La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 3: La Uruk-Hajoj

Grinĉjo kuŝis en malhela maltrankvila sonĝo: ŝajnis, ke li aŭdas la propran voĉeton reeĥanta en nigraj tuneloj, vokantan: “Frodo, Frodo!” Sed anstataŭ Frodo centoj da hidaj orkaj vizaĝoj rikanis al li el la ombroj, centoj da hidaj brakoj kroĉiĝis al li ĉiuflanke. Kie estis Gaja?

Li vekiĝis. Malvarma aero blovis al lia vizaĝo. Li kuŝis surdorse. Vespero proksimiĝis, kaj la ĉielo supre malheliĝis. Li turnis sin kaj konstatis, ke la sonĝo estis apenaŭ pli malagrabla ol la vekiĝo. Liaj pojnoj, kruroj kaj maleoloj estis ŝnure ligitaj. Apude kuŝis Gaja, blankvizaĝa, kun malpura ĉifono volvita sur la frunto. Ĉie ĉirkaŭ ili sidis aŭ staris multnombra bando da orkoj.

Malrapide en la dolora kapo de Grinĉjo memoroj kunplektiĝis kaj disiĝis de l’ sonĝ-ombroj. Kompreneble: li kaj Gaja estis forkurintaj en la arbaron. Kio influis ilin? Kial ili forkuris tiel, malatentante oldan Paŝegulon? Ili kuris grandan distancon kriante – li ne povis memori kiomdistance nek kiomtempe; kaj jen subite ili karambolis ĝuste kun grupo da orkoj: tiuj staris aŭskultante, kaj verŝajne ili ne vidis Gajan kaj Grinĉjon ĝis tiuj preskaŭ trafis en iliajn brakojn. Tiam ili kriegis, kaj dekoj da aliaj goblenoj saltis el la arboj. Gaja kaj li elingigis siajn glavojn, sed la orkoj ne volis batali, kaj nur provis kapti ilin, eĉ kiam Gaja jam fortranĉis plurajn brakojn kaj manojn. Brave, Gaja!

Poste Boromiro venis saltante inter la arboj. Li devigis ilin batali. Li mortigis multajn el ili, kaj la cetero fuĝis. Sed ili ne longe reiris, kiam ilin denove atakis minimume cent orkoj, kelkaj tre grandaj, kaj tiuj pafis hajlon da sagoj: ĉiam kontraŭ Boromiron. Boromiro blovis sian kornegon, ĝis la arbaro sonoris, kaj komence la orkoj estis maltrankvilaj kaj retiriĝis; sed kiam ne aŭdiĝis la respondo krom la eĥoj, ili atakis pli sovaĝe ol antaŭe. Grinĉjo ne memoris multon pli. Lia lasta memoro estis Boromiro sin apoganta al arbo, elplukanta sagon; poste subite mallumiĝis.

“Supozeble oni batis mian kapon, – li diris al si. – Mi scivolas, ĉu Gaja estas grave vundita. Kio okazis al Boromiro? Kial la orkoj ne mortigis nin? Kie ni estas, kaj kien ni iras?”

Li ne povis respondi la demandojn. Li sentis sin maljuna kaj malsana. “Mi volas, ke Gandalfo neniam persvadus Elrondon permesi nian partoprenon, – li pensis. – Kion mi kontribuis? Nura ĝeno: pasaĝero, peco da pakaĵo. Kaj nun mi estas rabaĵo kaj mi estas nura peco da pakaĵo por la orkoj. Mi esperas, ke Paŝegulo aŭ iu venos postuli nin! Sed ĉu mi devus tion esperi? ĉu tio ne misgvidus la planojn? Se nur mi povus liberiĝi!”

Li baraktis iomete, tute senutile. Unu el la orkoj apude sidantaj ekridis kaj diris ion per sia abomeninda lingvo al kunulo.

– Ripozu dum vi povas, stultuleto! – li poste diris al Grinĉjo per la Komuna Lingvo, kiun li preskaŭ tiom hidigis, kiom lia propra lingvo. – Ripozu dum vi povas! Ni trovos uzon por viaj kruroj postnelonge. Vi volos, ke vi neniom havus antaŭ ol ni alhejmigos vin.

– Se estus mia elekto, vi jam nun volus vin morta, – diris la alia. – Mi kvikigus vin, mizera rato. – Li kliniĝis super Grinĉjon, proksimigante al ties vizaĝo siajn flavajn dentaĉojn. En la mano li havis nigran tranĉilon kun longa noĉita klingo. – Kuŝu kviete, aŭ mi tiklos vin per tio ĉi, – li siblis. – Ne tiru al vi atenton, aŭ mi eble forgesos miajn ordonojn. Malbenon al la isengarduloj! Uglúk u bagronk ŝa puŝdug Saruman-glob búbhoŝ skaj: – li transiris al longa kolera parolado en la propra lingvo, kiu malrapide forfadis al murmurado kaj graŭlado.

Terurite Grinĉjo senmoviĝis, kvankam plifortiĝis doloro ĉe liaj pojnoj kaj maleoloj, kaj la subaj ŝtonoj boris lian dorson. Por forgesi pri si li aŭskultis silente ĉion, kion li povis aŭdi. Ĉirkaŭe aŭdiĝis multaj voĉoj, kaj kvankam la orka lingvo ĉiam sonis plena de malamo kaj kolero, ŝajnis evidente, ke io kverelsimila jam komenciĝis kaj pliardiĝis.

Grinĉjo trovis surprizite, ke multo el la paroloj estis komprenebla: multaj orkoj uzis la komunan lingvon. Evidente ĉeestis anoj el du aŭ tri malsamaj triboj, kaj ili ne komprenis la orkan lingvon unu de la aliaj. Okazis kolera debato pri la tuja farotaĵo: la irota vojo kaj kion fari pri la kaptitoj.

– Mankas tempo por mortigi ilin ĝuste, – diris unu. – Mankas ludotempo dum tiu ĉi vojaĝo.

– Tio ne eviteblas, – diris alia. – Sed kial ne mortigi ilin rapide, mortigi ilin jam nun? Ili estas malbeninda ĝeno, kaj al ni urĝas. Proksimiĝas vespero, kaj ni devus ekhasti.

– Ordonoj, – diris tria voĉo per profunda graŭlo. – “Mortigu ĉiujn, sed NE la duonulojn: ili estas alportendaj VIVANTAJ laŭeble baldaŭ”. Jen miaj ordonoj.

– Por kio oni deziras ilin? – demandis pluraj voĉoj. – Kial vivantaj? Ĉu ili provizas bonan amuzon?

– Ne! Mi aŭdis, ke unu el ili posedas ion, ion necesan por la milito, iun elfan kompleton aŭ alian. Ĉiuokaze ili ĉiuj estos pridemanditaj.

– Ĉu nur tion vi scias? Kial ni ne priserĉu ilin kaj malkovru? Ni eble trovus ion de ni mem uzindan.

– Tio estas komento tre interesa, – rikanis voĉo, malpli laŭta ol la aliaj, sed pli malvirta. – Mi eble devos raporti tion. La kaptitoj estas NE priserĉotaj, nek prirabotaj: jen miaj ordonoj.

