La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 2: La Ombra Lando

Al Sam restis sufiĉe da sagaco, ke li reŝovu la flakoneton sur sian bruston.

– Kuru, sinjoro Frodo! – li kriis. – Ne, ne tien! Trans la muro estas kruta falejo. Sekvu min!

Sur la vojo for de la pordo ili fuĝis. Post kvindek paŝoj, post rapida kurbiĝo ĉirkaŭ elstaran bastionon de la klifo, ĝi forgvidis ilin el vid~ ebleco de la turego. Ili provizore eskapis. Kliniĝante malantaŭen kontraŭ la roko, ili enspiris, kaj poste ili kroĉis siajn korojn. Sidante jam sur la muro apud la ruiniĝinta pordo la nazgulo elpuŝis siajn terurajn kriojn. Ĉiuj klifoj reeĥis.

Timigite ili stumblis antaŭen. Baldaŭ la vojo kurbiĝis orienten de~ nove, kaj dum horora momento ĝi videbligis ilin de la turego. Transkurante ili retrorigardis kaj vidis la grandan nigran figuron sur la krenelaro; poste ili plonĝis suben inter altaj rokmuroj en tratranĉejo, kiu iris suben apike al la Morgula Vojo. Ili venis al la vojrenkontiĝo. Ankoraŭ mankis signoj de orkoj kaj respondo al la krio de l’ nazgulo; sed ili sciis, ke la silento ne longe daŭros. Iumomente la ĉasado komenciĝos.

– Tio ne taŭgas, Sam, – diris Frodo. – Se ni estus realaj orkoj, ni devus rekuri al la turego, ne forkuri. La unua renkontota malamiko rekonos nin. Ni devas iel forlasi ĉi tiun vojon.

– Sed ni ne povas, sen flugiloj, – diris Sam.

La orientaj facoj de Efelo Duad estis apikaj, falante klife kaj krutegaĵe al la nigra kavo kuŝanta inter ili kaj la interna firsto. Mallonge post la vojrenkontiĝo, post alia apika kliniĝo, fluganta ŝtonponto transsaltis la abismon kaj portis la vojon transen al la malglataj deklivoj kaj valetoj de Morgajo. Per senespera akcelego Frodo kaj Sam trakuris la ponton; sed apenaŭ ili atingis ties transan ekstremon, ili jam aŭdis la persekuton komenciĝi. Fore malantaŭ ili, jam alte super la montoflanko, baŭmis la turego Cirito Ungol, kies ŝtonoj malhele ardis. Subite ĝia malmiela sonorilo denove tintegis, kaj poste frakasige kariljonis.

Aŭdiĝis kornoj. Kaj nun de antaŭ la ponto venis respondaj krioj. Sube en la malhela kavo, forbarite de la kaduka brilego de Orodruino, Frodo kaj Sam ne povis vidi antaŭen, sed jam ili aŭdis stamfadon de feramitaj piedoj, kaj sur la vojo sonis la rapida klakado de hufoj.

– Rapide, Sam! Ni transiru! – kriis Frodo. Ili surgrimpis la malaltan parapeton de l’ ponto. Feliĉe ne plu estis terura falebleco abismen, ĉar la deklivoj jam leviĝis preskaŭ ĝis la nivelo de la vojo; sed estis tro mallume por ke ili divenu la profundon.

– Nu, jen la okazo, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Adiaŭ!

Li malkroĉiĝis. Frodo sekvis lin. Kaj ĝuste dumfale ili aŭdis tumulton de rajdistoj transkurantaj la ponton kaj klakadon de orkaj piedoj postkurantaj. Sed Sam ridus, se li riskemus. Duontiminte frakasan plonĝon sur nevidatajn rokojn, la hobitoj surteriĝis, post falo ne pli ol dek-du-futa, kun batbruo kaj kraksono, al la lasta atenditaĵo: plektiĝo de dornaj arbustoj. Tie Sam kuŝis senmova, kviete suĉante la gratitan manon. Kiam forpasis la bruo de hufoj kaj piedoj, li riskis flustron:

– Mi estu benata, sinjoro Frodo, sed mi tute ne sciis, ke kreskas io en Mordoro! Sed se mi ja scius, ĝuste ion tian mi serĉus. Jenaj dornoj certe longas unu futon, laŭ ilia sentiĝo; ili trapikis ĉion, kion mi surmetis. Se nur mi surmetus tiun maŝkirason!

– Orka kiraso ne forbaras tiujn dornojn, – diris Frodo. – Eĉ leda brustovesto ne efikas.

Nur barakte ili sukcesis forlasi la densejon. La dornoj kaj ĉiroj estis ferdrate fortikaj kaj krifare kroĉemaj. Iliaj manteloj estis ŝiritaj kaj ĉifitaj antaŭ ol ili fine liberiĝis.

– Nun ni iros suben, Sam, – Frodo flustris. – Suben rapide en la valon, kaj poste norden kiel eble plej baldaŭ.

Tago estis revenanta en la mondo ekstere, kaj fore preter la mornoj de Mordoro la suno grimpis trans la orientan randon de Mez-Tero; sed ĉi tie ĉio estis ankoraŭ nokte malhela. La Monto subbrulis kaj ĝiaj fajroj estingiĝis. La brilo forvelkis de la klifoj.

La orienta vento, blovinta de kiam ili lasis Itilion, nun ŝajnis mortinta. Malrapide kaj dolore ili grimpis suben, palpante, stumblante, rampante inter rokoj kaj dornarbustoj kaj malviva lignaĵo en la blindaj ombroj, suben kaj suben ĝis ili ne povis plu iri. Finfine ili haltis, kaj sidiĝis flank-al-flanke, dorse al rokego. Ambaŭ ŝvitis.

– Se Ŝagrato mem proponus al mi glason da akvo, mi premus lian manon, – diris Sam.

– Ne diru tiajn aferojn! – diris Frodo. – Tio nur mise influas. – Poste li etendis sin, turnkapan kaj lacegan, kaj kelkan tempon li ne plu parolis. Poste li barakte restariĝis. Mirigite li konstatis, ke Sam dormas. – Vekiĝu, Sam! – li diris. – Ek al! Jam tempo klopodi denove.

Sam stumble stariĝis.

– Jen surprizo! – li diris. – Verŝajne mi ekdormis. Jam delonge, sinjoro Frodo, mi ne dormis normale, kaj miaj okuloj simple fermiĝis propravole.

Frodo nun gvidis, norden laŭ lia konjekto, inter la ŝtonoj kaj rokoj dense kuŝantaj sur la fundo de la ravinego. Sed baldaŭ li haltis denove.

– Ne funkcias, Sam, – li diris. – Mi ne povas toleri ĝin. Jenan maŝkirason mi aludas. Ne en mia nuna stato. Eĉ mia mitrila vesto ŝajnis peza, kiam mi estis laca. Tiu ĉi multe pli pezas. Kaj kiel ĝi utilas? Mi ne sukcesos trapasi per batalado.

– Sed eble ni devos iom batali, – diris Sam. – Kaj ekzistas ponardoj kaj vagemaj sagoj. Tiu Golumo ne mortis, ekzemple. Al mi ne plaĉas pensi pri vi kun nur peco da ledo inter vi kaj trapiko en mallumo.

