La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 7: En la domo de Tom Bombadiljo

La kvar hobitoj transpaŝis la larĝan ŝtonan sojlon kaj ekstaris senmove, palpebrumante. Ili troviĝis en longa malalta ĉambro, plenigita de lumo per lampoj svingiĝantaj de la tegmentotraboj; kaj sur la tablo el malhela polurita ligno staris multaj kandeloj, altaj kaj flavaj, brulantaj hele.

Sur seĝo aliflanke de la ĉambro fronte al la dompordo, sidis virino. Ŝiaj longaj flavaj haroj ondiĝis laŭ ŝiaj ŝultroj, ŝia robo estis verda, verda kiel junaj karikoj, trastriita de arĝento kiel roseroj, kaj ŝia zono estis el oro, formita kiel ĉeno da iridoj enkrustitaj de l’ palbluaj okuloj de miozotoj. Ĉirkaŭ ŝiaj piedoj en larĝaj ujoj el verda kaj bruna fajenco flosis blankaj nimfeoj, tiel ke ŝi ŝajnis surtronigita meze de lageto.

– Envenu, bonaj gastoj! – ŝi diris, kaj dum la parolo ili konstatis, ke tio estis ŝia klara voĉo, kiun ili aŭdis kantantan. Ili faris kelkajn timemajn paŝojn en la ĉambron, kaj komencis profunde riverenci, sentante sin strange surprizitaj kaj mallertaj, kiel homoj, kiuj, frapinte sur pordo de dometo por peti tason da akvo, ricevis respondon de bela juna elfreĝino vestita per vivantaj floroj. Sed antaŭ ol ili povis ekparoli, ŝi saltis facile super kaj trans la nimfeujojn, kaj kuris ridante al ili; kaj dum la kuro ŝia robo siblis mallaŭte, kiel vento tra la florbordoj de rivero.

– Venu, karaj uloj! – ŝi diris, kaptante la manon de Frodo. – Ridu, gajiĝu! Mi estas Orbero, filino de l’ Rivero. – Tiam ŝi preterpasis ilin kaj, ferminte la pordon, ŝi turnis al ĝi sian dorson, kun la blankaj brakoj dismetitaj trans ĝi. – Ni elfermu la nokton! – ŝi diris. – Ĉar vi ankoraŭ timas, eble, nebulon, arbombrojn, profundan akvon kaj aĵojn sovaĝajn. Timu nenion! Ĉar hodiaŭ nokte vi estas sub la tegmento de Tom Bombadiljo.

La hobitoj ŝin rigardis mirante; kaj ŝi rigardis unuope ilin kaj ridetis.

– Bela damo Orbero! – diris Frodo finfine, sentante sian koron emociiĝi pro ĝojo, kiun li ne komprenis. Li staris kiel li foje staris sorĉite de belaj elfaj voĉoj, sed la nuna sorĉo, kiun li spertis, estis malsama: malpli akra kaj nobla estis la plezuro, sed pli profunda kaj pli proksima al la mortema koro, mirindega kaj tamen ne stranga. – Bela damo Orbero! – li denove diris. – Jam la ĝojo kaŝita en la kantoj, kiujn ni aŭdis, fariĝis klara al mi.

Gracila kiel verg’ salika! Pli ol akvo klara!

Kariko apud viva lag’! Riverfilino rara!

Printempo kaj somero kaj printempo poste plia!

Ho, vent’ sur akvofalo kaj ridado trafolia!

Subite li ĉesis kaj balbutis, venkita de surprizo, ke li aŭdis sin diri tiajn aferojn. Sed Orbero ridis.

– Bonvenon! – ŝi diris. – Mi ja ne sciis, ke la popolo de l’ Provinco estas tiel dolĉparola. Sed mi konstatas, ke vi estas elf-amiko; la lumo en viaj okuloj kaj la sonoro de via voĉo tion atestas. Jen gaja renkontiĝo! Sidiĝu nun, kaj atendu la Mastron de l’ domo! Li ne longe atendigos vin. Li prizorgas viajn lacajn bestojn.

La hobitoj volonte sidiĝis sur malaltajn kariksidilajn seĝojn, dum Orbero vigle okupiĝis pri la tablo, kaj per la okuloj ili sekvis ŝin, ĉar la gracila beleco de ŝia moviĝado plenigis ilin je kvieta ĝojo. De ie malantaŭ la domo aŭdiĝis kantado. De tempo al tempo ili konstatis, inter multaj deri dol kaj gaja dol kaj ring-a-ding-diljo la ripetitajn vortojn:

Olda Bombadiljo gajhumoron havas;
Bluas lia jako, kaj la botoj flavas.

– Bela damo! – diris denove Frodo post iom da tempo. – Diru al mi, se la demando ne ŝajnas al vi malsprita, kiu estas Tom Bombadiljo?

– Li estas, – diris Orbero, ĉesigante siajn rapidajn moviĝojn kaj ridetante.

Frodo ŝin rigardis demandeme.