– Ankaŭ la miaj, – diris la profunda voĉo. – “Vivantaj kaj kiel kaptitaj; neniom da priŝtelado”. Jen miaj ordonoj.

– Ne niaj ordonoj! – diris unu el la pli fruaj voĉoj. – Ni venis ĉi longan vojaĝon el la Minejoj por mortigi, kaj venĝi niajn popolanojn. Mi volas mortigi kaj poste reiri norden.

– Do vi devas repensi la volon, – diris la graŭla voĉo. – Mi estas Ugluko. Mi estras. Mi reiras al Isengardo laŭ la plej mallonga vojo.

– Ĉu Sarumano estas la mastro aŭ la Granda Okulo? – diris la malvirta voĉo. – Ni devus reiri tuj al Lugburzo.

– Se ni povus transiri la Grandan Riveron, tio eblus, – diris alia voĉo. – Sed ni ne estas sufiĉe multaj por riski subeniron al la pontoj.

– Mi venis transen, – diris la malvirta voĉo. – Flugilhava nazgulo atendas nin norde sur la orienta bordo.

– Eble, eble! Poste vi forflugos kun niaj kaptitoj kaj ricevos la tutajn monkompenson kaj laŭdojn en Lugburzo, kaj lasos nin piediri laŭhazarde tra la Ceval-lando. Ne, ni devas resti kune. Ĉi lokoj estas danĝeraj: plenaj je fiaj ribelantoj kaj kaperistoj.

– Ja, ni devas resti kune, – graŭlis Ugluko. – Mi ne fidas al vi, etaj porkaĉoj. Mankas al vi medolo ekster la propraj stinkejoj. Sen ni vi ĉiuj estus forkurintaj. Ni estas batalemaj uruk-hajoj! Ni mortigis la grandan militestron. Ni kaptis la kaptitojn. Ni estas la servistoj de Sarumano la Saĝa, la Blanka Mano: tiu Mano, kiu provizas al ni por manĝi homkarnon. Ni venis el Isengardo kaj gvidis vin ĉi tien, kaj ni regvidos vin laŭ vojo de ni elektita. Mi estas Ugluko. Mi diris.

– Vi diris pli ol sufiĉe, Ugluko, – rikanis la malvirta voĉo. – Mi scivolas kiel tio impresus ilin en Lugburzo. Eble ili konkludus, ke la ŝultroj de Ugluko bezonas malŝarĝiĝon je kapo ŝvelinta. Oni eble demandus, de kie venis liaj strangaj ideoj. Ĉu ili eble venis de Sarumano? Kiu li supozas sin, memstariĝante kun siaj makulitaj blankaj insignoj? Ili eble konsentus kun mi, kun Griŝnaĥo, ilia fidata komisiito. Kaj mi, Griŝnaĥo, diras jenon: Sarumano estas stultulo, kaj stultulo fie perfidema. Sed la Granda Okulo gvatas lin. “Porkaĉoj”, ĉu vere? Kiel plaĉas al vi nomiĝi “porkaĉoj” per la fekrastuloj de makulita sorĉisteto? Orkan karnon manĝas ili, mi garantias.

Multaj kriegoj en orka lingvo respondis, kaj la sonora siblego de elingigataj armiloj. Singarde Grinĉjo ĉirkaŭruliĝis, esperante vidi la okazontaĵon. Liaj gardintoj iris partopreni la lukton. En la krepusko li vidis grandan nigran orkon, verŝajne Uglukon, staranta fronte al Griŝnaĥo, mallonga kurbkrura kreaĵo, tre larĝa kaj havanta longajn brakojn, kiuj pendis preskaŭ ĝis la tero. Ĉirkaŭ ili estis multaj goblenoj pli malgrandaj. Grinĉjo supozis ilin tiuj el la nordo. Ili havis elingigitajn tranĉilojn kaj glavojn, sed hezitis ataki Uglukon.

Ugluko kriis, kaj nombro de aliaj orkoj, preskaŭ same grandaj kiel li, alkuris. Tiam subite, senaverte, Ugluko saltis antaŭen kaj per du rapidaj batoj fortranĉis la kapojn de du el siaj kontraŭuloj. Griŝnaĥo paŝis flanken kaj malaperis en la ombrojn.

La aliaj cedis, kaj unu paŝis malantaŭen kaj sakre stumblofalis pro la kuŝanta korpo de Gaja. Tamen tio verŝajne savis lian vivon, ĉar la kunuloj de Ugluko transsaltis lin kaj distranĉis alian per siaj larĝklingaj glavoj. Tiu estis la flavdentaĉa gardinto. Lia korpo falis rekte sur Grinĉjon ankoraŭ tenante la longan noĉklingan tranĉilon.

– Eningigu la armilojn! – kriis Ugluko. – Kaj neniom pli da idiotaĵo! Ni iros rekte okcidenten de ĉi tie kaj suben laŭ la ŝtuparo. De tie rekte al la montetoj, poste laŭlonge de la rivero ĝis la arbaro. Kaj ni marŝos tage kaj nokte. Ĉu klare?

“Nu, – pensis Grinĉjo, – se nur tiu malbelulo bezonos iom da tempo por ekregi sian trupon, mi havas eblecon”, – venis al li ekbrilo da espero. Eĝo de la nigra tranĉilo tranĉetis lian brakon, poste glisis ĝis lia pojno. Li konsciis pri flueto de sango sur sia mano, sed li ankaŭ sentis fridan tuŝon de ŝtalo sur sia haŭto.

La orkoj pretiĝis marŝi denove, sed iuj el la norduloj estis daŭre malemaj, kaj la isengardanoj mortigis ankoraŭ du antaŭ ol la ceteraj estis timigitaj. Okazis multe da sakrado kaj konfuziĝo. Provizore Grinĉjo estis negardata. Liaj kruroj estis firme ligitaj, kaj liaj manoj kunligitaj pojne estis antaŭ li. Li povis movi ilin samtempe, kvankam la ligaĵo estis kruele strikta. Li flanken puŝis la mortintan orkon, poste apenaŭ riskante spiri li frotis la nodon de l’ pojnligaĵo supren-suben laŭlonge de la tranĉila klingo. Tiu estis akra, kaj la mano de l’ mortinto tenis ĝin rigida. La ŝnuro estis tranĉita! Rapide Grinĉjo tenis ĝin per siaj fingroj kaj nodis ĝin denove kiel malstriktan brakringon el du maŝoj kaj pasigis ĝin trans la manojn. Poste li kuŝis tre senmove.

– Levu tiujn kaptitojn! – kriis Ugluko. – Ne faru trukojn per ili! Se ili ne estos vivaj, kiam ni venos hejmen, mortos ankaŭ iu alia.

Orko kaptis Grinĉjon kvazaŭ sakon, metis sian kapon inter la ligitajn manojn kaj trenis ilin suben, ĝis la vizaĝo de Grinĉjo estis premegita al la orka nuko; poste la orko skue ekmarŝis. Alia simile traktis Gajan. La grifeca mano de la orko kroĉiĝis kiel fero al la brakoj de Grinĉjo; la ungoj pikegis lin. Li fermis siajn okulojn kaj reglisis en sonĝojn turmentajn.

