La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 8: La Ŝtuparo de Cirito Ungol

Golumo tiris la mantelon de Frodo kaj siblis pro timo kaj senpacienco.

– Nepras foriri. Necesas ne stari ĉi tie. Rapidu!

Malvolonte Frodo turnis sian dorson al la okcidento kaj sekvis, kiam lia gvidanto kondukis lin eksteren en la mallumon de la oriento. Ili forlasis la arboringon kaj ŝteliris sur la vojo al la montaro. Ankaŭ tiu vojo direktiĝis rekte dum kelka tempo, sed baldaŭ ĝi komencis forkurbiĝi suden, ĝis ĝi alvenis sub la rokŝultregon, kiun ili jam vidis de malproksime. Nigra kaj forpuŝa ĝi baŭmis super ili, pli malhela ol la malhela ĉielo malantaŭe. Krablante sub ĝia ombro la vojo pluiris, kaj ĉirkaŭinte ĝin saltis denove orienten kaj komencis supreniri krute.

Frodo kaj Sam plandadis plu kun koroj malpezaj, ne plu kapablaj ĝeni sin pri sia endanĝereco. La kapo de Frodo estis klinita; lia ŝarĝo denove kurbigis lin. Tuj kiam la granda Krucvojo estis preterpasita, ĝia pezo, preskaŭ forgesita en Itilio, komencis ree plifortiĝi. Nun, sentante, ke la vojo krutiĝas antaŭ liaj piedoj, li rigardis lacege supren; kaj tiam li vidis ĝin, ĝuste kiel Golumo antaŭdiris: la urbon de la Ringofantomoj. Li kaŭris apud la ŝtonoza rando.

Longdekliva valo, profunda ombrogolfo, retroiris foren en la montaron. Sur la alia flanko, iom distance inter la valaj brakoj, alte sur roka sidloko sur la nigraj genuoj de Efelo Duad, staris la muroj kaj turego de Minaso Morgul. Ĉio ĉirkaŭ ĝi estis malhela, tere kaj ĉiele, sed lumo ĝin banis. Ne la enkarcerigita lunlumo antaŭlonge verŝiĝinta tra la marmoraj muroj de Minaso Itil, Turego de la Luno, bela kaj disradia en kavaĵo de la montoj. Pli pala efektive ol la luno velkanta en iu eklipso estis ties lumo nun, flagranta kaj bloviĝanta kiel fetora elspiraĵo de putriĝo, kadavrolumo, lumo kiu nenion prilumis. Sur la muroj kaj turego vidiĝis fenestroj, kiel sennombraj nigraj truoj rigardantaj internen al malpleneco; sed la plej alta etaĝo de la turego turniĝis malrapide, jen laŭ unu direkto jen laŭ l’ alia, grandega fantoma kapo rikananta en la nokton. Momente la tri kunuloj staris tie, kuntiriĝinte, gapante supren per malvolontaj okuloj. Golumo la unua refortiĝis. Ree li urĝe tiris iliajn mantelojn, sed neniun vorton li elparolis. Li preskaŭ trenis ilin antaŭen. Ĉiu paŝo estis kontraŭvola, kaj la tempo ŝajnis malrapidigi sian pasadon, tiel ke dum la intervalo inter levo de piedo kaj ties remeto pasis minutoj de abomeno.

Tiel ili alvenis malrapide al la blanka ponto. Tie la vojo, briletante malforte, transiris rojon meze de la valo, kaj pluiris, serpentumante malrekte supren al la pordo de l’ urbo: nigra faŭko, kiu apertis en la ekstera cirklo de la nordaj muroj. Larĝaj ebenaĵoj kuŝis ambaŭrande de l’ rojo, ombrecaj herbejoj plenaj je palaj blankaj floroj. Ankaŭ tiuj estis lumantaj, belaj tamen forme hidaj, kiel frenezaj figuroj en malkvieta sonĝo; kaj ili disblovis malfortan naŭzan tombodoron; putriĝa fetoro plenigis la aeron. De herbejo al herbejo traarkis la ponto. Figuroj staris tie ĉekape, lerte skulptitaj laŭ formoj homaj kaj bestecaj, sed ĉiuj koruptitaj kaj naŭzaj. La akvo fluanta sube silentis, kaj ĝi vaporis, sed la vaporo leviĝanta de ĝi, kirlanta kaj tordiĝanta ĉirkaŭ la ponton, estis mortige malvarma. Frodo sentis, ke liaj sentumoj vertiĝas kaj lia menso mallumiĝas. Tiam subite, kvazaŭ efikus iu forto alia ol la propra volo, li ekhastis ŝanceliĝe antaŭen, kun la palpaj manoj etenditaj kaj la kapo pendolanta de flanko al flanko. Sam kaj Golumo ambaŭ postkuris lin. Sam kaptis sian mastron per la brakoj, ĝuste kiam li stumblis kaj preskaŭ falis sur sojlo de la ponto.

– Ne tiuvoje! Ne tiuvoje! – flustris Golumo, sed la spiro inter liaj dentoj ŝajnis traŝiri la pezan kvieton kiel fajfilo, kaj li kaŭris teren en teruro.

– Staru firme, sinjoro Frodo! – murmuris Sam en l’ orelon de Frodo. – Revenu! Ne tiuvoje. Golumo diras, ke he, kaj escepte mi konsentas kun li.

Frodo pasigis la manon sur sia frunto kaj forŝiris siajn okulojn de la urbo sur la monteto. La luma turo fascinis lin, kaj li luktis kontraŭ deziro suprenkuri laŭ la brileta vojo al ĝia pordo. Finfine li pene returniĝis, kaj tion farinte li sentis ke la Ringo rezistas, tirante la ĉenon ĉirkaŭ lia kolo; kaj ankaŭ liaj okuloj, kiam li forrigardis, ŝajnis dum momento blindigitaj. La mallumo antaŭ li estis nepenetrebla.

