|
La Edukada Servo de I-LO en Tarnovo
Materialoj por geliceanoj |
![]() LA MASTRO DE L’ RINGOJAŭtoro: J.R.R. Tolkien |
©2026 Geo
|
| La Enhavo |
|
La Edukada Servo |
Kiam la tagoj de jubilado fine ĉesis, la kunuloj pripensis reiron al la propraj hejmoj. Kaj Frodo iris al la Reĝo, dum tiu sidis kun la Reĝino Arvena apud la fontano, kaj ŝi kantis kanton de Valinoro, dum la Arbo kreskis kaj floris. Ili bonvenigis Frodon kaj stariĝis salute; kaj Aragorno diris:
– Mi scias, kion vi venis diri, Frodo: vi volas reiri al via propra hejmo. Nu, plej kara amiko, arbo plej bone kreskas en la lando de siaj prapatroj; sed vi en ĉiuj landoj de la Okcidento ĉiam estos bonvena. Kaj kvankam via popolo havis malmulte da famo en la legendoj de la grandiozuloj, ĝi jam havos pli da renomo ol multaj vastaj regnoj ne plu ekzistantaj.
– Vere estas, ke mi deziras reiri al la Provinco, – diris Frodo. – Sed unue mi devos iri al Rivendelo. Ĉar se io povus manki en tempo tiel benita, mankis al mi Bilbo; kaj mi malĝojis, kiam mi vidis, ke el la domanaro de Elrondo ne venis li.
– Ĉu tio mirigis vin, Ringoportinto? – diris Arvena. – Vi ja konas la potencon de tiu aĵo, kiu estas nun detruita; kaj ĉio farita de tiu potenco jam forpasas. Sed via parenco posedis ĝin pli longe ol vi. Li aĝe nun maljunas, laŭ sia speco; kaj li atendas vin, ĉar li ne plu faros longajn vojaĝojn, krom unu.
– Do mi petas permeson foriri baldaŭ, – diris Frodo.
– Post sep tagoj ni iros, – diris Aragorno. – Ni rajdos longe kun vi sur la vojo ĝis Rohano. Post tri tagoj Eomero revenos ĉi tien por reporti Teodenon al ripozo en Markio, kaj ni rajdos kun li por honori la falintojn. Sed nun antaŭ ol vi iros, mi konfirmas tiujn vortojn, kiujn diris al vi Faramiro, kaj vi por ĉiam estos liberulo en la regno Gondoro; kaj same ĉiuj viaj kunuloj. Kaj se estus donacoj doneblaj konforme al viaj faroj, vi ricevus ilin; sed kion ajn vi deziras, tion vi kunportos kun vi, kaj vi rajdos honorate kaj vestite kiel princoj de la lando.
Sed Reĝino Arvena diris:
– Donacon mi donos al vi. Mi estas la filino de Elrondo. Mi ne iros kun li, kiam li foriros al la Havenoj; ĉar mia elekto estas tiu de Lutiena, kaj kiel ŝi, tiel ankaŭ mi elektis la dolĉan kaj la amaran. Sed anstataŭ mi foriros vi, Ringoportinto, kiam venos la tempo, kaj se vi deziros tion. Se viaj doloroj ankoraŭ ĉagrenos vin, kaj la memoro pri via ŝarĝo plu pezos, tiuokaze vi rajtos iri en la Okcidenton, ĝis ĉiuj viaj vundoj kaj lacecoj kuraciĝos. Sed portu nun ĉi tion memore pri Elfŝtono kaj Vesperstelo, kun kiuj via vivo interplektiĝis!
Kaj ŝi prenis blankan gemon stelsimilan, kiu kuŝis sur ŝia brusto pende de arĝenta ĉeno, kaj ŝi metis la ĉenon ĉirkaŭ la kolon de Frodo.
– Kiam memoro pri la timo kaj la mallumo ĉagrenos vin, – ŝi diris, – tio ĉi havigos al vi helpon.
Post tri tagoj, kiel diris la Reĝo, el Rohano venis rajde Eomero, kaj kun li venis eoredo el la plej belaj kavaliroj de Markio. Oni bonvenigis lin; kaj kiam ili ĉiuj sidis ĉe tablo en Meretrondo, la Granda Halo de la Festenoj, li vidis la belon de la ĉeestantaj damoj, kaj mirego plenigis lin. Kaj antaŭ ol li iris ripozi, li alvokis la gnomon Gimlio kaj diris al tiu:
– Gimlio, filo de Gloino, ĉu via hakilo pretas?
– Ne, sinjoro, – diris Gimlio, – sed mi povas rapide ekhavi ĝin, se estos necese.
– Vi juĝos, – diris Eomero. – Ĉar ankoraŭ kuŝas inter ni iuj malprudentaj vortoj pri la damo de la Ora Arbaro. Kaj nun mi vidis ŝin propraokule.
– Nu, sinjoro, – diris Gimlio, – kion vi nun diras?
– Ve! – diris Eomero. – Mi ne diros, ke ŝi estas la plej bela damo vivanta.
– Do, mi devos alporti mian hakilon, – diris Gimlio.
– Sed unue mi devas proponi jenan senkulpiĝon, – diris Eomero. – Se mi vidus ŝin en alia societo, mi dirus ĉion, kion vi deziras. Sed mi taksas la unua Reĝinon Arvena Vesperstelo, kaj mi estas preta miaparte batali kontraŭ iu ajn, kiu defias min. Ĉu mi havigu al mi mian glavon?
Tiam Gimlio malalten riverencis.
– Ne, vi estas pardonita miaflanke, sinjoro, – li diris. – Vi elektis la vesperon, sed mia amo estas direktita al la mateno. Kaj mia koro anticipe timas, ke baldaŭ ĝi forpasos por ĉiam.
Fine venis la tago de foriro, kaj granda bela grupo pretigis sin por rajdi norden el la Urbo. Tiam la reĝoj de Gondoro kaj Rohano iris al la Sanktejo kaj ili venis ĝis la tomboj en Rat Dineno, kaj ili forportis Reĝon Teodeno sur ora kadavroportilo, kaj trapasis silente la Urbon. Poste ili metis la portilon sur grandan ĉaron, kiun ĉirkaŭis rajdistoj de Rohano kun sia standardo antaŭe; kaj Gaja, kiel eskviro de Teodeno, veturis sur la ĉaro kaj gardis la armilojn de la Reĝo.
Al la aliaj kunuloj estis havigitaj ĉevaloj konforme al ilia staturo; kaj Frodo kaj Samsaĝo rajdis apud Aragorno, kaj Gandalfo rajdis sur Ombrofakso, kaj Grinĉjo rajdis kun la kavaliroj de Gondoro; kaj Legolaso kaj Gimlio kiel ĉiam rajdis duope sur Arodo.
