La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 5: La ponto de Ĥazad-Dumo

La Kunularo de la Ringo staris silente apud la tombo de Balino. Frodo pensis pri Bilbo kaj ties longa amikeco kun la gnomo, kaj pri la vizito de Balino al la Provinco antaŭlonge. En tiu polvokovrita ĉambro en la montoj tio ŝajnis antaŭmiljara kaj aliflanke de la mondo.

Finfine ili ekmoviĝis kaj levis la kapojn, kaj komencis serĉi ion, kio informus ilin pri la sorto de Balino, aŭ montrus, kio okazis al lia popolo. Troviĝis alia pordo pli malgranda aliflanke de l’ ĉambro, sub la ŝakto. Ili povis nun vidi, ke apud ambaŭ pordoj kuŝis multaj ostoj, kaj inter ili estis rompitaj glavoj kaj hakiloj, fenditaj ŝildoj kaj kaskoj. Iuj el la glavoj estis kurbaj: orkaj sabroj kun nigriĝintaj klingoj.

Multaj alkovoj estis elĉizitaj en la roko de la muroj, kaj en ili estis grandaj ferligitaj lignaj kestoj. Ĉiuj estis frakasitaj kaj prirabitaj, sed apud unu rompita kovrilo kuŝis restaĵo de libro. Ĝi estis tranĉita, trapikita kaj parte bruligita, kaj ĝi estis tiom makulita de nigraj kaj aliaj malhelaj postsignoj kiel malnova sango, ke malmulte ĝi estis legebla. Gandalfo levis ĝin singarde, sed la folioj kraketis kaj diseriĝis, kiam li surplatigis ĝin. Li zorge ekzamenis ĝin dum kelka tempo senparole. Frodo kaj Gimlio, starante apude, povis vidi, kiam li singardege turnis foliojn, ke ilin skribis multaj diversaj manoj per la runoj de Morio, de Valo kaj ie-tie elfmaniere.

Finfine Gandalfo levis sian kapon.

– Ĝi ŝajnas raporto pri la sorto de l’ Balina popolo, – li diris. – Mi supozas, ke ĝi komenciĝis, kiam ili alvenis al Dimrila Valo antaŭ preskaŭ tridek jaroj: la paĝoj ŝajnas numeritaj rilate al la jaroj post ilia alveno. La supra paĝo portas la signon unu–tri, do minimume du mankas en la komenco. Aŭskultu jenon!

Niforpelis orkojn el la granda pordo kaj gardo – supozeble, sed ĝi estas misliterita, sekvota probable de ĉambro – ni mortigis multajn en la hela – mi kredas – sunlumo en la valo. Floio estis mortigita per sago. Li mortigis la grandan. Sekvas malklaraĵo, poste Floio sub herbo proksime al Spegullago. La postajn du-tri liniojn mi ne povas legi. Poste venas Ni prenis la dudek-unuan halon de Nord-fino kiel loĝejon. Troviĝas mi ne povas legi kio. Ŝakto estas menciita. Poste Balino starigis sian seĝon en la Ĉambro de Mazarbulo.

– La ĉambro de l’ Arĥivoj, – diris Gimlio. – Supozeble tie ni nun staras.

– Nu, mi nenion plu povas legi poste, – diris Gandalfo, – krom la vorto oro, kaj Hakilo de Durino kaj ia kasko. Poste Balino estas nun mastro de Morio. Tio ŝajnas fini ĉapitron. Post kelkaj steletoj alia skribanto komencas, kaj ni povas vidi ni trovis veran arĝenton, kaj poste la vorton bone forĝita, kaj poste io. Mi scias! mitrilo; kaj la lastaj du linioj Oino iros serĉi la suprajn armilejojn de Tria Profundo, io, iros okcidenten, malklaraĵo, ĝis Holina pordo.

Gandalfo paŭzis kaj flankenmetis kelkajn foliojn.

– Estas pluraj paĝoj samspecaj, iom haste skribitaj kaj multe difektitaj, – li diris; – sed mi malmulte povas deĉifri ilin per tiu ĉi lumo. Pluraj folioj mankas, ĉar ili komencas nombriĝi kvin, la kvina jaro de l’ kolonio, mi supozas. Mi vidu! Ne, ili estas tro tranĉitaj kaj makulitaj; mi ne povas legi ilin. Ni eble pli bone sukcesus en sunlumo. Atendu! Jen estas io: granda nigra manskribo uzanta elfajn runojn.

– Verŝajne la manskribo de Orio, – diris Gimlio, rigardante trans la brakon de la sorĉisto. – Li sciis skribi klare kaj rapide, kaj ofte uzis la elfajn literojn.

