|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Frodo vekiĝante trovis Faramiron kliniĝanta al li. Dum sekundo lin kaptis malnovaj timoj kaj li sidiĝis kaj forkaŭris.
– Nenio estas por timi, – diris Faramiro.
– Ĉu jam matene? – demandis Frodo oscedante.
– Ankoraŭ ne, sed la nokto preskaŭ finiĝis kaj la plena luno subeniras. Ĉu vi volas veni por vidi ĝin? Cetere estas afero, pri kiu mi deziras vian konsilon. Mi bedaŭras veki vin el dormo, sed ĉu vi volas veni?
– Mi venos, – diris Frodo, stariĝante kaj iom tremetante, kiam li forlasis la varman lantukon kaj felojn. Ŝajnis malvarme en la senfajra kaverno. La bruo de l’ akvo laŭtis en la kvieto. Li surmetis sian mantelon kaj sekvis Faramiron.
Sam, vekiĝinte subite pro ia gardema instinkto, vidis unue la malplenan liton de sia mastro kaj salte leviĝis. Poste li vidis du malhelajn figurojn de Frodo kaj iu homo, kadrita de l’ arkaĵo, kiun jam plenigis pala blanka lumo. Li rapide sekvis ilin, preter vicoj de homoj dormantaj sur matracoj laŭlonge de la muro.
Kiam li pasis la kavernan enirejon, li vidis, ke la Kurteno nun estis blindiga vualo el silko, perloj kaj arĝentaj fadenoj: degelantaj lunlumaj glacieroj. Sed li ne paŭzis por admiri ĝin, kaj turniĝante flanken li sekvis sian mastron tra la mallarĝa pordo en la muro de l’ kaverno.
Ili trairis unue nigran koridoron, poste supren laŭ multaj malsekaj ŝtupoj, kaj tiel alvenis etan platan interetaĝon, tranĉitan en la ŝtono kaj lumigitan de la pala ĉielo, ekbrilanta alte supre tra longa profunda ŝakto. De tie kondukis du ŝtuparoj: unu pluiranta, ŝajne, supren al la alta bordo de la fluo; la alia devianta maldekstren. Tiun ili laŭiris. Ĝi serpentumis supren kvazaŭ turŝtuparo.
Fine ili elvenis el la ŝtona mallumo kaj ĉirkaŭrigardis. Ili troviĝis sur larĝa plata roko sen barilo aŭ palisaro. Dekstre, oriente, falis la torento, plaŭdante trans multajn terasojn, kaj poste, verŝiĝante malsupren laŭ kruta fluejo, ĝi plenigis glate hakitan kanelon per malhela akvopotenco ŝaŭmflokita, kaj kirliĝante kaj hastante preskaŭ ĉe iliaj piedoj ĝi plonĝis vertikale trans la randon, kiu gapis maldekstre. Tie proksime al la rando, staris homo silenta, fiksrigardante malsupren.
Frodo sin turnis por rigardi la glatajn fluojn de la akvo, dum ili kurbiĝis kaj plonĝis. Poste li levis la okulojn kaj rigardis foren. La mondo estis kvieta kaj malvarma, kvazaŭ tagiĝo proksimiĝus. Fore en la okcidento la plenluno sinkis, ronda kaj blanka. Palaj nebuletoj tremetadis en la valego sube: larĝa golfo de arĝenta fumo, sub kiu ruliĝis la friskaj noktaj akvoj de Anduino. Nigra mallumo baŭmis pretere, en kiu ekbrilis jen kaj jen malvarmaj, akraj, forestaj, blankaj kiel dentoj de fantomoj, la montpintoj de Eredo Nimrajs, la Blankaj Montoj de la regno Gondoro, kronitaj je ĉiamdaŭra neĝo.
Dum kelka tempo Frodo staris tie sur la alta ŝtonplato, kaj trakuris lin tremego kiam li scivolis, ĉu ie en la vasto de l’ noktterenoj promenas aŭ dormas liaj iamaj kunuloj, aŭ ili kuŝas mortaj, volvite en nebulo. Kial oni kondukis lin ĉi tien el forgesplena dormo?
Sam avidis respondon al tiu sama demando kaj ne povis bridi murmuron, sole al la orelo de la mastro, dum li pensis:
– Bela perspektivo sendube, sinjoro Frodo, sed tuŝas malvarme la koron, por ne paroli pri la ostoj! Kio okazas?
Faramiro aŭdis kaj respondis.
– Lunsubiĝo super Gondoro. Bela luno Ithil, forirante el Mez-Tero, ekrigardas la blankajn buklojn de malnova Mindoluino. Tio valoras kelkajn frostotremetojn. Sed mi venigis vin ne por vidi tion, kvankam viavice, Samsaĝo, mi vin ne venigis, kaj vi nur pagas la prezon de via vaĉemo. Tion rebonigos gluto da vino. Venu, rigardu jam!
