La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 8: La Domoj de Kuracado

En la okuloj de Gaja estis nebuleto kaj laco, kiam ili proksimiĝis al la ruinigita Pordego de Minaso Tirit. Li malmulte atentis la ruinaĵon kaj buĉadon, kiuj estis ĉirkaŭe. Fajro, fumo kaj fetoro estis en la aero; ĉar multaj maŝinoj estis bruligitaj aŭ ĵetitaj en la fajroputojn, kaj ankaŭ multaj mortigitoj, dum ie-tie kuŝis multaj kadavroj de la grandaj sudaj monstroj, duonbruligitaj, aŭ rompitaj per ŝtonĵeto, aŭ okule trapafitaj de la kuraĝaj pafarkistoj de Morthondo. La pluvo jam ĉesis antaŭ kelka tempo, kaj la suno ekbrilis supre; sed la tutan suban urbon daŭre volvis arda fumaĵo.

Jam laboris homoj por liberigi vojon tra la postlasaĵo de la batalo; kaj nun tra la pordo eliris palankenistoj. Milde ili kuŝigis Eovinan sur molajn kusenojn; sed la korpon de la reĝo ili kovris per tukego ora, kaj ĉirkaŭ li ili portis torĉojn, kaj ties flamojn, palajn en la sunlumo, flirtigis la vento.

Tiel venis Teodeno kaj Eovina al la ĉefurbo de Gondoro, kaj ĉiuj kiuj vidis ilin, malkovris la kapon kaj riverencis; kaj ili trapasis la cindrojn kaj fumon de la bruligita cirklo, kaj pluiris supren laŭ la ŝtonaj stratoj. Al Gaja la supreniro ŝajnis epoklonga, vojaĝo sensenca en malagrablega sonĝo, plu kaj plu iranta al iu neklara fino, kiun la memoro ne povas rekapti.

Malrapide la lumoj de la torĉoj antaŭ li flagris kaj estingiĝis, kaj li marŝis en mallumo; kaj li pensis: “Tio ĉi estas tunelo kondukanta al tombo; tie ni restos poreterne”. Sed subite en lian sonĝon falis voĉo vivanta.

– Nu, Gaja! Dank’ al sorto mi trovis vin!

Li suprenrigardis kaj la nebuleto sur liaj okuloj iom klariĝis. Estis Grinĉjo! Ili estis vizaĝ-al-vizaĝe en mallarĝa vojeto, kaj krom ili en ĝi estis neniu. Li frotis siajn okulojn.

– Kie estas la reĝo? – li diris. – Kaj Eovina? – Poste li stumblis kaj sidiĝis sur doman antaŭŝtupon kaj komencis plori denove.

– Ili iris supren en la Citadelon, – diris Grinĉjo. – Ŝajnas al mi, ke vi ekdormis marŝante kaj iris malĝustan vojon. Kiam ni konstatis, ke vi ne estas kun ili, Gandalfo sendis min por serĉi vin. Kompatinda Gajĉjo! Kiom mi ĝojas revidante vin! Sed vi estas elĉerpita, kaj mi ne ĝenos vin per parolado. Sed diru al mi, ĉu vi estas difektita, aŭ vundita?

– Ne, – diris Gaja. – Nu, ne, mi opinias, ke ne. Sed mi ne povas uzi mian dekstran brakon, Grinĉjo, de kiam mi trapikis lin. Kaj mia glavo brulis kvazaŭ ŝtipeto.

La vizaĝo de Grinĉjo zorgoplenis.

– Nu, prefere venu kun mi laŭeble rapide, – li diris. – Se nur mi povus porti vin. Vi ne sufiĉe fortas por marŝi plu. Oni ne devis permesi, ke vi entute marŝu; sed vi devas pardoni ilin. Okazis tiom da teruraj aferoj en la Urbo, Gaja, ke unu kompatinda hobito venanta post la batalo estas facile pretervidebla.

– Esti pretervidata ne ĉiam estas misfortune, – diris Gaja. – Min pretervidis ĵus... ne, ne, pri tio mi ne volas paroli. Helpu min, Grinĉjo! Ĉio denove mallumiĝas, kaj mia brako tiom malvarmas.

– Apogu vin al mi, knabo Gaja! – diris Grinĉjo. – Ek jam! Piedon post piedo. Ne estas malproksime.

– Ĉu vi intencas entombigi min? – demandis Gaja.

– Ja ne! – diris Grinĉjo, klopodante soni feliĉa, kvankam lian koron vringis timo kaj kompato. – Ne, ni iras al la Domoj de Kuracado.

Ili turnis sin el la vojeto, kiu pasis inter altaj domoj kaj la ekstera muro de la kvara cirklo, kaj ili retrovis la ĉefstraton kondukantan supren al la Citadelo. Paŝon post paŝo ili iris, dum Gaja ŝanceliĝis kaj murmuris kvazaŭ dormanto.

“Mi neniam venigos lin tien, – pensis Grinĉjo. – Ĉu troveblas neniu por helpi min? Mi ne povas lasi lin ĉi tie”. Ĝuste tiam je lia surprizo knabo kure alvenis malantaŭe, kaj tiun pasanton li rekonis kiel Bergilon, filon de Beregondo.

– Saluton, Bergilo, – li vokis. – Kien vi iras? Mi ĝojas revidi vin, kaj ankoraŭ vivantan!

– Mi kure plenumas komisiojn por la kuracistoj, – diris Bergilo. – Mi ne povas halti.

– Ne haltu! – diris Grinĉjo. – Sed diru al ili tie supre, ke ĉe ni estas malsana hobito, periano, notu, veninta post la batalo. Al mi ŝajnas, ke li ne povas marŝi tiomdistance. Se Mitrandiro estos tie, li ĝojos pri la mesaĝo. – Bergilo plu kuris.

