj estis la mirindaĵo de la Provinco dum sesdek jaroj, depost lia rimarkinda malapero kaj neatendita reveno. La riĉaĵoj reportitaj de li el la vojaĝado jam fariĝis loka legendo, kaj oni ĝenerale opiniis, kion ajn diru la maljunuloj, ke la Monteto de Bag-Endo plenplenis je tuneloj farĉitaj de trezoraĵo. Kaj se tio ne sufiĉis por famigi lin, oni povis miri ankaŭ pri lia longedaŭra vigleco. La tempo pasis, sed ŝajne ĝi malmulte modifis s-ron Baginzo. Naŭdekjara li pli-malpli samis kiel kvindekjara. Naŭdek-naŭjaran oni komencis nomi lin bone konservita, sed neŝanĝita estintus pli trafa. Troviĝis iuj, kiuj skuis sian kapon kaj opiniis, ke tio estas troabundo; ŝajnis maljuste, ke iu posedu (verŝajne eternan junecon samtempe kun Gaŭdire) neelĉerpebla riĉaĵo.
– Tio estas pagota, – oni diris. – Estas nenature, kaj sekvos ĝenegoj pro tio!
Sed ĝis nun la ĝenegoj ne alvenis, kaj pro tio, ke s-ro Baginzo estis malavara pri sia mono, la plimultaj personoj volonte pardonis al li liajn strangaĵojn kaj lian feliĉan sorton. Li ankoraŭ vizitadis siajn parencojn (escepte, kompreneble, Retikul-Baginzojn), kaj li havis multajn dediĉitajn admirantojn inter hobitoj en malriĉaj kaj negravaj familioj. Sed li malhavis intimajn amikojn, ĝis kelkaj el liaj pli junaj kuzoj komencis adoltiĝi.
La plej aĝa el tiuj, kaj la plej ŝatata de Bilbo, estis juna Frodo Baginzo. Kiam Bilbo iĝis naŭdek-naŭjara, li adoptis Frodon kiel sian heredonton kaj loĝigis lin en Bag-Endo; kaj la esperoj de Retikul-Baginzoj definitive fiaskis. Bilbo kaj Frodo hazarde havis la saman naskiĝdaton, la 22an de septembro. “Vi prefere venu loĝi ĉi tie, Frodo, junulo, – diris iun tagon Bilbo, – kaj tiam ni povos komforte festi kune nian naskiĝdaton”. Tiutempe Frodo estis ankoraŭ en sia intero, kiel la hobitoj nomas la senrespondecajn dudekajn jarojn inter la infanaĝo kaj la adoltiĝo je tridek tri.
Pasis dek du pluaj jaroj. Ĉiujare la Baginzoj okazigis en Bag-Endo tre viglan kunigitan naskiĝfeston; sed nun estis komprenite, ke io vere elstara estas planata por tiu aŭtuno. Bilbo estiĝos dekunu-unua, 111, cifero iom interesa, kaj tre respektinda aĝo de hobito (ĉar Maljuna Tjuko mem atingis nur 130); kaj Frodo estiĝos tridek tri, 33, grava cifero: la dato de lia “adoltiĝo”.
Langoj komencis klaki en Hobiturbo kaj Apudakvo; kaj onidiroj pri la okazontaĵo disvastiĝis tra la tuta Provinco. La historio kaj karaktero de s-ro Bilbo Baginzo fariĝis denove la ĉefa konversacia temo; kaj la gemaljunuloj subite trovis, ke iliaj rememoroj estas tre bonvenaj.
Neniun oni pli atente aŭskultis ol la maljunan Ham Vato, konatan ĝenerale kiel la Avulo. Li paroladis ĉe L’ Arbusto Hedera, taverneto sur la Apudakva vojo; kaj li parolis iom aŭtoritate, ĉar li prizorgis la ĝardenon ĉe Bag-Endo dum kvardek jaroj, helpis maljunan Holmanon en tiu sama posteno pli frue. Nun, kiam li mem estiĝis maljuna kaj iom rigidartika, la laboron plejparte plenumis lia plej juna filo Sam Vato. La patro kaj filo ambaŭ tre amike interrilatis kun Bilbo kaj Frodo. Ili loĝis sur la Monteto mem, en Numero 3 de Bagŝuta Vico, malsupre de Bag-Endo.
– Tre agrabla rafinita ĝentilhobito estas s-ro Bilbo, kiel mi ĉiam diris, – la Avulo deklaris. Tute vere, ĉar Bilbo ĉiam tre ĝentilumis al li, nomante lin Majstro Hamfasto, kaj konstante konsultante lin pri la kreskigo de legomoj – kiam temis pri “radikoj”, precipe terpomoj, la Avulo estis rekonata de ĉiuj en la najbaraĵo (inkluzive de li mem) kiel la ĉefa aŭtoritato.
– Sed kio pri tiu Frodo, kiu loĝas ĉe li? – demandis Maljuna Nokso de Apudakvo. – Baginzo estas lia nomo, sed li estas pli ol duone Brandoboko, oni diras. Mi ne komprenas, kial iu ajn Baginzo de Hobiturbo serĉis edzinon tie malproksime en Boklando, kie la uloj estas tiel nenormalaj.
– Kaj ne mirinde, ke ili nenormalas, – enŝovis Paĉjo Dupiedo (najbaro de l’ Avulo), – dum ili vivas malĝustaborde de l’ Rivero Brandovino, precize kontraŭ la Malnova Arbarego. Tio estas loko malhela kaj malbona, se duono de la rakontoj veras.
– Vi pravas, Paĉjo, – diris la Avulo. – Brandobokoj fakte ne loĝas en la Malnova Arbarego; sed ili estas nenormala popolo, ŝajnas. Ili klaŭnadas per boatoj sur tiu granda rivero – kaj tio ne estas natura. Ne tre mirinde, ke devenis el tio ĝenoj, laŭ mi. Ĉu tiel aŭ ne, s-ro Frodo estas tiel agrabla juna hobito, kiel oni volus renkonti. Tre simila al s-ro Bilbo, kaj ne nur laŭaspekte. Finfine, lia patro Baginzis. Deca, respektinda hobito estis s-ro Drogo Baginzo; ne multe klaĉindis, ĝis li dronis.
– Dronis? – diris pluraj voĉoj. Ili jam pli frue aŭdis tiun kaj aliajn pli malhelajn onidirojn, kompreneble; sed hobitoj amegas familiajn historiojn, kaj ili pretis ĝin aŭdi denove.
– Nu, tiel oni diras, – diris la Avulo. – Vidu: s-ro Drogo edzinigis kompatindan f-inon Primola Brandoboko. Ŝi estis kuzino de nia s-ro Bilbo flanke de l’ patrino (ŝia patrino estis la plej juna el la filinoj de Maljuna Tjuko); kaj s-ro Drogo estis lia duagrada kuzo. Do s-ro Frodo estas lia nevo unuagrada kaj duagrada, je unu forŝtupo ambaŭflanke, kiel oni diras, se vi komprenas min. Kaj s-ro Drogo loĝis en Brando-Halo ĉe sia bopatro, maljuna Mastro Gorbadoko, kion li ofte faris post sia geedziĝo (ĉar li frandis manĝaĵojn, kaj maljuna Gorbadoko servigis al si en grandaj kvantoj); kaj li iris boate sur la Brandovina Rivero; kaj li kaj la edzino dronis, kaj kompatinda s-ro Frodo estis nur infano, finfine.
– Mi aŭdis, ke ili suriris la akvon en la lunlumo post vespermanĝo, – diris Maljuna Nokso, – kaj la pezo de Drogo subakvigis la boaton.
– Kaj aŭdis mi, ke ŝi puŝis lin, kaj li trenis ŝin post si, – diris Sablomano, la muelisto de Hobiturbo.
– Vi ne devus ripeti ĉion aŭdatan, Sablomano, – diris la Avulo, kiu ne tre ŝatis la mueliston. – Ne konvenas paroli pri puŝo kaj treno. Boatoj jam sufiĉe danĝeras al tiuj, kiuj sidas senmove, sen plia serĉado por la kaŭzo de akcidento. Ĉiuokaze: jen tiu s-ro Frodo restis orfigita kaj senrimeda, kiel oni povas diri, inter tiuj nenormalaj boklandanoj, edukata sensisteme en Brando-Halo. Vera kuniklejo, laŭ la raportoj. Maljuna Mastro Gorbadoko neniam havis malpli ol ducenton da parencoj en la loko. S-ro Bilbo neniam agis pli bonkore, ol kiam li revenigis la knabon por vivi inter decaj personoj.
– Sed laŭ mia opinio tio estis malagrabla bato al tiuj Retikul-Baginzoj. Ili supozis, ke ili ricevos Bag-Endon, tiutempe, kiam li foriris kaj oni supozis lin morta. Kaj poste li revenas kaj ordonas, ke ili foriru; kaj li daŭre vivas, vivadas, kaj neniam aspektas pli aĝa je unu tago, benon al li! Kaj subite li aperigas heredonton, kaj aranĝas korekte pri la dokumentoj. La Retikul-Baginzoj jam neniam vidos la internon de Bag-Endo, aŭ tion ni esperu.