Li alpaŝis la silentan sentinelon ĉe la malhela eĝo, kaj Frodo sekvis. Sam ne antaŭeniris. Li jam sentis sin sufiĉe nesekura sur tiu alta malseka plataĵo. Faramiro kaj Frodo rigardis malsupren. Fore sube ili vidis la blankan akvon enverŝiĝi en ŝaŭmantan pelvegon, kaj poste kirliĝi malhele ĉirkaŭ profunda ovala baseno en la rokoj, ĝis ĝi denove trovis elirejon tra mallarĝa truo kaj forfluis, fumante kaj babile, al pli trankvilaj kaj pli ebenaj etendaĵoj. La lunlumo ankoraŭ deklivis suben al la falfinaĵo kaj ekbrilis sur la ondetoj en la baseno. Baldaŭ Frodo konsciiĝis pri eta malhela io sur la pli proksima bordo, sed ĝuste kiam li alrigardis ĝin, ĝi enplonĝis kaj malaperis tuj preter la bolado kaj bobelado de l’ akvofalo, fendante la nigran akvon tiel nete kiel sago aŭ ŝtonego.
Faramiro turniĝis al la apuda homo.
– Nu, kio laŭ via opinio estas tio, Anborno? Ĉu sciuro aŭ alciono? Ĉu estas nigraj alcionoj en la noktaj lagetoj de Mornarbaro?
– Birdo ĝi ne estas, kiel ajn, – respondis Anborno. – Ĝi havas kvar membrojn kaj plonĝas homsimile; belan majstrecon de la metio ĝi vidigas, cetere. Kion ĝi celas? Ĉu serĉas vojon supren malantaŭ la Kurteno al nia kaŝejo? Ŝajnas, ke finfine ni estas malkaŝitaj. Mi havas mian pafarkon, kaj mi postenigis aliajn arkpafistojn, preskaŭ tiel celtrafajn kiel mi, sur ambaŭ bordoj. Por pafi mi atendas nur vian ordonon, estro.
– ĉu ni pafu? – demandis Faramiro, rapide sin turnante al Frodo.
Frodo momente ne respondis.
– Ne! – li diris poste. – Ne! Mi petas, ke vi ne pafu!
Se aŭdacus Sam, li dirus “jes”, pli rapide kaj pli laŭte. Li ne povis vidi, sed li divenis sufiĉe bone laŭ iliaj vortoj, kion ili rigardas.
– Vi scias do, kio estas tiu estaĵo, ĉu? – diris Faramiro. – Mi petas, nun kiam vi vidis, diru al mi, kial ĝi estu indulgita. Dum ĉiuj niaj interparoloj vi eĉ unufoje ne priparolis vian malrespektindan kunulon, kaj mi rezignis provizore. Oni povis atendi ĝis li estos kaptita kaj kondukita antaŭ min. Mi sendis miajn plej bonajn ĉasistojn por serĉi lin, sed li evitis ilin, kaj ili ne ekvidis lin ĝis nun, krom jen Anborno, unufoje en la krepusko hieraŭ. Sed nun li pli mise trudiĝis ol dum kunikloĉasado en la suprejo: li aŭdacis veni al Heneto Anun, kaj lia vivo estas perdita. Mi miras pri tiu kreaĵo: tiel sekretema kaj ruza, li tamen venis sin amuzi en la lageto antaŭ mia fenestro mem. Ĉu li supozas, ke la homoj dormas sensentinele la tutan nokton? Kial do?
– Ekzistas du respondoj, ŝajnas al mi, – diris Frodo. – Unue, li scias malmulton pri la homoj, kaj kvankam li estas ruza, via rifuĝejo estas tiel kaŝita, ke eble li ne scias, ke tie kaŝiĝas homoj. Aliflanke, mi opinias, ke lin logas deziro superpotenca, pli forta ol lia singardemo.
– Li estas logata, vi diras? – diris Faramiro mallaŭte. – Ĉu eble li, ĉu do li scias pri via ŝarĝo?
– Efektive jes. Li mem portis ĝin dum multaj jaroj.
– Portis ĝin li? – diris Faramiro, spasme spirante pro miro. – Tiu ĉi afero volvas sin ĉiam en novaj enigmoj. Do li persekutas ĝin, ĉu?
– Eble. Ĝi estas trezorego por li. Sed ne pri tio mi parolis.
– Do kion serĉas la kreaĵo?
– Fiŝojn, – diris Frodo. – Vidu!