En tiu rajdado partoprenis ankaŭ Reĝino Arvena, kaj Celeborno kaj Galadriela kun siaj popolanoj, kaj Elrondo, kaj liaj filoj; kaj la princoj de Dol Amroto kaj de Itilio, kaj multaj trupestroj kaj kavaliroj. Neniam iu ajn reĝo de Markio havis tian akompanon, kia iris kun Teodeno, filo de Tengelo, al lia hejmlando.
Senhaste kaj trankvile ili pasis en Anorienon, kaj ili alvenis la Grizan Arbaron sub Amono Din; kaj tie ili aŭdis sonojn, kvazaŭ de tamburoj batantaj en la montaro, kvankam neniu vivanto estis videbla. Tiam Aragorno sonorigis la trumpetojn; kaj heroldoj kriis:
– Vidu, Reĝo Elesaro estas veninta! La arbaron Druadano li donas al Gan-Buri-Gano kaj al ties popolo, ke ĝi estu por ĉiam ilia posedaĵo; kaj ekde nun neniu eniru ĝin sen ilia permeso!
Poste la tamburoj laŭte tondregis kaj silentiĝis.
Fine post dek kvin tagoj da vojaĝado la ĉaro de Reĝo Teodeno trapasis la verdajn kampojn de Rohano kaj venis al Edoraso; kaj tie ĉiuj ripozis. La Ora Halo estis ornamita per belaj drapaĵoj, kaj ĝi estis lumoplena, kaj tie okazis la plej elstara festo, kiun ĝi konis ekde la tagoj de ĝia konstruado. Ĉar post tri tagoj la rohananoj pretigis la entombigon de Teodeno; kaj li estis kuŝigita en ŝtona domo kune kun siaj armiloj kaj multaj aliaj belaĵoj poseditaj de li, kaj super li estis starigita granda teramaso, kovrita de verda herbo kaj de blankaj miozotoj. Kaj nun estis ok teramasoj sur la orienta flanko de la Tumulkampo.
Poste la rajdistoj de la Reĝa Domo sur blankaj ĉevaloj ĉirkaŭrajdis la tumulon kaj kantis kune kanton pri Teodeno, filo de Tengelo, kiun kreis lia menestrelo Gleovino, kaj li neniam poste kreis kanton. La malrapidaj voĉoj de la rajdistoj emociis la korojn eĉ de tiuj, kiuj ne scipovis la lingvon de tiu popolo; sed la vortoj de la kanto lumigis la okulojn de la rohananoj: aŭdante denove en foro la tondron de la hufoj de la nordo kaj la voĉon de Eorlo, krianta super la batala bruo sur la kampo de Celebranto; kaj la rakonto pri la reĝoj daŭris, kaj la korno de Helmo laŭtis en la montaro, ĝis venis la Mallumo, kaj Reĝo Teodeno leviĝis kaj rajdis tra la Ombro ĝis la fajro, kaj mortis grandioze, ĝuste kiam la suno, reveninte eksterespere, ekbrilis al Mindoluino en la mateno.
El dubo, el mallumo, al tagleviĝo
li rajdis subsune kantante kun glavo nuda.
Esperon li ĉendis ree, en espero finiĝis;
super morton, timon, missorton levita
el perdo, el vivo, al longa glorado.
Sed Gaja staris sube de la verda teramaso, kaj li ploris, kaj kiam ĉesis la kanto, li stariĝis kaj kriis:
– Reĝo Teodeno, Reĝo Teodeno! Adiaŭ! Kvazaŭ patro vi estis al mi dum iom da tempo. Adiaŭ!
Kiam la entombigo finiĝis, kaj la plorado de virinoj ĉesis, kaj Teodeno fine estis lasita sola en sia tumulo, tiam oni venis al la Ora Halo por la granda festeno kaj flankenmetis malĝojon, ĉar Teodeno vivis ĝis maljuniĝo kaj mortis ne malpli glore ol liaj prapatroj. Kaj kiam la tempo venis, kiam laŭmore ili estis trinkontaj je memoro de la reĝoj, Eovina, Damo de Rohano, elpaŝis, ora kiel la suno kaj blanka kiel la neĝo, kaj ŝi portis plenan pokalon al Eomero.
Tiam stariĝis menestrelo-analisto kaj nomis ĉiujn nomojn de la Mastroj de Markio laŭvice: Eorlo la Juna; kaj Brego konstruinto de la Halo; kaj Aldoro frato de la malfeliĉa Baldoro; kaj Freo, kaj Freovino, kaj Orvino, kaj Deoro, kaj Gremo; kaj Helmo, kiu kuŝis en Profundaĵo de Helmo kiam Markio estis okupita; kaj tiel finiĝis la naŭ tumuloj de la okcidenta flanko, ĉar tiutempe la linio estis rompita, kaj poste venis la tumuloj de la orienta flanko: Frealafo, filo de la fratino de Helmo, kaj Leofo, kaj Valdo, kaj Folko, kaj Folkvino, kaj Fengelo, kaj Tengelo, kaj Teodeno la plej lasta. Kaj kiam Teodeno estis nomita, Eomero eltrinkis la pokalon. Poste Eovina ordonis, ke la servantoj replenigu la tasojn, kaj ĉiuj ĉeestantoj stariĝis kaj tostis la novan reĝon, kriante:
– Saluton, Eomero, Reĝo de Markio!
Finfine, kiam la festo proksimiĝis al sia fino, Eomero stariĝis kaj diris:
– Nu, tiu ĉi estas la entombiga festo de Reĝo Teodeno; sed mi parolos antaŭ ol ni foriros pri ĝojaj novaĵoj, ĉar li ne domaĝus, ke mi tion faru, ĉar li ĉiam estis patro por Eovina, mia fratino. Do aŭdu ĉiuj gastoj, belaj popoloj el multaj regnoj, neniam antaŭe tiome kuniĝintaj en tiu ĉi halo! Faramiro, Reganto de Gondoro kaj Princo de Itilio, petas, ke Eovina, Damo de Rohano, estu lia edzino, kaj ŝi tion konsentas plenvolonte. Tial ili estos gefianĉigitaj antaŭ vi ĉiuj.
Kaj Faramiro kaj Eovina elpaŝis kaj metis manon en manon; kaj ĉiuj ĉeestantoj tostis ilin kaj ĝojis.
– Tiel, – diris Eomero, – la amikeco inter Markio kaj Gondoro estas ligita per nova ligilo, kaj tiom pli mi ĝojegas.