Golumo, rampante tere kvazaŭ timigita besto, jam estis malaperanta en la ombraĵon. Sam subtenante kaj gvidante sian stumblan mastron, sekvis lin laŭeble rapide. Ne malproksime de l’ apuda bordo de l’ rojo troviĝis breĉo en la ŝtonmuro apud la vojo. Tra tiu ili pasis, kaj Sam vidis, ke ili estas sur mallarĝa pado, kiu ekbrilis malforte komence, samkiel la ĉefvojo, ĝis grimpinte sur la herbejoj de venenaj floroj ĝi velkis kaj senlumiĝis, serpentumante malnete supren laŭ la nordaj flankoj de la valo.

Laŭlonge de tiu pado la hobitoj plandumis unu apud la alia, nepovante vidi Golumon antaŭ si, krom kiam li sin turnis por fingrovoke instigi ilin. Tiam liaj okuloj briletis per lumo verda-blanka, eble spegulante la fian brilon de Morgulo, aŭ ĉendite de iu responda humoro interne. Pri tiu venena ekbrilo kaj pri la mallumaj okultruoj Frodo kaj Sam senĉese konsciis, re kaj re retrorigardante timplene trans la ŝultrojn kaj ĉiam denove trenante siajn okulojn al trovo de la senluma pado. Malrapide ili penis antaŭen. Dum ili altiĝadis super la fetoron kaj vaporojn de la venena rojo, ili spiris pli facile kaj iliaj kapoj klariĝis; sed nun iliaj membroj estis lacegaj, kvazaŭ ili marŝus la tutan nokton ŝarĝite, aŭ longe naĝadus kontraŭ peza akvofluo. Finfine ili ne povis pluiri senhalte.

Frodo haltis kaj sidiĝis sur ŝtonon. Ili jam grimpis ĝis la supro de granda bulo de nuda monto. Antaŭ ili estis roko en valoflanko, kaj ĉirkaŭ ties supraĵo la vojo pluiris, ne pli ol larĝa breto kun abismo dekstre; trans la apikan sudan facon de la monto ĝi rampis supren, ĝis ĝi malaperis en la mallumo supre.

– Mi devas ripozi iomete, Sam, – flustris Frodo. – Ĝi pezas sur min, knabo Sam, tre pezas. Mi scivolas kiom longe mi povos porti ĝin? Ĉiuokaze mi devas ripozi antaŭ ol ni risku nin sur tion. – Li indikis la mallarĝan vojeton antaŭe.

– Ĉit! ĉit! – siblis Golumo rapidante al ili. – Ĉit! – Liaj fingroj estis ĉebuŝe kaj li skuis urĝe la kapon. Tirante la manikon de Frodo, li indikis la padon; sed Frodo rifuzis moviĝi.

– Ankoraŭ ne, – li diris, – ankoraŭ ne. – Laceco kaj pli ol laceco premis lin; ŝajnis kvazaŭ peza sorĉo efikus al li mense kaj korpe. – Mi devas ripozi, – li murmuris.

Je tio la timo kaj konsterno de Golumo tiel fortiĝis, ke li denove parolis, siblante malantaŭ sia mano, kvazaŭ por forbari la bruon de nevidataj aŭskultantoj en la aero.

– Ne ĉi tie, ne. Ne ĉi tie ripozi. Stultuloj! Okuloj povas vidi nin. Kiam ili alvenos la ponton, ili vidos nin. Venu for! Grimpu, grimpu! Venu!

– Venu, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Li pravas denove. Ni ne povas resti ĉi tie.

– Bone, – diris Frodo per voĉo distanceca, kvazaŭ de iu parolanta duondorme. – Mi provos. – Lacege li stariĝis.

Sed estis tro malfrue. Tiumomente la roko moviĝis kaj ektremis sub ili. La forta grumbla bruo, pli laŭta ol iam antaŭe, ruliĝis en la tero kaj eĥis en la montaro. Poste laŭ brula subito venis granda ruĝa flagro. Tre fore post la orientaj montoj ĝi saltis sur la ĉielon kaj plaŭdigis sur la minacajn nudojn karmezinon. En tiu valo de ombro kaj malvarma kruela lumo ĝi ŝajnis netolereble perforta kaj feroca. Ŝtonpintoj kaj firstoj kiel noĉitaj tranĉiloj elsaltis en gapa nigro antaŭ la suprentorenta flamo en Gorgoroto. Poste venis krakego de tondro.

Kaj Minaso Morgul respondis. Vidiĝis flagro de brilegaj fulmoj: forkoj bluflamaj risortiĝis el la turego kaj el la ĉirkaŭaj montoj en la malafablajn nubojn. La tero ĝemis; kaj el la urbo leviĝis kriego. Miksite kun akraj altaj voĉoj kvazaŭ de predantaj birdoj, kaj la kriĉa henado de ĉevaloj freneze koleraj kaj timoplenaj, venis ŝira kriego, trema, rapide leviĝanta ĝis trapika tonalto ekster atingo de l’ aŭdado. La hobitoj turniĝis ĝire tiudirekten, kaj ĵetis sin teren, kovrante permane la orelojn.

Kiam ĉesis la terura kriego, retrofalanta per longa naŭzega veo ĝis silento, Frodo malrapide levis sian kapon. Trans la mallarĝa valo, nun preskaŭ egalnivela kun liaj okuloj, la muroj de l’ malica urbo staris, kaj ĝia kaverneca pordo, formita kvazaŭ malfermita buŝo kun brilaj dentoj, gapis malfermite. Kaj tra tiu pordo eliris armeo.

Tiu tuta amaso estis vestita zibele, nigre kiel la nokto. Kontraŭ la palaj muroj kaj la luma pavimo de la vojo Frodo povis vidi ilin, vicon post vico de etaj nigraj figuroj, kiuj marŝis rapide kaj silente, elpasantaj laŭ senfina fluo. Antaŭ ili iris granda rajdistaro moviĝante kiel ordaj ombroj, kaj ĉekape de ili estis unu pli granda ol ĉiuj ceteraj: rajdanto tute nigra, krom ke sur la kapuĉita kapo li portis kronsimilan kaskon, kiu flagris per danĝera lumo. Nun li proksimiĝis al la ponto sube, kaj la gapaj okuloj de Frodo sekvis lin, nekapablaj palpebrumi aŭ forturniĝi. Ĉu tie ne estis la Mastro de l’ Naŭ Rajdantoj, reveninta al la tero por konduki sian fian armeon en batalon? Tie, jes efektive tie estis la marasma reĝo, kies frida mano vundis la Ringoportanton per la mortiga tranĉilo. La malnova vundo pulsis dolore kaj granda frostiĝo disvastiĝis al la koro de Frodo.

