La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2026 Geo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

LA DUA LIBRO

La Kunularo de l' Ringo

Ĉapitro 1: Multaj renkontiĝoj

Frodo vekiĝis kaj konstatis, ke li kuŝas sur lito. Unue li supozis, ke li dormis ĝis malfrue, post longa malagrabla sonĝo, kiu ankoraŭ ŝvebis rande de l’ memoro. Aŭ eble li malsanis? Sed la plafono aspektis stranga; ĝi estis plata, kaj ĝi havis malhelajn trabojn riĉe ĉizitajn. Li kuŝadis ankoraŭ kelkan tempon rigardante makulojn da sunlumo sur la muro, kaj aŭskultante la bruon de akvofalo.

– Kie mi troviĝas, kaj kioma horo estas? – li diris voĉe al la plafono.

– En la domo de Elrondo, kaj estas la deka horo matene, – diris iu voĉo. – Estas mateno de la dudek-kvara de oktobro, se vi emas scii.

– Gandalfo! – kriis Frodo, sidiĝante. Jen estis la maljuna sorĉisto, sidanta sur seĝo apud la malfermita fenestro.

– Jes, – li diris, – jen mi. Kaj vi estas bonŝanca, ke vi troviĝas ĉi tie, cetere, post ĉiuj absurdaĵoj, kiujn vi kulpis post forlaso de la hejmo.

Frodo rekuŝiĝis. Li sentis sin tro komforta kaj trankvila por diskuti, kaj li ĉiuokaze ne supozis, ke li venkos en diskuto. Li estis jam plene vekiĝinta, kaj memoro pri lia vojaĝo estis revenanta: la katastrofa “tempoŝpara” vojo tra la Malnova Arbaro; la “akcidento” ĉe La Pranca Poneo; kaj lia freneza surmeto de l’ Ringo en la valeto sub Veterverto. Dum li pripensis ĉion ĉi, vane klopodante alvenigi sian memoron ĝis la atingo de Rivendelo, estis longa silento, rompita nur de mallaŭtaj suĉoj de la Gandalfa pipo, kiam li blovis blankajn fumringojn tra la fenestro.

– Kie estas Sam? – Frodo demandis finfine. – Kaj ĉu bonfartas ĉiuj aliaj?

– Jes, ĉiuj estas bonfartaj kaj bonstataj, – respondis Gandalfo. – Sam estis ĉi tie, ĝis mi forsendis lin por iom ripozi antaŭ proksimume duonhoro.

– Kio okazis ĉe la Transpasejo? – diris Frodo. – Ĉio iel ŝajnis tre malklara; kaj ankoraŭ ŝajnas.

– Jes, certe estis tiel. Vi komencis forvelki, – respondis Gandalfo. – La vundo fine venkis vin. Post ankoraŭ kelkaj horoj vi estus ekster niaj savrimedoj. Sed vi posedas iom da forto, kara mia hobito! Kiel vi montris en la dolmenejo. Tio estis krizega: eble la plej danĝera momento el ĉiuj. Se nur vi povus elteni ĉe Veterverto.

– Ŝajnas, ke vi jam scias tre multe, – diris Frodo. – Mi ne parolis al la aliaj pri la dolmenejo. Komence ĝi estis tro terura, kaj poste aliaj aferoj estis pripensindaj. Kiel vi scias pri tio?

– Vi longe parolis dumdorme, Frodo, – diris Gandalfo milde, – kaj ne estis por mi malfacile legi en viaj menso kaj memoro. Ne zorgu! Kvankam mi ĵus diris “absurdaĵoj”, mi ne seriozis. Mi taksas vin alte – kaj la aliajn. Alveni tiel malproksimen ne estis sukceso malgranda, kaj tra tiom da danĝeroj, ankoraŭ posedante la Ringon.

– Ni neniel sukcesus sen Paŝegulo, – diris Frodo. – Sed vin ni bezonis. Sen vi, mi ne sciis, kion fari.

– Mi estis malhelpata, – diris Gandalfo, – kaj tio preskaŭ fariĝis nia fiasko. Kaj tamen mi ne certas: eble estis pli bone tiel.

– Mi volas, ke vi rakontu al mi la okazintaĵojn!

– En bona horo! Vi ne rajtas paroli aŭ zorgi hodiaŭ, laŭ ordono de Elrondo.

– Sed parolado malhelpus min pensi kaj scivoli, kio estas egale laciga, – diris Frodo. – Mi jam tute vekiĝis, kaj mi memoras tiom da aferoj klarigendaj. Kial vi estis malhelpata? Vi devus rakonti al mi almenaŭ tion.

– Vi aŭdos baldaŭ ĉion deziratan, – diris Gandalfo. – Ni kunvenigos Konsiliĝon, tuj kiam vi estos sufiĉe forta. Dume mi diras nur, ke mi estis kaptita.

– Vi? – kriis Frodo.

– Jes, mi, Gandalfo la Griza, – diris la sorĉisto seriozege. – En la mondo estas multaj potencoj, por bono kaj por malbono. Iuj estas pli potencaj ol mi. Kontraŭ iuj mi ankoraŭ ne mezuriĝis. Sed alvenas mia horo. La Mastro de Morgulo kaj ties Nigraj Rajdantoj jam elmergiĝis. Milito estas preparata.

– Do vi jam sciis pri la Rajdantoj antaŭ ol mi renkontis ilin?

– Jes, mi sciis pri ili. Efektive mi iam parolis al vi pri ili; ĉar la Nigraj Rajdantoj estas la Ringofantomoj, la Naŭ Servistoj de la Mastro de l’ Ringoj. Sed mi ne sciis, ke ili releviĝis, aŭ mi estus tuj fuĝinta kun vi. Mi aŭdis novaĵon pri ili nur post kiam mi forlasis vin en junio; sed tiu historio estas prokrastenda. Aktuale ni estas savitaj el katastrofo, dank’ al Aragorno.

– Jes, – diris Frodo, – ĝuste Paŝegulo savis nin. Tamen komence mi timis lin. Sam neniam tute fidis lin, mi opinias, almenaŭ ĝis la renkonto kun Glorfindelo.

Gandalfo ridetis.

– Pri Sam mi aŭdis la tuton, – li diris. – Li jam ne plu kovas dubojn.

– Mi ĝojas, – diris Frodo. – Ĉar mi jam tre ŝatas Paŝegulon. Nu, ŝatas ne estas la ĝusta vorto. Mi volas diri, ke li estas kara al mi; kvankam li estas stranga kaj foje severa. Fakte, li memorigas min pri vi. Mi ne sciis, ke tiaj estas iuj granduloj. Mi supozis, nu, ke ili estas nur grandaj, kaj iom stultaj: bonkoraj kaj stultaj kiel Buterburo, aŭ stultaj kaj malicaj kiel Vilĉjo Filikĉjo. Sed fakte ni en la Provinco ne scias multon pri homoj, krom eble pri la brianoj.

– Eĉ pri ili vi ne scias multon, se vi opinias, ke maljuna Barlimano estas stulta, – diris Gandalfo. – Li estas sufiĉe saĝa sur propra tereno. Li pensas malpli multe ol li parolas, kaj malpli rapide; tamen li kapablas travidi brikan muron, se li disponas sufiĉan tempon (kiel oni diras en Brio). Sed restas malmultaj en Mez-Tero tiaj, kia Aragorno filo de Aratorno. La gento de la Reĝoj el trans la maro preskaŭ finiĝis. Eble ĉi tiu Milito de l’ Ringo estos ilia lasta aventuro.

– Ĉu vi vere asertas, ke Paŝegulo estas gentano de l’ malnovaj Reĝoj? – diris Frodo mirigite. – Mi supozis, ke ili ĉiuj malaperis antaŭlonge. Mi pensis, ke li estas nur disirulo.