Ili rigardadis suben al la malhela lageto. Nigra kapeto aperis ĉe la malproksima ekstremo de la baseno, tuj ekster la profunda ombro de la rokoj. Vidiĝis momenta arĝenta ekbrilo kaj kirliĝo de ondetoj. Ĝi naĝis al la bordo, kaj tiam mirinde vigle figuro ransimila grimpis el la akvo sur la bordon. Tuj ĝi sidiĝis kaj komencis maĉi la etan arĝentaĵon, kiu ekbrilis turnate: la lastaj radioj de la luno nun trafis malantaŭ la ŝtonmuro ĉe la lageta ekstremo.
– Fiŝojn! – Faramiro ridis mallaŭte. – Tio estas malpli danĝera malsato. Aŭ eble ne: fiŝoj el la lageto de Heneto Anun eble kostos al li ĉion, kion li havas por doni.
– Nun li estas antaŭ mia sagopinto, – diris Anborno. – Ĉu mi pafu aŭ ne, estro? Por seninvita alveno al tiu ĉi loko nia leĝo postulas morton.
– Atendu, Anborno, – diris Faramiro. – Tiu ĉi estas afero pli malfacila ol ĝi ŝajnas. Kion vi volas nun diri, Frodo? Kial mi indulgu?
– La kreaĵo estas mizera kaj malsata, – diris Frodo, – kaj ne konscias sian danĝeron. Kaj Gandalfo, via Mitrandiro, ordonus pro tiu kialo kaj aliaj, ke vi ne mortigu lin. Li malpermesis, ke la elfoj tion faru. Mi ne scias klare kial, kaj pri tio, kion mi konjektas, mi ne povas paroli malkaŝe ĉi tie ekstere. Sed tiu kreaĵo estas iel ligita al mia komisio. Ĝis vi trovis kaj kondukis nin, li estis mia gvidanto.
– Ĉu via gvidanto! La afero iĝas ĉiam pli stranga. Por vi mi farus multon, Frodo, sed tion ĉi mi ne povas cedi: lasi tiun ruzan vagulon iri libere kaj propravole de ĉi tie, por aliĝi al vi poste se tio plaĉos al li, aŭ kaptiĝi de orkoj kaj deklari ĉion, kion li scias, minacate de doloro. Li devas esti mortigita aŭ kaptita. Mortigita, se li ne estos kaptita tre rapide. Sed kiel oni povas kapti tiun glitemulon multmisforman, krom per plumohava stangeto.
– Permesu, ke mi subeniru kviete al li, – diris Frodo. – Vi rajtos teni streĉitaj viajn pafarkojn kaj pafi almenaŭ min, se mi malsukcesos. Mi ne forkuros.
– Iru do kaj rapidu! – diris Faramiro. – Se li travivos, li devos esti via fidela servisto dum la restaĵo de siaj malfeliĉaj tagoj. Konduku Frodon suben al la bordo, Anborno, kaj iru singarde. Tiu kreaĵo posedas nazon kaj orelojn. Vian pafarkon donu al mi.
Anborno gruntis kaj gvidis suben laŭ la serpentuma ŝtuparo ĝis la interetaĝo, kaj poste supren laŭ la alia ŝtuparo, ĝis fine ili alvenis mallarĝan aperturon kovritan per densaj arbustoj. Silente trapasinte, Frodo trovis sin supre de la suda bordo super la lageto. Jam estis mallume, kaj la akvofalo estis pala kaj griza, spegulante nur la daŭrantan lunlumon de l’ okcidenta ĉielo. Li ne povis vidi Golumon. Li iom pluiris kaj Anborno alvenis mallaŭte post li.
– Antaŭen! – li spiris en la orelon de Frodo. – Atentu vian dekstron. Se vi falos en la lageton, neniu krom via fiŝkaptanta amiko povos helpi vin. Kaj ne forgesu, ke pafarkistoj estas en proksimo, kvankam vi eble ne vidas ilin.
Frodo ŝteliris antaŭen, uzante siajn manojn golumece por palpi la vojon kaj stabiligi sin. La rokoj estis plejparte ebenaj kaj glataj, sed glitfaligaj. Li haltis aŭskultante. Komence li aŭdis neniun sonon krom la senĉesa hastado de la akvofalo malantaŭe. Tamen baldaŭ li aŭdis, ne malproksime antaŭe, siblan murmuradon.
– Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj. Blanka Vizaĝo malaperis, mia trezoro, finfine, jes. Nun ni povos manĝi fiŝojn trankvile. Ne, ne trankvile, trezoro. Ĉar perdita estas la trezoro, jes, perdita. Fiaj hobitoj, aĉaj hobitoj. Foriris forlasinte nin, golum’; kaj la trezoro estas foririnta. Nur kompatinda Smeagolo tute sola. Neniu trezoro. Aĉaj homoj, ili prenos ĝin, ŝtelos mian trezoron. Ŝtelistoj. Ni malamas ilin. Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj. Fortigas nin. L’ okulojn briligas, la fingrojn firmigas, jess. Sufoku ilin, trezoro. Sufoku ĉiujn, jes, se ni havos okazojn. Agrablaj fiŝŝoj. Agrablaj fiŝŝoj!