Subite li estis denove ĵetita al ŝtona planko. Estis frue en la nokto, sed la korna luno jam descendis okcidenten. Ili troviĝis rande de klifo, kiu ŝajnis elrigardi al maro da pala nebuleto. Aŭdiĝis en la proksimo sono de falanta akvo.

– Finfine la skoltoj revenis, – diris proksima orko.

– Nu, kion vi eltrovis? – graŭlis la voĉo de Ugluko.

– Nur unu rajdanton, kaj li fuĝis okcidenten. La vojo estas senobstakla nun.

– Nun, tre povas esti. Sed kiom longe? Idiotoj! Vi devis mortpafi lin. Li alarmos. La damnindaj ĉevalbredantoj aŭdos pri ni antaŭ la mateno. Jam ni devos vojaĝi duoble rapide.

Ombro kliniĝis super Grinĉjo. Tiu estis Ugluko.

– Sidiĝu! – diris la orko. – Miaj knaboj tediĝas portaĉi vin. Necesas, ke ni subengrimpu, kaj vi devos utiligi la krurojn. Estu kunlaborema nun. Nenia kriado, nenia provo eskapi. Ni scias kompensi trukojn laŭ maniero malagrabla, kvankam tio ne lezos vian valoron por la Mastro.

Li tranĉis la ŝnurojn ĉirkaŭ la kruroj kaj maleoloj de Grinĉjo, levis lin per lia hararo kaj starigis lin surpieden. Grinĉjo falis kaj Ugluko ree levstarigis lin per la haroj. Pluraj orkoj ridis. Ugluko premis flakonon inter liajn dentojn kaj verŝis en lian gorĝon iom da bruna likvaĵo: li sentis transflui lin varmegan sovaĝan ardon. Malaperis la doloroj en liaj kruroj kaj maleoloj. Li povis stari.

– Nun la alian! – diris Ugluko. Grinĉjo vidis, ke li iris al Gaja, kiu kuŝis proksime, kaj piedbatis lin. Gaja ĝemis. Kaptante lin malmilde Ugluko trenis lin al sidpozicio kaj deŝiris la bandaĝon de lia kapo. Poste li ŝmiris la vundon per ia malhela ungvento el ligna skatoleto. Gaja elpuŝis krion kaj energie baraktis.

La orkoj manklakis kaj kriaĉis.

– Ne akceptas sian kuracilon, – ili mokis. – Ne scias, kio estas bona al li. Aj! Poste ni ĝuos amuzaĵojn.

Sed tiumomente Ugluko ne okupiĝis pri amuzaĵoj. Necesis rapidi kaj pacigi la maleman sekvantaron. Li kuracis Gajan orkmaniere; kaj la rimedo efikis rapide. Kiam li trudis trinkaĵon el sia flakono en la gorĝon de l’ hobito, tranĉis la krurŝnurojn kaj trenlevis lin, Gaja stariĝis, aspekte pala sed seriozmiena, defia kaj ege vigla. La surfrunta vundo jam ne ĝenis lin, sed li havis brunan cikatron ĝis la vivofino.

– Saluton, Grinĉjo! – li diris. – Do ankaŭ vi partoprenas tiun etan ekspedicion, ĉu? Kie ni dormos-matenmanĝos?

– Atentu! – diris Ugluko. – Tio manku! Ligu la langojn. Neniom da interparolo. Malhelpoj estos raportitaj ĉe la celo, kaj Li scios, kiel rekompenci vin. Vi ja ricevos dormon-matenmanĝon: pli ol vi povos gluti.

La orka bando komencis malsupreniri laŭ streta ravino kondukanta ĝis la suba nebuleta ebenaĵo. Gaja kaj Grinĉjo, disigitaj de dek orkoj aŭ pli, subengrimpis kune. Ĉe la fundo ili surpaŝis herbon, kaj la koroj de la hobitoj plikuraĝiĝis.

– Jam rekte antaŭen! – kriis Ugluko. – Okcidenten kaj iomete norden. Sekvu Lugduŝon.

– Sed kion ni faros je tagiĝo? – diris iuj el la nordanoj.

– Daŭrigi la kuradon, – diris Ugluko. – Kion vi supozas? Ĉu sidi surherbe kaj atendi ĝis la blankhaŭtuloj aliĝos al la pikniko?

– Sed ni ne povas kuri en la sunlumo.

– Vi kuros kun mi malantaŭe, – diris Ugluko. – Kuros! Aŭ vi neniam plu revidos viajn amatajn loĝtruojn. Je la Blanka Mano! Kiom utilas sendi por vojaĝo montajn larvojn, nur duone trejnitajn. Kuru, damninduloj! Kuru dum la nokto daŭras!

Tiam la tuta grupo komencis kuri per la longaj saltaj paŝegoj de orkoj. Ili observis nenian ordon, puŝante, ŝovante kaj sakrante; tamen ilia rapido estis tre granda. Ĉiun hobiton gardis triopo. Grinĉjo troviĝis tre malantaŭe en la spaliro. Li scivolis kiom longe li kapablos progresi tiapaŝe: manĝaĵon li ne havis depost la mateno. Unu el liaj gardantoj havis vipon. Sed aktuale la orka likvoro ankoraŭ ardis en li. Ankaŭ lia cerbo estis vigla.

De tempo al tempo venis al lia menso vizio pri la entuziasrna vizaĝo de Paŝegulo kliniĝanta al malhela postsignaro kaj kuranta, kuranta malantaŭe. Sed kion povus vidi eĉ disirulo krom konfuzitaj spuroj de orkaj piedoj? Liaj propraj spuretoj kaj tiuj de Gaja estis forigitaj per la tramplado de la ferplandaj ŝuoj antaŭ ili kaj malantaŭ ili kaj ĉirkaŭ ili.

Ili progresis nur proksimume unu mejlon for de la klifo, kiam la tereno deklivis suben al larĝa malprofunda konkavejo, kie la grundo molis kaj malsekis. Tie kuŝis nebuleto pale ekluma sub la lastaj radioj de la koma luno. La malhelaj figuroj de la orkoj antaŭe malklariĝis kaj poste estis englutitaj.

– Aj! Estu singardaj! – kriis Ugluko de malantaŭe.

Subita penso alsaltis al Grinĉjo en la menson, kaj li tuj ekagis. Li deviis dekstren kaj plonĝis el atingo de sia kroĉiĝema gardanto, celante kapantaŭen en la nebuleton; li alteriĝis sur la herbon diskuŝe.

– Haltu! – kriegis Ugluko.

Sekvis momenta malordo kaj konfuziĝo. Grinĉjo saltleviĝis kaj ekkuris. Sed la orkoj persekutis lin. Iuj subite abruptis rekte antaŭ li.