– Li estas tia, kia vi jam vidis lin, – ŝi diris responde al tiu alrigardo. – Li estas Mastro de l’ arbaroj, akvoj kaj montetoj.

– Do la tuto de tiu ĉi stranga tereno apartenas al li?

– Tute ne! – ŝi respondis, kaj malaperis ŝia rideto. – Tio vere estus ŝarĝo, – ŝi aldonis malaltvoĉe, kvazaŭ al si. – La arboj kaj la herboj kaj ĉio, kio kreskas aŭ vivas ĉi tie, ĉiuj apartenas al si. Tom Bombadiljo estas la Mastro. Neniu iam ajn ekkaptis oldan Tom marŝantan en la arbaro, vadantan en la akvo, saltantan sur la montetoj sub lumo kaj ombro. Timon li malhavas. Tom Bombadiljo estas la Mastro.

Malfermiĝis pordo kaj envenis Tom Bombadiljo. Nun li ne portis ĉapelon kaj lia densa bruna hararo estis kronita per aŭtunaj folioj. Li ridis, kaj irinte al Orbero, ekkaptis ŝian manon.

– Jen mia bela damo! – li diris, riverencante al la hobitoj. – Jen mia Orbero vestita tute en arĝentverdo kun floroj en la zono! Ĉu la tablo estas ŝarĝita? Mi vidas flavan kremon kaj mielĉelaron, kaj blankan panon, kaj buteron; lakton, fromaĝon, verdajn aromherbojn kaj maturajn berojn kolektitajn. Ĉu tio sufiĉas al ni? ĉu la vespermanĝo pretas?

– Pretas, – diris Orbero, – sed eble ne la gastoj? Tom klakigis siajn manojn kaj ekkriis:

– Tom, Tom! viaj gastoj estas lacaj, kaj vi preskaŭ tion forgesis! Venu do, miaj gajaj amikoj, kaj Tom refreŝigos vin! Vi purigos manojn malpurajn, kaj lavos la lacajn vizaĝojn; forĵetos la mantelojn kotŝmiritajn kaj trakombos viajn implikitajn harojn!

Li malfermis la pordon, kaj ili sekvis lin laŭ mallonga pasejo kaj ĉirkaŭ akutan turniĝon. Ili venis ĝis malalta ĉambro kun klinita tegmento (aldonaĵo, ŝajne, konstruita kontraŭ la norda ekstremaĵo de la domo). Ties muroj estis el puraj ŝtonoj, sed plejparte ili estis kovritaj de pendantaj verdaj matoj kaj flavaj kurtenoj. La planko estis pavimita, kaj kovrita de disŝutitaj freŝaj verdaj junkoj. Troviĝis kvar profundaj matracoj, ĉiu kun amaso da blankaj lankovriloj, sternitaj sur la planko apud unu muro. Apud la kontraŭa muro estis longa benko, ŝarĝita de larĝaj fajencaj pelvoj, kaj apude staris brunaj kruĉoj plenaj de akvo, iuj malvarmaj, iuj vaporante varmegaj. Apud ĉiu lito estis prete metitaj molaj verdaj pantofloj.

Post nelonge, lavitaj kaj refreŝigitaj, la hobitoj estis sidantaj ĉe la tablo, po du ambaŭflanke, dum ĉe la du finoj sidis Orbero kaj la Mastro. La manĝo estis longa kaj gaja. Kvankam la hobitoj manĝis tiel, kiel kapablas nur malsategaj hobitoj, manko ne okazis. La trinkaĵo en iliaj pelvetoj ŝajnis esti klara frideta akvo, tamen ĝi efikis al iliaj koroj kvazaŭ vino kaj liberigis iliajn voĉojn. La gastoj subite konstatis, ke ili gaje kantas, kvazaŭ tio estus pli facila kaj pli natura ol parolado.

Finfine Tom kaj Orbero stariĝis kaj rapide forigis la manĝilaron kaj restaĵojn. Al la gastoj estis ordonite, ke ili sidu trankvile, kaj ili estis sidigitaj sur seĝoj kun po tabureto por la lacaj piedoj. Sur la larĝa kameno antaŭ ili brulis fajro, kaj ĝi brulis kun dolĉa odoro, kvazaŭ ĝi estus el pomarbaĵo. Kiam ĉio estis ordigita, oni estingis ĉiujn lumojn en la ĉambro escepte de unu lampo kaj po du kandeloj ambaŭfine de la kamenbreto. Tiam venis Orbero kaj staris antaŭ ili, tenante kandelon, kaj ŝi deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj profundan dormon.

– Havu nur trankvilon, – ŝi diris, – ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon! ĉar nenio ĉi tie pasas pordon kaj fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj. Bonan nokton! – Ŝi foriris el la ĉambro kun glimo kaj susuro. La sono de ŝiaj paŝoj similis rivereton forfluantan milde malsupren laŭ deklivo trans friskajn ŝtonojn en la nokta kvieto.