– Nenia avarulo estas vi, Eomero, – diris Aragorno, – tiel donacante al Gondoro la plej belan valoraĵon de via regno!
Tiam Eovina rigardis en la okulojn de Aragorno, kaj ŝi diris:
– Deziru por mi ĝojon, mia feŭdmastro kaj kuracinto! Kaj li respondis:
– Mi deziris por vi ĝojon depost kiam mi la unuan fojon vidis vin. Kuracas mian koron jam vidi vin feliĉa.
Kiam finiĝis la festo, la forirontoj adiaŭis Reĝon Eomero. Aragorno kun siaj kavaliroj kaj la popolanoj de Lorieno kaj Rivendelo, pretigis sin por forrajdi; sed Faramiro kaj Imrahilo restis en Edoraso; kaj ankaŭ Arvena Vesperstelo restis, kaj ŝi adiaŭis siajn fratojn. Neniu vidis ŝian lastan renkontiĝon kun ŝia patro Elrondo, ĉar ili supreniris en la montaron kaj tie longe interparolis, kaj malĝoja estis ilia disiĝo, kiu daŭros ĝis la fino de la mondo.
Laste antaŭ ol la gastoj ekvojaĝis, Eomero kaj Eovina venis al Gaja, kaj ili diris:
– Adiaŭ jam, Gajadoko de la Provinco kaj Holdvino de Markio! Rajdu al bona fortuno, kaj rajdu baldaŭ retro al nia bonvenigo!
Kaj Eomero diris:
– En la pratempo reĝoj ŝarĝintus vin per donacoj, kiujn ĉaro ne eltenus, pro viaj faroj sur la kampoj de Mundburgo; kaj tamen vi akceptos nenion, vi diras, krom la armiloj donitaj al vi. Tion mi permesas, ĉar efektive mi ne posedas donacon, kiu indas; sed mia fratino petegas, ke vi ricevu tiun etaĵon, kiel memoron pri Dernkasko kaj la kornoj de Markio je mateniĝo.
Tiam Eovina donacis al Gaja antikvan kornon, etan sed rare faritan el bela arĝento kun verda balteo; kaj metiistoj gravuris sur ĝi rapidajn rajdantojn en spaliro, kiu ĉirkaŭvolvis ĝin de la kloŝo ĝis la buŝpeco; kaj tie estis metitaj grandsignifaj runaĵoj.
– Tio estas heredaĵo de nia domlinio, – diris Eovina. – Ĝin faris la gnomoj, kaj ĝi devenis el la provizo de la drako Skato. Eorlo la Juna alportis ĝin el la nordo. Kiu blovas ĝin pro neceso, tiu timigos la korojn de siaj malamikoj kaj ĝojigos la korojn de siaj amikoj, kaj tiuj aŭdos lin kaj venos al li.
Do Gaja akceptis la kornon, ĉar ĝi estis nerifuzebla, kaj li kisis la manon de Eovina; kaj ili brakumis lin, kaj tiel ili disiĝis tiutempe.
Nun la gastoj estis pretaj, kaj ili eltrinkis la forirtason, kaj kun grandaj laŭdoj kaj amikeco ili disiĝis kaj venis finfine al la Profundaĵo de Helmo, kaj tie ili restis du tagojn. Tiam Legolaso plenumis sian promeson al Gimlio kaj akompanis lin al la Ekbrilaj Kavernoj; kaj reveninte li silentis, kaj volis diri nur, ke Gimlio sola povus trovi vortojn taŭgajn por priparoli ilin:
– Neniam antaŭe gnomo povis venki elfon en vortkonkurso, – li diris. – Nun do ni iru al Fangorno kaj ĝustigu la kalkulon!
El Profunda Kavaĵo ili rajdis al Isengardo, kaj vidis pri kio okupas sin entoj. La tuta ŝtoncirklo estis deĵetita kaj forigita, kaj la grundo interne estis ĝardenigita, plena je hortoj kaj arboj, kaj tra ĝi fluis rojo; sed meze de ĉio estis lago el klara akvo, kaj el ĝi leviĝis ankoraŭ la Turego de Ortanko, alta kaj nevenkebla, kaj ĝia nigra roko estis spegulata en la lageto.
Dum kelka tempo la vojaĝantoj sidis, kie iam staris la malnova pordego de Isengardo, kaj tie nun estis du arboj altaj kiel sentineloj ĉe la komenciĝo de verdranda pado kondukanta al Ortanko; kaj ili rigardis mire la faritan laboron, sed nenion vivantan ili povis vidi, ĉu fore, ĉu proksime. Sed baldaŭ ili aŭdis voĉon: “hum-hom, hum-hom”; kaj venis Arbobarbo paŝeganta laŭlonge de la pado por saluti ilin kun Rapidtrunko apude.
– Bonvenon al la Arbejo de Ortanko! – li diris. – Mi sciis, ke vi venas, sed mi laboris en la fora valo; multo estas ankoraŭ farenda. Sed ankaŭ vi ne maldiligentis fore en la sudo kaj oriento, mi aŭdas; kaj ĉio, kion mi aŭdas, estas bona, tre bona.
Poste Arbobarbo laŭdis ĉiujn iliajn farojn, pri kiuj li ŝajnis plene informita; kaj finfine li ĉesis kaj longe rigardis Gandalfon.
– Nu, vidu! – li diris. – Vi pruviĝis la plej potenca, kaj prosperis ĉiuj viaj penoj. Kien vi nun volas iri? Kaj kial vi venis ĉi tien?
– Por vidi, kiel progresas via laboro, amiko mia, – diris Gandalfo, – kaj por danki vin pro via helpo en ĉio, kio estas plenumita.
– Hum, nu tio estas sufiĉe justa, – diris Arbobarbo, – ĉar efektive entoj ludis rolon. Kaj ne nur traktante tiun, hum, tiun malbenitan arbomortiginton, kiu loĝis ĉi tie. Ĉar okazis granda inundo far tiuj, burarum, tiuj malicokulaj-nigramanaj-kurbakruraj-salikokoraj-krifofingraj-fetorventraj-sangsoifaj, morimaite-sincahonda, hum, nu, vi estas raso rapidema, kaj ilia plena nomo estas tiel longa kiel jaroj da turmento, tiuj orkaj fibestoj; kaj ili venis trans la riveron kaj suden el la nordo kaj ĉie ĉirkaŭ la arbaro Laŭrelindorinano, kiun ili ne povis penetri, dank’ al la potenculoj, kiuj troviĝas tie. – Li riverencis al la gemastroj de Lorieno. – Kaj tiuj samaj fikreaĵoj estis pli ol surprizitaj renkontante nin ekstere sur la montetaro, ĉar ili ne aŭdis pli frue pri ni; kvankam tion oni povas diri ankaŭ pri popoloj pli valoraj. Kaj ne multaj memoros nin, ĉar ne multaj vivante eskapis nin, kaj la rivero ricevis la plejmulton el tiuj. Sed tio profitis al vi, ĉar se ili ne renkontus nin, tiuokaze la reĝo de la herblando ne rajdus malproksimen, kaj se li tamen jes, ne ekzistus hejmo, al kiu li revenus.