“Ne espereblas eskapo! – pensis Grinĉjo. – Sed espereblas, ke mi lasis kelkajn proprajn signojn netuŝitaj sur la malseka tero”. Li palpis ĉe la kolo per siaj du ligitaj manoj, kaj malkroĉis la broĉon de sia mantelo. Ĝuste kiam kaptis lin longaj brakoj kaj duraj krifoj li lasis ĝin fali. “Tie ĝi kuŝos supozeble ĝis la fino de tempo, – li pensis. – Mi ne scias kial mi faris tion. Se eskapis la aliaj, ili verŝajne iris ĉiuj kun Frodo”.

Vipo volviĝis ĉirkaŭ liaj kruroj kaj li subpremis krion.

– Sufiĉe! – kriis Ugluko alkurante. – Li ankoraŭ devos kuri longan vojon. Kurigu ilin ambaŭ! Uzu la vipon nur kiel memorigilon.

– Sed tio ne finiĝas, – li minacis, sin turninte al Grinĉjo. – Mi ne forgesos. Pago estas nur prokrastita. Ek al.

Nek Grinĉjo nek Gaja multe memoris pri la posta parto de l’ vojaĝo. Misaj sonĝoj kaj misaj vekiĝoj kunfandiĝis en longa mizertunelo, kun espero ĉiam pli velkanta malantaŭe. Ili kuris, kuradis, klopodante atingi la rapidecon starigitan de l’ orkoj, frapite de tempo al tempo per kruela vipŝnuro ruze manipulita. Kiam ili haltis aŭ stumblis, oni kaptis kaj trenis ilin kelkan distancon.

La varmo de la orka trinkaĵo jam malaperis. Grinĉjo denove sentis sin malvarma kaj vomema. Subite li falis vizaĝaltere. Duraj manoj kun ŝirantaj ungegoj alkroĉiĝis kaj levis lin. Li estis portata denove kvazaŭ sako, kaj mallumo ekestis: ĉu mallumo de alia nokto aŭ blindeco de la okuloj, li ne povis scii.

Malklare li ekkonstatis pri voĉoj bruegantaj: ŝajne multaj orkoj postulis halton. Ugluko kriegis. Li sentis sin teren ĵetita, kaj li kuŝis ĝis nigraj sonĝoj envolvis lin. Sed ne longe li eskapis el doloroj; baldaŭ la fera kroĉiĝo de senkompataj manoj trafis lin denove. Dum longa tempo li estis frapetita kaj skuita, kaj poste la mallumo malrapide cedis kaj li revenis al la vekiĝanta mondo kaj konstatis, ke estas matene. Ordonoj estis kriataj, kaj li estis krude ĵetita sur la herbon.

Tie li kuŝis kelkan tempon luktante kontraŭ malespero. Lia kapo turniĝis, sed pro la ardo en la korpo li divenis, ke oni havigis al li plian glutaĵon. Orko kliniĝis super li kaj ĵetis al li iom da pano kaj strion da nekuirita sekigita karno. Li avide manĝis la malfreŝan grizan panon, sed ne la viandon. Li estis malsatega, sed ankoraŭ ne tiom malsatega, ke li manĝus viandon ĵetitan al li de orko, karnon de estaĵo kies naturon li ne volis konjekti.

Li sidiĝis kaj ĉirkaŭrigardis. Gaja troviĝis proksime. Ili estis ĉe la bordo de rapidega mallarĝa rivero. Antaŭe baŭmis montoj: iu alta pinto ricevis la unuajn radiojn de la suno. Ombra makulo da arbarego kuŝis antaŭ ili sur la subaj deklivoj.

Okazis multe da kriado kaj debatado inter la orkoj; kverelo ŝajnis denove komenciĝonta inter la nordanoj kaj la isengardanoj. Iuj indikis retroen al la sudo kaj iuj indikis orienten.

– Nu, bone, – diris Ugluko. – Lasu ilin al mi do! Nenia mortigado, kiel mi diris al vi pli frue; sed se volas forĵeti ĉion, kion ni venis la tutan vojon akiri, forĵetu ĝin! Mi prizorgos tion, la batalemaj uruk-hajoj faru la laboron kiel kutime. Se vi timas la blankhaŭtulojn, kuru! Kuru! Jen la arbarego, – li diris, indikante antaŭen. – Atingu ĝin! Tio estas la plej favora ebleco. Iru jam! Kaj rapide, antaŭ ol mi forbatos ankoraŭ kelkajn kapojn por iom saĝigi la ceterajn.

Okazis iom da sakrado kaj interpuŝiĝo kaj poste plimulto el la nordanoj forŝiriĝis kaj forkuris, pli ol cento da ili, kurante malorde laŭ la riverbordo al la montoj. La hobitoj postrestis kun la isengardanoj: malhela minaca trupo, minimume okdeko da grandaj malpalaj oblikv-okulaj orkoj kun grandaj arkpafiloj kaj mallongaj larĝklingaj glavoj. Kelkaj el la pli grandaj kaj pli kuraĝaj nordanoj restis kun ili.

– Nun ni traktos pri Griŝnaĥo, – diris Ugluko; sed eĉ kelkaj el liaj propraj sekvantoj rigardis maltrankvile suden.

– Mi scias, – graŭlis Ugluko. – La damnindaj ĉevalknaboj konstatis pri ni. Pri tio tute kulpas vi, Snago. Oni devus fortranĉi al vi kaj al la aliaj skoltoj la orelojn. Sed ni estas batalistoj. Ni jam festmanĝos ĉevalkarnon, aŭ ion pli bonan.

Tiam Grinĉjo vidis, kial kelkaj trupanoj indikis orienten. De tiu direkto nun venis raŭkaj krioj, kaj jen estis denove Griŝnaĥo, kaj dorse de li kvardeko da similuloj: longbrakaj kurbakruraj orkoj. Sur iliaj ŝildoj estis pentrita po ruĝa okulo. Ugluko antaŭen paŝis renkonte al ili:

– Do vi revenis? – li diris. – Repensis la aferon, ĉu?

– Mi revenis por certigi, ke la ordonoj estu plenumitaj kaj la kaptitoj estu sekuraj, – respondis Griŝnaĥo.

– Ĉu vere! Malŝparo de energio. Mi certigos, ke la ordonoj estu plenumitaj sub mia komando. Kaj por kio cetera vi revenis? Vi haste foriris. Ĉu vi ion postlasis?

– Mi postlasis stultulon, – grincvoĉis Griŝnaĥo. – Sed akompanis lin kelkaj bravuloj tro valoraj por perdi. Mi sciis, ke vi gvidos ilin en fatrason. Mi venis por helpi ilin.

– Bonege! – ridis Ugluko. – Sed krom se vi havas medolon por batali, vi elektis malĝustan vojon. Lugburzen estis prefere via celo. Venas la blankhaŭtuloj. Kio okazis al via trezora nazgulo? Ĉu oni mortpafis sub li alian rajdbeston? Vidu, se vi kunportus lin, tio eble estus utila – se tiuj nazguloj estas tiaj, kiaj oni pretendas.

