|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Frostas eĉ miaj ostoj, – diris Gimlio, frapante per siaj brakoj kaj batante teron per siaj piedoj. La tago finfine venis. Je tagiĝo la kunuloj matenmanĝis tiel kiel eblis; nun en la kreskanta lumo ili pretiĝis esplori denove la terenon por postsignoj de la hobitoj.
– Kaj ne forgesu pri tiu maljunulo! – diris Gimlio. – Mi estus pli kontenta, se mi vidus spuron de boto.
– Kial tio kontentigus vin? – diris Legolaso.
– Ĉar maljunulo kies piedoj postlasis spurojn eble ne estus alia ol li ŝajnas esti, – respondis la gnomo.
– Eble, – diris la elfo, – sed peza boto eble ne lasus ĉi tie spurojn: la herbo estas profunda kaj resaltema.
– Tio ne perpleksus disirulon, – diris Gimlio. – Kurbiĝinta herbero sufiĉas, por ke Aragorno interpretu ĝin. Sed mi ne atendas, ke li trovos spurojn. Tio estis misa fantomo de Sarumano, kion ni hieraŭ nokte vidis. Mi certas, eĉ en la matena lumo. Eĉ nun liaj okuloj rigardas nin de Fangorno, eble.
– Estas tre verŝajne, – diris Aragorno, – tamen mi ne estas certa. Mi pensas pri la ĉevaloj. Vi diris hieraŭ nokte, Gimlio, ke ili estis fortimigitaj. Sed al mi ŝajnis, ke ne. Ĉu vi aŭdis ilin, Legolaso? Ĉu laŭ via opinio ili sonis kiel bestoj teruritaj?
– Ne, – diris Legolaso. – Mi klare aŭdis ilin. Se ne efikus la mallumo kaj nia propra timo, mi konjektus, ke temas pri bestoj ardaj pro ia subita ĝojo. Ili parolis laŭ maniero de ĉevaloj, renkontintaj amikon longe mankintan.
– Tion pensis mi, – diris Aragorno, – sed mi ne povos solvi la enigmon krom se ili revenos. Ek! La lumo rapide plifortiĝas. Unue mi rigardu kaj poste konjektu! Ni devas komenci ĉi tie, proksime al nia bivako, zorge serĉante la ĉirkaŭaĵon kaj progresante supren laŭ la deklivo al la arbaro. Trovi la hobitojn estas nia celo, kion ajn ni pensas pri nia nokta vizitinto. Se ili hazarde eskapis, ja ili nepre kaŝiĝis en la arboj aŭ ili estus vidataj. Se ni trovos nenion inter ĉi tie kaj la randoj de l’ arbarego, poste ni plenumos lastan serĉon sur la batalkampo kaj inter la cindroj. Sed tie troviĝas malmulte da espero: la rajdistoj de Rohano faris sian laboron tro diligente.
Dum kelka tempo la kunuloj rampis kaj palpis sur la tero. La arbo staris morne super ili, ties sekaj folioj jam pendantaj malrigide, klakis pro la malvarmega orienta vento. Aragorno malrapide formoviĝis. Li venis al la cindroj de la gardofajro apud la riverbordo, kaj poste komencis spuri la teron retro al la teramaseto, kie okazis la batalo. Subite li kliniĝis kaj proksimigis sian vizaĝon preskaŭ en la herbon. Poste, li alvokis la aliajn. Ili alkuris.
– Jen finfine ni trovas informon! – diris Aragorno. Li levis rompitan folion por ke ili vidu ĝin, grandan palan folion orkoloran, jam velkantan kaj bruniĝantan. – Jen folio de malorno el Lorieno, kaj jen sur ĝi nutraĵeretoj kaj ankoraŭ kelkaj pliaj nutraĵeretoj en la herbo. Kaj vidu! Apude kuŝas kelkaj pecoj de tranĉita ŝnureto!
– Kaj jen la tranĉilo, kiu tranĉis ilin! – diris Gimlio. Li kliniĝis kaj eltiris el herbotufo, en kiun premis ĝin ies peza piedo, mallongan segecan klingon. La tenilo, de kiu ĝi estis forrompita, kuŝis apude. – Ĝi estas orka armilo, – li diris, singardeme tenante ĝin kaj rigardante kun abomeno ĝian ĉizitan tenilon: oni formis ĝin kiel hidan kapon kun strabaj okuloj kaj rikanaĉa buŝo.
– Nu, jen la plej stranga enigmo, kiun ni ĝis nun trovis! – ekkriis Legolaso. – Ligita kaptito eskapas de la orkoj kaj ankaŭ de la ĉirkaŭaj rajdistoj. Li tiam haltas, dum ankoraŭ senŝirma, kaj tranĉas siajn ligaĵojn per orka tranĉilo. Sed kiel kaj kial? Ĉar se la kruroj estis ligitaj, kiel li marŝis? Kaj se liaj brakoj estis ligitaj, kiel li uzis la tranĉilon? Kaj se neniu el ambaŭ estis ligita, kial entute tranĉi la ŝnuretojn? Kontenta pri sia lerto li poste sidiĝis kaj manĝis kviete iom da vojpano! Tio en si mem sufiĉas por indiki, ke li estis hobito, sen la malorna folio. Post ĉio ĉi, supozeble, li flugiligis siajn brakojn kaj forbirdis ĉirpante en la arbojn. Devus esti facile trovi lin: necesos nur havi proprajn flugilojn!
– Okazis sorĉado ĉi tie, efektive, – diris Gimlio. – Kion faris tiu maljunulo? Kion vi diras, Aragorno, pri la interpreto de Legolaso? Ĉu vi povas superi ĝin?
– Eble jes, – diris Aragorno ridetante. – Troviĝas kelkaj aliaj signoj en la proksimo, kiujn vi ne pripensis. Mi konsentas, ke la kaptito estis hobito kaj certe havis liberajn krurojn aŭ manojn antaŭ ol veni ĉi tien. Mi konjektas, ke temis pri la manoj, ĉar tiuokaze la enigmo plifaciliĝas, kaj ankaŭ ĉar laŭ mia interpreto de la signoj li estis portita ĉi tien de orko. Sango elverŝiĝis tie for kelkajn paŝojn, ja orka sango. Ĉirkaŭ tiu ĉi loko estas profundaj spuroj de hufoj kaj indikoj, ke io peza estis fortrenita. La orkon mortigis rajdantoj, kaj poste la kadavro estis trenita al la fajro. Sed la hobito estis nevidita: li ne estis senŝirma, ĉar estis nokte, kaj li ankoraŭ havis sian elfan mantelon. Li estis elĉerpita kaj malsata, kaj ne estas mirinde, ke tranĉinte siajn ligaĵojn per la tranĉilo de sia falinta malamiko, li ripozis kaj manĝis iomete antaŭ ol forrampi. Sed estas konsole konstati, ke en la poŝo li havis iom da lembaso, eĉ se li forkuris sen havaĵo aŭ tornistro; tio, eble, estas tre hobitece. Mi diras li, kvankam mi esperas kaj konjektas, ke Gaja kaj Grinĉjo estis kune ĉi tie ambaŭ. Troviĝas tamen nenio, kio pruvas tion eksterdube.
– Kaj kiel laŭ via opinio okazis, ke unu aŭ alia el niaj amikoj hazarde havis liberan manon? – demandis Gimlio.
