La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 12: Fuĝo al Transpasejo

Kiam Frodo rekonsciiĝis li ankoraŭ tenegis furioze la Ringon. Li estis kuŝanta apud la fajro, kiu nun estis alte amasigita kaj brile brulanta. Liaj tri kunuloj kliniĝis al li.

– Kio okazis? Kie estas la pala reĝo? – li demandis frenezece. Ili estis tro feliĉaj aŭdinte lin paroli por tuj respondi; ili ankaŭ ne komprenis lian demandon. Fine li sciiĝis de Sam, ke ili vidis nenion krom la svagajn ombrecajn figurojn venintajn al ili. Subite, terurite, Sam rimarkis, ke lia mastro malaperis; kaj sammomente preterkuregis lin nigra ombraĵo, kaj li falis. Li aŭdis la voĉon de Frodo, sed ĝi ŝajnis alveni de tre malproksime, aŭ de sub la tero, kriante strangajn vortojn. Ili vidis nenion pli, ĝis ili falpuŝiĝis kontraŭ la korpo de Frodo, kuŝanta kvazaŭ mortinto vizaĝalherbe. Paŝegulo ordonis, ke ili levu lin kaj kuŝigu proksime al la fajro, kaj poste li malaperis. Tio okazis jam antaŭ sufiĉe longe.

Sam evidente komencis denove dubi pri Paŝegulo; sed dum ili parolis tiu aperis subite el la ombroj. Ili timtikis, kaj Sam elingigis sian glavon kaj ekstaris super Frodo; sed Paŝegulo surgenuiĝis rapide ĉe lia flanko.

– Mi ne estas Nigra Rajdanto, Sam, – li diris milde, – nek kunligita kun ili. Mi klopodis ion eltrovi pri iliaj moviĝoj, sed mi trovis nenion. Mi ne komprenas, kial ili foriris kaj ne atakas denove. Sed mankas ĉia sento pri ilia ĉeesto en la proksimeco.

Kiam li aŭdis tion, kion Frodo povis rakonti, li konsterniĝis plene, skuis la kapon kaj suspiris. Poste li ordonis, ke Grinĉjo kaj Gaja varmigu tiom da akvo kiom eblis per iliaj kaldronetoj, kaj lavu per ĝi la vundon.

– Hejtu daŭre la fajron, kaj varmigu senĉese Frodon! – li diris. Poste li stariĝis, forpaŝis kaj alvokis al si Samon. – Verŝajne mi komprenas jam pli bone la aferon, – li diris per mallaŭta voĉo. – Ŝajnas, ke ĉeestis nur kvin malamikoj. Kial ne ĉiuj ĉeestas, mi ne scias, sed mi pensas, ke ili ne atendis reziston. Ili provizore retroiris. Sed mi timas, ke ne tre foren. Ili revenos en alia nokto, se ni ne sukcesos eskapi. Ili atendas nur, ĉar ili supozas sian celon preskaŭ plenumita, kaj ke la Ringo ne povos multe pli foren fuĝi. Mi timas, Sam, ke ili supozas, ke via mastro ricevis venenan vundon, kiu subigos lin al ilia deziro. Ni vidos!

Sam larmsingultis.

– Ne malesperu! – diris Paŝegulo. – Nun vi devas fidi al mi. Via Frodo estas pli fortike konstruita ol mi divenis, kvankam Gandalfo sugestis, ke verŝajne tiel pruviĝos. Li ne estas mortigita, kaj mi opinias, ke li rezistos la mispotencon de la vundo pli longe ol liaj malamikoj atendas. Mi faros ĉion eblan por lin helpi kaj kuraci. Gardu lin zorge, dum mi forestos! – Li forrapidis kaj denove malaperis en la mallumon.

Frodo dormetis, kvankam la doloro de l’ vundo lante pliiĝis, kaj venena frido disvastiĝis de lia ŝultro ĝis la brako kaj flanko. Liaj amikoj prizorgis lin, varmigante lin kaj banante lian vundon. La nokto pasis malrapide kaj treniĝe. Aŭroro kreskis sur la ĉielo, kaj la valeto pleniĝadis je griza lumo, kiam Paŝegulo fine revenis.

– Vidu! – li kriis; kaj kliniĝinte li levis de la tero nigran mantelon, kiu kuŝis tie kaŝite de la mallumo. Je unu futo super la suba orlo vidiĝis tratranĉo. – Tion kaŭzis la bato per la glavo de Frodo. La sola domaĝo kaŭzita al lia malamiko, mi timas; ĉar ĝi estas netuŝita, kaj pereas ĉiuj klingoj, kiuj trapikas tiun teruran Reĝon. Pli minaca al li estis la nomo Elbereta. Kaj pli minaca al Frodo estis tiu ĉi!

Li kliniĝis denove kaj levis longan maldikan ponardon. En ĝi estis frida brilo. Kiam Paŝegulo levis ĝin, ili vidis, ke proksime al la fino ĝia eĝo estis noĉita, kaj la pinto estis forrompita. Sed ĝuste kiam li alte tenis ĝin en la kreskanta lumo, ili rigardis mirigite, ĉar la klingo ŝajnis fandiĝi, kaj malaperis kiel fumo en la aero, lasante en la mano de Paŝegulo nur la tenilon.

– Ve! – li kriis. – Estis tiu ĉi malbenita ponardo, kiu kaŭzis la vundon. Malmultaj nuntempe posedas la lerton pri kuracado por kontraŭefiki tiajn fiarmilojn. Sed mi faros, kion mi povos.

Li sidigis sin sur la teron kaj, preninte la ponardotenilon, kuŝigis ĝin sur siajn genuojn, kaj li kantis super ĝi kanton malrapidan en stranga lingvo. Poste li metis ĝin flanken, turnis sin al Frodo, kaj per mallaŭta tono parolis vortojn, kiujn la aliaj ne distingis. El la saketo ĉe sia zono li elprenis longajn foliojn de ia kreskaĵo.

– Por trovi tiujn ĉi foliojn, – li diris, – mi longe marŝis, ĉar tiu ĉi planto ne kreskas sur la dezertaj montetoj; sed en densejoj sude de la Vojo mi trovis ĝin en la mallumo pro la parfumo de ĝiaj folioj. – Li premĉifis folion per siaj fingroj, kaj ĝi eligis dolĉan kaj pikan odoron. – Estas bonŝance, ke mi sukcesis trovi ĝin, ĉar ĝi estas kuraca planto, kiun la homoj el Okcidentio kunportis al Mez-Tero. Atelaso ili nomis ĝin, kaj nun ĝi kreskas nur malabunde kaj nur proksime al lokoj, kie ili loĝis aŭ kampadis pratempe; kaj ĝi ne estas konata en la Nordo, krom al kelkaj el tiuj, kiuj travagas Sovaĝujon. Ĝi havas gravajn ecojn, sed ĝia kuracpovo je tia ĉi vundo eble estos malgranda.

Li ĵetis la foliojn en bolantan akvon kaj lavis la vunditan ŝultron de Frodo. La bonodoro de l’ vaporo estis refreŝiga, kaj la nevunditoj sentis en la mensoj trankviliĝon kaj klarecon. La planto havis ankaŭ iom da bonefiko al la vundo, ĉar Frodo sentis malpliiĝi la doloron kaj ankaŭ la fridecon en sia flanko; sed lia brako ne reviviĝis, kaj li ne kapablis levi aŭ uzi la manon. Li profunde bedaŭris sian stultecon, kaj sin riproĉis pro malforteco de la volo; ĉar nun li konstatis, ke surmetante la Ringon li obeis ne la propran deziron sed la ordonan deziron de siaj malamikoj. Li scivolis, ĉu li restos dumvive kripligita, kaj kiel ili sukcesos daŭrigi la vojaĝon. Li sentis sin tro malforta por stariĝi.