– Aŭskultu, kara knabo Sam, – diris Frodo: – mi estas laca, lacega, al mi espero ne restas. Sed mi devas daŭre klopodi por alveni la Monton, tiel longe, kiel mi kapablas moviĝi. Sufiĉas la Ringo. Tiu ĉi aldonita pezo mortigas min. Ĝi devas rifuziĝi. Sed ne supozu min maldanka. Mi malamas pensi pri la fia laboro, kiun vi certe plenumis inter la kadavroj por trovi ĝin por mi.

– Ne priparolu tion, sinjoro Frodo. Estu benita! Mi portus vin sur la dorso, se mi povus. Forigu ĝin do!

Frodo flankenmetis sian mantelon, demetis la orkan kirason kaj forĵetis ĝin. Li tremetis.

– Kion mi fakte bezonas, tio estas io varma, – li diris. – Fariĝis froste, aŭ eble mi malvarmumis.

– Vi rajtas havi mian mantelon, sinjoro Frodo, – diris Sam, demetis sian tornistron kaj elprenis la elfan mantelon. – Ĉu plaĉas, sinjoro Frodo? Volvu vin strikte per tiu orka ĉifono, kaj ligu la zonon ekstere. Poste tio ĉi povos kovri la tuton. Ĝi ne aspektas tute orkeca, sed ĝi varmigos vin; kaj mi opinias, ke ĝi gardos vin kontraŭ difektiĝo pli bone ol ajna alia kostumo. Ĝin faris la Damo.

Frodo akceptis la mantelon kaj agrafis la broĉon.

– Jam pli bone, – li diris. – Mi sentas min multe malpli peza. Jam mi povos pluiri. Sed tiu ĉi blindiga mallumo ŝajnas tuŝi mian koron. Kuŝante en la prizono mi provis rememori Brandovinon kaj la Arbarfinon, kaj la Akvon trapasanta la muelilon ĉe Hobiturbo. Sed ilin mi ne povas nun vidi.

– Vidu jam, sinjoro Frodo, ĝuste vi ĉi-foje parolas pri akvo! Se nur la Damo povus vidi aŭ aŭdi nin, mi dirus al ŝi: “Moŝtino, nia tuta bezono estas lumo kaj akvo: nur akvo pura kaj taglumo klara, pli bonaj ol juveloj, pardonpete”. Sed longa estas la vojo ĝis Lorieno.

Sam suspiris kaj gestis per sia mano al la altaĵoj de Efelo Duad, nun nur diveneblaj kiel nigreco pli profunda kontraŭ la nigra ĉielo.

Ili ekiris denove. Ili ne longe iris, kiam Frodo paŭzis kaj diris:

– Nigra Rajdanto troviĝas super ni. Mi sentas tion. Prefere ni senmoviĝu por kelka tempo.

Kaŭrante sub rokego ili sidis retrofrontante okcidenten kaj dum kelka tempo ne parolis. Poste Frodo eligis malŝarĝiĝan suspiron.

– Ĝi pasis, – li diris.

Ili stariĝis, kaj ambaŭ gapis mirigite. Fore maldekstre, sude, kontraŭ ĉielo, kiu griziĝis, la pintoj kaj altaj firstoj de la granda montaro komencis vidiĝi malhelaj kaj nigraj, formoj videblaj. Lumo kreskis malantaŭ ili. Malrapide ĝi rampis norden. Okazis batalo forsupre en la altaj spacoj de la aero. La ondantaj nuboj de Mordoro estis retropuŝataj, iliaj randoj ĉifiĝis, kiam vento el la viva mondo alvenis kaj balais la haladzojn kaj fumojn al la malhela lando de ilia hejmo. Sub la leviĝantaj orloj de la morna baldakeno malforta lumo likiĝis en Mordoron kvazaŭ pala mateno tra la polvoŝmirita fenestro de karcero.

– Rigardu tion, sinjoro Frodo! – diris Sam. – Rigardu tion! La vento deviis. Io okazas. Ne ĉio prosperigas lin. Lia mallumo diseriĝas tie ekstere en la mondo. Mi volus vidi la okazantaĵon!

Estis la mateno de la dek-kvina de marto, kaj super la valo de Anduino la suno leviĝis super la orienta ombro, kaj sud-okcidenta vento blovis. Teodeno kuŝis mortanta sur la Pelenora Kampo.

Dum Frodo kaj Sam staris rigardante, la lumrando etendiĝis tra la tuta linio de Efelo Duad, kaj poste ili vidis formon moviĝantan rapidege el la okcidento, komence nur nigran makuleton antaŭ la brileta strio super la montpintoj, sed kreskantan, ĝis ĝi plonĝis kiel sago en la malhelan baldakenon kaj pasis alte super ili. Dumire ĝi eligis longan akran krion, sed tiu krio ne plu teruris ilin: ĝi estis krio de veo kaj konsterniĝo, misaŭgura informo por la Malhela Turego. La Mastro de l’ Ringofantomoj jam plenumis sian sorton.

– Ĉu mi ne diris al vi? Io okazas! – kriis Sam. – “La milito bone progresas”, diris Ŝagrato, sed Gorbago ne certis. Kaj ankaŭ li tie estis. La aferoj heliĝas, sinjoro Frodo. Ĉu vi nun ne havas iom da espero?

– Nu, ne, fakte ne multon, – Frodo suspiris. – Tio okazas fore ekster la montaro. Ni iras orienten, ne okcidenten. Kaj mi tiom lacas. Kaj la Ringo tiom pezas, Sam. Kaj mi komencas vidi ĝin per mia menso la tutan tempon, kiel grandan fajroradon.

La mallonga entuziasmiĝo de Sam tuj resinkis. Li rigardis zorgoplene sian mastron kaj kaptis ties manon.

– Vidu, sinjoro Frodo! Mi jam havas unu el miaj deziraĵoj: iom da lumo. Sufiĉe por helpi nin, kaj tamen supozeble ĝi estas ankaŭ danĝera. Provu iom pli antaŭen, kaj poste ni kuŝos unu apud la alia kaj iom ripozos. Sed nun glutu ereton, iometon el la elfa nutraĵo, tio eble kuraĝigos vin.

Dividinte oblaton da lembaso, kaj maĉante ĝin laŭeble en la sekegaj buŝoj, Frodo kaj Sam plandis antaŭen. La lumo, kvankam ne pli ol griza krepusko, jam sufiĉis por ke ili vidu, ke ili troviĝas profunde en la valo inter la montoj. Ĝi deklivis malabrupte norden, kaj ĉe ĝia fundo estis la kuŝejo de rivereto nun seka kaj velkinta. Trans la ŝtonoza fluejo ili vidis piedkreitan padon, kiu serpenturnis ĉe la subo de l’ okcidentaj klifoj. Se ili scius, ili povus atingi ĝin pli rapide, ĉar ĝi estis pado, kiu forlasis la ĉefan Morgulan Vojon ĉe la okcidenta pontekstremo kaj subeniris per ŝtuparo tranĉita en la roko ĝis la vala fundo. Ĝin uzis patroloj aŭ kurieroj irantaj rapide al malpli gravaj postenoj kaj fortikaĵoj norde, inter Cirito Ungol kaj la stretoj de Isenbuŝo, la feraj makzeloj de Karaĥo Angren.