– Konsiderinda monsumo estas tie forfaldita, mi aŭdis, – diris fremdulo, vizitanto priafera el Mult-Fosejo en la Okcidenta Kvarono. – La tuta supro de via monteto estas plena je tuneloj ŝtopitaj de kestoj da oro kaj arĝento, kaj juveloj, laŭ la famo.
– Do vi aŭdis pli, ol mi povas atesti, – respondis la Avulo. – Pri juveloj mi scias nenion. S-ro Bilbo malavaras pri sia mono, kaj ŝajne ĝi neniel mankas; sed mi scias nenion pri tunelfosado. Mi vidis s-ron Bilbo kiam li revenis, pli-malpli antaŭ sesdek jaroj, kiam mi estis knabo. Ne longe mi estis metilernanto de maljuna Holmano (li estis kuzo de mia paĉjo), sed li venigis min al Bag-Endo por kunlabori malhelpante, ke oni tretadu kaj vagadu en la tuta ĝardeno dum okazis la vendo. Kaj meze de ĉio ĉi s-ro Bilbo venas supren laŭ la Monteto kun poneo kaj kelkaj sakegoj kaj duo da kestoj. Mi ne dubas, ke ili plejparte estis plenaj je trezoro akirita en fremdaj lokoj, kie troviĝas montoj da oro, oni diras; sed ne estis sufiĉe por plenigi tunelojn. Sed mia filo Sam certe scias pli pri tio. Li konstante eniras-eliras Bag-Endon. Fervorega pri rakontoj el la malnova tempo li estas, kaj li aŭskultas ĉiujn historiojn de s-ro Bilbo. S~ro Bilbo instruis al li la skribarton – sen misa intenco, vidu, kaj mi esperas, ke ne sekvos el tio misaĵoj.
“Elfoj kaj Drakoj! – mi diras al li. – Pli konvenas al vi kaj mi brasikoj kaj terpomoj. Ne enmiksiĝu en la aferojn de niaj superuloj, aŭ vi troviĝos en kaĉo tro varmega”, – mi diras al li. Kaj tion mi povus diri ankaŭ al aliaj, – li aldonis, ekrigardante al la fremdulo kaj la muelisto.
Sed la Avulo ne konvinkis sian aŭdantaron. La legendo pri la riĉaĵoj de Bilbo estis jam tro firme fiksita en la mensoj de la pli juna hobitgeneracio.
– Ha, li verŝajne aldonadis al tio, kion li unue revenigis, – argumentis la muelisto, voĉigante komunan opinion. – Li ofte forestas de la hejmo. Kaj vidu la fremdulojn, kiuj vizitas lin: gnomoj, kiuj venas nokte, kaj tiu maljuna vagabonda prestidigitisto Gandalfo, kaj ĉiuj. Diru laŭplaĉe, Avulo, sed Bag-Endo estas loko nenormala, kaj ĝiaj uloj estas pli nenormalaj.
– Kaj diru vi laŭplaĉe, pri kio vi ne scias pli, ol vi scias pri boatoj, s-ro Sablomano, – ripostis la Avulo, eĉ pli ol kutime malŝatante la mueliston. – Se tio signifas esti nenormala, utilus iom pli da nenormaleco en tiu ĉi regiono. Troviĝas kelkaj ne malproksime, kiuj ne proponus glason da biero al amiko, se ili vivus en truo havanta orajn murojn. Sed oni agas malavare ĉe Bag-Endo. Nia Sam diras, ke ĉiuj estos invititaj al la festo, kaj estos donacoj, vidu, donacoj por ĉiuj – en tiu ĉi monato nuna.
Tiu monato nuna estis septembro, kaj nesupereble belvetera. Unu-du tagojn poste onidiro (probable lanĉita de la scioplena Sam) estis disvastigita, ke estos artfajraĵoj – artfajraĵoj, kiaj ne estis viditaj en la Provinco jam dum preskaŭ jarcento, depost la morto de l’ Maljuna Tjuko.
Pasis la tempo kaj La Tago pliproksimiĝis. Kuriozaspekta furgono ŝarĝita je kuriozaspektaj pakaĵoj ruliĝis en Hobiturbon iun vesperon kaj pene rampis la Monteton ĝis Bag-Endo. La surprizitaj hobitoj trarigardadis lamplumitajn pordojn por ĝin primiri. Ĝin veturigis fremduloj, kantante strangajn kantojn: gnomoj kun longaj barboj kaj ampleksaj kapuĉoj. Kelkaj el ili restis ĉe Bag-Endo. Fine de la dua septembra semajno alvenis tra Apudakvo el la direkto de Ponto Brandovino en plena taglumo furgono. Maljunulo sola ĝin veturigis. Li vestis altan pintforman bluan ĉapelon, longan grizan mantelon, kaj arĝentan skarpon. Li havis longan blankan barbon kaj brovojn vilajn, kiuj elstaris preter la randaĵo de lia ĉapelo. Etaj hobitidoj postkuris tiun furgonon tra la tuta Hobiturbo kaj ĝis la supro de la monteto. Ĝi enhavis kargon da artfajraĵoj, kiel ili trafe konjektis. Ĉe l’ antaŭpordo de Bilbo la maljunulo komencis malŝarĝi: troviĝis grandaj faskoj da artfajraĵoj ĉiuspecaj kaj ĉiuformaj, unuope etikeditaj per granda ruĝa
kaj la elf-runo
.
Tio estis la marko de Gandalfo, la sorĉisto, kies konateco en la Provinco ŝuldiĝis ĉefe al lia lerteco pri fajroj, fumoj kaj lumoj. Lia reala okupiĝo estis multe pli malfacila kaj danĝera, sed la provincanoj nenion sciis pri tio. Por ili li estis nur unu el la “allogaĵoj” ĉe la Festo. Pro tio la ekscitiĝo de la hobitidoj. “G por Grandioza!” – ili kriis, kaj la maljunulo ridetis. Ili konis lin laŭaspekte, kvankam li nur de tempo al tempo vidiĝis en Hobiturbo kaj neniam restis longe; sed nek ili nek iu alia krom la plej aĝaj maljunuloj iam vidis unu el liaj elmontroj de artfajraĵoj – tiuj jam apartenis al legenda pasinteco.
Kiam la maljunulo, helpate de Bilbo kaj kelkaj gnomoj, finis malŝargi, Bilbo disdonis kelkajn pencojn; sed eĉ unu kolor- aŭ krakfajraĵo ne rezultiĝis, je la seniluziiĝo de la alrigardantoj.
– Kuru for jam! – diris Gandalfo. – Vi ricevos kontentige je la ĝusta tempo. – Poste li malaperis internen kun Bilbo, kaj la pordo estis fermita. La hobitidoj vane rigardadis la pordon dum kelka tempo, kaj poste foriris, sentante, ke neniam venos la tago de la festo.
Interne de Bag-Endo, Bilbo kaj Gandalfo sidis antaŭ malfermita fenestro de ĉambreto frontanta okcidenten al la ĝardeno. La malfrua posttagmezo helis kaj trankvilis. La floroj ardis ruĝe kaj ore: antirinoj kaj heliantoj, kaj tropeoloj dissterniĝintaj ĉien sur la torfaj muroj kaj engvatantaj ĉe la rondaj fenestroj.
– Kiel bunta aspektas via ĝardeno! – diris Gandalfo.
– Jes, – diris Bilbo. – Mi vere amas ĝin, kaj la tutan karan Provincjon; sed al mi ŝajnas, ke ferio necesas al mi.
– Vi intencas realigi vian planon, do?
– Efektive. Mi definitive decidiĝis antaŭ pluraj monatoj, kaj tion mi ne ŝanĝis.
– Tre bone. Senutilas diri pluon. Fidelu al via plano – al via tuta plano, nepre – kaj mi esperas, ke tio pruviĝos la plej bona por vi kaj por ni ĉiuj.
– Espereble. Ĉiuokaze mi intencas plezuri ĵaŭdon, kaj okazigi mian etan amuzaĵon.
– Kiu ridos, mi scivolas? – diris Gandalfo, skuante sian kapon.
– Ni vidos, – diris Bilbo.
La postan tagon pliaj furgonoj alruliĝis supren laŭ la Monteto, kaj ankoraŭ pliaj furgonoj. Eble aŭdiĝis iom da grumblado pri “loka komercado”, sed en tiu sama semajno komencis elverŝiĝi el Bag-Endo mendoj por ĉiaj proviantoj, produktaĵoj aŭ luksaĵoj, havigeblaj en Hobiturbo aŭ Apudakvo aŭ ie ajn en la najbaraĵo. La hobitoj entuziasmiĝis; kaj ili komencis forstreki la tagojn sur kalendaroj; kaj ili senpacience atendis la poŝtalvenon, esperante ricevi invitojn.
Postnelonge la invitoj komencis disverŝiĝi, kaj la hobiturba poŝtoficejo estis plenŝtopita, kaj la apudakva poŝtoficejo estis inundita, kaj oni alvokis volontulajn poŝthelpantojn. Konstanta sinsekvo da ili supreniris laŭ la Monteto, portante centojn da ĝentilaj variacioj de Dankon, mi certe venos.