Ĝuste tiun demandon diskutis la aliaj. Ili rapide decidis foriri laŭeble baldaŭ el Veterverto.

– Mi nun opinias, – diris Paŝegulo, – ke la malamikoj gvatis tiun ĉi lokon jam de kelkaj tagoj. Se Gandalfo efektive venis ĉi tien, li do nepre estis devigata forrajdi, kaj li ne revenos. Ĉiuokaze ni estos grave endanĝerigitaj ĉi tie post la noktiĝo, post la atako en la hieraŭa vespero, kaj apenaŭ eblas, ke ni trafos danĝeron pli grandan, kien ajn ni iros.

Tuj kiam la taglumo estis plena, ili rapide manĝis kaj pakis. Estis neeble, ke Frodo marŝu, do ili dispartigis la plimulton el sia portaĵo inter la kvaropo, kaj surponeigis Frodon. Dum la lastaj kelkaj tagoj la kompatinda besto mirinde bonfartiĝis; ĝi jam aspektis pli grasa kaj pli forta, kaj komencis vidigi amon al siaj novaj mastroj, precipe al Sam. La traktado far Vilĉjo Filikĉjo certe estis tre malbona, se la vojaĝo en Sovaĝujo ŝajnis al ĝi pli agrabla ol la antaŭa sorto.

Ili ekiris laŭ direkto suda. Tio devigus transiri la Vojon, sed ĝi estis la plej rapida vojo al tereno pli arbohava. Kaj ili bezonis brulaĵon, ĉar Paŝegulo diris, ke Frodo devas esti daŭre varmigata, precipe nokte, kaj fajro iom protektus ilin ĉiujn. Li ankaŭ planis mallongigi la vojaĝon per transiro de alia kurbiĝego de la Vojo: oriente post Veterverto ĝi ŝanĝis la direkton kaj larĝe kurbiĝis norden.

Ili malrapide kaj singarde ĉirkaŭiris la sud-okcidentajn deklivojn de l’ monteto, kaj venis post kelka tempo ĝis la rando de la Vojo. Mankis indikoj pri la Rajdantoj. Sed ĝuste kiam ili rapidis transen, ili aŭdis malproksime du kriojn: frida voĉo kriis, kaj frida voĉo respondis. Tremante ili saltis antaŭen kaj celis la densejojn, kiuj troviĝis antaŭe. La tereno antaŭ ili deklivis al la sudo, sed ĝi estis sovaĝa kaj senvoja; arbustoj kaj nealtaj arboj kreskis en densaj grupiĝoj kun larĝaj dezertaj spacoj inter ili. La herbo estas malabunda, malfajna kaj griza; kaj la folioj en la densejoj estis palaj kaj falaj. Ĝi estis tereno senĝoja, kaj la vojaĝo estis malrapida kaj morna. Ili parolis malmulte dum la paŝado. La koro de Frodo iĝis malgaja, kiam li rigardis ilin marŝantajn apud li kun la kapoj pendantaj kaj la dorsoj kurbigitaj sub la ŝarĝoj. Eĉ Paŝegulo ŝajnis laca kaj pezkora.

Antaŭ ol finiĝis la marŝado de l’ unua tago la doloro de Frodo pliiĝis, sed tion li longe ne priparolis. Kvar tagoj pasis, sen multa ŝanĝiĝo de la tereno aŭ la pejzaĝo, krom ke malantaŭ ili Veterverto iom post iom malaltiĝis, kaj antaŭe la malproksimaj montoj baŭmis pli proksime. Tamen post tiu dista krio ili ne vidis nek aŭdis indikon, ke la malamikoj rimarkis ilian fuĝon aŭ persekutas ilin. Ili antaŭtimis la horojn mallumajn, kaj vaĉis duope dum la nokto, ĉiumomente atendante ekvidi nigrajn figurojn avancantaj en la griza nokto, malhele lumigata de la nubvualita lumo; sed ili vidis nenion, kaj aŭdis neniun sonon escepte de la susuro de velkaj folioj kaj herbo. Eĉ unufoje ili ne havis tiun senton de ĉeesta miseco, kiu alfluis ilin antaŭ la atako en la valeto. Ŝajnis tro optimisme esperi, ke la Rajdantoj denove maltrafis la spuron. Eble ili atendis por iel embuski en loko mallarĝa?

Fine de l’ kvina tago la tereno komencis denove plialtiĝi malrapide el la larĝa malprofunda valo en kiun ili estis descendintaj. Paŝegulo nun direktis ilin nord-orienten, kaj en la sesa tago ili atingis la supron de longa malrapide altiĝanta deklivo, kaj vidis malproksime antaŭe grupon de arbokovritaj montetoj. Fore sub ili, ili povis vidi la Vojon ĉirkaŭantan la montetosubon; kaj dekstre rivero griza ekbrilis pale en la maldensa sunlumo. Malproksime ili ekvidis ankoraŭ alian riveron en ŝtona valo duone nebuletvualita.

– Mi timas, ke ĉi tie ni devos reiri al la Vojo por kelka tempo, – diris Paŝegulo. – Ni verŝajne alvenis la riveron Prujnelo, kiun la elfoj nomas Miteitelo. Ĝi fluas el Etenerikejoj, la trol-altaĵoj norde de Rivendelo, kaj aliĝas al Bruakvo fore en la sudo. Iuj nomas ĝin la Grizinundo post tio. Ĝi estas granda rivero antaŭ ol trafi la maron. Ne estas transirejo sub ĝiaj fontoj en Etenerikejoj, krom la Lasta Ponto, per kiu la Vojo transiras.

– Kiu estas tiu alia rivero, kiun ni vidas tie malproksime? – demandis Gaja.

– Tiu estas Bruakvo, la Bruineno apud Rivendelo, – respondis Paŝegulo. – La Vojo iras laŭlonge de montetoj tra multaj mejloj de la Ponto ĝis la Transpasejo de Bruineno. Sed mi ankoraŭ ne elpensis, kiel ni transiru la akvon. Unu rivero en unu fojo! Ni estos ja bonŝancaj, se ni ne trovos, ke la Lasta Ponto estas gardata kontraŭ nin.

La postan tagon, frue en la mateno, ili denove iris suben al la rando de la Vojo. Sam kaj Paŝegulo iris antaŭen, sed ili trovis neniun indikon pri iuj vojaĝantoj aŭ rajdantoj. Ĉi tie sub ombro de la montetoj estintis iom da pluvo. Paŝegulo taksis, ke ĝi falis antaŭ du tagoj, kaj forlavis ĉiujn piedspurojn. Post tio pasis neniu rajdanto, laŭ lia prijuĝo.

Ili pluiris laŭeble rapide, kaj post unu-du mejloj ili vidis antaŭ si la Lastan Ponton, sube de mallonga apika deklivo. Ili antaŭtimis vidi nigrajn figurojn tie atendantajn, sed neniun ili rimarkis. Paŝegulo igis ilin kaŝiĝi en densejo apud la Vojo, dum li antaŭeniris por esplori. Postnelonge li revenis rapidante.

– Mi vidas neniun signon pri la malamikoj, – li diris, – kaj mi tre scivolas, kion signifas tio. Sed mi trovis ion tre strangan.

Li etendis sian manon, kaj montris palverdan juvelon.

– Mi ĝin trovis en la koto meze de la Ponto, – li diris. – Ĝi estas berilo, elf-gemo. Ĉu ĝi estis tie metita, aŭ hazarde faligita, mi ne scias, sed ĝi alportas al ni esperon. Mi taksas ĝin signo, ke ni povas transpasi la Ponton; sed post ĝi mi ne riskos resti sur la Vojo, manke de ia pli klara signo.