Estis al la hobitoj danĝere utiligi tiun padon, sed rapideco necesis al ili, kaj Frodo sentis, ke li ne povos fronti la strebon stumbliri inter la rokegoj aŭ en la senpadaj valoj de Morgajo. Kaj li taksis, ke norden estus, eble, la vojo, kiun iliaj ĉasantoj malplej atendus, ke ili iru. La vojo orienten al la ebenaĵo, aŭ la pasejo okcidenten, tiujn ili unue traserĉus plej ĝisfunde. Nur kiam li estos sufiĉe norde de la turego laŭintence li turnos sin kaj serĉos iun vojon por iri orienten, orienten dum tiu lasta malfacilega stadio de la vojaĝo. Do nun ili transiris la ŝtonozan fluejon kaj laŭiris la orkan padon, kaj dum kelka tempo ili marŝis laŭlonge de ĝi. La klifoj maldekstre superkliniĝis, kaj oni ne povis vidi ilin desupre; sed la pado ofte deviis, kaj je ĉiu devio ili kaptis la glavtenilojn kaj pluiris singarde.

La lumo ne plifortiĝis, ĉar Orodruino daŭre elsputis fumegon kiu, supren batite de la kontraŭaj aeroj, pli kaj pli altiĝis, ĝis ĝi alvenis regionon super la vento kaj disetendiĝis je senmezura tegmento, kies centra pilastro leviĝis el la ombroj ekster ilia vidkampo. Ili jam plandis dum pli ol unu horo, kiam ili aŭdis sonon, kiu haltigis ilin. Nekredeble, sed nemiskompreneble – akvo fluetis. El ravineto maldekstre, tiel akra kaj mallarĝa, ke ĝi aspektis kvazaŭ la nigra klifo estus fendita per granda hakilo, akvo subengutis; la lasta restaĵo, eble, de iu dolĉa pluvo rikoltita el sunlumaj maroj, sed mise destinita fali finfine sur la murojn de la Nigra Lando kaj vagi senutile suben en la polvon. Ĉi tie ĝi venis el la rokaĵo per eta falanta rojeto, kaj fluis trans la padon, kaj turniĝinte suden ĝi forfluis rapide por perdiĝi inter la mortaj ŝtonoj. Sam alsaltis ĝin.

– Se mi iam denove vidos la Damon, mi rakontos al ŝi! – li ekkriis. – Lumon kaj nun akvon! – Li ĉesis. – Lasu, ke mi trinku la unua, sinjoro Frodo.

– Bone, sed spaco sufiĉas por du.

– Ne tion mi celis. Mi volis diri: se ĝi estas veneno, aŭ io kio vidigos sian malutilon rapide, nu, prefere mi ol vi, mastro, se vi komprenas min.

– Mi komprenas. Sed mi opinias, ke ni kune fidu nian bonŝancon, Sam; aŭ nian benatecon. Tamen estu singarda nun, se ĝi tre malvarmas!

La akvo estis malvarmeta sed ne glacia, kaj ĝi havis guston malagrablan, samtempe amaran kaj oleecan, aŭ tiel oni dirus hejme. Ĉi tie ĝi ŝajnis pli ol laŭdinda kaj ekster timo aŭ prudento. Ili sattrinkis, kaj Sam replenigis sian botelon. Poste Frodo sentis sin pli kontenta, kaj ili pluiris kelkajn mejlojn, ĝis larĝiĝo de la vojo kaj la komenciĝo de kruda muro apud ĝia rando avertis, ke ili proksimiĝas al alia orka fortikaĵo.

– Ĉi tie ni turniĝu flanken, Sam, – diris Frodo. – Kaj ni devas direktiĝi orienten. – Li ĝemspiris rigardante la mornajn firstojn trans la valo. – Restas al mi ĝuste sufiĉe da forto por trovi ian truon tie supre. Kaj poste mi devos ripozi iomete.

La riverfundo estis nun iom sub la padnivelo. Ili stumbliris suben al ĝi kaj komencis transiri. Surprizite ili trovis malhelajn flakojn nutritaj de akvofadenoj fluantaj de iu monto pli alte en la valo. Ĉe ties randoj sub la montoj okcidente Mordoro estis lando mortanta, sed ĝi ankoraŭ ne estis morta. Kaj ĉi tie ankoraŭ kreskis aĵoj raspaj, torditaj, amaraj, baraktantaj por vivi. En la valoj de Morgajo aliflanke de la valo embuskis vepraj arboj kaj kroĉiĝis, maldelikataj grizaj herbotufoj luktis kontraŭ la ŝtonoj, kaj velkaj muskoj rampis sur ili; ĉie diskuŝis grandaj tordiĝantaj dornplektaĵoj. Iuj havis longajn pikajn dornojn, iuj hokajn pikilojn, kiuj ŝiris tranĉilece. La malviglaj ŝrumpintaj folioj de la pasinta jaro pendis sur ili, grincante kaj klakante en la malgajaj aeroj, sed ties vermtrafitaj burĝonoj nur nun komencis malfermiĝi. Muŝoj, grizbrunaj, grizaj, aŭ nigraj, markitaj kiel orkoj per ruĝa okulforma makulo, zumis kaj pikis; kaj super la dornplektaĵoj nuboj da malsataj kuloj dancis kaj giris.

– Orka ekipaĵo ne taŭgas, – diris Sam svingante siajn brakojn. – Mi ŝatus havi la felon de orko!

Finfine Frodo ne povis pluiri. Ili jam grimpis supren laŭ mallarĝa dekliva ravineto, sed ankoraŭ necesis longa vojo ĝis ili povos eĉ ekvidi la lastan rokecan firston.

– Mi devos nun ripozi, Sam, kaj laŭeble dormi, – diris Frodo. Li ĉirkaŭrigardis, sed ŝajnis troviĝi nenio, kien povus besto rampi en tiu malagrabla regiono. Finfine elĉerpite, ili ŝteliris sub dornaĵkurtenon, kiu pendis kvazaŭ mato sur malalta rokfaco.

Tie ili sidis kaj manĝis tiom, kiom ili povis. Rezervante la valoran lembason por la misaj tagoj venontaj, ili manĝis duonon da tio, kio restis en la sako de Sam el la provianto de Faramiro: kelkajn sekajn fruktojn kaj peceton da sekigita viando; kaj ili glutetis iom da akvo. Ili jam trinkis denove el la valaj lagetoj, sed refoje ili tre soifis. En la aero de Mordoro estis amara odoro, kiu sekigis la buŝon. Kiam Sam pripensis akvon, eĉ lia optimisma spirito kuntiriĝis. Trans Morgajo estis transirenda la terura ebenaĵo Gorgoroto.

– Nu, vi ekdormu la unua, sinjoro Frodo, – li diris. – Jam denove malheliĝas. Mi kalkulas, ke tiu ĉi tago preskaŭ finiĝis.