Aperis avizo sur la enirejo de Bag-Endo: ENIRO MALPERMESATA KROM FESTRILATE. Eĉ al tiuj, kiuj havis aŭ pretekstis havi festrilaton, estis malofte permesate eniri. Bilbo estis okupata skribante invitojn, registrante respondojn, volvante donacojn, kaj prizorgante kelkajn proprajn privatajn preparojn. Ekde la alveno de Gandalfo li restis kaŝita kaj nevidebla.
Iun matenon la hobitoj vekiĝis kaj trovis, ke la granda kampo, sude de l’ antaŭpordo de Bilbo, estas plenkovrita de ŝnuroj kaj stangoj por tendoj kaj pavilonoj. Speciala enirejo estis fosita en la taluso, kondukanta al la vojo, kaj tie estis konstruitaj larĝaj ŝtupoj kaj granda blanka pordo. La tri hobitfamilioj en Bagŝuta Vico, apud la kampo, estis ege interesitaj kaj ĝenerale enviataj. Maljuna Majstro Vato ĉesis eĉ ŝajnigi laboradon en sia ĝardeno.
La tendoj komencis muntiĝi. Troviĝis aparte granda pavilono, tiel enorma, ke la arbo kreskanta sur la kampo estis tute interne de ĝi, kaj staris fiere proksime al unu ekstremo, malantaŭ la ĉefa tablo. Lanternoj estis pendigitaj sur ĉiuj ĝiaj branĉoj. Eĉ pli promesoplene (laŭ hobita vidpunkto), grandega subĉiela kuirejo estis konstruita en la norda angulo de la kampo. Taĉmento de kuiristoj, el ĉiu taverno kaj manĝejo en plurmejla ĉirkaŭaĵo, alvenis por suplementi la gnomojn kaj aliajn strangulojn loĝigitajn en Bag-Endo. Ekscitiĝo atingis zeniton.
Tiam nubiĝis la vetero. Tio okazis merkredon, la antaŭvesperon de la Festo. Maltrankvilo estis premega. Poste efektive tagiĝis ĵaŭdo, la 22a de septembro.. La suno leviĝis, malaperis la nuboj, flagoj estis hisitaj, kaj komenciĝis la amuzoj.
Bilbo Baginzo nomis tion festo, sed ĝi estis fakte unuigita vario da distraĵoj. Preskaŭ ĉiuj proksime loĝantoj estis invititaj. Tre malmultaj estis hazarde preteratentitaj, sed pro tio, ke ili ĉiuokaze alvenis, tio ne gravis. Multaj personoj el aliaj regionoj de la Provinco ankaŭ estis invititaj; kaj troviĝis eĉ kelkaj el trans la landlimo. Bilbo renkontis persone la gastojn (kaj kromulojn) ĉe la nova blanka pordo. Li faris donacojn al ĉiuj kaj la ceteraj – tiu lasta aludas tiujn, kiuj eliris laŭ malantaŭa vojo kaj denove eniris tra la pordo. Hobitoj faras donacojn al aliaj personoj okaze de l’ propra naskiĝfesto. Ne tre multekostajn, kutime, kaj ne tiel superabunde, kiel en la aktuala okazo; sed tio estis sistemo ne tre malbona. Efektive, en Hobiturbo kaj Apudakvo ĉiu tago en la jaro estis ies naskiĝfesto, tiel ke ĉiu hobito en tiu regiono havis probablecon ricevi donacon almenaŭ unufoje en ĉiu semajno. Sed ili neniam tediĝis pri tio.
Je tiu ĉi okazo la donacoj estis neordinare bonkvalitaj. La hobitidoj estis tiel ekscititaj, ke ili preskaŭ forgesis pri manĝado. Troviĝis ludiloj tiaj, kiajn ili neniam antaŭe vidis, ĉiuj belaj, kaj iuj evidente magiaj. Multaj el ili ja estis menditaj jam antaŭ unu jaro, kaj venis de la Soleca Monto kaj el Valejo, kaj estis malfalse gnom-faritaj.
Kiam ĉiuj gastoj estis bonvenigitaj kaj troviĝis finfine interne de la pordo, okazis kantoj, dancoj, muziko, ludoj, kaj, kompreneble, manĝaĵoj kaj trinkaĵoj. Tri oficialaj manĝoj estis: tagmanĝo, temanĝo, kaj vespermanĝo (aŭ lastmanĝo). Sed tagmanĝon kaj temanĝon signis ĉefe la fakto, ke tiuokaze ĉiuj gastoj estis kunsidantaj kaj kunmanĝantaj. Aliokaze temis nur, ke multaj personoj manĝas kaj trinkas – daŭre de l’ dek-unua ĝis la sesa kaj duono, kiam komenciĝis la artfajraĵoj.
Pri la artfajraĵoj respondecis Gandalfo: li ne nur alportis ilin, sed li planis kaj fabrikis ilin; kaj la specialaĵoj, koheraj bildoj, kaj flugigoj de raketoj estis funkciigitaj de li. Sed okazis ankaŭ malavara disdonado de petardoj, krakiloj, dissaltaĵoj, flagriloj, torĉoj, gnomaj kandeloj, elfaj fontoj, goblenaj bojiloj kaj tondraĵoj. Ĉiuj estis superbaj. La arto de Gandalfo pliboniĝis kun la tempopaso.
Vidiĝis raketoj similaj al aro da scintilaj birdoj kantantaj per dolĉaj voĉoj. Vidiĝis verdaj arboj kun trunkoj el malhela fumo: iliaj folioj malfermiĝis kiel tuta printempo momente malfaldiĝanta, kaj iliaj brilantaj branĉoj faligis ardajn florojn sur la mirigitajn hobitojn, kaj malaperis kun dolĉa parfumo ĝuste antaŭ ol tuŝi ties suprenturnitajn vizaĝojn. Vidiĝis fontoj da papilioj, kiuj flugis ekglimante en la arbojn; vidiĝis pilastroj da koloraj fajroj, kiuj leviĝis kaj iĝis agloj, aŭ velŝipoj, aŭ falango da flugantaj cignoj; vidiĝis ruĝa tondroŝtormo kaj ŝpruco da flava pluvo; vidiĝis arbarego da arĝentaj lancoj, kiuj saltis subite en la aeron kun kriego kvazaŭ de batalanta armeo, kaj malsupreniĝis denove en la riveron kun siblo kiel de cent varmegaj serpentoj; Kaj vidiĝis ankaŭ unu lasta surprizo, honore al Bilbo, kaj ĝi tre timigis la hobitojn, kiel Gandalfo intencis. Estingiĝis la lumoj. Granda fumnubo leviĝis. Ĝi formis sin al monto de malproksime vidata, kaj komencis ardi ĉe la verto. Ĝi sputis verdajn kaj skarlatajn flamojn. Elflugis ruĝ-ora drako – ne laŭvive granda, sed terure vivsimila; el ties makzeloj venis fajro, ties okuloj rigardis kolere malsupren; aŭdiĝis blekego, kaj ĝi trifoje rapidpasis super la kapoj de la amaso. Ĉiuj ekkaŭris, kaj multaj falis vizaĝaltere. La drako preterpasis kiel rapidvagonaro, transkapiĝis, kaj krevis super Apudakvo kun surdiga eksplodo.
– Jen la signalo por vespermanĝo! – diris Bilbo. La doloro kaj timo tuj malaperis, kaj la kuŝantaj hobitoj salte leviĝis. Troviĝis admirinda vespermanĝo por ĉiuj; por ĉiuj, nome, krom la invititoj al la speciala familia festmanĝo. Tio okazis en la granda arbohava pavilono. La invitoj limiĝis al dek du dekduoj (nombro, kiun la hobitoj nomis ankaŭ unu Groco, kvankam oni juĝis nekonvene uzi tiun vorton pri personoj); kaj la gastoj estis elektitaj el ĉiuj familioj parencaj al Bilbo kaj Frodo, kune kun kelkaj apartaj neparencaj amikoj (kiel ekzemple Gandalfo). Inkluziviĝis multaj junaj hobitoj, kaj ĉeestis laŭ permeso de l’ gepatroj; ĉar hobitoj traktis nerigore siajn infanojn rilate al malfrua enlitiĝo, precipe kiam ekzistis ebleco, ke ili manĝos senkoste. La edukado de hobitidoj postulis multe da nutraĵo.
Ĉeestis multaj Baginzoj kaj Bofinoj, kaj ankaŭ multaj Tjukoj kaj Brandobokoj; ĉeestis diversaj Gruboj (parencoj de l’ avino de Bilbo Baginzo), kaj diversaj Ĉuboj (ligitaj al lia avo Tjuko); kaj elektaĵo de Subfosoj, Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Brokhusoj, Bonkorpoj, Kornblovoj kaj Fierfutoj. Kelkaj el tiuj estis nur tre malproksimaj parencoj de Bilbo, kaj iuj preskaŭ neniam antaŭe vizitis Hobiturbon, ĉar ili loĝis en malproksimegaj anguloj de l’ Provinco. La Retikul-Baginzoj ne estis preteratentitaj. Odo kaj ties edzino Lobelia ĉeestis. Ili malŝatis Bilbon kaj abomenis Frodon, sed tiel imponega estis la invitilo, skribita per ora inko, ke ili sentis neeble malakcepti. Krome, ilia kuzo, Bilbo, specialiĝis pri manĝaĵoj dum multaj jaroj kaj lia tabloprezentado ĝuis altan reputacion.