– Mi timas, ke li devis registri malbonajn novaĵojn per bela manskribo, – diris Gandalfo. – La unua klara vorto estas malĝojo, sed la cetero de la linio estas perdita, krom se ĝi finiĝas per raŭ. Jes, tio devas esti hieraŭ, kiun sekvas la dekan de novembro Balino, mastro de Morio, mortis en Dimrila Valo. Li iris sola por enrigardi la Spegullagon. Orko mortpafis lin de malantaŭ ŝtono. Ni mortigis la orkon, sed multaj aliaj... el oriento laŭ Arĝentvejno. La cetero de l’ paĝo estas tiel malklara, ke preskaŭ nenion mi povas deĉifri, sed mi kredas legi ni baris la pordojn, kaj poste povos defendi ilin se, kaj poste eble terur kaj sufer. Kompatinda Balino! ŝajnas, ke li retenis la adoptitan titolon dum malpli ol kvin jaroj. Mi scivolas, kio okazis poste; sed mankas tempo por deĉifri la lastajn kelkajn paĝojn. Jen la plej lasta el ĉiuj paĝoj. – Li paŭzis kaj ĝemspiris.

– Ĝi estas malagrabla legaĵo, – li diris. – Mi timas, ke ilia sorto estis kruela. Aŭskultu! Ni ne povas eliri. Ni ne povas eliri. Ili kaptis la Ponton kaj duan halon. Fraro, Lonio kaj Nalio pereis tie. Sekvas kvar linioj ŝmiritaj tiel, ke mi povas legi nur iris antaŭ 5 tagoj. La lastaj linioj legiĝas la lago atingis la muron ĉe la okcidenta pordo. La Gvatanto de la Akvo prenis Oinon. Ni ne povas eliri. La fino proksimiĝas, kaj poste tamburoj, tamburoj en la profundo. Mi scivolas, kion tio signifas. La lasta skribaĵo per treniĝa skribaĉo de elfaj literoj: ili venas. Sekvas nenio pli. – Gandalfo paŭzis kaj staris silente pensante.

Subita timego kaj hororo pri la ĉambro inundis la Kunularon.

– Ni ne povas eliri, – murmuris Gimlio. – Estis bonŝance por ni, ke la lago jam sinkis iom, kaj ke la Gvatanto dormadis ĉe la suda finaĵo.

Gandalfo levis sian kapon kaj ĉirkaŭrigardis.

– Ŝajnas, ke ili starigis lastan defendon ĉe ambaŭ pordoj, – li diris; – sed ne multaj restis tiam. Tiel finiĝis la klopodo rekapti Morion! Estis kuraĝe sed malsaĝe. La horo ankoraŭ ne venis. Nun, mi timas, ni devas adiaŭi Balinon, filon de Fundino. Ĉi tie li devas kuŝadi en la halo de siaj prapatroj. Ni kunprenos tiun ĉi libron, la Libron de Mazarbulo kaj ekzamenos ĝin pli detale poste. Prefere, Gimlio, vi retenu ĝin kaj redonu ĝin al Daino, se vi trovos eblecon, Ĝi interesos lin, kvankam ĝi profunde malĝojigos lin. Ek, ni iru! La mateno forpasas.

– Laŭ kiu direkto ni iru? – demandis Boromiro.

– Reen al la halo, – respondis Gandalfo. – Sed nia vizito al tiu ĉi ĉambro ne estis vana. Mi jam scias, kie ni estas. Tiu ĉi devas esti, kiel diras Gimlio, la Ĉambro de Mazarbulo; kaj la halo devas esti la dudek-unua de la Nord-fino. Sekve ni devus foriri tra l’ orienta arkaĵo de la halo, kaj direktiĝi dekstren kaj suden, kaj iri malsupren. La dudek-unua halo devus esti sur la Sepa Etaĝo, nome ses super la nivelo de l’ Pordoj. Ek jam! Reen ĝis la halo!

Apenaŭ Gandalfo finparolis, jen aŭdiĝis bruego: ruliĝanta Bum, kiu ŝajnis alveni la profundon fore sube, kaj tremi en la ŝtonoj sub iliaj piedoj. Ili saltis al la pordo alarmite. Dum, dum, – ruliĝis denove, kvazaŭ gigantaj manoj tamburigus la kavernojn mem de Morio. Sekvis reeĥa klariono: granda korno estis blovata en la halo, kaj respondaj kornoj kaj krudaj krioj estis aŭdataj pli malproksime. Aŭdiĝis sono de multaj rapidantaj piedoj.

– Ili venas! – kriis Legolaso.

– Ni ne povas eliri, – diris Gimlio.

– Enfermitaj! – kriis Gandalfo. – Kial mi prokrastis? Jen ni estas, enfermitaj, ĝuste kiel ili pli frue. Sed tiam ne ĉeestis mi. Ni vidos kion...

Dum, dum, – aŭdiĝis la tamburbatoj kaj la muroj tremis.

– Plenfermu la pordojn kaj kojnu ilin! – kriis Aragorno. – Kaj retenu kiel eble plej longe viajn tornistrojn: ni eble trovos eblecon ankoraŭ eltranĉi nin.