– Mi bone scias tion, – diris Aragorno, – kaj neniam tio estos forgesita en Minaso Tirit kaj en Edoraso.
– Neniam estas vorto tro longa eĉ por mi, – diris Arbobarbo. – Ne dum la daŭro de viaj reĝlandoj, vi intencas diri; sed tiuj devos daŭri vere tre longe por ŝajni longaj al entoj.
– La Nova Epoko komenciĝas, – diris Gandalfo, – kaj en tiu ĉi epoko eble pruviĝos, ke la regnoj de la homoj pretervivos vin, mia amiko Fangorno. Sed jam diru al mi: kio pri la tasko, kiun mi Starigis al vi? Kiel fartas Sarumano? Ĉu li ankoraŭ ne tediĝis pri Ortanko? Ĉar mi ne supozas, ke li taksos plibonigita la elrigardon tra siaj fenestroj.
Arbobarbo longe rigardis Gandalfon, rigardis preskaŭ ruze, pensis Gaja.
– Ha! – li diris. – Mi supozis, ke ĝis tie vi venos. Ĉu li tediĝis pri Ortanko? Tre tediĝis fine, sed ne tiom tediĝis pri sia turego, kiom pri mia voĉo. Hum! Mi havigis al li kelkajn longajn rakontojn, aŭ almenaŭ kiujn oni taksus longaj en via lingvo.
– Kial do li restis por aŭskulti? Ĉu vi iris en Ortankon? – demandis Gandalfo.
– Hum, ne, ne en Ortankon! – diris Arbobarbo. – Sed li venis al sia fenestro kaj aŭskultis, ĉar novaĵojn li ne povis akiri alimaniere, kaj kvankam li malŝategis la novaĵojn, li avidis ilin; kaj mi certigis, ke li aŭdu ĉion. Sed mi aldonis tre multajn aferojn al la novaĵoj, kiujn estis bone por li aŭskulti. Li fariĝis treege tedita. Li ĉiam estis hastema. Tio minigis lin.
– Mi rimarkas, mia bona Fangorno, – diris Gandalfo, – ke tre atente vi diras is, is, is. Kio pri as? Ĉu li estas mortinta?
– Ne, ne mortinta, laŭ mia scio, – diris Arbobarbo. – Sed li foriris. Jes, li foriris. Mi permesis, ke li iru. Malmulto restis en li, kiam li elrampis, kaj lia vermulo similis palan ombron. Nu, ne diru al mi, Gandalfo, ke mi promesis reteni lin sekure, ĉar mi scias tion. Sed la aferoj ŝanĝiĝis post tiam. Kaj mi retenis lin ĝis li estis sekura, sekura je plia misfarado. Vi devus scii, ke antaŭ ĉio mi malŝatas enkarcerigon de vivantaĵoj, kaj mi ne konsentas reteni enkaĝe eĉ tiajn kreaĵojn, kiaj tiuj, pli longe ol devigas la neceso. Sendenta serpento rajtas rampi, kie ĝi volas.
– Vi eble pravas, – diris Gandalfo; – sed tiu serpento ankoraŭ posedas unu denton, al mi ŝajnas. Li havis la venenon de sia voĉo, kaj mi konjektas, ke li persvadis vin, eĉ vin, Arbobarbon, konante la molan lokon en via koro. Nu, li foriris, kaj nenio pli dirindas. Sed la Turego de Ortanko nun reiras al la Reĝo, al kiu ĝi apartenas. Kvankam eble li ne bezonos ĝin.
– Tio vidiĝos poste, – diris Aragorno. – Sed mi donos al la entoj tiun ĉi tutan valon por trakti tiel, kiel ili volas, kondiĉe ke ili vaĉu Ortankon kaj certigu, ke neniu eniru ĝin sen mia permeso.
– Ĝi estas ŝlosita, – diris Arbobarbo. – Mi devigis Sammanon ŝlosi ĝin kaj doni al mi la ŝlosilojn. Rapidtrunko havas ilin.
Rapidtrunko riverencis kvazaŭ arbo kliniĝanta en la vento kaj transdonis al Aragorno nigrajn ŝlosilegojn komplike formitajn, kunigitaj per ŝtala ringo.
– Mi dankas vin ankoraŭfoje, – diris Aragorno, – kaj mi adiaŭas vin. Ke via arbaro kresku pace. Kiam ĉi tiu valo estos plenigita, troviĝos pli ol sufiĉa loko okcidente de la montoj, kie iam antaŭ longe vi promenis.
La vizaĝo de Arbobarbo malĝojiĝis.
– Arbaroj eble kreskos, – li diris. – Arboj eble disvastiĝos. Sed ne entoj. Mankas entidoj.
– Tamen eble jam estas pli da espero en via serĉado, – diris Aragorno. – Oriente al vi estos malfermitaj landoj, kiuj estis longe fermitaj.
Sed Arbobarbo skuis la kapon kaj diris:
– Tio estas tre malproksima. Kaj tie troviĝas nun tro multaj homoj. Sed mi forgesas mian bonkonduton! ĉu vi ne volos resti ĉi tie kaj iom ripozi? Kaj eble ĉeestas iuj, kiuj ŝatus trapasi la arbaron Fangorno por mallongigi la vojon al siaj hejmoj? – Li rigardis al Celeborno kaj Galadriela.
Sed ĉiuj krom Legolaso diris, ke ili devos nun adiaŭi kaj foriri suden aŭ okcidenten.
– Venu, Gimlio! – diris Legolaso. – Nun laŭ permeso de Fangorno mi vizitos la profundejojn de la Entarbaro kaj vidos tiajn arbojn, kiaj ne estas troveblaj aliloke en Mez-Tero. Vi akompanos min kaj plenumos vian promeson; kaj tiel ni plu vojaĝos kune en Mornarbaron kaj pluen.
Gimlio konsentis pri tio, kvankam ŝajne ne tre entuziasme.
– Jen do finfine okazas la finiĝo de la Kunularo de la Ringo, – diris Aragorno. – Tamen mi esperas, ke post nelonge vi revenos al mia lando kun la helpo promesita.
