La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 2: La trapaso de l’ Marĉejo

Golumo moviĝis rapide, kun la kapo kaj kolo antaŭenŝovitaj, ofte uzante tiel la manojn kiel la piedojn. Frodo kaj Sam nur malfacile egalpaŝis kun li; sed ŝajnis, ke li ne plu pensis pri eskapo, kaj kiam ili iom postrestis, li turniĝis kaj atendis ilin. Post iom da tempo li kondukis ilin ĝis la rando de la mallarĝa ravineto, kien ili trafis pli frue; sed ili jam pli malproksimis de la montetaro.

– Jen ĝi! – li kriis. – Troviĝas vojo al la interno, jes. Nun ni sekvos ĝin, elen, jene foren tiudirekte. – Li fingromontris suden kaj orienten al la marĉejo. Ties odoro alvenis iliajn naztruojn, peza kaj fetora eĉ en la friska nokta aero.

Golumo serĉis tien-reen sur la rando, kaj fine li alvokis ilin.

– Ĉi tie! Ni povos malsupreniri ĉi tie. Smeagolo unu fojon iris ĉi-voje, mi iris ĉi-voje min kaŝante de orkoj.

Li iris la unua, kaj sekvante lin la hobitoj subengrimpis en la mornon. Ne estis malfacile, ĉar la fendo tie estis profunda nur proksimume dek kvin futojn kaj ĉirkaŭ dek du de flanko al flanko. Ĉe la fundo estis fluanta akvo: tio estis fakte la kurejo de unu el la multaj riveretoj, kiuj fluetis suben el la montetoj por nutri la stagnajn lagetojn kaj marĉojn pretere. Golumo turnis sin dekstren, pli-malpli suden, kaj plaŭdis antaŭen kun la piedoj en la malprofunda ŝtonoza fluo. Li ŝajnis ege ĝojigita spertante la akvon, kaj klukridis al si, foje eĉ grakante specon de kanto.

La land’ fridportas,
la manojn mordas,
piedojn maĉas.

La rokaj boskoj
simile al ostoj
senkarnaĉas.

Sed flak’ rivere
malsekas tenere,
piedojn plaĉas!

Kaj nun ni volas...

– Ha! Ha! Kion ni volas? – li diris, flankenstrabante al la hobitoj. – Ni diros al vi, – li grakis. – Li tion divenis antaŭlonge, Baginzo divenis tion. – Ekbrilo aperis en liaj okuloj, kaj Sam, rimarkante tiun ekbrilon en la mallumo, taksis ĝin ege malagrabla.

Sen spir’ sed alarma;
morte malvarma;
neniam soifas, ĉiam trinkas;
maŝvestite neniam tintas.

Sur tero dronas,
insulon rekonas
esti ja monto;
pensas ke fonto
estas aera.

Glata kaj bela!

Renkonti, plezure!

Kapti bongustan
fiŝon langustan
volas ni nure!

Tiuj vortoj nur igis pli urĝa en la pensoj de Sam problemon, kiu ĝenis lin ekde la momento, kiam li komprenis, ke lia mastro intencas utiligi Golumon kiel gvidanton: problemo pri nutraĵo. Ne venis al li en la kapon, ke eble ankaŭ lia mastro pripensis tion, sed li supozis, ke Golumo tion faris. Efektive, kiel Golumo nutris sin dum sia tuta soleca vojaĝado? “Ne tre bone, – pensis Sam. – Li aspektas sufiĉe malsatega. Li ne tro delikatas por provi la guston de hobito se mankas fiŝoj, mi vetas – supoze se li trafus nin senatentaj. Nu, tion li ne faros: ne Samon Vato inter aliaj”.

Dum longa tempo ili stumblis antaŭen en la malhela serpentuma ravineto, aŭ tiel ŝajnis al la lacaj piedoj de Frodo kaj Sam. La ravineto turniĝis orienten, kaj dum la pluiro ĝi plilarĝiĝis kaj iom post iom malprofundiĝis. Finfine la ĉielo paliĝis de la unua matena grizo. Golumo ĝis tiam vidigis neniun laciĝon, sed nun li suprenrigardis kaj haltis.

– La tago proksimas, – li flustris, kvazaŭ Tago estus io, kio eble subaŭskultus lin kaj alsaltus lin. – Smeagolo restos ĉi tie: mi restos ĉi tie, kaj la Flava Vizaĝo ne vidos min.

– Mi ĝojus vidi la sunon, – diris Frodo, – sed ni restos ĉi tie: ni estas tro lacaj por iri pluen nuntempe.

– Vi ne saĝas ĝojante pri la Flava Vizaĝo, – diris Golumo. – Ĝi vidigas vin. Afablaj sagacaj hobitoj restu kun Smeagolo. Orkoj kaj fiaĵoj estas en la najbaraĵo. Ili povas vidi longdistancen. Restu kaj kaŝu vin kun mi!

La triopo sidiĝis por ripozi sube de la rokflanko de la ravineto. Tiu ne multe pli altis nun ol altkreska homo, kaj ĉe la subo estis larĝaj plataj bretoj el seka ŝtonaĵo; la akvo fluis en kanaleto aliflanke. Frodo kaj Sam sidis sur unu el la platoj, ripozigante siajn dorsojn. Golumo padelis kaj skrablis en la fluo.

– Ni devas manĝi iomete da nutraĵo, – diris Frodo. – Ĉu vi malsatas, Smeagolo? Ni havas tre malmulton dividotan, sed ni disponigos al vi tiom, kiom ni povos.

Pro la vorto malsatas verdeca lumo ekardis en la palaj okuloj de Golumo, kaj ili ŝajnis eĉ pli elstari ol antaŭe sur lia magra malsaneca vizaĝo. Momente li reprenis sian antaŭan Goluman manieron.

– Ni malssategass, jes malssategass, trezoro, – li diris. – Kion ili manĝas? Ĉu ili havas agrablajn fiŝŝojn? – Lia lango elpendis inter la akraj flavaj dentoj kaj lekis la senkolorajn lipojn.

– Ne, fiŝojn ni ne havas, – diris Frodo. – Ni havas nur ĉi tion, – li vidigis oblaton da lembaso, – kaj akvon, se la akvo ĉi tie estas trinkinda.

– Jess, jess, akvo bela, – diris Golumo. – Trinku ĝin, trinku ĝin, dum ni ankoraŭ povas! Sed kion ili havas, trezoro? Ĉu ĝi maĉeblas? Ĉu ĝi bongustas?

Frodo derompis pecon da oblato kaj donis ĝin al li sur ĝia folivolvaĵo. Golumo snufis la folion kaj lia vizaĝo ŝanĝiĝis: spasmo da naŭzo aperis sur ĝi kaj sugesto pri lia malnova malico.