– Nur disirulo! – kriis Gandalfo. – Kara mia Frodo, ĝuste tiaj estas la disiruloj: la lasta restaĵo en la Nordo de la granda popolo, la homoj de Okcidentio. Ili jam pli frue helpis min; kaj mi bezonos ilian helpon dum la tagoj venontaj; ĉar ni alvenis Rivendelon, sed la Ringo ankoraŭ ne ripozas.

– Supozeble ne, – diris Frodo. – Sed ĝis nun mi sole pensis, kiel alveni ĉi tien, kaj mi esperas, ke mi ne devos iri pluen. Estas tre agrable simple ripozi. Mi pasigis monaton da ekzilo kaj aventuro, kaj mi trovas, ke tio plene sufiĉas al mi.

Li silentiĝis kaj fermis siajn okulojn. Post iom da tempo li ekparolis denove.

– Mi kalkuladis, – li diris, – kaj mi ne povas sumigi ĝis la dudek-kvara de oktobro. Devus esti la dudek-unua. Certe ni atingis la Transpasejon je la dudeka.

– Vi parolis kaj kalkulis pli ol bonfartas al vi, – diris Gandalfo. – Kiel sentiĝas nun viaj flanko kaj ŝultro?

– Mi ne scias, – Frodo respondis. – Ili tute ne sentiĝas: kio estas pliboniĝo, sed, – li faris provon, – mi povas denove iom movi mian brakon. Jes, ĝi reviviĝas. Ĝi ne estas malvarma, – li aldonis, tuŝante sian maldekstran manon per la dekstra.

– Bone! – diris Gandalfo. – Ĝi ripariĝas rapide. Vi baldaŭ estos refortiĝinta. Elrondo vin kuracis: li prizorgis vin dum tagoj, ekde kiam oni enportis vin.

– Tagoj? – diris Frodo.

– Nu, kvar noktoj kaj tri tagoj, se diri precize. La elfoj portis vin de la Transpasejo nokte de la dudeka, kaj ĝuste tie vi fuŝis la kalkulon. Ni estis treege maltrankvilaj, kaj Sam apenaŭ forlasis vian apudon, tage aŭ nokte, krom por kurieri. Elrondo estas majstro de l’ kuracado, sed la armiloj de nia Malamiko estas mortigaj. Se diri la veron, mi havis malmulte da espero, ĉar mi suspektis, ke ankoraŭ restas en la fermita vundo iu ero de la klingo. Sed ĝis hieraŭ nokte ĝi ne estis trovebla. Tiam Elrondo eligis fragmenton. Ĝi estis profunde eniĝinta, kaj ĝi moviĝis internen.

Frodo ektremis, memorante pri la kruela ponardo kaj noĉa klingo, kiu malaperis en la manoj de Paŝegulo.

– Ne timu! – diris Gandalfo. – Ĝi estas jam for. Ĝi estas fandita. Kaj ŝajnas, ke hobitoj velkas tre malvolonte. Mi konis fortajn batalistojn de la granduloj, kiujn tre rapide venkus tiu ero, kiun vi portis dum dek sep tagoj.

– Kion ili estus farintaj al mi? – demandis Frodo. – Kion la Rajdantoj provis fari?

– Ili provis trapiki vian koron per Morgula ponardo, kiu restas en la vundo. Se ili sukcesus, vi fariĝus tia, kia ili, sed pli malforta kaj komandota de ili. Vi fariĝus fantomo sub rego de la Malhela Mastro; kaj li turmentus vin pro tio, ke vi provis reteni lian Ringon, se eblus turmento pli granda, ol esti rabita de ĝi kaj vidi ĝin sur lia mano.

– Feliĉe, la teruran danĝeron mi ne konstatis! – diris Frodo feble. – Mi estis morttimigita, kompreneble; sed se mi scius pli, mi ne aŭdacus eĉ moviĝi. Estas mirinde, ke mi eskapis!

– Jes, fortuno aŭ la sorto helpis vin, – diris Gandalfo, – se ne paroli pri kuraĝo. Tial ke via koro ne estis tuŝita, kaj nur via ŝultro estis trapikita, ĉar vi rezistis ĝisfine. Sed tio estis tre proksima trafo, por tiel diri. Vin minacis plej grava danĝero dum vi portis la Ringon, ĉar tiam vi estis mem duone en la fantoma mondo, kaj ili eble estus kaptintaj vin. Vi povis vidi ilin, kaj ili povis vidi vin.

– Mi scias, – diris Frodo. – Ili estis terura vidaĵo! Sed kial ni ĉiuj povis vidi iliajn ĉevalojn?

– Ĉar tiuj estas ĉevaloj realaj, same kiel realaj estas la nigraj manteloj, kiujn ili vestas por doni formon al sia nenieco, kiam ili intertraktas kun vivantoj.

– Do kial tiuj nigraj ĉevaloj toleras tiajn rajdantojn? Ĉiuj aliaj bestoj timiĝas pro ilia proksimiĝo, eĉ la elfa ĉevalo de Glorfindelo. La hundoj ululas kaj la anseroj gakas al ili.

– Ĉar tiuj ĉevaloj naskiĝis kaj estas breditaj por servi al la Malhela Mastro en Mordoro. Ne ĉiuj liaj servistoj kaj servutuloj estas fantomoj! Iuj estas orkoj kaj troloj, iuj estas vargoj kaj homlupoj; kaj ekzistis kaj ankoraŭ ekzistas multaj homoj, batalistoj kaj reĝoj, kiuj marŝas vivaj sub la suno, kaj tamen estas sub lia regado. Kaj ties nombro plimultiĝas ĉiutage.

– Kio pri Rivendelo kaj la elfoj? Ĉu Rivendelo estas sekura?

– Jes, provizore, ĝis ĉio alia estos venkita. La elfoj eble timas la Malhelan Mastron kaj eble fuĝos antaŭ li, sed neniam plu ili aŭskultos lin aŭ servos lin. Kaj ĉi tie en Rivendelo loĝas ankoraŭ iuj el liaj ĉefaj malamikoj: la elfaj saĝuloj, princoj de Eldaroj el trans la maroj plej malproksimaj. Tiuj ne timas la Ringofantomojn, ĉar tiuj, kiuj loĝis en la Benita Lando vivas samtempe en ambaŭ mondoj, kaj tiel kontraŭ la vidataĵoj kiel la nevidataĵoj ili posedas grandan potencon.

– Mi pensis, ke mi vidas blankan figuron, kiu brilis kaj ne nebuliĝis kiel la ceteraj. Ĉu do tiu estis Glorfindelo?

– Jes, vi vidis lin momente tia, kia li estas aliflanke: unu el la potenculoj de l’ Unue-naskitaj. Li estas elfa princo el familio de regantoj. Efektive en Rivendelo troviĝas potenco kapabla rezisti la potencon de Mordoro, dum iom da tempo; kaj aliloke ankoraŭ loĝas aliaj potencoj. Krome ekzistas potenco alispeca en la Provinco. Sed ĉiuj tiaj lokoj iĝos baldaŭ insuloj sieĝataj, se la aferoj evoluos tiel, kiel nun. La Malhela Mastro elpuŝas sian tutan forton.

» Tamen, – li diris, stariĝinte subite kaj elpuŝinte sian mentonon, dum lia barbo hirtiĝis kaj rektiĝis kvazaŭ minacaj dratoj, – ni devas konservi nian kuraĝon. Vi baldaŭ estos sana, se mi ne mortigos vin per alparoloj. Vi estas en Rivendelo, kaj ne necesas, ke vi zorgu pri io ajn, provizore.