“Prefere mi atendu ĉi tie”, – pensis Grinĉjo. Do li permesis, ke Gaja sinku malrapide al la pavimo en lageto da sunlumo, kaj poste li sidiĝis apud li, kuŝigante la kapon de Gaja sur sia sino. Li palpis milde lian korpon kaj liajn membrojn, kaj prenis la manojn de sia amiko inter la proprajn. La dekstra mano sentiĝis glacieca.

Post nelonge Gandalfo mem venis, serĉante ilin. Li kliniĝis super Gaja kaj karesis ties frunton; poste li zorge levis lin.

– Li devis esti portita honore en tiun ĉi urbon, – li diris. – Li plene pravigis mian fidon; ĉar se Elrondo ne cedus al mi, neniu el vi ambaŭ ekirus; kaj tiuokaze multe pli misaj estus la fiaĵoj de ĉi tiu tago. – Li suspiris. – Kaj tamen jen por mi alia ŝarĝo, dum la tutan tempon la batalo balanciĝas.

Do finfine Faramiro, Eovina kaj Gajadoko estis enlitigitaj en la Domoj de Kuracado; kaj tie oni flegis ilin bone. Ĉar kvankam ĉiu klero estis lastatempe falinta de sia antikva pleno, la kuracarto en Gondoro plu estis saĝa kaj lerta pri kuracado de vundoj kaj difektoj kaj ĉiuj malsanoj, kiujn suferis homoj oriente de la Maro. Krom nur la maljuneco. Ĉar por tio ili trovis neniun kuracon, kaj efektive la longeco de iliaj vivoj jam velkis ĝis nur iomete pli ol ĉe aliaj homoj, kaj tiuj el ili, kiuj preterpasis kun vigleco dek jardekojn estis malmultaj, krom en iuj domoj pli purrasaj. Sed nun iliaj arto kaj klero estis perpleksigitaj; ĉar troviĝis multaj malsanaj pro morbo, kiun ili ne povis kuraci; kaj tiun ili nomis la Nigra Ombro, ĉar ĝi devenis de la nazguloj. Tiuj, kiujn ĝi trafis, malrapide pli kaj pli profunde ekdormis, kaj poste pasis al silento kaj terura malvarmego, kaj tiel mortis. Kaj ŝajnis al la flegantoj, ke la duonulon kaj la Damon de Rohano peze premis tiu morbo. Tamen kelkfoje dum pasado de la mateno ili parolis, murmurante en siaj sonĝoj; kaj la flegantoj aŭskultis ĉion diratan, eble esperante ekscii ion, kio helpus kompreni iliajn afliktojn. Sed baldaŭ ili komencis enfali la mallumon kaj, kiam la suno turniĝis okcidenten, sur iliajn vizaĝojn rampis griza ombro. Sed Faramiro brulis je febro, kiu ne konsentis malpliiĝi.

Gandalfo iris zorgoplena de unu al la alia, kaj al li estis rakontita ĉio, kion la flegantoj aŭdis. Kaj tiel pasis la tago, dum la batalego ekstere daŭris kun ŝanceliĝaj esperoj kaj strangaj novaĵoj; kaj plu Gandalfo atendis kaj rigardis kaj ne eliris; ĝis fine la ruĝa sunsubiro plenigis la tutan ĉielon, kaj la lumo trafenestra falis sur la grizajn vizaĝojn de la malsanuloj. Tiam ŝajnis al la apudstarantoj, ke en la ardo la vizaĝoj ruĝiĝis kvazaŭ pro sano revenanta, sed tio nur estis mokado de la espero.

Tiam maljunulino Joreta, la plej aĝa el la virinoj kiuj servis en tiu domo, rigardante la belan vizaĝon de Faramiro ekploris, ĉar amis lin la tuta popolo. Kaj ŝi diris:

– Ve! se li mortos. Se nur troviĝus reĝoj en Gondoro, kiel siatempe estis laŭdire! Ĉar estas dirite en malnova saĝaĵo: La reĝaj manoj estas la manoj de kuracisto. Tiel oni ĉiam povas koni la laŭleĝan reĝon.

Kaj Gandalfo, kiu staris apude, diris:

– La homoj eble memoros longe viajn vortojn, Joreta! Ĉar en ili estas espero. Eble reĝo efektive revenis al Gondoro; aŭ ĉu vi ne aŭdis la strangan novaĵon venintan en la Urbon?

– Mi estis tro okupata pri tio kaj alio por atenti la tutan kriadon kaj vokadon, – ŝi respondis. – Mi nur esperas, ke tiuj murdemaj diabloj ne venos al tiu ĉi Domo kaj ne ĝenos la malsanulojn.

Tiam Gandalfo eliris haste, kaj jam la ĉiela fajro forbruliĝis, kaj la ardaj montetoj velkis, durn cindrogriza vespero rampis sur la kampojn.

Nun kiam la suno estis subiranta, Aragorno, Eomero kaj Imrahilo proksimiĝis al la Urbo kun siaj komandantoj kaj kavaliroj, kaj kiam ili alvenis antaŭ la Pordego, Aragorno diris:

– Vidu la sunon subiranta en granda fajro! Ĝi estas signo de la fino kaj falo de multaj aferoj, kaj ŝanĝiĝo je la tajdoj de la mondo. Sed tiu ĉi Urbo restis komandita de la Regantoj dum multaj longaj jaroj, kaj mi timas, ke se mi enirus ĝin neinvitite, dubo kaj debato eble leviĝus, kiuj ne devus okazi dum tiu ĉi milito. Mi ne eniros, nek starigos ajnan pretendon, ĝis vidiĝos, ĉu venkos ni aŭ Mordoro. Oni starigos miajn tendojn sur la kampo, kaj ĉi tie mi atendos la bonvenigon far la Mastro de la Urbo.

Sed Eomero diris:

– Vi jam levis la standardon de la Reĝoj kaj vidigis la emblemojn de la domo de Elendilo. Ĉu vi permesos, ke tiujn oni defiu?

– Ne, – diris Aragorno. – Sed mi taksas la tempon nematura; kaj mi ne emas al lukto krom kontraŭ nia Malamiko kaj liaj servistoj.

