La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 4: La kampo de Kormaleno

Ĉie ĉirkaŭ la montetoj ŝtormis la armeoj de Mordoro. La Komandantoj el la Okcidento ekdronis en amasiĝinta maro. La suno brilis ruĝe, kaj sub la flugiloj de la nazguloj la ombroj de morto falis malhele sur la teron. Aragorno staris sub sia standardo, silenta kaj severa, kvazaŭ perdita en pensoj pri pasintaĵoj aŭ foraĵoj; sed liaj okuloj brilis kiel steloj, kiuj des pli helas, ju pli la nokto profundiĝas. Sur la montetosupro staris Gandalfo, kaj li estis blanka kaj malvarma kaj falis sur lin neniu ombro. La atako de Mordoro alteriĝis ondsimile sur la sieĝataj montetoj, voĉoj muĝis kvazaŭ tajdo inter la vrako kaj klakego de armiloj.

Gandalfo ekmoviĝis, kvazaŭ al liaj okuloj estus liverita ia vizio; kaj li turnis sin, retrorigardante norden, kie la ĉielo estis pala kaj klara. Tiam li levis siajn manojn kaj kriis per forta voĉo sonoranta super la bruego:

– La agloj venas!

Kaj multaj voĉoj respondis kriante:

– La agloj venas! La agloj venas!

La armeoj de Mordoro suprenrigardis kaj scivolis pri la signifo de tiu signo.

Venis Gvajhiro la Ventmastro, kaj ĝia frato Landrovalo, plej elstaraj el ĉiuj agloj de la nordo, plej potencaj el la posteuloj de maljuna Torondoro, kiu konstruis siajn nestejojn sur la nealireblaj montpintoj de la Ĉirkaŭantaj Montoj, kiam junis Mez-Tero. Malantaŭ ili en longaj rapidaj linioj venis ĉiuj iliaj vasaloj el la norda montaro, hastante laŭ plifortiĝanta vento. Rekte suben kontraŭ la nazguloj ili direktiĝis, plonĝante subite el la plialta aero kaj la reblovo de iliaj larĝaj flugiloj, kiam ili trapasis, similis uraganon.

Sed la nazguloj turniĝis kaj fuĝis, kaj malaperis en la ombrojn de Mordoro, aŭdinte subitan teruran alvokon el la Malhela Turego; kaj ĝuste tiumomente tremegis ĉiuj armeoj de Mordoro, dubemo kroĉis iliajn korojn, ilia ridado ĉesis, iliaj manoj skuiĝis, kaj iliaj membroj malrigidiĝis. La Potenco, kiu pelis ilin antaŭen kaj plenigis ilin de malamo kaj furiozo, ŝanceliĝis, ĝia volo estis forigita el ili; kaj nun rigardante en la okulojn de siaj malamikoj, ili vidis lumon mortminacan kaj ektimis.

Tiam ĉiuj Komandantoj el la Okcidento laŭte kriis, ĉar iliajn korojn plenigis nova espero meze de la mallumo. El la sieĝataj montetoj, kavaliroj de Gondoro, rajdistoj de Rohano, dunadanoj el la nordo, dense ordigitaj trupoj, peliĝis kontraŭ siajn ŝanceliĝajn kontraŭulojn, breĉante la premadon per la ŝovado de koleraj lancoj. Sed Gandalfo levis siajn brakojn kaj vokis denove per la klara voĉo:

– Haltu, Batalantoj de l’ Okcidento! Haltu atende! Jen estas la horo de l’ destino.

Kaj ĝuste dum li parolis, la tero balanciĝis sub iliaj piedoj. Poste, altiĝante rapide, fore super la Turegoj de l’ Nigra Pordego, alte super la montoj, granda soranta mallumo saltis en la ĉielon, fajre flagrante. La tero ĝemegis kaj tremis. La Turegoj de la Dentoj balanciĝis, ŝanceliĝis kaj falis; la fortika remparo diseriĝis; la Nigra Pordego ĵetite ruiniĝis; kaj de fore, jen mallaŭte, jen plifortiĝante, jen suprenirante al la nuboj venis tambura murmurego, muĝo, longa eĥanta ruliĝo de pereiga bruo.