– Mi ne havas kuraĝon, ke mi konservu ĝin, – diris Frodo, – sed aktuale mi ne zorgas. Nur sciigu al mi pri miaj amikoj, kaj rakontu la finon de l’ afero ĉe la Transpasejo, kiel mi daŭre petas, kaj mi provizore kontentiĝos. Poste mi ekdormos denove, ŝajnas al mi; sed fermi la okulojn mi ne povos ĝis vi finrakontos al mi tiun historion.

Gandalfo translokigis sian seĝon apud la liton, kaj zorge ekzamenis Frodon. La koloro estis reveninta al ties vizaĝo, kaj liaj okuloj estis klaraj, kaj tute vekiĝintaj kaj konstativaj. Li estis ridetanta, kaj ŝajnis ke malmulte misis ĉe li. Sed al la okuloj de la sorĉisto vidiĝis eta ŝanĝiĝo, kvazaŭ nur aludo pri travidebleco en li, kaj precipe je la maldekstra mano, kiu kuŝis videbla sur la litotuko.

“Tamen tio estas atendebla, – diris al si Gandalfo. – Li ne ankoraŭ trapasis la duonon, kaj ĝis kio li fine alvenos, eĉ Elrondo ne kapablas aŭguri. Ne ĝis miso, mi opinias. Li eble iĝos simila al glaso plenigita de klara lumo por vidkapablaj okuloj”.

– Vi aspektas bonege, – li diris voĉe. – Mi riskos mallongan rakonton sen interkonsiliĝo kun Elrondo. Sed tute mallongan, sciu, kaj poste vi devos reendormiĝi. Jen kio okazis, laŭ mia kompreno. La Rajdantoj celis rekte vin, tuj kiam vi fuĝis. Ili ne plu bezonis gvidadon far la ĉevaloj: vi jam iĝis videbla al ili, estante jam sur la sojlo de ilia mondo. Kaj cetere la Ringo altiris ilin. Viaj amikoj flankensaltis desur la vojo, aŭ ili estus surrajditaj. Ili sciis pri nenio, kio povus vin savi, se la blanka ĉevalo ne sukcesus. La Rajdantoj estis tro rapidaj por ĝisatingo, kaj tro multaj por kontraŭstaro. Senĉevale eĉ Glorfindelo kaj Aragorno kune ne kapablus kontraŭstari ĉiujn Naŭ samtempe. Kiam la Ringofantomoj preterkuris, viaj amikoj postkuris malantaŭe. Proksime al la Transpasejo troviĝas eta kavaĵo apud la vojo, kaŝita per kelkaj stumpaj arboj. Tie ili haste bruligis fajron: ĉar Glorfindelo sciis, ke fluso alvenos, se la Rajdantoj provos transiri, kaj tiam li devos pritrakti iujn, kiuj restos liaborde de l’ rivero. Tuj kiam la fluso aperis, li elkuris, sekvate de Aragorno kaj la aliaj, portantaj flamantajn torĉojn. Trafitaj inter fajro kaj akvo, kaj vidantaj elf-princon rivelitan tiel kolerplene, ili senkuraĝiĝis, kaj iliajn ĉevalojn trafis frenezeco. Tri estis forportitaj de la unua flusatako; nun la aliaj estis ĵetitaj en la akvon de siaj ĉevaloj kaj inunditaj.

– Kaj tiel finiĝis la Nigraj Rajdantoj? – demandis Frodo.

– Ne, – diris Gandalfo. – Iliaj ĉevaloj certe pereis, kaj sen tiuj ili estas kripligitaj. Sed la Ringofantomoj mem ne estas tiel facile detrueblaj. Tamen ili ne estas timindaj nuntempe. Viaj amikoj transiris, kiam la fluso forpasis, kaj ili trovis vin kuŝantan survizaĝe ĉe la bordosupro, kun rompita glavo sub vi. La ĉevalo gardostaris apude. Vi estis pala kaj malvarma, kaj ili timis, ke vi estas mortinta, aŭ pli mise. La domanoj de Elrondo renkontis ilin, dum ili malrapide portis vin al Rivendelo.

– Kiu kreis la fluson? – demandis Frodo.

– Elrondo ordonis ĝin, – respondis Gandalfo. – La rivero de ĉi tiu valo estas sub lia regado, kaj ĝi flusas kolere, kiam li ege bezonas bari la Transpasejon. Tuj kiam la estro de l’ Ringofantomoj enrajdis la akvon, la fluso estis lanĉita. Se mi rajtas tion diri, mi aldonis kelkajn detalojn proprajn: vi eble ne rimarkis, sed kelkaj el la ondoj prenis formon de grandaj blankaj ĉevaloj kun brilantaj blankaj rajdantoj, kaj estis multaj ruliĝantaj kaj pistantaj rokegoj. Momente mi ektimis, ke ni liberigis tro akran koleron, kaj la fluso elregiĝos kaj forportos vin ĉiujn. En la akvoj, kiuj malsuprenvenas el la neĝo de l’ Nebuletaj Montoj estas granda vigleco.

– Jes, nun ĉio revenas al mi, – diris Frodo, – la laŭtega bruo. Mi pensis, ke mi dronas, kune kun miaj amikoj kaj malamikoj. Sed jam ni estas sekuraj!

Gandalfo rapide rigardis al Frodo, sed tiu estis ferminta la okulojn.

– Jes, vi ĉiuj estas sekuraj nuntempe. Baldaŭ okazos festado kaj ĝojado por celebri la venkon ĉe la Transpasejo de Bruineno, kaj vi ĉiuj ĉeestos en honoraj lokoj.

– Bonege! – diris Frodo. – Estas mirinde, ke Elrondo, Glorfindelo kaj tiaj gravaj princoj, por ne paroli pri Paŝegulo, tiel prizorgas min kaj montras al mi tiom da bonkoreco.

– Nu, multkiale ili devus tion fari, – diris Gandalfo, ridetante. – Mi estas unu taŭga kialo. La Ringo estas alia: vi estas la Ringoportanto. Kaj vi estas la heredinto de Bilbo, la Ringotrovinto.

– Kara Bilbo! – diris Frodo dormeme. – Mi scivolas, kie li estas. Mi volas, ke li estu ĉi tie kaj povu aŭdi la tutan rakonton. Tio ridigus lin. La bovino transsaltis la Lunon! Kaj la kompatinda maljuna trolo!.. – Post tio li profunde endormiĝis.

Frodo nun estis sekura en la Lasta Hejmeca Domo oriente de la Maro. Tiu domo estis, kiel Bilbo antaŭlonge raportis, “domo perfekta, ĉu plaĉas al vi manĝoj aŭ dormo aŭ rakontado aŭ kantado, aŭ nur sidado kaj bonpensado, aŭ agrabla miksaĵo el ĉiuj”. Nura restado tie estis kuracilo kontraŭ laco, timo kaj malĝojo.

Kiam la vespero proksimiĝis, Frodo revekiĝis, kaj li konstatis, ke li ne plu sentas bezonon pri ripozo aŭ dormo, sed emis al manĝado kaj trinkado, kaj probable al postaj kantado kaj rakontado. Li ellitiĝis kaj trovis, ke lia brako jam estas preskaŭ tiel uzebla, kiel ĝi iam estis. Li trovis prete almetitajn purajn vestaĵojn el verda ŝtofo, kiuj bonege konvenis al li. Rigardante spegulon li surpriziĝis vidante multe pli maldikan rebildon de si, ol li memoris: tiu rimarkinde similis la junan nevon de Bilbo, kiu kutimis promenadi kun sia onklo en la Provinco; sed la okuloj alrigardis lin penseme.

– Jes, vi spertis kelkajn aferojn post kiam vi pasintfoje elrigardis el spegulo, – li diris al sia rebildo. – Sed nun al gaja renkontiĝo! – Li etendis siajn brakojn kaj fajfis melodion.