Tuj ili pluiris. Ili transiris sendanĝere la Ponton, aŭdante neniun sonon krom la akvo kirliĝanta kontraŭ ĝiaj tri grandaj arkaĵoj. Je unu mejlo poste ili alvenis mallarĝan ravinon, kiu kondukis norden tra la apika tereno maldekstre de l’ Vojo. Tie Paŝegulo turniĝis flanken, kaj baldaŭ ili vagis en sombra loko de malhelaj arboj serpentumantaj ĉe la piedoj de malbonvenigaj montetoj.

La hobitoj ĝojis postlasi la malgajajn terenojn kaj la danĝeran Vojon; sed tiu ĉi nova loko ŝajnis minaca kaj neamika. Dum ili pluiris, la ĉirkaŭaj montetoj iom post iom altiĝis. Ie-tie sur altaĵoj kaj firstoj ili ekvidis antikvajn ŝtonmurojn kaj ruinaĵojn de turoj: tiuj aspektis malbonaŭgure. Frodo, kiu ne marŝis, disponis tempon por rigardadi antaŭen kaj pensadi. Li rememoris la rakonton de Bilbo pri ties vojaĝo kaj la minacantaj turoj sur la montetoj norde de l’ Vojo, en la tereno proksime al la trola arbaro, kie okazis lia unua grava aventuro. Frodo konjektis, ke ili nun troviĝas en tiu sama regiono, kaj scivolis, ĉu hazarde ili pasos proksime al tiu loko.

– Kiu loĝas en tiu ĉi regiono? – li demandis. – Kaj kiu konstruis tiujn turojn? Ĉu ĝi estas trola lando?

– Ne! – diris Paŝegulo. – Troloj ne konstruas. Neniu loĝas en tiu ĉi lando. Iam homoj loĝis ĉi tie, antaŭlonge; sed jam neniu restas. Ili iĝis popolo misa, laŭ la legendoj, ĉar ili falis sub la ombron de Angmaro. Sed ĉiuj estis detruitaj dum la milito, kiu kondukis al la fino la Nordan Reĝlandon. Sed tio okazis tiel prae, ke la montetoj forgesis ilin, kvankam ombro ankoraŭ surkuŝas la landon.

– Kie vi lernis tiajn rakontojn, se la tuta tereno estas malplena kaj forgesema? – demandis Grinĉjo. – La birdoj kaj bestoj ne rakontas tiajn historiojn.

– La posteuloj de Elendilo ne forgesas la tutan pasintaĵon, – diris Paŝegulo, – kaj multe pli ol mi kapablas rakonti estas memorata en Rivendelo.

– Ĉu vi estis ofte en Rivendelo? – diris Frodo.

– Ofte, – diris Paŝegulo. – Iam mi loĝis tie, kaj daŭre mi revenas, kiam tio estas ebla. Tie troviĝas mia koro, sed ne estas mia sorto sidi trankvile eĉ en la bela domo de Elrondo.

La montetoj nun komencis ĉirkaŭbari ilin. La Vojo kurbiĝis denove al la Rivero, sed ambaŭ jam estis forkaŝitaj de la vido. La vojaĝantoj eniris longan valon – mallarĝan, profunde fenditan, malhelan kaj silentan. Arboj kun malnovaj kaj torditaj radikoj pendis de klifoj, kaj amasiĝis malantaŭe kiel altiĝantaj deklivoj da pinoj.

La hobitoj ege laciĝis. Ili iris malrapide, ĉar ili devis trovi vojon tra senpada tereno, malhelpate de falintaj arboj kaj faligitaj rokoj. Laŭeble longe, pro Frodo, ili evitis grimpadon, ankaŭ ĉar estis fakte malfacile trovi iun ajn eblecon supreniri el la mallarĝaj valetoj.

Ili jam pasigis du tagojn en tiu tereno, kiam la vetero iĝis pluva. La vento komencis blovi konstante el la okcidento kaj verŝi la akvon de la malproksimaj maroj sur la malhelajn kapojn de l’ montetoj kiel fajnan saturan pluvon. Vespere ili ĉiuj estis tramalsekaj, kaj la noktumado estis senĝoja, ĉar ili ne sukcesis bruligi fajron.

La postan tagon la montetoj leviĝis pli alte kaj apike antaŭ ili, kaj ili estis devigataj turniĝi norden for de la celo. Paŝegulo ŝajnis iĝi zorgoplena: ili estis jam preskaŭ dek tagojn for de Veterverto, kaj ilia stoko da provizaĵoj komencis malmultiĝi. La pluvo daŭris.

Tiun nokton ili pasigis sur ŝtonbreto kun roka muro malantaŭ ili, en kiu estis malprofunda kaverno, nura ĉerpo el la klifo. Frodo estis senripoza. La malvarmo kaj la malseko eĉ pli dolorigis lian vundon, kaj la doloro kaj sento de mortiga frido tute forpelis dormon. Li kuŝis tikante kaj turniĝante kaj aŭskultante timeme la ŝtelmanierajn noktobruojn: vento tra rokfendetoj, akvogutado, krako, subita klaka falo de ŝtono malkroĉiĝinta. Li sentis, ke nigraj figuroj alvenas por sufoki lin; sed kiam li eksidis, li vidis nenion krom la dorson de Paŝegulo, kiu kaŭris side, fumante sian pipon kaj vaĉante. Li kuŝiĝis denove kaj eniris maltrankvilan sonĝon, en kiu li promenis sur sia razeno en la Provinco, sed tio ŝajnis malklara kaj malhela, malpli klara ol la altaj nigraj ombroj, kiuj staris rigardante trans la dornbarilon.

Matene li vekiĝis kaj konstatis, ke la pluvo ĉesis. La nuboj ankoraŭ densis, sed ili diseriĝis, kaj palaj bluaj strioj aperis inter ili. La vento denove ŝanĝis direkton. Ne frue ili ekiris. Tuj post ilia malvarma kaj senkomforta matenmanĝo Paŝegulo foriris sola, ordoninte ke la aliaj restu sub ŝirmo de la klifo, ĝis li revenos. Li intencis suprengrimpi, se eble, kaj ekrigardi la konturojn de l’ tereno.

Reveninte li ne estis trankviliga.

– Ni venis tro multe norden, – li diris, – kaj ni devas trovi rimedojn turniĝi denove suden. Se ni pluiros ĉi-direkten ni trafos en la Etenerikejojn fornorde de Rivendelo. Tiu estas trola teritorio, malmulte konata al mi. Ni eble sukcesus trairi kaj atingi Rivendelon de la nordo; sed tio postulus tro multe da tempo, kaj nia nutraĵo ne sufiĉus. Do iel aŭ aliel ni devas trovi la Transpasejon de Bruineno.

La restaĵon de tiu tago ili pasigis stumblante trans rokan terenon. Ili trovis pasejon inter du montetoj, kiu kondukis ilin en valon direktiĝantan sud-orienten, la direkton, kiun ili volis iri; sed proksime al la tagofino ili trovis, ke la vojon baras denove alta verto, kies malhela eĝo estis disrompita je multaj nudaj pintoj kiel dentoj de malakrigita segilo. Ilia elekto estis reiri aŭ transgrimpi.

Ili decidis provi la grimpadon, sed ĝi pruviĝis tre malfacila. Postnelonge Frodo devis elseliĝi kaj pluldopodi surpiede. Eĉ tiel ili ofte malesperis suprenigi la poneon, aŭ efektive trovi irejon por si tiel ŝarĝite. La lumo preskaŭ malaperis, kaj ili estis ĉiuj elĉerpitaj, kiam fine ili alvenis la supron. Ili estis grimpintaj sur mallarĝan rokselon inter du pli altaj lokoj, kaj la tereno denove descendis apike, nur mallongan distancon antaŭe. Frodo subenĵetis sin, kaj kuŝis tremetante sur la tero. Lia maldekstra brako estis senviva, kaj liaj flanko kaj ŝultro sentiĝis kvazaŭ ilin surkuŝus glaciecaj ungegoj. La arboj kaj rokoj ĉirkaŭ li aspektis ombrecaj kaj malbrilaj.