– Nazgulo, nazgulo, – diris Griŝnaĥo, tremetante kaj lekante siajn lipojn, kvazaŭ tiu vorto posedus fetoran guston, kiun li gustumas senplezure. – Vi priparolas tion, kio estas profunda ekster atingo de viaj kotecaj sonĝoj, Ugluko. Nazguloj! Ha! Tiaj, kiaj oni pretendas! Venos tago, kiam vi volos, ke tion vi ne diris. Simio! – li grincvoĉis atakeme. – Vi devus scii, ke ili estas la pupiloj de l’ Granda Okulo. Sed ankoraŭ ne la flugilhavaj nazguloj: ankoraŭ ne, ankoraŭ ne. Li ankoraŭ ne volas permesi, ke ili montru sin vivaj trans la Granda Rivero, ne tro baldaŭ. Ili estas por la Milito – kaj aliaj celoj.

– Vi ŝajnas bone informita, – diris Ugluko. – Pli ol konvenas al vi, mi konjektas. Eble tiuj en Lugburzo interesiĝos pri la kielo kaj kialo. Sed dume la uruk-hajoj el Isengardo rajtas kiel kutime fari la taskaĉojn. Ne staru tie bavante! Kunordigu vian kanajlaron! La aliaj porkaĉoj forkuras al la arbarego. Prefere vi sekvu. Vi ne reatingus vivaj la Grandan Riveron. Jam komencu! Tuj! Mi estos ĉekalkane.

La isengardanoj denove kaptis Gajan kaj Grinĉjon kaj pendigis ilin ĉedorse. Poste la trupo ekiris. Horon post horo ili kuradis, paŭzante de tempo al tempo por ĵeti la hobitojn al aliaj portantoj. Ĉu pro tio, ke ili estis pli rapidaj kaj pli fortikaj, ĉu pro iu alia plano de Griŝnaĥo, la isengardanoj iom post iom trapasis la orkojn el Mordoro, kaj la trupanoj de Griŝnaĥo kunamasiĝis malantaŭe. Baldaŭ ili pliproksimiĝis al la antaŭaj nordanoj. La arbarego komencis malforiĝi.

Grinĉjo estis kontuzita kaj gratita, lian doloran kapon rastis la malpuraĉa nuko kaj haroza orelo de la orko lin tenanta. Tuj antaŭe estis kurbigitaj dorsoj kaj fortikaj dikaj kruroj moviĝantaj supren-suben, supren-suben senripoze, kvazaŭ ili estus konstruitaj el dratoj kaj kornaĵoj, eltaktantaj la koŝmarajn sekundojn de senfina tempo.

Posttagmeze la trupo de Ugluko atingis la nordanojn. Tiuj ekvelkis sub la radioj de l’ hela suno, kvankam vintra suno brilanta en pala friska ĉielo; iliaj kapoj estis malaltaj kaj iliaj langoj pendolis.

– Larvaĉoj! – mokis la isengardanoj. – Vi estas kuiritaj. La blankhaŭtuloj kaptos vin kaj manĝos vin. Ili venas.

Ekkrio de Griŝnaĥo montris, ke tio ne estis nura ŝerco. Ja rajdantoj rapidege estis ekviditaj: ankoraŭ en malproksimo sed malforiĝantaj al la orkoj, malforiĝantaj al ili, kiel tajdo surplateja al homoj vagantaj en movsablo.

La isengardanoj komencis kuri duoble rapide, kio mirigis Grinĉjon, terura akceliĝo tio ŝajnis je fino de vetkuro. Poste li vidis, ke la suno sinkas, descendante malantaŭ la Nebulecajn Montojn; ombroj etendiĝis tra la tereno. Ankaŭ la soldatoj el Mordoro levis siajn kapojn kaj ekkuris pli rapide. La arbarego estis malluma kaj proksima. Ili jam preterpasis kelkajn disajn arbojn. La tereno komencis deklivi supren, ĉiam pli krute; sed la orkoj ne haltis. Ugluko kaj Griŝnaĥo ambaŭ kriegis, spronante ilin al lasta peno.

“Ili tamen sukcesos. Ili eskapos”, – pensis Grinĉjo. Kaj poste li sukcesis tordi sian kolon por retrorigardi per unu okulo trans la ŝultron. Li vidis, ke rajdistoj fore oriente jam paralelas la orkojn galopante trans la ebenaĵon. La sunsubiro origis ties lancojn kaj kaskojn kaj ekbriletis sur iliaj fluaj haroj. Ili enbaris la orkojn malhelpante ties diskuron kaj pelante ilin laŭlonge de la rivero.

Li tre scivolis, kiaj personoj ili estas. Li jam bedaŭris, ke li ne lernis pli en Rivendelo nek pli ofte rigardis mapojn kaj tiajn aferojn; sed tiutempe la vojaĝplanoj ŝajnis troviĝi en manoj pli kompetentaj, kaj li neniam antaŭvidus distranĉiĝon de Gandalfo aŭ Paŝegulo aŭ eĉ Frodo. Pri Rohano li memoris nur, ke la ĉevalo de Gandalfo, Ombrofakso, devenis de tiu lando. Tio ŝajnis esperiga ĝis certa grado.

“Sed kiel ili scios, ke ni ne estas orkoj? – li pensis. – Supozeble ili neniam aŭdis pri hobitoj ĉi-regione. Supozeble mi devus ĝoji, ke la fiaj orkoj verŝajne estas detruotaj, sed mi prefere saviĝu mem”. Plej probable li kaj Gaja estos mortigitaj kune kun siaj kaptintoj antaŭ ol la rohananoj eĉ sciiĝus pri ili.

Kelkaj rajdistoj ŝajnis esti pafarkistoj, lertaj pafadi desur kuranta ĉevalo. Rajdinte rapide ĝis celdistanco ili pafis sagojn kontraŭ la orkojn kiuj postrestis, kaj pluraj el tiuj falis; poste la rajdistoj forturniĝis el celdistanco de l’ respondaj pafarkoj de la malamikoj, kiuj pafis malorde ne riskante halti. Tio okazis multfoje, kaj unufoje sagoj trafis inter la isengardanoj. Unu el ili, ĝuste antaŭ Grinĉjo, stumblofalis kaj ne plu leviĝis.

Noktiĝis sen tio, ke la rajdistoj proksimiĝis por batalo. Multaj orkoj jam falis, tamen restis almenaŭ ducent. En la frua mallumo la orkoj alvenis teraltaĵeton. La rando de l’ arbarego tre proksimis, verŝajne ne pli ol tri okonojn da mejlo, sed ili ne kapablis pluiri. La rajdistoj ĉirkaŭis ilin. Grupeto malobeis la ordonon de Ugluko kaj kuris plu al la arbarego: nur tri revenis.

– Nu, jen ni estas, – ĉikanis Griŝnaĥo. – Bela estreco! Espereble la granda Ugluko elkondukos nin denove.

– Demetu tiujn duonulojn! – ordonis Ugluko malatentante Griŝnaĥon. – Vi, Lugduŝo, nomu du aliajn kaj gardostaru apud ili. Ili estas ne mortigotaj, krom se la fiaj blankhaŭtuloj trabreĉos. Ĉu komprenite? Dum mi vivas, mi volas ilin. Sed ili ne elkriu kaj ili ne estu elsavitaj. Ligu iliajn krurojn!