Kaj la princo Imrahilo diris:

– Viaj vortoj saĝas, Mastro, se iu kiu estas parenco de Mastro Denetoro rajtas konsili al vi pri tiu ĉi afero. Li estas fortvola kaj fiera, sed maljuna; kaj lia humoro estis stranga de kiam lia filo estis faligita. Tamen mi ne volus, ke vi restu kiel almozulo ĉe la pordo.

– Ne kiel almozulo, – diris Aragorno. – Ni diru, kiel komandanto de la disiruloj, kiuj ne kutimiĝis al urboj kaj domoj el ŝtono. – Kaj li ordonis, ke lia standardo estu faldita; kaj li demetis la Stelon de la Norda Regno kaj transdonis ĝin por gardado al la filoj de Elrondo.

Tiam princo Imrahilo kaj Eomero de Rohano lasis lin kaj pasis tra la Urbo kaj la tumulto de la popolo, kaj supreniris al la Citadelo; kaj ili venis al la Halo de la Turego, serĉante la Reganton. Sed ili trovis lian seĝon neokupata, kaj antaŭ la podio kuŝis Teodeno, la reĝo de Markio, sur lito ornamita; kaj ĉirkaŭ ĝi staris dek du torĉoj, kaj dek du gardistoj, kavaliroj el Rohano kaj el Gondoro. Kaj la drapaĵoj de la lito estis el verdo kaj blanko, sed sur la reĝo estis sternita ĝis lia brusto la granda tuko ora, kaj sur ĝi lia glavo, kaj ĉepiede lia ŝildo. La lumo de la torĉoj briletis en lia blanka hararo kiel sunlumo en la ŝaŭmo de fontano, sed lia vizaĝo estis bela kaj juna, krom ke sur ĝi esprimiĝis tia paco, kian ne povas atingi la juneco; kaj ŝajnis, ke li dormas.

Post kiam ili staris kelkan tempon silentaj apud la reĝo, Imrahilo diris:

– Kie estas la Reganto? Kaj ankaŭ kie estas Mitrandiro?

Kaj unu el la gardistoj respondis:

– La Reganto de Gondoro estas en la Domoj de Kuracado.

Sed Eomero diris:

– Kie estas Damo Eovina, mia fratino, ĉar ĉu ŝi ne devus kuŝi apud la reĝo, kaj sen ne malpli da honoro? Kien oni metis ŝin?

Kaj Imrahilo diris:

– Sed Damo Eovina ankoraŭ vivis, kiam oni alportis ŝin ĉi tien. Ĉu vi tion ne sciis?

Tiam espero neatendita venis tiel subite al la koro de Eomero, kaj kun ĝi la mordo de zorgo kaj timo renovigitaj, ke li diris nenion pli, sed turnis sin kaj iris rapide el la halo; kaj la princo sekvis lin. Kaj kiam ili eliris, jam vesperiĝis kaj multaj steloj estis sur la ĉielo. Kaj venis Gandalfo piede kaj kun li iu mantelita per grizo; kaj ili renkontiĝis antaŭ la pordo de la Domoj de Kuracado. Kaj ili salutis Gandalfon kaj diris:

– Ni serĉas la Reganton, kaj oni diras, ke li estas en tiu ĉi Domo. Ĉu trafis lin iu damaĝo? Kaj Damo Eovina, kie estas ŝi?

Kaj Gandalfo respondis:

– Ŝi kuŝas interne kaj ne estas mortinta, sed estas proksima al la morto. Sed Mastron Faramiro vundis sago misa, kiel vi aŭdis, kaj li estas nun la Reganto: ĉar foriris Denetoro, kaj lia Domo estas cindrigita. – Kaj plenigis ilin doloro kaj miro pro la historio rakontita.

Sed Imrahilo diris:

– Do el la venko estas forŝirita la ĝojo, kaj ĝi estas amare pagita, se Gondoro kaj Rohano ambaŭ estas samtage rabitaj de siaj estroj. Eomero regas la rohananojn. Kiu regos la Urbon dume? Ĉu ni ne sendu nun por Mastro Aragorno?

Kaj la mantelito ekparolis:

– Li jam venis.

Kaj oni vidis, kiam li enpaŝis la lumon de la ĉeporda lanterno, ke tiu estas Aragorno, volvita per la griza mantelo de Lorieno sur la armaĵo, kaj portanta neniun alian signon ol la verdan ŝtonon de Galadriela.

– Mi venis, ĉar Gandalfo petas tion, – li diris. – Sed dume mi estas nur la Komandanto de la Dunadanoj el Arnoro; kaj la Mastro de Dol Amroto regos la Urbon ĝis vekiĝos Faramiro. Sed mia konsilo estas, ke Gandalfo regu nin ĉiujn en la tagoj sekvontaj kaj dum nia traktado pri la Malamiko. – Kaj tion ili konsentis.

Poste Gandalfo diris:

– Ni ne restu ĉe la pordo, ĉar la tempo urĝas. Ni eniru! Ĉar nur en la alveno de Aragorno restas ajna espero por la malsanuloj kuŝantaj en la Domo. Tiel parolis Joreta, saĝulino de Gondoro: La reĝaj manoj estas la manoj de kuracisto, kaj tiel oni povas koni la laŭleĝan reĝon.

Tiam Aragorno eniris la unua, kaj la aliaj sekvis. Kaj tie ĉe la pordo estis du gardistoj en la livreo de la Citadelo: unu alta, sed la alia apenaŭ kun alteco de knabo; kaj vidante ilin, li ekkriis laŭte en surprizo kaj ĝojo.

– Paŝegulo! Kiom belege! Ĉu vi scias, mi konjektis, ke estas vi sur la nigraj ŝipoj. Sed ĉiuj kriis “korsaroj” kaj rifuzis aŭskulti min. Kiel vi faris tion?

Aragorno ridis kaj kaptis la manon de la hobito.

– Vere bela renkontiĝo! – li diris. – Sed ankoraŭ ne estas tempo por vojaĝistaj rakontoj.