Ĝuste kiam trapikis lin tiuj pensoj per timego kaj tenis lin ligita kvazaŭ pro sorĉo, subite haltis la Rajdanto, rekte antaŭ la enirejo de la ponto, kaj post li la tuta amaso staris senmove. Sekvis paŭzo, kompleta silento. Eble la Ringo alvokis la Fantommastron, kaj momente li estis perturbita, sentante iun alian potencon interne de sia valo. Tien kaj tien ĉi turniĝis la malhela kapo kaskita kaj kronita je timo, esplorante la ombrojn per siaj nevideblaj okuloj. Frodo atendis, kiel birdo pro proksimiĝo de serpento, ne kapabla moviĝi. Kaj dum li atendis, li sentis, pli urĝan ol iam ajn antaŭe, la ordonon, ke li surmetu la Ringon. Kvankam forta kiel neniam estis la premo, li jam ne sentis emon cedi al ĝi. Li sciis, ke la Ringo perfidos lin, kaj ke li ne posedas, eĉ se li surmetus ĝin, la potencon fronti al la Morgula reĝo – ankoraŭ ne. Jam ne plu estis respondo al tiu ordono en lia propra volo, kvankam ĝi estis senespere timigita, kaj li sentis sur si nur batadon de forta potenco de ekstere. Tiu kaptis lian manon, kaj dum Frodo mense rigardis, ne volante tion sed provizore retenite (kvazaŭ li rigardus iun malnovan rakonton malproksiman), ĝi movis la manon colon post colo al la ĉeno ĉirkaŭ lia kolo. Tiam lia propra volo ekvigliĝis; malrapide ĝi devigis la manon reiri kaj serĉi ion alian, ion kaŝitan apud lia brusto. Malvarma kaj malmola ĝi ŝajnis, kiam lia kroĉo ekprenis ĝin: la flakoneton de Galadriela, tiom longe valoritan, kaj preskaŭ forgesitan ĝis tiu horo. Kiam li tuŝis ĝin, dum kelka tempo ĉia pensado pri la Ringo estis forbarita de lia menso. Li suspiris kaj klinis la kapon.

Tiumomente la Fantomreĝo turnis sin, spronis sian ĉevalon kaj rajdis trans la ponton, kaj lia tuta malhela armeo sekvis lin. Eble la elfaj kapuĉoj defiis liajn nevideblajn okulojn, kaj la menso de lia eta malamiko, refortigite, flankenturnis liajn pensojn. Sed li hastis. Jam la horo sonoris, kaj ordonite de sia granda Mastro li devis marŝi milite en la okcidenton.

Baldaŭ li forpasis, kiel ombro en ombron, laŭ la serpentuma vojo, kaj daŭre post li transiris la ponton la nigraj vicoj. Tiel granda armeo neniam eliris el tiu valo post la tagoj de l’ potenco de Isilduro; neniu amaso tiel danĝera kaj armile forta ĝis nun atakis la travadejon de Anduino; kaj tamen ĝi estis nur unu kaj ne la plej granda el la armeoj, kiujn Mordoro nun ekspedis.

Frodo ekmoviĝis. Kaj subite lia koro turniĝis al Faramiro. “La ŝtormo finfine komenciĝis, – li pensis. – Tiu granda plenarmaĵo da lancoj kaj glavoj direktiĝas al Osgiliado. Ĉu Faramiro transiros ĝustatempe? Li antaŭvidis tion, sed ĉu li konis la horon? Kaj kiuj nun povas defendi la travadejojn, kiam venos la Reĝo de l’ Naŭ Rajdantoj? Kaj aliaj armeoj venos. Mi tro malfruis. Ĉio estas perdita. Mi prokrastis survoje. Ĉio estas perdita. Eĉ se mia komisio plenumiĝos, neniu ajn iam scios. Al neniu mi povos raporti. Estos vane”. Venkite de malforteco li ekploris. Kaj daŭre la armeo de Morgulo transiris la ponton. Poste je granda distanco, kvazaŭ ĝi venus el memoroj pri la Provinco, iun sunluman frumatenon, kiam vokis la tago kaj pordo malfermiĝis, li aŭdis la voĉon de Sam: “Vekiĝu, sinjoro Frodo! Vekiĝu!” Se la voĉo aldonus: “Via matenmanĝo estas preta”, li apenaŭ surpriziĝus. Certe Sam urĝis.

– Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ili foriris.

Aŭdiĝis malklara sonoro. La pordego de Minaso Morgul estis fermita. La lasta vico da lancistoj jam malaperis sur la vojo. La turego ankoraŭ rikanis transvale, sed la lumoj en ĝi forvelkis. La tuta urbo retrofalis en malhelan meditan ombrecon kaj silenton. Tamen ankoraŭ ĝi estis plena je gvatemo.

– Vekiĝu, sinjoro Frodo! Ili foriris, kaj ankaŭ ni prefere iru. Ankoraŭ io vivas en tiu loko, io kun okuloj, aŭ vidanta menso, se vi komprenas min; kaj ju pli longe ni restados en unu loko, des pli baldaŭ ĝi malkovros nin. Ek al, sinjoro Frodo!