– Smeagolo flaras ĝin! – li diris. – Folioj el la elfa lando, pu! Ili fetoras. Li grimpis tiujn arbojn, kaj li ne povis forlavi la odoron de siaj manoj, miaj belaj manoj. – Faligante la folion, li prenis anguleton de la lembaso kaj mordetis ĝin. Li kraĉis, kaj tusado skuis lin.

– Ah! Ne! – li balbutis. – Vi provas sufoki la kompatindan Smeagolon. Polvon kaj cindron li ne povas manĝi. Li devas malsati. Sed al Smeagolo ne gravas. Afablaj hobitoj! Smeagolo ja promesis. Li malsatos. Nutraĵon de hobitoj li ne povas manĝi. Li malsatos. Kompatinda maldika Smeagolo!

– Mi bedaŭras, – diris Frodo, – sed mi ne povas helpi vin, mi timas. Mi opinias, ke tiu ĉi nutraĵo bonefikus al vi, se vi provus. Sed eble vi eĉ ne povas provi, almenaŭ ne ankoraŭ.

La hobitoj silente maĉis sian lembason. Sam opiniis, ke ĝi multe pli bongustas iel, ol ĝi bongustis jam de kelka tempo: la konduto de Golumo igis lin denove atenti ĝian guston. Sed li ne sentis sin komforta. Golumo rigardis ĉiun pecon de mano al buŝo, kiel hundo atenda apud seĝo de tagmanĝanto. Nur kiam ili finmanĝis kaj pretiĝis ripozi, tiam li verŝajne konvinkiĝis, ke ili havas neniujn kaŝitajn frandaĵojn, kiujn li povus dividi. Tiam li iris sidi sola for kelkajn paŝojn kaj iomete plorĝemis.

– Vidu! – Sam flustris al Frodo, ne tro mallaŭte; li vere ne zorgis, ĉu aŭ ne Golumo aŭdas lin. – Ni devas iom dormi; sed ne ambaŭ samtempe dum proksimas tiu kanajlo, kun aŭ sen promeso. Ĉu Smeagolo aŭ Golumo, li ne ŝanĝos siajn kutimojn rapide, mi garantias. Ekdormu vi, sinjoro Frodo, kaj mi vekos vin, kiam mi ne plu povos teni apertaj la palpebrojn. Laŭvice, kiel antaŭe, dum li estas neligita.

– Eble vi pravas, Sam, – diris Frodo malkaŝe. – Ja estas en li ŝanĝiĝo, sed kia ŝanĝiĝo kaj kiel profunda, tion mi ankoraŭ ne certas. Serioze tamen, mi ne opinias necese timi nuntempe. Tamen vaĉu, se vi volas. Havigu al mi ĉirkaŭ du horojn, ne pli, kaj poste veku min.

Tiel laca estis Frodo, ke lia kapo kliniĝis antaŭen sur la bruston kaj li ekdormis, preskaŭ tuj post kiam li elparolis tiujn vortojn. Golumo ŝajnis ne plu sperti timon. Li kurbiĝis kaj baldaŭ endormiĝis, tute senĝene. Baldaŭ la spiro siblis mallaŭte tra la kunpremitaj dentoj, sed li kuŝis ŝtone senmova. Post kelka tempo, timante ke li ekdormos, se li sidos aŭskultante la spiradon de siaj du kunuloj, Sam stariĝis kaj malabrupte fingropuŝis Golumon. Ties manoj malpugniĝis kaj tikis, sed neniun alian moviĝon li faris. Sam kliniĝis kaj diris fiŝŝo apud lia orelo, sed venis neniu respondo, eĉ ne interrompeto en la spirado de Golumo.

Sam gratis la kapon.

– Vere devas esti, ke li dormas, – li murmuris. – Kaj se mi similus Golumon, li neniam plu revekiĝus. – Li bridis la penson pri sia glavo kaj la ŝnuro, kiuj ekestis en lia menso, kaj iris sidiĝi apud sia mastro.

Kiam li vekiĝis, la ĉielo estis malheleta, ne pli hela sed malpli hela ol kiam ili matenmanĝis. Sam salte stariĝis. Ne malpleje pro la propra sento de viglo kaj malsato, li subite komprenis, ke li fordormis la taglumon, naŭ horojn minimume. Frodo ankoraŭ dormadis nun kuŝante etendite sur la flanko. Golumo ne estis videbla. Diversaj admonaj nomoj por si venis al la menso de Sam, ĉerpitaj el la vortprovizo de la Avulo; poste plu venis al li en la kapon, ke lia mastro pravis: provizore estis nenio kontraŭgardenda. Ili estis ĉiuokaze ambaŭ vivaj kaj nesufokitaj.

– Kompatindulaĉo! – li diris duone sinriproĉe. – Jam mi scivolas, kien li iris?

– Ne malproksimen, ne malproksimen! – diris voĉo desupre. Li rigardis supren kaj vidis la figuron kun la grandaj kapo kaj oreloj fone de la vespera ĉielo.

– Hej, kion vi faras? – kriis Sam, la suspektoj revenis tuj kiam li ekvidis tiun figuron.

– Smeagolo malsatas, – diris Golumo. – Revenos baldaŭ.

– Revenu nun! – kriis Sam. – Hej! Revenu! – Sed Golumo jam malaperis.

Frodo vekiĝis pro la krio de Sam kaj sidiĝis, frotante siajn okulojn.

– Saluton! – li diris. – Ĉu io misas? Kioma horo estas?

– Mi ne scias, – diris Sam. – Post la sunsubiro, ŝajnas al mi. Kaj li foriris. Diris, ke li malsatas.

– Ne zorgu! – diris Frodo. – Nenio farebla. Sed li revenos, vi vidos. La promeso efikos dum ankoraŭ iom da tempo. Kaj li ĉiuokaze ne forlasos sian Trezoron.

Frodo bagateligis tion, kiam li eksciis, ke ili profunde dormis dum horoj kun Golumo, kaj cetere Golumo tre malsata kaj neligita apude.

– Ne pensu pri iuj el la fortaj vortoj de via Avulo, – li diris. – Vi estis elĉerpita, kaj ĉio rezultis bone: ni ambaŭ estas jam ripozintaj. Kaj antaŭ ni estas malfacila vojo, la plej malfacila vojo el ĉiuj.