Sed Imrahilo diris al Eomero:

– Ĉu tiel ni alparolas niajn reĝojn? Tamen eble li portos sian kronon kun alia nomo!

Kaj Aragorno, aŭdinte lin, sin turnis kaj diris:

– Vere, ĉar en la alta malnova lingvo mi estas Elesaro, la Elfŝtono, kaj Envinjataro la Renoviganto, – li levis de sia brusto la verdan ŝtonon, kiu kuŝis tie. – Sed Paŝegulo estos la nomo de mia domanaro, se tiu iam estos starigita. En la alta lingvo ĝi ne sonos tiom malbone, kaj Telkontaro estos mi kaj ĉiuj miaj heredantoj.

Kaj post tio ili pasis en la Domon; kaj dum ili iris al la ĉambroj, en kiuj oni flegis la malsanulojn, Gandalfo rakontis pri la faroj de Eovina kaj Gajadoko:

– Mi longe staris apud ili, kaj komence ili multe parolis dum sia sonĝado, antaŭ ol sinki en la mortan mallumon. Ankaŭ estas donite al mi vidi multajn aferojn malproksimajn.

Aragorno unue iris al Faramiro, kaj poste al Damo Eovina, kaj laste al Gaja. Rigardinte la vizaĝojn de la malsanuloj kaj vidinte ties dolorojn, li suspiris.

– Ĉi tie mi devos utiligi la tutajn potencon kaj lerton donitajn al mi, – li diris. – Se nur Elrondo estus ĉi tie, ĉar li estas la plejaĝa el nia tuta raso, kaj posedas la plej grandan potencon.

Kaj Eomero, konstatante, ke li estas samtempe malĝoja kaj lacega diris:

– Unue vi devas ripozi, ĉu ne, kaj almenaŭ manĝi iomete. Sed Aragorno respondis:

– Ne, por tiuj tri, kaj plej frue por Faramiro, la tempo elĉerpiĝas. Necesas plej granda rapideco.

Poste li vokis Joretan kaj diris:

– Vi havas stokon da sanigaj herboj en tiu ĉi Domo, ĉu ne?

– Jes, sinjoro, – ŝi respondis, – sed ne sufiĉe, laŭ mia takso, por ĉiuj, kiuj bezonos ilin. Sed certe mi ne scias, kie ni akiros pli, ĉar ĉio misas en tiuj ĉi teruraj tagoj pro fajro kaj bruladoj, kaj la knaboj, kiuj plenumas komisiojn, tiel malmultas, kaj ĉiuj vojoj estas baritaj. Vidu, jam de tagoj sennombraj neniu ĉaristo venis el Losarnaĥo al la bazaro! Sed ni faras nian plejeblon en la Domo per tio, kion ni havas, kiel certe via moŝto scias.

– Mi prijuĝos tion post la vido, – diris Aragorno. – Ankaŭ alia afero malmultas, tempo por parolado. Ĉu vi havas atelason?

– Mi ne scias, vere, moŝto, almenaŭ ne tiunome. Mi iros enketi ĉe la herbmajstro, li konas ĉiujn malnovajn nomojn.

– Oni nomas ĝin ankaŭ reĝfolio, – diris Aragorno, – kaj eble vi konas ĝin laŭ tiu nomo, ĉar tiel nomas ĝin la kamparanoj en ĉi lastaj tagoj.

– Ho, tion! – diris Joreta. – Nu, se via moŝto tiel nomus ĝin komence, mi povus diri al vi. Ne, ni havas neniom, mi certas. Vidu, mi neniam aŭdis, ke ĝi posedas iun apartan virton; kaj fakte mi ofte diris al miaj fratinoj, kiam ni trovis ĝin en la arbaro: “reĝfolio, – mi diris, – jen stranga nomo, kaj mi scivolas, kial ĝi estas nomita tiel; ĉar se mi estus reĝo, mi kreskigus plantojn pli helajn en mia ĝardeno”. Tamen ĝi odoras agrable kiam pistita, ĉu ne? Se agrable estas la ĝusta vorto: eble pli taŭgas sanige.

– Vere sanige, – diris Aragorno. – Kaj nun, virino, se vi amas Mastron Faramiro, kuru tiel rapide, kiel via lango, kaj akiru por mi reĝfolion, se en la Urbo troviĝas almenaŭ unu folio.

– Kaj se ne, – diris Gandalfo, – mi rajdos al Losarnaĥo kun Joreta malantaŭe, kaj ŝi kondukos min al la arbaro, sed ne al siaj fratinoj. Kaj Ombrofakso instruos al ŝi la signifon de hasto.

Kiam Joreta iris, Aragorno ordonis, ke la ceteraj virinoj varmigu akvon. Poste li kaptis la manon de Faramiro, kaj metis sian alian manon sur la frunton de la malsanulo. Tion kovris ŝvito; sed Faramiro ne moviĝis, nek faris iun ajn indikon, kaj ŝajnis apenaŭ spiri.

– Li preskaŭ elĉerpiĝis, – diris Aragorno, sin turnante al Gandalfo. – Sed tio ne devenas de la vundo. Vidu! tiu resaniĝas. Se li estus trafita de sageto nazgula, li jam tiun nokton mortus. Tiun vundon kaŭzis sudula sago, laŭ mia konjekto. Kiu ĝin eltiris? Ĉu ĝi estas konservita?

– Eltiris ĝin mi, – diris Imrahilo, – kaj ĉesigis sangadon el la vundo. Sed la sagon mi ne retenis, ĉar ĉe ni multo farendis. Ĝi estis laŭ mia memoro ĝuste tia sago, kiajn uzas la suduloj. Tamen mi supozas, ke ĝi venis el la Ombroj supre, ĉar alie liaj febro kaj malsano ne estas kompreneblaj; ĉar la vundo estis nek profunda nek vivminaca. Kiel do vi legas la aferon?