– La regno de Saŭrono estas finita! – diris Gandalfo. – La Ringoportanto plenumis sian Komision.

Kiam la Komandantoj rigardis suden al Mordoro, al ili ŝajnis, ke, nigra antaŭ la nuba mortotuko, leviĝis enorma ombrofiguro, nepenetrebla, fulmkronita, pleniganta la tutan ĉielon. Grandega ĝi baŭmis super la mondo, kaj etendis al ili vastan minacan manon, teruran sed senfortan: ĉar dum ĝi kliniĝis super ili, trafis ĝin forta vento, kaj ĝi estis tute forblovita, kaj ĝi forpasis; kaj poste ĉio silentiĝis.

La Komandantoj klinis siajn kapojn; kaj kiam ili denove suprenrigardis, jen! Iliaj malamikoj fuĝadis, kaj la potenco de Mordoro disiĝadis kvazaŭ polvo en la vento. Samkiel kiam morto trafas la ŝvelintan kovantaĵon, kiu loĝas en ilia rampa teramaso kaj subpremas ilin ĉiujn, formikoj ekvagas sensence kaj sencele kaj poste feble mortas, tiel la kreitoj de Saŭrono, ĉu orko aŭ trolo aŭ besto ensorĉita, kuris tien-reen malracie; kaj iuj mortigis sin, aŭ ĵetis sin en putojn, aŭ fuĝis ululante reen por kaŝiĝi en truoj kaj malhelaj senlumejoj malproksimaj de la espero.

Sed la homoj el Rhuno kaj el Harado, orientuloj kaj suduloj, vidis la ruiniĝon de sia milito kaj la grandajn majestecon kaj gloron de la Komandantoj el la Okcidento. Kaj tiuj, kiuj plej profunde kaj plej longe servadis la mison, malamegante la Okcidenton, kaj kiuj tamen estis homoj fieraj kaj kuraĝaj, siavice nun kunigis sin por lasta kontraŭstaro en senespera batalo. Sed la plejparto fuĝis orienten laŭ la eblecoj; kaj iuj ĵetis teren siajn armilojn kaj petis indulgon.

Tiam Gandalfo, lasante ĉiujn batalaferojn kaj komandadon al Aragorno kaj aliaj estroj, stariĝis sur la montetopinto kaj vokis; kaj suben al li venis la granda aglo, Gvajhiro la Ventmastro, kaj staris antaŭ li.

– Dufoje vi jam portis min, mia amiko Gvajhiro, – diris Gandalfo. – Trifoje pagos la tuton, se vi pretas. Vi ne trovos min ŝarĝo pli peza ol kiam vi portis min el Zirak-Zigilo, kie mia malnova vivo forbrulis.

– Mi portus vin, – respondis Gvajhiro, – kien ajn vi volas, eĉ se vi estus kreita el ŝtono.

– Do venu, kaj via frato akompanu nin, kaj iu alia el via popolo, kiu plej rapidas! Ĉar ni bezonas rapidecon pli fortan ol iu ajn vento, superantan la flugilojn de la nazguloj.

– Blovas la norda vento, sed ni devancos ĝin, – diris Gvajhiro. Kaj ĝi levis Gandalfon kaj forrapidis suden, kaj kun ĝi iris Landrovalo kaj Meneldoro juna kaj rapidega. Kaj ili pasis super Uduno kaj Gorgoroto kaj vidis la tutan landon en ruino kaj tumulto sube, kaj antaŭ ili la Monton de Sorto flamanta, elverŝanta sian fajron.

– Mi ĝojas, ke vi estas ĉi tie kun mi, – diris Frodo. – Ĉi tie je la fino de ĉiuj aferoj, Sam.

– Jes, mi kunestas, mastro, – diris Sam, metante milde la vunditan manon de Frodo sur sian bruston. – Kaj vi kunestas kun mi. Kaj la vojaĝo finiĝis. Sed veninte laŭ tiu longa vojo, mi ne volas ankoraŭ rezigni. Tio ne karakterizas min, se vi komprenas.

– Eble ne, Sam, – diris Frodo, – sed ĝi karakterizas la mondajn aferojn. Esperoj velkas. Venas fino. Ni devos nun atendi nur tre mallonge. Ni estas perditaj en ruino kaj falado, kaj eskapo ne eblas.