– Ne! – diris Gandalfo. – Ni nepre ne estu enfermitaj. Lasu aperta la orientan pordon! Ni eliros tien, se ni havos eblecon.

Alia kruda klariono kaj akraj krioj sonis. Piedoj proksimiĝis laŭ la koridoro. Aŭdiĝis sonoro kaj klakado dum la Kunularo elingigis siajn glavojn. Glamdringo brilis per pala lumo, kaj Piko ekbrilis ĉe la eĝoj. Boromiro metis sian ŝultron al la okcidenta pordo.

– Atendu momenton! Ankoraŭ ne fermu ĝin! – diris Gandalfo. Li saltis antaŭen al la flanko de Boromiro kaj plenrektigis sin.

– Kiu venas ĉi tien por perturbi la ripozon de Balino, Mastro de Morio? – li kriis laŭte.

Aŭdiĝis bruo de kruda ridado, kiel falo de glitantaj ŝtonoj en puton; dum la bruego voĉo profunda leviĝis komande. Dum, dum, dum, – aŭdiĝis la tamburoj en la profundo.

Per subita moviĝo Gandalfo paŝis antaŭ la mallarĝan aperturon de l’ pordo kaj puŝis antaŭen sian bastonon. Vidiĝis blindiga ekbrilo, kiu lumigis la ĉambron kaj la koridoron ekstere. Momente la sorĉisto elrigardis. Sagoj siblis kaj fajfis tra la koridoro dum li retrosaltis.

– Ĉeestas orkoj, tre multaj, – li diris. – Kaj kelkaj estas grandaj kaj misaj: nigraj urukoj el Mordoro. Provizore ili hezitas, sed troviĝas io alia tie. Granda kavern-trolo, ŝajnas al mi, aŭ pli ol unu. Neniu espero pri eskapo tiudirekten.

– Kaj tute neniom da espero, se ili alvenos ankaŭ la alian pordon, – diris Boromiro.

– Ĉi tie estas ankoraŭ neniu sono ekstere, – diris Aragorno, kiu staris aŭskultante apud la orienta pordo. – La koridoro ĉi-flanke plonĝas rekte suben per ŝtuparo: ĝi klare ne rekondukas al la halo. Sed ne utilas blinde fuĝi ĉi-direkten kun persekuto ĝuste malantaŭe. Ni ne povas bari la pordon. Mankas ĝia ŝlosilo kaj la seruro estas rompita, kaj ĝi malfermiĝas internen. Ni devas unue fari ion por malhelpi la malamikon. Ni devigos ilin timi la ĉambron de Mazarbulo! – li diris minace, fingrumante la eĝon de sia glavo Andurilo.

Pezaj paŝoj aŭdiĝis en la koridoro. Boromiro ĵetis sin kontraŭ la pordon kaj puŝfermis ĝin; poste li kojnis ĝin per rompitaj glavklingoj kaj splitaĵoj da ligno. La Kunularo retretis ĝis la kontraŭa flanko de l’ ĉambro. Sed ankoraŭ ne eblis fuĝi. Okazis bato sur la pordon, kiu tremigis ĝin; kaj poste ĝi komencis grate malfermiĝi malrapide repuŝante la kojnojn. Grandegaj brako kaj ŝultro kun malhela verdskvama haŭto, enŝoviĝis tra la larĝiĝanta breĉo. Poste grandega, plata, senfingra piedo enpuŝiĝis sube. Ekstere ĉio komplete silentis.

Boromiro saltis antaŭen kaj hakis la brakon per sia tuta forto; sed lia glavo tintegis, turniĝis flanken, kaj falis el lia skuita mano. La klingo estis noĉita.

Subite, kaj mem surprizite, Frodo sentis ekflami en sia koro varmegan koleron.

– La Provinco! – li kriis, kaj saltinte apud Boromiron, li kliniĝis kaj traboris per Piko la hidan piedon. Aŭdiĝis blekego, kaj la piedo abrupte retiriĝis, preskaŭ elŝirante Pikon el la brako de Frodo. Nigraĵo gutis de la klingo kaj fumis sur la planko. Boromiro ĵetegis sin kontraŭ la pordon kaj batfermis ĝin denove.

– Unu por la Provinco! – kriis Aragorno. – La hobito mordas profunden! Vi havas bravan klingon, Frodo filo de Drogo!

La pordo estis bategita, kaj sekvis batego post batego. Ramoj kaj marteloj estis frapegantaj sur ĝin. Ĝi krakis kaj ŝanceliĝe interniĝis, kaj la aperturo subite larĝiĝis. Sagoj enfajfis, sed trafis la nordan muron, kaj falis sendanĝere sur la plankon. Aŭdiĝis klariono kaj piedkurado, kaj orkoj unu post alia ensaltis la ĉambron.