– Laco, doloro pro la patra humoro, vundo, kaj antaŭ ĉio la Nigra Spiro, – diris Aragorno. – Li estas homo fortvola, ĉar li jam proksimiĝis sub la Ombro antaŭ ol li iam rajdis batali sur la eksteraj muroj. Malrapide la malhelo certe lin alrampis, ĝuste dum li luktis kaj klopodis teni sian postenon. Se mi estus ĉi tie pli frue!

Tiumomente venis la herbmajstro kaj diris:

– Via moŝto postulis reĝfolion, kiel nomas ĝin la kamparanoj, aŭ atelason laŭ la nobla lingvo, aŭ laŭ tiuj, kiuj iom konas la Valinoran...

– Tion mi postulis, – diris Aragorno, – kaj al mi ne gravas, ĉu vi diras aseo aranion aŭ reĝfolio, kondiĉe, ke vi havas iom da.

– Pardonu, mastro! – diris la viro. – Mi konstatas, ke vi estas klermajstro, ne nur milita komandanto. Sed ve! sinjoro, ni ne konservas tiun en la Domoj de Kuracado, kie nur la grave vunditaj aŭ malsanaj estas flegataj. Ĉar ĝi havas neniun virton laŭ nia scio, krom eble por dolĉigi fetoran aeron, aŭ forpeli provizoran malviglon. Krom, kompreneble, se vi atentas rimaĵojn pratempajn, kiujn maljunulinoj tiaj, kia nia bona Joreta, plu ripetas senkomprene:

Kiam blovas spir’ perforta
kaj kreskas ombro morta
kaj ekas lumforpaso,
venu atelaso, atelaso!

Foriĝu la malsano
per tuŝ’ de l’ reĝa mano!

Tio estas nur galimatio, bedaŭrinde, fuŝmiksita en la memoro de kadukulinoj. Ties signifon mi lasas al via prijuĝo, se entute ĝi havas tian. Sed gemaljunuloj ankoraŭ uzas infuzaĵon de la herbo kontraŭ kapdoloroj.

– Do nome de la reĝo iru trovi iun maljunulon malpli kleran kaj pli saĝan, kiu konservas iom en sia domo! – kriis Gandalfo.

Nun Aragorno genuis apud Faramiro, kaj tenis la manon sur ties frunto. Kaj la rigardantoj sentis, ke okazas iu luktego. Ĉar la vizaĝo de Aragorno griziĝis pro laco; kaj tiam kaj ĉiam li vokis la nomon de Faramiro, sed ĉiufoje pli mallaŭte al ilia aŭdo, kvazaŭ Aragorno mem estus forigita de ili, kaj marŝus fore en iu malhela valo, vokante iun perditon.

Finfine Bergilo enkuris, kaj li portis ses foliojn volvitajn en tuko.

– Jen estas reĝfolio, moŝto, – li diris, – sed, bedaŭrinde, ne freŝa. Ĝi certe estis plukita antaŭ minimume du semajnoj. Espereble ĝi taŭgos, moŝto? – rigardante Faramiron li ekploris.

Sed Aragorno ridetis.

– Ĝi taŭgos, – li diris. – Jam pasis la plej malbona. Restu kaj konsoliĝu.

Kaptinte du foliojn, li metis ilin sur siajn manojn kaj alspiris ilin, kaj poste li pistis ilin, kaj tuj plenigis la ĉambron vigla freŝeco, kvazaŭ la aero mem vekiĝus kaj vibrus, flagrante pro ĝojo. Kaj poste li ĵetis la foliojn en la bovlojn da vaporanta akvo, alportitaj al li, kaj tuj ĉiuj koroj malŝarĝiĝis. Ĉar la odoro, kiu venis al ĉiu el ili, similis memoron pri rosaj matenoj je senombra suno en iu lando, pri kiu la bela mondo printempa estas mem nur pasema memoro. Sed Aragorno stariĝis kvazaŭ refreŝigita, kaj liaj okuloj ridetis, dum li tenis la bovlon antaŭ la sonĝanta vizaĝo de Faramiro.

– Ja mirinde! Kiu tion antaŭsupozus? – diris Joreta al virino apudstaranta. – Tiu lolo estas pli efika ol mi supozis. Ĝi memorigas min pri la rozoj de Imloto Meluio, kiam mi estis juna, kaj neniu reĝo rajtus postuli pli bonan.

Subite Faramiro ekmoviĝis, kaj li malfermis siajn okulojn, kaj li rigardis Aragornon, kiu kliniĝis super li; kaj lumo scia kaj ama eklumiĝis en liaj okuloj, kaj li ekparolis mallaŭte:

– Mastro, vi vokis min. Mi venas. Kion ordonas la reĝo?

– Ne plu promenu en la ombroj, sed vekiĝu! – diris Aragorno. – Vi estas laca. Ripozu iom, kaj manĝu, kaj estu preta, kiam mi revenos.

– Mi tion faros, Mastro, – diris Faramiro. – Kiu volus kuŝi senfare post la reveno de la reĝo?

– Do provizore adiaŭ! – diris Aragorno. – Mi devas iri al aliaj, kiuj bezonas min.

Li forlasis la ĉambron kun Gandalfo kaj Imrahilo; sed Beregondo kaj ties filo postrestis, senpovaj por subpremi sian ĝojon. Dum li sekvis Gandalfon kaj fermis la pordon, Grinĉjo aŭdis Joretan ekkrii:

– Reĝo! Ĉu vi aŭdis tion? Kion mi antaŭdiris? La manoj de kuracisto, mi ja diris. – Kaj baldaŭ disiris el la Domo, ke la reĝo efektive revenis inter ilin, kaj post milito li kunportis kuracadon; kaj la novaĵo trakuris la Urbon.

Sed Aragorno venis al Eovina kaj diris:

– Ĉi tie estas grava doloro kaj peza bato. La rompita brako estas flegita per taŭga lerto, kaj post kelka tempo ĝi resaniĝos, se ŝi estas sufiĉe forta por vivi. Vundita estas la ŝildbrako; sed la ĉefa misaĵo venis tra la glavbrako. En ĝi nun ŝajnas neniu vivo, malgraŭ tio, ke ĝi estas nerompita.