– Nu, mastro, ni povus almenaŭ malproksimiĝi de ĉi tiu loko danĝera, de ĉi Fendaĵo de Destino, se tiel ĝi nomiĝas. Ĉu ne? Venu, sinjoro Frodo, ni subeniru per la pado, almenaŭ!

– En ordo, Sam. Se vi volas iri, ankaŭ mi venos, – diris Frodo; kaj ili stariĝis kaj iris malrapide suben laŭ la serpentuma vojo; kaj ĝuste kiam ili pasis al la trema subo de la Monto, fumego kaj vaporo elruktiĝis el Samato Naŭr, kaj la flanko de la konuso estis ŝirmalfermita, kaj grandega fajra vomaĵo ruliĝis en lanta tondra kaskado suben sur la orienta montoflanko.

Frodo kaj Sam ne plu povis iri. La lasta forto de iliaj mensoj kaj korpoj rapide malflusis. Ili atingis malaltan cindran monteton amasigitan ĉe la subo de la Monto; sed el tie ne plu estis eskapa vojo. Ĝi estis jam insulo, ne longe daŭronta, en la turmento de Orodruino. Ĉie ĉirkaŭe la tero gapis, kaj el la profundaj fendaĵoj kaj putoj suprensaltis fumo kaj fetoroj. Grandaj ŝiraĵoj malfermiĝis sur ĝia flanko. Lantaj riveroj da fajro subeniris la longajn deklivojn direkte al ili. Baldaŭ ili estos inunditaj. Faladis pluvo da varmegaj cindroj.

Ili staris nun; kaj Sam ankoraŭ tenante la manon de Frodo karesis ĝin. Li suspiris.

– Kian rakonton ni partoprenis, sinjoro Frodo, ĉu ne? – li diris. – Mi tre ŝatus aŭskulti ĝian rakontadon! Ĉu vi opinias, ke oni diros: “Nun venas la rakonto pri Naŭfingra Frodo kaj la Ringo de l’ Destino”? Kaj tiam ĉiuj silentiĝos, kiel ni silentiĝis, kiam en Rivendelo oni rakontis al ni la historion pri Unumana Bereno kaj la Juvelego. Mi ŝatus aŭdi tion! Kaj mi scivolas, kiel ĝi daŭros post nia parto.

Sed ankaŭ dum li parolis tiel, por forbari timon ĝis la lasta momento, liaj okuloj plu vagadis norden, norden rekte kontraŭ la vento, ĝis kie la fora ĉielo estis klara, dum la malvarma blovado, fortiĝante al uragano, retropelis la mallumon kaj la ruiniĝon de la nuboj.

Kaj Gvajhiro ekvidis ilin per siaj akraj forvidaj okuloj, kiam laŭ la ventodirekto ĝi venis, kaj riskante la grandan danĝeron de la ĉielo ĝi cirkloflugis en la aero: du etajn malhelajn figurojn, forlasitajn, man-en-mane sur monteto, dum la mondo skuiĝis sub ili, kaj anhelis, kaj riveroj da fajro proksimiĝis. Kaj ĝuste kiam ĝi ekvidis ilin kaj zomis suben, ĝi vidis ilin fali, elĉerpitajn, aŭ sufokitajn de fumoj kaj varmego, aŭ finfine faligitajn de malespero, kaŝantajn de morto siajn okulojn.

Flank-al-flanke ili kuŝis; kaj suben plonĝis Gvajhiro, kaj suben venis Landrovalo kaj rapida Meneldoro; kaj dumsonĝe, ne sciante pri la sorto, kiu trafis ilin, la vagantoj estis levitaj kaj portitaj malproksimen el la mallumo kaj la fajro.

Kiam Sam vekiĝis, li konstatis, ke li kuŝas sur mola lito, sed super li milde balanciĝis larĝaj fagobranĉoj, kaj tra ties junaj folioj ekbrilis sunlumo, verdo kaj oro. La tuta aero estis plena de dolĉa intermiksita parfumo.

Li memoris tiun aromon: la dolĉodoro de Itilio. “Mi estu benata! Kiom longe mi dormis?” – li pensis, ĉar la aromo reportis lin al la tago, kiam li bruligis sian etan fajron sub la sunumita herbamaso; kaj momente ĉio alia el la intertempo foris de la vekiĝa memoro. Li streĉis sin kaj profunde enspiris.