Frodo ĝemspiris kaj jam endormiĝis preskaŭ antaŭ ol tiuj vortoj estis parolitaj. Sam luktis kontraŭ la propra laco, kaj li prenis la manon de Frodo; kaj tie li sidis silente ĝis la nokto nigre profundiĝis. Tiam finfine, por teni sin maldorma, li elrampis el la kaŝejo kaj elrigardis. La tereno ŝajnis plena je grincado kaj krakado kaj kaŝemaj bruoj, sed mankis sono de voĉoj aŭ piedoj. Forsupre super Efelo Duad en la okcidento la nokta ĉielo estis ankoraŭ malklara kaj pala. Tie, gvatantan inter la nubĉifonoj super alta pinto inter la montoj, Sam vidis ekbrili dum kelka tempo blankan stelon. Ties beleco emociis lian koron, dum li rigardis supren el la forlasita lando, kaj espero revenis al li. Ĉar kvazaŭ sago, klara kaj malvarma, lin trapikis la penso, ke finfine la Ombro estas nur malgranda kaj pasema afero: ekzistas lumo kaj alta belo eterne ekster ĝia atingo. Lia kanto en la turego estis pli defia ol espera; sed tiam li pensis pri si. Nun, momente, lia sorto, kaj eĉ tiu de lia mastro, ĉesis ĝeni lin. Li rampis denove sub la dornkreskaĵon kaj kuŝiĝis flanke de Frodo, kaj forpelinte la tutan timon, li ĵetis sin en profundan malzorgan dormon.

Ili vekiĝis samtempe, man-en-mane. Sam estis preskaŭ freŝa, preta por nova tago; sed Frodo ĝemspiris. Lia dormo estis maltrankvila, plena je sonĝoj pri fajro, kaj la vekiĝo havigis al li neniom da konsolo. Tamen al lia dormo ne tute mankis kuraca efiko: li estis pli forta, pli kapabla porti sian ŝarĝon tra ankoraŭ unu stadio. Ili ne konis la horon, nek kiom longe ili dormis; sed post mordeto da manĝaĵo kaj gluteto da akvo ili pluiris laŭ la ravino, ĝis tiu finiĝis per abrupta deklivo el ŝtonsplitoj kaj forglitaj ŝtonoj. Tie la lastaj vivantaĵoj rezignis pri sia lukto; la supraĵo de Morgajo estis senherba, nuda, akrangula, senviva kiel ardezo.

Post multe da vagado kaj serĉado ili trovis lokon, kie ili povos grimpi, kaj tra lastaj cent futoj da rampa stumbliro ili troviĝis supre. Ili venis al fendaĵo inter du malhelaj rokegoj, kaj trapasinte ili trovis sin ĉe la rando mem de la lasta barilo de Mordoro. Sube, funde de altaĵo proksimume mil-kvincent-futa, kuŝis la interna ebenaĵo etendiĝanta foren en senforman sombron ekster ilia vidkampo. La vento blovis nun el la okcidento, kaj la nubegoj estis levitaj alten, forflosante orienten; sed ankoraŭ nun griza lumo atingis la sensukajn kampojn de Gorgoroto. Tie fumoj serpentumis sur la tero kaj embuskis en kavaĵoj, kaj fetoroj likiĝis el fendetoj en la tero.

Ankoraŭ malproksime, post minimume kvardek mejloj, ili vidis la Monton de Sorto, kies subo estis starigita en cindra ruino, kies konusego leviĝis je granda alto, kie ĝia fetora pinto estis volvita en nuboj. Ĝiaj fajroj jam malardiĝis, kaj ĝi staris subbrule dormanta, tiel minaca kaj danĝera kiel dormanta besto. Malantaŭ ĝi pendis malhela ombro, misaŭgura kiel tondronubo, la vualo de Baraduro, kiu naskiĝis malproksime sur longa elstaraĵo de la Cindraj Montoj el la nordo elmetita. La Malhela Potenco profunde meditadis, kaj la Okulo turniĝis internen, pripensante informojn duboplenajn kaj danĝerajn: brilan glavon kaj severan reĝecan vizaĝon ĝi vidis, kaj dum kelka tempo ĝi malmulte atentis ion alian; kaj ĝia tuta granda fortikaĵo, pordon post pordo, estis volvita en miskova sombro.

Frodo kaj Sam elrigardis kun miksitaj abomeno kaj miro al tiu malaminda lando. Inter ili kaj la fumanta monto, kaj ĉirkaŭ ĝi norde kaj sude, ĉio ŝajnis ruina kaj morta, dezerto bruligita kaj sufokita. Ili scivolis kiel la mastro de tiu regno vivtenis kaj nutris siajn sklavojn kaj siajn armeojn. Tamen armeojn li havis. Tra ilia tuta vidkampo, laŭ la subaĵo de Morgajo kaj fore suden, troviĝis bivakoj, iuj tende, iuj urbetece ordigitaj. Unu el la plej grandaj el ili troviĝis rekte sub ili. Apenaŭ mejlon for sur la ebenaĵo ĝi amasiĝis kiel ia nestego insekta, kun rektaj mornaj stratoj da kabanoj kaj longaj malaltaj senkoloraj konstruaĵoj. Ĉirkaŭ ĝi la tero estis svarma je personoj irantaj tien-reen; larĝa vojo etendiĝis de ĝi sud-orienten por aliĝi al la Morgula Vojo, kaj sur ĝi multaj linioj da etaj nigraj figuroj rapidadis.

– Al mi ne plaĉas la aspekto de la aferoj entute, – diris Sam. – Sufiĉe senespera mi nomas tion, krom ke kie troviĝas tiom da personoj, tie devas esti putoj aŭ akvo, por ne paroli pri manĝaĵoj. Kaj tiuj estas homoj, ne orkoj, aŭ miaj okuloj misfunkcias.

Nek li nek Frodo sciis pri la grandaj sklavkulturitaj kampoj forsude en tiu vasta regno, post la fumoj de la Monto apud la malhelaj tristaj akvoj de lago Nurneno, nek pri la grandaj vojoj, kiuj etendiĝis orienten kaj suden al landoj tributaj, el kiuj la soldatoj de la Turego venigis longajn furgonarojn da varoj kaj rabaĵo kaj novaj sklavoj. Ĉi tie en la nordaj regionoj estis la minejoj kaj forĝejoj, kaj la kolektiĝoj por milito longe planita; kaj ĉi tie la Malhela Potenco, movante siajn armeojn, kvazaŭ ŝakpecojn sur tabulo, kunigis ilin. Ĝiaj unuaj movoj, la unuaj provoj de ĝia forto, estis haltigitaj sur ĝia okcidenta linio, sude kaj norde. Provizore ĝi reprenis ilin, kaj antaŭenigis novajn fortojn, amasigante ilin ĉirkaŭ Cirito Gorgor por venĝa bato. Kaj se ĝi intencis ankaŭ defendi la Monton kontraŭ ĉiu alproksimiĝo, ĝi apenaŭ povis fari pli ol ĝi ja faris.

– Nu! – Sam daŭrigis. – Kion ajn ili havas manĝeblan kaj trinkeblan, ni ne povas akiri ĝin. Troviĝas neniu vojo suben videbla al mi. Kaj ni ne povus transiri tiun tutan apertan regionon plenplenan de malamikoj, eĉ se ni sukcesus subiri.

– Tamen ni devos provi, – diris Frodo. – Ĝi ne estas pli malbona ol mi antaŭvidis. Mi neniam esperis transiri. Ankaŭ nun mi ne vidas tian esperon. Sed mi devas ankoraŭ fari mian plejeblon. Aktuale tio signifas eviti kiel eble plej longe kaptiĝon. Do ni devos ankoraŭ iri norden, laŭ mia opinio, kaj vidi kiel estas, kie la aperta ebenaĵo estas pli mallarĝa.