Tiel daŭris plu, preskaŭ tiel senĉese kiel la akvofalo, interrompita nur de mallaŭta bruo de bavado kaj gargarado. Frodo ektremis, aŭskultante kompate kaj abomene. Li volis, ke ĝi silentiĝu, kaj ke li neniam plu devos aŭdi denove tiun voĉon. Anborno ne tre foris post li. Li povus rerampi kaj peti lin pafigi la ĉasistojn. Ili povus verŝajne sufiĉe proksimiĝi, dum Golumo glutegas kaj malsingardas. Unusola rekta trafo, kaj Frodo por ĉiam liberiĝus de tiu mizera voĉo. Sed ne, Golumo jam havis rajton pri li. Servisto havas rajton ĉe la mastro pro servado, eĉ servado pro timo. Ili pereus en la Mortaj Marĉoj sen Golumo. Frodo sciis ankaŭ, iel, ke tion Gandalfo ne volus.
– Smeagolo! – li diris mallaŭte.
– Fiŝŝoj, agrablaj fiŝŝoj, – diris la voĉo.
– Smeagolo! – li diris, iom pli laŭte. La voĉo silentiĝis.
– Smeagolo, la mastro venis serĉi vin. La mastro ĉeestas. Venu, Smeagolo! – Aŭdiĝis neniu respondo krom mallaŭta siblo, kvazaŭ de ensuĉata spiro.
– Venu, Smeagolo! – diris Frodo. – Ni troviĝas en danĝero.
Homoj mortigos vin, se ili trovos vin ĉi tie. Venu rapide, se vi volas eviti morton. Venu al la mastro!
– Ne! – diris la voĉo. – Ne afabla mastro. Lasis kompatindan Smeagolon kaj iras kun novaj amikoj. Mastro atendu. Smeagolo ankoraŭ ne finmanĝis.
– Mankas tempo, – diris Frodo. – Kunportu la fiŝon. Venu!
– Ne! Devas finmanĝi la fiŝon.
– Smeagolo! – diris Frodo urĝe. – La trezoro koleros. Mi prenos la trezoron, kaj mi diros: igu lin engluti la oston kaj sufokiĝi. Neniam plu gustumos fiŝon. Venu, la trezoro atendas!
Aŭdiĝis akra siblo. Baldaŭ el la mallumo venis Golumo rampanta kvarpiede, kvazaŭ erarinta hundo vokita apuden. En la buŝo li havis fiŝon duonmanĝitan kaj alian en la mano. Li venis proksimen al Frodo, preskaŭ naz-al-naze, kaj prisnufis lin. Liaj palaj okuloj brilis. Poste li prenis el la buŝo la fiŝon kaj stariĝis.
– Afabla mastro! – li flustris. – Afabla hobito, revenis al kompatinda Smeagolo. Bona Smeagolo venas. Jam ni iru, iru rapide, jes. Tra la arbaro, dum la Vizaĝoj malhelas. Jes, venu, ni iru!
– Jes, ni iros baldaŭ, – diris Frodo. – Sed ne tuj. Mi iros kun vi laŭ mia promeso. Mi ree promesas. Sed ne nun. Vi ankoraŭ ne sendanĝeras. Mi savos vin, sed vi devas fidi al mi.
– Ni devas fidi al la mastro, ĉu? – diris Golumo dubeme. – Kial? Kial ne iri tuj? Kie estas la alia, la kolera malĝentila hobito? Kie li estas?
– Tie supre, – diris Frodo, indikante la akvofalon. – Sen li ni ne foriros. Ni devas reiri al li. – Lia koro malĝojiĝis. Tio tro similis trompon. Li ne vere timis, ke Faramiro permesos mortigi Golumon, sed li probable igos lin kaptito kaj ligos lin; kaj certe tio, kion faris Frodo, ŝajnos perfido al la kompatinda perfidemulo. Estos verŝajne neeble komprenigi aŭ kredigi al li, ke Frodo savis lian vivon laŭ la sola ebla maniero. Kion alian li povus fari por esti lojala, tiel plene kiel eblas, al ambaŭ partioj. – Venu! – li diris. – Aŭ la trezoro koleros. Nun ni reiros, supren laŭ la fluo. Iru, iru, vi iru antaŭe!
Golumo antaŭen rampis apud la rando dum kelka tempeto, snufante kaj suspekteme. Baldaŭ li haltis kaj levis la kapon.