– Ni ne povas iri plu, – diris Gaja al Paŝegulo. – Mi timas, ke tio ĉi elĉerpis Frodon. Mi terure zorgas pri li. Kion ni faru? Ĉu vi supozas, ke ili kapablos lin kuraci en Rivendelo, se ni iam alvenos tien?

– Ni vidos, – respondis Paŝegulo. – Nenion pli mi povas fari en la sovaĝejo; kaj ĉefe pro lia vundo mi tiom deziras persisti. Sed mi konsentas, ke ni ne povos pluiri hodiaŭ vespere.

– Kio estas al mia mastro? – demandis Sam per mallaŭta voĉo, rigardante petege Paŝegulon. – Lia vundo estas eta, kaj ĝi jam fermiĝis. Nenio videblas krom frosta blanka cikatro sur lia ŝultro.

– Frodo estas tuŝita de l’ armiloj de la Malamiko, – diris Paŝegulo, – kaj efikas iu veneno aŭ misaĵo, kiun mia lerto ne kapablas elpeli. Sed ne rezignu la esperon, Sam!

La nokto estis malvarma sur la alta verto. Ili bruligis malgrandan fajron sub la torditaj radikoj de malnova pino, kiu pendis super malprofunda kavaĵo: ŝajnis, ke tie oni iam elminis ŝtonojn. Ili sidis kunpremite. La vento trablovis froste la pasejon, kaj ili aŭdis ĝemi kaj susuri sube la arbokapojn. Frodo kuŝis duonsonĝe, imagante ke senfinaj malhelaj flugiloj preterglisas super li, kaj ke per la flugiloj rajdas persekutantoj, kiuj serĉas lin en ĉiuj kavaĵoj de la montetoj.

La mateno aŭroris hela kaj bela; la aero estis pura, kaj la lumo pala kaj klara en pluvlavita ĉielo. Iliaj koroj estis kuraĝigitaj, sed ili sopiris, ke la suno varmigu iliajn malvarmajn rigidajn membrojn. Tuj kiam lumiĝis, Paŝegulo kunprenis Gajan kaj iris ekzameni la altaĵon oriente de l’ pasejo. La suno jam leviĝis kaj brilis hele, kiam li revenis kun novaĵo pli konsola. Ili nun iras pli aŭ malpli ĝustadirekten. Se ili pluirus malsupren laŭ la alia flanko de la firsto, la Montoj estus maldekstre de ili. Paŝegulo denove ekvidis iom antaŭe Bruakvon, kaj li sciis, ke, kvankam ĝi estis kaŝita al la vido, la Vojo al la Transpasejo situas ne malproksime de la rivero kaj kuŝas sur la bordo pli proksima al ili.

– Ni devas celi denove la Vojon, – li diris. – Ni ne povas esperi trovi irejon tra ĉi tiuj montetoj. Kiom ajn da danĝero ĝi prezentas, la Vojo estas nia sola aliro al la Transpasejo.

Manĝinte, ili tuj ekmarŝis denove. Ili subengrimpis malrapide laŭ la suda flanko de l’ verto, sed la vojo estis pli facila ol ili antaŭvidis, ĉar la deklivo estis ĉi-flanke multe malpli apika, kaj post nelonge Frodo povis ekrajdi denove. La kompatinda maljuna poneo de Vilĉjo Filikĉjo evoluigis neatenditan talenton pri trovado de padoj kaj pri ŝparado de laŭeble multaj skuoj al la rajdanto. Iliaj animoj revigliĝis. Eĉ Frodo sentis sin pli bonfarta en la matena lumo, sed de tempo al tempo nebulo ŝajnis blindigi lin, kaj li viŝis per sia mano la okulojn.

Grinĉjo iom antaŭis la aliajn. Subite li turniĝis kaj alvokis ilin.

– Ĉi tie estas pado! – li kriis.

Kiam ili atingis lin, ili vidis, ke li ne eraris: klare vidiĝis la komenco de pado, kiu supreniris kun multaj serpentumoj el la subaj arboj kaj malaperis sur la montosupro malantaŭe. En kelkaj lokoj ĝi estis jam malklara kaj superkreskita, aŭ ŝtopita de falintaj ŝtonoj kaj arboj; sed ĝi ŝajnis iam multe uzita. Ĝi estis pado kreita per fortaj brakoj kaj pezaj piedoj. Ie-tie arboj estis faligitaj aŭ falintaj, kaj grandaj rokoj estis fenditaj aŭ flankenmovitaj por lasi trairon.

Ili laŭiris la padon dum kelka tempo, ĉar ĝi proponis la plej facilan vojon suben, sed ili iris singarde, kaj ilia zorgemo pliiĝis, kiam ili alvenis la malhelajn arbojn, kaj la pado iĝis pli klare videbla kaj pli larĝa. Subite elirinte el zono da pinoj ĝi subeniris apike laŭ deklivo, kaj turniĝis abrupte maldekstren ĉirkaŭ rokecan ŝultron de la monteto. Kiam ili alvenis la angulon, ili ĉirkaŭrigardis ĝin kaj vidis, ke la pado antaŭeniris sur ebena striaĵo sub la frunto de malalta klifo superpendita de arboj.

En la ŝtona muro estis malfermita pordo, pendanta malrekte de la sola granda ĉarniro.

Antaŭ la pordo ili haltis. Trae estis kaverno aŭ roka ĉambro, sed pro la interna malhelo nenio estas videbla. Paŝegulo, Sam kaj Gaja, puŝante per sia tuta forto, sukcesis malfermi iom pli larĝe la pordon, kaj poste eniris Paŝegulo kaj Gaja. Ili ne eniris tre longen, ĉar sur la planko kuŝis multaj malnovaj ostoj, kaj nenio alia videblis proksime al la enirejo krom iuj grandaj malplenaj vazoj kaj rompitaj potoj.

– Sendube tio ĉi estas trol-truo, se entute ekzistas tiaj! – diris Grinĉjo. – Elvenu, vi du, kaj ni foriru. Jam ni scias, kiu kreis la padon – kaj prefere ni rapide forlasu ĝin.

– Ne necesas, ŝajnas al mi, – diris Paŝegulo, elvenante. – Ĝi certe estas trol-truo, sed ŝajnas, ke ĝi estas jam delonge forlasita. Laŭ mia opinio ne necesas timi. Sed ni descendu singarde, kaj ni vidos.

La pado denove iris antaŭen for de la pordo kaj, turniĝinte dekstren trans la ebenejon, denove plonĝis suben laŭ dense arbokovrita deklivo. Grinĉjo, ne volante vidigi al Paŝegulo, ke li ankoraŭ timas, antaŭiris kun Gaja. Sam kaj Paŝegulo venis malantaŭe, po unu ambaŭflanke de l’ poneo de Frodo, ĉar la pado estis nun sufiĉe larĝa por ke kvar aŭ kvin hobitoj marŝu unu apud aliaj. Sed ili ne progresis tre longe antaŭ ol Grinĉjo revenis kurante, sekvate de Gaja. Ambaŭ aspektis teruritaj.

– Ja estas troloj! – Grinĉjo anhelis. – Sube en maldensejo inter la arboj, ne malproksime sube. Ni ekvidis ilin preter la arbotrunkoj. Ili estas grandegaj!

– Ni venos rigardi ilin, – diris Paŝegulo, enmanigante bastonon. Frodo diris nenion, sed Sam aspektis timigita.