Tiumomente aŭdiĝis frapo ĉe la pordo, kaj envenis Sam. Li kuris al Frodo kaj kaptis ties maldekstran manon, malglate kaj sinĝene. Li milde karesis ĝin, kaj poste li ruĝiĝis kaj rapide forturniĝis.

– Saluton, Sam! – diris Frodo.

– Estas varma! – diris Sam. – Nome, via mano, s-ro Frodo. Ĝi sentiĝis tiom malvarma dum la longaj noktoj. Sed gloro kaj trumpetoj! – li kriis, alturniĝante denove kun brilaj okuloj kaj dancante sur la planko. – Estas bele revidi vin stariĝinta kaj normala, sinjoro! Gandalfo petis, ke mi venu vidi, ĉu vi estas preta malsupreniri, kaj mi supozis, ke li ŝercas.

– Mi estas preta, – diris Frodo. – Ni iru serĉi la ceterajn de la grupo!

– Mi povas konduki vin al ili, sinjoro, – diris Sam. – Granda domo estas ĉi tiu, kaj tre neordinara. Ĉiam ankoraŭ iom por eltrovi, ne sciante, kion vi trovos post angulo. Kaj elfoj, sinjoro! Elfoj tie, kaj elfoj ĉi tie! Iuj reĝsimilaj, teruraj kaj belegaj, sed iuj gajaj kiel infanoj. Kaj la muziko kaj la kantado – kvankam por aŭskultado mi ne disponis multe da tempo aŭ emo, de kiam ni alvenis. Sed mi komencas scii kelkajn el la lokaj moroj.

– Mi scias, kion vi faris, Sam, – diris Frodo, kroĉante lian brakon. – Sed hodiaŭ nokte vi estos gaja, kaj aŭskultos tiom, kiom deziros via koro. Ek al, gvidu min ĉirkaŭ la angulojn!

Sam kondukis lin tra pluraj koridoroj kaj suben laŭ multaj ŝtupoj kaj eksteren en alta ĝardeno super la kruta riverbordo. Li trovis siajn amikojn sidantaj sub portiko flanke de la domo, frontante orienten. Ombroj estis aperintaj en la suba valo, sed ankoraŭ lumis sur la fruntoj de la montoj en la fora supro. La aero estis varma. La bruo de fluanta kaj kaskadanta akvo sonis laŭte, kaj la vesperon plenigis malforta parfumo de arboj kaj floroj, kvazaŭ la somero daŭre restadus en la ĝardenoj de Elrondo.

– Hura! – kriis Grinĉjo saltleviĝe. – Jen nia nobla parenco! Lasu lokon al Frodo, Mastro de l’ Ringo!

– Ĉit! – diris Gandalfo el la ombroj fone de la portiko. – Misaĵoj ne envenas tiun ĉi valon, tamen ni ne devas nomi ilin. La Mastro de l’ Ringo estas ne Frodo, sed la mastro de l’ Malhela Turo de Mordoro, kies potenco denove etendiĝas sur la mondon! Ni sidas en fortikaĵo. Ekstere mallumiĝas.

– Gandalfo kutimis diri tiajn ĝojigaĵojn, – diris Grinĉjo. – Li opinias, ke mi bezonas ordigon. Sed iel ŝajnas neeble sperti mornon aŭ deprimon en tiu ĉi loko. Mi sentas, ke mi povus kanti, se mi konus ĝustan kanton por la okazo.

– Ankaŭ mi emas kanti, – ridis Frodo. – Kvankam ĉi-momente mi pli emas manĝi kaj trinki!

– Tio baldaŭ estos kuracita, – diris Grinĉjo. – Vi montris vian kutiman ruzon, ellitiĝante ĝustatempe por manĝo.

– Pli ol manĝo! Ja festo! – diris Gaja. – Tuj kiam Gandalfo raportis, ke vi resaniĝis, komenciĝis la preparado. – Apenaŭ li finparolis, ilin vokis en la halon tintado de multaj sonoriloj.

La halo en la domo de Elrondo estis plena de estaĵoj: plejparte elfoj, kvankam ĉeestis kelkaj gastoj alispecaj. Elrondo, laŭ sia kutimo, sidis sur granda seĝo fine de la longa tablo sur podio; kaj apud li unuflanke sidis Glorfindelo, aliflanke Gandalfo.

Frodo rigardis ilin mirigite, ĉar neniam antaŭe li vidis Elrondon, pri kiu rakontis tiom da historioj; kaj sidantaj dekstre kaj maldekstre de li Glorfindelo, kaj eĉ Gandalfo, kiun li supozis koni tiel bone, estis rivelitaj kiel princoj dignaj kaj potencaj.

Gandalfo estis malpli altstatura ol la du aliaj, sed liaj longaj blankaj haroj, lia impona arĝenta barbo, kaj liaj larĝaj ŝultroj, aspektigis lin saĝa reĝo el la pralegendoj. Sur lia maljuna vizaĝo sub abundaj neĝecaj brovoj, liaj malhelaj okuloj estis metitaj kvazaŭ karboj kapablaj subite ekardi.

Glorfindelo estis altstatura kaj rekta; liaj haroj estis brile oraj, lia vizaĝo bela kaj juna kaj sentima kaj plena je ĝojo; liaj okuloj estis brilaj kaj akravidaj, kaj lia voĉo kiel muziko; sur lia frunto sidis saĝeco, kaj en lia mano estis forto.

La vizaĝo de Elrondo estis senaĝa, nek maljuna nek juna, kvankam sur ĝi estis skribita la memoro pri multaj aferoj, tiel ĝojaj kiel ankaŭ tristaj. Liaj haroj estis malhelaj kiel ombroj de l’ krepusko, kaj sur ili estis metita cirklo da arĝento; liaj okuloj estis grizaj kiel klara vespero, kaj en ili estis lumo simila al stelolumo. Respektinda li ŝajnis kiel reĝo kronita de multaj vintroj, kaj tamen bonfarta kiel pruvinta sin batalisto en ties plena forteco. Li estis la Mastro de Rivendelo kaj potenca inter elfoj kaj homoj.

Meze de la tablo, kontraŭ la teksitaj tapetoj sur la muro, estis seĝo sub baldakeno, kaj tie sidis damo belaspekta, kaj tiom ŝi similis laŭ virina maniero Elrondon, ke Frodo konjektis, ke ŝi estas lia proksima parenco. Juna ŝi estis kaj tamen ne tiel; ĉar malgraŭ tio, ke la plektaĵoj de ŝiaj malhelaj haroj estis tuŝitaj de neniu frosto kaj ŝiaj blankaj brakoj kaj klara vizaĝo estis sanaj kaj glataj, kaj la lumo de steloj brilis en ŝiaj helaj okuloj, tamen ŝi aspektis reĝine, kaj pensemo kaj klero vidiĝis en ŝia alrigardo, kiel ĉe iu, kiu spertis multajn aferojn alportitajn de la jaroj. Super ŝia frunto, ŝian kapon kovris ĉapo el arĝenta punto pasamentita de etaj gemoj, brile blankaj; sed ŝia mola griza robo estis ornamita nur per zono el folioj formitaj el arĝento.

Tiel okazis, ke Frodo ekvidis tiun, kiun vidis nur malmultaj mortemuloj: Arvenan, filinon de Elrondo, pri kiu oni diris, ke la aspekto de Lutiena revenis sur la teron; kaj ŝi nomiĝis Undomiela, ĉar ŝi estis la vesperstelo de sia gento. Longe ŝi restis en la lando de l’ parencaro de sia patrino, en Lorieno trans la montoj, kaj nur lastatempe revenis al la domo de sia patro. Sed ŝiaj fratoj, Eladano kaj Elrohiro, forestis pro kavalirado; ĉar ili rajdis ofte tre disten kun la disiruloj de l’ nordo, forgesante neniam la turmentiĝon de sia patrino en la kavernaĉoj de l’ orkoj.