– Pri la nutraĵo, – diris Sam. – Kiom longe okupos nin tiu ĉi tasko? Kaj kiam ĝi estos finita, kion ni tiam faros? Tiu ĉi vojpano mirinde tenas onin surpieda, kvankam ĝi ne inde kontentigas la internaĵon, kiel oni povus diri: ne laŭ mia sento ĉiuokaze, sen malrespekto al tiuj, kiuj faris ĝin. Sed oni devas ion manĝi ĉiutage, kaj ĝi ne kreskas. Mi kalkulas, ke ni havas sufiĉon por, ni diru, proksimume tri semajnoj, kaj tiom kun strikta zono kaj delikataj dentoj, sciu. Ni iom libere traktis ĝin ĝis nun.

– Mi ne scias, kiom longe ni bezonos por... Por fini, – diris Frodo. – Ni estis aĉe malhelpataj en la montetaro. Sed Samsaĝo Vato, mia kara hobito, efektive, mia plej kara hobito Sam, amiko el amikoj, al mi ŝajnas, ke ne necesas al ni pripensi, kio fariĝos poste. Fini la taskon, laŭ via esprimo... Kia espero ekzistas, ke ni iam kapablos? Kaj se jes, kiu scias, kio rezultos el tio? Se la Unu eniros la Fajron, kaj ni ĉeestos? Mi demandas al vi, Sam, ĉu verŝajnas, ke ni iam denove bezonos panon? Mi opinias, ke ne. Se ni povos varti niajn krurojn ĝis atingi Monton de Sorto, jen ĉio kion ni povas fari. Pli ol mi kapablas, mi komencas senti.

Sam kapjesis silente. Li kaptis la manon de sia mastro kaj kliniĝis al ĝi. Li ne kisis ĝin, kvankam liaj larmoj falis sur ĝin. Poste li sin forturnis, viŝis per maniko sian nazon, stariĝis kaj ĉirkaŭstamfis, klopodante fajfi, kaj dirante inter klopodoj:

– Kie estas tiu kreitaĉo?

Post fakte ne tre longe revenis Golumo; sed li venis tiom kviete, ke ili ne aŭdis lin ĝis li staris antaŭ ili. Liajn fingrojn kaj vizaĝon makulis nigra koto. Li ankoraŭ maĉis kaj bavis. Kion li maĉas, ili preferis ne demandi kaj ne emis pripensi.

“Vermojn aŭ blatojn aŭ ion ŝiman el truoj, – pensis Sam. – Brr! La fikreito, la kompatindulaĉo!”

Golumo diris nenion al ili, ĝis li trinkis profunde kaj sin lavis en la rojo. Poste li proksimiĝis al ili, lekante siajn lipojn.

– Jam pli bone, – li diris. – Ĉu ni ripozis? Pretas ekiri? Afablaj hobitoj, ili dormas bele. Fidas nun Smeagolon? Tre, tre bone.

La sekva stadio de la vojaĝo sufiĉe similis la antaŭan. Dum ili pluiris, la ravineto ĉiam pli malprofundiĝis kaj la deklivo de ĝia fundo iĝis pli malabrupta. Ĝia subo estis malpli ŝtonoza kaj pli grundeca, kaj iom post iom ĝiaj flankoj iĝis nuraj randoj. Ĝi komencis serpentumi kaj vagadi. Tiu nokto proksimiĝis al sia fino, sed nuboj jam kovris lunon kaj stelojn, kaj ili konstatis la alvenon de la tago nur pro la malrapida dissterniĝo de maldensa griza lumo.

En frosta horo ili alvenis la ekstremon de la akvofluo. La bordoj iĝis muskokovritaj teramasetoj. Trans la lasta breto de putra ŝtono la rojo gargaris kaj subenfalis al bruna marĉo kaj perdiĝis. Sekaj kanoj siblis kaj klakis, kvankam neniu vento senteblis.

Ambaŭflanke kaj antaŭe nun kuŝis marĉoj kaj kotoj, etendiĝantaj suden kaj orienten en la malhelan duonlumon. Nebuletoj volviĝis kaj fumis el mallumaj kaj naŭzegaj flakoj. Ties fetoro ŝvebis sufoke en la senmova aero. Fore, jam preskaŭ rekte sude, la montaj muroj de Mordoro baŭmis, kvazaŭ nigra barilo el krudaj nuboj ŝvebantaj super danĝera nebulkovrita maro.

La hobitoj nun tute dependis de Golumo. Ili ne sciis, kaj en tiu nebula lumo ne povis diveni, ke ili estis fakte nur ĝuste interne de la nordaj bordoj de la marĉejo, kies ĉefa etendaĵo kuŝis sude de ili. Ili povus, se ili konus la terenon, kun iom da prokrasto iom reiri laŭ siaj paŝoj, kaj poste turniĝinte orienten ĉirkaŭiri per malmolaj vojoj al la dezerta ebenaĵo Dagorlado: la kampo de l’ antikva batalo antaŭ la Pordego de Mordoro. Tamen tia vojo ne proponus multan esperon. Sur tiu ŝtonoza ebenaĵo mankis sinkaŝaj eblecoj, kaj tra ĝi kondukis la ĉefvojoj de la orkoj kaj aliaj soldatoj de la Malamiko. Eĉ la manteloj de Lorieno ne kaŝus ilin tie.

– Kiel ni direktas nian vojon nun, Smeagolo? – demandis Frodo. – Ĉu necesas trairi ĉi fetorajn marĉejojn?

– Ne necesas, tute ne necesas, – diris Golumo. – Ne, se la hobitoj volas atingi la malhelajn montojn kaj renkonti Lin tre rapide. Retro iom, kaj iom ĉirkaŭe, – lia maldika brako gestis norden kaj orienten, – kaj vi alvenos durajn malvarmajn vojojn ĝis la pordego de Lia lando. Multaj el Liaj personoj estos tie atentante pri gastoj, tre kontentaj konduki ilin senprokraste al Li, ho jes. Lia Okulo gvatas tiun vojon la tutan tempon. Ĝi kaptis Smeagolon tie, antaŭ longe. Sed Smeagolo post tio uzis siajn okulojn, jes, jes: mi uzis la okulojn, piedojn kaj nazon de tiam. Mi konas aliajn vojojn. Pli malfacilajn, ne tiom rapidajn, sed pli bonajn, se ni deziras, ke Li ne vidu. Sekvu Smeagolon! Li povas konduki vin tra la marĉoj, tra la nebuletoj, agrablaj densaj nebuletoj. Sekvu Smeagolon tre zorge, kaj vi povos iri tre longe, sufiĉe longe, antaŭ ol Li kaptos vin, jes eble.

Jam tagiĝis, venis mateno senventa kaj malafabla, kaj la marĉaj fetoroj kuŝis en pezaj amasiĝoj. Neniom da suno penetris la malaltan nuboplenan ĉielon, kaj Golumo ŝajnis avida daŭrigi tuj la vojaĝon. Do post mallonga ripozeto ili ekiris denove kaj baldaŭ perdiĝis en ombreca silenta mondo, forbarita de observo al la ĉirkaŭaj terenoj, ĉu de la montetoj kiujn ili forlasis, ĉu de la montoj celataj. Ili iris laŭ malrapida spaliro: Golumo, Sam, Frodo.