– Mi ne scias, kiel tio okazis, – respondis Aragorno. – Mi ankaŭ ne scias, kial orko forportis ilin. Certe ne por helpi ilian eskapon. Ne, prefere mi pensas, ke mi jam ekkomprenas ion, kio perpleksis min ekde la komenco. Kial, kiam Boromiro estis falinta, la orkoj kontentis pri kapto de Gaja kaj Grinĉjo? Ili ne serĉis la ceterajn, nek atakis nian bivakon; anstataŭe ili iris kiel eble plej rapide al Isengardo. Ĉu ili supozis, ke ili jam kaptis la Ringoportanton kaj ties fidelan kamaradon? Mi opinias, ke ne. Iliaj mastroj ne riskus doni tian klaran ordonon al orkoj, eĉ se ili scius tion mem; ili ne parolus malkaŝe al ili pri la Ringo: tiuj ne estas fidindaj servantoj. Sed mi opinias, ke al la orkoj estis ordonite kapti hobitojn vivantajn je ĉia kosto. Oni klopodis formalaperi kun la altvaloraj kaptitoj antaŭ la batalo. Eble okazis perfido, sufiĉe probabla ĉe tia popolo; iu granda kaj aŭdaca orko eble provis eskapi sola kun la rabaĵo propracele. Jen, tia estas mia rakonto. Aliajn oni povus elpensi. Sed pri tio ĉi ni rajtas kalkuli ĉiuokaze: almenaŭ unu el niaj amikoj eskapis. Nia tasko estas trovi kaj helpi lin antaŭ ol ni reiros al Rohano. Ni devas ne esti fortimigitaj de Fangorno, ĉar neceso pelis lin en tiun malhelan lokon.
– Mi ne scias, kiu fortimigas min pli: Fangorno aŭ penso pri longa vojo tra Rohano perpiede, – diris Gimlio.
– Do, ni iru en la arbaregon, – diris Aragorno.
Post nelonge Aragorno trovis aliajn signojn. Ĉe unu loko proksime al la bordo de Entvaŝo li alvenis spurojn de hobitoj, tro malpezaj por konstati per ili multon. Poste denove sub trunko de granda arbo ĉe la rando mem de l’ arbaro estis trovitaj pliaj indikoj. La tero estis nuda kaj seka kaj ne vidigis multon.
– Almenaŭ unu hobito staris ĉi tie kelkan tempon kaj retrorigardis; kaj poste li sin forturnis en la arbaron, – diris Aragorno.
– Do ankaŭ ni devas eniri, – diris Gimlio. – Sed al mi ne plaĉas la aspekto de tiu ĉi Fangorno; kaj oni avertis nin kontraŭ ĝi. Mi preferus, ke la ĉaso konduku al iu ajn alia loko!
– Laŭ mi, la arbaro ne sentiĝas misa, kion ajn diras la rakontoj, – diris Legolaso. Li staris rande de l’ arbaro, Miniĝante antaŭen, kvazaŭ li aŭskultus, kaj rigardante larĝokule en la ombrojn. – Ne, ĝi ne estas malvirta; aŭ la malvirto en ĝi estas tre malproksima. Mi kaptas nur la plej mallaŭtajn eĥojn de malhelaj lokoj, kie la koroj de la arboj nigras. Ne troviĝas malico proksime al ni; sed troviĝas gardemo kaj kolero.
– Nu, ĝi ne havas motivon koleri pri mi, – diris Gimlio. – Mi neniel damaĝis ĝin.
– Tre feliĉe, – diris Legolaso. – Tamen ĝi suferis damaĝon. Io okazas interne, aŭ estas okazonta. Ĉu vi ne sentas la streĉitecon? Ĝi rabas al mi la spiron.
– La aero sentiĝas al mi sufokeca, – diris la gnomo. – La arbaro pli helas ol Mornarbaro, sed ĝi estas mucida kaj malneta.
– Ĝi estas maljuna, tre maljuna, – diris la elfo. – Tiel maljuna, ke mi preskaŭ sentas min denove juna, kion mi ne spertis de kiam mi ekvojaĝis kun vi, infanoj. Ĝi estas maljuna kaj memorplena. Mi povus esti feliĉa ĉi tie, se mi venus en tagoj pacaj.
– Mi volonte kredas tion, – snufis Gimlio. – Vi estas arbara elfo ĉiuokaze, kvankam ĉiaj elfoj estas stranguloj. Tamen vi konsolas min. Kien vi iros, tien iros ankaŭ mi. Sed tenu la pafarkon preta al la mano, kaj mi tenos mian hakilon malstrikta en la zono. Ne por uzo kontraŭ arboj, – li haste aldonis, rigardante supren al la arbo, sub kiu ili staris. – Mi ne volas renkonti tiun maljunulon senaverte sen preta argumento, jen ĉio. Ni iru!
Tion dirinte, la tri ĉasantoj plonĝis en la arbaron de Fangorno. Legolaso kaj Gimlio lasis la spuradon al Aragorno. Troviĝis malmulto videbla. La arbara subo estis seka kaj kovrita de folia drivaĵo; sed konjektante, ke la fuĝintoj preferus resti proksimaj al la akvo, li ofte reiris al la bordoj de la rivereto. Tial okazis, ke li venis al la loko, kie Gaja kaj Grinĉjo trinkis kaj banis siajn piedojn. Tie, klare videblaj al ĉiuj, estis la piedsignoj de du hobitoj, unuj iom pli malgrandaj ol la aliaj.
– Bona novaĵo, – diris Aragorno. – Tamen la spuroj jam aĝas du tagojn. Kaj ŝajnas, ke de ĉi tie la hobitoj forlasis la akvobordon.
– Do kion ni faru nun? – diris Gimlio. – Ni ne povas serĉi ilin tra la tuta fortikaĵo Fangorno. Ni venis malbone ekipitaj. Se ni ne trovos ilin baldaŭ, ni neniom utilos al ili krom por sidiĝi kun ili kaj pruvi nian amikecon per kuna malsatado.
– Se vere nur tion ni povas fari, tion ni do devas fari, – diris Aragorno. – Ni iru pluen.
Ili fine venis al la apika abrupta ekstremaĵo de l’ Monto de Arbobarbo kaj suprenrigardis al la roka muro kun ties krudaj ŝtupoj kondukantaj ĝis la alta breto. Ekbriloj da sunlumo trapafis la rapidantajn nubojn, kaj la arbaro jam ŝajnis malpli griza kaj morna.
– Ni supreniru kaj ĉirkaŭrigardu! – diris Legolaso. – Mi ankoraŭ spertas mankon de spiro. Mi ŝatus gustumi dum kelka tempo aeron pli liberan.
La kunuloj grimpis supren. Aragorno venis lasta, moviĝante malrapide: li rigardis tre atente la ŝtupojn.
– Mi preskaŭ certas, ke la hobitoj supreniris ĉi tie, – li diris. – Sed troviĝas aliaj signoj, signoj tre strangaj, kiujn mi ne komprenas. Mi scivolas, ĉu ni vidos ion de tiu ĉi breto, kio helpos nin diveni kiun vojon ili sekvis poste?
Li stariĝis kaj ĉirkaŭrigardis, sed li vidis nenion utilan. La breto frontis suden kaj orienten; sed nur oriente la videbleco apertis. Tie li vidis la arbosuprojn vice descendantajn al la ebenaĵo, kiun ili ĵus transiris.
– Ni vojaĝis laŭ pli longa vojo, – diris Legolaso. – Ni povus sendanĝere veni ĉi tien ĉiuj kune, se ni forlasus la Grandan Riveron je la dua aŭ tria tago kaj ekirus okcidenten. Malmultaj kapablas antaŭvidi, kien ilia vojo kondukos ilin, ĝis ili atingas ties finon.
– Sed ni ne volis veni al Fangorno, – diris Gimlio.
– Tamen ĉi tie ni estas – kaj bele enretigitaj, – diris Legolaso. – Vidu!
– Vidu kion? – diris Gimlio.
– Tie inter la arboj.
– Kie? Elfajn okulojn mi ne havas.
– Ĉit! Parolu malpli laŭte! Rigardu! – diris Legolaso fingromontrante. – Sube en la arbaro, retro laŭ la vojo, kiun ni ĵus trapasis. Estas li. Ĉu vi ne povas vidi lin irantan de arbo al arbo?