» Ve! Ŝi stariĝis kontraŭ malamiko tro forta por ŝiaj menso kaj korpo. Kaj tiuj, kiuj levas armilon kontraŭ tia malamiko, devas esti pli harditaj ol ŝtalo, ke la bato ne detruu ilin. Sorto malbona starigis ŝin sur lian vojon. Ĉar ŝi estas junulino bela, damo plej bela el la domo de reĝinoj. Kaj tamen mi ne scias, kiel mi devus priparoli ŝin. Kiam mi unuafoje rigardis ŝin kaj rimarkis ŝian malĝojon, al mi ŝajnis, ke mi vidas blankan floron starantan rekte kaj fiere, belforman kiel lilio, kaj tamen mi sciis, ke ĝi estas malmola, kvazaŭ prilaborita el ŝtalo de elfaj metiistoj. Aŭ ĉu eble frosto glaciigis ĝian sukon, kaj tial ĝi staris dolĉamare, ankoraŭ videble bela, sed vundita, baldaŭ falonta kaj mortonta? Ŝia malsano komenciĝis longe antaŭ tiu ĉi tago, ĉu ne, Eomero?

– Mi miras, ke vi demandas min, mastro, – li respondis. – Ĉar mi taksas vin senkulpa en tiu ĉi afero, kiel en ĉio alia; sed mi ne konstatis, ke Eovina, mia fratino, estas frostotuŝita, ĝis ŝi ekvidis vin je la unua fojo. Zorgojn kaj timojn ŝi havis kaj dividis kun mi, dum la tagoj de Vermlango kaj la sorĉado kontraŭ la reĝo; kaj ŝi servis la reĝon en kreskanta timo. Sed tio ne kondukis ŝin al jena krizo!

– Amiko mia, – diris Gandalfo. – Vi havis ĉevalojn, kaj armilajn farojn, kaj liberajn kampojn, sed ŝi, naskite en la korpo de junulino, posedis spiriton kaj kuraĝon minimume egalajn al la viaj. Sed ŝi estis kondamnita prizorgi maljunulon, kiun ŝi amis kiel patron, kaj observi lin falanta en mizeran senhonoran kadukecon; kaj ŝia rolo ŝajnis al ŝi pli malnobla ol tiu de bastono, per kiu li apogis sin.

» Ĉu vi supozas, ke Vermlango venenis nur la orelojn de Teodeno? Kadukulo! Kio estas la Domo de Eorlo, se ne pajlotegmenta stokejo, kie banditoj drinkas en la stinkaĉo, kaj iliaj bubaĉoj rampaĉas sur la planko inter la hundoj? Ĉu tiujn vortojn vi ne aŭdis pli frue? Sarumano parolis ilin, la instruinto de Vermlango. Kvankam mi ne dubas, ke Vermlango hejme volvis ties signifon per terminoj pli ruzaj. Mastro, se la amo de via fratino al vi, kaj ŝia volo ankoraŭ direktita al ŝia devo, ne bridus ŝiajn lipojn, vi eble aŭdus eĉ tiajn aferojn eskapi tra ili. Sed kiu scias, kion ŝi diris al la mallumo, sola dum la krizaj horoj de la nokto, kiam ŝia tuta vivo ŝajnis ŝrumpi, kaj la muroj de ŝia laŭbo pli fermiĝis ĉirkaŭ ŝi, budo por enfermi iun sovaĝan estaĵon?

Eomero silentis kaj rigardis sian fratinon, kvazaŭ meditante freŝe pri ĉiuj el la tagoj pasigitaj de ili kune. Sed Aragorno diris:

– Ankaŭ mi vidis tion, kion vi vidis, Eomero. Malmultaj doloroj inter la misokazoj de tiu ĉi mondo enhavas pli da amareco kaj honto por koro vira, ol konstati la amon de damo bela kaj kuraĝa, kiu estas ne reciprokebla. Malĝojo kaj kompato persekutis min ekde kiam mi lasis ŝin senesperan en Dunharo kaj rajdis al la Padoj de l’ Mortintoj; kaj sur tiu vojo neniu timo tiel aktualis, kiel la timo pri tio, kio povus okazi al ŝi. Kaj tamen, Eomero, mi diras al vi, ke vin ŝi amas pli senmanke ol min; ĉar vin ŝi amas kaj konas; sed en mi ŝi amas nur ombron kaj penson: esperon pri gloro kaj bravaj plenumoj, kaj landojn malproksime de la kampoj de Rohano. Eble mi kapablas kuraci ŝian korpon kaj revoki ŝin el la malluma valo. Sed mi ne scias al kio ŝi vekiĝos: ĉu al espero, forgeso aŭ malespero. Kaj se al malespero, tiam ŝi mortos, krom se venos alia kuraco, kiun mi ne povas havigi. Ve! ĉar ŝiaj faroj starigis ŝin inter la reĝinojn elstare famajn.

Tiam Aragorno kliniĝis kaj rigardis ŝian vizaĝon, kiu estis blanka kiel lilio, malvarma kiel frosto, kaj malmola kiel gravurita ŝtono. Sed li kliniĝis, kisis ŝian frunton, kaj alvokis ŝin mallaŭte, dirante:

– Eovina, filino de Eomundo, vekiĝu! ĉar forpasis via malamiko! Ŝi ne moviĝis, sed nun ŝi rekomencis spiri profunde, tiel ke ŝia brusto leviĝis kaj malleviĝis sub la blanka lino de la tuko. Denove Aragorno pistis du foliojn de atelaso kaj ĵetis ilin en vaporantan akvon; kaj per tio li lavis ŝian frunton, kaj ŝian dekstran brakon kuŝantan malvarme kaj sennerve sur la litotuko.