Frodo levis sian kapon kaj stariĝis. Malespero ne forlasis lin, sed la malforteco forpasis. Li eĉ malgaje ridetis, sentante nun jam tiel klare, kiel antaŭ momento li sentis la malon, ke tion, kion li devos fari, li devos fari, se eble, kaj estas flanka afero, ĉu Faramiro, Aragorno, Elrondo, Galadriela, Gandalfo aŭ iu alia iam scios pri tio. Li kaptis sian bastonon per unu mano, la flakoneton per la alia. Kiam li vidis, ke la klara lumo jam ŝveliĝas tra liaj fingroj, li ŝovis ĝin en sian sinon kaj tenis ĝin kontraŭ sia koro. Poste turninte sin for de la urbo Morgulo, jam ne pli ol griza brilaĵeto aliflanke de la malhela abismo, li pretiĝis sekvi la vojon supren.

Ŝajne Golumo forrampis laŭ la breto en la mallumon antaŭe, kiam malfermiĝis la pordego de Minaso Morgul, lasinte la hobitojn tie, kie ili kuŝis. Li nun revenis rampe kun klakantaj dentoj kaj klakigitaj fingroj.

– Stulte! Malsaĝe! – li siblis. – Rapidu! Ili ne supozu, ke forpasis la danĝero. Ĝi ne forpasis. Rapidu!

Ili ne respondis, sed ili sekvis lin sur la grimpan breton. Tiu malmulte plaĉis al ambaŭ ili, eĉ ne post frontado al tiomaj aliaj riskoj; sed ĝi ne longe daŭris. Baldaŭ la pado alvenis rondan angulon, kie denove elŝvelis montoflanko, kaj tie ĝi subite eniris mallarĝan aperturon en la roko. Ili atingis la unuan ŝtuparon, pri kiu Golumo parolis. La mallumo estis preskaŭ kompleta, kaj malmulton ili povis vidi post braketendo; sed la okuloj de Golumo brilis pale, plurajn futojn supre, kiam li returnis sin al ili.

– Singarde! – li flustris. – ŝtupoj. Multaj ŝtupoj. Necesas singardi.

Singardo certe necesis. Frodo kaj Sam komence malstreĉiĝis, havante jam muron ambaŭflanke, sed la ŝtuparo estis preskaŭ tiel kruta kiel eskalo, kaj dum ili grimpis ĉiam pli supren, ili pli kaj pli konsciiĝis pri la longa nigra forfalo malantaŭe. Kaj la ŝtupoj estis mallarĝaj, kun malegalaj interspacoj, kaj ofte trompaj: ili estis trivitaj kaj glataj ĉerande, kaj iuj estis rompitaj, kaj iuj fendiĝis pro surmetita piedo. La hobitoj baraktis pluen, ĝis fine ili kroĉiĝadis furioze fingre al la ŝtupoj antaŭ ili, kaj devigis siajn dolorajn genuojn kurbiĝi kaj rektiĝi; kaj ĉiam, dum la ŝtuparo tranĉis vojon pli profunden en la apikan monton, la rokmuroj leviĝis pli kaj pli alte super iliaj kapoj.

Finfine, ĝuste kiam ili sentis, ke ili kapablas nenion pli toleri, ili vidis la okulojn de Golumo subenrigardi al ili.

– Ni jam grimpis, – li flustris. – L’ unua ŝtuparo jam eksas. La lertaj hobitoj grimpis tiel alten, tre lertaj hobitoj. Nur kelkaj pliaj ŝtupetoj kaj finite, jes.

Kapkirliĝa kaj tre laca Sam kun Frodo en sekvo laŭrampis la lastan ŝtupon, kaj tie ili sidiĝis frotante siajn krurojn kaj genuojn. Ili troviĝis en profunda malhela trapasejo, kiu ŝajnis plu supreniri antaŭ ili, kvankam malpli krute kaj senŝtupe. Golumo ne permesis, ke ili ripozu longe.

– Estas ankoraŭ unu ŝtuparo, – li diris. – ŝtuparo multe pli longa. Ripozu kiam ni atingos la supron de l’ proksima ŝtuparo. Ankoraŭ ne.

Sam ĝemis kaj demandis:

– ĉu pli longa, vi diris?

– Jes, jess, pli longa, – diris Golumo. – Sed ne tiom malfacila. La hobitoj jam grimpis la Rektan Ŝtuparon. Poste venas la Serpentuma Ŝtuparo.

– Kaj kio poste? – demandis Sam.

– Ni vidos, – diris Golumo mallaŭte. – Ho jes, ni vidos!

– Al mi ŝajnas, ke vi diris, ke troviĝas tunelo, – diris Sam. – Ĉu ne estas tunelo aŭ io trairota?

– Ho jes, troviĝas tunelo, – diris Golumo. – Sed la hobitoj povos ripozi antaŭ ol provi ĝin. Se ili trapasos tiun, ili estos proksimaj al la supro. Tre proksimaj, se ili trapasos. Ho jes!

Frodo tremetis. La grimpado ŝvitigis lin, sed li jam sentis sin malvarma kaj humida, kaj en la trapasejo estis frosta trablovo de la nevideblaj altaĵoj supre. Li stariĝis kaj skuis sin.

– Nu, ni pluiru! – li diris. – Ĉi tie ne estas taŭga sidloko.

La trapasejo ŝajnis etendiĝi tra mejloj, kaj ĉiam la frosta aero transfluis ilin, fortiĝante dum ilia progreso al malvarmega vento. La montoj ŝajnis klopodi per sia venena spiro senkuraĝigi ilin, forturni ilin de l’ sekretoj de la altejoj, aŭ forblovi ilin en la mallumon malantaŭe. Ili nur konsciis, ke ili atingis la finon, kiam subite ne plu estis muro dekstre. Ili povis vidi nur tre malmulton. Grandaj nigraj senformaj amasoj kaj profundaj grizaj ombroj baŭmis antaŭ ili kaj ĉirkaŭ ili, sed de tempo al tempo malakra ruĝa lumo flagris supren sub la malalta nubaro, kaj momente ili konsciiĝis pri altaj pintoj, antaŭe kaj ambaŭflanke, kvazaŭ pilastroj apogantaj vastan subfleksiĝantan tegmenton. Ŝajnis, ke ili suprengrimpis multajn centojn da futoj sur larĝan breton. Klifo troviĝis maldekstre kaj abismo dekstre.