– Mi antaŭvidas, kia ĝi estos, – diris Sam. – Kie ĝi estas pli mallarĝa la orkoj kaj homoj nur pli dense kunpremiĝos. Vi vidos, sinjoro Frodo.

– Verŝajne ni tion vidos, se ni entute atingos tiel malproksimen, – diris Frodo kaj forturnis sin.

Ili baldaŭ konstatis, ke estis neeble trovi vojon laŭ la kresto de Morgajo, aŭ ie ajn ĉe ĝiaj pli malaltaj niveloj, ĉar ili estis senpadaj kaj trastrekitaj je profundaj ravinetoj. Fine ili estis devigitaj retroiri tra la ravino, kiun ili jam grimpis, kaj serĉi vojon laŭlonge de la valo. Malfacilis la irado, ĉar ili ne riskis transiri al la pado ĉe la okcidenta flanko. Post mejlo aŭ eble pli ili vidis, kaŭrantan en kavo funde de la klifo, la orkan fortikaĵon, kies proksimecon ili supozis: muron kaj grapolon da ŝtonaj kabanoj starigitaj ĉirkaŭ la malhela aperturo de kaverno. Neniu moviĝo videblis, sed la hobitoj ŝtele pasis ĝin singarde, laŭeble restante en la dornarbustoj, kiuj kreskis dense tiuloke je ambaŭ flankoj de la malnova akvofluejo.

Post du aŭ tri mejloj la orka fortikaĵo iĝis nevidebla malantaŭ ili; sed apenaŭ ili komencis spiri denove pli libere, ili aŭdis raŭkajn kaj laŭtajn orkajn voĉojn. Ili rapide nevidebligis sin malantaŭ bruna kaj naneca arbusto. La voĉoj proksimiĝis. Baldaŭ vidiĝis du orkoj. Unu estis vestita per ĉifita brunaĵo kaj estis armita per pafarko el korno; li estis eta, nigrahaŭta, kun larĝaj snufaj naztruoj: evidente iaspeca spuristo. La alia estis granda batal-orko, kiel tiuj en la trupo de Ŝagrato, portanta la insignon de l’ Okulo. Ankaŭ li havis pafarkon surdorse kaj portis mallongan larĝklingan lancon. Kiel kutime ili kverelis, kaj estante malsamspecaj ili uzis la Komunan Lingvon laŭ sia maniero.

Apenaŭ dudek paŝojn de kie sin kaŝis la hobitoj, la eta orko haltis.

– Ne! – li murmuregis. – Mi iros hejmen. – Li fingromontris trans la valon al la orka fortikaĵo. – Ne valoras trivi mian nazon plu kontraŭ ŝtonoj. Nenia postsigno restas, mi diras. Mi perdis la spurodoron pro tio, ke mi cedis al vi. Ĝi supreniris sur la montaron, ne tra la valo, mi insistas.

– Ne multe utilas vi snufistetoj, ĉu? – diris la granda orko. – Laŭ mi, okuloj pli utilas ol viaj mukaj nazoj.

– Do kion vi vidis per ili? – murmuregis la alia. – Aĉ! Vi eĉ ne scias, kion vi serĉas.

– Kiu kulpas pri tio? – diris la soldato. – Ne mi. Tio devenas de la ĉefoj. Komence ili diras, ke temas pri granda elfo en hela armaĵo, poste ĝi estas speco de eta nanhomo, poste devas esti hordo da uruk-hajaj ribelintoj; aŭ eble temas pri ĉiuj kune.

– Pa! – diris la spuristo. – Ili perdis la prudenton, jen la klarigo. Kaj iuj el la estroj perdos ankaŭ la haŭtojn, mi konjektas, se veras tio, kion mi aŭdas: la turego atakita kaj tiel plu, kaj centoj el viaj knaboj mortigitaj, kaj kaptito eskapinta. Se tiel kondutas vi, batalantoj, ne mirindas, ke malbonas la novaĵoj pri la bataloj.

– Kiu diras, ke ekzistas malbonaj novaĵoj? – kriis la soldato.

– Pa! Kiu diras, ke ne?

– Tio estas sakrinda ribela parolo, kaj mi trapikos vin, se vi ne fermos la faŭkon, ĉu komprenite?

– Bone, bone! – diris la spuristo. – Mi nenion plu diros kaj daŭre pensados. Sed kial enmiksiĝas la nigra kaŝirulo? Tiu glutegulo kun la manoj oscilantaj?

– Mi ne scias. Nenial, eble. Sed li celas nenion bonan, ĉirkaŭnazumante, mi vetas. Li estu malbenita! Tuj post kiam li evitis nin kaj forkuris, venis informo, ke li estas necesa vivanta, urĝe necesa.

– Nu, mi esperas, ke oni kaptos lin kaj suferigos lin, – graŭlis la spuristo. – Li fuŝis la spurodoron tie malantaŭe, ŝtelinte tiun forĵetitan maŝkirason, kiun li trovis, kaj ĉirkaŭpadelante tra la tuta loko antaŭ ol mi povis atingi la lokon.

– Ĝi ĉiuokaze savis lian vivon, – diris la soldato. – Vidu, antaŭ ol mi sciis, ke li estas serĉato, mi pafis lin nete-netege, je kvindek paŝoj ĝuste en la dorson, sed li plu kuris.

– Pa! Vi maltrafis lin. Komence vi pafas sencele, poste vi kuras tro malrapide, kaj fine vi alvokas la kompatindajn spuristojn. Al mi jam sufiĉas pri vi. – La spuristo forpaŝegis.

– Revenu, – kriis la soldato, – aŭ mi raportos pri vi!

– Al kiu? Ne al via ŝatata Ŝagrato. Li ne plu estos trupestro.

– Mi donos viajn nomon kaj numeron al la nazguloj, – diris la soldato sible mallaŭtigante sian voĉon. – Unu el ili komandas nun ĉe la turego.

La alia haltis, kaj lia voĉo estis plenplena de timo kaj kolerego.

– Vi malbeninda denuncema etŝtelisto! – li kriegis. – Vi ne kapablas je via tasko, kaj vi eĉ ne povas lojali al la propra popolo. Iru al viaj fiaj kriĉistoj, kaj ili glaciigu al vi la karnon! Se la malamikoj ne trovis ilin anticipe. Oni mortigis Numeron Unu, mi aŭdis, kaj mi esperas, ke tio estas vera’.

La granda orko, lanc-en-mane, saltis post lin. Sed la spuristo, saltinte post ŝtonegon, pafis sagon en lian okulon, dum li alkuris, kaj li falis bruege. La alia forkuris tra la valo kaj nialaperis.

Kelkan tempon la hobitoj sidis silente. Finfine Sam ekmoviĝis.

– Nu, mi nomas tion nete netega, – li diris, – se tiu ĉi afabla amikiĝemo disvastiĝus tra Mordoro, duono de niaj problemoj estus solvita.

– Kviete, Sam, – Frodo flustris. – Eble aliaj proksimas. Ni evidente tre bonŝance eskapis, kaj la persekuto pli arde spuris nin, ol ni supozis. Sed tia ja estas la spirito de Mordoro, Sam; kaj ĝi disvastiĝis al ĉiuj ties popoloj. Orkoj ĉiam kondutis tiel, aŭ tion diras la rakontoj, kiam ili estas solaj. Sed ne eblas ĉerpi multe da espero el tio. Ili malamas nin multe pli, komplete kaj la tutan tempon. Se tiuj du vidus nin, ili ĉesigus sian kverelon, ĝis ni estus mortaj.