– Vidu, kiun sonĝon mi spertis! – li murmuris. – Mi ĝoje vekiĝas! Li eksidis, kaj tiam li vidis, ke Frodo kuŝas apude kaj dormas trankvile kun unu mano malantaŭ la kapo, kaj la alia ripozanta sur la litkovrilo. Tiu estis la dekstra mano, kaj mankis la longa fingro. Plena rememoro inundis Samon, kaj li kriis laŭte:

– Ne temas pri sonĝo! Do kie mi estas? Kaj voĉo mallaŭte parolis malantaŭ li:

– En la lando Itilio, kaj sub zorgo de la Reĝo; kaj tiu atendas vin.

– Gandalfo stariĝis antaŭ li, blankvestita, kun barbo brilanta kiel pura neĝo en la palpebrumado de la folia sunlumo. – Nu, sinjoro Samsaĝo, kiel vi sentas vin? – li demandis.

Sed Sam kliniĝis malantaŭen, kaj gapis kun la buŝo malfermita, kaj momente, inter miro kaj ĝojego, li ne povis respondi. Fine li eligis:

– Gandalfo! Mi supozis vin morta! Sed tiam mi supozis min mem morta. Ĉu ĉio trista estas malveriĝonta? Kio okazis al la mondo?

– La Granda Ombro foriris, – diris Gandalfo, kaj poste li ridis, kaj la sono similis muzikon, aŭ akvon en lando malsekega; kaj kiam li aŭskultis, penso venis al Sam en la kapon, ke ridadon, la puran sonon de gajeco, li ne aŭdis jam dum tagoj nekalkuleblaj. Ĝi trafis liajn orelojn kiel eĥo de ĉiuj ĝojoj, kiujn li iam ajn spertis. Sed li mem abunde eklarmis. Poste, kiel dolĉa pluvo preterpasas sur printempa vento kaj la suno pli klare ekbrilas, lia larmado ĉesis, kaj lia ridado fontanis, kaj ridante li salte ellitiĝis.

– Kiel mi sentas min? Nu, mi ne scias, kiel diri tion, – li flirtigis siajn brakojn en la aero. – Mi sentas min kiel printempo post la vintro, kaj sunlumo sur la folioj; kaj kiel trumpetoj kaj harpoj kaj ĉiuj kantoj, kiujn mi iam ajn aŭdis! – Li ĉesis kaj returnis sin al sia mastro.

– Sed kiel fartas sinjoro Frodo? ĉu ne domaĝe pri lia kompatinda mano? Sed espereble li bonfartas rilate la ceteron. Li travivis tempon kruelan.

– Jes, mi bonfartas rilate la ceteron, – diris Frodo, sidiĝante kaj siavice ridante. – Mi reendormiĝis atendante vin, Sam, vi dormema kapo. Mi vekiĝis frue hodiaŭ matene, kaj jam devas esti tagmezo.

– Ĉu tagmezo? – diris Sam, provante kalkuli. – Mezo de kiu tago?

– La dek-kvara de la Nova Jaro, – diris Gandalfo, – aŭ, se vi volas, la oka tago de aprilo laŭ la Provinca kalkulo[12]. Sed en Gondoro la Nova Jaro ĉiam komenciĝos je la dudek-kvina de marto, kiam falis Saŭrono, kaj kiam vi estis eligita el la fajro al la Reĝo. Li vartis vin, kaj nun li vin atendas. Vi manĝos kaj trinkos ĉe li. Kiam vi estos pretaj, mi kondukos vin al li.

– Ĉu la Reĝo? Kiu reĝo, kaj kiu li estas?

– La Reĝo de Gondoro kaj Mastro de la Okcidentaj Landoj. Li reprenis sian tutan antikvan regnon. Li rajdos baldaŭ al sia kronado, sed li atendas vin.

– Kiel ni vestos nin? – diris Sam, ĉar li povis vidi nur la malnovajn kaj ĉifitajn vestaĵojn, en kiuj li vojaĝis, kuŝantajn faldite sur la tero apud iliaj litoj.