– Iu ĉeestas! Ne hobito. – Subite li retroturniĝis. Verda lumo flagris en liaj ŝvelaj okuloj. – Masstro, masstro! – li siblis. – Misa! Trompa! Falsa! – Li kraĉis kaj etendis siajn longajn brakojn kun blankaj klakantaj fingroj.
Tiumomente la granda nigra figuro de Anborno baŭmis post li kaj falis sur lin. Granda forta mano kaptis lian nukon kaj fikstenis lin. Li ĉirkaŭtordiĝis fulme, tute malseka kaj ŝlima, tordiĝante angilece, mordante kaj gratante kvazaŭ kato. Sed du pliaj homoj venis el la ombroj.
– Senmoviĝu! – diris unu. – Aŭ ni trapikos vin multpingle kiel erinaco. Senmoviĝu!
Golumo malrigidiĝis kaj komencis kriĉi kaj plori. Ili ligis lin, ne tre malsovaĝe.
– Malkrude, malkrude! – diris Frodo. – Li ne havas forton por egali vin. Ne dolorigu lin, se vi povas tion eviti. Li pli kvietos tiakondiĉe. Smeagolo! Ili ne dolorigos vin. Mi akompanos vin, kaj neniu difekto trafos vin. Krom se ankaŭ min oni mortigos. Fidu la mastron.
Golumo turniĝis kaj kraĉis al li. La homoj levis lin, kovris liajn okulojn per kapuĉo kaj forportis lin.
Frodo sekvis ilin, sentante sin tre malfeliĉa. Ili trairis la aperturon malantaŭ la arbustoj, kaj reen, malsupren laŭ la ŝtuparoj kaj koridoroj, en la kavernon. Du-tri torĉoj estis fajrigitaj. Viroj ekmoviĝis, Sam estis tie, kaj li direktis strangan rigardon al la malrigida bulaĵo, kiun portis la homoj.
– Ĉu kaptis lin? – li diris al Frodo.
– Jes. Nu ne, mi ne kaptis lin. Li venis al mi, ĉar komence li fidis min, mi timas. Mi ne volis lin ligita tiamaniere. Mi esperas, ke estos en ordo; sed mi malamas la tutan aferon.
– Ankaŭ mi, – diris Sam. – Kaj nenio estos iam en ordo, kie troviĝas tiu peco da mizero.
Venis homo kaj fingrovokis la hobitojn kaj kondukis ilin al la alkovo en la fundo de l’ kaverno. Faramiro sidis tie sur sia seĝo, kaj la lampo estis relumigita en la niĉo super lia kapo. Li mansignis, ke ili sidiĝu sur la taburetoj apud li.
– Alportu vinon por la gastoj, – li diris. – Kaj konduku al mi la kaptiton.
La vino estis alportita, kaj poste Anborno venis portante Golumon. Li forigis la kovrilon de l’ kapo de Golumo kaj starigis lin surpiede, starante malantaŭ li por subteni lin. Golumo palpebrumis, kaŝante la malicon en siaj okuloj per ties pezaj palaj palpebroj. Kiel tre mizera kreaĵo li aspektis, gutanta kaj humidaĉa, odorante je fiŝoj (li ankoraŭ tenis fiŝon en la mano); liaj maldensaj bukloj pendis kvazaŭ fetoraj fiherboj sur la osteca brovo, lia mano mukis.
– Malligu nin! Malligu nin! – li diris. – La ŝnuro dolorigas nin, jes, dolorigas, jes dolorigas nin, kaj ni faris nenion.
– Ĉu nenion? – diris Faramiro, rigardante la mizerulon kun akra gvatemo, sed sen vizaĝesprimo, ĉu kolera, ĉu kompata, ĉu miranta. – Ĉu nenion? Ĉu vi neniam faris ion meritantan ligadon aŭ pli severan punon? Tamen ne mi tion devas prijuĝi, feliĉe. Sed hodiaŭ nokte vi venis tien, kie alveno meritas morton. La fiŝoj en tiu lageto estas aĉetataj multekoste.
Golumo lasis fali el la mano la fiŝon.
– Ne volas fiŝon, – li diris.
– La prezo ne rilatas al la fiŝo. Nur alveni ĉi tien kaj rigardi la lageton meritas mortpunon. Mi indulgis vin ĝis nun pro la peto de tiu ĉi Frodo, kiu diras, ke almenaŭ de li vi meritas iom da danko. Sed ankaŭ min vi devas kontentigi. Kiel vi nomiĝas? De kie vi venis? kaj kien vi iros? Kio estas via afero?