Kiom multaj ili estis, la Kunularo ne povis taksi. La luktado estis akra, sed la orkojn senkuraĝigis la furioza defendo. Legolaso pafis du tra la gorĝo. Gimlio forhakis la krurojn de alia, kiu estis saltinta sur la tombon de Balino. Boromiro kaj Aragorno mortigis multajn. Kiam dek tri estis falintaj la cetero fuĝis ŝrikante, lasante la defendintojn nedifektitaj krom Sam, sur kies verto estis gratvundo. Savis lin rapida kaŭriĝo; kaj li faligis sian orkon per forta piko de sia dolmena glavo. Fajro ardis en liaj brunaj okuloj, kiu fuĝigus Tedon Sablomano, se tiu vidus ĝin.

– Nun estas ĝusta momento! – kriis Gandalfo. – Ni iru, antaŭ ol revenos la trolo!

Sed ĝuste kiam ili retretis, kaj antaŭ ol Grinĉjo kaj Gaja atingis la ŝtuparon ekstere, grandega ĉeforko, preskaŭ home alta, vestita de kapo ĝis piedoj per nigra maŝarmaĵo, ensaltis la ĉambron; malantaŭ tiu grupiĝis en la pordejo kelkaj sekvistoj. Lia larĝa plata vizaĝo estis bistra, liaj okuloj similis karberojn, kaj lia lango estis ruĝa; li portis grandan lancon. Per ŝovo de sia granda fela ŝildo li forturnis la glavon de Boromiro kaj lin puŝis malantaŭen, surterigante lin. Plonĝante sub baton far Aragorno kun rapideco de mordanta serpento, li alkuregis la Kunularon kaj pikis rekte per sia lanco al Frodo. La bato trafis tiun dekstraflanke, kaj Frodo estis ĵetita al la muro kaj alpikita. Sam, kriante, hakis la lanctenilon, kaj ĝi rompiĝis. Sed ĝuste kiam la orko deĵetis la stumpon kaj elingigis sian sabron, Andurilo trafis lian kaskon. Vidiĝis ekbrilo kvazaŭ flamo kaj la kasko disfendiĝis. La orko falis kun la fendita kapo. Liaj sekvistoj fuĝis hurlante, kiam Boromiro kaj Aragorno alsaltis ilin.

Dum, dum resonis la tamburoj en la profundo. La forta voĉo denove elruliĝis.

– Nun! – kriis Gandalfo. – Jen la lasta ebleco. Forkuru!

Aragorno levis Frodon, kiu kuŝis apud la muro, kaj direktiĝis al la ŝtuparo, puŝante antaŭ si Gajan kaj Grinĉjon. La aliaj sekvis; sed Gimlion devis fortreni Legolaso: malgraŭ la danĝero li restis apud la tombo de Balino kun la klinita kapo. Boromiro tirfermis la orientan pordon, grincantan sur la ĉarniroj: ĝi havis ambaŭflanke grandajn ferajn ringojn, sed ne povis esti fiksfermata.

– En ordo ĉe mi, – anhelis Frodo. – Mi kapablas marŝi. Demetu min!

Aragorno preskaŭ faligis lin pro mirego.

– Mi supozis vin mortinta! – li kriis.

– Ankoraŭ ne! – diris Gandalfo. – Sed mankas tempo por miri. Ek, ĉiuj, malsupren ŝtupare! Atendu min kelkajn minutojn sube, sed se mi ne venos baldaŭ, pluiru! Rapide, kaj elektu vojojn dekstren kaj suben.

– Ni ne povas lasi vin por defendi sola la pordon! – diris Aragorno.

– Faru laŭ mia ordono! – diris Gandalfo severe. – Glavoj jam ne utilas ĉi tie. Iru!

Neniu ŝakto lumigis la koridoron kaj ĝi estis tute malluma. Ili palpserĉis sian vojon suben laŭ longa ŝtuparo, kaj poste rerigardis; sed nenion ili povis vidi, krom alte supre glimon de l’ bastono de la sorĉisto. Li ŝajnis ankoraŭ gardostari apud la fermita pordo. Frodo peze spiris kaj apogiĝis al Sam, kiu ĉirkaŭbrakis lin. Ili staris fiksrigardante supren tra l’ ŝtuparo en la mallumon. Frodo pensis, ke li aŭdas la voĉon de Gandalfo supre, murmurantan vortojn, kiuj laŭkuris la deklivan tegmenton kun suspira eĥo. Li ne povis kapti la dirataĵon. La muroj ŝajnis tremi. De tempo al tempo ruliĝis kaj pulsis: dum, dum.

Subite ĉe la supro de l’ ŝtuparo elpikiĝis blanka lumo. Poste sekvis obtuza rulmuĝo kaj peza batsono. La tamburado eruptis frenezece: dum-bum, dum-bum, kaj poste ĉesis. Gandalfo alvenis kurege laŭ la ŝtuparo kaj falis teren meze de la Kunularo.