– Mi vidas, jam mi vidas! – siblis Gimlio. – Rigardu, Aragorno! Ĉu mi ne avertis vin? Jen la maljunulo. Vestita tute per malpuraj grizaj ĉifonoj: pro tio mi ne vidis lin komence.
Aragorno rigardis, kaj vidis kurban figuron, kiu moviĝis malrapide. Ĝi ne tre malproksimis. Ĝi aspektis kiel maljuna almozulo marŝanta lace, apoganta sin per kruda marŝbastono. Lia kapo estis klinita, kaj li ne rigardis al ili. Alilande ili salutus lin per afablaj vortoj, sed nun ili staris silentaj, ĉiu sentis strangan anticipon: alvenas io, kio posedas kaŝitan potencon – aŭ minacon.
Gimlio rigardis larĝokule dum iom da tempo, dum paŝon post paŝo la figuro proksimiĝis. Tiam subite, ne plu povante bridi sin, li ekkriis:
– Vian pafarkon, Legolaso! Streĉu ĝin! Pretiĝu! Estas Sarumano. Ne lasu lin paroli, aŭ trafi nin per sorĉaĵo! Pafu anticipe!
Legolaso prenis sian pafarkon kaj streĉis ĝin, malrapide kaj kvazaŭ rezistus alies volo. Li tenis sagon en la mano loze, sed ne metis ĝin al la kordo. Aragorno staris silenta, kun la vizaĝo atentema kaj koncentriĝa.
– Kial vi atendas? Kio estas al vi? – diris Gimlio per sibla flustro.
– Legolaso pravas, – diris Aragorno kviete. – Ni ne rajtas pafi maljunulon tiamaniere, nekonscian kaj ne alparolitan, kia ajn timo aŭ dubo envolvas nin. Rigardu kaj atendu!
Tiumomente la maljunulo rapidigis siajn paŝojn kaj venis laŭ surpriza rapideco ĝis la subo de la roka muro. Tie li subite rigardis supren, dum ili staris senmove rigardante suben. Aŭdiĝis neniu sono.
Lian vizaĝon ili ne povis vidi: li estis kapuĉita, kaj super la kapuĉo li portis larĝrandan ĉapelon, tiel, ke ĉiuj liaj trajtoj estis ombritaj, krom la pinto de lia nazo kaj lia griza barbo. Tamen al Aragorno ŝajnis, ke li ekvidas brileton de okuloj akraj kaj helaj el la ombro de la kapuĉita frunto.
Fine la maljunulo rompis la silenton:
– Ja feliĉe renkontite, miaj amikoj, – li diris mallaŭte. – Mi volas alparoli vin. Ĉu vi descendu aŭ mi algrimpu? – Ne atendante respondon li komencis grimpi.
– Nun! – kriis Gimlio. – Haltigu lin, Legolaso!
– Ĉu mi ne diris, ke mi volas alparoli vin? – diris la maljunulo. – Formetu tiun pafarkon, mastro elfo!
La pafarko kaj sago falis el la manoj de Legolaso, kaj liaj brakoj ekpendis loze ĉe liaj flankoj.
– Kaj vi, mastro gnomo, bonvolu forpreni la manon de via hakiltenilo ĝis mi venos supren! Tiujn argumentojn vi ne bezonos.
Gimlio abrupte tikis kaj poste staris senmova kiel ŝtono dum la maljunulo suprensaltis laŭ la ŝtuparo tiel lerte kiel kapro. La tuta laceco ŝajnis forlasinta lin. Kiam li surpaŝis la ŝtupon, okazis ekbrilo, tro mallonga por esti certa, subita ekapero de blanko, kvazaŭ estus momente vidigita vestaĵo kaŝita sub la grizaj ĉifonoj. La enspiro de Gimlio aŭdiĝis kiel laŭta siblo en la silento.
– Bone renkontite, mi diras denove! – diris la maljunulo, proksimiĝante al ili. Kiam li foris kelkajn paŝojn, li stariĝis klinite al sia marŝbastono, kun la kapo puŝita antaŭen, rigardante ilin el sub la kapuĉo. – Kaj kion vi faras en tiu ĉi loko? Elfo, homo kaj gnomo, ĉiu vestita elfmaniere. Sendube malantaŭ tio estas aŭskultinda rakonto. Tiajn aferojn oni malofte vidas ĉi tie.
– Vi parolas, kiel iu, kiu bone konas Fangornon, – diris Aragorno. – Ĉu ne vere?
– Ne tre bone, – diris la maljunulo: – tio estas studaĵo multviva. Sed mi venas ĉi tien de tempo al tempo.
– Ĉu mi rajtas scii vian nomon kaj poste aŭdi tion, kion vi volas diri al ni? – diris Aragorno. – La mateno pasas, kaj ni havas komision, kiu ne prokrastiĝu.
– Koncerne tion, kion mi volis diri, mi jam diris ĝin: Kion vi faras kaj kiun historion vi povas rakonti pri vi? Koncerne mian nomon! – Li abrupte malparolis, ridante longe kaj mallaŭte. Pro la sono Aragorno sentis tratremon, strangan fridan ekvibron; kaj tamen nek timon, nek teruron li spertis: prefere ĝi similis subitan gluton de akra aero, aŭ la vangofrapon de malvarma pluvo, kiu vekas maltrankvilan dormanton.
– Mian nomon! – rediris la maljunulo. – Ĉu vi ne jam divenis ĝin? Vi aŭdis ĝin antaŭe, ŝajnas al mi. Jes, vi aŭdis ĝin antaŭe. Sed ek do, kio pri via rakonto?
La tri kunuloj staris silentaj kaj tute ne respondis.
– Ekzistas kelkaj, kiuj ekdubis ĉu via komisio taŭgas por la rakonto, – diris la maljunulo. – Feliĉe mi scias iom pri ĝi. Vi spuras la piedsignojn de du junaj hobitoj, mi kredas. Jes, hobitoj. Ne gapu, kvazaŭ vi ne aŭdus antaŭe tiun strangan nomon. Vi aŭdis kaj ankaŭ mi aŭdis. Nu, ili grimpis ĉi tien antaŭhieraŭ; kaj ili renkontis iun, kiun ili ne atendis. Ĉu tio konsolas vin? Kaj nun vi ŝatus scii, kien oni kondukis ilin? Nu, nu, eble mi povas havigi al vi informon tiurilate. Sed kial ni staradas? Via komisio, vi komprenas, jam ne tiom urĝas, kiom vi supozis. Ni sidiĝu kaj estu malpli streĉitaj.
La maljunulo forturnis sin kaj aliris amaseton da falintaj ŝtonoj kaj rokoj sube de la malantaŭa klifo. Tuj, kvazaŭ sorĉo estus nuligita, la aliaj malstreĉiĝis kaj ekmoviĝis. La mano de Gimlio iris al la hakiltenilo. Aragorno elingigis sian glavon. Legolaso prenis sian pafarkon.
La maljunulo tute ne atentis, sed kliniĝis kaj sidigis sin sur malalta ebena ŝtono. Tiam lia griza mantelo disiĝis kaj ili vidis preterdube, ke li estas sube vestita tute blanke.
– Sarumano! – kriis Gimlio saltante al li hakil-en-mane. – Parolu! Diru al ni, kie vi kaŝis niajn amikojn! Kion vi faris pri ili? Parolu, aŭ mi fendos vian ĉapelon tiel, ke eĉ sorĉisto malfacile scios trakti tion!
La maljunulo estis tro agopreta. Li salte stariĝis kaj alsaltis la supron de granda roko. Tie li staris, subite altiĝinte, baŭmante super ili. Liaj kapuĉo kaj grizaj ĉifonoj estis forĵetitaj. Liaj blankaj vestaĵoj brilis. Li levis sian bastonon kaj la hakilo de Gimlio saltis el lia mano kaj falis sonore al la tero. La glavo de Aragorno, rigida en lia senmova mano, ekflamis per subita fajro. Legolaso elpuŝis laŭtan krion kaj pafis sagon alten en la aeron: ĝi malaperis en flama flagro.