Frodo ŝajnis el la tri la plej laca, kaj kvankam ili iris malrapide, li ofte postrestis. La hobitoj baldaŭ konstatis, ke tio kio aspektis kiel unu vasta marĉejo estas fakte senfina reto da lagetoj kaj molaj kotejoj, kaj serpentumaj duonbaritaj fluoj. Inter ili lertaj okuloj kaj piedoj povis trovi vagan vojon. Golumo certe posedis tian lerton kaj bezonis ĝin tute. Lia kapo sur la longa kolo senĉese turniĝis tien kaj reen, dum li snufis kaj murmuris al si la tutan tempon. Foje li levis alte sian manon kaj haltigis ilin, dum li antaŭeniris iom, kurbiĝinte, esplorante la teron per fingroj aŭ piedfingroj, aŭ nur aŭskultante per unu orelo premita al la tero.

Estis tede kaj lacige. Malvarma malseketa vintro ankoraŭ regis en tiu forlasita lando. La sola verdaĵo estis la ŝaŭma tavolo de palaj loloj sur la mallumaj grasaj supraĵoj de la malafablaj akvoj. Mortintaj herboj kaj putraj kanoj aperis en la nebuleto kiel ĉifaj ombroj de someroj longe forgesitaj.

Dum la tago pasadis, la lumo iomete plifortiĝis, kaj la nebuletoj foriĝis, iĝante pli maldensaj kaj pli travideblaj. Fore super la putraĵo kaj vaporoj de la mondo la suno jam ŝvebis alta kaj ora en serena lando kun fundoj el blindiga ŝaŭmo, sed nur okazan sunfantomon ili povis vidi tie sube, malklaran, palan, kiu havigis neniom da koloro kaj neniom da varmo. Sed eĉ pro tiu ĉi memorigo pri ĝia ĉeesto Golumo faltigis la frunton kaj kuntiriĝis. Li haltigis la vojaĝon, kaj ili ripozis, kaŭrante kvazaŭ persekutataj bestetoj, rande de granda brana kanaro. Profunde kvietis, nur supraĵe tuŝite per la malforta tremeto de malplenaj semoplumoj, kaj rompitaj herberoj tremantaj en etaj aermoviĝoj kiujn ili ne povis senti.

– Eĉ ne birdo! – diris Sam funebre.

– Ne, neniom da birdoj, – diris Golumo. – Agrablaj birdoj! – Li lekis siajn dentojn. – Neniom da birdoj ĉi tie. Estas serpentsoj, vermsoj, aĵoj en la lagetoj. Multaj aĵoj, multe da aĵoj malagrablaj. Neniom da birdoj, – li finis malĝoje. Sam rigardis lin malŝate.

Tiel pasis la tria tago de ilia vojaĝo kun Golumo. Antaŭ ol la vesperaj ombroj longiĝis en landoj pli feliĉaj, ili pluiris, ĉiam pluiris kun nur mallongaj haltoj. Ili haltis ne tiom por ripozi, kiom por helpi Golumon, ĉar nun eĉ li devis antaŭeniri ekstreme singarde, kaj li kelkfoje dum tempeto ne sciis precize kien iri. Ili jam atingis la mezon mem de la Mortaj Marĉoj, kaj estis mallume.

Ili marŝis malrapide, kliniĝinte, proksimspalire, atente rigardante ĉiun moviĝon de Golumo. La marĉejo iĝis pli malseka, etendiĝante al larĝaj stagnaj lagoj, inter kiuj ĉiam pli kaj pli malfacilis trovi la lokojn pli firmajn, kie piedoj povis paŝi ne sinkante en gargaran koton. La vojaĝantoj estis malpezaj, alie eble neniu el ili iam sukcesus trovi travojon.

Baldaŭ iĝis tute senlume: la aero ŝajnis nigra kaj peza spiraĵo. Kiam aperis lumoj, Sam frotis siajn okulojn. Al li ŝajnis, ke lia kapo difektiĝas. Li unue ekvidis per angulo de sia maldekstra okulo strieton da pala ekbrilo, kiu forvelkis; sed aliaj aperis baldaŭ poste: iuj kiel malklara hela fumo, iuj kiel nebulecaj flamoj flagrantaj malrapide super nevideblaj kandeloj; tie kaj tie ili tordiĝis kiel fantomecaj toloj malvolvitaj de kaŝitaj manoj. Sed neniu el ambaŭ kunuloj diris vorton.

Finfine Sam ne plu povis toleri tion.

– Kio estas ĉio ĉi, Golumo? – li demandis flustre. – Tiuj lumoj? Ili ĉie ĉirkaŭas nin nun. Ĉu ni estas enfermitaj? Kiuj ili estas?

Golumo rigardis supren. Malhela akvo estis antaŭ li, kaj li rampis surtere, tien kaj reen, dubema pri la vojo.

– Jes, ili tute ĉirkaŭas nin, – li flustris. – La trukaj lumoj. Kandeloj de kadavroj, jes, jes. Ne atentu ilin! Ne rigardu! Ne sekvu ilin! Kie estas la mastro?

Sam retrorigardis kaj konstatis, ke Frodo denove postrestas. Li ne povis vidi lin. Li reiris kelkajn paŝojn en la mallumon, ne aŭdacante iri tre foren, aŭ voki pli laŭte ol per raŭka flustro. Subite li stumblis kontraŭ Frodo, kiu staris enpensiĝinte, rigardante la palajn lumojn. Liaj manoj pendis rigide apud la flankoj; akvo kaj ŝlimo degutis de ili.

– Venu, sinjoro Frodo! – diris Sam. – Ne rigardu ilin! Golumo avertis pri ili. Ni proksime sekvu lin kaj eliru el tiu ĉi malbeninda lando laŭeble rapide, se ni povos!

– Bone, – diris Frodo, kvazaŭ vekiĝante el revo. – Mi venas. Antaŭen!

Rapidante denove antaŭen, Sam stumblis, trafante per la piedo ian malnovan radikon aŭ teramaseton. Li falis kaj pezis sur la manojn, kiuj sinkis profunde en la gluecan koton, tiel ke lia vizaĝo proksimiĝis al la supraĵo de la malluma lago. Aŭdiĝis malforta siblo, leviĝis naŭza odoro, la lumoj flagris, dancis kaj kirliĝis. Momente la akvo sub li aspektis kiel ia fenestro, kovrita de malpura vitro, tra kiu li rigardas. Ŝirtrenante siajn manojn el la marĉo, li retrosaltis kriante:

– Troviĝas mortintoj, mortaj vizaĝoj en la akvo, – li diris terurite. – Mortaj vizaĝoj!