Ĉiuj cent kvardek kvar gastoj atendis agrablan festmanĝon, kvankam ili iom antaŭtimis la postmanĝan paroladon de sia gastiganto (eron neeviteblan). Li emis enŝovi pecojn da tio, kion ili nomis poezio; kaj foje, post unu-du glasoj, kutimis aludi tiujn absurdajn aventurojn de sia mistera vojaĝo. La gastoj ne desapontiĝis: ili ricevis tre agrablan festmanĝon, fakte atentokaptan distradon: riĉan, abundan, varian kaj longedaŭran. Aĉetado de nutraĵoj preskaŭ nuliĝis en la regiono dum la posta semajno; sed pro tio, ke la provizado de Bilbo reduktis la stokojn de l’ plimultaj tenejoj, keloj kaj varejoj tra mejloj ĉirkaŭe, tio ne multe gravis.
Post la manĝado (pli-malpli) okazis la Parolado. La plejparto de la ĉeestantoj, tamen jam havis humoron tolereman, je tiu ŝatinda stadio, kiun ili nomis “plenigo de l’ anguloj”. Ili trinketis siajn plej ŝatatajn trinkaĵojn, kaj mordetis siajn plej ŝatatajn frandaĵojn, kaj iliaj antaŭtimoj estis forgesitaj. Ili pretis aŭskulti ion ajn, kaj hurai post ĉiu interpunkcia signo.
– Miaj karaj Personoj, – komencis Bilbo, stariĝante.
“Aŭdu! Aŭdu! Aŭdu!” – ili kriis, kaj ĥore ripetadis tion, ŝajne malemaj agi laŭ la propra konsilo. Bilbo forlasis sian lokon kaj iris stari sur seĝo sub la iluminita arbo. La lumo de la lanternoj trafis lian ridetantan vizaĝon; la oraj butonoj brilis sur lia brodita veŝto. Ĉiuj povis vidi, ke li staras rekta, svingante unu manon kaj ne eligante la alian el la poŝo.
– Miaj karaj Baginzoj kaj Bofinoj, – li rekomencis; – kaj miaj karaj Tjukoj kaj Brandobokoj, kaj Gruboj, kaj Ĉuboj, kaj Subfosoj, kaj Kornblovoj, kaj Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Bonkorpoj, Brokhusoj kaj Fierfutoj.
– FierPIEDOJ! – kriis maljuneta hobito en la fono de la pavilono. Lia nomo, kompreneble, estis Fierfuto, kaj meritite; sed liaj piedoj estis grandaj, pli ol ordinare vilaj, kaj ambaŭ kuŝis sur la tablo.
– Fierfutoj, – ripetis Bilbo. – Ankaŭ miaj bonaj Retikul-Baginzoj, kies finfinan revenon al Bag-Endo mi bonvenigas. Hodiaŭ estas mia cent dek-unua naskiĝdatreveno: mi estas dekunu-unujara hodiaŭ!
– Hura! Hura! Vivu! – ili kriis, kaj ili ĝoje pugnobatis la tablojn. Bilbo rolis bonege. Tian materialon ili ŝatis: mallongan kaj memevidentan.
– Mi esperas, ke vi ĉiuj ĝuas la feston tiom, kiom mi. Surdigaj huraoj. Krioj de Jes (kaj Ne). Bruoj de trumpetoj kaj kornoj, fajfiloj kaj flutoj, kaj aliaj muzikaj instrumentoj. Ĉeestis, kiel dirite, multaj hobitoj junaj. Centoj da muzikaj krakiloj estis distiritaj. Multaj el tiuj surhavis la markon VALEJO; kio malmulton signifis al la plimultaj hobitoj, sed ĉiuj konsentis, ke tiuj estas mirindaj krakiloj. Ili enhavis instrumentojn, malgrandajn, sed perfekte fabrikitajn kaj sorĉtone sonantajn. Efektive, en unu angulo kelkaj el la junaj Tjukoj kaj Brandobokoj, supozante, ke Onklo Bilbo jam finis (ĉar klare li diris ĉion necesan), nun starigis ekstemporalan orkestron, kaj komencis gajan dancarion. Sinjoreto Everardo Tjuko kaj Fraŭlino Melilota Brandoboko surtabliĝis kaj kun sonoriloj en la manoj komencis danci la Printempo-rondon: dancon beletan, sed iom viglan.
Sed Bilbo ankoraŭ ne finis. Ekpreninte kornon de apuda junulo, li aŭdigis tri laŭtajn hupojn. La bruo malpliiĝis.
– Mi ne longe okupos vin, – li kriis. Huraoj el la tuta ĉeestantaro. – Mi kunvokis vin kun Celo. – Iel la maniero de lia elparolo faris impreson. Okazis preskaŭ silento, kaj unu-du el la Tjukoj ekatentis.
– Fakte, pro Tri Celoj! Unuavice, por diri al vi, ke mi treege ŝatas vin ĉiujn, kaj ke dekunu-unu jaroj estas nesufiĉe longa tempo por vivi inter tiom da bonegaj kaj admirindaj hobitoj. – Granda eksplodo de aproboj.
– La duonon el vi mi ne konas duone tiom, kiom mi volus; kaj mi ŝatas malpli ol la duonon el vi duone tiom, kiom vi meritas. – Tio estis neatendita kaj iom malfacile komprenebla. Okazis iom da disa aplaŭdo, sedla plimulto el ili klopodis deĉifri ĝin por konstati, ĉu temis pri komplimento.
– Duavice, por festi mian naskiĝdatrevenon. – Denove huraoj. – Mi devus diri: NIAN naskiĝdatrevenon. Ĉar kompreneble hodiaŭ estas la naskiĝdatreveno ankaŭ de mia heredonto kaj nevo, Frodo. Hodiaŭ li adoltiĝas kaj ricevas sian heredaĵon.
Iom da sporada aplaŭdo far la maljunuloj; kaj kelkaj laŭtaj krioj: “Frodo! Frodo! Brava Froĉjo!” – de la junaj. La Retikul-Baginzoj malridetis, kaj scivolis, kion signifas “ricevas sian heredaĵon”.
– Kune ni sumiĝas je cent kvardek kvar jaroj. Via nombro estis elektita konvene al tiu rimarkinda sumo: Unu Groco, se licas uzi tiun esprimon.
Neniu hurao. Tio estis idiotaĵo. Multaj gastoj, kaj precipe la Retikul-Baginzoj, estis ofenditaj, certiĝante ke ili estis invititaj nur por kompletigi la postulitan nombron, kiel varoj en pakaĵo. “Unu Groco, ĉu? Esprimo triviala”.
– Hodiaŭ estas ankaŭ, se mi rajtas aludi antikvan historion, la datreveno de mia alveno perbarele al Esgarodo sur la Longa Lago; kvankam tiuokaze la fakto, ke temas pri mia naskiĝtago evitis mian memoron. Mi estis tiam nur kvindek-unujara kaj naskiĝdatrevenoj ne ŝajnis tiel gravaj. La bankedo estis vere luksa, tamen, kvankam mi tre malvarmumis tiutempe, mi toemoras, kaj kapablis diri nur “tre korad dadkod”. Tion mi nun ripetas pli korekte: Tre koran dankon pro tio, ke vi venis al mia eta festo.
Obstina silentado. Ĉiuj timis, ke estas tuj okazonta kanto aŭ iom da poezio; kaj ili komencis enuiĝi. Kial li ne volis ĉesigi la paroladon kaj permesi, ke ili tostu je lia sano? Sed Bilbo nek kantis nek deklamis. Li paŭzis momente.
– Trie kaj laste, – li diris, – mi volas fari anoncon. – Li elparolis tiel laŭte kaj subite tiun finan vorton, ke ĉiu, kiu ankoraŭ kapablis tion fari, rektiĝis. – Mi bedaŭras anonci, ke – kvankam, kiel mi diris, dekunu-unu jaroj estas nesufiĉe longa tempo por vivi inter vi – tio ĉi estas la FINO. Mi foriras. Mi forlasas vin NUN. Adiaŭ!
Li paŝis malsupren kaj malaperis. Vidiĝis blindiga ekbrilo da lumo, kaj ĉiuj gastoj palpebrumis. Kiam ili remalfermis siajn okulojn, Bilbo estis nenie videbla. Cent kvardek kvar miregigitaj hobitoj kliniĝis senparole malantaŭen. Maljuna Odo Fierfuto forigis siajn piedojn desur la tablo kaj stamfis. Postsekvis morta silento, ĝis subite, post pluraj profundaj enspiroj, ĉiuj Baginzoj, Bofinoj, Tjukoj, Brandobokoj, Gruboj, Ĉuboj, Subfosoj, Bolĝeroj, Bresgirdeloj, Brokhusoj, Bonkorpoj, Kornblovoj kaj Fierfutoj ekparolis samtempe.