Eble Aragorno ja posedis iun forgesitan potencon de Okcidentio, aŭ eble efikis al ili nur liaj vortoj pri Damo Eovina, sed kiam la dolĉa influo de la kuracherbo ŝteliris tra la ĉambro, ŝajnis al la apudstarantoj, ke tra la fenestro blovas akra vento, kaj ĝi alportis neniun aromon, sed la aero estis tute freŝa kaj pura kaj juna, kvazaŭ ĝin neniam antaŭe enspiris ajna vivantaĵo kaj ĝi venis novkreita de neĝokovritaj montoj altaj sub la kupolo de steloj, aŭ de arĝentaj marbordoj en malproksimo lavitaj de ŝaŭmaj maroj.

– Vekiĝu, Eovina, Damo de Rohano! – diris Aragorno, kaj li kaptis per la sia ŝian dekstran manon. – Vekiĝu! La ombro jam foriris kaj ĉio malluma estas lave purigita! – Poste li kuŝigis ŝian manon sur tiun de Eomero kaj forpaŝis. – Voku ŝin! – li diris, kaj li silente eliris el la ĉambro.

– Eovina, Eovina! – kriis Eomero inter siaj larmoj. Sed ŝi malfermis siajn okulojn kaj diris:

– Eomero! Kia ĝojo! Ĉar oni diris, ke vi estas mortigita... Ne, sed tio estis nur la malhelaj voĉoj en mia sonĝo. Kiom longe mi sonĝis?

– Ne longe, fratino mia, – diris Eomero. – Sed ne plu pripensu tion!

– Mi estas strange lacega, – ŝi diris. – Mi devos iom ripozi. Sed diru al mi, kio pri la Mastro de Markio? Ve! ne diru, ke tio estis sonĝo; ĉar mi scias, ke sonĝo ĝi ne estis. Li estas mortinta, kiel li antaŭvidis.

– Li estas mortinta, – diris Eomero, – sed li ordonis, ke mi diru adiaŭon al Eovina, pli kara ol filino. Li nun kuŝas en granda honoro en la Citadelo de Gondoro.

– Tio estas malĝojiga, – ŝi diris. – Kaj tamen ĝi estas pli bona ol ĉio, kion mi riskis esperi dum la malhelaj tagoj, kiam ŝajnis, ke la Domo de Eorlo senhonoriĝis pli ol la budo de ŝafpaŝtisto. Kaj kio pri la reĝa eskviro, la duonulo? Eomero, vi devas nomi lin kavaliro de Rajdmarkio, ĉar li estas bravulo!

– Li kuŝas proksime en tiu ĉi Domo, kaj mi iros al li, – diris Gandalfo. – Eomero restos ĉi tie kelkan tempon. Sed ankoraŭ ne parolu pri milito aŭ malespero ĝis resaniĝo. Vere ĝojige estas vidi vin, tiom kuraĝan damon, ree maldorman antaŭ reveno de sano kaj espero!

– Ĉu sano? – diris Eovina. – Eble estos tiel. Almenaŭ dum troviĝas malplena selo de iu falinta rajdisto, kiun mi povos plenigi, kaj restas faroj plenumendaj. Sed ĉu espero? Mi ne scias.

Gandalfo kaj Grinĉjo venis al la ĉambro de Gaja, kaj tie ili trovis Aragornon staranta apud la lito.

– Kompatinda Gajĉjo! – kriis Grinĉjo kaj kuris al la lito, ĉar ŝajnis al li, ke lia amiko aspektas pli malbone, kaj grizo estas sur lia vizaĝo, kvazaŭ jaroj da malĝojo pezus sur lin; kaj subite kaptis Grinĉjon timo, ke Gaja mortos.

– Ne timu, – diris Aragorno. – Mi venis ĝustatempe, kaj mi revokis lin. Li nun estas laca kaj malĝoja, kaj li vundiĝis kiel Damo Eovina, aŭdacinte bati tiun minacaĵon. Sed tiuj misaĵoj estas bonigeblaj, ĉar en li estas spirito tre forta kaj gaja. Sian doloron li ne forgesos; sed ĝi ne mallumigos lian koron, ĝi instraos al li saĝon.

Poste Aragorno metis sian manon sur la kapon de Gaja, kaj pasiginte sian manon milde tra la bukloj brunaj, li tuŝis la palpebrojn, kaj vokis lian nomon. Kaj kiam la aromo de la atelaso ŝteliĝis tra la ĉambro, kvazaŭ odoro de orkideoj kaj de eriko en sunlumo abeloplena, subite Gaja vekiĝis, kaj diris:

– Mi malsatas. Kioma horo estas?

– Jam post la vespermanĝa horo, – diris Grinĉjo; – kvankam supozeble mi povus alporti ion, se oni permesus.

– Oni ja permesos, – diris Gandalfo. – Kaj cetere ion ajn, kion eble deziras tiu ĉi rajdisto de Rohano, se ĝi estas trovebla en Minaso Tirit, kie oni honoras lian nomon.

– Bone! – diris Gaja. – Tiuokaze mi volas unue vespermanĝon kaj poste pipon. – Sed tuj lia vizaĝo malĝojiĝis. – Ne, ne pipon. Al mi ŝajnas, ke mi neniam plu fumos.

– Kial ne? – diris Grinĉjo.

– Nu, – respondis Gaja malrapide. – Li estas mortinta. Tio revokis al mi la tutan aferon. Li diris, ke li bedaŭras neniam havi eblecon priparoli kun mi la herbokleron. Preskaŭ lia lasta diraĵo. Mi neniam plu povos fumi sen pensoj pri li kaj pri tiu tago, Grinĉjo, kiam li alrajdis Isengardon kaj estis tiom ĝentila.

– Fumu do, kaj pensu pri li! – diris Aragorno. – Ĉar li estis mildkora kaj granda reĝo, kaj li respektis siajn ĵurojn; kaj li leviĝis el la ombroj al lasta bela mateno. Kvankam via servado al li estis mallonga, ĝi devus esti memoro ĝoja kaj honorinda ĝis la fino de viaj tagoj.

Gaja ridetis.

– Nu, do, – li diris, – se Paŝegulo havigos la bezonaĵon, mi fumos kaj pensos. Mi havis en mia tornistro iom el la plejbona de Sarumano, sed kio okazis al ĝi dum la batalo, mi certe ne scias.