– En la vestaĵoj de via vojaĝo, – diris Gandalfo. – Neniuj silkaĵoj kaj linaĵoj, nek ajna armaĵo aŭ heraldiko, povus esti pli honorindaj. Sed poste ni vidos.

Kiam la hobitoj estis lavitaj kaj vestitaj, kaj manĝis iomete, ili sekvis Gandalfon. Ili elpaŝis el la faglaŭbo, en kiu ili kuŝadis, kaj pasis al longa verda razeno, ardanta en la sunlumo, borderita de majestaj malhelfoliaj arboj ŝarĝitaj je skarlataj floroj. Malantaŭe ili aŭdis la sonon de falanta akvo, kaj antaŭ ili subenfluis rivereto inter florantaj teramasetoj, ĝis ĝi atingis verdan boskon ĉe la razena ekstremo kaj poste pluiris sub arkaĵo de arboj, tra kiu ili vidis la ekbrilon de akvo en la foro.

Kiam ili alvenis la malfermejon en la bosko, ili vidis surprizite kavalirojn en hela maŝarmaĵo kaj altajn gardistojn en arĝento kaj nigro, kiuj salutis ilin honore kaj riverencis antaŭ ili. Kaj tiam iu blovis longan trumpeton, kaj ili pluiris tra la arbokoridoro apud la lirlanta rivereto. Tiel ili venis ĝis vasta verda tereno, kaj post ĝi estis larĝa rivero en arĝenta nebuleto, el kiu leviĝis longa arbokovrita insuleto, kaj multaj ŝipoj estis apud ties bordoj. Sed sur la kampo, sur kiu ili nun staris, granda homamaso estis ordigita, laŭ vicoj kaj trupoj ekbrilantaj en la sunlumo. Kaj kiam la hobitoj proksimiĝis, glavoj estis elingigitaj, kaj lancoj estis skuataj, kaj kornoj kaj trumpetoj sonoris, kaj oni kriis multvoĉe kaj multlingve:

Vivu la duonuloj! Laŭdu ilin laŭdege!

Cuio i Pheriain anann! Aglar’ni Pheriannath!

Laŭdu ilin laŭdege, Frodon kaj Samsaĝon!

Daur a Berhael, Conin en Annûn! Eglerio!

Laŭdu ilin!

Eglerio!

A laita te, laita te! Andave laituvalmet!

Laŭdu ilin!

Cormacolindor, a laita tárienna!

Laŭdu ilin! La Ringoportintojn, laŭdu ilin laŭdege!

Kaj tiel kun sange ruĝiĝantaj vizaĝoj kaj mirbrilaj okuloj, Frodo kaj Sam antaŭeniris kaj vidis ke meze de la klama homamaso estis metitaj tri altaj seĝoj konstruitaj el verda gazono. Malantaŭ la dekstra seĝo flosis, blanka sur verdo, ĉevalego libere kuranta; maldekstre estis standardo, arĝenta sur bluo, ŝipo cignoprua naviganta surmare; sed malantaŭ la plej alta trono meze de ĉio, granda standardo estis dismontrata en la venteto, kaj tie floris blanka arbo sur kampo zibelkolora sub brila krono kaj sep briletantaj steloj. Sur la trono sidis viro maŝkirase vestita; granda glavo estis metita sur liaj genuoj, sed neniun kaskon li portis. Kiam ili proksimiĝis, li stariĝis. Kaj tiam ili rekonis lin malgraŭ la ŝanĝiĝo, tiel altan kaj belvizaĝan, reĝecan mastron de homoj, nigraharan kun la okuloj grizaj.

Frodo kuris renkonte al li, kaj Sam tuj sekvis.

– Nu, ĉu tio ne kronas ĉion! – li diris. – Jen Paŝegulo, aŭ mi daŭre dormas!

– Jes, Sam, estas Paŝegulo, – diris Aragorno. – Estas longa vojo, ĉu ne, de Brio, kie mia aspekto ne plaĉis al vi? Longa vojo por ĉiuj, sed la plej malluma vojo estis via.

Kaj tiam, surprizante kaj tute konfuzante Samon, li genufleksis antaŭ ili; kaj, preninte ilin je la manoj, li kondukis ilin al la trono, kaj sidiginte ilin sur ĝin li turnis sin al la homoj kaj komandantoj apudaj kaj kriis tiel, ke lia voĉo sonoris tra la tuta amaso:

– Laŭdu ilin laŭdege!