Tom daŭre sidadis apud ili silente, dum ĉiu el ili provis ekhavi kuraĝon por starigi unu el la multaj demandoj, kiujn li intencis starigi dum la vespermanĝo. Dormo komencis premi iliajn palpebrojn. Finfine Frodo ekparolis:

– Ĉu vi aŭdis mian vokadon, Mastro, aŭ nur la hazardo alportis vin tiumomente?

Tom ekmovis sin kvazaŭ viro skue vekita el agrabla sonĝo.

– Ha, kio? – li diris. – ĉu mi aŭdis vian vokadon? Ne, tion mi ne aŭdis: mi tro okupiĝis pri kantado. Nur la hazardo alportis min tiam, se vi nomas tion hazardo. Mi tion neniel planis, kvankam mi vin atendis. Mi sciiĝis pri vi kaj konstatis, ke vi vagadas. Mi divenis, ke vi alvenos postnelonge al la akvo: ĉiuj vojetoj kondukas tien al Videvindlo. Olda Griza Salikulo, jen potenca kantulo, kaj nur malfacile la etuloj eskapas liajn ruzajn labirintojn. Sed Tom havis komision tie, kiun li ne aŭdacis malhelpi. – La kapo de Tom kliniĝis kvazaŭ dormo denove inundus lin, sed li daŭrigis per mallaŭta kantvoĉo:

Mi havis komision tie, la nimfeojn pluki
foliojn verdajn kaj liliojn por la bela damo,
lastajn antaŭ jarofino por dumvintre teni,
por ĉe l’ piedoj belaj flori ĝis la neĝ’ degelos.

Ĉiujare somerfine iras mi por serĉi
ĉe larĝa lago klarprofunda laŭ la Videvindlo;
tie la unuaj floroj, tie lastfloradas.

Tiulage antaŭlonge mi Riverfilinon,
Orberon junan, belan trovis inter la karikoj.

Dolĉis ŝia kanto tiam, kaj la koro batis!

Li malfermis siajn okulojn kaj rigardis al ili kun subita ekbrilo da bluo.

Kaj tio por vi falis bone – ĉar mi ne plu vagos
ree profundiĝe laŭ la akvo de l’ arbaro,
dum la jaro oldas. Ankaŭ mi ne pasos preter
la dom’ de Salikulo ĝis revenos la printempo,
ĝis printempo gaja, kiam la Riverfilino
dancos laŭ la pado por sin bani en la akvo.

Denove li silentiĝis; sed Frodo ne povis ne starigi ankoraŭ unu demandon: tiun, kies respondon li plej deziris aŭdi.

– Rakontu al ni, Mastro, – li diris, – pri la Salikulo. Kio ĝi estas? Pri ĝi mi neniam antaŭe aŭdis.

– Ne, tion ne! – diris Gaja kaj Grinĉjo kune, subite rektigante sin. – Ne nun! Ne ĝis la mateno!

– Vi pravas! – diris la maljunulo. – Nun horo estas por ripozi. Kelkajn aferojn estas malbone aŭdi, kiam la mondo estas en ombro. Dormu ĝis la matenlumo! Kapkusenon prenu! Noktan bruon malatentu! Pro Salikul’ ne tremu! – dirinte tion li dekroĉis la lampon kaj ĝin blovestingis, kaj tenante po kandelon en ĉiu mano li gvidis ilin el la ĉambro.

Iliaj matracoj kaj kapkusenoj estis lanuge molaj, kaj la kovriloj estis el blanka lano. Apenaŭ ili kuŝigis sin sur la profundajn litojn kaj tiris sur sin la malpezajn kovrilojn, jam ili ekdormis.

En la profunda nokto, Frodo kuŝis en sonĝo senluma. Poste li vidis leviĝi junan lunon, sub ties maldensa lumo baŭmis antaŭ li nigra rokrnuro, trabreĉita de malhela arkaĵo simila al pordego. Al Frodo ŝajnis, ke li estas levita, kaj transpasante li vidis, ke la rokmuro estas cirklo da montetoj, interne de kiu troviĝas ebenaĵo, kaj meze de tiu ebenaĵo staris pinaklego el ŝtono, kiel larĝa turo ne permane farita. Sur ties supro staris homfiguro. La luno leviĝanta ŝajnis ŝvebi momente super ties kapo kaj ekbrilis en ties blankaj haroj dum la vento ĝin trablovis. Supren el la malhela suba ebenaĵo aŭdiĝis kriado de voĉoj minacaj, kaj la ululado de multaj lupoj. Subite ombro, kiel la formo de flugilegoj, transpasis la lunon. La homfiguro altigis la brakojn kaj lumo ekbrilis el la bastono, kiun li tenis. Potenca aglo subenflugis kaj lin forportis. La voĉoj lamentis kaj la lupoj bojaĉis. Aŭdiĝis bruo simila al forte blovanta vento, kaj sur ĝi portiĝis sono de hufoj, galopantaj, galopantaj, galopantaj el la oriento. “Nigraj Rajdantoj!” – pensis Frodo vekiĝante, dum la sono de la hufoj plu eĥis en lia menso. Li scivolis, ĉu li iam denove posedos sufiĉan kuraĝon por lasi la sekurecon de tiuj ĉi ŝtonmuroj. Li kuŝis senmova, plu aŭskultante; sed jam ĉio silentis, kaj fine li sin turnis kaj reekdormis, aŭ envagis iun alian nememorotan sonĝon.