– Mitrandiro! – li kriis. – Mitrandiro!
– Bone renkontite, mi rediras al vi, Legolaso! – diris la maljunulo.
Ili ĉiuj gapis al li. Liaj haroj estis blankaj kiel la neĝo en la sunlumo; kaj brile blanka estis lia robo; la okuloj sub liaj profundaj brovoj estis brilaj, pikantaj kiel la sunradioj; lia mano estis potencoplena. Mirigite, ĝoje kaj timplene ili staris kaj trovis neniujn direblajn vortojn.
Fine Aragorno ekmoviĝis.
– Gandalfo! – li diris. – Super nia espero vi revenas al ni en nia bezono! Kio vualis mian vidpovon? Gandalfo!
Gimlio diris nenion, sed lante genuiĝis, ombrumante siajn okulojn.
– Gandalfo, – la maljunulo rediris, kvazaŭ revokante el malnova memoro vorton longe neuzitan. – Jes, tio estis la nomo. Mi estis Gandalfo.
Li paŝis de sur la roko kaj, preninte sian grizan mantelon, volvis sin per ĝi: ŝajnis kvazaŭ la suno brilus, sed nun denove estis kaŝita en nubo.
– Jes, vi rajtas ankoraŭ nomi min Gandalfo, – li diris, kaj la voĉo estis la voĉo de ilia malnova amiko kaj gvidinto. – Stariĝu, mia bona Gimlio! Ne kulpas vi, kaj nenio malbona okazis al mi. Efektive, miaj amikoj, neniu el vi havas armilon, kiu kapablus damaĝi min. Estu gajaj! Ni renkontiĝis denove. Ĉe alterniĝo de la tajdo. Venas la granda ŝtormo, sed la tajdo alterniĝis.
Li metis sian manon sur la kapon de Gimlio, kaj la gnomo rigardis supren kaj subite ekridis:
– Gandalfo! – li diris. – Sed vi estas tute blankvestita!
– Jes, nun mi estas blanka, – diris Gandalfo. – Efektive mi estas Sarumano, oni preskaŭ povus diri, Sarumano tia, kia li devintus esti. Sed ek jam, sciigu min pri vi! Mi trapasis fajron kaj profundan akvon de kiam ni disiĝis. Mi forgesis multon, kion mi supozis scii, kaj lernis multon, kion mi forgesis. Mi povas vidi multajn aferojn en la foro, sed multajn aferojn proksimajn mi ne povas vidi. Rakontu al mi pri vi!
– Kion vi deziras scii? – demandis Aragorno. – Ĉio okazinta post nia disiĝo sur la ponto estus rakonto longa. Ĉu vi ne volas unue sciigi nin pri la hobitoj? Ĉu vi trovis ilin, kaj ĉu ili estas sekuraj?
– Ne, mi ne trovis ilin, – diris Gandalfo. – Super la valoj de Emin Muilo estis mallumo, kaj mi ne sciis pri ilia kaptiteco ĝis informis min la aglo.
– La aglo! – diris Legolaso. – Mi vidis aglon alte kaj fore: la lasta fojo estis antaŭ tri tagoj super Emin Muilo.
– Jes, – diris Gandalfo, – tiu estis Gvajhiro la Ventmastro, kiu savis min el Ortanko. Mi sendis lin antaŭen por gvati la riveron kaj kolekti informojn. Li vidas akre, sed li ne povas vidi ĉion okazantan sub montoj kaj arboj. Iujn aferojn li ja vidis kaj iujn aliajn mi mem vidis. La Ringo jam pasis ekster mian helpivon aŭ la helpivon de iu ajn el la Kunularo, kiu ekvojaĝis el Rivendelo. Ĝi preskaŭ riveliĝis al la Malamiko, sed ĝi eskapis. Mi iom partoprenis tion: ĉar mi sidis en alta loko, kaj mi luktis kontraŭ la Malhelan Turegon, kaj la Ombro forpasis. Tiam mi estis lacega, vere lacega; kaj mi longe promenis malhele pensante.
– Sekve vi scias pri Frodo! – diris Gimlio. – Kiel iras liaj aferoj?
– Mi ne scias. Li estis savita el granda danĝero, sed multaj aliaj ankoraŭ troviĝas antaŭ li. Li decidis iri sola al Mordoro kaj li ekvojaĝis: jen ĉio, kion mi scias.
– Ne sola, – diris Legolaso. – Ni opinias, ke Sam akompanis lin.
– ĉu vere? – diris Gandalfo, kaj aperis ekbrilo en liaj okuloj kaj rideto sur lia vizaĝo. – Ĉu efektive? Tio estas novaĵo al mi, tamen ĝi ne surprizas min. Bone! Tre bone! Vi malpezigis mian koron. Vi devas rakonti al mi pli. Nun sidiĝu apud mi kaj rakontu al mi la historion de via vojaĝo.
La kunuloj sidiĝis surtere apud liaj piedoj kaj Aragorno komencis la rakonton. Dum longa tempo Gandalfo diris nenion, kaj li starigis neniujn demandojn. Liaj manoj estis disfingre metitaj sur liaj genuoj, kaj liaj okuloj estis fermitaj. Fine, kiam Aragorno parolis pri la morto de Boromiro kaj pri ties lasta vojaĝo sur la rivero, la maljunulo suspiris.
– Vi ne rakontis ĉion, kion vi scias aŭ divenas, amiko mia Aragorno, – li diris kviete. – Kompatinda Boromiro! Mi ne povis vidi, kio okazis al li. Ĝi estis malfacila peno por tia viro: batalanto kaj mastro de homoj. Galadriela informis min, ke li estis en danĝero. Sed li eskapis en la fino. Mi ĝojas. Ne vane la junaj hobitoj akompanis nin, se nur pro la destino de Boromiro. Sed tio ne estas ilia sola rolo. Ili estis gviditaj al Fangorno kaj ilia alveno similis tian faladon de ŝtonetoj, kia kaŭzas lavangon en montaro. Eĉ dum ni interparolas ĉi tie, mi aŭdas ties fruan murmuradon. Plej bone Saramano ne estu for de la hejmo kiam rompiĝos la digo!
– Unu via trajto ne ŝanĝiĝis, kara amiko, – diris Aragorno: – vi daŭre parolas enigme.
– Kio? Ĉu enigme? – diris Gandalfo. – Ne! ĉar mi laŭtparolis al mi mem. Kutimo de maljunuloj: ili elektas la plej saĝan ĉeestanton por alparolo; la longaj klarigoj necesaj al la junuloj estas lacigaj. – Li ridis, sed la sono jam ŝajnis varma kaj bonkora kiel ekbrilo da sunlumo.
– Mi ne plu estas juna, eĉ laŭ kalkulo de la homoj el la antikvaj domoj, – diris Aragorno. – Ĉu vi ne volas pli klare malfermi vian penson al mi?