Golumo gvidis ilin proksime laŭ la klifo. Provizore ili ne plu grimpis, sed la tereno estis jam pli malglata kaj danĝera en la mallumo, kaj troviĝis sur la vojo blokoj kaj buloj da falintaj ŝtonoj. Ilia irado estis malrapida kaj singardema. Kiom da horoj pasis, post kiam ili eniris la Morgulan Valon, nek Sarn nek Frodo povis plu diveni. La nokto ŝajnis senfina.

Finfine ili denove konsciiĝis pri muro baŭmanta, kaj denove malfermiĝis antaŭ ili ŝtuparo. Denove ili haltis, kaj denove ili komencis grimpi. La supreniro estis longa kaj laciga; sed tiu ĉi ŝtuparo ne fosis en la montflankon. Ĉi tie la grandega klifsurfaco kliniĝis malantaŭen, kaj la pado serpentume kurbiĝis tien-reen sur ĝi. Unuloke ĝi flankiĝis dekstren al la rando de l’ malhela abismo, kaj Frodo ekrigardante suben vidis sub si kiel vastan profundan ŝakton la grandan ravinon kape de la Morgula Valo. En ties profundo ekbrilis kvazaŭ lumbrika fadeno la fantoma vojo de la mortinta urbo ĝis la Sennoma Pasejo. Li haste forturnis sin.

Pluen kaj supren la ŝtupvojo kurbis kaj rampis, ĝis fine per lasta etendiĝo mallonga kaj rekta ĝi elrampis sur alian nivelon. La pado estis forturniĝinta de la ĉefa trapasejo en la granda ravino, kaj ĝi nun sekvis sian propran danĝeran vojon sube de malpli granda fendejo inter la pli altaj regionoj de Efelo Duad. Malklare la hobitoj povis vidi altajn pilierojn kaj akrangulajn pinaklojn el ŝtono ambaŭflanke, inter kiuj estis grandaj fendaĵoj kaj dissplitaĵo el ŝtono pli nigraj ol la nokto, kies forgesitaj vintroj jam delonge maĉis kaj ĉizelis la sensunan ŝtonon. Kaj nun la ruĝa lumo sur la ĉielo ŝajnis pli forta; kvankam ili ne povis scii, ĉu terura mateno efektive venas al tiu ĉi ombra loko, aŭ ĉu ili vidas nur la flamon de ia granda perfortaĵo de Saŭrono dum la turmentado de Gorgoroto transmontare. Antaŭ si, tre malproksime kaj ankoraŭ tre alte super si, Frodo suprenrigardante vidis, laŭ sia supozo, la veran verton de tiu ĉi malfacilega vojo. Antaŭ la malafabla ruĝo de l’ orienta ĉielo estis vidigita fendego sur la plej supra firsto, malvasta, profunde elmordita inter du nigraj ŝultroj; kaj sur ambaŭ ŝultroj estis po korno el ŝtono.

Li paŭzis kaj rigardis pli atente. La korno maldekstra estis alta kaj svelta; kaj en ĝi flamis ruĝa lumo, aŭ eble la ruĝa lumo en la lando transa brilis tra truo. Li nun vidis, ke tio estas nigra turego ŝvebanta super la fora pasejo.

– Al mi ne plaĉas ties aspekto! – diris Sam. – Do tiu ĉi via sekreta vojo estas finfine gardata, – li graŭlis, sin turninte al Golumo. – Kiel vi la tutan tempon sciis, supozeble?

– Ĉiuj vojoj estas gardataj, jes, – diris Golumo. – Kompreneble tiel. Sed la hobitoj devos provi iun vojon. Tiu vojo eble estas malplej gardata. Eble ili ĉiuj foriris al granda batalo, eble!

– Eble, – gruntis Sam. – Nu, ĝi ŝajnas ankoraŭ tre malproksima kaj longa vojo supren, ĝis ni alvenos tien. Kaj troviĝas ankoraŭ la tunelo. Mi opinias, ke nun vi devus ripozi, sinjoro Frodo. Mi ne scias, kioma horo tage aŭ nokte estas, sed ni vojaĝas seninterrompe dum horoj kaj horoj.

– Jes, ni devas ripozi, – diris Frodo. – Ni trovu iun angulon for de la vento kaj renovigu nian forton por la lasta etapo.

Ĉar tia li supozis ĝin. La teruraĵoj de la lando post ĝi kaj la tiea farotaĵo, ŝajnis malaktualaj, ankoraŭ tro foraj por ĝeni lin. Lia tuta menso direktiĝis al trairo aŭ transiro de tiuj nepenetreblaj muro kaj gardado. Se nur li faras tiun neeblaĵon, poste iel la komisio estus plenumota, aŭ tiel ŝajnis al li dum tiu malhela horo de laceco, ankoraŭ penante en la ŝtonaj ombroj sub Cirito Ungol.

En malluma fendo inter du grandaj rokpilastroj ili sidiĝis: Frodo kaj Sam iom interne, kaj Golumo kaŭris surtere proksime al la elirejo. Tie la hobitoj englutis tion, kion ili supozis la lasta manĝo antaŭ la descendo en la Sennoman Landon, eble la lasta manĝo, kiun ili iam manĝos kune. Iom el la nutraĵo de Gondoro ili konsumis, kaj oblatojn el la elfa vojpano, kaj ili iom trinketis. Sed pri la akvo ili konservemis kaj prenis nur sufiĉe por malseketigi siajn sekajn buŝojn.

– Mi scivolas, kiam ni denove trovos akvon? – diris Sam. – Sed supozeble tie transe ili ankaŭ trinkas, ĉu? Orkoj trinkas, ĉu ne?

– Jes, ili trinkas, – diris Frodo. – Sed ni ne parolu pri tio. Tia trinkaĵo ne taŭgas por ni.

– Sekve tiom pli necesas plenigi niajn akvujojn, – diris Sam. – Sed ĉi tie ne estas akvo: nek bruon nek tinton mi aŭdis. Kaj ĉiuokaze Faramiro diris, ke ni trinku neniom da akvo en Morgulo.