Ĉe lia flanko kuŝis Grinĉjo agrable sonĝante, sed ekŝanĝiĝis liaj sonĝoj kaj li turniĝis kaj ĝemis. Subite li vekiĝis, aŭ tion li supozis, kaj tamen plu aŭdiĝis en la mallumo la sono, kiu perturbis lian sonĝon: frip-frap, grinc’: la sono similis branĉojn malkvietajn pro la vento, branĉet-fingrojn skrapantajn muron kaj fenestron: grinc’, grinc’, grinc’. Li scivolis, eu salikoj proksimas al la domo, kaj poste li subite spertis teruran senton, ke li tute ne estas en ordinara domo, sed interne de l’ saliko, denove aŭskultante tiun timigan sekan grincan voĉon denove lin primokantan. Li sidiĝis kaj sentis cedon de l’ molaj kapkusenoj sub liaj manoj, kaj kuŝiĝis denove, malŝarĝite. Li ŝajne aŭdis eĥon de vortoj en siaj oreloj: “Timu nenion! Havu trankvilon ĝis la mateno! Atentu neniun noktan bruon!” Poste li reendormiĝis.

Estis sono de akvo, kiun Gaja aŭdis falanta en lian trankvilan dormon; akvo subenfluanta malsovaĝe kaj poste disvastiĝanta, nerezisteble disvastiĝanta ĉirkaŭ la tutan domon je malhela senborda lageto. Ĝi gargaris sub la muroj kaj leviĝis lante sed konstante. “Mi dronos! – li pensis. – Ĝi trovos enirvojon, kaj poste mi dronos”. Al li sentiĝis, ke li kuŝas en mola ŝlima marĉo, kaj saltleviĝe li metis piedon sur angulon de malvarma malmola pavimero. Tiam li memoris, kie li troviĝas, kaj rekuŝiĝis. Li ŝajne aŭdis aŭ memoris aŭdi: “Nenio pasas pordon aŭ fenestron krom lunlumo kaj stellumo kaj la vento de l’ montetopintoj”. Spireto da dolĉa aero movis la kurtenon. Li profunde enspiris kaj reendormiĝis.

Laŭ sia memoro, Sam tradormis la nokton profunde kontenta, se ŝtipoj estas kontentaj.

Ili vekiĝis, ĉiuj kvar samtempe, en la matena lumo. Tom ĉirkaŭmoviĝis en la ĉambro fajfante kiel sturno. Kiam li aŭdis, ke ili ekmovas sin, li kunfrapis la manojn, kaj kriis: – Hej! Venu gaja dol! dero-dol! Bravuloj miaj! – Li transtiris la kurtenojn flavajn, kaj la hobitoj konstatis, ke tiuj estis kovrintaj la fenestrojn, ambaŭfine de la ĉambro, unu frontanta orienten kaj la alia okcidenten.

Ili saltleviĝis refreŝigite. Frodo kuris ĝis la orienta fenestro kaj trovis, ke li rigardas en legomĝardenon grizan pro roso. Li duonatendis vidi herbgrundon apud la muroj, herbgrundon tute makulitan de hufspuroj. Fakte lian vidkampon ekranis alta vico de fazeolujoj sur stangoj; super ili kaj malproksime baŭmis antaŭ la sunleviĝo la griza montosupro. Estis mateno pala: oriente, malantaŭ longaj nuboj similaj al strioj de malpurigita lano rande ruĝmakulitaj, kuŝis glimantaj flavprofundaĵoj. La ĉielo anoncis pluvon venontan; sed la lumo rapide larĝiĝis, kaj la ruĝaj floroj sur la fazeolujoj komencis ardi antaŭ la malsekaj verdaj folioj.

Grinĉjo trarigardis la okcidentan fenestron, suben en lageton de nebulo. La Arbaro estis kaŝita sub nebulego. Tio similis rigardi de supre al dekliva nubtegmento. Vidiĝis faldaĵo aŭ kavo, kie la nebulo dissplitiĝis je multaj plumaroj kaj ŝaŭmejoj; nome, la valo de Videvindlo. La rivereto fluis maldekstre kaj malaperis en la blankajn ombrojn. Proksime estis florĝardeno kaj tondita dornbarilo arĝentretita, kaj poste griza razita razeno pala pro roseroj. Neniu saliko estis videbla.