Estis ĝenerale konsentite, ke la ŝerco estis tre misgusta, kaj pli da manĝaĵoj kaj trinkaĵoj necesis por kuraci la ŝokiĝon kaj ĝeniĝon de la gastoj. “Li frenezas. Tion mi ĉiam asertis”, – estis verŝajne la plej ofta komento. Eĉ la Tjukoj (kun kelkaj esceptoj) opiniis absurda la agadon de Bilbo. Provizore la plimultaj el ili tute ne dubis, ke lia malapero estis nenio pli, ol idiota ŝerco.
Sed maljuna Rorio Brandoboko ne estis tiel certa. Nek lia aĝo nek grandega manĝo nebuligis al li la mensan viglon, kaj li diris al sia bofilino Esmeralda: “En tio ĉi troviĝas io suspektinda, mia kara! Al mi ŝajnas, ke tiu freneza Baginzo ekvojaĝas denove. Maljuna idioto. Sed kial senti ĝenon? Li ne kunportis la nutraĵon”. – Li vokis laŭte al Frodo, ke tiu cirkuligu ankoraŭfoje la vinon.
Frodo estis la sola ĉeestanto, kiu diris nenion. Dum kelka tempo li sidis silente apud la malplena seĝo de Bilbo, kaj ignoris ĉiujn komentojn kaj demandojn. Li ĝuis la ŝercon, kompreneble, malgraŭ tio, ke li antaŭsciis pri ĝi. Nur malfacile li bridis sian ridadon pro la kolereta surpriziĝo de la gastoj. Sed samtempe li estis funde zorgoplena: li subite konstatis, ke li kore amas la maljunan hobiton. La plimultaj gastoj daŭre manĝis kaj trinkis kaj diskutis la nenormalaĵojn, pasintajn kaj nuntempajn, de Bilbo Baginzo; sed la Retikul-Baginzoj jam foriris kolere. Frodo ne volis plu partopreni la feston. Li ordonis, ke estu servata pli da vino; poste li stariĝis kaj eltrinkis sian propran glason, silente je la sano de Bilbo, kaj forŝteliĝis el la pavilono.
Rilate Bilbon Baginzo, eĉ dum la parolado li fingrumis en sia poŝo la oran ringon, pri kiu li sekretis dum tiom da jaroj. Depaŝante li surfingrigis ĝin, kaj li neniam plu estis vidita de iu ajn hobito en Hobiturbo.
Li remarŝis vigle al sia truo kaj staris momente, ridete aŭskultante la bruon en la pavilono kaj la sonojn de gajeco en aliaj partoj de la kampo. Poste li eniris. Li demetis siajn festvestaĵojn, faldis kaj volvis per delikata papero sian broditan silkan veŝton kaj ĝin entirkestigis. Poste li vestis rapide kelkajn malnovajn malordajn vestaĵojn, kaj bukis ĉirkaŭ la talio ĉifitan ledan zonon. Al ĝi li pendigis mallongan glavon en taŭzita nigraleda ingo. El ŝlosita tirkesto, odoranta je kamforo, li elprenis malnovajn mantelon kaj kapuĉon. Ili estis forŝlositaj, kvazaŭ ili estus tre valoraj, tamen ili estis tiel flikitaj kaj vetermakulitaj, ke ilian originan koloron oni apenaŭ povus diveni: tio eble estis malhelverdo. Ili estis iom tro grandfasonaj por li. Tiam li eniris sian kabineton, kaj el kofrego elprenis bulon volvitan per malnovaj ŝtofoj, kaj lede binditan manuskripton, kaj ankaŭ plenŝtopitan kovertegon. La libron kaj bulon li enŝovis en la supron de peza sako tie staranta, jam preskaŭ plena. En la kovertegon li metis sian oran ringon, kaj ties delikatan ĉenon, kaj poste ĝin glufermis kaj adresis al Frodo. Unue li metis ĝin sur la kamenbreton, sed subite li reprenis ĝin kaj ĝin enpoŝigis. Tiumomente la pordo malfermiĝis kaj Gandalfo rapide envenis.
– Saluton! – diris Bilbo. – Mi scivolis, ĉu vi aperos.
– Mi ĝojas trovi vin videbla, – respondis la sorĉisto, sidiĝante sur seĝon. – Mi volis trafi vin kaj interŝanĝi kelkajn lastajn vortojn. Supozeble vi sentas, ke ĉio plenumiĝis tre kontentige kaj laŭplane?
– Jes, tiel, – diris Bilbo, – kvankam tiu ekbrilo estis surpriza; ĝi vere eksaltigis min, se ne paroli pri l’ aliaj. Eta aldonaĵo viaflanke, mi supozas?
– Ĝuste. Vi saĝe tenis sekreta tiun ringon dum tiel multaj jaroj, kaj ŝajnis al mi necese havigi al viaj gastoj ion alian, kio ŝajnus klarigi vian subitan malaperon.
– Kaj fuŝus mian ŝercon. Vi estas entrudiĝema maljuna ĝenulo, – ridis Bilbo, – sed mi supozas, ke vi scias plej bone, kion fari, kiel kutime.
– Tion mi scias – kiam mi scias ion ajn. Sed mi ne tute certas pri tiu ĉi afero. Ĝi jam atingis sian finan punkton. Vi ĝuis vian ŝercon, timigis aŭ ofendis la plimulton el viaj parencoj, kaj provizis al la Provinco paroltemon naŭtagan, aŭ pli probable naŭdek-naŭtagan. Ĉu vi intencas ion pli?
– Jes, fakte. Mi sentas bezonon ferii, tre longe ferii, kiel mi jam pli frue diris al vi. Probable permanente: mi ne atendas, ke mi revenos. Efektive, mi ne intencas reveni, kaj mi faris ĉiujn necesajn aranĝojn. Mi estas maljuna, Gandalfo. Tia mi ne aspektas, sed tia mi komencas senti min en mia plej intima memo. “Bone-konservita”, ĉu vere! – li tranazis. – Eh, mi sentas min tute maldika, kvazaŭ eltirita, se vi scias, kion mi volas esprimi: kiel butero, kiun oni skrapis sur tro multe da pano. Tio ne povas esti ĝusta. Mi bezonas alternativon, aŭ ion.
Gandalfo rigardis lin scivoleme kaj intense.
– Ne, tio ne ŝajnas ĝusta, – li diris penseme. – Ne, finfine mi opinias, ke via plano probable estas plej bona.
– Nu, mi ĉiuokaze decidiĝis. Mi deziras vidi montojn denove, Gandalfo – montojn; kaj poste trovi lokon, kie mi povu ripozi. Trankvile kaj kviete, sen amaso da gvatantaj parencoj, sen sinsekvo de vizitantaĉoj pendantaj sur la sonorilo. Eble mi trovos lokon, kie mi povos finverki mian libron. Mi elpensis por ĝi tre taŭgan finon: kaj ĉiam poste li vivis feliĉe ĝis la fino de siaj tagoj.
Gandalfo ridis.
– Mi esperas, ke li tion faros. Sed legos la libron neniu, negrave kiel ĝi finiĝos.
– Ho, eble oni legos, en venontaj jaroj. Frodo jam legis iom, ĝis tie, kien ĝi alvenis. Vi okulumos al Frodo, ĉu ne?
– Jes, nepre – duokulumos, tiel ofte, kiel eblos al mi.
– Li akompanus min, kompreneble, se mi tion petus. Fakte, li unufoje proponis tion, tuj antaŭ la festo. Sed tion li ne vere volas, nuntempe. Mi deziras revidi la sovaĝejon antaŭ ol morti, kaj la montaron; sed li ankoraŭ enamiĝis al la Provinco, al arbaroj kaj kampoj kaj etaj riveroj. Li devus senti sin komforta ĉi tie. Mi lasas ĉion al li, kompreneble, krom kelkaj bagatelaĵoj. Mi esperas, ke li estos feliĉa, kiam li kutimiĝos vivi sola. Estas jam tempo, ke li estu la propra mastro.
– Ĉion? – diris Gandalfo. – Ankaŭ la ringon? Vi konsentis pri tio, memoru.
– Nu...mm...jes, supozeble, – balbutis Bilbo.
– Kie ĝi estas?
– En koverto, se vi devas scii, – diris Bilbo senpacience. – Tie, sur la kamenbreto. Nu, ne! Jen ĝi en mia poŝo! – Li hezitis. – Ĉu ne strange? – Li diris mallaŭte al si. – Jes, finfine, kial ne? Kial ĝi ne restu tie?
Gandalfo denove rigardis intense Bilbon, kaj en liaj okuloj vidiĝis ekbrilo.
– Al mi ŝajnas, Bilbo, – li diris kviete, – pli bone postlasi ĝin. Ĉu vi ne volas?
– Nu jes – kaj ne. Nun, kiam venis la momento, al mi ne plaĉas disiĝi de ĝi, necesas diri. Kaj mi vere ne komprenas, kial tio necesu. Kial vi deziras tion? – li demandis, kaj strange ŝanĝiĝis lia voĉo. Ĝi estis akra pro suspektemo kaj kolereto. – Vi ĉiam turmentas min pri mia ringo; sed vi neniam ĝenis min pri la ceteraj aĵoj, kiujn mi akiris dum mia vojaĝo.