– Mastro Gajadoko, – diris Aragorno, – se vi supozas, ke mi trapasis la montaron kaj la regnon Gondoro kun fajro kaj glavo por alporti herbojn al malzorgema soldato, kiu forĵetas sian ekipaĵon, vi eraras. Se oni ne trovis vian tornistron, tiam vi devos alvoki la herbmajstron de tiu ĉi Domo. Kaj li diros al vi, ke li ne sciis, ke la herbo de vi dezirata posedas iujn virtojn, sed ke la vulgaruloj nomas ĝin okcidentula lolo, kaj la nobluloj galenaso, kaj aliajn nomojn en la lingvoj pli kleraj, kaj aldoninte kelkajn duone forgesitajn rimaĵojn, kiujn li ne komprenas, li kun bedaŭro informos vin, ke en la Domo troviĝas neniom, kaj li lasos vin pripensi la historion de la lingvoj. Kaj tion nun devas fari mi. Ĉar mi ne dormis en tia lito, de kiam mi forrajdis el Dunharo, nek manĝis depost la mallumo antaŭaŭrora.

Gaja kaptis lian manon kaj kisis ĝin.

– Mi terure bedaŭras, – li diris. – Iru tuj. Ĉiam post tiu nokto en Brio ni estas ĝenaĵo por vi. Sed mia popolo kutimas uzi vortojn leĝerajn en tia situacio kaj diri malpli ol ni intencas. Ni timas trodiri. Tio rabas al ni la ĝustajn vortojn, kiam ŝerco estas maltaŭga.

– Tion mi bone scias, alie mi ne same traktus vin, – diris Aragorno. – Ke la Provinco vivu ĉiam nevelkinte! – Kaj kisinte Gajan li eliris, kaj Gandalfo akompanis lin.

Grinĉjo postrestis.

– Ĉu iam estis iu simila al li? – li diris. – Escepte de Gandalfo, kompreneble. Mi opinias, ke certe ili estas parencaj. Mia kara azeno, via tornistro kuŝas apud via lito, kaj vi portis ĝin sur la dorso, kiam mi renkontis vin. Li vidis ĝin la tutan tempon, kompreneble. Kaj ĉiuokaze ankaŭ mi havas iom. Ek jam! Longfunda Folio ĝi estas. Plenigu la pipon, dum mi kuros aranĝi iom da manĝaĵo. Kaj poste ni trankvilu iomete. Ho ve, ni Tjukoj kaj Brandobokoj, ni ne povas elteni longe sur la altaĵoj.

– Ne, – diris Gaja. – Tion mi ne povas. Ankoraŭ ne, almenaŭ. Sed minimume, Grinĉjo, nun mi povas vidi ilin, kaj honori ilin. Prefere ami unue tion, kion vi kapablas ami, supozeble. Oni devas komenci ie kaj posedi kelkajn radikojn, kaj la grundo de la Provinco profundas. Tamen ekzistas aferoj pli profundaj kaj pli altaj; kaj sen ili neniu oldulo povus kultivi sian ĝardenon en tio, kion li nomas paco, ĉu li scias pri ili aŭ ne. Mi ĝojas, ke mi scias pri ili, iomete. Sed mi ne scias, kial mi tiom paroladas. Kie estas tiu foliaro? Kaj eligu mian pipon el mia tornistro, se ĝi ne estas rompita.

Aragorno kaj Gandalfo iris al la estro de la Domoj de Kuracado, kaj ili konsilis al li, ke Faramiro kaj Eovina restu tie kaj estu flegataj kun zorgo dum multaj tagoj.

– Damo Eovina, – diris Aragorno, – baldaŭ volos leviĝi kaj foriri; sed tion oni ne devus permesi al ŝi, se vi povos iel malhelpi ŝin, dum almenaŭ dek tagoj.

– Rilate Faramiron, – diris Gandalfo, – li devos baldaŭ ekscii, ke lia patro estas mortinta. Sed la plena historio pri la frenezeco de Denetoro ne estu rakontita al li, ĝis li tute resaniĝos kaj havos devojn plenumendajn. Certigu ke Beregondo kaj la periano, kiuj ĉeestis, ankoraŭ ne parolu al li pri tiuj aferoj!

– Kaj la alia periano, Gajadoko, kiun mi prizorgas, kio pri li? – diris la domestro.

– Tre probable li jam morgaŭ sufiĉe sanos por leviĝi, – diris Aragorno. – Permesu, ke li tion faru, se li volos. Li rajtos promeni iomete, zorgate de amikoj.

– Rimarkinda raso, – diris la domestro kapjesante. – Tre duraj en la fibroj, mi opinias.

Antaŭ la pordo de la Domoj jam kuniĝis multaj por vidi Aragornon, kaj ili sekvis lin; kaj kiam fine li vespermanĝis, homoj venis kaj petegis, ke li kuracu iliajn parencojn aŭ amikojn, kies vivoj estis minacataj pro doloro aŭ vundo, aŭ kiuj kuŝis sub la Nigra Ombro. Kaj Aragorno stariĝis kaj eliris, kaj li alvokis la filojn de Elrondo, kaj kune ili laboris longe dumnokte. Kaj sciigo trairis la Urbon: “La Reĝo revenis efektive”. Kaj oni nomis lin Elfŝtono, pro la verda ŝtono, kiun li portis, kaj tiel la nomo aŭgurita je lia naskiĝo, ke li portos ĝin, estis elektita por li de lia propra popolo.

Kaj kiam li ne plu povis labori, li volvis sin per sia mantelo, kaj ŝteliris el la Urbo, kaj iris al sia tendo ĝuste antaŭ la tagiĝo kaj dormis iomete. Kaj matene la standardo de Dol Amroto, blanka ŝipo cignosimila sur blua akvo, flosis sur la Turego, kaj la homoj suprenrigardis kaj scivolis, ĉu la alveno de la Reĝo estis nur sonĝo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.