– Bonan matenon, amikoj gajaj! – kriis Tom, larĝe malfermante la orientan fenestron. Enfluis malvarmeta aero; ĝi havis odoron pluvecan. – Suno ne multe montros sian vizaĝon hodiaŭ, al mi ŝajnas. Mi vaste promenadis, saltante sur la montetosuproj, depost la komenciĝo de l’ griza aŭroro, nazante venton kaj veteron, kun malseka herbo subpiede, malseka ĉielo supre. Mi vekis Orberon per subfenestra kantado, sed nenio vekas hobitojn frumatene. Dum la nokto etuloj vekiĝas en la mallumo, kaj dormas post alveno de la lumo! Ring a ding diljo! Jam vekiĝu, amikoj gajaj! Forgesu bruojn de l’ nokto! Ring a ding diljo del, bravuloj! Se vi venos baldaŭ vi trovos sur la tablo matenmanĝon. Se vi venos malfrue vi ricevos herbon kaj pluvakvon!

Sendiskute – kvankam la minaco de Tom ne ŝajnis tre serioza – la hobitoj venis baldaŭ, kaj forlasis la tablon malfrue, kaj nur kiam ĝi ekaspektis iom senŝarĝa. Ĉeestis nek Tom nek Orbero. Tom aŭdiĝis ie en la domo, klakbruante en la kuirejo, kaj supren-suben laŭ la ŝtuparo, kaj kantante ie-tie ekstere. La ĉambro frontis okcidenten trans la nebuletozan valon, kaj la fenestro estis malfermita. Akvo gutis suben de la pajla tegmentorando supre. Antaŭ ol ili frumanĝis, la nuboj jam kuniĝis je seninterrompa ĉielkovrilo, kaj rekta griza pluvo mole kaj konstante faladis. Malantaŭ ĝia profunda kurteno la Arbaro estis komplete vualita.

Dum ili trarigardis la fenestron, venis desupre, milde kvazaŭ ĝi defluis el la ĉielo laŭ la pluvo, la klara voĉo de Orbero kantanta super iliaj kapoj. Malmultajn vortojn ili kaptis, sed ŝajnis al ili klare, ke tiu kanto estas pluvkanto, dolĉa kiel pluvetoj sur sekajn montetojn, kiu rakontas historion pri rivero ekde la fonto en la montaro ĝis la Maro en la suba malproksimo. La hobitoj aŭskultis ĝojplene, kaj Frodo feliĉis en la koro, kaj benis la afablan veteron, ĉar ĝi malhelpis ilian foriron. Penso pri la foriro pezis sur lin ekde la vekiĝa momento, sed li jam supozis, ke ili nenien plu iros dum tiu tago.

La supra vento ekkonstantis de Okcidento, kaj pli profundaj kaj pli malsekaj nuboj alruliĝis por verŝi sian pluvoŝarĝon sur la nudajn vertojn de la Montetoj. Nenio videblis ĉirkaŭ la domo krom falanta akvo. Frodo staris apud la malfermita pordo kaj vidis la blankan kalkecan padon iĝi laktorivereto kaj foriri bobelante suben en la valon. Venis Tom Bombadiljo trote ĉirkaŭ la domanĝulon, flirtigante siajn brakojn kvazaŭ li forpuŝus la pluvon – kaj efektive kiam li transsaltis la sojlon li ŝajnis tute seka, krom la botoj. Tiujn li demetis kaj lokigis en la kamenangulo. Poste li sidiĝis sur la plej granda seĝo kaj vokis, ke la hobitoj kuniĝu ĉirkaŭ li.

– Hodiaŭ estas la lavtago de Orbero, – li diris, – kaj ŝia aŭtuna dompurigado. Tro malseke por la hobitaro – ili ripozu dum tio eblas! Jen taŭga tago por longaj historioj, por demandoj kaj respondoj, do Tom komencos la paroladon.

Li poste rakontis al ili multajn mirindajn historiojn, jen duone kvazaŭ li parolus al si mem, jen subite rigardante ilin per la helbluaj okuloj sub la profundaj brovoj. Ofte lia voĉo iĝis kantanta, kaj li forlasis la seĝon kaj ĉirkaŭdancadis. Li rakontis pri abeloj kaj floroj, la moroj de arboj, kaj la strangaj kreaĵoj en la Arbaro, pri misaj aferoj kaj bonaj aferoj, aĵoj amikecaj kaj aĵoj neamikecaj, kruelaĵoj kaj bonkoraĵoj, kaj sekretoj kaŝitaj sub rubusoj.