– Ne, sed mi devis turmenti vin, – diris Gandalfo. – Mi deziris la veron. Tio estis grava. Magiaj ringoj estas – nu, magiaj; kaj ili estas raraj kaj strangaj. Mi interesiĝis profesie pri via ringo, vi povas diri; kaj mi daŭre interesiĝas. Mi ŝatus scii, kie ĝi estas, se vi denove ekvagados. Mi krome pensas, ke vi jam posedas ĝin sufiĉe longe. Vi ne plu bezonos ĝin, Bilbo, krom se mi tre eraras.
Bilbo ruĝiĝis, kaj en liaj okuloj estis kolera lumo. Lia bonkora vizaĝo malmoliĝis.
– Kial ne? – li kriis. – Kaj cetere, kiel tio vin koncernas, kiel mi disponigas miajn proprajn posedaĵojn? Ĝi estas mia. Mi ja trovis ĝin. Ĝi alvenis min.
– Jes, jes, – diris Gandalfo. – Sed ne necesas koleriĝi.
– Se mi koleriĝas, pri tio kulpas vi, – diris Bilbo. – Ĝi apartenas al mi, mi asertas. Mia propra. Mia trezorego. Jes, mia trezorego.
La vizaĝo de l’ sorĉisto restis seriozmiena kaj atentema, kaj nur ekflagro en liaj profundaj okuloj atestis, ke li estas surprizita kaj fakte timigita.
– Tiel nomis ĝin jam pli frue iu, – li diris, – sed ne vi.
– Sed mi tion diras nun. Kaj kial ne? Eĉ se Golumo iam diris la samon. Ĝi ne plu estas lia, sed mia. Kaj mi konservos ĝin, mi diras.
Gandalfo stariĝis. Li parolis severe.
– Vi agos stulte, se vi tion faros, Bilbo, – li diris, – tion vi igas pli klara per ĉiu dirita vorto. Ĝi multe tro obsedas vin. Liberiĝu de ĝi! Kaj poste vi povos mem iri, kaj esti libera.
– Mi agos laŭ mia elekto, kaj iros laŭ mia plaĉo, – diris Bilbo obstine.
– Trankviliĝu, mia kara hobito! – diris Gandalfo. – Dum via tuta longa vivo ni estas amikoj, kaj vi ŝuldas al mi ion. Vidu! Faru laŭpromese; rezignu pri ĝi!
– Nu, se vi mem deziras mian ringon, diru tion! – kriis Bilbo. – Sed vi ne ricevos ĝin. Mi ne fordonos mian trezoregon. Mi diras tion al vi. – Lia mano vagis ĝis la tenilo de lia glaveto.
La okuloj de Gandalfo ekfulmis.
– Baldaŭ estos mia vico koleriĝi, – li diris. – Se vi tion diros denove, tio okazos. Tiam vi vidos Gandalfon la Grizan senmantelita. – Li faris unu paŝon al la hobito kaj li ŝajnis kreski alta kaj minaca; lia ombro plenigis la ĉambreton. Bilbo retropaŝis ĝis la muro, peze spirante, dum lia mano alkroĉiĝis al lia poŝo. Ili staris dum kelka tempo frontante unu alian, kaj la aero en la ĉambro elektris. La okuloj de Gandalfo restis turnitaj malsupren al la hobito. Malrapide ties manoj malstreĉiĝis, kaj li komencis tremi.
– Mi ne scias, kio okazis al vi, Gandalfo, – li diris. – Vi neniam antaŭe estis tia. Pri kio temas? Ĝi ja estas mia, ĉu ne? Mi ĝin trovis. Kaj Golumo estus mortiginta min, se mi ĝin ne retenintus. Mi ne estas ŝtelinto, kion ajn li diris.
– Mi neniam nomis vin ŝtelinto, – Gandalfo respondis. – Kaj ankaŭ mi ne estas tio. Mi ne klopodas prirabi vin, sed volas vin helpi. Mi volas, ke vi fi,du min, kiel vi kutimis antaŭe.
Li sin forturnis, kaj la ombro forpasis. Li ŝajnis ŝrumpi denove je maljuna grizulo, kurbiĝinta kaj zorgoplena. Bilbo pasigis sian manon trans la okulojn.
– Mi petas pardonon, – li diris. – Sed mi sentas min tiel stranga. Kaj tamen estus iasence malŝarĝiĝo, ne esti plu ĝenata pri ĝi. Lastatempe ĝi pli kaj pli okupis mian menson. Kelkfoje ĝi sentiĝis kvazaŭ okulo min rigardanta. Kaj mi senĉese volas ĝin surfingrigi kaj malaperi, ĉu vi komprenas; aŭ scivolas, ĉu ĝi estas sekura, kaj ĝin elpoŝigas por certiĝi pri tio. Mi provis ĝin forŝlosi, sed mi trovis, ke mi ne povas esti trankvila, se ĝi ne estas en mia poŝo. Mi ne scias la kialon. Kaj ŝajne mi ne kapablas decidiĝi.
– Do fidu min, – diris Gandalfo. – Mi tute decidiĝis. Foriru kaj lasu ĝin malantaŭe. Ĉesu posedi ĝin. Donu ĝin al Frodo, kaj mi gardos lin.
Bilbo staris momente, streĉita kaj sendecida. Poste li suspiris.
– Bone, – li diris nefacile. – Mi tion faros. – Tiam li ŝultrotiris, kaj ridetis iom sinkompate. – Finfine, pri kio temis ĉi festafero, vere: fordoni multajn naskiĝdonacojn, kaj tiamaniere plifaciligi ĝian samtempan fordonon. En la fino ĝi tion ne plifaciligis, sed estus domaĝe malŝpari ĉiujn miajn preparojn. Tio tute fuŝus la ŝercon.
– Efektive, tio forigus la solan pravigon, kiun mi iam ajn rimarkis pri la afero, – diris Gandalfo.
– Tre bone, – diris Bilbo, – ĝi transiras al Frodo kun la cetero. – Li profunde enspiris. – Kaj nun mi nepre devas ekiri, aŭ iu alia trovos min. Mi jam adiaŭis, kaj mi ne tolerus refari tion.
Li levis sian sakon kaj moviĝis al la pordo.
– La ringo ankoraŭ troviĝas en via poŝo, – diris la sorĉisto.
– Nu, vere! – ekkriis Bilbo. – Kaj mia testamento kaj ĉiuj ceteraj dokumentoj. Prefere vi prenu ĝin kaj liveru ĝin mianome. Tiel estos plej sekure.
– Ne, la ringon ne donu al mi, – diris Gandalfo. – Metu ĝin sur la kamenbreton. Tie ĝi estos sufiĉe sekura, ĝis venos Frodo. Mi atendos lin.
Bilbo elprenis la kovertegon, sed ĝuste kiam li estis metonta ĝin apud la horloĝon, lia mano retrosaltis, kaj la pakaĵo falis sur la plankon. Antaŭ ol li povis repreni ĝin, la sorĉisto kliniĝis kaj ĝin kaptis kaj metis ĝin sur ĝian lokon. Kolerspasmo trapasis rapide la vizaĝon de l’ hobito denove. Subite tion anstataŭis mieno de malŝarĝiĝo kaj rido.
– Nu, farite, – li diris. – Nun mi ekalas!
Ili iris en la vestiblon. Bilbo elektis sian plej ŝatatan bastonon el la tenujo; poste li fajfis. Tri gnomoj venis el diversaj ĉambroj, kie ili estis laborintaj.
– Ĉu ĉio preta? – demandis Bilbo. – Ĉio pakita kaj etikedita?
– Ĉio, – ili respondis.
– Nu, ni komencu do! – Li elpaŝis tra la antaŭpordo.
La nokto estis bela, kaj la nigran ĉielon trapunktis steloj. Li suprenrigardis, snufante la aeron.
– Kiel agrable! Kiel agrable denove ekiri laŭ la Vojo kun gnomoj! Jen pri kio mi vere sopiris, jam de jaroj! Adiaŭ! – li diris, rigardante sian antaŭan hejmon kaj riverencante al la pordo. – Adiaŭ, Gandalfo!
– Adiaŭ provizore, Bilbo. Prizorgu vin! Vi estas sufiĉe aĝa, kaj eble sufiĉe saĝa.
– Prizorgi! Mi ne zorgas. Ne ĝenu vin pri mi! Mi estas nun tiel feliĉa, kiel iam ajn, kaj tio estas grandakvante. Sed venis la tempo. Mi estas finfine trudpelata, – li aldonis, kaj poste per murmura voĉo, kvazaŭ al si mem, li kantis mallaŭte en la mallumo:
La Vojo ĉiam plu pilgrimas
ekde la pordo de l’ komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
kaj mi ĝin sekvos, laŭ intenco,
per ritma viglo de l’ paŝadoj,
ĝis en vojegon ĝi devias
ĉe l’ renkontiĝ’ de multaj padoj.
Kaj poste kien? Mi ne scias.
Li paŭzis, momente silenta. Tiam sen plua vorto li sin turnis for de la lumoj kaj voĉoj en la kampoj kaj tendoj, kaj sekvate de siaj tri kunuloj eniris sian ĝardenon, kaj malsuprentrotis laŭ la longa dekliva pado. Li transsaltis malaltan lokon en la heĝo ĉe la subo, kaj eniris la herbokampojn, forpasante en la nokton kiel ventsiblo en la razeno.