– Neniu akvo fluanta el Imlado Morgul, estis liaj vortoj, – diris Frodo. – Ni jam ne estas en tiu valo, kaj se ni trovus fonton, tiu fluus en ĝin sed ne el ĝi.

– Mi ne fidus al ĝi, – diris Sam, – ne ĝis mi mortus pro soifo. Tiu ĉi loko sentiĝas mise. – Li snufis. – Kaj odorante, mi konjektas. Ĉu vi rimarkas tion? Stranga odoro, premaera. Mi ne ŝatas ĝin.

– Tute nenion mi ŝatas ĉi tie, – diris Frodo, – nek ŝtupon nek ŝtonon, nek spiron nek oston. Tero, aero kaj akvo ĉiuj ŝajnas malbenitaj. Sed tien kondukas nia vojo.

– Jes, tio estas vera, – diris Sam. – Kaj ni tute ne estus ĉi tie, se ni scius pli pri la loko antaŭ ol ni ekvojaĝis. Sed supozeble okazas ofte tiel. La bravaĵoj en la malnovaj rakontoj kaj kantoj, sinjoro Frodo: aventuroj mi kutime nomis ilin. Mi kutimis pensi, ke tiuj estas aferoj, kiujn la mirindaj personoj en la rakontoj eliris serĉi, ĉar ili deziris ilin, ĉar ili estis stimulaj kaj la vivo estis iom malvigla, speco de sporto, kiel oni povus diri. Sed ne estas tiel en la rakontoj vere gravaj, nek en tiuj, kiuj restas en la menso. Personoj ŝajnis nur hazarde trafi ilin, kutime tien kondukis ilia vojo, kiel vi esprimis tion. Sed mi supozas, ke ili disponis multajn eblecojn, kiel ni, por retroiri, sed tion ne faris. Kaj se ili farus, ni tion ne scius, ĉar ili estus forgesitaj. Ni aŭdas pri tiuj, kiuj simple pluiris, kaj ne ĉiuj al bona fino, komprenu; almenaŭ ne al tia fino, kian la personoj interne de rakonto kaj ne ekstere nomas fino bona. Vi komprenas: veni hejmen kaj trovi ĉion en ordo, kvankam ne tute sama, kiel maljuna sinjoro Bilbo. Sed tiuj ne estas ĉiam la plej preferindaj rakontoj, kvankam ili eble estas la preferinde partoprenataj rakontoj! Mi scivolas, en kian rakonton ni enfalis.

– Mi scivolas, – diris Frodo. – Sed mi ne scias. Kaj tiel estas en reala rakonto. Pripensu iun ajn, kiun vi ŝatas. Vi eble scias, aŭ divenas, kia rakonto ĝi estas, ĉu feliĉfina ĉu tristfina, sed la personoj en ĝi ne scias tion. Kaj vi ne deziras, ke ili sciu.

– Ne, sinjoro, kompreneble ne. Bereno, ekzemple, li ja ne supozis, ke li ricevos tiun Silmarilon de la Fera Krono en Tangorodrimo, kaj tamen li jes, kaj tio estis loko pli malbona kaj danĝero pli nigra ol la niaj. Sed tio estas longa rakonto, kompreneble, kaj pludaŭras post la feliĉo kaj en la malĝojon kaj preteren. Kaj la Silmarilo pluiris kaj alvenis Erendilon. Kaj vidu, sinjoro, mi neniam pli frue pensis pri tio! Ni havas... vi ja havas iom el ties lumo en tiu stelvitro, kiun la Damo donis al vi! Nu, pripensinde, ni ankoraŭ estas en la sama rakonto! Ĝi daŭras plu. Ĉu la grandaj rakontoj neniam finiĝas?

– Ne, ili neniam finiĝas kiel rakontoj, – diris Frodo. – Sed la personoj en ili venas kaj foriras, kiam finiĝas ilia parto. Nia parto finiĝos. Pli aŭ malpli baldaŭ.

– Kaj tiam ni povos havi iom da ripozo kaj iom da dormo, – diris Sam. Li ridis malgaje. – Kaj ĝuste tion mi aludas, sinjoro Frodo. Mi aludas senornaman ordinaran ripozon, kaj dormon, kaj vekiĝon al mateno de laboro enĝardena. Mi timas, ke nur tion mi esperas la tutan tempon. Ĉiuj grandaj gravaj projektoj ne konvenas al miaspeculoj. Tamen, mi scivolas, ĉu ni iam inkluziviĝos en kantoj kaj rakontoj. Ni troviĝas en unu, kompreneble; sed mi volas diri: envortigite, vi scias, rakontite apudfajruje, aŭ voĉlegite el granda librego kun ruĝaj kaj nigraj literoj, jarojn kaj jarojn poste. Kaj oni diros: “Ni aŭdu pri Frodo kaj la Ringo!” Kaj oni diros: “Jes, tio estas unu el miaj plej ŝatataj rakontoj. Frodo estis tre kuraĝa, ĉu ne, paĉjo?” – “Jes, knabo mia, la plej fama el la hobitoj, kaj tio estas granda pretendo”.

– Ĝi estas pretendo multe tro granda, – diris Frodo kaj ridis longan klaran ridon el la koro. Tia sono ne estis aŭdita en tiuj lokoj ekde kiam Saŭrono venis al Mez-Tero. Al Sam subite ŝajnis, ke ĉiuj aŭskultas kaj la altaj rokoj kliniĝis super ili. Sed Frodo ne atentis ilin; li ridis denove. – Nu, Sam, aŭdi vin tiel gajigas min, kvazaŭ la rakonto estus jam verkita. Sed vi ellasis unu el la ĉefaj rolantoj: Samsaĝo la bravkora. “Mi volas aŭdi pli pri Sam, paĉjo. Kial oni ne inkluzivis pli el liaj paroloj, paĉjo? Tiu plaĉas al mi, ĝi ridigas min. Kaj Frodo ne progresus tiel bone sen Sam, ĉu ne, paĉjo?”