Aŭskultante, ili komencis kompreni la vivojn de la Arbaro, krom si mem, efektive senti sin fremduloj tie, kie ĉio alia sentis sin hejme. Enkaj el-iranta senĉese lian paroladon estis Maljunulo Saliko, kaj Frodo eksciis jam sufiĉe por lin kontentigi, ja pli ol sufiĉe, ĉar tiu konaro ne estis komforta. La vortoj de Tom nudigis la korojn de arboj kaj iliajn pensojn, kiuj estis ofte malhelaj kaj strangaj, kaj plenigitaj de malamo al tio, kio iras libere sur la tero, maĉante, mordante, rompante, hakante, bruligante: detruantoj kaj uzurpantoj. Ne senkaŭze ĝi nomiĝis la Malnova Arbaro, ĉar ĝi efektive estis antikva postvivanto de vastaj forgesitaj arbaroj; kaj en ĝi daŭre vivadis, oldiĝante ne pli rapide ol la montetoj, la patroj de la patroj de arboj, memorante epokojn, kiam ili estis regantoj. La sennombraj jaroj plenigis ilin je fiero, enradika saĝo kaj malico. Sed neniu el ili pli timindis ol la Granda Saliko: ĝia koro estis putra, sed ĝia forto estis verda, kaj ĝi estis ruza, kaj mastris ventojn, kaj ĝiaj kanto kaj pensado trakuris la arbarojn ambaŭflanke de l’ rivero. Ĝia griza soifa spirito suĉis potencon el la tero kaj disvastiĝis kvazaŭ fajnaj radikfadenoj en la tero, kaj nevideblaj branĉet-fingroj en la aero, ĝis sub sia regado ĝi havis preskaŭ ĉiujn arbojn de l’ Arbaro ekde la Heĝo ĝis la Montetoj.

Subite la parolado de Tom forlasis la arbarojn kaj iris saltante supren laŭ la juna rivereto, trans bobelantajn akvofalojn, trans ŝtonetojn kaj trivitajn rokojn, kaj inter floretojn en densa herbaro kaj malsekaj fendetoj, vagante finfine sur la Montetosuprojn. Ili aŭdis pri la Grandaj Dolmenoj, kaj la verdaj tumuloj, kaj la ŝtonringoj sur la montetoj kaj en kavaĵetoj inter la montetoj. Ŝafoj beadis grege. Leviĝis verdaj muroj kaj blankaj muroj. Sur la altaĵoj troviĝis fortikaĵoj. Reĝoj de reĝlandetoj interbatalis, kaj la juna suno brilis fajrece sur la ruĝa metalo de iliaj novaj kaj avidaj glavoj. Okazis venkoj kaj malvenkoj; falis turoj, bruligitaj estis fortikaĵoj, kaj flamoj leviĝis en la ĉielon. Oro estis amasigita sur la mortbrankardojn de reĝoj kaj reĝinoj, kaj teramasoj kovris ilin, kaj la ŝtonaj pordoj estis fermitaj, kaj la herbo surkreskis ĉion. Ŝafoj dum kelka tempo denove vagadis mordante la herbon, sed baldaŭ la montetoj estis ree malplenaj. Ombroj eliĝis el malproksimaj lokoj malhelaj, kaj la ostoj estis movitaj en la teramasetoj. Dolmenuloj promenis en la kavaĵoj laŭ tintado de ringoj sur malvarmaj fingroj kaj oraj ĉenoj pro la vento. Ŝtonaj ringoj rikanis el la tero, kvazaŭ rompitaj dentoj, en la lunlumo.

La hobitoj tremegis. Eĉ en la Provinco estis aŭdita onidiro pri la dolmenuloj de la Dolmenejoj trans la Arbaro. Sed tio ne estis rakonto, kiun la hobitoj ŝatis aŭskulti, eĉ apud komforta kameno malproksime. Tiuj kvar jam subite rememoris tion, kion la ĝojo en tiu ĉi domo forpelis el iliaj mensoj: la domo de Tom Bombadiljo kaŭris sub la ŝultro mem de tiuj timataj montetoj. Ili perdis la fadenon de lia rakonto kaj moviĝetis maltrankvile, flanken rigardante unu al alia.

Kiam ili denove rimarkis liajn vortojn, ili konstatis, ke li jam forvagis en strangajn regionojn preter ilia memoro kaj preter ilia maldorma pensado, en epokon, kiam la mondo estis pli vasta, kaj la maroj fluis rekte al la okcidenta bordo; kaj plu malantaŭen iris Tom kantante en antikvan stellumon, kiam nur la prapatroj de la elfoj estis maldormaj. Poste li subite silentis, kaj ili vidis, ke lia kapo kliniĝis kvazaŭ li ekdormus. La hobitoj daŭre sidis antaŭ li, sorĉite; kaj ŝajnis kvazaŭ, pro la sorĉo en liaj vortoj, la vento forirus, kaj la nuboj sekiĝus, kaj la tago estis forigita, kaj mallumo venis de oriento kaj okcidento, kaj la tutan ĉielon plenigis lumo de blankaj steloj.

Ĉu pasis la mateno kaj la vespero de unu tago aŭ de multaj tagoj Frodo ne povis scii. Li sentis nek malsaton nek laciĝon, nur pleniĝon je miro. La steloj trabrilis la fenestron, kaj ŝajnis ĉirkaŭi la silento de la ĉielo. Li ekparolis finfine pro sia miro kaj subita timo pro tiu silento:

– Kiu vi estas, Mastro? – li demandis.