La suno estis jam alta, ĝi brilis tra la duone senfoliigitan branĉaron de l’ arboj kaj lumigis la maldensejon per helaj makuloj da lumo. Ili haltis subite ĉe la rando, kaj gvatis preter la arbotrunkojn, retenante sian spiron. Tie staris la troloj: tri grandaj troloj. Unu estis kliniĝinta, kaj la aliaj du staris rigardante lin fikse.

Paŝegulo senĝene paŝis antaŭen.

– Rektiĝu, olda ŝtono! – li diris, kaj rompis sian bastonon per bato al la kliniĝinta trolo.

Nenio okazis. La hobitoj eligis spiregon da mirego, kaj poste ridis eĉ Frodo.

– Nu! – li diris. – Ni jam forgesas nian familian historion! Ĉi tiuj certe estas la trio, kiun trafis Gandalfo kverelantan pri la ĝusta metodo kuiri dek tri gnomojn kaj unu hobiton.

– Mi tute ne sciis, ke ni proksimas al tiu loko! – diris Grinĉjo. Li bone konis la rakonton. Bilbo kaj Frodo jam ofte rakontis ĝin; sed efektive li neniam pli ol duone kredis ĝin. Eĉ nun li rigardis la trolojn suspekteme, scivolante, ĉu ia magio eble subite revivigos ilin.

– Vi forgesas ne nur vian familian historion, sed ankaŭ ĉion, kion vi iam sciis pri troloj, – diris Paŝegulo. – Estas plena taglumo kun brila suno, kaj tamen vi revenis provante timigi min per rakonto pri vivantaj troloj nin atendantaj en tiu ĉi maldensejo! Ĉiuokaze vi devis rimarki, ke unu el ili havas malnovan birdneston malantaŭ sia orelo. Tio estus vere nekutima ornamaĵo sur vivanta trolo!

Ili ĉiuj ridis. Frodo sentis revigliĝi sian animstaton: la memorigo pri l’ unua sukcesa aventuro de Bilbo estis kuraĝiga. Ankaŭ la suno estis varma kaj konsola, kaj la nebulo antaŭ liaj okuloj ŝajnis iomete malpliiĝi. Ili ripozis kelkan tempon en la maldensejo, kaj manĝis sian tagmanĝon rekte en la ombro de l’ grandaj kruroj de la troloj.

– Ĉu iu aŭdigu al ni iom da kantado, dum la suno altas? – diris Gaja, kiam ili finmanĝis. – Jam de kelkaj tagoj ni ne aŭdis kanton aŭ rakonton.

– Ne depost Veterverto, – diris Frodo. La aliaj rigardis lin. – Ne ĝenu vin pri mi! – li aldonis. – Mi sentas min multe pli bonfarta, sed al mi ŝajnas, ke mi ne povus kanti. Eble Sam povus elfosi ion el sia memoro.

– Antaŭen, Sam! – diris Gaja. – En via kapo estas pli da stokaĵo, ol vi konigas.

– Pri tio mi ne scias, – diris Sam. – Sed ĉu eble taŭgas tio ĉi? Ĝi ne estas tio, kion mi nomas akceptinda poezio, se vi min komprenas: nur iom da sensencaĵo. Sed tiuj malnovaj statuoj revenigis ĝin en mian kapon.

Stariĝinte kun la manoj malantaŭ la dorso, kvazaŭ li estus lernejano, li komencis kanti laŭ malnova melodio.

Trol’ sidis sola sur seĝ’ malmola,
je olda osto estis vora;
li jam multjare ĝin mordis knare
ĉar viando ne troveblis.

Koveblis! Moveblis!

En monta kavern’ li loĝis sola,
kaj viando ne troveblis.

Jen malebrie Tom venis krie.

Li diris: “Kio vidiĝas tie?

Ĉu ost’ tibia de onklo mia,
supoze en la tombejo?

Aplombejo! Pompejo!

Li jam delonge iris pie,
supoze al la tombejo”.

Trol’ diris, “Knabo, ĝi estis rabo,
sed kiom valoras ost’ sub trabo?

La onklo mortis kaj fin-de-sortis
antaŭ ol perdi tibion.

Amfibion! Alibion!

Pri l’ utiligo ne indas strabo:
li ne bezonas tibion”.

Tom diris: “Aĉe, ke vi laŭplaĉe
kaj senpermese traktas maĉe
pri osto krura de l’ onklo nura;
redonu do tiun oston!

La Voston! La Koston!

Al li ĝi mankas tre domaĝe –
redonu do tiun oston!”

“Se vi ne zorgas”, – la trol’ fivortas, –
“mi vin kaj viajn surojn mordos.

Freŝa viando estos frando!

Mi vin gustumos dente.

Silente! Prudente!

Malnovaj ostoj tedas, tordas;
mi vin jam provos dente”.

Sed kiam ŝajnis, ke manĝon ĝi gajnis,
en kroĉa man’ nenioajnis.

Kvazaŭriposte, Tom deposte
lin piedbatis averte.

Tre certe! Konverte!

Laŭ Tom, postaĵa bot’ verŝajne
efikus al li averte.

Sed tre malmola estas la trola
karno sur mont’ sidinta sola,
kaj samas diko de l’ montradiko:
la trola pug’ ne doloris.

Valoris! Koloris!

Kaj Tom ĉagrenis senkonsola,
ĉar lia pied’ doloris.

Tom hejme jamas, la kruro flamas
kaj lia piedo daŭre lamas;
sed trol’ nur ridas, kaj tie sidas
kun sia ost’ ŝtelita.

Celita! Pelita!

La trola pug’ ankoraŭ samas,
kaj ankaŭ la ost’ ŝtelita!

– Nu, jen averto al ni ĉiuj! – ridis Gaja. – Bone, ke vi uzis bastonon, sed ne vian manon, Paŝegulo!

– Kie vi akiris tion, Sam? – demandis Grinĉjo. – Mi neniam antaŭe aŭdis tiujn vortojn.

Sam murmuris ion neaŭdeblan.

– Ĝin naskis lia propra kapo, kompreneble, – diris Frodo. – Mi ekscias multon pri Sam Vato dum tiu ĉi vojaĝo. Unue li estis konspiranto, nun li estas spritulo. En la fino li estos sorĉisto aŭ militisto!

– Mi esperas, ke ne, – diris Sam. – Nek unu nek l’ alia mi deziras esti!

Posttagmeze ili pluiris tra la arboj. Ili probable laŭiris la saman padon, kiun uzis Gandalfo, Bilbo kaj la gnomoj antaŭ multaj jaroj. Post kelkaj mejloj ili alvenis sur la supron de alta teramaso super la Vojo. Tiuloke la Vojo estis turniĝinta for de l’ rivero en ĝia mallarĝa valeto, kaj nun apudis la subaĵojn de l’ montetoj, ruliĝante kaj serpentumante norden inter arboj kaj erikokovritaj deklivoj al la Transpasejo kaj la Montoj. Ne malproksime de l’ bordo Paŝegulo fingromontris al ŝtono en la herbo. Sur ĝi krude tranĉite kaj jam multe veterdifektite ankoraŭ vidiĝis gnom-runoj kaj sekretaj indikoj.

– Jen! – diris Gaja. – Tio certe estas la ŝtono, kiu indikis la lokon, kie estis kaŝita la oro de l’ troloj. Kiom restas el la porcio de Bilbo, mi scivolas, Frodo?

Frodo rigardis la ŝtonon, kaj pensis, ke estus bone, se Bilbo hejmenportus neniun trezoron tiel danĝeroplenan kaj malfacile fordoneblan.

– Tute neniom, – li diris. – Bilbo disdonis la tuton. Li diris al mi, ke li ne sentas, ke ĝi estas lia, ĉar ĝi venis de rabistoj.