– Vidu, sinjoro Frodo, – diris Sam, – ne indas moki. Mi parolis serioze.

– Ankaŭ mi, – diris Frodo, – kaj daŭre seriozas. Ni impetas iom tro rapide. Vi kaj mi, Sam, ankoraŭ estas implikitaj en la plej malagrablaj partoj de la rakonto, kaj estas nur tro verŝajne, ke iuj diris ĉipunkte: “Fermu jam la libron, paĉjo; ni ne volas legi plu”.

– Eble, – diris Sam, – sed ne mi estus tion diranta. Aferoj faritaj, finitaj kaj inkluzivitaj en la grandaj rakontoj estas alispecaj. Nu, eĉ Golumo eble valorus en la rakonto, ĉiuokaze pli valorus, ol kiam li nin apudas. Kaj ankaŭ li mem iam ŝatis rakontojn, laŭ lia propra atesto. Mi scivolas, ĉu li supozas sin heroo aŭ la malbonulo? Golumo! – li vokis. – Ĉu plaĉus al vi esti la heroo; nu, kien li denove malaperis?

Mankis signo pri li ĉe la enirejo de ilia ŝirmejo kaj en la proksimaj ombroj. Li ja rifuzis ilian nutraĵon, kvankam kiel kutime li akceptis buŝplenon da akvo; kaj poste li ŝajnis kunvolviĝi dormonte. Ili supozis, ke almenaŭ unu el liaj celoj dum lia longa foresto dum la antaŭa tago estis ĉasi manĝaĵon propragustan; kaj nun li evidente forŝteliĝis denove, dum ili parolis. Sed por kio ĉi-foje?

– Al mi ne plaĉas lia forŝteliro senaverta, – diris Sam. – Kaj plej malplaĉas nuntempe. Li certe ne serĉas manĝaĵon ĉi-supre, krom se ekzistas iu roko, kiun li frandas. Vidu, eĉ musko tute mankas.

– Ne valoras zorgiĝi pri li nun, – diris Frodo. – Ni ne povus veni tiel malproksimen, eĉ ne en vidodistanco de la trapasejo, sen li, kaj tial ni devas toleri liajn morojn. Se li perfidemas, li perfidemas.

– Tamen mi preferus, ke li estu videbla, – diris Sam. – Tiom pli, se li perfidemas. Ĉu vi memoras, ke li neniam konsentis diri, ĉu la pasejo estas gardata aŭ ne? Kaj nun ni vidas tie turegon; eble ĝi estas malplena, eble ne. Ĉu vi opinias, ke li iris alkonduki ilin, orkojn, aŭ kio ili estas?

– Ne, tion mi ne supozas, – respondis Frodo. – Eĉ se li okupiĝas pri iu misaĵo, kaj supozeble tio ne malverŝajnas. Mi ne supozas, ke temas pri tio: ne por alkonduki orkojn, aŭ iujn servistojn de l’ Malamiko. Kial atendi ĝis nun, kaj travivi la penadon de la grimpo, kaj tiom proksimiĝi al la lando, kiun li timas? Li verŝajne povis perfidi nin al la orkoj multfoje de kiam ni renkontis lin. Ne, se estas io, tio certe estas iu privata truketo de li mem, kiun li supozas tute sekreta.

– Nu, supozeble vi pravas, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Kvankam tio ne tre konsolas min. Mi certe ne eraras; sendube li transdonus min al orkoj, volonte kaj senhezite. Sed mi forgesis lian trezoron. Ne, mi supozas, ke la tutan tempon temis pri La trezoro por kompatinda Smeagolo. Tio estas la sola koncepto de ĉiuj liaj intrigetoj, se tiajn li havas. Sed kiel gvidado de ni ĉi tien helpos lin tiurilate, tion mi ne kapablas diveni.

– Tre probable li mem ne kapablas tion diveni, – diris Frodo. – Kaj mi ne opinias, ke li havas en la konfuzita kapo nur unu klaran projekton. Mi opinias, ke efektive li parte klopodas protekti la trezoron kontraŭ la Malamiko kiel eble plej longe. Ĉar estus fina katastrofo por li, se la Malamiko akirus ĝin. Kaj aliflanke, eble li nur pacience atendas hazardan okazon.

– Jes, Putorulo kaj Fetorulo, kiel mi diris pli frue, – diris Sam. – Sed ju pli ili proksimiĝos al la lando de la Malamiko, des pli simila al Fetorulo iĝos Putorulo. Atentu mian diron: se iam ni alvenos la pasejon, li ne permesos, ke ni efektive translimigu la trezoregon sen iaspeca interveno.

– Ni ankoraŭ ne alvenis tien, – diris Frodo.

– Ne, sed prefere ni sentinelu ĝis tiam. Se ni estos surprizitaj, Fetorulo sufiĉe rapide superulos. Malgraŭ tio, estos sendanĝere, se vi nun dormetos, mastro. Sendanĝere, se vi kuŝos proksime al mi. Mi vere ĝojus vidi vin dormanta. Mi gardos vin; kaj ĉiuokaze, se vi kuŝos proksime, en mia ĉirkaŭbrako, neniu povos veni al vi palpe sen tio, ke via Sam scios tion.

– Dormi! – diris Frodo kaj suspiris, kvazaŭ en dezerto li vidus miraĝon friske verdan. – Jes, eĉ ĉi tie mi povus dormi.

– Dormu do, mastro! Kuŝigu vian kapon sur mian sinon.

Kaj tiel Golumo trovis ilin horojn poste, kiam li revenis, rampante ŝtelire laŭ la pado el la mallumo antaŭe. Sam sidis apogite de la ŝtono, kun la kapo falinta flanken kaj peza spirado. Sur lia sino kuŝis la kapo de Frodo, droninta en profunda dormo; sur lia blanka frunto kuŝis unu el la brunaj manoj de Sam, kaj la alia kuŝis malpeze sur la brusto de l’ mastro. Trankvilo vidiĝis sur ambaŭ vizaĝoj.