– Nu, bone! Jen finite! – diris la sorĉisto pene stariĝante. – Mi faris mian tutan eblon. Sed mi trafis egalulon, kaj preskaŭ detruiĝis. Sed ne staru senmove! Antaŭen! Vi devos malhavi lumon dum kelka tempo: mi estas iom skuita. Antaŭen! Iru! Kie vi estas, Gimlio? Venu antaŭen kun mi! Sekvu proksime, ĉiuj!

Ili stumble sekvis lin, scivolante pri l’ okazaĵo. Dum, dum, – sonis denove la tamburbatoj: ili jam sonis obtuze kaj malproksime, sed ili sekvis. Aŭdiĝis neniu alia sono de persekutado, nek piedpaŝoj nek iu ajn voĉo. Gandalfo neniom turniĝis, ĉu dekstren ĉu maldekstren, ĉar la koridoro ŝajnis direktiĝi laŭ liaj deziroj. De tempo al tempo ĝi malsupreniris per ŝtuparo, kvindekŝtupa aŭ pli, al malpli alta nivelo. Tiutempe tio estis la ĉefa danĝero; ĉar en la mallumo ili ne povis vidi malsupreniron, ĝis ili alvenis ĝin kaj elmetis piedon en malplenon. Gandalfo palpis la teron bastone kiel blindulo.

Post unu horo ili progresis unu mejlon, aŭ eble pli, kaj malsupreniris multajn ŝtuparojn. Ankoraŭ ne aŭdiĝis persekuto. Ili preskaŭ komencis esperi, ke ili eskapos. Sube de l’ sepa ŝtuparo Gandalfo haltis.

– Varmegiĝas! – li anhelis. – Ni devas esti subiĝintaj almenaŭ ĝis nivelo de l’ Pordoj. Mi opinias, ke baldaŭ ni serĉu turniĝon maldekstren por konduki nin orienten. Espereble ne malproksimas. Mi estas lacega. Mi devas ripozi momenton ĉi tie, eĉ se ĉiuj orkoj iam frajitaj persekutus nin.

Gimlio kaptis lian brakon kaj helpis lin sidiĝi sur ŝtupon.

– Kio okazis tie supre ĉe la pordo? – li demandis. – Ĉu vi renkontis la tamburiston?

– Mi ne scias, – respondis Gandalfo. – Sed mi subite trovis, ke mi frontas ion, kion mi neniam renkontis antaŭe. Mi povis pensi pri nenio krom fermsorĉi la pordon. Mi konas multajn manierojn, sed tiaj aferoj postulas tempon, kaj eĉ tiel la pordon oni povas perforte trarompi.

» Starante tie mi povis aŭdi orkajn voĉojn: mi kredis, ke tre baldaŭ ili trarompos ĝin. Mi ne povis aŭdi, kio estis dirata; sed ili ŝajnis paroli per sia propra hida lingvo. Mi komprenis nur ghash, tio estas ‘fajro’. Poste envenis io en la ĉambron – mi sentis ĝin tra la pordo, kaj la orkoj mem ektimis kaj silentiĝis. Ĝi kaptis la feran ringon, kaj tiam ĝi perceptis min kaj mian sorĉaĵon.

» Kio ĝi estis, mi ne povas konjekti, sed neniam mi spertis tian provokon. La kontraŭsorĉo estis terura. Ĝi preskaŭ rompis min. Momente la pordo eskapis mian regadon kaj komencis malfermiĝi! Mi devis prononci la Komandan Vorton. Tio pruviĝis tro granda streĉo. La pordo dispeciĝis. Io nube malhela forbaris la tutan lumon interne, kaj mi estis ĵetita malantaŭen tra l’ ŝtuparo. La tuta muro kolapsis, kaj ankaŭ la tegmento de l’ ĉambro, mi opinias.

» Mi timas, ke Balino estas profande surkovrita, kaj eble ankaŭ io alia estas surkovrita tie. Mi ne scias. Sed almenaŭ estas tute barita la pasejo malantaŭ ni. Ha! Neniam mi sentis min tiom elĉerpita, sed tio pasas. Kaj nun kio pri vi, Frodo? Mankis tempo por diri tion, sed neniam en mia vivo mi tiom ĝojis kiom pro via ekparolo. Mi timis, ke tiu hobito, kiun Aragorno portis, estas kuraĝa, sed mortinta.

– Kio pri mi? – diris Frodo. – Mi vivas kaj sendifektas, mi opinias. Mi estas kontuzita kaj dolora, sed tio ne tro ĝenas.

– Nu, – diris Aragorno, – mi povas diri nur, ke hobitoj estas konstruitaj el materialo tiel fortika, ke mi neniam trafis ion similan. Se mi scius tion, mi estus parolinta pli milde en la taverno en Brio! Tiu lancpiko estus trapasinta sovaĝan apron!

– Nu, feliĉe ĝi ne trapasis min, – diris Frodo; – kvankam mi sentas min kvazaŭ batita inter martelo kaj amboso. – Li nenion diris pli. Dolorigis lin la spirado.