Gandalfo restis kelkan tempon, rigardante post li en la mallumon.
– Adiaŭ, kara mia Bilbo – ĝis nia venonta renkontiĝo! – li diris mallaŭte kaj reeniris la domon.
Baldaŭ post tio envenis Frodo, kaj trovis lin sidanta en mallumo, profunde pensanta.
– Ĉu li foriris? – li demandis.
– Jes, – respondis Gandalfo. – Li finfine foriris.
– Mi volus – tio estas, mi esperis ĝis ĉi-vespere, ke tio estu nura ŝerco, – diris Frodo. – Sed mi sciis en mia koro, ke li vere intencas iri. Li ĉiam kutimis ŝerci pri seriozaj aferoj. Mi volis reveni pli frue, nur por vidi lin ekiri.
– Ŝajnas al mi, vere, ke li preferis kviete forŝteliri en la fino, – diris Gandalfo. – Ne estu tro ĝenata. Al li estos bone – jam. Li postlasis por vi pakaĵon. Jen ĝi!
Frodo prenis la kovertegon desur la kamenbreto, kaj ekrigardis ĝin, sed ne malfermis.
– Vi trovos en ĝi lian testamenton kaj ĉiujn ceterajn dokumentojn, mi opinias, – diris la sorĉisto. – Vi mastras nun en Bag-Endo. Kaj krome, mi supozas, vi trovos la oran ringon.
– La ringon! – ekkriis Frodo. – Ĉu li postlasis tion al mi? Mi scivolas, kial. Nu, ĝi eble utilos.
– Eble, eble ne, – diris Gandalfo. – Mi ne utiligus ĝin, se temus pri mi. Sed tenu ĝin sekreta, kaj tenu ĝin sekura! Nun mi iras dormi.
Kiel mastro de Bag-Endo, Frodo opiniis sia malĝoja devo adiaŭi la gastojn. Onidiroj pri strangaj okazintaĵoj jam disvastiĝis tra la tuta kampo, sed Frodo rifuzis diri ion, krom sendube ĉio klariĝos matene. Ĉirkaŭ noktomezo alvenis kaleŝoj por la gravuloj. Unu post unu ili forruliĝis, plenaj je sataj sed tre malkontentaj hobitoj. Ĝardenistoj venis laŭkontrakte kaj en puŝoĉaroj forigis tiujn, kiuj senintence postrestis.
Malrapide pasis la nokto. La suno leviĝis. La hobitoj leviĝis iom pli malfrue. Daŭris la mateno. Oni komencis (laŭmende) forigi la pavilonojn, tablojn, seĝojn, kulerojn kaj tranĉilojn, botelojn kaj pladojn, lanternojn, florarbustojn en ujoj, panerojn kaj krakilpaperon, forgesitajn mansakojn, gantojn, poŝtukojn kaj la nemanĝitan nutraĵon (eron tre malgrandan). Poste venis kvanto da aliaj uloj (senmende): Baginzoj kaj Bofinoj, kaj Bolĝeroj, kaj Tjukoj, kaj aliaj gastoj, kiuj loĝis aŭ tranoktis proksime. Je tagmezo, kiam eĉ la plejmanĝintoj denove funkciis, troviĝis granda amaso ĉe Bag-Endo, seninvita, sed ne neatendita.
Frodo atendis sur la sojlo, ridetanta, sed iom lac- kaj zorg-aspekta. Li bonvenigis ĉiujn vizitantojn, sed havis por diri ne multe pli ol antaŭe. Lia respondo al ĉiuj demandoj estis simple tio:
– S-ro Bilbo Baginzo foriris; laŭ mia scio, senrevene.
Kelkajn el la vizitantoj li invitis en la domon, ĉar Bilbo postlasis por ili mesaĝojn.
Interne, en la vestiblo, amasiĝis granda sortimento da pakaĵoj, pakaĵetoj kaj etaj mebloj. Al ĉiu ero estis ligita etikedo. Troviĝis pluraj etikedoj de jena speco:
Al Adelardo Tjuko, kiel PROPRA POSEDAĴO, de Bilbo; sur pluvombrelo. Adelardo estis forportinta multajn ombrelojn senetikedajn.
Al Dora BAGINZO memore pri longa korespondado, kun amo de Bilbo; sur granda paperkorbo. Dora estis fratino de Drogo kaj la plejaĝa vivanta parencino de Bilbo kaj Frodo; ŝi estis naŭdek-naŭ-jara, kaj skribis rismojn da bonaj konsiloj dum pli ol duonjarcento.
Al Milo Subfoso, esperante ke ĝi estos utila, de B. B.; sur oraj plumo kaj inkujo. Milo neniam respondis al leteroj.
Por uzado de ANĜELIKA, de Onklo Bilbo; sur ronda konveksa spegulo. Ŝi estis Baginzo juna, kaj tro evidente opiniis belforma sian vizaĝon.
Por la kolekto de HUGO Bresgirdelo, de kontribuinto; sur (malplena) librobretaro. Hugo estis fervora prunteprenanto de libroj, kaj pli ol kutime nefidinda pri la redono.
Al Lobelia RETIKUL-BAGINZO, kiel DONACO; sur skatolo da kuleroj arĝentaj. Bilbo opiniis, ke ŝi akiris sufiĉe multnombre liajn kulerojn, dum li antaŭe vojaĝis. Lobelia tre bone sciis tion. Kiam ŝi alvenis pli malfrue dum la tago, ŝi tuj kaptis la nuancon, sed ankaŭ la kulerojn ŝi prenis.
Tio estas nur eta elektaĵo el la amasigitaj donacoj. La loĝejo de Bilbo iomete malordiĝis pro posedaĵoj dum lia longa vivo. Hobitotruoj tendencas malordiĝi: por kio grandparte respondecis la kutimo doni tiom da naskiĝfestaj donacoj. La naskiĝfestaj donacoj, kompreneble, ne ĉiam estis novaj; ekzistis unu-du malnovaj madomoj, kies utiligon oni ne plu memoris, kiuj ĉirkaŭiris la tutan distrikton; sed Bilbo kutimis doni donacojn novajn kaj reteni la ricevitajn. La malnova truo nun estis iomete ordigita.
Ĉiu el la diversaj disiĝdonacoj havis etikedon, persone skribitan de Bilbo, kaj pluraj estis trafaj aŭ ŝercaj. Sed kompreneble la plimultaj estis donacitaj tien, kie ili estus dezirataj kaj bonvenaj. La pli malriĉaj hobitoj, kaj precipe tiuj en Bagŝuta Vico, bone profitis. Maljuna Majstro Vato ricevis du sakojn da terpomoj, novan fosilon, lanan veŝton, kaj botelon da linimento por artikoj doloraj. Maljuna Rorio Brandoboko, kompense al multe da gastigado, ricevis dekduon da boteloj de Malnova Vinberejo: forta ruĝa vino el Sud-kvarono, kaj jam tute matura, ĉar ĝin enkeligis la patro de Bilbo. Rorio komplete pardonis Bilbon, kaj votis lin bonegulo post la unua botelo.
Restis al Frodo sufiĉe da ĉio. Kaj, kompreneble, ĉiuj ĉefaj valoraĵoj, kiel ankaŭ la libroj, pentraĵoj kaj pli ol sufiĉe da mebloj, restis lia posedaĵo. Troviĝis tamen neniu ekvido aŭ mencio pri mono aŭ juvelaro: eĉ unu monero aŭ vitra globeto ne estis fordonacita.
Frodo pasigis tre ĝenatan posttagmezon. Falsa onidiro, ke la tuta domenhavo estas senpage disdonata, disvastiĝis kiel fulmo; kaj postnelonge la loko estis plenŝtopita de uloj, kiuj havis neniun rajton tie, sed kiuj ne estis forbareblaj. Etikedoj estis detorditaj kaj miksitaj, kaj kvereloj eksplodis. Iuj klopodis aranĝi interŝanĝojn kaj komercadojn en la vestiblo; kaj aliaj provis forporti malgrandajn erojn al ili ne adresitajn, aŭ ion ajn, kiu ŝajnis nedezirata aŭ negardata. La vojon al la ĝardenpordo ŝtopis ĉarumoj kaj ĉaretoj.
Meze de la tumulto alvenis la Retikul-Baginzoj. Frodo provizore estis retiriĝinta kaj lasis sian amikon Gaja Brandoboko por kontroli la okazaĵojn. Kiam Odo laŭte postulis renkonti Frodon, Gaja riverencis ĝentile.
– Li fartas ne tute bone, – li diris. – Li ripozas.
– Sin kaŝas, diru prefere, – diris Lobelia. – Ĉiuokaze ni volas renkonti lin kaj intencas renkonti lin. Jam iru diri tion al li!
Gaja lasis ilin iom longe en la vestiblo, kaj ili havis sufiĉan tempon por trovi sian disiĝdonacon da kuleroj. Tio ne pliheligis ilian humoron. Finfine oni kondukis ilin en la kabineton. Frodo sidis ĉe tablo, kun multe da paperoj antaŭ si. Li aspektis misfarta – almenaŭ rilate al Retikul-Baginzoj; sed li stariĝis, fingrumante ion en la poŝo. Sed li parolis tute ĝentile.