– Ni venos, se permesos niaj propraj mastroj, – diris Gimlio. – Nu, adiaŭ, miaj hobitoj! Vi devos jam atingi sendanĝere la proprajn hejmojn, kaj min ne tenos maldorma timo pri via endanĝeriĝo. Mi sendos informojn, kiam mi povos, kaj kelkaj el ni eble renkontiĝos de tempo al tempo; sed mi timas, ke neniam plu ni ĉiuj kuniĝos samloke.
Poste Arbobarbo adiaŭis ilin laŭvice, kaj li riverencis trifoje malrapide kaj kun respektego al Celeborno kaj Galadriela kaj diris:
– Pasis longa, longa tempo de kiam ni renkontiĝis ĉe stumpo aŭ ŝtono, A vanimar vanimálion nostari! Estas malĝoje, ke ni renkontiĝis nur tiel ĉe la fino. Ĉar la mondo ŝanĝiĝas; tion mi sentas en la akvo, mi sentas en la tero, kaj mi flaras tion en la aero. Al mi ŝajnas, ke ni neniam plu renkontos unu alian.
Kaj Celeborno diris:
– Mi ne scias, Plejaĝa.
Sed Galadriela diris:
– Ne en Mez-Tero, nek ĝis la landoj submaraj denove estos levitaj. Tiam en la salikejoj de Tasarinano ni eble renkontiĝos printempe. Adiaŭ!
Plejlaste Gaja kaj Grinĉjo adiaŭis la maljunan enton, kaj tiu pligajiĝis rigardante ilin:
– Nu, miaj ĝojuloj, ĉu vi trinkos kun mi plian gluton antaŭ ol foriri?
– Volontege, – ili respondis, kaj li kondukis ilin flanken en la ombron de unu el la arboj, kaj tie ili vidis, ke granda ŝtona vazo estas metita. Kaj Arbobarbo plenigis tri bovlojn, kaj ili trinkis; kaj ili vidis liajn strangajn okulojn rigardantaj ilin trans la rando de lia bovlo.
– Gardu vin, gardu vin! – li diris. – Ĉar vi jam kreskis, post kiam mi lastfoje vidis vin.
Ili ridis kaj eltrinkis siajn bovlojn.
– Nu, adiaŭ! – li diris. – Kaj ne forgesu sendi al mi sciigon, se vi aŭdos en via lando novaĵojn pri entedzinoj. – Li flirtigis siajn manegojn al la tuta societo kaj foriris inter la arbojn.
La vojaĝantoj nun rajdis pli rapide, kaj ili vojis al la Breĉo de Rohano; kaj Aragorno adiaŭis ilin finfine proksime al tiu loko, kie Grinĉjo enrigardis la Ŝtonon de Ortanko. La hobitoj malĝojis pro tiu ĉi disiĝo; ĉar Aragorno neniam perfidis ilin, kaj li estis ilia gvidinto tra multaj danĝeroj.
– Mi ŝatus havi ŝtonon, en kiu ni povus vidi ĉiujn niajn amikojn, – diris Grinĉjo, – kaj ke ni povu alparoli ilin de malproksime!
– Jam restas nur unu, kiun vi povus utiligi, – respondis Aragorno, – ĉar vi ne volus vidi, kion montrus al vi la Ŝtono de Minaso Tirit. Sed la palantiron de Ortanko la Reĝo retenos por vidi, kio okazas en lia regno, kaj kion faras liaj servistoj. Ĉar ne forgesu, Peregrino Tjuko, ke vi estas kavaliro de Gondoro, kaj mi ne liberigas vin el via servado. Nun vi iros forpermese, sed mi eble revokos vin. Kaj memoru, karaj amikoj el la Provinco, ke mia regno troviĝas ankaŭ en la nordo, kaj iun tagon mi venos tien.
Poste Aragorno adiaŭis Celebornon kaj Galadrielan, kaj la Damo diris al li:
– Elfŝtono, tra mallumo vi venis al via espero, kaj jam vi posedas vian tutan deziron. Uzu bone la tagojn!
Sed Celeborno diris:
– Adiaŭ, parenco! Via sorto estu alia ol la mia, kaj via trezoro restu kun vi ĝis la fino!
Tion dirinte, ili disiĝis, kaj tiam estis la horo de sunsubiro; kaj kiam post kelka tempo ili turnis sin kaj retrorigardis, ili vidis la Reĝon de la Okcidento sidanta sur sia ĉevalo, ĉirkaŭita de siaj kavaliroj; kaj la falanta suno brilis sur ilin kaj briligis ilian armaĵon ruĝore, kaj la blanka mantelo de Aragorno estis iĝinta flamo. Tiam Aragorno prenis la verdan ŝtonon kaj tenis ĝin alte, kaj de la mano venis verda fajro.
Baldaŭ la malmultiĝinta grupo venis al Iseno, transiris ĝin, kaj venis al la transrivera dezertejo, kaj tiam ili turniĝis norden kaj transpasis la limojn de Dunlando. Kaj la dunlandanoj fuĝis kaj kaŝis sin, ĉar ili timis la elfan popolon, kvankam efektive tre malmultaj iam venis ilian landon. Sed la vojaĝantoj malatentis ilin, ĉar ili estis ankoraŭ granda grupo kaj estis bone provizitaj je ĉio bezonata; kaj ili pluiris malurĝe, starigante siajn tendojn, kiam tio eblis; kaj dum ili iris, la somero forpasadis.
Post kiam ili preterpasis Dunlandon kaj venis al lokoj, kie loĝis malmultaj personoj, kaj eĉ birdoj kaj bestoj malofte vidiĝis, ili vojaĝis tra arbaro descendanta el la Nebulecaj Montoj, kiuj nun etendiĝis je ilia dekstro. Veninte denove en nefermitan terenon ili atingis maljunulon, kiu apogis sin per bastono, kaj li estis vestita en ĉifonoj grizaj aŭ malpure blankaj, kaj post liaj kalkanoj iris alia almozulo malrekta kaj plendanta.
– Nu, Sarumano! – diris Gandalfo. – Kien vi iras?
– Kiel tio koncernas vin? – li respondis. – Ĉu vi ankoraŭ volas aranĝi miajn aferojn, kaj ĉu vi ne estas kontenta pri mia ruiniĝo?
– Vi scias la respondojn: ne kaj ne, – diris Gandalfo. – Sed ĉiuokaze la tempo de miaj laboroj jam proksimiĝas al la fino. La Reĝo surprenis la ŝarĝon. Se vi atendus en Ortanko, vi vidus lin, kaj li traktus vin saĝe kaj indulge.