La Vojo kuŝis kviete sub la longaj ombroj de fruvespero. Vidiĝis neniu signo pri aliaj vojaĝantoj. Ĉar ne plu restis alternativo, ili subengrimpis laŭ la teramaso kaj, turniĝinte maldekstren, ekiris laŭeble rapide. Baldaŭ supro de monteto forkaŝis la lumon de la rapide okcidentiĝanta suno. Malvarma vento fluis renkonte al ili el la montoj antaŭe.

Ili komencis serĉi lokon apud la Vojo, kie ili povus halti por la nokto, kiam ili aŭdis sonon, kiu rekreis subitan timiĝon denove en iliaj koroj: hufobruo malantaŭ ili. Ili rerigardis, sed ili ne povis vidi tre foren pro la multaj serpentumoj kaj ondiĝoj de la Vojo. Laŭeble rapide ili kroĉiĝeme forlasis la tretitan vojon supren en la densan erikon kaj mirtelan vepraĵon sur la supraj deklivoj, ĝis ili alvenis etan grapon da dense kreskintaj avelujoj. Elrigardante el la arbustoj, ili povis vidi la Vojon, malklaran kaj grizan en la fadanta lumo, ĉirkaŭ tridek futojn sube de ili. La hufsonoj pliproksimiĝis. Ili progresis rapide, per malpeza klipeklipeklop. Tiam mallaŭtege, kvazaŭ forblovate de ili far la venteto, ili ŝajnis ekaŭdi mallaŭtan tintadon, kvazaŭ de sonoriletoj.

– Tio ne sonas kiel ĉevalo de Nigra Rajdanto! – diris Frodo, aŭskultante atente. La aliaj hobitoj konsentis espereme, ke tia ĝi ne estas, sed ĉiuj restis daŭre suspektemaj. Ili tiom longe timis persekuton, ke iu ajn sono de malantaŭe ŝajnis minaca kaj neamika. Sed Paŝegulo nun kliniĝis antaŭen, kurbiĝinte ĝis la tero, kun mano apudorele, kaj ĝojmieno vizaĝe.

La lumo forfadis, kaj folioj sur la arbustaro susuris softe. Pli kaj pli klare jam la sonoriletoj tintis, kaj klipeti-klip venis la rapide trotantaj piedoj, Subite vidiĝis sube blanka ĉevalo, glimante en la ombroj, rapide kurante. En la krepusko ĝiaj mordaĵo kaj brido ekbrilis kaj flagris, kvazaŭ ĝi estus inkrustita de gemoj similaj al vivaj steloj. La mantelo de l’ rajdanto elflirtis malantaŭ li, kaj lia kapuĉo estis malantaŭen puŝita; liaj oraj haroj fluis muare pro la vento de lia rapido. Al Frodo ŝajnis, ke blanka lumo trabrilas la formon kaj vestaĵon de l’ rajdanto, kvazaŭ tra maldensa vualo.

Paŝegulo saltis el sia kaŝloko kaj kuregis suben al la Vojo, altpaŝante tra la eriko; sed eĉ antaŭ ol li moviĝis aŭ vokis, la rajdanto per tiro de l’ gvidrimeno haltigis sian ĉevalon, rigardante supren al la densejo, en kiu ili staris. Vidinte Paŝegulon, li elseliĝis kaj kuris al li renkonte, kriante: “Ai na vedui Dúnadan! Mae govannen!”

Liaj parolo kaj klara sonoranta voĉo tute forigis dubon el iliaj koroj: la rajdanto estis elfo. Neniuj aliaj loĝantoj en la vasta mondo havis voĉojn tiel bele aŭdindajn. Sed en lia voko ŝajnis esti tono de hastemo aŭ timo, kaj ili vidis, ke li nun parolas rapide kaj urĝe al Paŝegulo.

Baldaŭ Paŝegulo fingre alvokis ilin, kaj la hobitoj lasis la arbustojn kaj rapidis suben ĝis la Vojo.

– Li estas Glorfindelo, kiu loĝas en la domo de Elrondo, – diris Paŝegulo.

– Saluton, kaj bone renkontite finfine! – diris la nobela elfo al Frodo. – Mi estas sendita el Rivendelo por vin serĉi. Ni timis, ke vi troviĝas en danĝero survoje.

– Do Gandalfo alvenis Rivendelon? – kriis Frodo ĝojplene.

– Ne. Ankoraŭ ne, kiam mi foriris; sed tio estis antaŭ naŭ tagoj, – respondis Glorfindelo. – Elrondo ricevis novaĵon, kiu zorgigis lin. Iuj el miaj parencoj, vojaĝante en via lando post Baranduino, eksciis, ke io misas, kaj sendis informon kiel eble plej rapide. Tiuj diris, ke la Naŭo eliris, kaj ke vi forvagis portante gravan ŝarĝon senkonsile, ĉar Gandalfo ankoraŭ ne revenis. Eĉ en Rivendelo tre malmultaj kapablas rajdi malkaŝe kontraŭ la Naŭo; sed tiujn, kiuj kapablas, Elrondo sendis norden, okcidenten kaj suden. Oni pensis, ke vi eble devius malproksimen por eviti persekuton, kaj perdiĝus en la sovaĝejo. Estis mia tasko laŭiri la Vojon, kaj mi atingis la Ponton de Miteitelo, kaj lasis tie signon, antaŭ preskaŭ sep tagoj. Tri el la servistoj de Saŭrono estis sur la Ponto, sed ili retiriĝis kaj mi persekutis ilin okcidenten. Mi trovis ankaŭ du aliajn, sed ili forturniĝis suden. Depost tiam, mi serĉis vian spuron. Antaŭ du tagoj mi trovis ĝin, kaj sekvis ĝin trans la Ponton; kaj hodiaŭ mi notis la lokon, kie vi denove subiĝis de la montetoj. Sed ek! Mankas tempo por pliaj informoj. Tial ke vi estas ĉi tie, ni devas riski la danĝeron de l’ Vojo kaj ekiri. Troviĝas kvin malantaŭ ni, kaj kiam ili trovos vian spuron sur la Vojo, ili postrajdos nin ventorapide. Kaj ili ne estas solaj. Kie povas esti la ceteraj kvar, mi ne scias. Mi timas, ke ni eble trovos, ke la Transpasejo estas jam gardata kontraŭ ni.

Dum Glorfindelo parolis la vesperaj ombroj plinigriĝis. Frodo sentis, ke lin inundas granda laceco. Ekde kiam la suno komencis subiri, la nebulo antaŭ liaj okuloj plidensiĝis, kaj li sentis, ke ombro intervenas inter li kaj la vizaĝoj de liaj amikoj. Nun doloro lin atakis, kaj li spertis malvarmon. Li ŝanceliĝis, kroĉante sin al la brako de Sam.

– Mia mastro estas malsana kaj vundita, – diris Sam kolere. – Li ne povas daŭre rajdadi post la noktiĝo. Li bezonas ripozon.

Glorfindelo kaptis Frodon, kiam li eksinkis al la tero, kaj malsovaĝe brakuminte lin, li rigardis en lian vizaĝon kun serioza perturbiteco.

Paŝegulo mallonge rakontis pri la atako kontraŭ ilia ripozejo sub Veterverto, kaj pri la timinda ponardo. Li elprenis la tenilon, kiun li retenis, kaj transdonis ĝin al la elfo. Glorfindelo ektremis akceptante ĝin, sed li rigardis ĝin esplore.

– Sur tiu ĉi tenilo estas misaĵoj skribitaj, – li diris, – kvankam eble viaj okuloj ne povas vidi ilin. Retenu ĝin, Aragorno, ĝis ni alvenos la domon de Elrondo! Sed estu singarda, kaj tuŝu ĝin kiel eble plej malmulte! Ve! la vundoj de tiu ĉi armilo estas pli gravaj ol mia sperto ebligas kuraci. Mi faros laŭpove, sed tiom pli urĝe mi insistas, ke vi nun antaŭeniru sen ripozo.