– Vi similas al Bilbo, – diris Gandalfo. – Ĉe vi estas pli, ol okulo perceptas, kiel mi diris pri li antaŭlonge. – Frodo scivolis, ĉu tiu komento signifis pli, ol supraĵe ŝajnis.

Nun ili denove pluiris. Post nelonge Gimlio ekparolis. En la mallumo li havis okulojn akrajn.

– Mi opinias, – li diris, – ke antaŭe estas lumo. Sed ne taglumo. Ĝi estas ruĝa. Kio ĝi povas esti?

– Ghash! – murmuris Gandalfo. – Mi scivolas, ĉu tion ili priparolis: ke la subaj etaĝoj brulas? Tamen ni povas nur pluiri.

Baldaŭ la lumo iĝis nemiskomprenebla, kaj estis videbla al ĉiuj. Ĝi flagris kaj ardis sur la muroj fore laŭ la koridoro antaŭ ili. Ili jam povis vidi la vojon: antaŭe la pado abrupte deklivis suben, kaj iom malproksime staris malalta arkaĵo; tra kiu venis la kreskanta lumo. La aero varmegiĝis.

Kiam ili alvenis la arkaĵon, Gandalfo trairis, signante al la aliaj, ke ili atendu. Kiam li staris ĝuste post la trapasejo, ili vidis lian vizaĝon lumigita de ruĝa ardeco. Rapide li retropaŝis.

– Ĉi tie estas ia nova misaĵo, – li diris, – elpensita por nin bonvenigi, sendube. Sed mi jam scias, kie ni troviĝas: ni atingis la unuan nivelon, la etaĝon ĝuste sub la Pordego. Tiu ĉi estas la dua halo de Malnova Morio; kaj la Pordego estas proksima: post la orienta fino, maldekstre, ne pli ol kvaronmejlon. Trans la Ponton, supren laŭ larĝa ŝtuparo, tra la Unua Halo, kaj eksteren! Sed venu rigardi!

Ili elrigardis. Antaŭ fli estis alia kaverneca halo. Ĝi estis pli alta kaj multe pli longa ol tiu, en kiu ili dormis. Ili estis proksimaj al ties orienta fino; okcidente ĝi etendiĝis en mallumon. Tra la centro spiralis duobla vico de baŭmantaj pilastroj. Ili estis gravuritaj kiel arbotrunkoj, kies branĉoj subtenis la tegmenton per disetenda retaĵo el ŝtono. Iliaj trunkoj estis glataj kaj nigraj, sed ruĝa ardeco malhele speguliĝis sur ties flankoj. Rekte trans la planko, proksime al la suboj de du grandegaj pilastroj, granda fendaĵo estis malfermiĝinta. El tiu venis forte ruĝa lumo, kaj de tempo al tempo flamoj lekis la randon kaj volviĝis ĉirkaŭ la ŝoklojn de l’ kolonoj. Malhelaj fumeroj tremis sur la varmega aero.

– Se ni venus laŭ la ĉefa vojo malsupren de l’ supraj haloj, ni estus enfermitaj ĉi tie, – diris Gandalfo. – Ni esperu, ke la fajro nun troviĝas inter ni kaj la persekutado. Venu! Nepras ne perdi tempon.

Ĝuste dum li parolis ili aŭdis denove la persekutantan tamburadon: Dum, dum, dum. Fore post la ombroj ĉe la okcidenta fino de l’ halo aŭdiĝis krioj kaj klarionoj. Dum, dum! la pilastroj ŝajnis tremi kaj la flamoj ŝanceliĝi.

– Ek al la lasta vetkuro! – diris Gandalfo. – Se la suno brilas ekstere, ni eble ankoraŭ eskapos. Sekvu min!

Li turniĝis maldekstren kaj transkuris la glatan plankon de la halo. La distanco estis pli longa ol ĝi aspektis. Kurante ili aŭdis batadon kaj eĥon de multaj rapidaj piedoj malantaŭe. Aŭdiĝis akra kriĉo: ili estis rimarkitaj. Estis tintego kaj klakado de ŝtalo. Sago fajfis super la kapon de Frodo. Boromiro ridis:

– Tion ili ne atendis. La fajro forbaras ilin. Ni estas malĝustaflanke!

– Rigardu antaŭen! – vokis Gandalfo. – La Ponto proksimas. Ĝi estas danĝera kaj mallarĝa.

Subite Frodo ekvidis antaŭ si nigran abismon. Fine de la halo la planko malaperis kaj falis en nekonatan profundon. La ekstera pordo estis atingebla nur per gracila ponto el ŝtono, sen randmureto aŭ balustrado, kiu transarkis l’ abismon per unuopa kurba ĵetiĝo de kvindek futoj. Tio estis antikva defendilo de l’ gnomoj kontraŭ malamiko, kiu kaptus la Unuan Halon kaj la eksterajn koridorojn. Ili povis transiri nur po unu. Ĉe la eĝo Gandalfo haltis kaj la aliaj grupiĝis malantaŭe.