– Kion do mi diru? – diris Gandalfo kaj iomete paŭzis pensante. – Jen mallonge kiel mi nun vidas la aferojn, se vi volas ricevi pecon kiel eble plej klaran de mia menso. La Malamiko kompreneble jam delonge scias, ke la Ringo ien vagas kaj ke ĝin portas hobito. Li scias la nombron de nia Kunularo kiu ekvojaĝis el Rivendelo, kaj kiaj ni estas unuope. Sed li ankoraŭ ne perceptas klare nian celon. Li supozas, ke ni ĉiuj volis iri al Minaso Tirit; ĉar tion farus li mem sur nia loko. Kaj laŭ lia saĝo tio estus grava bato al lia potenco. Efektive, li forte timas, ne sciante kia potenculo povas subite aperi, utiligante la Ringon kaj atakante lin milite, celante subenĵeti kaj anstataŭi lin. Ke ni volus suben ĵeti lin kaj havi neniun sur lia loko, estas penso, kiu ne venas en lian kapon. Ke ni volus detrui la Ringon mem, ankoraŭ ne penetris lian plej malluman sonĝon. En tio sendube vi konstatos nian bonan fortunon kaj nian esperon. Ĉar imaginte militon, li ekirigis militon, kredante, ke li devas ne malŝpari la tempon; ĉar tiu kiu batas la unua, se li batas sufiĉe forte, eble ne devos bati plu. Do la fortojn, kiujn li longe preparis, li nun funkciigas, pli frue ol li intencis. Saĝa stultulo. Ĉar se li uzus sian tutan potencon por gardi Mordoron, tiel ke neniu povu eniri, kaj direktus sian tutan ruzon al ĉasado de la Ringo, tiam efektive espero forvelkus: nek la Ringo nek ties portanto povus longe eviti lin. Sed nun liaj okuloj rigardas malproksimen anstataŭ hejmproksimen; kaj plejparte li rigardas al Minaso Tirit. Jam tre baldaŭ lia forto atakos ĝin kvazaŭ ŝtormo.
» Ĉar li jam scias, ke la komisiitoj, kiujn li sendis embuski la Kunularon, denove malsukcesis. La Ringon ili ne trovis. Ili ankaŭ ne forportis ostaĝe iujn hobitojn. Se ili eĉ farus tiom malmulte, tio estus al ni peza bato, kaj eble mortiga. Sed ni ne mornigu niajn korojn, imagante testadon de ilia milda lojaleco en la malluma Turego. Ĉar la Malamiko malsukcesis – ĝis nun. Dank’ al Sarumano.
– Ĉu Sarumano ne estas perfidulo? – demandis Gimlio.
– Li ja estas, – diris Gandalfo. – Duoble. Kaj ĉu tio ne estas stranga? Nenio suferita de ni lastatempe ŝajnis tiel grava kiel la perfido far Isengardo. Taksata eĉ kiel estro kaj komandanto, Sarumano iĝis ege forta. Li minacas la homojn el Rohano kaj fortirigas ilian helpon el Minaso Tirit, ĝuste kiam la ĉefa bato proksimiĝas el la oriento. Tamen nefidinda armilo ĉiam endanĝerigas la manon. Ankaŭ Sarumano emas akiri mem la Ringon por si, aŭ almenaŭ kapti iujn hobitojn por siaj malvirtaj celoj. Do inter ili, niaj malamikoj nur sukcesis venigi Gajan kaj Grinĉjon mirinde rapide al Fangorno, kien ili alie neniam venus!
» Cetere, ili plenigis sin per novaj duboj, kiuj perturbas iliajn planojn. Neniu informo pri la batalo atingos Mordoron, dank’ al la rajdistoj el Rohano; sed la malhela Mastro scias, ke du hobitoj estis kaptitaj en Emin Muilo kaj forportitaj al Isengardo kontraŭ la volo de liaj propraj servistoj. Li jam devas timi tiel Isengardon kiel Minason Tirit. Se falos Minaso Tirit, estos malbone al Sarumano.
– Estas domaĝe, ke niaj amikoj troviĝas inter la du, – diris Gimlio. – Se neniu tereno disigus Isengardon kaj Mordoron, ili ja povus interbatali, dum ni spektus kaj atendus.
– La venkinto travivus pli forta ol ambaŭ kaj libera je duboj, – diris Gandalfo. – Sed Isengardo ne povas batali kontraŭ Mordoro, krom se Sarumano pli frue akirus la Ringon. Tion li jam neniam faros. Li ankoraŭ ne scias pri sia danĝero. Ja multon li ne scias. Tiel avide li volis kapti sian predon, ke li ne povis resti hejme, kaj li elvenis por renkonti kaj spioni siajn komisiitojn. Sed li venis tro malfrue, iom escepte, kaj la batalo finiĝis kaj estis ekster lia helpivo antaŭ ol li atingis ĉi tiun terenon. Li ne longe restis ĉi tie. Mi enrigardis lian menson kaj vidis lian dubemon. Mankas al li natura klereco. Li opinias, ke la rohananoj mortigis kaj bruligis ĉiujn sur la batalkampo; sed li ne scias, ĉu aŭ ne la orkoj alportis iujn kaptitojn. Kaj li ne scias pri la kverelo inter liaj servistoj kaj la orkoj de Mordoro, kiel li ankaŭ ne scias pri la Flugilhava Kuriero.
– Ĉu la Flugilhava Kuriero! – kriis Legolaso. – Tiun mi pafis per la pafarko de Galadriela super Sarn Gebiro, kaj mi faligis lin el la ĉielo. Li timplenigis nin. Kia nova teruraĵo estas tio ĉi?
– Tia, kian vi ne povas mortigi per sagoj, – diris Gandalfo. – Vi mortigis nur lian rajdbeston. Tio estis taŭga faro, sed la Rajdanto baldaŭ denove surseliĝis. Ĉar li estas nazgulo, unu el la naŭ, kiuj rajdas nun ĉevalojn flugilhavajn. Baldaŭ ilia teruro superombros la lastajn armeojn de niaj amikoj, forbarante la sunon. Sed al ili ankoraŭ ne estas permesate transiri la Riveron, kaj Sarumano ne konas tiun novan formon, en kiu la ringofantomoj estas vestitaj. Li pensadas ĉiam pri la Ringo. Ĉu ĝi ĉeestis dum la batalo? ĉu ĝi estis trovita? Kiel se Teodeno, Mastro de Markio, trovus ĝin kaj ekscius pri ĝia potenco? Tio estas la danĝero, kiun li perceptas, kaj li refuĝis al Isengardo por duobligi kaj triobligi sian atakon kontraŭ Rohano. Kaj la tutan tempon ekzistas alia danĝero, tre proksima, kiun li ne perceptas okupate de siaj ardaj pensoj. Li forgesis pri Arbobarbo.
– Nun vi denove alparolas vin mem, – diris Aragorno ridetante. – Arbobarbo ne estas konata al mi. Kaj mi divenis parton de la duobla perfido de Saramano; tamen mi ne vidas, kiel servas la alveno de la du hobitoj al Fangorno, krom kaŭzi al ni longan kaj senfruktan ĉasadon.
– Atendu momenton! – kriis Gimlio. – Alian aferon mi ŝatus scii unue. Ĉu tiu estis vi, Gandalfo, aŭ Sarumano, kiun ni vidis hieraŭ nokte?
– Tutcerte min vi ne vidis, – respondis Gandalfo, – sekve mi devas konjekti, ke vi vidis Sarumanon. Konstateble ni tiom similas unu la alian, ke oni devas pardoni vian deziron nekuraceble fendi mian ĉapelon.
– Bone, bone! – diris Gimlio. – Mi ĝojas, ke temis ne pri vi. Gandalfo ridis denove:
– Jes, mia bona gnomo, – li diris, – estas agrable ne erari ĉiupunkte. Tion mi ja scias mem tre bone! Sed kompreneble mi neniam kulpigis vin pro via bonvenigo de mi. Kiel povus fari tion mi, kiu tiel ofte konsilis al miaj amikoj, ke ili suspektu eĉ la proprajn manojn intertraktante kun la Malamiko. Benon al vi, Gimlio, filo de Gloino! Eble iutage vi vidos nin ambaŭ kune kaj juĝos inter ni!
– Sed la hobitoj! – Legolaso intermetis. – Ni longe vojaĝis serĉante ilin kaj ŝajnas, ke vi scias, kie ili estas. Kie ili nun estas?
– Kun Arbobarbo kaj la entoj, – diris Gandalfo.