– Do tiom pli da motivo estas por foriri pli frue, – diris Sarumano, – ĉar de li mi deziras nek unu, nek l’ alian. Fakte, se vi deziras respondon al via unua demando, mi serĉas vojon el lia reĝlando.
– Do vi denove iras malĝustan vojon, – diris Gandalfo, – kaj en via vojaĝo mi vidas neniun esperon. Sed ĉu vi rifuzas nian helpon? Ĉar tion ni proponas al vi.
– Ĉu al mi? – diris Sarumano. – Ne, volu ne rideti al mi! Mi preferas viajn brovumojn. Kaj koncerne la jenan Damon, mi ne fidas ŝin: ŝi ĉiam malamis min kaj planis viaparte. Mi ne dubas, ke ŝi kondukis vin laŭ tiu ĉi vojo por havi la plezuron jubili pro mia malriĉeco. Se mi estus avertita pri via persekuto, mi rifuzus al vi tiun plezuron.
– Sarumano, – diris Galadriela, – ni havas aliajn komisiojn kaj zorgojn, kiuj ŝajnas al ni pli urĝaj ol persekuto de vi. Diru prefere, ke vi estas atingita de bona fortuno, ĉar nun vi havas la lastan eblecon.
– Se vere ĝi estas la lasta, mi ĝojas, – diris Sarumano, – ĉar ne ĝenos min la peno denove rifuzi ĝin. Ĉiuj miaj esperoj estas ruinigitaj, sed la viajn mi ne volas partopreni. Se tiajn vi havas. – Liaj okuloj por momento ekardis. – Iru. Ne por nenio mi longe studadis tiujn aferojn. Vi kondamnis vin mem, kaj tion vi scias. Kaj havigos al mi iom da konsolo dum la vagado la penso, ke vi faligis vian propran domon, kiam vi detruis la mian. Kaj nun, kiu ŝipo vin reportos trans la vastan maron? – li mokis. – Ĝi estos ŝipo griza kaj fantomplena. – Li ridis, sed lia voĉo estis krakanta kaj hida.
– Stariĝu, idioto! – li kriis al la alia almozulo, kiu sidiĝis sur la teron; kaj li batis tiun per sia bastono. – Turnu vin! Se ĉi gloraj personoj iras sur nia vojo, ni iros alian. Stariĝu, aŭ mi donos al vi neniun pankruston por via vespermanĝo!
La almozulo turnis sin kaj pretermalrektis plorvoĉante:
– Kompatinda Grimĉjo! Kompatinda Grimĉjo! Ĉiam batata kaj malbenata. Kiom mi malamas lin! Mi ŝatus forlasi lin!
– Do forlasu lin! – diris Gandalfo.
Sed Vermlango nur direktis rigardon per la ŝmiritaj okuloj timoplenaj al Gandalfo, kaj poste pretertreniĝis malantaŭ Sarumano. Pasante la trupon, la mizera paro alvenis la hobitojn, kaj Sarumano haltis kaj gapis al ili, sed ili rigardis lin kompate.
– Do ankaŭ vi venis jubili, miaj bubetoj, ĉu? – li diris. – Al vi estas indiferentaj la mankaĵoj de almozulo, ĉu ne? Ĉar vi havas ĉion deziratan, manĝaĵon kaj belajn vestaĵojn, kaj la plej bonan pipherbon por viaj pipoj. Ho jes, mi scias! Mi scias, de kie ĝi venas. Vi ne donos pipoplenon al almozulo, ĉu?
– Mi donus, se mi havus, – diris Frodo.
– Vi povas ricevi tion, kio restas al mi, – diris Gaja, – se vi atendos momenton. – Li deĉevaliĝis kaj serĉis en la sako ĉe la selo. Poste li enmanigis al Sarumano ledan saketon. – Prenu tiom, kiom estas. Via akcepto estas bonvena, ĝi devenas de la ruboj en Isengardo.
– La mia, la mia, jes, kaj altpreze aĉetita! – kriis Sarumano, kroĉante la saketon. – Tio ĉi estas nur nominala repago; ĉar vi prenis pli, mi ĵuras. Nu, almozulo devas esti danka, se ŝtelinto redonas al li eĉ ereton de lia propraĵo. Nu, estos juste, kiam vi venos hejmen kaj trovos la aferojn en Sud-kvarono malpli agrablaj ol vi preferus. Longe en via lando estu manko de fumaĵo!
– Dankon! – diris Gaja. – Tiuokaze mi rehavu mian saketon, kiu ne estas via, kaj kiu longe kunvojaĝis kun mi. Volvu la fumherbon en vian ĉifonon.
– Unu ŝtelisto meritas alian, – diris Sarumano, turnis al Gaja la dorson kaj piedbatis Vermlangon, kaj foriris al la arbaro.
– Nu, tio plaĉas efektive! – diris Grinĉjo. – Ŝtelisto, ĉu! Rio pri nia pretendo pro embuskado, vundado kaj orka trenado de ni tra Rohano.
– Ha! – diris Sam. – Kaj li diris “aĉetita”. Kiel, mi scivolas? Kaj ne plaĉis al mi tio, kion li diris pri Sud-kvarono. Jam estas tempo, ke ni revenu.
– Certe jes, – diris Frodo. – Sed ni ne povas iri pli rapide, se ni volas vidi Bilbon. Mi iros unue al Rivendelo, malgraŭ ĉio okazebla.
– Jes, mi opinias, ke vi prefere faru tion, – diris Gandalfo. – Sed ve pri Sarumano! Mi timas, ke nenio pli estas farebla pri li. Li tute velkis. Tamen mi ne certas, ke Arbobarbo pravis; mi konjektas, ke li kapablas ankoraŭ ion misan fari laŭ maniero eta kaj malica.
Sekvatage ili venis en la nordan Dunlandon, neloĝatan sed verdan kaj agrablan terenon. Septembro komenciĝis per oraj tagoj kaj arĝentaj noktoj, kaj ili rajdis kviete ĝis ili atingis la riveron Cignorojo, kie troviĝis malnova travadejo oriente de la akvofaloj, abrupte subiĝantaj al la ebenaĵoj. Forokcidente en la nebuleto vidiĝis lagetoj kaj insuloj, kiuj serpentume vojis al Grizinundo, kie en kanoj nestis nenombreblaj cignoj.
Tiel ili venis en Eregionon, kaj finfine bela tago aŭroris, muaranta super brilaj nebuletoj; kaj rigardante de sia bivako sur malalta monteto la vojaĝantoj vidis fore en la oriento la sunon trafanta tri montopintojn, kiuj baŭmis en la ĉielon tra flosaj nuboj: Karadraso, Celebdilo kaj Fanuidolo. Ili estis proksimaj al la Pordo de Morio.