Sekvis plia longa silento. Sam denove rompis ĝin, sed ĉi-foje flustre:

– Ĉu vi aŭdis, kion ili diris pri tiu glutegulo, sinjoro Frodo? Mi ja diris al vi, ke Golumo ankoraŭ ne mortis, ĉu ne?

– Jes, mi memoras. Kaj mi scivolis, kiel vi sciis tion. Nu, sufiĉe! Mi opinias, ke ni prefere ne formoviĝu de ĉi tie, ĝis iĝos tute mallume. Diru al mi, kiel vi scias, kaj ĉion, kio okazis. Se tion vi kapablas kviete.

– Mi provos, – diris Sam, – sed kiam mi pensas pri tiu fetorulo, mi tiom varmiĝas, ke mi volas kriegi.

Tie la hobitoj sidis sub ŝirmo de la dornarbusto, dum la morna lumo de Mordoro velkis malrapide al profunda kaj senstela nokto; kaj Sam diris en la orelon de Frodo ĉion, por kio li povis trovi vortojn pri la perfidema atako de Golumo, la hororo de Ŝeloba, kaj liaj propraj aventuroj kun la orkoj. Kiam li finis, Frodo diris nenion, sed kaptis la manon de Sam kaj premis ĝin. Finfine li ekmoviĝis.

– Nu, supozeble ni devas ekpluiri, – li diris. – Mi scivolas, kiom longe daŭros antaŭ ol ni efektive estos kaptitaj, kaj la tuta penado kaj la ŝtelirado estos finitaj, kaj vane. – Li stariĝis. – Estas mallume, kaj ni ne povas utiligi la vitron de la Damo. Gardu ĝin sekure por mi, Sam. Nun mi ne povas reteni ĝin krom en mia mano, kaj mi bezonos ambaŭ manojn en la blinda nokto. Sed Pikilon mi donas al vi. Mi havas orkan klingon, sed mi ne opinias, ke mia rolo iam denove postulos bati glave.

Estis malfacile kaj danĝere moviĝi nokte en la senpada regiono; sed malrapide kaj tre stumble la du hobitoj penis norden horon post horo laŭ la orienta rando de l’ ŝtonoza valo. Kiam griza lumo revenis rampe super la okcidentaj altaĵoj, longe post kiam la tago komenciĝis en la transaj landoj, ili kaŝiĝis denove kaj dormis iom laŭvice. Dum siaj maldormaj horoj Sam okupiĝis pensante pri nutraĵoj. Finfine, kiam Frodo vekis sin kaj parolis pri manĝado kaj preparado por ankoraŭ unu plia penado, li starigis la demandon, kiu plej perturbis lin.

– Pardonpete, sinjoro Frodo, – li diris, – sed ĉu vi entute scias, kia distanco estas ankoraŭ trairota?

– Ne, tute ne klare, Sam. En Rivendelo antaŭ ol mi ekvojaĝis, oni montris al mi mapon de Mordoro, kiu estis farita antaŭ ol la Malamiko revenis ĉi tien; sed nur malprecize mi memoras ĝin. Plej klare mi memoras, ke en la nordo estis loko, kie la okcidenta montaro kaj la norda montaro etendas membrojn, kiuj preskaŭ renkontiĝas. Tio certe estas dudek leŭgojn minimume de la ponto retro apud la turego. Tio eble estus bona loko transiri. Sed kompreneble, se ni alvenus tien, ni troviĝos pli distance ol antaŭe de la Monto, sesdek mejlojn de ĝi, mi opinias. Mi konjektas, ke ni jam iris ĉirkaŭ dek du mejlojn norden de la ponto. Eĉ se ĉio iros glate, mi apenaŭ atingos la Monton post unu semajno. Mi timas, Sam, ke la ŝarĝo fariĝos ege peza, kaj mi iros des pli malrapide ju pli ni proksimiĝos.

Sam ĝemspiris.

– Ĝuste tion mi timis, – li diris. – Nu, se nenion diri pri akvo, ni devos malpli manĝi, sinjoro Frodo, aŭ alternative marŝi pli rapide, almenaŭ dum ni estos en tiu ĉi valo. Ankoraŭ unu mordo kaj finiĝos la tuta manĝaĵo krom la elfa vojpano.

– Mi klopodos iri iom pli rapide, Sam, – diris Frodo, profunde enspirinte. – Ek do! Ni rekomencu la marŝadon!

Ne tute mallumiĝis denove. Ili plandis plu, antaŭen en la nokton. La horoj pasis per laca stumbla progreso kun malmultaj mallongaj haltoj. Je la unua averto pri la griza lumo sub la rando de la ombra baldakeno ili sin kaŝis denove en malhela kavo sur superpendanta ŝtonego.

Malrapide plifortiĝis la lumo, ĝis ĝi estis pli klara ol ĝi estis ĝis tiam. Forta vento el la okcidento nun forpelis la fumojn de Mordoro el la supraj aeroj. Post nelonge la hobitoj povis vidi la formon de la tereno je kelkaj mejloj ĉirkaŭe. La kavo inter la montoj kaj Morgajo grade malpliiĝis dum ĝi supreniris, kaj la interna firsto estis jam ne pli ol breto sur la krutaj facoj de Efelo Duad; sed oriente ĝi descendis tiel apike, kiel antaŭe, suben en Gorgoroton. Antaŭe la akvofluejo finiĝis per rompitaj ŝtupoj da roko; ĉar alsaltis el la ĉefa montaro alta senherba elstaraĵo, nurece ŝoviĝanta orienten. Renkonte al ĝi etendiĝis el la griza kaj nebuleca norda montaro de Eredo Litui longa elstara brakaĵo; kaj inter la ekstremoj estis mallarĝa breĉo: Karaĥo Angren, la Isenbuŝo, post kiu kuŝis la profunda valo Uduno. En tiu valo malantaŭ Moranono estis tuneloj kaj profundaj armilejoj, kiujn la servistoj de Mordoro faris por defendo de la Nigra Pordego de sia lando. Kaj tie nun ilia mastro amasigis haste grandajn armeojn por renkonti la sturmadon de la komandantoj de la okcidento. Sur la elpuŝitaj terlangoj estis konstruitaj fortikaĵoj kaj turoj, kaj flamis gardfajroj; kaj tra la tuta breĉo estis starigita grunda muro, kaj fosita estis profunda fosaĵo, kiu estis transirebla nur pere de sola ponto.

Kelkajn mejlojn norde, altsupre en la angulo, kie la okcidenta terlango branĉiĝis for de la ĉefa montaro, staris la malnova kastelo Dartango, nun unu el la multaj orkaj fortikaĵoj, kiuj amasiĝis ĉirkaŭ la valo de Uduno. Vojo, jam videbla en la plifortiĝanta lumo, serpentumis suben de ĝi, ĝis nur unu-du mejloj de kie kuŝis la hobitoj ĝi turniĝis orienten kaj laŭiris breton tranĉitan flanke de la terlango, kaj tiel suben al la ebenaĵo, kaj pluen al Isenbuŝo.