– La entoj! – ekkriis Aragorno. – Do troviĝas vero en la malnovaj legendoj pri la loĝantoj en la arbarprofundoj kaj la gigantaj paŝtistoj de l’ arboj, ĉu? Ĉu ankoraŭ troviĝas entoj en la mondo? Mi supozis ilin nur memoraĵo el la tagoj praaj, se entute ili iam estis pli ol legendo el Rohano.
– Legendo el Rohano! – kriis Legolaso. – Ne, ĉiu elfo en Sovaĝujo kantis kantojn pri la maljunaj onodroj kaj ties longa malĝojo. Tamen eĉ inter ni ili estas nur memoraĵo. Se mi renkontus tian ankoraŭ promenantan en tiu ĉi mondo, tiam mi efektive denove sentus min juna! Sed Arbobarbo: tio estas nur traduko de Fangorno en la Komunan Lingvon; tamen vi parolas pri persono. Kiu estas tiu ĉi Arbobarbo?
– Ha, nun vi postulas multon, – diris Gandalfo. – Tiu malmulto, kiun mi scias pri lia longa lanta historio, fariĝus rakonto, por kiu ni ne disponas tempon. Arbobarbo estas Fangorno, la gardisto de l’ arbarego. Li estas la plej maljuna el la entoj, la plej maljuna vivanto, kiu ankoraŭ promenas sub la suno sur tiu ĉi Mez-Tero. Mi vere esperas, Legolaso, ke vi eble iam renkontos lin. Gaja kaj Grinĉjo estis bonŝancaj: ili renkontis lin ĉi tie, ĝuste kie ni sidas. Li venis ĉi tien antaŭ du tagoj kaj forportis ilin al sia loĝejo en la foro ĉe la radikaro de la montoj. Li ofte venas ĉi tien, precipe kiam lia menso estas maltrankvila kaj ĝenas lin onidiroj el la ekstera mondo. Mi vidis lin antaŭ kvar tagoj paŝeganta inter la arboj, kaj mi opinias, ke li vidis min, ĉar li paŭzis; sed mi ne parolis, ĉar mi estis peza pro la pensoj kaj laca post mia lukto kontraŭ la Okulo de Mordoro; kaj ankaŭ li ne parolis, nek vokis mian nomon.
– Eble ankaŭ li supozis vin Sarumano, – diris Gimlio. – Sed vi parolas pri li kvazaŭ pri amiko. Mi supozis, ke Fangorno estas danĝera.
– Ĉu danĝera! – kriis Gandalfo. – Kaj ankaŭ mi, tre danĝera: pli danĝera ol iu ajn renkontota de vi, krom se vi estos vive trenata antaŭ la seĝon de la Malluma Mastro. Kaj Aragorno estas danĝera, kaj Legolaso estas danĝera. Vi estas ĉirkaŭita de danĝeroj, Gimlio filo de Gloino; ĉar vi mem estas danĝera viamaniere. Certe la arbarego Fangorno estas danĝeroplena – ne malpleje por tiuj, kiuj tro agopretas hakile; kaj Fangorno mem, ankaŭ li estas danĝeroplena; tamen malgraŭ tio li estas saĝa kaj bonfarema. Sed nun lia longa lanta kolero ekelverŝiĝas kaj plenigas la tutan arbaregon. La alveno de l’ hobitoj kaj la informoj, kiujn ili alportis, igis ĝin elverŝiĝi: baldaŭ ĝi fluos inunde; sed ĝia tajdo estas direktita kontraŭ Sarumanon kaj la hakilojn de Isengardo. Io estas okazonta, kiu ne okazis depost la Praaj Tagoj: la entoj vekiĝos kaj trovos, ke ili estas fortaj.
– Kion ili faros? – demandis Legolaso mirigite.
– Mi ne scias, – diris Gandalfo. – Mi opinias, ke ili mem ne scias. Mi scivolas. – Li silentiĝis, kun la kapo penseme klinita.
La aliaj rigardis lin. Ekbrilo de sunlumo tra nuboj pasantaj trafis liajn manojn, kiuj nun kuŝis polmosupre sur lia sino: ili ŝajnis plenigitaj de lumo kiel tason plenigas akvo. Finfine li suprenrigardis rekte al la suno.
– La mateno foruziĝas, – li diris. – Baldaŭ ni devos ekiri.
– Ĉu ni iros trovi niajn amikojn kaj vidi Arbobarbon? – demandis Aragorno.
– Ne, – diris Gandalfo. – Ne tiun vojon vi devos iri. Mi parolis vortojn esperoplenajn. Sed nur esperoplenajn. Espero ne estas venko. Milito atencas nin kaj ĉiujn niajn amikojn, milito, en kiu nur uzado de la Ringo kapablus certigi nin pri venko. Tio plenigas min de granda malĝojo kaj granda timo: ĉar multo estas detruota kaj ĉio eble perdiĝos. Mi estas Gandalfo, Gandalfo la Blanka, sed Nigra eĉ pli potencas.
Li stariĝis kaj forrigardis orienten, mane ombrumante la okulojn, kvazaŭ li vidus aferojn malproksimajn, kiujn neniu el ili povis vidi. Poste li skuis sian kapon.
– Ne, – li diris mallaŭte, – tio progresis trans nian atingopovon. Almenaŭ pri tio ni ĝoju. Ne plu eblas tentiĝi al uzado de l’ Ringo. Ni devas malsupreniri fronte al danĝero preskaŭ malesperiga, sed tiu lasta mortminaco estas forigita. – Li turniĝis. – Atentu, Aragorno, filo de Aratorno! Ne bedaŭru vian elekton en la valo de Emin Muilo, nek nomu tion vana persekutado. Vi elektis inter duboj la vojon, kiu ŝajnis ĝusta: la elekto estis prava kaj ĝi estas pravigita. Ĉar tiel ni renkontiĝis ĝustatempe, kaj alie eble ni renkontiĝus tro malfrue. Sed la serĉado por viaj kunuloj finiĝis. Via venonta vojaĝo estas signita per via donita promeso. Vi devos iri al Edoraso kaj aliri Teodenon en ties halo. Ĉar vi estas bezonata. La lumon de Andurilo oni jam devas malkovri en la batalo jam delonge atendita. Ekzistas milito en Rohano, kaj pli grava misaĵo: Teodeno statas malbone.
– Do mi ne plu revidos la gajajn junajn hobitojn, ĉu? – diris Legolaso.
– Tion mi ne diris, – diris Gandalfo. – Kiu scias? Paciencu. Iru kien vi devas iri, kaj esperu! Al Edoraso! Ankaŭ mi iras tien.
– Longa marŝo estas tio por viro, ĉu juna ĉu maljuna, – diris Aragorno. – Mi timas, ke la batalo finiĝos longe antaŭ ol mi venos tien.
– Ni vidos, ni vidos, – diris Gandalfo. – Ĉu vi venos nun kun mi?
– Jes, ni ekiros kune, – diris Aragorno. – Sed mi ne dubas, ke vi venos tien antaŭ mi, se vi volos. – Li stariĝis kaj longe rigardis Gandalfon. La aliaj silente rigardis ilin starantajn tie fronte unu al la alia. La griza figuro de la viro, Aragorno filo de Aratorno, estis alta kaj ŝtone severa, kun la mano sur la tenilo de la glavo; li aspektis kvazaŭ reĝo el la maraj nebuloj surpaŝus la bordojn de homoj malpli grandiozaj. Antaŭ li ĝibiĝis la maljunula figuro, blanka, nun brilanta pro ia lumo ĉendita interne, kurba, ŝarĝita de jaroj, sed posedanta potencon pli grandan ol la potenco de reĝoj.
– Ĉu mi ne prave diris, Gandalfo, – diris Aragorno finfine, – ke vi povus iri kien ajn vi volus pli rapide ol mi? Kaj ankaŭ tion ĉi mi diras: vi estas nia estro kaj nia standardo. La Malluma Mastro havas Naŭ. Sed ni havas Unu, pli potencan ol ili: la Blankan Rajdanton. Li trapasis la fajron kaj la abismon, kaj lin ili timos. Ni iros tien, kien li gvidos.