Tie ili prokrastis dum sep tagoj, ĉar alvenis la tempo de alia disiĝo, kiun ili malemis realigi. Baldaŭ Celeborno, Galadriela kaj iliaj popolanoj turniĝos orienten por iri tra la Ruĝkorna Pordo kaj suben laŭ la Dimrila Ŝtuparo al Arĝentvejno kaj al sia propra lando. Ili vojaĝis ĝis nun laŭ la okcidentaj vojoj, ĉar multo parolindis kun Elrondo kaj Gandalfo, kaj ĉi tie ili restadis interparolante kun siaj amikoj. Multfoje longe post kiam la hobitoj volviĝis en dormo, ili sidadis kune sub la steloj, revokante foririntajn epokojn kaj ĉiujn siajn ĝojojn kaj penojn en la mondo, aŭ konsiliĝante pri la tagoj venontaj. Se iu vaganto hazarde preterpasus, tiu vidus kaj aŭdus malmulton, kaj al li ŝajnus nur, ke li vidas grizajn figurojn ĉizitajn el ŝtono, memoraĵojn pri forgesitaj aferoj jam perditaj en landoj senhomaj. Ĉar ili ne moviĝis, nek parolis buŝe, rigardante de menso al menso; kaj nur iliaj briletaj okuloj moviĝis kaj ardiĝis, dum iliaj pensoj iris tien kaj reen.
Sed finfine ĉio estis dirita, kaj provizore ili denove disiĝis, ĝis estos tempo de la forpaso de la Tri Ringoj. Rapide malaperinte en la ŝtonarojn kaj la ombrojn, la grizmantelaj lorienanoj rajdis al la montaro; kaj la irontoj al Rivendelo sidis sur la monteto kaj rigardis, ĝis venis el la kreskanta nebuleto ekflagro; kaj poste ili vidis nenion pli. Frodo sciis, ke Galadriela tenis alte sian ringon en signo de adiaŭo. Sam forturnis sin kaj suspiris:
– Mi ŝatus reiri al Lorieno!
Finfine iuvespere ili venis trans la altajn erikejojn, subite, kiel ĉiam ŝajnas al vojaĝantoj, al la rando de la profunda valo de Rivendelo kaj vidis forsube la lampojn brilantajn en la domo de Elrondo. Kaj ili subeniris kaj transiris la ponton kaj alvenis la pordegon, kaj la tutan domon plenigis lumo kaj ĝoja kantado pro la hejmenveno de Elrondo.
La hobitoj unuavice, antaŭ ol manĝi, lavi sin aŭ demeti siajn mantelojn, iris serĉi Bilbon. Ili trovis lin tute solan en lia eta ĉambro. Ĝin plenigis malordaĵo da papero kaj plumoj kaj krajonoj; sed Bilbo sidis sur seĝeto antaŭ malgranda hela fajro. Li aspektis tre maljuna, sed trankvila kaj dormema.
Li malfermis siajn okulojn kaj supren rigardis, kiam ili eniris.
– Saluton, saluton! – li diris. – Do vi revenis, ĉu? Kaj morgaŭ estos mia naskiĝdatreveno, cetere. Kiom vi lertas! Ĉu vi scias, ke mi estos cent-dudek-naŭ-jara? Kaj post ankoraŭ unu jaro, se mi travivos, mi egalos al la Maljuna Tjuko. Mi ŝatus superi lin, sed ni vidos.
Post la festado de la naskiĝtago de Bilbo la kvar hobitoj restis en Rivendelo plurajn tagojn, kaj ili multe sidis kun sia maljuna amiko, kiu pasigis la plimulton de sia tempo nun en sia ĉambro, krom por manĝi. Por tio li kutime estis tre akurata, kaj por tio li malofte ne vekiĝis ĝustatempe. Sidante ĉirkaŭ la fajro ili rakontis al li laŭvice ĉion, kion ili memoris, pri siaj vojaĝoj kaj aventuroj. Komence li ŝajnigis fari notojn, sed li ofte endormiĝis; kaj vekiĝinte li kutimis diri:
– Kiel grandioze! Kiel mirinde! Sed kie ni troviĝis?
Tiam ili daŭrigis la rakonton ekde la punkto, kie li ekdormis. La nura parto, kiu ŝajnis vere vigligi lin kaj reteni lian atenton, estis la priskribo pri la kronado kaj geedziĝo de Aragorno.
– Mi estis invitita al la edziĝfesto, kompreneble, – li diris. – Kaj mi atendis ĝin sufiĉe longe. Sed iel, kiam venis la momento, mi konstatis, ke mi havis ĉi tie multon farendan; kaj pakado estas tia ĝeno.
Kiam pasis preskaŭ du semajnoj, Frodo rigardis tra sia fenestro kaj vidis, ke nokte venis frosto, kaj la araneaĵoj similis blankajn retojn. Tiam subite li komprenis, ke li devas iri kaj adiaŭi Bilbon. La vetero estis plu trankvila kaj favora, post unu el la plej viglaj someroj laŭ memoro de la homoj. Sed venos oktobro, kaj la vetero nepre ŝanĝiĝos baldaŭ, kaj komenciĝos denove pluvo kaj ventoj. Kaj ankoraŭ estis longa vojo trairota. Tamen ne la penso pri la vetero vere agitis lin. Li sentis, ke jam estas tempo reiri al la Provinco. Ankaŭ Sam sentis tion. Ĝuste la antaŭan vesperon li diris:
– Nu, sinjoro Frodo, ni multe vojaĝis kaj multon vidis, kaj tamen mi opinias, ke ni ne trovis lokon pli bonan ol tiu ĉi. Ĉi tie troviĝas iom el ĉio, se vi min komprenas: la Provinco, kaj la Ora Arbaro, kaj Gondoro, kaj reĝodomoj, kaj tavernoj, kaj herbokampoj, kaj montoj ĉiuj intermiksitaj. Kaj tamen, ial, mi sentas, ke ni devus foriri baldaŭ. Mi zorgas pro mia avulo, se diri la veron.
– Jes, iom el ĉio, Sam, escepte de la maro, – Frodo respondis, kaj li nun ripetis tion al si: “Escepte de la maro”.
Tiun saman tagon Frodo interparolis kun Elrondo, kaj estis interkonsentite, ke ili foriru la postan matenon. Ĝojigante ilin Gandalfo diris:
– Mi opinias, ke ankaŭ mi kuniru. Minimume ĝis Brio. Mi volas vidi Buterburon.