– Iru la unua, Gimlio! – li diris. – Poste Grinĉjo kaj Gaja. Rekte antaŭen, kaj supren laŭ la ŝtuparo post la pordo!

Sagoj falis inter ilin. Unu frapis Frodon kaj resaltis. Alia trapikis la ĉapelon de Gandalfo kaj restis tie kvazaŭ nigra plumo. Frodo retrorigardis. Trans la fajro li vidis svarmantajn nigrajn figurojn: ŝajnis troviĝi centoj da orkoj. Ili svingis lancojn kaj sabrojn, kiuj brilis ruĝe kiel sango pro la fajrolumo. Dum, dum, – ruliĝis la tamburado, iĝante pli kaj pli laŭta, – dum, dum.

Legolaso sin turnis kaj metis sagon al sia pafarko, kvankam la distanco estus longa por pafo. Li kurbigis la arkon, sed lia mano tremis, kaj la sago falis teren. Li eligis krion pro konsterniĝo kaj timo. Du grandaj troloj aperis; ili portis grandajn ŝtonoblokojn, kaj deĵetis ilin por esti paŝpontoj trans la fajron. Sed ne estis la troloj, kiuj terurigis la elfon. La vicoj de l’ orkoj malfermiĝis, kaj ili forpuŝiĝis, kvazaŭ ili mem timus. Io alproksimiĝis de malantaŭ ili. Ne estis videble, kio ĝi estis: ĝi similis ombregon, meze de kiu estis malhela figuro, eble homforma, tamen pligranda. En ĝi kaj antaŭ ĝi ŝajnis potenco kaj teruro.

Ĝi alvenis la randon de l’ fajro kaj la lumo velkis kvazaŭ nubo kurbiĝus al ĝi. Poste ĝi senpene transsaltis la fendegon. La flamoj suprenhurlis renkonte al ĝi, envolvis ĝin; kaj nigra fumo kirliĝis en la aero. Ĝiaj striantaj kolharoj ekbrulis, kaj flamis malantaŭ ĝi. En ĝia dekstra mano estis klingo kiel pikanta fajrolango; per la maldekstra ĝi tenis vipon multvostan.

– Aj! Aj! – lamentis Legolaso. – Balrogo! Venas balrogo! Gimlio fiksrigardis larĝokule.

– La Plago de Durino! – li kriis, kaj lasante fali sian hakilon li kovris sian vizaĝon.

– Balrogo, – murmuris Gandalfo. – Jam mi komprenas. – Li hezitis kaj peze apogis sin sur sian bastonon. – Kia misfortuno! Kaj mi jam lacegas.

La malhela fajrostrianta figuro kuregis al ili. La orkoj hurlis kaj transfluis la ŝtonajn paŝpontojn. Tiam Boromiro levis sian komon kaj blovis. Laŭte sonoris kaj blekis la defio, kiel kriego multgorĝa sub la kaverneca tegmento. Momente la orkoj hezitis, kaj la fajra ombro haltis. Poste la eĥoj subite silentiĝis kvazaŭ flamo, blovestingita per malhela vento, kaj denove la malamikoj antaŭeniris.

– Trans la ponton! – kriis Gandalfo, revokinte sian forton. – Fuĝu! Jen malamiko, kiu superas vin. Mi devas defendi la mallarĝan vojon. Fuĝu! – Aragorno kaj Boromiro malatentis la ordonon, sed staris firme, flankalflanke, malantaŭ Gandalfo ĉe la fino de la ponto. La aliaj haltis ĝuste en la pordaperturo ĉe fino de la halo, kaj sin turnis, ne povante permesi, ke ilia estro frontu sola la malamikon.

La balrogo alvenis la ponton. Gandalfo staris meze de l’ arkaĵo, apogante sin per la bastono en sia maldekstra mano, sed en la aiia mano brilis Glamdringo, malvarma kaj blanka. Lia malamiko denove haltis, frontante lin, kaj la ombro ĉirkaŭ ĝi etendiĝis kiel du grandaj flugiloj. Ĝi levis la vipon, kaj la vostoj kriĉis kaj krakis. Fajro eliris el ĝiaj naztmoj. Sed Gandalfo staris fortike.

– Vi ne povas pasi, – li diris. La orkoj staris senmove, kaj ĉio komplete silentiĝis. – Mi estas servanto de l’ Sekreta Fajro, manipulanto de la flamo de Anoro. Vi ne povas pasi. La malhela fajro ne hel~ pos vin, flamon de Uduno. Reiru al la Ombro! Vi ne povas pasi.

La balrogo nenion respondis. La fajro en ĝi ŝajnis velki, sed la mallumo fortiĝis. Ĝi paŝis antaŭen malrapide sur la ponton, kaj subite ĝi sin rektigis ĝis granda alto, kaj ĝiaj flugiloj etendiĝis de muro al muro; sed ankoraŭ Gandalfo estis videbla, glimante en la malhelo; li ŝajnis eta kaj tute sola: griza kaj kurbiĝinta, kiel ŝrumpa arbo antaŭ komenciĝo de ŝtormo.