Golumo ridis.

– La Mortaj Marĉoj, jes, jes: tiel ili nomiĝas, – li gakis. – Vi devas ne enrigardi, kiam la kandeloj brulas.

– Kiuj ili estas? Kio ili estas? – demandis Sam tremegante, turnante sin al Frodo, kiu nun estis malantaŭ li.

– Mi ne scias, – diris Frodo per dormema voĉo. – Sed ankaŭ mi vidis ilin. En la lagetoj, kiam la kandeloj brulas. Ili kuŝas en ĉiuj lagetoj, vizaĝoj palaj, profunde-profunde sub la malhela akvo. Mi vidis ilin: malafablajn kaj misajn vizaĝojn, kaj noblajn tristajn vizaĝojn. Multaj vizaĝoj fieraj kaj belaj, kaj loloj en iliaj arĝentaj hararoj. Sed ĉiuj hidaj, ĉiuj putraj, ĉiuj mortaj. Kruela lumo trafas ilin. – Frodo kaŝis siajn okulojn per la manoj. – Mi ne scias, kiuj ili estas; sed mi kredis vidi tie homojn, elfojn kaj orkojn apude.

– Jes, jes, – diris Golumo. – Ĉiuj mortaj, ĉiuj putraj. Elfoj, kaj homoj, kaj orkoj. La Mortaj Marĉoj. Okazis granda batalo antaŭlonge, jes, tiel oni diris al Smeagolo, kiam li estis juna, kiam mi estis juna, antaŭ ol venis la Trezoro. Ĉi tie estis granda batalo. Altaj homoj kun longaj glavoj, kaj teruraj elfoj, kaj orkoj kriĉantaj. Ili batalis sur la ebenaĵo dum tagoj kaj monatoj ĉe la Nigra Pordego. Sed la marĉoj plivastiĝis post tiam, englutis la tombojn; ĉiam rampante, rampante.

– Sed tio okazis antaŭ epoko kaj pli, – diris Sam. – La mortintoj ne povas esti efektive tie! Ĉu ĝi estas ia demonaĵo kovita en la Malhela Lando?

– Kiu scias? Smeagolo ne scias, – respondis Golumo. – Oni ne povas atingi ilin, oni ne povas tuŝi ilin. Ni provis unufoje, jes, trezoro. Mi provis unufoje; sed oni ne povas atingi ilin. Nur formoj videblaj, eble, ne tuŝeblaj. Ne, trezoro! Ĉiuj mortaj.

Sam rigardis lin malŝate kaj tremis denove, pensante, ke li divenas, kial Smeagolo provis tuŝi ilin.

– Nu, mi ne volas vidi ilin, – li diris. – Neniam denove! Ĉu ni ne povas pluiri kaj eskapi?

– Jes, jes, – diris Golumo. – Sed malrapide, tre malrapide. Tre singarde! Aŭ la hobitoj subeniros aliĝe al la mortintoj kaj fajrigos kandeletojn. Sekvu Smeagolon! Ne rigardu la lumojn!

Li forrampis dekstren, serĉante vojon ĉirkaŭ la lagon. Ili sekvis proksime, kliniĝinte, ofte uzante la manojn samkiel li. “Tri trezoraj Golumetoj en spaliro ni estos, se tio ĉi multe pli longe daŭros”, – pensis Sam.

Fine ili alvenis la ekstremon de l’ nigra lago, kaj ili transiris ĝin, kaŭre, danĝere, rampante aŭ saltante de unu nefidinda insula amaseto al alia. Ofte ili baraktis, paŝante aŭ falante manojn-antaŭe en akvojn naŭzajn kiel kloako, ĝis ili estis ŝlimkovritaj kaj makulitaj preskaŭ ĝiskole kaj fetoris en la naztruoj unu de la alia.

Estis malfrunokte, kiam ili finfine atingis teron pli firman denove. Golumo siblis kaj flustris al si, sed ŝajnis, ke li estas kontenta: laŭ ia mistera maniero, per ia kunfandita sento de palpado, flarado kaj nekutima memoro pri formoj en la mallumo li ŝajnis scii precize, kie li ree estis, kaj certi pri la vojo antaŭe.

– Nun antaŭen ni iras! – li diris. – Afablaj hobitoj! Bravaj hobitoj! Tre tre lacaj, kompreneble, tiaj ni estas, mia trezoro, ĉiuj el ni. Sed ni devas konduki la mastron for de l’ misaj lumoj, jes, jes, ni devas.

Post tiuj vortoj li ekiris denove, preskaŭ trote, laŭ direkto, kiu aspektis longa aleo inter altaj kanoj, kaj ili stumble sekvis lin laŭeble rapide. Sed post iom da tempo li haltis subite kaj snufis dubeme la aeron, siblante kvazaŭ li estus ĝenata aŭ malkontenta denove.

– Kio estas? – graŭlis Sam, miskomprenante la signojn. – Kial necesas snufi? La fetoro preskaŭ faligas min eĉ nazotene. Vi fetoras, kaj la mastro fetoras; la tuta loko fetoras.

– Jes, jes, kaj Sam fetoras! – respondis Golumo. – Kompatinda Smeagolo flaras tion, sed bona Smeagolo ĝin toleras. Helpas la afablan mastron. Sed tio ne gravas. La aero moviĝas, ŝanĝiĝo proksimiĝas. Smeagolo scivolas; li ne estas feliĉa.

Li pluiris, sed lia maltrankvilo pliiĝis, kaj de tempo al tempo li stariĝis plenstreĉe, trudante sian kolon orienten kaj suden. Dum iom da tempo la hobitoj povis nek aŭdi nek senti tion, kio ĉagrenis lin. Poste subite haltis ĉiuj tri, rigidiĝante kaj aŭskultante. Al Frodo kaj Sam ŝajnis, ke ili aŭdas, tre malproksime, longan lamentan krion, altan, maldensan kaj kruelan. Ili tremegis. Sammomente la ekmoviĝo de la aero perceptiĝis al ili, kaj iĝis tre froste. Dum ili staris streĉe aŭskultante, ili aŭdis bruon kvazaŭ venton venantan defore. La nebulecaj lumoj ektremis, malbrilis kaj estingiĝis.

Golumo rifuzis moviĝi. Li staris tremante kaj balbutante al si, ĝis abrupte la vento atingis ilin, siblante kaj murmuregante tra la marĉejo. La nokto iĝis malpli nigra, sufiĉe lumeta por ke ili vidu, aŭ duonvidu, senformajn nebuldrivaĵojn kurbiĝantajn kaj tordiĝantajn dum la nebulo transruliĝis ilin kaj preterpasis ilin. Rigardante supren ili vidis la nubojn apartiĝi kaj diseriĝi, kaj poste en la alta sudo la luno estingiĝis flagre, rajdante en la fluga zostero.