– Ni estas perditaj, perditaj, – diris Golumo. – Neniu nomo, neniu afero, neniu Trezoro, nenio. Nur malpleno. Nur malsato; jes, ni malsatas. Kelkaj fiŝetoj, aĉaj ostecaj fiŝetoj, por kompatindulo, kaj oni diras morton. Tiom saĝaj ili estas, tiom justaj, tiom justegaj.
– Ne tre saĝaj, – diris Faramiro. – Sed justaj: jes eble, tiel justaj kiel permesas nia malgranda saĝo. Malligu lin, Frodo!
Faramiro prenis el sia zono tranĉileton kaj transdonis ĝin al Frodo. Golumo, miskompreninte la geston, kriĉis kaj falis.
– Nun, Smeagolo! – diris Frodo. – Vi devas fidi al mi. Mi ne forlasos vin. Respondu verece, se vi kapablas. Tio kaŭzos al vi bonon, ne malbonon. – Li tranĉis la ŝnurojn sur la manradikoj kaj maleoloj de Golumo kaj restarigis lin.
– Venu ĉi tien! – diris Faramiro. – Rigardu min! Ĉu vi konas la nomon de tiu ĉi loko? Ĉu vi estis ĉi tie antaŭe?
Malrapide Golumo levis siajn okulojn kaj malvolonte rigardis tiujn de Faramiro. La tuta lumo forlasis ilin, kaj ili rigardis morne kaj pale dum momento la klarajn senŝancelajn okulojn de la gondorano. Sekvis senmova silento. Tiam Golumo mallevis sian kapon kaj ŝrumpis suben, ĝis li kaŭris sur la planko, tremante.
– Ni ne scias, kaj ni ne deziras scii, – li plorkriis. – Neniam venis ĉi tien, neniam denove venos.
– En via menso estas ŝlositaj pordoj kaj fermitaj fenestroj, kaj malantaŭ ili mallumaj ĉambroj, – diris Faramiro. – Sed pri tio ĉi mi juĝas, ke vi diras veron. Tio bone servas vin. Kian ĵuron vi ĵuros, ke vi neniam revenos; kaj neniam gvidos iun ajn vivanton ĉi tien per vortoj aŭ signoj?
– La mastro scias, – diris Golumo flanken rigardante al Frodo. – Jes, li scias. Ni promesos al la mastro, se li savos nin. Ni promesos al Ĝi, jes. – Li rampis ĝis la piedoj de Frodo kaj plorĝemis. – Savu min, afabla mastro! Smeagolo promesas al la Trezoro, promesas fidinde. Neniam venos denove, neniam parolos, ne, neniam!
– Ĉu vi estas kontenta? – diris Faramiro.
– Jes, – diris Frodo. – Nome, vi devos aŭ akcepti tiun promeson aŭ plenumi vian leĝon. Nenion pli vi ricevos. Sed mi promesis, ke se li venus al mi, li ne estus difektita. Kaj mi ne volus pruviĝi nefidinda.
Faramiro sidis momente pensante.
– Bone, – li diris fine. – Mi cedas vin al via mastro, al Frodo, filo de Drogo. Li deklaru, kion li faros pri vi!
– Sed, mastro Faramiro, – diris Frodo riverencante, – vi ankoraŭ ne deklaris vian intencon rilate al la nomita Frodo, kaj ĝis tio estos konata, li ne povos formi siajn planojn por si aŭ siaj kunuloj. Via juĝo estis prokrastita ĝis la mateno, sed tiu jam aktualas.
– Do mi deklaros mian juĝon, – diris Faramiro. – Rilate vin, Frodo, tiomgrade kiom mi rajtas sub aŭtoritato pli alta, mi deklaras vin libera en la regno de Gondoro ĝis la plej fora el ĝiaj antikvaj limoj; escepte nur ke nek vi nek iu ajn via akompananto havas permeson veni al tiu ĉi loko neinvitite. Tiu ĉi juĝo daŭros dum unu jaro plus unu tago, kaj tiam ĉesos, krom se antaŭ tiu limdato vi venos al Minaso Tirit kaj prezentos vin al la Mastro kaj Reganto de la Urbo. Tiam mi petos lin konfirmi tion, kion mi faris, kaj igi ĝin tutviva. Dume, iu ajn, kiun vi protektas, estos mia protektato kaj sub la ŝildo de Gondoro. Ĉu al vi estas respondite?
Frodo profunde riverencis.
– Al mi estas respondite, kaj mi deklaras min preta vin servi, se tio iel valoras al iu tiel alta kaj honorinda.
– Ĝi multe valoras, – diris Faramiro. – Kaj nun, ĉu vi prenas tiun ulon, tiun Smeagolon, sub vian protekton?