Al la elrigardantaj hobitoj ŝajnis, ke ilia tuta vojaĝo norden estis senfrukta. La ebenaĵo dekstre estis malklara kaj fumeca, kaj tie ili povis vidi nek bivakojn nek moviĝantajn soldatojn; sed tiu tuta regiono estis observata de la fortikaĵoj de Karaĥo Angren.

– Ni alvenis sakvojon, Sam, – diris Frodo. – Se ni pluiros, ni nur atingos tiun orkan turon, sed la sola irota vojo estas tiu, kiu descendas de ĝi, krom se ni retroiros. Ni povas nek grimpi okcidenten, nek descendi orienten.

– Do necesas laŭiri la vojon, sinjoro Frodo, – diris Sam. – Ni devas sekvi ĝin kaj fidi nian bonŝancon, se bonŝanco ekzistas en Mordoro. Cedi nin utilas same kiel ĉirkaŭvagadi plu, aŭ provi retroiri. Nia nutraĵo ne sufiĉus. Ni devas alkuradi!

– Bone, Sam, – diris Frodo. – Konduku min! Tiel longe kiel restas al vi espero. Foriĝis la mia. Sed kuri mi ne kapablas, Sam. Mi simple plandados malantaŭ vi.

– Antaŭ komenci pluan plandadon, vi bezonas dormon kaj manĝaĵon, sinjoro Frodo. Venu preni da ili tiom, kiom vi povas akiri!

Li donis al Frodo akvon kaj aldonan oblaton da vojpano, kaj el sia mantelo li faris kusenon por la kapo de sia mastro. Frodo estis tro laca por debati la aferon, kaj Sam ne sciigis al li, ke li glutis la lastan guton de ilia akvo kaj manĝis la panporcion de Sam kune kun la propra. Kiam Frodo jam dormis, Sam kliniĝis al li kaj aŭskultis lian spiradon kaj observis lian vizaĝon. Tiu estis faltita kaj malgrasa, kaj tamen dumdorme ĝi aspektis kontenta kaj sentima.

– Nu, jen komenciĝas, mastro! – Sam murmuris al si. – Mi devos por kelka tempo lasi vin kaj fidi la bonŝancon. Akvon ni devos havi, aŭ ni ne sukcesos pluiri.

Sam ŝteliris eksteren, kaj rapidante de ŝtono al ŝtono laŭ singardemo pli ol hobita, li subiris al la akvofluejo, kaj poste laŭiris ĝin kelkan tempon, dum ĝi supreniris norden, ĝis li venis al rokaj ŝtupoj, kie antaŭlonge sendube ĝia fonto suben impetis kiel akvofaleto. Ĉio nun ŝajnis seka kaj silenta; sed rifuzante malesperi Sam kliniĝis kaj aŭskultis, kaj ĝojigate ekaŭdis sonon de fluetado. Grimpinte kelkajn ŝtupojn supren li trovis etan rojon da malhela akvo, kiu eliris el la montoflanko kaj plenigis malgrandan flakon, el kiu ĝi denove verŝiĝis kaj poste malaperis sub la malfekundajn ŝtonojn.

Sam gustumis la akvon, kaj ĝi ŝajnis sufiĉe bona. Poste li profunde trinkis, replenigis la botelon, kaj turniĝis por reiri. Tiumomente li ekvidis nigran figuron aŭ ombron moviĝanta inter la rokoj fore apud la kaŝejo de Frodo. Englutinte krion, li desaltis de la fonto kaj kuris, saltante de ŝtono al ŝtono. Tiu estis singardema kreaĵo, malfacile videbla, sed Sam malmulte dubis pri ĝi: li sopiris mankapti ĝian kolon. Sed tiu aŭdis lian proksimiĝon kaj kviete forglitis. Al Sam ŝajnis, ke li laste ekvidas tiun retrogvatanta trans la rando de la orienta krutegaĵo, antaŭ ol ĝi subenŝovis la kapon kaj malaperis.

– Nu, la bonŝanco ne perfidis min, – murmuris Sam, – sed tio estis kriza momento! Ĉu ne sufiĉas havi orkojn pomile sen ke tiu fetora fiulo venu nazumante? Mi volus, ke li estu pafita!

Li sidiĝis apud Frodo kaj ne vekis lin; sed li ne riskis mem endormiĝi. Finfine, kiam li sentis fermiĝi la okulojn kaj sciis, ke lia klopodo resti maldorma ne daŭros plu longe, li vekis Frodon milde.

– Tiu Golumo denove proksimas, mi timas, sinjoro Frodo, – li diris. – Ĉiuokaze, se estis ne li, li ekzistas duope. Mi foriris por trovi iom da akvo kaj rimarkis lin ĉirkaŭnazumanta ĝuste kiam mi ekrevenis. Mi opinias, ke ne estas sendanĝere por ni dormi samtempe, kaj pardonpete, sed mi ne povos multe pli longe teni apertaj la palpebrojn.

– Estu benata, Sam! – diris Frodo. – Kuŝiĝu kaj akceptu vian vicon! Sed mi prefere havus Golumon ol orkojn. Li ĉiuokaze ne perfidos nin al ili – kondiĉe ke li ne estu mem kaptita.

– Sed li eble faros iom da rabado kaj murdo proprainiciate, – graŭlis Sam. – Tenu la okulojn malfermitaj, sinjoro Frodo! Jen botelo plena da akvo. Trinku profunde. Ni povos replenigi ĝin, kiam ni pluiros. – Dirinte tion Sam plonĝis en dormadon.

La lumo denove ekvelkis, kiam li vekiĝis. Frodo sidis apogite al la malantaŭa roko, sed li endormiĝis. La botelo estis malplena. Estis neniu indiko pri Golumo.

La Mordora mallumo revenis, kaj la gardofajroj sur la altaĵoj brulis akre kaj ruĝe, kiam la hobitoj ekiris denove al la plej danĝera stadio de sia vojaĝo. Ili iris unue al la fonteto, kaj poste grimpis singarde supren al la vojo ĉe tiu loko, kie ĝi turniĝis orienten al Isenbuŝo dudek mejlojn for. Ĝi ne estis vojo larĝa, kaj ĝi havis nek muron, nek parapeton ĉe la rando, kaj dum ĝi progresis, la apika krutaĵo ĉe ĝia rando pli kaj pli profundiĝis. La hobitoj povis aŭdi neniujn moviĝojn, kaj aŭskultinte dum iom da tempo, ili ekiris ordmarŝe orienten.

Post ĉirkaŭ dek du mejloj ili haltis. Iomete pli frue la vojo kurbiĝis certagrade norden, kaj tiu etendiĝo kiun ili trapasis, jam estis barita al la vido. Tio pruviĝis katastrofa. Ili ripozis kelkajn minutojn kaj poste pluiris; sed post nur kelkaj paŝoj ili subite en la nokta trankvilo aŭdis la sonon, kiun la tutan tempon ili sekrete antaŭtimis: la bruon de piedoj marŝantaj. Tio estis ankoraŭ iom malantaŭ ili, sed retrorigardante ili vidis la ekbrilon de torĉoj venantaj ĉirkaŭ la kurbiĝon malpli ol unu mejlon for, kaj tiuj moviĝis rapide: tro rapide, por ke Frodo eskapu fuĝante laŭ la vojo antaŭe.