Tiun belecon en vivanto Frodo neniam antaŭe vidis aŭ mense imagis; kaj li estis samtempe surprizita kaj konfuzita konstatinte, ke ricevis seĝon ĉe l’ tablo de Elrondo inter tiuj personoj tiel noblaj kaj belaj. Kvankam li havis taŭgan seĝon, kaj estis altigita per pluraj kusenoj, li sentis sin tre malgranda, kaj iom ekstermedia; sed tiu sento baldaŭ forpasis. La festo estis gaja kaj la manĝaĵoj tute tiaj, kiajn povus deziri lia malsato. Pasis iom da tempo antaŭ ol li denove ĉirkaŭrigardis aŭ turniĝis al siaj apudsidantoj.

Li serĉis unue siajn amikojn. Sam estis petinta permeson servi al sia mastro, sed estis informita, ke ĉi-foje li estas honora gasto. Frodo povis nun lin vidi, sidantan kun Grinĉjo kaj Gaja ĉe la antaŭa fino de unu el la flanktabloj proksime al la podio. Li povis vidi neniun signon de Paŝegulo.

Apud Frodo dekstre sidis gnomo gravaspekta, riĉe vestita. Lia barbo, tre longa kaj duigita, estis blanka preskaŭ tiom kiom la neĝblanka ŝtofo de liaj vestaĵoj. Li portis arĝentan zonon, kaj ĉirkaŭ lia kolo pendis ĉeno el arĝento kaj diamantoj. Frodo ĉesis manĝi por alrigardi lin.

– Bonvenon kaj bone renkontite! – diris la gnomo, turnante sin al li. Poste, imagu, li stariĝis kaj riverencis. – Gloino je via servo, – li diris, kaj riverencis pli profunden.

– Frodo Baginzo je servo de vi kaj via familio, – diris Frodo ĝustaresponde, stariĝante surprizite kaj dispelante siajn kusenojn. – Ĉu mi prave konjektas, ke vi estas la Gloino, unu el la dek du kunuloj de l’ granda Torino Kverkaŝildo?

– Tute prave, – respondis la gnomo, levante la kusenojn kaj ĝentile helpante al Frodo residiĝi. – Kaj mi ne demandas, ĉar mi estas jam informita, ke vi estas parenco kaj la adoptita heredinto de nia amiko Bilbo la famkonata. Permesu, ke mi gratulu vin pri via resaniĝo.

– Tre koran dankon, – diris Frodo.

– Vi spertis kelkajn tre strangajn aventurojn, mi aŭdis, – diris Gloino. – Mi ege scivolas, kio tiom longe vojaĝigis kvar hobitojn. Okazis nenio simila de kiam Bilbo nin akompanis. Sed eble mi prefere ne tro detale enketu, ĉar Elrondo kaj Gandalfo ŝajne ne emas tion ĉi priparoli?

– Mi opinias, ke ni ne priparolu ĝin, alrnenaŭ nuntempe ne, – diris Frodo ĝentile. Li konjektis, ke eĉ en la domo de Elrondo la Ringo ne taŭgis por neformala konversacio; kaj ĉiuokaze li volis forgesi siajn zorgojn dum kelka tempo. – Sed mi estas egale scivola, – li aldonis, – ekscii, kio venigas gnomon tiel gravan tiom malproksimen de la Soleca Monto.

Gloino lin alrigardis.

– Se vi ankoraŭ ne aŭdis tion, mi opinias, ke ankaŭ pri tio ni ankoraŭ ne parolu. Mastro Elrondo kunvokos nin ĉiujn postnelonge, mi opinias, kaj tiam ni ĉiuj aŭdos multajn aferojn. Sed multaj aliaj aferoj estas rakonteblaj.

Dum la cetero de la manĝo ili kunparolis, sed Frodo aŭskultis pli, ol li parolis; ĉar la novaĵoj el la Provinco, escepte de la Ringo, ŝajnis etaj, foraj kaj negravaj, dum Gloino havis multon rakontindan pri okazaĵoj en la nordaj regionoj de Sovaĝujo. Frodo eksciis, ke Grimbeorno la Maljuna, filo de Beorno, estas nun la estro de multaj fortikuloj, kaj al ties lando inter la Montoj kaj Mornarbaro aŭdacas iri nek orko nek lupo.

– Efektive, – diris Gloino, – se ne ekzistus la beornidoj, trapaso de Dalo ĝis Rivendelo estus jam delonge neebliĝinta. Ili estas kuraĝuloj kaj tenas apertaj la Altan Pasejon kaj la vadejon de Karoko. Sed iliaj impostoj estas altaj, – li aldonis, skuante la kapon; – kaj samkiel la praa Beorno ili ne tro multe ŝatas gnomojn. Tamen, ili estas fidindaj, kaj tio multe valoras en la nuna epoko. Nenie troviĝas homoj tiel amikemaj al ni kiel la homoj en Dalo. Ili estas bonuloj, la bardidoj. Regas ilin la nepo de Bardo la Arkpafisto, Brando – filo de Baino, filo de Bardo. Li estas reĝo forta, kaj lia regno nun etendiĝas malproksime suden kaj orienten de Esgarodo.

– Kaj kio pri viaj propraj gentanoj? – demandis Frodo.

– Multo estas rakontinda, tiel bona kiel malbona, – diris Gloino, – tamen plejparte bona: ni estas ĝis nun bonŝancaj, kvankam ni ne evitas la ombrojn de la nuna epoko. Se vi vere emas sciiĝi pri ni, mi volonte rakontos al vi novaĵojn. Sed silentigu min, kiam vi enuiĝos! La gnomaj langoj ne laciĝas, parolante pri iliaj metiaĵoj, oni diras.

Kaj tiam Gloino lanĉis longan rakonton pri la faraĵoj de la gnomregno. Li ĝojis trovi tiel ĝentilan aŭskultanton; ĉar Frodo aperigis neniun signon de enuiĝo kaj ne provis ŝanĝi la temon, kvankam fakte li baldaŭ iom konfuziĝis inter la nekonitaj nomoj de personoj kaj lokoj, pri kiuj li neniam antaŭe aŭdis. Lin interesis tamen informo, ke Daino estas ankoraŭ Reĝo sub la Monto, kaj estas nun maljuna (ĉar pasis lia ducent-kvindeka jaro), respektata, kaj fabelece riĉa. El la dek kunuloj, kiuj travivis la Batalon de Kvin Armeoj, sep ankoraŭ restis ĉe li: Dvalino, Gloino, Dorio, Norio, Bifuro, Bofuro, kaj Bomburo. Bomburo estis nun tiel grasa, ke li ne kapablis sin movi de la kanapo ĝis la ĉetabla seĝo, kaj bezonataj estis ses junaj gnomoj por levi lin.

– Kaj kio okazis pri Balino kaj Orio kaj Oino? – demandis Frodo. Ombro trapasis la vizaĝon de Gloino.

– Ni ne scias, – li respondis. – Estas grandparte pro Balino, ke mi venis por peti konsilojn de tiuj, kiuj loĝas en Rivendelo. Sed hodiaŭ vespere ni parolu pri aferoj pli gajaj!

Gloino tiam komencis paroli pri la metiaĵoj de siaj gentanoj, sciigante al Frodo pri ilia granda laboro en Dalo kaj sub la Monto.