– Mi jes prenas Smeagolon sub mian protekton, – diris Frodo. Sam suspiris aŭdeble; kaj ne pro la ĝentilaĵoj, kiujn li, samkiel iu ajn hobito, tute aprobis. Efektive, en la Provinco tia afero postulus multe pli da vortoj kaj riverencoj.
– Do mi diras al vi, – diris Faramiro, sin turnante al Golumo, – vi estas mortkondamnita; sed dum vi akompanas Frodon vi estas eksterdanĝera rilate nin. Tamen se iam vi estos trovita de ajna homo el Gondoro vaganta sen li, la kondamno eble efektiviĝos. Kaj morto trovu vin rapide, ĉu en ĉu ekster Gondoro, se vi ne servos lin bone. Nun respondu al mi: kien vi volas iri? Li diras, ke vi estis lia gvidanto. Kien vi gvidis lin?
Golumo ne respondis.
– Pri tio mi ne permesas sekretecon, – diris Faramiro. – Respondu, aŭ mi ŝanĝos mian verdikton!
Golumo daŭre silentis.
– Mi respondos anstataŭ li, – diris Frodo. – Li gvidis min ĝis la Nigra Pordego, laŭ mia peto; sed ĝi estis netrapasebla.
– Ne ekzistas aperta pordo en la Sennoman Landon, – diris Faramiro.
– Vidinte tion, ni turniĝis flanken kaj venis laŭ la suda vojo, – Frodo daŭrigis, – ĉar li diris, ke estas, aŭ eble estas, pado proksime al Minaso Itil.
– Minaso Morgul, – diris Faramiro.
– Mi ne scias precize, – diris Frodo; – sed la pado supreniras, laŭ mia opinio, en la montaron ĉe la norda flanko de tiu valo, en kiu staras la malnova urbo. Ĝi supreniras ĝis alta fendaĵo kaj poste suben ĝis... tio, kio estas pretere.
– Ĉu vi konas la nomon de tiu alta pasejo? – demandis Faramiro.
– Ne, – diris Frodo.
– Ĝi nomiĝas Cirito Ungol. – Golumo siblis akre kaj komencis murmuri al si. – Ĉu ne tiel ĝi nomiĝas? – diris Faramiro, sin turnante al li.
– Ne! – diris Golumo, kaj poste li kriĉis, kvazaŭ io pikus lin. – Jes, jes, ni aŭdis unufoje tiun nomon. Sed kiel gravas al ni la nomo? La mastro diras, ke li devas eniri. Do ni devas provi alian vojon. Ne ekzistas alia provebla vojo, ne.
– Ĉu neniu alia vojo? – diris Faramiro. – Kiel vi scias tion? Kaj kiu esploris la tuton de tiu malhela regno? – Li rigardis longe kaj penseme Golumon. Baldaŭ li parolis denove. – Forkonduku tiun ĉi kreaĵon, Anborno. Traktu lin milde, sed atentu lin. Kaj vi, Smeagolo, ne provu plonĝi en la akvofalon. Tie la rokoj havas tiajn dentojn, kiaj mortigos vin antaŭtempe. Jam lasu nin kaj kunprenu vian fiŝon.
Anborno eliris, kaj Golumo iris antaŭ li kuntiriĝante. La kurtenon oni tiris trans la alkovon.
– Frodo, ŝajnas al mi, ke vi agas tre malprudente en tio ĉi, – diris Faramiro. – Mi opinias, ke vi ne iru kun tiu kreaĵo. Ĝi estas misega.
– Ne, ne komplete misega, – diris Frodo.
– Eble ne tute, – diris Faramiro, – sed malico mordas ĝin kancere, kaj la miseco kreskas. Li gvidos vin al nenio bona. Se vi disiĝos de li, mi donos al li sendanĝeran vojon kaj gvidadon al iu ajn punkto ĉelime de Gondoro laŭ lia elekto.
– Li tion ne akceptos, – diris Frodo. – Li sekvos nin, kiel li jam longe faris. Kaj mi multfoje promesis protekti lin kaj iri tien, kien li gvidos. Vi ne petos min agi pri li kontraŭpromese, ĉu?
– Ne, – diris Faramiro. – Sed tion petus mia koro. Ĉar ŝajnas malpli malbone konsili al alia persono perfidi sian vorton ol tion fari mem, precipe se oni vidas amikon celanta al propra misfortuno. Sed ne, se li insistas iri kun vi, vi devos jam toleri lin. Sed ŝajnas al mi, ke vi ne estas devigita iri al Cirito Ungol, pri kiu li rakontis al vi malpli, ol li scias. Tion mi klare perceptis en lia menso. Ne iru al Cirito Ungol!
– Kien do mi iru? – demandis Frodo. – ĉu reen al la Nigra Pordego por transdoni min al la gardistaro? Kion vi scias kontraŭ tiu loko, kio igas ĝian nomon terura?