La lasta parto de tiu ordono estis senkompate plenumita. Sed Grinĉjo konstatis, ke la unuan fojon li proksimas al Gaja. La orkoj kreis grandan bruon, kriante kaj klakante per siaj armiloj, kaj la hobitoj sukcesis interflustri dum kelka tempo.

– Tion ĉi mi ne alte taksas, – diris Gaja. – Mi sentas min preskaŭ elĉerpita. Ŝajnas al mi, ke mi ne povus rampi pli multe, eĉ se mi estus libera.

– Lembaso! – flustris Grinĉjo. – Lembaso. Mi havas iom. Ĉu vi? Al mi ŝajnas, ke ili nenion prenis escepte de niaj glavoj.

– Jes, mi havis paketon en mia poŝo, – respondis Gaja, – sed ĝi verŝajne eretiĝis. Ĉiuokaze mi ne kapablas enpoŝigi mian buŝon!

– Tio ne necesos. Mi... – sed tiumomente sovaĝa piedbato avertis Grinĉjon, ke la bruo sordiniĝis, kaj la gardantoj atentas.

La nokto estis malvarma kaj senmova. Ĉie ĉirkaŭ la altaĵeto, sur kiu amasiĝis la orkoj, ekbrulis gardfajretoj ore ruĝaj en la mallumo, kompleta ringo da ili. Ili estis pafarke atingeblaj, sed la rajdistoj ne montris sin kontraŭ la lumo, kaj la orkoj malŝparis multajn sagojn alpafante la fajrojn, ĝis Ugluko ĉesigis tion. La rajdistoj aŭdigis neniun sonon. Pli poste dum la nokto, kiam la luno aperis el la nebuleto, de tempo al tempo ili vidiĝis, ombrecaj figuroj foje briletantaj en la blanka lumo, dum ili moviĝis en senĉesa patrolado.

– Ili atendos la sunon, damnu ilin! – graŭlis unu el la gardantoj. – Kial ni ne kuniĝas kaj traimpetas? Kion olda Ugluko supozas sin faranta, mi ŝatus scii.

– Verŝajne vi ŝatus, – grincis Ugluko, alpaŝante de poste. – Ĉu vi asertas, ke mi tute ne pensas, ha? Damnu vin! Vi samas la alian kanajlaron: la larvaĉojn kaj la simiojn de Lugburzo. Ne utilas impeti kun ili. Ili simple kvikus kaj forkurus, kaj troviĝas pli ol sufiĉe el tiuj fiaj ĉevalknaboj por balai nian trupon sur la ebenaĵo. Nur unu aferon kapablas tiuj larvaĉoj: ili vidas kiel gufoj en la mallumo. Sed tiuj blankhaŭtuloj havas pli kapablajn nokt-okulojn ol la plimultaj homoj, laŭ miaj informoj; kaj ne forgesu iliajn ĉevalojn! Tiuj povas vidi la nokt-venteton, aŭ tiel oni diras. Tamen unu aferon la bravuloj ne scias: Maŭhuro kaj ties knaboj estas en la arbarego kaj pli-malpli tuje prezentiĝos.

La vortoj de Ugluko sufiĉis verŝajne por trankviligi la isengardanojn; sed la ceteraj orkoj estis samtempe senkuraĝigitaj kaj ribelemaj. Ili postenigis kelkajn gardantojn, sed la plimulto kuŝis sur la tero ripozante en la agrabla mallumo. Efektive, iĝis denove tre mallume; ĉar la luno pasis okcidenten en densan nubaron, kaj Grinĉjo povis vidi nenion pli ol kelkpaŝe malproksimen. La fajroj havigis neniom da lumo al la altaĵeto. Tamen la rajdistoj ne kontentis nur atendi ĝis la aŭroro kaj permesi, ke la malamikoj ripozu. Subita tumulto oriente de la altaĵeto montris, ke io misas. Ŝajnis ke iuj homoj rajdis proksimen, glisis desur la ĉevaloj, rampis al la rando de l’ bivakejo kaj mortigis plurajn orkojn, kaj poste malaperis denove. Ugluko alkuris por malhelpi fuĝegon.

Grinĉjo kaj Gaja eksidis. Iliaj gardintoj isengardaj jam akompanis Uglukon. Sed se la hobitoj pensis eskapi, tiu plano baldaŭ ruiniĝis. Longa haroza brako kaptis ambaŭ ĉe la nuko kaj kuntrenis ilin. Ili malklare konstatis inter si la kapegon kaj hidan vizaĝon de Griŝnaĥo; ties fetora spiro tuŝis iliajn vangojn. Li komencis palpi kaj esploraĉi ilin. Grinĉjo tremetis, kiam duraj fridaj fingroj palpserĉis laŭ lia dorso.

– Nu, miaj etuloj! – flustris Griŝnaĥo. – ĉu ĝuas belan ripozon? Aŭ ne? Iom malagrable lokite, eble: glavoj kaj vipoj unuflanke kaj timindaj lancoj aliflanke! Etuloj devus ne enmiksiĝi en aferojn por ili tro grandajn. – Liaj fingroj daŭre palpserĉis. Vidiĝis lumo kvazaŭ de pala tamen varmega fajro profunde en liaj okuloj.

Subite venis ekpenso en la menson de Grinĉjo, kvazaŭ rekte perita el la urĝa pensado de lia malamiko: “Griŝnaĥo scias pri la Ringo! Li serĉas ĝin, dum Ugluko estas okupata: li probable deziras ĝin por si”. Malvarma timo estis en la koro de Grinĉjo, tamen samtempe li pripensis, kiel profiti el la deziro de Griŝnaĥo.

– Al mi ŝajnas, ke vi ne trovos ĝin tiamaniere, – li flustris. – Ĝi ne estas facile trovebla.

– Trovos ĝin? – diris Griŝnaĥo: liaj fingroj ĉesis rampi kaj kaptis la ŝultron de Grinĉjo. – Trovos kion? Pri kio vi parolas, etulo?

Momente Grinĉjo silentis. Poste en la mallumo li subite kreis sonon en la gorĝo:

– Golum’, golum’. Pri nenio, mia trezorego, – li aldonis. La hobitoj sentis tiki la fingrojn de Griŝnaĥo.

– Oh ho! – siblis la gobleno mallaŭte. – Tion li celas, ĉu? Oh ho! Ege eg-e danĝere, etuloj miaj.

– Eble, – diris Gaja, jam vigla kaj konscia pri la konjekto de Grinĉjo. – Eble, kaj ne nur al ni. Tamen vi pli bone scias gvidi la proprajn aferojn. Ĉu vi deziras ĝin aŭ ne? Kaj kion vi donus por ĝi?

– Ĉu mi deziras ĝin? Ĉu mi deziras ĝin? – diris Griŝnaĥo kvazaŭ perpleksa, sed liaj brakoj tremetis. – Kion mi donos por ĝi? Kion signifas tio?

– Signifas, – diris Grinĉjo, elektante zorge siajn vortojn, – ke senutilas palpi en la mallumo. Ni povus ŝpari al vi tempon kaj ĝenojn. Sed unue malligu niajn krurojn, aŭ ni faros nenion kaj diros nenion.