– Ni faris bone, – li diris. – Sed rilate la metalojn ni ne kapablas konkurenci kun niaj patroj, el kies sekretoj multaj estas perditaj. Ni faras bonan armaĵon kaj akrajn glavojn, sed ni jam ne povas fari maŝarmaĵon aŭ klingojn egalajn al tiuj, kiuj estis farataj antaŭ ol venis la drako. Nur pri minado kaj konstruado ni superas la pratagojn. Vi devus vidi la akvovojojn de Dalo, Frodo, kaj la montojn kaj la lagetojn! Vi devus vidi la ŝtonpavimitajn vojojn multkolorajn! Kaj la halojn kaj kavernecajn stratojn sub la tero kun arkaĵoj ĉizitaj arboforme; kaj la terasojn kaj turojn sur la Montodeklivoj! Tiam vi vidus, ke ni ne maldiligentis.

– Mi venos vidi ilin, se iam mi povos, – diris Frodo. – Kiom surprizita estintus Bilbo, vidante ĉiujn ŝanĝiĝojn ĉe la Dezertejo de Smaŭgo!

Gloino alrigardis Frodon kaj ridetis.

– Vi tre amis Bilbon, ĉu ne? – li demandis.

– Jes, – respondis Frodo. – Mi prefere vidus lin, ol ĉiujn turojn kaj palacojn en la mondo.

Finfine la festo finiĝis. Elrondo kaj Arvena stariĝis kaj trairis la halon, kaj la ĉeestantoj sekvis ilin laŭ ordo de siaj rangoj. La pordoj estis ĵetmalfermitaj, kaj ili transiris larĝan koridoron kaj tra aliaj pordoj, kaj alvenis alian halon. En ĝi ne estis tabloj, sed hela fajro brulis en granda kameno inter la ĉizitaj pilastroj ambaŭflanke.

Frodo trovis, ke li marŝas kun Gandalfo.

– Tiu ĉi estas la Halo de Fajro, – diris la sorĉisto. – Ĉi tie vi aŭdos multajn kantojn kaj rakontojn, se vi sukcesos maldormi. Sed escepte de ceremoniaj tagoj ĝi kutime staras malplena kaj kvieta, kaj venas ĉi tien personoj, kiuj deziras trankvilon, kaj pensadon. Ĉiam brulas kameno ĉi tie, tra la tuta jaro, sed alia lumo apenaŭ estas.

Kiam Elrondo eniris kaj aliris la seĝon preparitan por li, elfaj muzikistoj ekludis dolĉan muzikon. Malrapide pleniĝis la halo, kaj Frodo plezure rigardis la multajn belajn vizaĝojn, kiuj estis kuniĝintaj; la ora fajrolumo muaris sur ili kaj flagretis sur iliaj haroj. Subite li rimarkis, ne malproksime de l’ fora flanko de la kameno, etan malhelan figuron sidantan sur tabureto kun lia dorso apogita al pilastro. Apud li sur la tero estis trinktaso kaj iom da pano. Frodo scivolis, ĉu li estas malsana (se entute malsano ekzistis en Rivendelo), kaj ne povis ĉeesti la feston. Lia kapo ŝajnis dormklinita al la brusto, kaj faldaĵo de l’ malhela mantelo estis tirita antaŭ lian vizaĝon.

Elrondo antaŭeniris kaj staris apud la silenta figuro.

– Vekiĝu, eta mastro! – li diris, ridetante. Poste, turninte sin al Frodo, fingrovokis lin. – Jen fine venis la horo, kiun vi sopiris, Frodo! Jen amiko kiu longe mankis al vi.

La malhela figuro levis sian kapon kaj malkovris sian vizaĝon.

– Bilbo! – kriis Frodo en subita rekono, kaj li saltis antaŭen.

– Saluton, Frodo, knabo mia! – diris Bilbo. – Do vi finfine alvenis. Mi esperis, ke vi tion sukcesos. Nu, nu! Do tiu ĉi festado okazas honore al vi, mi aŭdis. Espereble ĝi plaĉis al vi?

– Kial vi ne ĉeestis? – kriis Frodo. – Kaj kial ne estis permesate al mi vidi vin pli frue?

– Ĉar vi dormis. Mi vidis vin sufiĉe ofte. Mi ĉiutage sidis apud vi kun Sam. Sed rilate la feston, mi ne multe partoprenas tiujn aferojn nuntempe. Kaj io alia estis farenda.

– Kion vi faris?

– Nu, sidis pensante. Nuntempe mi ofte tion faras, kaj tiu ĉi estas plej konvena loko, en kiu oni faru ĝin, kutime. Vekiĝu, ĉu vere! – li diris, turnante okulon al Elrondo. En ĝi estis brila ridemo kaj neniu signo de dormemo videbla al Frodo. – Vekiĝu! Mi ne dormis, Mastro Elrondo. Se vi volas scii, vi ĉiuj forlasis tro frue vian feston, kaj vi interrompis min meze de kantverkado. Mankis al mi unu-du versoj, kaj mi ilin pripensis; sed supozeble mi jam neniam tornos ilin ĝuste. Okazos tiom multe da kantado, ke la ideoj estos tute forpelitaj el mia kapo. Mi devos peti helpon de mia amiko Dunadano. Kie li estas?

Elrondo ridis.

– Li estas trovota, – li diris. – Poste vi du iros en angulon kaj kompletigos vian taskon, kaj ni aŭdos kaj taksos ĝin antaŭ ol fini la amuziĝon. Kurieroj estis senditaj por trovi la amikon de Bilbo, kvankam neniu sciis, kie li estas, aŭ kial li ne ĉeestis la festmanĝon.

Dume Frodo kaj Bilbo sidis flankalflanke, kaj Sam venis rapide kaj lokigis sin en ilia proksimeco. Ili interparolis per softaj voĉoj, ignorante la gajecon kaj la muzikon en la halo ĉirkaŭ ili. Pri si Bilbo raportis malmulton. Kiam li forlasis Hobiturbon, li forvagis sencele, laŭ la Vojo aŭ sur la kamparo ambaŭflanke; sed iel li sin direktis ĉiam al Rivendelo.

– Mi alvenis ĉi tien sen multe da aventuro, – li diris, – kaj ripozinte mi akompanis la gnomojn ĝis Dalo: mia lasta vojaĝo. Mi ne plu vojaĝos. Jam foriris maljuna Balino. Poste mi revenis ĉi tien, kaj ĉi tie mi restis. Mi faris tion kaj alion. Mi verkis iom pli el mia libro. Kaj, kompreneble, mi verkis kelkajn kantojn. Oni kantas ilin de tempo al tempo: nur por plezurigi min, mi opinias; ĉar, kompreneble, ili ne estas vere sufiĉe altnivelaj por Rivendelo. Kaj mi aŭskultas kaj mi pensas. Tempo ĉi tie ŝajnas ne pasi: ĝi simple ekzistas. Entute rimarkinda loko.

» Mi aŭdas ĉiuspecajn novaĵojn, el trans la Montaro, kaj de la sudo, sed preskaŭ nenion el la Provinco. Mi aŭdis pri la Ringo, kompreneble. Gandalfo estis ofte ĉi tie. Li tamen ne sciigis al mi multon, li iĝis pli ol antaŭe silentema dum la lastaj kelkaj jaroj. La Dunadano sciigis al mi pli. Imagu, ke tiu mia ringo kaŭzis tiom da perturbo! Estas domaĝe, ke Gandalfo ne malkovris pli multe jam pli frue. Mi povus alporti tiun aĵon ĉi tien antaŭlonge, sen tiom da klopodo. Mi pensis plurfoje reiri al Hobiturbo por preni ĝin; sed mi maljuniĝas, kaj oni ne permesis al mi tion: Gandalfo kaj Elrondo, tio estas. Ili ŝajnis supozi, ke la Malamiko serĉas min en ĉiuj eblaj lokoj, kaj farus el mi haketaĵon, se li trovus min ŝanceliĝantan en Sovaĝujo. Kaj Gandalfo diris: “La Ringo pasis pluen, Bilbo. Rezultiĝus neniu bono al vi aŭ al aliaj, se vi provus enmiksiĝi denove pri ĝi”. Stranga speco de komento, ĝuste Gandalfeska. Sed li diris, ke li prizorgas vin, do mi rezignis. Mi treege ĝojas vidi vin sana kaj sekura.