– Nenion certan, – diris Faramiro. – Ni en Gondoro neniam pasas orienten de la Vojo nuntempe, kaj neniu el ni, pli junaj homoj, iam ajn faris tion, kiel ankaŭ neniu el ni surpaŝis la Montojn de l’ Ombro. Pri ili ni konas nur malnovajn raportojn kaj la onidirojn de l’ antaŭa epoko. Sed iu malhela teruraĵo loĝas en la pasejoj super Minaso Morgul. Se Cirito Ungol estas nomata, maljunuloj kaj kleruloj paliĝas kaj silentiĝas. La valo de Minaso Morgul maliciĝis antaŭ tre longe, kaj ĝi jam estis minaco kaj timigo, kiam la forpelita Malamiko ankoraŭ loĝis malproksime, kaj Itilio estis ankoraŭ plejparte sub nia regado. Kiel vi scias, tiu urbo estis iam fortikaĵo, fiera kaj bela, Minaso Itil, ĝemelo de nia propra urbo. Sed ĝi estis kaptita de krueluloj, kiujn la Malamiko en sia freŝa forto dominis, kaj kiuj vagis senhejme kaj senmastre post lia malvenko. Oni diras, ke iliaj estroj estis homoj el Numenoro, kiuj fariĝis malhele misfaraj; al ili la Malamiko donis potencringojn, kaj li voris ilin: vivaj fantomoj ili fariĝis, teruraj kaj malicegaj. Post lia foriro ili kaptis Minason Itil kaj ekloĝis tie, kaj ili plenigis ĝiri kaj la tutan ĉirkaŭan valon je putro: ĝi ŝajnis senhoma kaj ne estis tia, ĉar senforma timo estadis malantaŭ la ruinigitaj muroj. Naŭ princoj estis, kaj post la reveno de ilia mastro, kiun ili helpis kaj preparis sekrete, ili iĝis denove fortaj. Tiam la Naŭ Rajdantoj eliris el la pordego de hororo, kaj ni ne povis kontraŭstari ilin. Ne proksimiĝu al ilia citadelo. Oni rimarkos vin. Ĝi estas loko de sendorma malico, plena de senpalpebraj okuloj. Ne iru laŭ tiu vojo!
– Sed kien krome vi direktos min? – diris Frodo. – Vi mem ne povas, vi diras, gvidi min al la montoj, ankaŭ ne trans ilin. Sed trans la montojn mi celas, pro solena promeso al la Konsilio, por trovi vojon aŭ perei dumserĉe. Kaj se mi retroirus, rifuzante la vojon je la amara fino, kien do mi irus inter elfoj kaj homoj? Ĉu vi volas, ke mi venu al Gondoro kun tiu ĉi Aĵo, tiu Aĵo, kiu frenezigis vian fraton per deziro? Kian sorĉon ĝi plenumus en Minaso Tirit? Ĉu estu du urboj Minaso Morgul, rikanante unu la alian trans morta lando plena je putriĝo?
– Tion mi ne volas, – diris Faramiro.
– Do kion vi volas, ke mi faru?
– Mi ne scias. Tamen mi ne volas, ke vi iru al morto aŭ al turmentado. Kaj mi ne opinias, ke Mitrandiro elektus tiun vojon.
– Sed ĉar li jam foriris, mi devas sekvi tiajn vojojn, kiajn mi trovas. Kaj mankas tempo por longa serĉado, – diris Frodo.
– Dura sorto kaj senespera komisio, – diris Faramiro. – Sed almenaŭ memoru mian averton: gardu vin de tiu gvidonto, Smeagolo. Li antaŭe kulpis murdon. Tion mi legas en li. – Li ĝemspiris. – Nu, do ni renkontiĝis kaj disiĝos, Frodo, filo de Drogo. Al vi ne necesas molaj vortoj: mi ne esperas revidi vin je ajna alia tago sub tiu ĉi suno. Sed vi foriros kun mia beno al vi kaj al via tuta popolo. Ripozu iom, dum manĝaĵo estas preparata por vi. Mi volonte ekscius, kiel tiu rampa Smeagolo ekposedis tiun Aĵon, pri kiu ni parolas, kaj kiel li perdis ĝin, sed mi ne ĝenos vin nun. Se iam preterespere vi revenos al la landoj de l’ vivantoj, kaj ni rerakontos niajn historiojn, sidante apud muro sub la suno, ridante pri malnovaj zorgoj, tiam vi rakontos al mi. Ĝis tiam, aŭ alia okazo ekster la vidkapablo de la Aŭgur-ŝtonoj de Numenoro, adiaŭ!
Li stariĝis kaj profunde riverencis al Frodo, kaj tirinte la kurtenon forpaŝis en la kavernon.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.