Li fingresploris la vundon sur la ŝultro de Frodo, kaj lia mieno serioziĝis, kvazaŭ tio, kion li eksciis, maltrankviligus lin. Sed Frodo sentis malpliiĝi la malvarmon en siaj flanko kaj brako; iomete da varmo rampis de la ŝultro ĝis la mano, kaj la doloro mildiĝis. La vesperkrepusko ŝajnis pliheliĝi ĉirkaŭ li, kvazaŭ nubo estus fortirita. Li vidis denove la vizaĝojn de l’ amikoj pli klare, kaj iom da nova espero kaj forto revenis.

– Vi rajdos mian ĉevalon, – diris Glorfindelo. – Mi mallongigos la piedingojn ĝis la selorandoj, kaj vi devos sidi laŭeble plej senmove. Sed ne necesas timi: mia ĉevalo ne lasos fali rajdanton, pri kiu mi ordonis, ke ĝi portu. Ĝiaj paŝoj estas malpezaj kaj glataj; kaj se danĝero troproksimiĝos, ĝi vin forportos laŭ rapideco, kiun eĉ la nigraj ĉevaloj de l’ malamikoj ne povas egali.

– Ne, tion li ne faros! – diris Frodo. – Mi ne rajdos ĝin, se mi estos forportata al Rivendelo aŭ alia loko, lasante miajn amikojn malantaŭe en danĝero.

Glorfindelo ridetis.

– Mi tre dubas, – li diris, – ke viaj amikoj frontus danĝeron, se vi ne kunestus ilin! La persekuto sekvos vin kaj lasos nin en trankvilo, mi pensas. Ĝuste vi, Frodo, kaj tio, kion vi portas, endanĝerigas nin.

Al tio Frodo ne povis respondi, kaj oni persvadis lin, ke li suriĝu la blankan ĉevalon de Glorfindelo. La poneo estis ŝarĝita anstataŭe per granda parto de l’ alies ŝarĝoj, tiel ke ili nun marŝis pli senĝene, kaj dum kelka tempo progresis rapide; sed la hobitoj komencis trovi malfacile imiti la rapidajn senlacajn piedojn de la elfo. Antaŭen li kondukis ilin, en la faŭkon de l’ mallumo, kaj daŭre antaŭen sub la profunde nubkovrita nokta ĉielo. Nek stelo nek luno estis. Nur kiam griziĝis la aŭroro, li permesis, ke ili haltu. Grinĉjo, Gaja kaj Sam ĝis tiu tempo preskaŭ dormis sur siaj stumblaj kruroj, kaj eĉ Paŝegulo ŝajnis laŭ la malrigidiĝo de siaj ŝultroj tre laca. Frodo sidis sur la ĉevalo en malhela sonĝo.

Ili subenĵetis sin sur la erikon kelkajn paŝojn de la vojrando, kaj tuj endormiĝis. Ŝajnis, ke ili apenaŭ fermis siajn okulojn, kiam Glorfindelo, kiu taskis sin vaĉi, dum ili dormis, revekis ilin. La suno jam alte suprengrimpis en la matenon, kaj foririntaj estis la nuboj kaj nebuloj de la nokto.

– Trinku jenon! – diris al ili Glorfindelo, verŝante por ĉiuj po iomete da likvoro el sia arĝent-ornamita leda flakono. Ĝi estis klara kiel fontakvo kaj malhavis guston, kaj en la buŝo ĝi sentiĝis nek friska nek varma; sed forto kaj viglo ŝajnis enflui ĉiujn iliajn membrojn dum ili trinkis ĝin. Manĝate post tiu ensorbo, la malfreŝa pano kaj sekigitaj fruktoj (kiuj estis ĉio, kio restis nun al ili) ŝajnis satigi ilin pli trafe ol multaj plenaj matenmanĝoj en la Provinco.

Ili ripozis iom malpli ol kvin horojn, kiam ili denove ekiris laŭ la Vojo. Glorfindelo daŭre urĝis ilin, kaj permesis nur du mallongajn haltojn dum la taga marŝado. Tiumaniere ili trairis preskaŭ dudek mejlojn antaŭ la noktiĝo kaj alvenis lokon, kie la Vojo turniĝis dekstren kaj subeniris krute al la fundo de la valo, celante la riveron. Ĝis tiam ne estis indiko aŭ sono de persekuto videbla aŭ aŭdebla de la hobitoj; sed ofte Glorfindelo haltis kaj aŭskultis momente, se ili postrestis, kaj zorgmieno ombris lian vizaĝon. Unu-du fojojn li alparolis Paŝegulon en la elfa lingvo.

Sed kiom ajn zorgoplenaj estis iliaj gvidantoj, estis klare, ke la hobitoj ne kapablis pluiri tiun nokton. Ili stumblis antaŭen kapturnaj pro laceco, kaj nepovantaj pensi pri io krom siaj kruroj kaj piedoj. La doloro de Frodo estis duobliĝinta, kaj dum la tago ĉirkaŭantaj lin objektoj fadis al ombroj el fantomeca grizo. Li preskaŭ bonvenigis la alvenon de la nokto, ĉar tiam la mondo ŝajnis malpli pala kaj malplena.

La hobitoj estis ankoraŭ lacaj, kiam ili ekiris frue la postan matenon. Multaj mejloj estis ankoraŭ trapasotaj inter ili kaj la Transpasejo, kaj ili lamiris antaŭen laŭpove plej rapide.

– Nia danĝero estos maksimuma ĝuste antaŭ ol ni alvenos la riveron, – diris Glorfindelo, – ĉar mia koro avertas min, ke la persekuto okazas rapide malantaŭ ni, kaj alia danĝero eble jam atendas ĉe la Transpasejo.

La vojo ankoraŭ subiris konstante, kaj nun troviĝis ambaŭflanke multe da herbo ie-tie, sur kiu la hobitoj marŝis, kiam tio eblis, por helpi al siaj lacaj piedoj. En la malfrua posttagmezo ili alvenis lokon, kie la Vojo subite pasis sub la ombro de altaj pinoj, kaj poste plonĝis en profundan ravinon kun apikaj malsekaj muroj el ruĝaj ŝtonoj. Eĥoj trakuris dum ili rapidis antaŭen, kaj ŝajnis aŭdiĝi multaj paŝosonoj sekvantaj iliajn proprajn. Tute abrupte, kvazaŭ tra pordo de lumo, la Vojo elpasis denove el la fino de l’ tunelo en la apertejon. Tie, funde de apika deklivo, ili vidis antaŭ si longan ebenan mejlon, kaj preter tiu la Transpasejon de Bruineno. Aliflanke estis apika bruna teramaso, tredita de serpentuma pado; kaj malantaŭ tio altiĝis montegoj, ŝultro super ŝultro, kaj verto preter verto, en la fadiĝantan ĉielon.

Aŭdiĝis plu eĥo kvazaŭ de sekvantaj piedoj en la ravino malantaŭ ili; sibla sono kvazaŭ vento ekestus kaj verŝiĝus tra l’ branĉoj de la pinoj. Unu momenton Glorfindelo turnis sin kaj aŭskultis, poste li saltis antaŭen kun laŭta krio:

– Fuĝu! – li kriis. – Fuĝu! La malamikoj!

La blanka ĉevalo saltis antaŭen. La hobitoj kuris suben laŭ la deklivo. Glorfindelo kaj Paŝegulo sekvis kiel postgardantoj. Ili nur duone transiris la ebenaĵon, kiam subite aŭdiĝis bruo de galopantaj ĉevaloj. El la pordo inter la ĵus lasitaj arboj rajdis Nigra Rajdanto. Li bridis sian ĉevalon, pendolante sur sia selo. Alia sekvis lin, poste alia; poste ankoraŭ du.