– Jes, kune ni sekvos vin, – diris Legolaso. – Sed unue, malŝarĝus mian koron, Gandalfo, aŭdi, kio okazis al vi en Morio. Ĉu vi ne volas rakonti al ni? ĉu vi ne povas paŭzi eĉ por sciigi al viaj amikoj, kiel vi saviĝis?
– Mi jam paŭzis tro longe, – respondis Gandalfo. – Tempo urĝas. Sed se jaro estus disponebla, mi ne rakontus al vi la tuton.
– Do rakontu al ni, kion vi volas kaj la tempo permesas! – diris Gimlio. – Ek, Gandalfo, sciigu al ni, kion vi spertis kun la balrogo.
– Tiun ne nomu! – diris Gandalfo, kaj momente ŝajnis, ke dolornubo trapasis lian vizaĝon, kaj li sidis silenta, aspektante morte maljuna. – Longe mi falis, – li diris finfine, malrapide, kvazaŭ nur malfacile repensante. – Mi falis longe, kaj li falis kun mi. Lia fajro ĉirkaŭis min. Mi estis brulvundita. Tiam ni plonĝis en profundan akvon kaj ĉio estis senluma. Frida tio estis kiel la tajdo de morto: ĝi preskaŭ glaciigis mian koron.
– Profunda estas la abismo, kiun traarkas la Durina Ponto, kaj neniu iam sondis ĝin, – diris Gimlio.
– Tamen ĝi havas fundon, preter lumo kaj scio, – diris Gandalfo. – Tien mi finfine venis ĝis la plej fora ŝtona fundamento. Li daŭre akompanis min. Lia fajro estis estingita, sed jam li estis io ŝlima, pli forta ol strangola serpento. Ni luktis fore sub la viva tero, kie la tempon oni ne kalkulas. Ĉiam denove li ekkaptis min kaj ĉiam denove mi hakis lin, ĝis fine li fuĝis en la senlumajn tunelojn. Ilin ne konstruis la popolo de Durino, Gimlio filo de Gloino. Forege sub la plej profunda fosado de la gnomoj la mondon maĉas aĵoj sennomaj. Eĉ Saŭrono ne konas ilin. Ili estas pli aĝaj ol li. Nun mi promenis tie, sed mi alportos neniun raporton, kiu malheligu la tagan lumon. En tiu malespero mia sola espero estis mia malamiko, kaj mi persekutis lin kaptinte lian kalkanon. Tiel li gvidis min finfine ĝis la sekretaj vojoj de Ĥazad-Dumo: tro bone li konis ilin ĉiujn. Ĉiam supren ni jam iris, ĝis ni venis la Senfinan ŝtuparon.
– Longe tiu estis perdita, – diris Gimlio. – Multaj diradis, ke neniam ĝi estis konstruita krom legende, sed aliaj diris, ke ĝi estis detruita.
– Ĝi estis konstruita, kaj ĝi ne estas detruita, – diris Gandalfo. – Ekde la plej funda kelego ĝis la plej alta pinto ĝi supreniris, ascendante laŭ seninterrompa spiralo de multmilaj ŝtupoj, ĝis ĝi eliris fine en la Durina Turo ĉizita el la viva roko de Zirak-Zigilo, pinaklo de Silvertino.
» Tie sur Celebdilo estis soleca fenestro en la neĝo, kaj antaŭ ĝi troviĝis malvasta spaco, kapturniga aglonesto super la nebuletoj de l’ mondo. Tie la suno brilis arde, sed ĉio sube estis nubvolvita. Li elsaltis, kaj ĝuste kiam mi venis malantaŭe, li denove ekflamis. Ĉeestis neniu atestanto, alie eble en postepoko oni ankoraŭ kantus pri la Lukto sur la Pinto. – Subite Gandalfo ridis. – Sed kion oni dirus kante? Tiuj, kiuj rigardis de fore supozis, ke la monton kronas ŝtormado. Tondron ili aŭdis, kaj fulmo, ili diris, batis al Celebdilo kaj resaltis diserigita je fajrolangoj. Ĉu tio ne sufiĉas? Ĉirkaŭ ni leviĝis granda fumo, nebuleca kaj vapora. Glacio falis kvazaŭ pluvo. Mi deĵetis mian malamikon, kaj li falis el la alta loko kaj frakasis la montflankon, kie li trafis ĝin en sia ruiniĝo. Poste mallumo envolvis min kaj mi forvagis el pensado kaj tempo kaj mi suriris longe vojojn, pri kiuj mi ne rakontos.
» Nuda mi estis resendita – por mallonga tempo ĝis mia tasko estos finita. Kaj nuda mi kuŝis sur la montosupro. La turo malantaŭe estis polviĝinta, la fenestro malaperinta; la ruina ŝtuparo estis ŝtopita per bruligitaj kaj rompitaj ŝtonoj. Mi estis sola, forgesita, sen eskapebleco sur la malmola korno de la mondo. Tie mi kuŝis gapante supren dum la steloj preterradis, kaj ĉiu tago estis tiel longa kiel vivepoko de la tero. Mallaŭte al miaj oreloj venis la akumulita murmurado de ĉiuj landoj: la ekestiĝo kaj la mortado, la kantoj kaj la ploroj, kaj la malrapida ĉiamdaŭra ĝemado de troŝarĝita ŝtono. Kaj fine Gvajhiro la Ventmastro denove trovis min, kaj li levis min kaj forportis min.
» – Mia ĉiama sorto estas ŝarĝi vin, amiko dumbezona, – mi diris.
» – Ŝarĝo vi foje estis, – li respondis, – sed nun ne tia. Malpeza kiel cigna plumo vi estas en mia krifo. La suno trabrilas vin. Efektive al mi ŝajnas, ke vi ne plu bezonas min: se mi lasus vin fali, vi nur flosus laŭ la vento.
» – Ne lasu min fali! – mi elpuŝis, ĉar mi sentis denove en mi vivon. – Portu min al Lotlorieno!
» – Tiel ja ordonis la Damo Galadriela, kiu sendis min serĉi vin, – li respondis.
» Tiel okazis, ke mi venis al Karas Galadono kaj konstatis, ke vi nur antaŭ nelonge foriris. Mi restis tie en la senaĝa tempo de tiu lando, kie la tagoj alportas kuracon, ne kadukiĝon. Kuracon mi trovis, kaj mi estis vestita per blanko. Konsilojn mi donis kaj konsilojn prenis. El tie laŭ strangaj vojoj mi venis, kaj mesaĝojn mi portas al iuj el vi. Al Aragorno mi laŭordone devas diri:
Dunadanoj nun kie, Elesar’, Elesaro?
Kial disvagas via parencaro?
Nun la perditoj jam devas eltajdi,
kaj la Griza Korpuso el nordo alrajdi.
Sed mallumas la pado de via fatalo:
mortintoj spionas pri l’ voj’ al la maro.
Al Legolaso ŝi sendis jenon:
Legolas’ Verdfolio, jam en la arbaro
vi vivis en ĝoĵo. Vin gardu de l’ maro!
Se borde vi aŭdos la kriĉon de l’ mevo,
prosperos ne plu en arbar’ via revo.
Gandalfo eksilentis kaj fermis siajn okulojn.
– Do neniun mesaĝon ŝi sendis al mi? – diris Gimlio kaj klinis sian kapon.
– Malklaraj estas ŝiaj vortoj, – diris Legolaso, – kaj malmulton ili signifas al la ricevintoj.
– Tio ne konsolas, – diris Gimlio.
– Kio do? – diris Legolaso. – Ĉu vi volas, ke ŝi parolu al vi malkaŝe pri via morto?
– Jes, se nenio alia dirindus.