Kaj post kiam krisaluto laŭtiĝis kaj formortis, je la lasta kaj kompleta kontentiĝo kaj pura ĝojo de Sam, menestrelo de Gondoro paŝis antaŭen, surgenuiĝis kaj petis permeson kanti. Kaj jen! tiu diris:

– Jen, estroj kaj kavaliroj kaj kuraĝuloj nehontigitaj, reĝoj kaj princoj, kaj bela popolo de Gondoro, kaj rajdistoj de Rohano, kaj vi filoj de Elrondo kaj dunadanoj el la nordo, kaj elfoj kaj gnomoj, kaj grandkoruloj el la Provinco, kaj ĉiuj liberuloj en la okcidento, jam aŭskultu mian kanton. Ĉar mi kantos al vi pri Frodo Naŭfingra kaj la Ringo de l’ Destino.

Aŭdinte tion, Sam ridis laŭte pro pura ĝojo, kaj li stariĝis kaj kriis:

– Ho, grandaj gloro kaj majesto! Kaj ĉiuj miaj deziroj realiĝis! – kaj poste li ekploris.

Kaj la tuta amaso ridis kaj ploris, kaj meze de la ĝojo kaj larmoj aŭdiĝis la klara voĉo de la menestrelo, kiu leviĝis arĝente kaj ore, kaj ĉiuj personoj silentiĝis. Kaj li kantis al ili, jen en la elfa lingvo, jen en la lingvo de la okcidento, ĝis iliaj koroj, vunditaj per dolĉaj vortoj, tropleniĝis, kaj ilia ĝojo similis glavojn, kaj ili pasis enpense al regionoj, kie doloro kaj feliĉo fluas kune, kaj larmoj estas la vino mem de beniteco.

Kaj finfine, dum la suno dekliniĝis de tagmezo kaj la arbaj ombroj plilongiĝis, li ĉesis.

– Laŭdu ilin laŭdege! – li diris kaj surgenuiĝis.

Kaj tiam Aragorno stariĝis, kaj la tuta homamaso stariĝis, kaj ili pasis al pavilonoj pretigitaj, por manĝi kaj trinki kaj jubili dum la restaĵo de la tago.

Frodo kaj Sam estis kondukitaj aparte al tendo, kaj tie iliaj malnovaj vestaĵoj estis formetitaj, sed falditaj kaj honore formetitaj; kaj puraj subvestoj estis donitaj al ili. Poste venis Gandalfo kaj en liaj brakoj, mirige al Frodo, li portis la glavon kaj la elfan mantelon kaj la mitrilan tunikon, forpenitajn de li en Mordoro. Por Sam li alportis kirason el ommitaj maŝoj, kaj lian elfan mantelon tute riparitan post la suferitaj makuloj kaj difektoj, kaj li metis antaŭ ili du glavojn.

– Mi deziras neniun glavon, – diris Frodo.

– Sed ĉi-vespere vi devos porti almenaŭ unu, – diris Gandalfo. Tiam Frodo prenis la malgrandan glavon de Sam, kiu prenis ĝin en Cirito Ungol.

– La Pikilon mi donis al vi, Sam, – li diris.

– Ne, mastro! Sinjoro Bilbo donis ĝin al vi kune kun sia arĝenta maŝkiraso; li ne ŝatus se iu alia nun portus ĝin.

Frodo cedis; kaj Gandalfo, kvazaŭ li estus ilia eskviro, genuiĝis kaj zonis ilin per glavbalteoj, kaj poste li leviĝis kaj surkapigis al ili arĝentajn cirkletojn. Kaj kiam ili estis bele vestitaj, ili iris al la festeno de la Reĝo, kaj ili sidiĝis ĉe ties tablo kun Gandalfo, kaj Eomero Reĝo de Rohano, kaj Princo Imrahilo kaj ĉiuj ĉefaj komandantoj; kaj tie estis ankaŭ Gimlio kaj Legolaso.