Li paŭzis kaj alrigardis Frodon dubeme.

– Ĉu vi havas ĝin ĉi tie? – li demandis flustre. – Mi ne povas ne esti scivolema, sciu, post ĉio, kion mi aŭdis. Mi tre ŝatus denove rigardi ĝin momentete.

– Jes, mi havas ĝin, – respondis Frodo, spertante strangan malvolonton. – Ĝi aspektas precize tiel same, kiel antaŭe.

– Nu, mi volus ĝin nur ekrigardi momente, – diris Bilbo. Vestante sin, Frodo konstatis, ke dum li dormis la Ringo estis pendigita ĉe lia kolo per nova ĉeno, malpeza sed forta. Malrapide li eltiris ĝin. Bilbo etendis sian manon. Sed Frodo rapide retiris la Ringon. Perturbite kaj mirigite li trovis, ke li plu rigardas ne Bilbon; ombro ŝajnis falinta inter ilin, kaj tra ĝi li konstatis, ke li okulumas etan sulkan kreaĵon kun avida vizaĝo kaj ostaj palpantaj manoj. Li eksentis deziron bati lin.

La muziko kaj kantado ĉirkaŭ ili ŝajnis heziti, kaj okazis silentiĝo. Bilbo rapide alrigardis la vizaĝon de Frodo kaj pasigis manon antaŭ siaj okuloj.

– Nun mi komprenas, – li diris. – Formetu ĝin! Mi bedaŭras: bedaŭras, ke vi ricevis tiun ŝarĝon: bedaŭras pri ĉio. Ĉu aventuroj neniam atingas finon? Supozeble ne. Iu alia ĉiam devas daŭrigi la historion. Nu, nenio farebla. Mi scivolas, ĉu valoras provi finverki mian libron? Sed ni ne ĝenu nin pri tio nun – konigu iom da reala novaĵo! Rakontu al mi pri la Provinco!

Frodo forkaŝis la Ringon, kaj la ombro forpasis, restigante apenaŭ fragmenton da memoro. La lumo kaj muziko de Rivendelo ĉirkaŭis lin denove. Bilbo ridetis kaj gaje ridis. Ĉiu ero da novaĵo el la Provinco, kiun Frodo povis konigi – helpate kaj korektate de tempo al tempo de Sam – ege interesis lin, ekde faligo de plej malgranda arbo ĝis la petolaĵoj de l’ plej eta infano en Hobiturbo. Ili tiom profundiĝis en la okazaĵoj de l’ kvar Kvaronoj, ke ili ne rimarkis la alvenon de viro vestita per malhelverda ŝtofo. Dum multaj minutoj li staris subenrigardante al ili kun rideto.

Subite Bilbo suprenrigardis.

– He, jen vi finfine, Dunadano! – li kriis.

– Paŝegulo! – diris Frodo. – Vi ŝajnas posedi tre multajn nomojn.

– Nu, Paŝegulo estas nomo, kiun mi neniam antaŭe aŭdis, ĉiuokaze, – diris Bilbo. – Pro kio vi nomas lin tiel?

– Oni nomas min tiel en Brio, – diris Paŝegulo, ridante, – kaj tiel oni prezentis min al li.

– Kaj kial vi nomas lin Dunadano? – demandis Frodo.

– La Dunadano, – diris Bilbo. – Tiel li ofte nomiĝas ĉi tie. Sed mi pensis, ke vi scipovas sufiĉe da elfa lingvo por almenaŭ scii dún-adan: Viro el Okcidento, Numenorano. Sed ne konvena horo por lecionoj! – Li turnis sin al Paŝegulo. – Kie vi troviĝis, amiko mia? Kial vi ne ĉeestis la festmanĝon? Damo Arvena estis tie.

Paŝegulo subenrigardis al Bilbo serioze.

– Mi scias, – li diris. – Sed ofte mi devas flankenmeti la ĝojon. Eladano kaj Elrohiro jam revenis neatendite el Sovaĝujo, kaj ili alportis novaĵojn, kiujn mi volis tuj aŭdi.

– Nu, mia karulo, – diris Bilbo, – jam aŭdinte la novaĵojn, ĉu vi ne povas disponigi al mi momenton? Mi volas vian helpon pri io urĝa. Elrondo diris, ke tiu ĉi mia kanto estas kompletigenda antaŭ fino de l’ vespero, kaj mankas al mi inspiro. Ni iru en angulon kaj poluru ĝin!

Paŝegulo ridetis.

– Ek do! – li diris. – Aŭdigu ĝin al mi!

Frodo restis senkunula dum iom da tempo, ĉar Sam estis ekdorminta. Li estis sola kaj sentiĝis iom morna, kvankam ĉie ĉirkaŭ li estis kuniĝintaj la rivendelanoj. Sed tiuj proksimaj al li estis silentaj, atentante la muzikon de l’ voĉoj kaj la instrumentoj, kaj ili malatentis ĉion alian. Frodo komencis aŭskulti.

Komence la belo de la melodioj kaj la interplektitaj vortoj en la elfa lingvo, kvankam li malmulte komprenis ilin, sorĉadis lin tuj, kiam li ilin ekatentis. Preskaŭ ŝajnis, ke la vortoj alprenis formojn, kaj vizioj pri distaj landoj kaj helaj aferoj, kiujn li neniam antaŭe imagis, disvastiĝis antaŭ li. La fajrolumigita halo iĝis kvazaŭ ora nebuleto super maroj da ŝaŭmo, kiuj suspiris rande de l’ mondo. Poste la sorĉo iĝis pli kaj pli sonĝeca, ĝis al li ŝajnis, ke lin transfluas senfina rivero de ŝvelaj oro kaj arĝento, tro sennombraj por kompreno de ĝiaj konturoj; ĝi iĝis parto de la pulsanta aero ĉirkaŭ li, kaj ĝi malsekigis kaj dronigis lin. Rapide li sinkis sub ĝia brila pezo en profundan regnon da dormo.

Tie li longe vagis en sonĝo pri muziko, kiu iĝis fluanta akvo, kaj poste iĝis subite voĉo. Tiu ŝajnis la voĉo de Bilbo ĉantanta versojn. Unue mallaŭte kaj poste pli klare fluis la vortoj.

Maristo estis Erendilo,
en Avernino rendevuis;
kaj per lignar’ el Nimbredilo
boaton tie li konstruis;
H velojn teksis el arĝento,
arĝentaj estis ĝiaj lampoj,
la pruo estis cignoforma,
kaj lumis la standardokampoj.

Laŭ armo de l’ antikvaj reĝoj
li vestis sin per maŝaj ringoj;
la ŝildo estis runskribita
por gardi lin de vund-atingoj;
el draka korno la pafarko,
ebonis lia sagpordo;
arĝentis lia maŝkiraso,
glavingo el kalcedonio;
la ŝtala glavo estis brava,
el adamant’ la kaska alto
kun agla plumo kiel kresto,
brilis sur lia brust’ smeraldo.

Li sub la luno kaj sub steloj
preter la nordajn strandojn vagis
laŭ vojoj sorĉkonfuzaj, kie
al mortemuloj ne plu tagis.

De grinco de l’ Glacio Streta,
kie montetojn ombro kovris,
de l’ sovaĝeja arda brulo
li fuĝis haste, kaj manovris
sur la senstela dista akvo,
ĝis Nokton Nulan li alpadis,
kaj pasis, kaj nenie vidis
lumstrandon, kiun li serĉadis.

Lin pelis la koleroventoj,
kaj blinde en la ŝaŭm’ li fuĝis
de okcident’ al oriento
kaj hejmen sen anonc’ rifuĝis.