– Tion mi timis, Sam, – diris Frodo. – Mi fidis nian bonŝancon, kaj ĝi perfidis nin. Ni estas enŝlositaj. – Li rigardis agitite supren al la brovumanta muro, kie la vojkonstruintoj en pratempo krutigis la rokaĵon je multaj klaftoj super iliaj kapoj. Li kuris al la alia flanko kaj transrigardis la randon en malhelan mornoputon.

– Ni estas finfine enŝlositaj! – li diris kaj sinkis teren sub la rokmuro kaj klinis sian kapon.

– Ŝajnas tiel, – diris Sam. – Nu, eblas nur atendi la okazaĵon. – Kaj tion dirinte li sidiĝis apud Frodo sub la ombro de la klifo.

Ne necesis longe atendi. La orkoj vojaĝis hastpaŝe. Tiuj en la avangardo portis torĉojn. Ili venis antaŭen, ruĝaj flamoj en la mallumo, rapide plifortiĝantaj. Nun ankaŭ Sam klinis la kapon, esperante, ke tiel kaŝiĝos lia vizaĝo, kiam la torĉoj atingos ilin; kaj li metis iliajn ŝildojn antaŭ la genuojn por kaŝi iliajn piedojn.

“Se nur ili urĝos kaj lasos duopon da lacaj soldatoj en paco kaj pluiros”, – li pensis.

Kaj ŝajnis, ke ili tion faros. La avangardaj orkoj venis saltpaŝe, anhelante, klinante siajn kapojn. Ili estis hordo de la specoj malgrandaj malvolonte pelataj al la milito de sia Malhela Mastro; interesis ilin nur kompletigo de la marŝado kaj evito de vipo. Apud ili, kurante tien-reen laŭ la linio, iris du el la grandaj sovaĝaj urukoj, klakigante vipojn kaj kriante. Spaliro post spaliro pasis, kaj la riveliga torĉlumo estis jam iom antaŭe. Sam retenis sian spiron. Jam pli ol duono de la trupo preterpasis. Tiam subite unu el la sklavpelantoj rimarkis la du figurojn apud la vojo. Li frapetis per vipo al ili kaj kriis:

– Ha vi! Stariĝu!

Ili ne respondis, kaj per krio li haltigis la trupon.

– Ek al, limakoj! Ne estas tempo por sidado. – Li faris unu paŝon al ili, kaj eĉ en la malhelo li rekonis la insignojn sur iliaj ŝildoj. – Dizertantoj, ĉu? – li mordminacis. – Aŭ pripensas tion? Via tuta popolo devis esti en Uduno jam antaŭhieraŭ vespere. Tion vi scias. Stariĝu kaj enviciĝu, aŭ mi notos viajn numerojn kaj raportos pri vi.

Ili barakte stariĝis, kaj ankoraŭ kliniĝante, lamante kiel piede lacaj soldatoj, ili treniĝis direkte al la spalirofino.

– Ne, ne lastvice! – la sklavpelanto kriis. – Antaŭen je tri vicoj. Kaj restu tie, aŭ vi spertos, kiam mi revenos laŭ la linio! – Li igis sian longan vipvoston klaki super iliaj kapoj; poste per alia klako kaj krio li reirigis la trupon je rapida troto.

Estis sufiĉe malfacile por kompatinda Sam, kiu estis laca; sed por Frodo tio estis turmento, kaj baldaŭ koŝmaro. Li kunpremis siajn dentojn kaj klopodis malebligi pensadon en sia menso, kaj li baraktis antaŭen. La fetoro de la ŝvitantaj orkoj ĉirkaŭ li estis sufoka, kaj li komencis anheli soifege. Daŭre ili pluiris, kaj li direktis sian tutan volpovon al spirado kaj movo de la kruroj; kaj tamen al kiu fia celo li penegas kaj suferas, li ne riskis pripensi. Elviciĝo nevidata ne espereblis. De tempo al tempo la orka pelanto revenis kaj mokis ilin.

– Jen do! – li ridis, frapetante iliajn krurojn. – Kie vipo estas, volo estas, limakoj miaj. Ne falu! Mi havigus al vi belan freŝigilon nun, sed vi ricevos tiom da vipado kiom toleros viaj haŭtoj, kiam vi alvenos malfrue al via bivako. Bonefikos al vi. Ĉu vi ne scias, ke ni jam militas?

Ili jam iris kelkajn mejlojn, kaj la vojo finfine direktiĝis suben laŭ longa deklivo al la ebenaĵo, kiam la forto de Frodo komencis elĉerpiĝi kaj lia volpovo ŝanceliĝis. Li skuiĝis kaj stumblis. Sam streĉe provis helpi kaj subteni lin, kvankam li sentis, ke li mem apenaŭ plu eltenos. Li sciis, ke la fino venos preskaŭ tuj: lia mastro svenos aŭ falos, kaj ĉio estos malkovrita, kaj iliaj teruraj penoj estos vanaj. “Mi ĉiuokaze finos pri tiu sklavpela ulaĉo”, – li pensis.

Tiam ĝuste, kiam li elmetis sian manon al la tenilo de sia glavo, venis neatendita faciligo. Nun ili estis sur la ebenaĵo proksimiĝante al la enirejo de Uduno. Iom antaŭ ĝi, antaŭ la pordo ĉe la pontekstremo, la vojo el la okcidento aliĝis al aliaj venantaj el la sudo kaj el Baraduro. Laŭ ĉiuj vojoj soldatoj moviĝis; ĉar la komandantoj de l’ okcidento marŝis antaŭen, kaj la Malhela Mastro ekspedis norden siajn trupojn, Do hazarde pluraj trupoj venis samtempe al la vojrenkontiĝo, en la mallumo ekster la lumo de la gardfajroj sur la muro. Tuj okazis multe da interpuŝiĝo kaj sakrado, dum ĉiu trupo klopodis veni la unua al la pordo kaj la fino de sia marŝado. Kvankam pelantoj kriis kaj vipadis, interbatiĝoj ekestis, kaj kelkaj glavoj estis elingigitaj. Trupo de pezarmitaj urukoj el Baraduro impetis en la Dartangan trupon kaj kaŭzis konfuzon.

Kvankam li estis sensobtuzigita pro doloro kaj laceco, Sam vigliĝis, trafis rapide la eblecon, kaj ĵetis sin teren, subentrenante samtempe Frodon. Orkoj stumblis sur ili, mordminace kaj sakre. Malrapide per la manoj kaj genuoj la hobitoj forrampis el la konfuziĝo, ĝis fine ili nerimarkite transfalis la foran randon de la vojo. Tiu havis altan trotuarrandon per kiu trupestroj povis sin gvidi en nigra nokto aŭ nebulo, kaj ĝi estis amasigita je kelkaj futoj super la nivelo de la aperta tereno.

Ili kuŝis senmove dum kelka tempo. Estis tro mallume por serĉi ŝirmejon, se entute tia estis trovebla; sed Sam opiniis, ke ili devus minimume pli malproksimiĝi de la ŝoseoj kaj de la torĉluma atingo.

– Venu, sinjoro Frodo! – li flustris. – Unu plua rampo kaj poste vi povos kuŝi senmove.

Per lasta senespera peno Frodo levis sin per la brakoj kaj baraktis pluen je eble dudek paŝoj. Tiam li falegis en malprofundan kavaĵon, kiu neatendite malfermiĝis antaŭ ili, kaj tie li kuŝis kvazaŭ mortinto.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.