Sed kiam, post la Silenta Starado, vino estis alportita, envenis du eskviroj por servi al la reĝoj; aŭ tiaj ili ŝajnis. Unu estis vestita en la arĝento kaj zibelkoloro de la gardistoj de Minaso Tirit, kaj la alia en blanko kaj verdo. Sed Sam scivolis, kion faras knaboj tiel junaj en armeo de forteguloj. Tiam subite, kiam ili proksimiĝis kaj li povis klare vidi ilin, li ekkriis:

– Nu vidu, sinjoro Frodo! Rigardu tien! Nu, ĉu ne estas Grinĉjo, mi devus diri, sinjoro Peregrino Tjuko, kaj sinjoro Gaja! Kiom ili kreskis! Mi estu benata! Sed mi vidas, ke pli da historioj estas rakontotaj ol la nia.

– Tiel ja estas, – diris Grinĉjo, turniĝante al li. – Kaj ni baldaŭ komencos rakonti ilin, tuj post la fino de tiu ĉi festeno. Intertempe provu ĉe Gandalfo. Li ne estas tiel kaŝema, kiel antaŭe, kvankam nun li ridas pli ol li parolas. Provizore Gaja kaj mi estas okupataj. Ni estas kavaliroj de la Urbo kaj de Markio, kiel espereble vi rimarkis.

Finfine la ĝoja tago finiĝis; kaj kiam la suno estis for kaj la ronda luno rajdis malrapide super la nebuletoj de Anduino kaj traflagris la tremetantajn foliojn, Frodo kaj Sam sidis sub la flustrantaj arboj meze de la parfumo de bela Itilio kaj interparoladis ĝis profunda nokto kun Gaja, Grinĉjo kaj Gandalfo, kaj post kelka tempo aliĝis al ili Legolaso kaj Gimlio. Tie Frodo kaj Sam eksciis multon pri ĉio, kio okazis al la Kunularo post kiam ilia kunuleco estis rompita dum la misa tago ĉe Part Galeno apud la akvofalo Raŭroso; kaj daŭre estis multo demandinda kaj rakontinda.

Orkoj, parolantaj arboj, leŭgoj da herbo, galopaj rajdantoj, ekbrilantaj kavernoj, blankaj turegoj kaj oraj haloj, bataloj kaj velantaj ŝipegoj – ĉiuj ĉi pasis antaŭ la menso de Sam ĝis li perpleksiĝis. Sed meze de ĉiuj ĉi mirindaĵoj li revenis ĉiam al sia mirego pri la mezuro de Gaja kaj Grinĉjo; kaj li igis ilin stari dors-al-dorse kun Frodo kaj si mem. Li gratis sian kapon.

– Mi ne komprenas tion, ĉe via aĝo! – li diris. – Sed jen vi havas: vi estas je tri coloj pli altaj, ol vi devus esti, aŭ mi estas gnomo.

– Tio vi certe ne estas, – diris Gimlio. – Sed kion mi antaŭdiris? Mortemuloj ne povas trinkadi entajn trinkaĵojn kaj atendi neniom pli da rezulto ol okazas post glaso da biero.

– Ĉu entajn trinkaĵojn? – diris Sam. – Jen vi denove babilas pri entoj; sed kio ili estas mistifikas min. Vidu, necesos semajnoj por taksi ĉion ĉi!

– Semajnoj efektive, – diris Grinĉjo. – Kaj poste oni devos enŝlosi Frodon en la turego de Minaso Tirit por skribe registri la tuton. Sen tio, li forgesos la duonon, kaj kompatinda maljuna Bilbo terure seniluziiĝos.

Finfine Gandalfo stariĝis.

– La manoj de la reĝo estas manoj kuracaj, karaj amikoj, – li diris. – Sed vi iris ĝis la sojlo de l’ morto antaŭ ol li revokis vin, uzante sian tutan potencon, kaj sendis vin en la dolĉan dorman forgeson. Kaj malgraŭ tio, ke vi ja dormis longe kaj benite, tamen jam estas tempo dormi denove.