– Ha, kio? – diris Tom, rektiĝante, kaj liaj okuloj ekbriletis en la malhelo. – Ĉu vi ankoraŭ ne scias mian nomon? Jen la sola respondo. Diru al mi, kiu estas vi, sola, vi mern kaj sennoma? Sed vi estas juna kaj mi maljunas. La plej maljuna, jen kia mi estas. Atentu miajn vortojn, amikoj: Tom estis ĉi tie antaŭ la rivero kaj la arboj; Tom memoras la unuan pluveron kaj la unuan glanon. Li faris padojn antaŭ la granduloj, kaj vidis la alvenon de la malgranduloj. Li estis ĉi tie antaŭ la reĝoj kaj la tomboj kaj la dolmenuloj. Kiam la elfoj foriris okcidenten, Tom jam estis ĉi tie, antaŭ ol la riveroj estis kurbigitaj. Li konis la mallumon sub la steloj kiam tio estis netimiga – antaŭ ol venis de la Ekstero la Malluma Mastro.

Ombro ŝajnis preterpasi la fenestrojn, kaj la hobitoj ekrigardis haste tra la vitroj. Kiam ili denove sin alturnis, Orbero staris ĉe la pordo malantaŭe, kadrita per lumo. Ŝi tenis kandelon, ŝirmante ties flamon kontraŭ la trablovo per sia mano, kaj la lumo trafluis ĝin, kiel sunlumo tra blanka konko.

– Ĉesis pluvi, – ŝi diris, – kaj novaj akvoj fluas suben, sub la steloj. Nun ni ridu kaj ĝoju!

– Kaj ni havu manĝaĵon kaj trinkaĵon! – kriis Tom. – Longaj rakontoj estas soifigaj. Kaj longa aŭskultado estas tasko malsatiga, matenon, tagmezon, kaj vesperon! – Tion dirinte li salte elseĝiĝis, kaj saltinte prenis kandelon desur la kamenbreto kaj fajrigis ĝin per la flamo tenata de Orbero; poste li ĉirkaŭdancis la tablon. Subite li hopis tra la pordo kaj malaperis.

Rapide li revenis, portante grandan ŝarĝitan pleton. Poste Tom kaj Orbero surtabligis ĉion, kaj la hobitoj sidis duone mirante kaj duone ridante: tiel bela estis la gracio de Orbero kaj tiel gaja kaj stranga la saltado de Tom. Tamen iel ili ŝajnis plekti unuopan dancon, neniu malhelpante la alian, en kaj el la ĉambro, kaj ĉirkaŭ la tablon, kaj rapidege manĝaĵoj, vazoj kaj lumoj estis ordigitaj. Sur la tablo flamis kandeloj, blankaj kaj flavaj. Tom riverencis al siaj gastoj.

– Vespermanĝo estas preta, – diris Orbero; kaj nun la hobitoj vidis, ke ŝi estas vestita tute per arĝento kun blanka zono, kaj ŝiaj ŝuoj similis fiŝskvamaron. Sed Tom estis tute, en pura bluo, bluo kiel de pluvlavitaj miozotoj, kaj li portis verdajn ŝtrumpojn.

Tiu ĉi vespermanĝo estis eĉ pli bona ol la antaŭa. La hobitoj sorĉite de la vortoj de Tom eble maltrafis unu manĝon aŭ multajn, sed kiam la manĝaĵoj estis antaŭ ili, jam ŝajnis minimume semajno depost la lasta manĝo. Ili ne kantis nek multe parolis dum kelka tempo, kaj zorge atentis sian taskon. Sed post kelka tempo iliaj koroj kaj animoj denove leviĝis, kaj iliaj voĉoj sonoris gaje kaj ride.

Post la manĝo, Orbero kantis por ili multajn kantojn, kantojn, kiuj komenciĝis gaje sur la montetoj kaj subenfalis softe en silenton, kaj dum la silentoj ili mense vidis lagetojn kaj akvojn pli larĝajn ol ili antaŭe konis, kaj enrigardante ilin ili vidis la ĉielon sube kaj la stelojn kiel juveloj en la profundaĵoj. Poste ŝi denove deziris al ĉiu el ili bonan nokton kaj lasis ilin apud la kameno. Sed Tom jam ŝajnis plene maldorma kaj multe pridemandis ilin.

Aperis, ke li jam sciis multon pri ili kaj iliaj familioj, kaj fakte sciis multon pri la tuta historio kaj okazaĵoj de la Provinco ekde tagoj apenaŭ memorataj inter la hobitoj mem. Tio ne plu surprizis ilin; sed li tute ne kaŝis, ke li ŝuldas sian lastatempan informiĝon grandparte al terkulturisto Larvo, kiun li ŝajne taksis persono pli grava ol ili antaŭsupozis.

– Troviĝas tero sub liaj maljunaj piedoj, kaj argilo sur liaj fingroj, saĝo en liaj ostoj, kaj ambaŭ liaj okuloj estas malfermitaj, – diris Tom. Estis klare ankaŭ, ke Tom havis kontaktojn kun la elfoj, kaj ŝajnis, ke iel lin atingis sciigo de Gildoro pri la forfuĝo de Frodo.