– Rajdu antaŭen! Rajdu! – kriis Glorfindelo al Frodo.

Tiu ne obeis tuj, ĉar stranga malvolonto kaptis lin. Lantigante la ĉevalon, li turnis sin kaj rerigardis. La Rajdantoj sidis sur siaj ĉevalegoj kiel minacaj statuoj sur monfeto, malhelaj kaj solidaj, dum ĉiuj arboj kaj tereno ĉirkaŭ ili malaperis kvazaŭ en nebuleton. Subite li sciis en sia koro, ke ili silente ordonas, ke li atendu. Tiam tuj vekiĝis en li timo kaj malamo. Lia mano lasis fali la bridon kaj kaptis la tenilon de lia glavo, kaj kun ruĝa flagro li elingigis ĝin.

– Rajdu plu! Rajdu plu! – kriis Glorfindelo, kaj poste laŭte kaj klare li alvokis la ĉevalon en la elfa lingvo: – Noro lim, noro lim, Asfaloth!

Tuj la blanka ĉevalo forsaltis kaj kuris ventrapide laŭ la lasta stadio de la Vojo. Sammomente la nigraj ĉevaloj saltis suben sur la deklivo persekute, kaj de la Rajdantoj aŭdiĝis terura kriego tia, kian Frodo aŭdis kun hororo en la arbaro de Orient-kvarono malproksime for. Ĝi estis respondita, kaj konsterne al Frodo kaj ties amikoj aperis rapidante el inter la arboj kaj rokoj maldekstre kvar aliaj Rajdantoj. Du rajdis al Frodo, du galopis frenezece al la Transpasejo por malebligi lian eskapon. Ŝajnis al li, ke ili kuras ventrapide kaj daŭre pligrandiĝas kaj pliheliĝas dum iliaj vojoj konverĝis kun la lia.

Frodo retrorigardis momente trans la ŝultro. Li ne plu povis vidi siajn amikojn. La Rajdantoj malantaŭe postrestis: eĉ iliaj ĉevalegoj ne povis konkurenci la rapidecon de la blanka elfa ĉevalo de Glorfindelo. Li denove rigardis antaŭen, kaj espero velkis. Ne ŝajnis eble, ke li atingos la Transpasejon antaŭ ol lin frontos la aliaj, kiuj estis embuskintaj. Li povis vidi klare ilin nun: ŝajnis, ke ili jam forĵetis siajn kapuĉojn kaj nigrajn mantelojn kaj estis vestitaj per blanko kaj grizo. Glavoj nudis en iliaj palaj manoj, kaskoj estis sur iliaj kapoj. Iliaj malvarmaj okuloj ekbrilis, kaj ili alvokis lin per mortminacaj vortoj.

Timo tute plenigis la menson de Frodo. Li ne plu pensis pri sia glavo. Li eligis neniun krion. Li fermis siajn okulojn kaj kroĉiĝis al la kolharoj de l’ ĉevalo. La vento fajfis en liaj oreloj, kaj la sonoriloj sur la jungilaro tintis sovaĝe kaj akre. Ekblovo de terura frido trapikis lin kvazaŭ lanco, dum per lasta plirapidiĝo, kiel flagro de blanka fajro, la elfa ĉevalo, hastante kvazaŭ per flugiloj, pasis ĝuste antaŭ la vizaĝo de la antaŭa Rajdanto.

Frodo aŭdis plaŭdon de akvo. Ĝi ŝaŭmis ĉirkaŭ liaj piedoj. Li sentis subitan puŝiĝon kaj akceliĝon, dum la ĉevalo eliĝis el la rivero kaj baraktis supren laŭ la apika bordo. Li jam transiris la Transpasejon.

Sed la persekutantoj estis proksimaj malantaŭe. Supre de l’ bordo la ĉevalo haltis kaj retroturniĝis henante atakeme. Ĉe rando de l’ akvo sube estis Naŭ Rajdantoj, kaj la animo de Frodo ŝrumpis antaŭ la minaco de iliaj suprenturnitaj vizaĝoj. Li sciis pri nenio, kio malhelpus ilin transiri tiel facile kiel li, kaj al li ŝajnis senutila klopodo eskapi per la longa malcerta pado de la Transpasejo al la limo de Rivendelo, se la Rajdantoj sukcesus transiri. Ĉiuokaze li sentis, ke al li estas urĝe ordonite halti. Denove malamo ekmoviĝis en li, sed li jam ne havis sufiĉan forton por rezisto.

Subite la plej proksima Rajdanto spronis antaŭen sian ĉevalon. Ĝi haltis antaŭ la akvo kaj baŭmis. Per granda fortostreĉo Frodo sidiĝis rekte kaj svingis sian glavon.

– Retroiru! – li kriis. – Reiru al la lando Mordoro, kaj ne plu sekvu min! – Lia voĉo aŭdiĝis maldensa kaj tranĉa en liaj propraj oreloj. La Rajdantoj haltis, sed Frodo ne havis la potencon de Bombadiljo. Liaj malamikoj mokis lin per maldolĉa kaj fridiga ridado.

– Revenu! Revenu! – ili vokis. – Al Mordoro ni kunprenos vin!

– Reiru! – li flustris.

– La Ringon! La Ringon! – ili kriis per mortminacaj voĉoj; kaj tuj ilia ĉefo urĝis sian ĉevalon antaŭen en la akvon, proksime sekvate de du aliaj.

– Je Elbereta kaj Lutiena la Bela, – diris Frodo per lasta klopodo, levante sian glavon, – nek la Ringon nek min vi havos!

Tiam la ĉefo, kiu jam duone transiris la Transpasejon, stariĝis minace sur la piedingoj, kaj levis sian manon. Frodo estis mutigita. Li sentis, ke lia lango gluiĝas al la buŝosupro kaj lia koro forte batadas. Lia glavo rompiĝis kaj falis el lia tremanta mano. La elfa ĉevalo baŭmis kaj snufis. La unua el la nigraj ĉevaloj jam preskaŭ surpaŝis la bordon.

Tiumomente aŭdiĝis bruado kaj flusado: sono de laŭta torento rulanta multajn ŝtonojn. Malklare Frodo vidis, ke la rivero sube leviĝis, kaj laŭ ĝia fluado venis plumkresta ondoĉevalaro. Ŝajnis al Frodo, ke sur la krestoj flagras blankaj flamoj kaj li duone supozis, ke li vidas en la akvo blankajn rajdantojn sur blankaj ĉevaloj kun ŝaŭmantaj kolharoj. La tri Rajdantoj ankoraŭ meze de la Transpasejo estis inunditaj: ili malaperis, subite superonditaj sub kolera ŝaŭmo. La malantaŭaj retrotis konsternite.

Per la lastaj velkantaj sensoj Frodo aŭdis kriojn, kaj al li ŝajnis, ke li vidas, post la Rajdantoj hezitantaj ĉeborde, brilantan figuron el blanka lumo; kaj malantaŭ ĝi kuris multaj ombraj formoj svingantaj flamojn, kiuj flagris ruĝe en la griza nebulo, kiu inundis la mondon.

La nigrajn ĉevalojn plenigis frenezeco, kaj terurite saltante antaŭen ili portis siajn rajdantojn en la rapidan fluson. Ties akraj krioj estis dronigitaj per la bruado de l’ rivero dum ĝi forportis ilin. Poste Frodo sentis sin falanta, kaj la bruo kaj konfuzo ŝajnis leviĝi kaj inundi lin kune kun la malamikoj. Li nenion plu aŭdis aŭ vidis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.