Golumo rigardis ilin. Stranga esprimo trapasis lian magran malsatan vizaĝon. La ekbrilo forvelkis el liaj okuloj, kaj ili iĝis malklaraj kaj grizaj, maljunaj kaj lacaj. Dolorspasmo ŝajnis tordi lin, kaj li forturniĝis, retrogvatante al la pasejo, skuante sian kapon, kvazaŭ okupite de ia interna debato. Poste li revenis, kaj malrapide etendinte la treman manon tre singarde li tuŝis la genuon de Frodo. Tiu tuŝo estis preskaŭ kareso. Dum momenteto, se iu el la dormantoj vidus lin, li supozus rigardi maljunan lacan hobiton, ŝrumpintan pro la jaroj, kiuj portis lin multe preter lian tempon, preter amikojn kaj parencojn, kaj la kampojn kaj rojojn de l’ juneco, maljunan malsatan kompatindulon.

Sed pro tiu tuŝo Frodo ekmoviĝis kaj elkriis mallaŭte dum la dormo, kaj tuj Sam estis vigle maldorma. Lia unua vidaĵo estis Golumo – “palpanta la mastron”, laŭ lia supozo.

– Hej, vi! – li diris malmilde. – Kion vi faraĉas?

– Nenion, nenion, – diris Golumo mallaŭte. – Afabla mastro!

– Sendube, – diris Sam. – Sed kie vi estadis, ŝtelirante foren kaj reen, maljuna kanajlo?

Golumo retiriĝis, kaj verda ekflagro ekbrilis sub liaj pezaj palpebroj. Preskaŭ araneeca li nun aspektis, kaŭrante malantaŭen sur la kurbaj membroj kaj kun elstaraj okuloj. Jam pasis la momenteto, nerevokeble.

– ŝtelirante, ŝtelirante! – li siblis. – La hobitoj ĉiam tre ĝentilas, jes. Ho, afablaj hobitoj! Smeagolo gvidas ilin laŭ sekretaj vojoj, kiujn neniu alia scius trovi. Laca li estas, soifa li estas, jes soifa; kaj li gvidas ilin kaj li serĉas padojn, kaj ili diras: ŝteliri, ŝteliri. Tre afablaj amikoj, ho jes, mia trezoro, tre afablaj.

Sam sentis sin iom rimorsa, tamen ne pli fidema.

– Pardonpete, – li diris. – Mi bedaŭras, sed vi abrupte vekis min. Kaj mi devis ne dormi, kaj tio iom akrigis min. Sed sinjoro Frodo tiom lacas, ke mi petis lin fermi la palpebrojn, kaj, nu, tia estas la afero. Pardonpete. Sed kie vi efektive estis?

– Ŝteliris, – diris Golumo, kaj la verda ekbrilo ne forlasis liajn okulojn.

– Ho, tre bone, – diris Sam, – laŭ via volo! Supozeble ne malproksime de la vero. Kaj nun ni prefere ĉiuj ŝteliru kune. Kioma horo estas? Ĉu estas hodiaŭ aŭ morgaŭ.

– Estas morgaŭ, aŭ hodiaŭ estis morgaŭ, kiam la hobitoj ekdormis. Tre stulte, tre danĝere, se kompatinda Smeagolo ne ŝtelirus sentinele.

– Mi opinias, ke ni ĉiuj baldaŭ tediĝos pri tiu vorto, – diris Sam. – Sed ne ĝenu vin. Mi vekos la mastron. – Li delikate forpuŝis la hararon de l’ frunto de Frodo, kaj kliniĝinte suben alparolis lin mallaŭte.

– Vekiĝu, sinjoro Frodo! Vekiĝu!

Frodo ekmoviĝis kaj malfermis siajn okulojn, kaj ridetis vidante la vizaĝon de Sam klinitan super li.

– Vekas min frue, ĉu ne, Sam? – li diris. – Estas ankoraŭ mallume!

– Jes, estas ĉiam mallume ĉi tie, – diris Sam. – Sed Golumo revenis, sinjoro Frodo, kaj li diras, ke estas morgaŭ. Do ni devas marŝi plu. La lasta etapo.

Frodo profunde enspiris kaj sidiĝis.

– La lasta etapo! – li diris. – Saluton, Smeagolo! Ĉu trovis nutraĵon? ĉu vi entute ripozis?

– Nenian nutraĵon, nenian ripozon, nenion por Smeagolo, – diris Golumo. – Li estas ŝtelirinto.

Sam klakigis la langon, sed bridis sin.

– Ne parolu tiel pri vi, Smeagolo, – diris Frodo. – Tio estas malprudenta, ĉu ĝi veras aŭ ne.

– Smeagolo devas akcepti, kion oni donas, – respondis Golumo. – Kaj tiun nomon donis al li afabla mastro Samsaĝo, tre scioplena hobito.

Frodo rigardis al Sam.

– Jes, sinjoro, – li diris. – Mi efektive uzis tiun vorton, subite vekiĝinte kaj tiel plu kaj trovinte lin apuda. Mi diris, ke mi pardonpetas, sed baldaŭ mi ne plu sentos tion.

– Do lasu ĝin, ĉu ne, – diris Frodo. – Sed nun ŝajnas, ke ni venis al la punkto, vi kaj mi, Smeagolo. Diru al mi. Ĉu ni mem povos trovi la ceteran vojon? Ni povas vidi la pasejon, enirvojon, kaj se ni povas jam trovi ĝin, supozeble oni povas diri, ke finiĝis nia interkonsento. Vi faris laŭ via promeso, kaj vi estas libera: libera reiri al nutraĵo kaj ripozo, kien ajn vi volas iri, krom al servistoj de la Malamiko. Kaj iam mi eble rekompencos vin, mi aŭ tiuj, kiuj memoros min.

– Ne, ne, ankoraŭ ne, – Golumo vekriis. – Ho ne! Hi ne povas mem trovi la vojon, ĉu? Ho ne efektive. Venos la tunelo. Smeagolo devas pluiri. Sen ripozo. Sen nutraĵo. Ankoraŭ ne.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.