Vespere ili iris adiaŭi Bilbon.
– Se necesas iri, vi devas, – li diris. – Mi bedaŭras tion. Vi mankos al mi. Estas agrable nur scii, ke vi troviĝas en la loko. Sed mi iĝas tre dormema.
Poste li donacis al Frodo sian mitrilan tunikon kaj Pikilon, forgesinte, ke li jam faris tion; kaj li donacis al li ankaŭ kelkajn librojn pri tradicioj, kiujn li diversokaze verkis, skribitajn en la araneaĵa manskribo, kaj etikedis ilin surkovrile: Tradukis el la elfa B. B.
Al Sam li donacis saketon da oro.
– Preskaŭ la lasta el la Smaŭga rikolto, – li diris. – Eble tio utilos, se vi pensas pri edziĝo, Sam.
Sam ruĝiĝis.
– Ne multon doneblan al vi, junuloj, mi havas, – li diris al Gaja kaj Grinĉjo, – krom bonaj konsiloj. – Kaj donacinte al ili sufiĉajn ekzemplojn de tio, li aldonis lastan eron provinc-maniere: – Ne lasu, ke viaj kapoj iĝu tro grandaj por viaj ĉapeloj! Se vi baldaŭ ne ĉesos kreski, vi konstatos, ke ĉapeloj kaj vestaĵoj multekostas.
– Sed se vi volas superi la Maljunan Tjukon, – diris Grinĉjo, – mi ne vidas, kial ni ne provu superi la Bovblekulon.
Bilbo ridis kaj elpoŝigis du belajn pipojn kun perlamotaj buŝpecoj kaj ligitaj per delikata arĝento.
– Pensu pri mi, kiam vi fumos ilin. La elfoj kreis ilin por mi, sed mi ne plu fumas. – Li subite klinis la kapon kaj endormiĝis por iom da tempo, kaj revekiĝinte li diris: – Nu, kie ni troviĝas? Jes, kompreneble, donacante. Kio memorigas min: kio okazis al mia ringo, Frodo, kiun vi forportis?
– Mi perdis ĝin, kara Bilbo, – diris Frodo. – Mi liberiĝis de ĝi, vi scias.
– Kiel domaĝe! – diris Bilbo. – Mi ŝatus ĝin revidi. Sed ne, kiel mi stultas! Ĝuste por tio vi iris, ĉu ne: por liberiĝi de ĝi? Sed estas tiel konfuze, ĉar tiom da aliaj aferoj ŝajnas enmiksiĝi kun tio: la aferoj de Aragorno, kaj la Blanka Konsilio, kaj Gondoro, kaj la rajdistoj, kaj suduloj, kaj olifontoj – ĉu vi vere vidis tian, Sam? – kaj kavernoj, kaj turoj, kaj oraj arboj, kaj kiu scias kio cetere. Mi evidente revenis laŭ vojo multe tro rekta el mia vojaĝo. Al mi ŝajnas, ke Gandalfo devis cirkuligi min iomete. Sed tiuokaze la aŭkcio finiĝus antaŭ ol mi revenus, kaj min trafus eĉ pli da ĝenoj. Ĉiel, estas jam tro malfrue; kaj mi vere opinias, ke estas pli komforte sidi ĉi tie kaj aŭdi pri la tuto. La fajro tre varmkaresas ĉi tie, kaj la nutraĵoj ege bongustas, kaj troviĝas elfoj, kiam oni bezonas ilin. Kion plian oni povus deziri?
La Vojo ĉiam plu pilgrimas
suben de l’ pordo de l’ komenco.
La Vojo jam tre malproksimas,
aliaj sekvu, laŭ intenco!
Ili vojaĝon novan iru,
sed mi finfine lacpiede
jam al taverno luma stiru,
ripoz’ vespera dormoscede.
Kaj dum Bilbo murmuris la lastajn vortojn, lia kapo kliniĝis al lia brusto kaj li profunde endormiĝis.
La vespero profundiĝis en la ĉambro, kaj la fajrolumo brulis pli hele; kaj ili rigardis la dormantan Bilbon kaj vidis, ke lia vizaĝo ridetas. Dum kelka tempo ili sidis silente; kaj poste Sam, ĉirkaŭrigardante en la ĉambro kaj al la ombroj flagrantaj sur la muroj, diris mallaŭte:
– Al mi ŝajnas, sinjoro Frodo, ke li ne multe verkis, dum ni forestis. Li jam neniam skribos nian historion.
Tiumomente Bilbo malfermis unu okulon, kvazaŭ li aŭdintus. Poste li vekis sin kaj diris:
– Vidu, mi tiom dormemiĝas. Kaj kiam mi disponas tempon por skribi, mi vere ŝatas nur verki poezion. Mi scivolas, mia kara Frodo, ĉu multe vin ĝenus ordigi iom la aferojn antaŭ ol foriri? Kolektu miajn notojn kaj paperojn kaj kunprenu ilin, se vi konsentas. Komprenu, ke mi ne disponas multe da tempo por elektado kaj aranĝado kaj tiel plu. Petu helpon de Sam, kaj revenu ordiginte ĉion, kaj mi trarigardos ĝin. Mi ne tro kritikemos.
– Kompreneble mi tion faros! – diris Frodo. – Kaj kompreneble mi baldaŭ revenos: ne plu estos danĝere. Reala reĝo nun estas, kaj li baldaŭ ordigos la vojojn.
– Dankon, karulo! – diris Bilbo. – Tio vere malŝarĝas mian menson.
Dirinte tion li denove profunde endormiĝis.
La postan tagon Gandalfo kaj la hobitoj adiaŭis Bilbon en lia ĉambro, ĉar ekstere estis froste; kaj poste ili adiaŭis Elrondon kaj ties tutan domanaron.
Dum Frodo staris ĉesojle, Elrondo deziris al li bonan vojaĝon, benis lin kaj diris:
– Mi opinias, Frodo, ke eble ne necesos, ke vi revenu, krom se vi revenos tre baldaŭ. Ĉar ĉirkaŭ la sama jarsezono, kiam la folioj oros antaŭfale, serĉu Bilbon en la arbaroj de la Provinco. Mi estos kun li.
Tiujn vortojn aŭdis neniu alia, kaj Frodo konservis ilin al si.
![]() |
La Fakgrupo de Kemio-Fiziko-Informatiko en la Unua Liceo Ĝeneraledukada nomita al Kazimierz Brodziński en Tarnowo Str. Piłsudskiego 4 ©2026 mag. Jerzy Wałaszek |
La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.
Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl
Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.