El la ombro saltis flamanta ruĝa glavo.

Glamdringo ekbrilis blanka responde.

Aŭdiĝis tintego kaj elpikis blanka fajro. La balrogo retropaŝis kaj ĝia glavo suprenflugis en fragmentoj fandiĝantaj. La sorĉisto ŝanceliĝis sur la ponto, retroiris unu paŝon, kaj denove ekstaris senmova.

– Vi ne povas pasi! – li diris.

Per alĵetiĝo la balrogo plensaltis sur la ponton. Ĝia vipo kirliĝis kaj siblis.

– Li ne devas stari sola! – kriis Aragorno subite kaj rekuris laŭ la ponto. – Elendilo! – li kriis. – Mi kunestas, Gandalfo!

– Gondoro! – kriis Boromiro kaj saltis post lin. Tiumomente Gandalfo levis sian bastonon, kaj kriante laŭte li frapegis la ponton antaŭ si. La bastono disrompiĝis kaj falis el lia mano. Blindiga maso da blanka flamo suprenflugis. La ponto fendiĝis. Ĝuste ĉe la piedoj de la balrogo ĝi rompiĝis, kaj la ŝtono sur kiu ĝi staris kraŝis en l’ abismon, dum la ceteraj restis, ekvilibrigitaj, tremantaj kvazaŭ rok-lango elpuŝita en malplenon.

Kun terura krio la balrogo falis antaŭen, kaj ĝia ombro suben plonĝis kaj malaperis. Sed ĝuste dumfale ĝi svingis sian vipon, kaj la vostoj frapis kaj volviĝis ĉirkaŭ la genuojn de l’ sorĉisto, trenante lin ĝis la rando. Li ŝanceliĝis kaj falis, vane kroĉiĝante al la ŝtono, kaj glitis en la abismon.

– Fuĝu, stultuloj! – li kriis, kaj estis for.

La fajroj estingiĝis kaj ekestis kompleta mallumo. La Kunularo staris senmove pro hororo, fiksrigardante en l’ abismon. Ĝuste kiam Aragorno kaj Boromiro revenis kurege, la cetero de l’ ponto fendiĝis kaj falis. Per krio Aragorno revivigis ilin.

– Venu! Nun mi kondukos vin! – li vokis. – Ni devas obei lian lastan ordonon. Sekvu min!

Ili stumblis malorde supren laŭ la ŝtuparo preter la pordo. Aragorno antaŭis, Boromiro malantaŭis. Ĉe la supro estis larĝa eĥanta koridoro. Laŭ ĝi ili fuĝis. Frodo aŭdis Samon ploranta ĉe sia flanko, kaj poste li konstatis, ke ankaŭ li ploras dum la kurado. Dum, dum, dum, – la tamburbatoj ruliĝis malantaŭe, jam funebre kaj malrapide, – dum!

Ili plukuris. La lumo kreskis antaŭ ili; grandaj lumstrioj trapikis la tegmenton. Ili kuris pli rapide. Ili eniris halon, helan pro taglumo el la altaj fenestroj oriente. Ili fuĝis trans ĝin. Ĝiajn grandajn rompitajn pordojn ili trapasis, kaj subite antaŭ ili malfermiĝis la Granda Pordego, arkaĵo da brilega lumo.

Gardistaro de orkoj kaŭris en la ombroj malantaŭ la pordfostegoj baŭmantaj ambaŭflanke, sed la pordo estis frakasita kaj faligita. Aragorno terenbatis la kapitanon, kiu frontis lin, kaj la ceteraj fuĝis timigite de lia kolero. La Kunularo preterkuregis ilin kaj ilin tute malatentis. Tra la Pordego ili kuris kaj salte descendis la grandajn trivitajn ŝtupojn, la sojlon de Morio.

Tiel, finfine ili venis preterespere sub la ĉielon kaj sentis venton sur siaj vizaĝoj.

Ili ne haltis ĝis ili troviĝis ekster pafatingo de l’ muroj. La Dimrila Valo estis ĉirkaŭe. Surkuŝis ĝin ombro de l’ Nebulecaj Montoj, sed oriente oro lumis sur la tero. Estis nur unu horo post la tagmezo. La suno brilis. La nuboj estis blankaj kaj altaj.

Ili rerigardis. Malhele oscedis la arkaĵo de l’ Pordego sub ombro de l’ montaro. Mallaŭte kaj malproksime sub la tero ruliĝis la malrapidaj tamburbatoj: dum. Maldensa nigra fumo eldrivis. Nenio alia estis videbla; la ĉirkaŭa valo estis tute malplena. Dum. Finfine malĝojego tute venkis ilin, kaj longe ili ploris: iuj starantaj kaj silentaj, iuj kuŝantaj tere. Dum, dum. La tamburbatoj forvelkis.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.