– Kaj ne nur Sam kaj Frodo, – diris Gimlio, – sed ankaŭ vi, Grinĉjo. Mi amas vin, se nur pro la penoj, kiujn vi trudis al mi, kiujn mi neniam forgesos. Mi ankaŭ ne forgesos, ke mi trovis vin sur la monteto de la lasta batalo. Sen la gnomo Gimlio vi estus perdita. Sed almenaŭ mi nun konas la aspekton de hobita piedo, eĉ kiam nur ĝi videblas sub amaso da kadavroj. Kaj kiam mi trenis de sur vi tiun kadavregon, mi estis certa, ke vi estas mortinta. Mi pretis elŝiri mian barbon. Kaj pasis nur unu tago, de kiam vi unuafoje ellitiĝis kaj ekpromenis. Al la lito nun vi iru. Kaj ankaŭ mi.

– Sed mi, – diris Legolaso, – promenos en la arbaroj de tiu ĉi bela lando, kio estos sufiĉa ripozo. En venontaj tagoj, se permesos mia elfa mastro, iuj el nia popolo translokiĝos ĉi tien; kaj post nia veno ĝi estos benata, dum kelka tempo. Dum kelka tempo: monato, vivdaŭro, cent homaj jaroj. Sed Anduino proksimas, kaj Anduino kondukas al la maro. Al la maro!

Al la mar’, al la Maro! La mevoj nun kriĉas,
blovas la vento, kaj ŝaŭm’ disflugiĝas.

En okcidento la suno sepultas.

Griza ŝip’, griza ŝipo, ĉu nun vi aŭskultas
la voĉojn de mia jam fora samspeco?
l’ arbaron mi lasos de mia juneco;
finiĝas la tagoj, kadukas la jaroj.

Velante mi solos sur vasto de l’ maroj.
Longas la ondoj ĉe l’ Lasta Marbordo,
dolĉas sur Fora Insul’ voĉagordo,
en elfa hejmo, kiu la homojn forfermas,
kie folioj ne falas: elfa lando eternas!

Kaj tiel kantante Legolaso foriris suben laŭ la deklivo.

Poste foriris ankaŭ la aliaj, kaj Frodo kaj Sam iris al siaj litoj kaj ekdormis. Kaj en la mateno ili leviĝis denove en espero kaj trankvilo; kaj ili pasigis multajn tagojn en Itilio. Ĉar la Kampo de Kormaleno, kie la armeo nun bivakis, estis proksima al Heneto Anun, kaj la rivereto, kiu fluis de ties akvofaloj estis aŭdebla nokte, inundanta suben tra ĝia rokpordo, kaj trapasis la florkovritajn herbokampojn en la tajdojn de Anduino apud la insulo Kairo Andros. La hobitoj vagis ie-tie vizitante denove la lokojn tra kiuj ili antaŭe pasis; kaj Sam esperis ekvidi, eble, en iu ombrejo de la arbaro aŭ sekreta maldensejo, la grandan olifonton. Kaj kiam li eksciis, ke ĉe la sieĝo de Gondoro tiuj bestoj estis multaj, sed ke ili estas ĉiuj detruitaj, li taksis tion ega perdo.

– Nu, oni ne povas okupi samtempe du lokojn, supozeble, – li diris. – Sed ŝajne mi multon maltrafis.

Dume la armeo pretigis sin por reiri al Minaso Tirit. Laculoj ripozis, kaj vunditoj estis kuracataj. Ĉar iuj multe batalis kontraŭ la restaĵon de la orientuloj kaj suduloj, ĝis ĉiuj estis subpremitaj. Kaj, plej laste el ĉiuj, revenis tiuj, kiuj foriris en Mordoron kaj detruis la fortikaĵojn en la nordo de tiu lando.

Sed fine, kiam proksimiĝis majo, la Komandantoj el la Okcidento ekvojaĝis denove; kaj ili surŝipiĝis kun ĉiuj siaj soldatoj, kaj ili navigis el Kairo Andros laŭ Anduino ĝis Osgiliado; kaj tie ili restis unu tagon; kaj la postan tagon ili venis al la verdaj kampoj de Pelenoro kaj ekvidis denove la blankajn turojn sub la alta Mindoluino, la ĉefurbo de la homoj de Gondoro, lasta memoraĵo de Okcidentio, kiu trapasis la mallumon kaj fajron al nova tago.

Kaj tie meze de la kampoj ili starigis siajn pavilonojn kaj atendis la matenon; ĉar estis la antaŭvespero de majo, kaj ĉe sunleviĝo la Reĝo eniros tra sia pordego.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.