– Kio estas tio? – diris Gandalfo, malfermante siajn okulojn. – Jes, mi opinias, ke mi kapablas diveni, kion signifas ŝiaj vortoj. Mi pardonpetas, Gimlio! Mi meditis denove pri la mesaĝoj. Sed efektive ŝi sendis al vi vortojn kaj nek malklarajn, nek malĝojajn.
» – Al Gimlio, filo de Gloino, – ŝi diris, – transdonu saluton de lia Damo. Portanto de miaj haroj, kien ajn vi iras, mia penso akompanas vin. Sed zorgu almeti vian hakilon al la arbo ĝusta!
– En feliĉa horo vi revenis al ni, Gandalfo, – kriis la gnomo, kapriolante dum li laŭte kantis en la stranga gnoma lingvo. – Ek, ek! – li kriis, svingante sian hakilon. – Ĉar la kapo de Gandalfo estas jam dankata, ni trovu kapon prave fendendan!
– Tia ne estos longe serĉata, – diris Gandalfo, stariĝante de sur la seĝo. – Venu! Ni jam eluzis la tutan tempon, permesatan al kunveno de disestintaj amikoj. Jam necesas rapidi.
Li volvis sin denove per sia malnova ĉifona mantelo, kaj gvidis ilin sur la vojon. Sekvante lin ili subeniris rapide de la alta breto kaj reiris tra la arbaro laŭ la bordo de Entvaŝo. Ili neniun plian vorton parolis ĝis ili staris denove sur la herbo for de la rando de Fangorno. Iliaj ĉevaloj tute ne estis videblaj.
– Ili ne revenis, – diris Legolaso. – La marŝo estos laciga!
– Mi ne marŝos. La tempo urĝas, – diris Gandalfo. Poste, levante sian kapon li eligis longan fajfon. Tiel klara kaj penetra estis la noto, ke la aliaj staris mirigitaj, aŭdante tian sonon el tiuj maljunaj barbaj lipoj. Trifoje li fajfis; kaj tiam ŝajnis al ili, ke ili aŭdas mallaŭtan kaj foran henon de ĉevalo alportita de la ebenaĵo per la orienta vento. Ili atentis scivolante. Post nelonge aŭdiĝis sono de hufoj, komence apenaŭ pli ol tremeto de la tero perceptebla nur de Aragorno, dum li kuŝis sur la herbo, poste pli kaj pli laŭtiĝanta kaj klariĝanta ĝis rapida takto.
– Venas pli ol unu ĉevalo, – diris Aragorno.
– Certe, – diris Gandalfo. – Ni estas tro peza ŝarĝo por unu ĉevalo.
– Ili estas tri, – diris Legolaso, rigardante al la ebenaĵo. – Vidu kiel ili kuras! Jen Hasufelo, kaj jen apud ĝi mia amiko Arodo. Sed estas alia, kiu kuregas antaŭe: ĉevalo tre granda. Ties similulon mi neniam antaŭe vidis.
– Kaj neniam vidos denove, – diris Gandalfo. – Tiu estas Ombrofakso. Ĝi estas la ĉefa en la Mearasoj, princo de l’ ĉevaloj, kaj eĉ Teodeno, reĝo de Rohano, neniam vidis pli grandiozan. Ĉu ĝi ne brilas kiel arĝento kaj kuras tiel flue, kiel rapida rojo? Ĝi venis por mi: la ĉevalo de la Blanka Rajdanto. Ni iros kune al batalo.
Ĝuste dum parolis la maljuna sorĉisto, la granda ĉevalo paŝegis al ili supren laŭ la deklivo; ĝia felo brilis kaj ĝiaj kolharoj fluis pro la vento de ĝia rapideco. La du aliaj sekvis ne tre malantaŭe. Tuj kiam Ombrofakso vidis Gandalfon, ĝi bridis sian kuradon kaj henis laŭte; poste ĝi trotis milde antaŭen, klinis sian fieran kapon kaj frotis siajn grandajn naztruojn sur la nuko de la maljunulo.
Gandalfo karesis ĝin.
– Longas la vojo el Rivendelo, mia amiko, – li diris, – sed vi estas saĝa kaj rapida kaj venas laŭ la bezono. Malproksimen ni rajdu jam kune, kaj neniam denove disiĝu en tiu ĉi mondo!
Baldaŭ la aliaj ĉevaloj alvenis kaj staris kviete apude, kvazaŭ atendante ordonojn.
– Ni iros tuj al Meduseldo, la halo de via mastro Teodeno, – diris Gandalfo, alparolante ilin seriozmiene. Ili klinis siajn kapojn. – La tempo urĝas, do kun via permeso, miaj amikoj, ni ekrajdos. Mi petagas, ke vi tiom rapidu, kiom vi povas. Hasufelo portos Aragornon kaj Arodo Legolason. Gimlio sidiĝos antaŭ mi, kaj laŭ sia konsento Ombrofakso portos nin ambaŭ. Ni atendos nun nur por iom trinki.
– Jam mi komprenas parton de la pasintnokta enigmo, – diris Legolaso leĝere sursaltante la dorson de Arodo. – Eble niaj ĉevaloj komence fuĝis pro timo, sed poste ili renkontis Ombrofakson, sian ĉefon, kaj salutis ĝin ĝoje. Ĉu vi sciis, ke ĝi estas proksime, Gandalfo?
– Jes, mi sciis. Mi turnis miajn pensojn al ĝi, ordonante ĝin rapidi; ĉar hieraŭ ĝi estis fora en la sudo de tiu ĉi lando. Rapide ĝi portu min reen!
Gandalfo parolis nun al Ombrofakso, kaj la ĉevalo ekiris sufiĉe rapide, sed ne pli rapide ol kapablis la aliaj. Post iomete da tempo ĝi subite sin turnis kaj elektinte lokon, kie la bordoj malpli altis, ĝi travadis la riveron kaj poste kondukis ilin rekte suden sur ebenan terenon, senarban kaj larĝan. La vento pasis grizonde tra la senfinaj mejloj da herbo. Vidiĝis nenia indiko pri vojo aŭ pado, sed Ombrofakso nek haltis nek hezitis.
– Ĝi direktiĝas nun rekte al la haloj de Teodeno sub deklivoj de la Blankaj Montoj, – diris Gandalfo. – Estos pli rapide tiel. La tero estas pli firma en la Orientujo, kie kuŝas la ĉefa vojo norden, trans la rivero, sed Ombrofakso konas la vojon tra ĉiu marĉejo kaj kavaĵo.
Dum multaj horoj ili plurajdis tra la herbejoj kaj riverterenoj. Ofte la herbo tiel altis, ke ĝi atingis ĝis super la genuoj de la rajdantoj, kaj iliaj ĉevaloj ŝajnis naĝi en grizverda maro. Ili alvenis multajn kaŝitajn lagetojn kaj larĝajn areojn de kareksoj balanciĝantaj super malsekaj kaj perfidemaj marĉoj; sed Ombrofakso trovis la vojon kaj la aliaj ĉevaloj sekvis ĝian falĉopaŝadon. Malrapide la suno sinkis el la ĉielo en la okcidenton. Rigardante trans la grandan ebenaĵon, la rajdantoj momente vidis ĝin kvazaŭ ruĝan fajron sinkantan en la herbon. Malalte ĉe rando de l’ vidkapablo ŝultroj de la montoj glimis ruĝe ambaŭflanke. Fumo ŝajnis leviĝi kaj malheligi la sunan diskon ĝis koloro de sango, kvazaŭ ĝi ĉendus la herbon subirante sub la randon de la tero.
– Tie kuŝas la Breĉo de Rohano, – diris Gandalfo. – Ĝi estas nun preskaŭ rekte okcidente de ni. Tiudirekte kuŝas Isengardo.
– Mi vidas grandan fumon, – diris Legolaso. – Kio estas tio?
– Batalo kaj milito! – diris Gandalfo. – Rajdu plu!
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.