Efektive, tiom sciis Tom, kaj tiel ruza estis lia demandado, ke Frodo trovis sin rakontanta al li pli multon pri Bilbo kaj liaj propraj timoj kaj esperoj, ol li pli frue rakontis eĉ al Gandalfo. Tom pendoligis sian kapon, kaj en liaj okuloj aperis ekbrileto, kiam li aŭdis pri la Rajdantoj.

– Montru al mi la valoran Ringon! – li diris subite meze de la rakonto: kaj Frodo, je propra ekmiro, eltiris la ĉenon el sia poŝo, kaj malliginte la Ringon tuj transdonis ĝin al Tom.

Ĝi ŝajnis pligrandiĝi dum ĝi kuŝis momente sur lia granda brunhaŭta manplato. Tiam subite li almetis ĝin al sia okulo kaj ridis. Dum sekundo vidiĝis al la hobitoj, tiel komike kiel timige, lia helblua okulo glimanta tra cirklo da oro. Poste Tom metis la Ringon sur la finon de sia etfingro kaj etendis ĝin al la kandellumo. Momente la hobitoj rimarkis nenion strangan pri tio. Poste ili spirspasmis. Vidiĝis neniu signo, ke Tom malaperos!

Tom denove ridis, kaj li ĵetis la Ringon en la aeron – kaj ĝi malaperis en ekbrilo. Frodo elpuŝis krion – kaj Tom klinis sin antaŭen kaj ridetante redonis ĝin al li.

Frodo rigardis ĝin de proksime, kaj iom suspekteme (kiel iu, kiu pruntedonis juveleton al ĵonglisto). Ĝi estis la sama Ringo, aspektis same kaj pezis same: ĉar tiu Ringo ĉiam ŝajnis al Frodo iom strange tropeza sur la mano. Sed io devigis lin certiĝi. Li eble iom indigniĝis, ke Tom traktis tiel facilanime tion, kion eĉ Gandalfo supozis tiel danĝere grava. Li atendis eblecon, kiam la parolado rekomenciĝis, kaj Tom rakontis absurdan historion pri meloj kaj ties strangaj moroj – tiam li surglitigis la Ringon.

Gaja sin turnis al li por diri ion, surpriziĝis kaj haltigis ekkrion. Frodo estis ĝojigita (certagrade): ĝi vere estis lia propra Ringo, ĉar Gaja rigardis nekredeme al lia seĝo, kaj evidente ne povis vidi lin. Li stariĝis kaj kviete forŝteliĝis de la kameno al la dompordo.

– Ej-la! – kriis Tom, ekrigardante al li kun tre vidkapabla esprimo en siaj brilaj okuloj. – Hej! Venu, Frodo, vi! Kien vi foriras? Maljuna Tom Bombadiljo ankoraŭ ne tiom blindas. Formetu vian oran ringon! Via mano pli belas sen ĝi. Revenu! Lasu vian ludon kaj sidiĝu apud min! Ni devas paroli ankoraŭ iom, kaj pensi pri la mateno. Tom devas instrui al vi la ĝustan vojon, kaj malhelpi erarvagon de viaj piedoj.

Frodo ridis, klopodante senti kontentiĝon, kaj formetinte la Ringon li venis kaj residiĝis. Tom nun diris al ili, ke laŭ lia opinio la suno brilos morgaŭ, kaj ĝi estos feliĉa mateno, kaj ekiro estos esperiga. Sed estos bone, ke ili ekiru frue, ĉar la vetero en tiu regiono estis afero, pri kiu eĉ Tom ne povis esti certa longtempe, kaj ĝi foje ŝanĝiĝas pli rapide ol li kapablis ŝanĝi sian jakon.

– Mi estas nenia vetermajstro, – li diris, – samkiel ĉio, kio iras dupiede.

Laŭ lia konsilo ili decidis celi preskaŭ rekte norden de lia domo, preter la okcidenta kaj malsupera deklivo de la Montetaro: laŭ tiu vojo ili povis esperi, ke ili trafos la Orientan Vojon per unutaga irado, kaj evitos la Dolmenojn. Li diris, ke ili ne timu – sed okupiĝu nur pri propraj aferoj.

– Iru nur laŭ la verda herbo. Ne rilatu kun malnovaj ŝtonoj, malvarmaj dolmenuloj, kaj ne gvatu en iliajn domojn, krom se vi estas personoj kun koroj neniam hezitemaj!

Pli ol unufoje li diris tion, kaj konsilis, ke ili preterpasu dolmenojn laŭ la okcidenta flanko, se hazarde ili vage proksimiĝus al unu tia. Poste li instruis al ili rimaĵon kantotan se ili malbonŝance trafus en danĝeron aŭ malfacilaĵon dum la venonta tago:

Ho! Torn Bombadil’, Tom Bombadiljo!

Je akvo, arb’, monteto, kariko kaj saliko,
je fajro, sun’ kaj hmo, aŭdu! ni admonas!

Venu, Tom Bombadiljo, ĉar ni vin bezonas!

Kiam ili kunkantis tion laŭ lia ekzemplo, li frapetis ĉiun ŝultre kun rido kaj preninte kandelojn rekondukis ilin al ilia dormoĉambro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.