Momente tiu vidaĵo feliĉigis la korojn de la hobitoj; sed Golumo kaŭris, murmurante malbenojn al la Blanka Vizaĝo. Poste Frodo kaj Sam gapante al la ĉielo, profunde enspirante la aeron pli freŝan, vidis ĝian alvenon: nubeto fluganta el la malbenindaj montoj; nigra ombro elsendita el Mordoro; grandega figuro flugilhava kaj minaca. Ĝi peliĝis antaŭ la luno, kaj kun timiga krio foriris okcidenten, pro sia minaca rapido postlasante la venton.

Ili falis antaŭen, tordiĝante senatente sur la malvarma tero. Sed la terurombro giris kaj revenis, jam pasante pli malalte, rekte super ili, viŝante la marĉfetoron per siaj abomenaj flugiloj. Kaj poste ĝi estis for, reflugante al Mordoro je rapideco de la Saŭrona kolero; kaj malantaŭ ĝi la vento formiĝis, lasante la Mortajn Marĉojn dezertaj kaj mornaj. La nudan dezerton, ĝis videblo de la okuloj, eĉ ĝis la fora minaco de la montoj, makuletis la intermita lunlumo.

Frodo kaj Sam stariĝis, frotante siajn okulojn, kvazaŭ infanoj vekitaj el misa sonĝo por retrovi la konatan nokton ankoraŭ kovranta la mondon. Sed Golumo kuŝis sur la tero kvazaŭ senkonsciigite. Ili malfacile rekonsciigis lin, kaj dum kelka tempo li rifuzis levi la vizaĝon, sed kaŭris antaŭen sur la kubutoj, kovrante la malantaŭon de sia kapo per la grandaj plataj manoj.

– Fantomoj! – li ululis. – Fantomoj flugilhavaj! La Trezoro estas ilia mastro. Ili vidas ĉion, ĉion. Nenio kapablas kaŝiĝi antaŭ ili. Malbenatu la Blanka Vizaĝo! Kaj ili rakontas al Li ĉion. Li vidas, Li scias. Aĥ, golum’, golum’, golum’! – Ne ĝis subeniris la luno, fore okcidente post Tol Brandiro, li konsentis stariĝi aŭ moviĝi.

Ekde tiam al Sam ŝajnis, ke ili konstatas denove ŝanĝiĝon en Golumo. Li estis pli flatema kaj amikecon serĉanta; sed Sam ekvidis kelkfoje iujn strangajn esprimojn en liaj okuloj, precipe kiam li rigardis Frodon; kaj li reiris pli kaj pli al sia malnova parolmaniero. Kaj Sam spertis alian kreskantan ĝenon. Frodo ŝajnis laca, lacega preskaŭ elĉerpiĝe. Li diris nenion, fakte li malmulte parolis entute; kaj li ne plendis, sed li marŝis kiel ŝarĝportanto, kies ŝarĝo ĉiam pli peziĝas; kaj li treniĝis, pli kaj pli malrapide, tiel ke Sam ofte devis peti, ke Golumo atendu kaj ne postlasu ilian mastron.

Efektive je ĉiu paŝo al la pordo de Mordoro Frodo sentis la Ringon sur ties ĉeneto ĉirkaŭ la kolo iĝi pli kaj pli peza. Li jam komencis senti ĝin kiel realan pezaĵon, kiu tiris lin teren. Sed lin multe pli ĝenis la Okulo: tiel li nomis ĝin al si. Pli ol trenado de la Ringo, ĝi igis lin kaŭri kaj kurbiĝi dum la marŝado. La Okulo: tiu terura kreskanta sento pri malamika volo, kiu luktis per granda potenco penetri ĉiujn ombrojn de nubo, tero kaj karno por vidi vin: trapingli vin sub ĝia kruela rigardo, nuda, neforigebla. Tiom maldikaj, tiom rompeble maldikaj iĝis la vualoj, kiuj daŭre ĝin forbaris. Frodo sciis precize, kie estas nun la aktualaj loĝejo kaj kerno de tiu volo: tiel certe kiel oni povas konstati la direkton de la suno per fermitaj okuloj. Li frontis ĝin, kaj ĝia potenco batis lian frunton.

Golumo probable sentis ion similan. Sed kio okazas en lia mizera koro inter premado de la Okulo kaj avido al la Ringo, kiu tiom proksimis, kaj lia sinceda promeso farita duone pro timo pri frida fero, la hobitoj ne povis diveni. Frodo tion neniom pripensis. La menso de Sam okupiĝis ĉefe pri la mastro, apenaŭ rimarkante la malhelan nubon, kiu sentiĝis en la propra koro. Li metis Frodon nun antaŭ sin, kaj zorge rigardis ĉiun lian ekmovon, apogante lin, se li stumblis, kaj provante kuraĝigi lin per mallertaj vortoj.

Kiam la tago fine venis, la hobitoj surpriziĝis, vidante kiom pli proksimaj jam estis la misaŭguraj montoj. La aero estis jam pli klara kaj pli frida, kaj kvankam ankoraŭ foraj, la muroj de Mordoro ne plu estis nubeca minaco rande de l’ vidatingo, sed kiel severaj nigraj turegoj ili brovumis tra malĝoja dezerto. La marĉoj finiĝis, formortante je mortaj torfejoj kaj larĝaj ebenaĵoj da seka fendetita koto. La tereno antaŭe leviĝis en longaj malabruptaj deklivoj, malfekundaj kaj senkompataj, al la dezerto kuŝanta antaŭ la Pordego de Saŭrono.

Dum la griza lumo daŭris, ili kaŭris vermece sub nigra ŝtonego, kuntiriĝante pro la ebleco ke la flugilhava teruraĵo preterpasos kaj spionos ilin per siaj kruelaj okuloj. La restaĵo de tiu vojaĝo estis ombro de kreskanta timo, en kiu la memoro povis trovi nenion apogeblan. Dum du pliaj noktoj ili luktis antaŭen tra la velka senvoja tereno. La aero, kiel ŝajnis al ili, raspiĝis kaj pleniĝis je amara fetoro, kiu haltigis ilian spiron kaj malsekigis iliajn buŝojn.