La Retikul-Baginzoj estis iom ofendemaj. Ili komencis, proponante al li maltaŭgajn bonprezojn (kiel inter amikoj) por diversaj valoraj kaj neetikeditaj aĵoj. Kiam Frodo respondis, ke nur tiuj aĵoj speciale indikitaj de Bilbo estas fordonacataj, ili diris, ke la tuta afero estas suspektinda.
– Nur unu afero estas klara al mi, – diris Odo, – kaj tio estas, ke vi mem bele profitas el ĉio ĉi. Mi insistas rigardi la testamenton.
Odo estus la heredinto de Bilbo, se ne okazus la adopto de Frodo. Li tre zorge tralegis la testamenton kaj snufegis. Ĝi estis, bedaŭrinde, tre klara kaj korekta (laŭ la juraj moroj de hobitoj, kiuj postulas interalie sep subskribojn per ruĝa inko de atestantoj).
– Denove malhelpate! – li diris al sia edzino. – Kaj post sesdek jaroj da atendado. Ĉu kuleroj? Galimatio!
Li klakigis la fingrojn sub la nazo de Frodo kaj forstamfis. Sed oni ne liberiĝis tiel facile de Lobelia. Iom poste Frodo elvenis el la kabineto por kontroli, kiel progresas la aferoj, kaj trovis ŝin ankoraŭ surloke, priserĉanta flankejojn kaj anguletojn kaj provfrapanta plankojn. Li firme akompanis ŝin eksteren, forpreninte de ŝi plurajn etajn (sed iom valorajn) aĵojn, kiuj iel enfalis ŝian pluvombrelon. Ŝi mienis kvazaŭ pene elpensanta vere detruan disiĝan komenton; sed ŝi sukcesis diri, sin turnante sur la sojlo, nur:
– Vi ĝisvivos bedaŭron, junulo! Kial ankaŭ vi ne foriris? Vi ne apartenas ĉi tie; Baginzo vi ne estas – vi – vi estas Brandoboko!
– Ĉu vi aŭdis tion, Gaja? Jen insulto, ĉu ne vere, – diris Frodo fermante post ŝi la pordon.
– Tio estis komplimento, – diris Gaja Brandoboko, – kaj sekve, kompreneble, malvera.
Poste ili trairis la tutan truon, kaj elĵetis tri junajn hobitojn (du Bofinojn kaj unu Bolĝeron), kiuj tratruis la murojn de unu el la keloj. Frodo ankaŭ luktis kun juna Sanĉo Fierfuto (nepo de Odo Fierfuto), kiu komencis elfosadi en la pli granda manĝaĵejo, kie li pensis trovi eĥon. La legendo pri l’ oro de Bilbo vekis tiel scivolon kiel esperon; ĉar legenda oro (mistere akirita, se ne sendispute kontraŭleĝa) estas, kiel ĉiuj scias, posedaĵo de l’ trovinto – se la serĉo ne estas interrompita.
Venkinte Sanĉon kaj lin elpuŝinte, Frodo kolapsis sur seĝon en la vestiblo.
– Jam tempo fermi la butikon, Gaja, – li diris. – Ŝlosu la antaŭpordon, kaj ne malfermu ĝin plu hodiaŭ por iu ajn, eĉ se tiu alportas ramon.
Tiam li iris revigligi sin per malfrua taso da teo. Apenaŭ li sidiĝis, jen aŭdiĝis mallaŭta frapo ĉe la antaŭpordo. “Lobelia denove, plej verŝajne, – li pensis. – ŝi certe pripensis ion vere abomenan, kaj revenis por tion diri. Tio estas prokrastebla”.
Li daŭrigis trinki sian teon. La frapo ripetiĝis, multe pli laŭte, sed li malatentis. Subite aperis ĉe la fenestro la kapo de l’ sorĉisto.
– Se vi ne enlasos min, Frodo, mi eksplodigos vian pordon tra la tuta truo kaj eksteren tra l’ monteto, – li diris.
– Kara mia Gandalfo! Momenteton! – kriis Frodo, kurante el la ĉambro ĝis la antaŭpordo. – Envenu! Envenu! Mi pensis, ke tio estas Lobelia.
– Do mi pardonas vin. Mi ŝin vidis antaŭ iom da tempo, veturiganta kariolon al Apudakvo kun mieno, kiu acidigus freŝan lakton.
– Ŝi jam preskaŭ acidigis min. Vere, mi preskaŭ surfingrigis la ringon de Bilbo. Mi sopiris malaperi.
– Ne faru tion! – diris Gandalfo, sidiĝante. – Volu singardi pri tiu ringo, Frodo! Fakte, parte pri ĝuste tio mi venis diri lastan vorton.
– Nu, kio pri ĝi?
– Kion vi jam scias?
– Nur tion, kion Bilbo rakontis al mi. Mi aŭdis lian rakonton: kiel li trovis ĝin, kaj kiel li uzis ĝin: dum la vojaĝo, tio estas.
– Kiun rakonton, mi scivolas, – diris Gandalfo.
– Ho, ne tiun, kiun li rakontis al la gnomoj kaj enmetis en sian libron, – diris Frodo. – Li rakontis al mi la veron baldaŭ post kiam mi enloĝiĝis ĉi tie. Li diris, ke vi turmentis lin ĝis li sciigis tion al vi, do pli bone, ke ankaŭ mi sciu. “Manku sekretoj inter ni, Frodo, – li diris, – sed ili ne disvastiĝu aliloken. Ĉiuokaze ĝi estas mia”.
– Interese, – diris Gandalfo. – Nu, kion vi entute pensas pri la afero?
– Se per tio vi aludas, ke li inventis ĉion tion pri ‘donaco’, nu, mi opiniis pli verŝajna la malfalsan rakonton, kaj ne povis kompreni motivon por ĝin entute ŝanĝi. Tia faro estis ĉiuokaze netipe Bilba; kaj mi opiniis tion iom stranga.
– Ankaŭ mi. Sed strangaĵoj povas okazi al uloj, kiuj posedas tiajn valoraĵojn – se tiuj uzas ilin. Estu tio al vi averto, tre singardi pri ĝi. Eble ĝi havas aliajn kapablojn ol nur malaperigi vin, kiam vi tion deziras.
– Mi ne komprenas, – diris Frodo.
– Ankaŭ mi ne, – respondis la sorĉisto. – Mi nur komencis scivoli pri la ringo, precipe depost la pasinta nokto. Ne necesas ĝeniĝi. Sed se vi akceptos mian konsilon vi utiligos ĝin tre malofte, aŭ tute ne. Almenaŭ mi petegas vin ne uzi ĝin laŭ maniero, kiu kaŭzus klaĉojn aŭ vekus suspektojn. Mi diras denove: tenu ĝin sekura, kaj tenu ĝin sekreta!
– Vi parolas tre mistere! Kion vi timas?
– Mi ne certas, do mi diros nenion plu. Mi eble povos diri al vi ion, kiam mi revenos. Mi tuj foriras: do tio ĉi estas provizora adiaŭo. – Li stariĝis.
– Tuj! – kriis Frodo. – Sed mi pensis, ke vi restados dum minimume semajno. Mi antaŭĝojis pri via helpo.
– Tion mi ja intencis – sed mi estas devigita ŝanĝi mian intencon. Mi eble forestos dum kelka tempo; sed mi revenos vidi vin, tiel baldaŭ kiel mi nur povos. Atendu min, kiam vi revidos min! Mi enŝteliĝos kviete. Mi ne ofte vizitos plu la Provincon malkaŝe. Mi trovas, ke mi iĝis iom malpopulara. Oni diras, ke mi estas ĝenulo kaj perturbanto de la trankvilo. Kelkaj eĉ akuzas min, ke mi formagiis Bilbon, aŭ eĉ pli malbone. Se vi volas scii, oni supozas komploton inter vi kaj mi por akiri liajn riĉaĵojn.
– Oni! – ekkriis Frodo. – Vi celas Odon kaj Lobelian. Kiel abomeninde! Mi fordonus al ili Bag-Endon kaj ĉion ceteran, se nur mi povus rehavi Bilbon kaj foriri kun li por travagi la landon. Mi amas la Provincon. Sed ial mi komencas bedaŭri, ke ankaŭ mi ne foriris. Mi scivolas, ĉu mi iam ajn revidos lin.
– Ankaŭ mi, – diris Gandalfo. – Kaj mi scivolas pri multaj aliaj aferoj. Jam adiaŭ! Gardu vin! Atendu min, precipe en tempoj neverŝajnaj! Adiaŭ!
Frodo akompanis lin ĝis la pordo. Li flirtigis lastfoje la manon, kaj ekformarŝis surprize rapidpaŝe; sed al Frodo ŝajnis, ke la maljuna sorĉisto aspektas pli ol kutime kurbigita, preskaŭ kvazaŭ li portus pezan ŝarĝon. Vesperiĝis, kaj lia mantelita figuro rapide malaperis en la krepuskon.
Dum longa tempo Frodo ne revidis lin.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.