– Miaj karaj vundeblaj etaj stultuloj, – siblis Griŝnaĥo, – ĉion, kion vi havas kaj ĉion kion vi scias, oni eligos el vi ĝustatempe: ĉion! Vi volos, ke vi konu pli por rakonti satige al la Demandisto, ja vere: tre baldaŭ. Ni ne rapidigu la enketon. Ho ve ne! Kial, laŭ via opinio, ni tenas vin vivaj? Miaj karaj etuloj, bonvolu kredi, ke tio ne estas pro bonkoreco: tiun malvirton eĉ Ugluko ne havas.

– Tion mi facile kredas, – diris Gaja. – Sed vi ankoraŭ ne hejmigis vian predon. Kaj aferoj ŝajnas ne evolui laŭ viaj deziroj, kio ajn okazas. Se ni alvenos Isengardon, profitos ne la granda Griŝnaĥo: Sarumano prenos ĉion troveblan. Se vi volas ion por vi mem, nun estas la tempo marĉandi.

Griŝnaĥo komencis perdi sian prudenton. Precipe la nomo Sarumano ŝajnis kolerigi lin. La tempo pasis kaj la tumulto sordiniĝis. Ugluko aŭ la isengardanoj povus reveni ajnmomente.

– Ĉu vi ĝin havas – unu aŭ alia? – li grincvoĉis.

– Golum’, golum’! – diris Grinĉjo.

– Malligu niajn krurojn! – diris Gaja.

Ili sentis la brakojn de l’ orko tremi malmilde.

– Damnu vin, vi fiaj bestaĉoj! – li siblis. – Ĉu malligi viajn krurojn? Mi malligos ĉiun tendenon en viaj korpoj. Ĉu vi supozas, ke mi ne kapablas priserĉi vin ĝis la ostoj? Priserĉi vin! Mi distranĉos vin ambaŭ ĝis tremantaj ĉifonoj. Mi ne bezonas helpon de viaj kruroj por forigi vin – kaj havi vin por mi mem!

Subite li kaptis ilin. La forto de liaj longaj brakoj kaj ŝultroj estis timegiga. Li enŝovis ilin sub po unu akselon, kaj premegis ilin sovaĝe al siaj flankoj; granda sufoka manego klakfermis iliajn buŝojn. Poste li saltis antaŭen, kliniĝante suben. Rapide kaj silente li iris, ĝis li venis al la rando de la altaĵeto. Tie, elektinte breĉon inter la orkaj gardantoj, li pasis kiel misa ombro en la nokton, suben laŭ la deklivo kaj okcidenten al la rivero, kiu elfluis el la arbarego. Tiudirekte estis larĝa apertejo kun unusola fajro.

Irinte dekon da paŝoj li haltis, gvatante kaj aŭskultante. Nenio estis videbla aŭ aŭdebla. Li pluiris malrapide, klinita preskaŭ kunfalde. Poste li kaŭris kaj denove aŭskultis. Poste li stariĝis kvazaŭ riskonte subitan kuregon. Guste tiumomente, malhela figuro de rajdanto aperis antaŭ li. Ĉevalo snufis kaj baŭmis. Viro ekkriis.

Griŝnaĥo ĵetiĝis teren, trenante la hobitojn sub sin; poste li elingigis sian glavon. Sendube li intencis mortigi la kaptitojn, prefere ol lasi ilin eskapi aŭ saviĝi; sed tio detruis lin. La glavo tintis mallaŭte kaj iom briletis pro la lumo de fajro fora maldekstre. Sago venis fajfe el la mallumo: ĝi estis lerte celita aŭ sorte gvidita, kaj ĝi trapikis lian dekstran manon. Li lasis fali la glavon kaj kriĉis. Aŭdiĝis rapidaj hufobatoj, kaj ĝuste kiam Griŝnaĥo saltleviĝis kaj ekkuris, li estis alrajdita kaj lin trapikis lanco. Li elpuŝis hidan treman kriegon kaj kuŝis senmova.

La hobitoj restis premitaj al la tero kiel lasis ilin Griŝnaĥo. Alia rajdisto venis senprokraste por helpi sian kamaradon. Ĉu pro speciala vidpovo aŭ pro iu alia sentumo, la ĉevalo saltis leĝere trans ilin; sed ties rajdanto ne vidis ilin kuŝantajn, kovritajn de siaj elfaj manteloj, tro premitajn momente kaj tro timplenajn por moviĝi.

Finfine Gaja ekmoviĝis kaj flustris mallaŭte:

– Ĝis tio en ordo, sed kiel ni evitu trapikiĝon?

La respondo venis preskaŭ tuj. La krioj de Griŝnaĥo avertis la orkojn. Pro la krioj kaj kriĉoj venantaj de la altaĵeto, la hobitoj konjektis, ke ilia malapero estas rimarkita: Ugluko probable forhakis ankoraŭ kelkajn kapojn. Tiam subite aŭdiĝis respondaj krioj de orkaj voĉoj de dekstre, ekster la cirklo de gardfajroj, el direkto de l’ arbarego kaj la montoj. Maŭhuro evidente venis kaj atakis la sieĝantojn. Aŭdiĝis galopantaj ĉevaloj. La rajdistoj ringe proksimiĝis al la altaĵeto, riskante la orksagojn por malhelpi eblan ekimpeton, dum trapo forrajdis por trakti la novajn venintojn. Subite Gaja kaj Grinĉjo konstatis, ke nemoviĝinte ili jam troviĝas ekster la cirklo: nenio staris inter ili kaj eskapo.

– Nun, – diris Gaja, – se nur estus liberaj niaj kruroj kaj manoj, ni eble sukcesus forkuri. Sed mi ne povas tuŝi la nodojn kaj mordi ilin mi ne povas.

– Ne necesas provi, – diris Grinĉjo. – Mi intencis diri al vi, ke mi sukcesis liberigi miajn manojn. Jenaj maŝoj funkcias nur ŝajnige. Prefere vi manĝu unue iom da lembaso.

Li forigis la ŝnurojn de siaj pojnoj kaj elfosis paketon. La kukoj estis rompitaj sed bonstataj, ankoraŭ en la folivolvaĵoj. La hobitoj manĝis du-tri pecojn. Ties gusto revokis al ili memorojn pri belaj vizaĝoj kaj ridado kaj saniga nutraĵo dum kvietaj tagoj jam malproksimaj. Kelktempe ili maĉis penseme, sidante en la malhelo, senatente pri la krioj kaj sonoj de la apuda batalo. Grinĉjo la unua rekonsciis pri la aktualo.

– Necesas ekiri, – li diris. – Duonmomenton! – La glavo de Griŝnaĥo kuŝis proksime, sed ĝi estis tro peza kaj mallerta por li, do li rampis antaŭen kaj trovinte la kadavron de l’ gobleno li elingigis longan akran tranĉilon. Per ĝi li rapide tratranĉis iliajn ligaĵojn.

– Jam temp’ esta! – li diris. – Varmiĝinte iomete ni eble povos ekstari denove kaj marŝi. Sed ĉiuokaze ni preferu komenci rampe.