Finfine, en la kvina mateno de kiam ili ekiris kun Golumo, ili ankoraŭfoje haltis. Antaŭ ili malhelaj en la tagiĝo la grandaj montoj etendiĝis al tegmentoj el fumo kaj nubo. El ties subaĵoj estis etenditaj grandegaj murapogiloj kaj malglataj rokoj, kiuj jam estis for apenaŭ dekduon da mejloj. Frodo ĉirkaŭrigardis terurite. Kvankam estis abomenindaj la Mortaj Marĉoj kaj la aridaj terenoj de Nomenlando, multe pli naŭziga estis la tereno, kiun la rampa tago nun malrapide vidigisal liaj timantaj okuloj. Eĉ al la Lago de Mortaj Vizaĝoj venis ia marasma fantomo de verda printempo; sed ĉi tien nek printempo nek somero iam ajn revenus. Ĉi tie vivis nenio, eĉ ne la lepraj kreskaĵoj, kiuj nutras sin per putraĵo. La anhelaj lagetoj estis sufokitaj per cindro kaj rampa koto, morbe blankaj kaj grizaj, kvazaŭ la montoj vomus la malpuraĵon de siaj intestoj al la ĉirkaŭaj terenoj. Altaj amasiĝoj el polvigita premita rokaĵo, grandaj konusoj el grundo fajrdetruita kaj venenmakulita, staris en senfinaj vicoj kvazaŭ obscena tombejo, malrapide vidigita en la nevolonta lumo.

Ili venis jam al la senvivejo kuŝanta antaŭ Mordoro: eterna monumento al la malhela laboro de ĝiaj sklavoj, kiu restos kiam ĉiuj ties celoj nuliĝos; tereno malsanktigita, malsana ekster ĉia kuracado – krom se la Granda Maro elvenus kaj forlavus ĝin en forgesitecon.

– Mi sentas naŭzon, – diris Sam. Frodo ne parolis.

Dum iom da tempo ili staris tie, kiel homoj rande de dormo en kiu embuskas koŝmaro, forbarante ĝin, kvankam ili sciis ke nur tra la ombroj ili povos atingi la matenon. La lumo vastiĝis kaj malmoliĝis. La anhelaj kavoj kaj venenaj teramasoj iĝis hide klaraj. La suno jam supreniris, promenante inter nuboj kaj longaj strioj da fumo, sed eĉ la sunlumo estis malsanktigita. La hobitoj neniun bonvenigon havis por tiu lumo; ĝi ŝajnis malamika, vidigante ilin senrimedaj – etaj pepantaj fantomoj vagantaj inter la cindramasoj de la Malhela Mastro.

Tro lacegaj por pluiri, ili serĉis iun lokon, kie ili povus ripozi. Dum iom da tempo ili sidis senparole sub la ombro de skori-amaso; sed venenaj fumoj likiĝis el ĝi, trafante iliajn gorĝojn kaj sufokante ilin. Golumo la unua stariĝis. Sputante kaj sakrante li leviĝis, kaj sen vorto aŭ ekrigardo al la hobitoj li forrampis kvarpiede. Frodo kaj Sam rampe sekvis lin, ĝis ili venis al larĝa preskaŭ ronda kavo, altflanka okcidente. Tiu estis malvarma kaj morta kun fia flako el oleeca multkolora ŝimo surfunde. En tiu malica truo ili kaŭris, esperante eskapi en ĝia ombro la atenton de l’ Okulo.

Tiu tago treniĝis malrapide. Ĝenis ilin forta soifo, sed ili glutis nur kelkajn gutojn el siaj akvujoj, lastfoje plenigitaj en la ravineto, kiu nun, kiam ili retrorigardis pense, ŝajnis loko paca kaj bela. La hobitoj laŭvice sentinelis. Komence, malgraŭ la lacego, neniu el la du kapablis dormi; sed dum la malproksima suno lante descendis al malrapide moviĝanta nubaro, Sam ekdormetis. Estis la vico de Frodo sentineli. Li retroklinis sin al la deklivo de la kavo, sed tio ne faciligis la senton de ŝarĝiteco kiu pezis sur lin. Li suprenrigardis al la fumstriita ĉielo kaj vidis strangajn fantomojn, malhelajn rajdistajn formojn kaj vizaĝojn el la pasinteco. Li ne plu konsciis pri la tempo, ŝvebante inter dormo kaj maldormo, ĝis forgeseco inundis lin.

Subite Sam vekiĝis pensante, ke li aŭdas alvokon de la mastro. Estis vespere. Frodo ne povis alvoki, ĉar li endormiĝis kaj glitis suben preskaŭ ĝis la fundo. Golumo apudis lin. Momente Sam supozis, ke tiu provas veki Frodon; poste li konstatis, ke tiel ne estas. Golumo parolis al si. Smeagolo debatis kun iu alia penso, kiu uzis la saman voĉon sed igis ĝin pepi kaj sibli. Alternis en liaj okuloj dumparole lumo pala kaj lumo verda.

– Smeagolo promesis, – diris la unua penso.

– Jes, jes, trezoro mia, – venis la respondo, – ni promesis: por savi nian Trezoron, ne por ke Li havu ĝin. Neniam. Sed ĝi aliras Lin, jes, ĉiupaŝe pli proksimen. Kion faros pri ĝi la hobito, ni scivolas, jes ni scivolas.

– Mi ne scias. Mi ne povas malhelpi tion. La mastro havas ĝin. Smeagolo promesis helpi la mastron.

– Jes, jes, helpi la mastron de la Trezoro. Sed se ni estus mastro, ni povus helpi nin mem, jes, kaj ankoraŭ plu plenumi la promesojn.

– Sed Smeagolo diris, ke li tre, tre bonkondutos. Afabla hobito! Li forprenis la kruelan ŝnuron de la kruro de Smeagolo. Li alparolas min afable.

– Tre, tre bonkondutos, ĉu, trezoro mia? Ni bonkondutu, bonkondutu kiel fiŝoj, dolĉulo, sed al ni mem. Ne dolore al la afabla hobito, kompreneble, ne, ne.

– Sed la Trezoro regas la promeson, – la voĉo de Smeagolo kontraŭdiris.

– Do prenu ĝin, – diris la alia, – kaj ni regu ĝin mem! Tiam ni estos la mastro, golum’! Devigu la alian hobiton, la malagrablan, suspekteman hobiton, devigu lin rampi, jess, golum’!

– Sed ne la afablan hobiton?

– Ho ne, ne dum tio ne plaĉos al ni. Tamen li estas Baginzo, trezoro mia, jes, Baginzo. Ŝtelis ĝin iu Baginzo. Li trovis ĝin kaj li diris nenion, nenion. Ni malamas Baginzojn.

– Ne, ne tiun ĉi Baginzon.

– Jes, ĉiujn Baginzojn. Ĉiujn, kiuj retenas la Trezoron. Ĝin ni devas havi!

– Sed Li vidos, Li scios. Li forprenos ĝin de ni!