Ili rampis. La herbaĵo estis profunda kaj cedema kaj tio helpis ilin; sed ĝi ŝajnis longa lanta sperto. Ili larĝe evitis la gardofajron, kaj serpentumis antaŭen iom post iom, ĝis ili atingis randon de l’ rivero ade gluglanta en la nigraj ombroj sub siaj profundaj bordoj. Tiam ili retrorigardis.

La sonoj forvelkis. Evidente Maŭhuro kaj ties “knaboj” estis mortigitaj aŭ forpelitaj. La rajdantoj reiris al sia silenta minaca vigilado. Tio ne daŭros multe pli longe. Jam la nokto estis longe daŭrinta. Oriente, kie restis sennube, la ĉielo komencis paliĝi.

– Ni devas trovi kaŝejon, – diris Grinĉjo, – aŭ oni vidos nin. Tute ne konsolos nin, se tiuj rajdantoj rimarkos post nia morto, ke ni estis ne orkoj. – Li stariĝis kaj terenbatis la piedojn. – Tiuj ŝnuroj tranĉis min kvazaŭ dratoj; sed miaj piedoj komencas revarmiĝi. Mi jam povus marŝi ŝanceliĝe. Kiel statas vi, Gaja?

Gaja stariĝis.

– Jes, – li diris, – mi kapablas. Lembasoj vere kuraĝigas! Pli sana sento, cetere, ol la ardo de tiu orka likvaĵo. Mi scivolas el kio ĝi estis farita. Prefere ne scii, supozeble. Ni glutu iom da akvo por forlavi pensojn pri ĝi.

– Ne ĉi tie, la bordo tro abruptas, – diris Grinĉjo. – Antaŭen! Ili turniĝis kaj marŝis unu apud la alia malrapide laŭlonge de la rivero. Malantaŭ ili la lumo en la oriento plifortiĝis. Marŝante ili komparis spertojn, babilante hobitmaniere leĝere pri la okazaĵoj post ilia kaptiĝo. Aŭskultanto ne divenus pro iliaj vortoj, ke ili travivis kruelon kaj spertis mortminacan danĝeron irante senespere al turmento kaj morto; nek eĉ ke ĉi-momente, kiel ambaŭ bone sciis, la eblo estis malgranda, ke ili iam retrovos amikojn aŭ sekurecon.

– ŝajnas, ke vi faris sufiĉe bone, mastro Tjuko, – diris Gaja. – Al vi estos dediĉita preskaŭ ĉapitro en la libro de olda Bilbo, se mi iam havos eblecon raporti al li. Bona laboro: precipe la diveno pri l’ ludeto de tiu haroza kanajlo kaj via instigo al li. Sed mi scivolas, ĉu oni iam rimarkos viajn postsignojn kaj trovos tiun broĉon? Mi malŝatus perdi la mian, sed mi timas, ke la via estas por ĉiam mankonta.

» Mi devos laborigi miajn piedojn, se mi volos atingi vin. Efektive, kuzo Brandoboko nun devancas. Jen lia enirpunkto. Mi supozas, ke vi apenaŭ scias, kie ni troviĝas; sed mi pasigis la tempon en Rivendelo pli utile. Ni marŝas okcidenten laŭlonge de Entvaŝo. Antaŭ ni estas la finaĵo de l’ Nebulecaj Montoj kaj Arbarego Fangorno.

Ĝuste kiam li parolis, baŭmis rekte antaŭe la malhela rando de l’ arbarego. La nokto ŝajnis fuĝinta sub ĝiajn arbegojn, rampante for de l’ venonta aŭroro.

– Gvidu antaŭen, mastro Brandoboko! – diris Grinĉjo. – Aŭ gvidu retro! Ni estas avertitaj pri Fangorno. Sed tia klerulo certe ne forgesis tion.

– Ja ne, – respondis Gaja, – sed la arbaro ŝajnas al mi preferinda ol returniĝo en la mezon de l’ batalo.

Li engvidis sub la grandajn branĉojn de l’ arbegoj. Preterdivene maljunaj ili ŝajnis. Grandaj treniĝaj likenbarboj pendis de ili, bloviĝante kaj balanciĝante pro la venteto. Tra la ombroj gvatis la hobitoj, retrorigardante laŭ la deklivo: etaj kaŝiĝemaj figuroj, kiuj en la malbrila lumo aspektis kiel elfaj infanoj en la tempoprofundo, mire gapantaj el la Sovaĝa Arbaro pro sia unua tagiĝo.

Fore trans la Granda Rivero kaj la Brunaj Terenoj, foraj je pluraj mejloj, venis la aŭroro, ruĝa kiel flamo. Laŭte sonoris la ĉaskornoj salute al ĝi. La rajdistoj el Rohano subite aktiviĝis. Korno revokis denove al korno.

Gaja kaj Grinĉjo aŭdis, klaran en la frida aero, henadon de batalĉevaloj kaj subitan kantadon de multaj homoj. La rando de l’ suno estis leviĝinta, fajra arko, super la marĝenon de l’ mondo. Tiam la rajdistoj kun kriego impetis el la oriento; la ruĝa lumo ekardis sur maŝkirasoj kaj lancoj. La orkoj ekkriis kaj pafis ĉiujn sagojn restintajn al ili. La hobitoj vidis falon de pluraj rajdantoj; sed ilia linio eltenis supren laŭ la altaĵeto kaj transen, kaj retroturniĝis kaj denove alimpetis. La plimultaj kaperuloj ankoraŭ vivaj disiĝadis kaj disfuĝis, persekutataj unuope ĝis la morto. Sed unu grupo, kunteniĝante en nigra kojno, rezolute impetis direkte al la arbarego. Rekte supren laŭ la deklivo ili elanis al la rigardantoj. Jam ili proksimiĝis, kaj ŝajnis certe, ke ili eskapos: ili jam trahakis tri rajdantojn, kiuj baris la vojon.

– Ni rigardis tro longe, – diris Gaja. – Jen Ugluko! Mi ne volas renkonti lin denove. – La hobitoj turniĝis kaj fuĝis profunden en la ombrojn de la arbaro.

Pro tio ili ne vidis la lastan defion, kiam Ugluko estis atingita kaj devigita stari reziste ĉe la rando mem de Fangorno. Tie lin finfine mortigis Eomero, la Tria Marŝalo de Markio, kiu deseliĝis kaj kontraŭbatalis lin per glavo kontraŭ glavo. Kaj tra la larĝaj kampoj la akr-okulaj rajdistoj mortige persekutis tiujn malmultajn orkojn, kiuj eskapis kaj ankoraŭ fortis sufiĉe por fuĝi.

Poste, amasiginte siajn falintajn kamaradojn kaj kantinte laŭde al ili, la rajdistoj bruligis fajregon kaj disĵetis la cindrojn de siaj malamikoj. Tiel finiĝis la rabinvado, kaj pri ĝi neniam venis informoj al Mordoro kaj Isengardo, sed la fumo de la bruligo leviĝis alte en la ĉielon kaj estis vidita de multaj atentemaj okuloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.