– Li vidas. Li scias. Li aŭdis nin stulte promesi, kontraŭe al Liaj ordonoj, jes. Necesas preni ĝin. La Fantomoj serĉadas. Necesas preni ĝin.

– Ne por Li!

– Ne, dolĉulo. Vidu, trezoro mia: se ni havus ĝin, tiam ni povus eskapi, eĉ de Li, ĉu ne? Eble ni tre fortiĝus, iĝus pli fortaj ol la fantomoj. Ĉu mastro Smeagolo? Ĉu Golumo la Granda? La Golumo! Manĝi fiŝojn ĉiutage, trifoje tage, freŝajn el la maro. Plej kara Golumo! Devas havi ĝin. Ni deziras ĝin, ni deziras ĝin, ni deziras ĝin!

– Sed ili estas duopo. Ili tro rapide vekiĝos kaj mortigos nin, – plorkriis Smeagolo lasteksplode. – Ne nun. Ankoraŭ ne.

– Ni deziras ĝin! Sed, – sekvis longa paŭzo, kvazaŭ nova penso vekiĝus. – Ankoraŭ ne, ĉu? Eble ne. Ŝi eble helpos. Ŝi eble, jes.

– Ne, ne! Ne tiamaniere! – plorĝemis Smeagolo.

– Jes! Ni deziras ĝin! Ni deziras ĝin!

Ĉiufoje kiam parolis la dua penso, la longa mano de Golumo etendiĝis malrapide, palpante al Frodo, kaj poste estis abrupte retirata, kiam Smeagolo denove ekparolis. Fine ambaŭ brakoj, kun longaj fingroj fleksitaj kaj tikantaj, grifece iris al lia kolo.

Sam estis kuŝanta senmove, fascinita de tiu debato, sed rigardante ĉiun moviĝon de Golumo el sub la duonfermitaj palpebroj. Laŭ lia simpla menso normala malsato, la deziro manĝi hobitojn, ĝis tiam ŝajnis la ĉefa danĝero en Golumo. Li nun konstatis, ke estas ne tiel: Golumo spertis la teruran alvokon de la Ringo. La Malhela Mastro estis Li, kompreneble; sed Sam scivolis, kiu estas Ŝi. Unu el la naŭzaj amikoj, kiujn la fiaĵeto trovis dum sia vagado, li supozis. Poste li forgesis pri tiu punkto, ĉar la aferoj jam sufiĉe klare progresis kaj iĝis danĝeraj. Forta pezeco plenigis liajn membrojn, sed li pene vigligis sin kaj sidiĝis. Io avertis, ke li estu singarda kaj ne sciigu, ke li subaŭskultis la debaton. Li eligis laŭtan suspiron kaj larĝe oscedis.

– Kioma horo estas? – li diris dormeme.

Golumo eligis longan siblon inter la dentoj. Li stariĝis momente, streĉita kaj minaca; kaj poste kolapsis, falante antaŭen al kvar piedoj kaj suprengrimpante la deklivon de la kavo.

– Afablaj hobitoj! Afabla Sam! – li diris. – Dormemuloj, jes, dormemuloj! Lasis bonan Smeagolon sentineli! Sed estas vespere. Krepusko alrampas. Jam tempo ekiri.

“Jam pli ol tempo! – pensis Sam. – Kaj jam tempo disiĝi, cetere”. Tamen venis al li ekscivolo ĉu ne fakte Golumo estas nun tiel danĝera kiam liberigita kiel retenita.

– Malbenatu li! Mi volas, ke li sufokiĝu! – li murmuris. Li stumblis suben laŭ la deklivo de l’ kavo kaj vekis sian mastron.

Sufiĉe strange, Frodo sin sentis freŝigita. Li sonĝadis. Jam pasis la malluma ombro, kaj bela vizio vizitis lin en tiu malsaneca lando. Nenio el ĝi restis en lia memoro, tamen pro ĝi li sentis ĝojon kaj kormalpezon. Lia ŝarĝo malpli pezis sur lin. Golumo bonvenigis lin kun hundeca ĝojo. Tiu gakis kaj babilis, krakigante siajn longajn fingrojn, kaj frapetante la genuojn de Frodo. Frodo ridetis al li.

– Vidu! – li diris. – Vi gvidis nin bele kaj fidele. Jen la lasta stadio. Venigu nin al la Pordego, kaj poste mi ne petos vin pluiri. Venigu nin al la Pordego, kaj vi rajtos iri kien ajn vi deziros, nur ne al niaj malamikoj.

– Al la Pordego, ĉu? – Golumo pepis, ŝajne surprizita kaj timigita. – Al la Pordego, la mastro diras! Jes, tion li diras. Kaj bona Smeagolo faras tion, kion li petas, ho jes. Sed kiam ni pli proksimiĝos, ni vidos eble, ni vidos tiam. Tute ne aspektos agrable. Ho ne! Ho ne!

– Ekiru vi! – diris Sam. – Ni trapasu tion!

En la kreskanta krepusko ili rampgrimpis el la kavo kaj malrapide ekvojis tra la morta tereno. Ne longe ili iris ĝis ili spertis refoje la timon, kiu inundis ilin, kiam la flugilhava figuro trarapidis super la marĉoj. Ili haltis, kaŭrante sur la fetora tero, sed ili nenion vidis en la morna vespera ĉielo supre, kaj baldaŭ la minaco pasis, altege super la kapoj, irante eble pro ia rapida komisio el Baraduro. Post iom da tempo Golumo leviĝis kaj ree rampis antaŭen, murmurante kaj skuiĝante.

Proksimume unu horon post la noktomezo la timo inundis ilin jam la trian fojon, sed nun ĝi ŝajnis pli fora, kvazaŭ ĝi trapasus super la nubaro, terure rapidegante okcidenten. Tamen Golumo estis senhelpe terurita kaj konvinkiĝis, ke ili estas persekutataj, ke ilia proksimiĝo estas konata.

– Trifoje! – li plorkriis. – Trifoje estas minaco. Oni sentas nin ĉi tie, oni sentas la Trezoron. La Trezoro estas ilia mastro. Ni ne povas pluiri ĉi-voje, ne. Senutile, senutile!

Petegado kaj afablaj vortoj ne plu efikis. Nur kiam Frodo ordonis lin kolere kaj metis sian manon al la glavtenilo, Golumo konsentis denove leviĝi. Li leviĝis graŭlante, kaj iris antaŭ ili kvazaŭ vipita hundaĉo.

Do ili stumblis plu dum la laca fino de la nokto, kaj ĝis la alveno de alia timoplena tago ili marŝis silente kun klinitaj kapoj, vidante nenion, kaj aŭdante nenion krom la venton siblantan en iliaj oreloj.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.