Elvinga lin alvenis fluge
kaj en mallumo brulis flamo;
pli helis eĉ ol diamanto
la fajr’ de ŝia kapornamo.

La Silmarilon ŝi alligis
kaj kronis lin per lumo viva,
poste kuraĝa, frunte arda,
li pruon turnis; nokte triva
el alimondo trans la Maro
leviĝis ŝtorm’ libera, prema,
potencovent’ el Tarmenelo;
laŭ padoj, kiujn hom’ mortema
malofte iras, la boaton
portadis ĝia spirturmento
sur akuoj longe forgesitaj:
de orient’ al okcidento.
Sur nigraj ondoj bruegantaj
tra l’ Ĉiamnokto la reveno
super la mergiĝintaj strandoj
dronintaj antaŭ Tagdeveno,
ĝis aŭdas li ĉe bordoj perlaj
kie muzikas fin’ de l’ mondo,
kie la oron kaj juvelojn
rulas ĉiame ŝaŭma ondo.

Li vidis la silentan Monton,
kie krepuskas sur genuoj
de Valinor’, kaj Eldamaron
ekvidis for trans marofluoj.

Vagulo nokton eskapinta,
havenon li finfine alas,
ĝis Elfohejmo verda, bela,
aere akra, kie palas
sube de l’ Monto Ilmarino,
en val’ apika ekbrilantaj,
sur Ombrolago respegulaj,
la Tirionaj turoj lampaj.

Li restis tie kavalire
kaj melodiojn ekdisponis,
aŭskultis mire la saĝulojn,
kaj orajn harpojn ili donis.

Lin vestis ili elfablanke
kaj antaŭ li sep lampojn metis
dum li tra l’ Kalaciriano
ĝis fora land’ kaŝita tretis.

Li venis halojn ekster tempo,
kie sennombraj jaroj meĉas,
kie en Ilmarin’ sur Monto
la Plejaĝul’ senfine reĝas;
kaj tiam estis parolite
pri homoj kaj pri elf-rondanoj;
vizioj estis elmontritaj,
malpermesitaj al mondanoj.

Ili el riĉa elfa vitro
por li konstruis karavelon
kun brila pru’; ĝi nek remilojn
havis, nek arĝentmastan velon:
la Silmarilon kiel lumon
kaj vivan flamstandardon ligis
mem Elbereta por brilado;
ŝi al li ankaŭ disponigis
flugilojn de la senmorteco,
kaj ŝarĝis lin per la fortuno
vagi senbordon de l’ ĉielo
malantaŭ Sun’ kaj luma Luno.

De l’ altoj de Ĉiamvespero,
kie defluas softaj fontoj,
lin portis la flugiloj lume
trans la Muregon de la Montoj.

De l’ Mondofino li sin turnis
sopire al la hejmo fora
kaj serĉvojaĝis tra la ombroj,
kiel brulanta stel’ izola;
li venis super nebuletoj
antaŭ la Suno, flamo dista,
miraĵo antaŭ la aŭroro,
kie Nordlando fluas trista.

Super Mez-Teron li vojaĝis
kaj fine aŭdis la lamenton
de la virinoj kaj elfinoj
en antikvec’, la praan tempon.

Sed lia sorto estis peza:
eterne kiel stel’ orbiti,
la Cisan Strandon mortemulan
neniam povi plu viziti;
por ĉiam roli la heroldon
kun tasko de la lumprezento,
ŝarĝite per lanterno brila,
la Flamportant’ en Okcidento.

La ĉantado ĉesis. Frodo malfermis siajn okulojn kaj vidis, ke Bilbo sidas sur sia tabureto en cirklo da aŭskultintoj, kiuj ridetis kaj aplaŭdis.

– Nun estus bone, ke ni aŭdu ĝin denove, – diris iu elfo. Bilbo stariĝis kaj riverencis.

– Mi estas honorita, Lindiro, – li diris. – Sed estus tro lacige, ripeti ĝin tutan.

– Ne tro lacige al vi, – la elfoj respondis ridante. – Ni scias, ke vin neniam lacigas deklamo de viaj propraj versoj. Sed efektive ni ne kapablas respondi al via demando post unufoja aŭskultado!

– Kio! – kriis Bilbo. – Se vi ne kapablas distingi inter homo kaj hobito, via juĝkapablo estas malpli fajna, ol mi supozis. Ili malsimilas kiel pizoj kaj pomoj.

– Povas esti. Al ŝafoj aliaj ŝafoj sendube aspektas malsimile, – ridis Lindiro. – Aŭ al paŝtistoj. Sed mortemuloj ne estis nia studobjekto. Nin koncernas aliaj aferoj.

– Mi ne diskutos, – diris Bilbo. – Mi estas dormema post tiom da muziko kaj kantado. Mi lasos al vi diveni, se tion vi deziras.

Li stariĝis kaj iris al Frodo.

– Nu, tio estas farita, – li diris per mallaŭta voĉo. – Ĝi disvolviĝis pli bone, ol mi atendis. Ne ofte oni petas duan aŭskulton. Kion vi opinias pri ĝi?

– Mi ne intencas provi konjekti, – diris Frodo ridetante.

– Ne necesas, – diris Bilbo. – Fakte ĝi estas tute mia. Krom ke Aragorno insistis, ke mi enmetu la verdan gemon. Tio ŝajnis al li grava. Mi ne scias kial. Cetere li evidente opiniis, ke la tuta afero estas tro komplika por mia kompreno, kaj li diris, ke se mi aŭdacas verki versojn pri Erendilo en la domo de Elrondo, tio estas mia afero. Supozeble li pravis.

– Mi ne certas, – diris Frodo. – Ĝi ŝajnis al mi iel konvena, kvankam tion mi ne povas klarigi. Mi estis duondorma, kiam vi komencis, kaj ĝi ŝajnis daŭrigi ion, pri kio mi sonĝis. Mi ne komprenis, ke efektive parolas vi preskaŭ ĝis la fino.

– Estas malfacile resti maldorma ĉi tie, ĝis vi kutimiĝas, – diris Bilbo. – Kvankam hobitoj neniam povus akiri tute la elfan avidon pri muziko kaj poezio kaj rakontoj. Ili ŝajne ŝatas tiujn tiom, kiom manĝadon, se ne pli. Ili daŭrigos ankoraŭ longe. Kion vi opinias, ĉu ni forŝteliĝu por iom pli da kvieta konversacio?

– Ĉu eblas? – diris Frodo.

– Kompreneble. Tio ĉi estas plezuro, ne seriozo. Venu-iru laŭplaĉe, kondiĉe ke vi ne kreu bruon.

Ili stariĝis kaj retroiris kviete en la ombrojn, kaj celis la pordon. Ili postlasis Samon, ankoraŭ profunde dormantan kun rideto sur la vizaĝo. Malgraŭ sia plezuro pri la kunesto kun Bilbo, Frodo spertis eksenton da bedaŭro, kiam ili forpasis el la Halo de Fajro. Ĝuste kiam ili transpaŝis la sojlon, unuopa klara voĉo ekkantis.

A Elbereth Gilthoniel,
silivren penna míriel
o menel aglar elenath!

Na-chaered palan-díriel
o galadhremmin ennorath,
Fanuilos, le linnathon
nef aear, sí nef aearon!

Frodo haltis momente, retrorigardante. Elrondo estis sur sia seĝo kaj la fajrolumo sur lia vizaĝo similis someran lumon sur arboj.

Proksime al li sidis Damo Arvena. Surprizite, Frodo vidis, ke Aragorno staras apud ŝi; lia malhela mantelo estis reĵetita, kaj li ŝajne estis vestita per elf-armaĵo, kaj sur lia brusto brilis stelo. Ili interparolis, kaj poste ŝajnis subite al Frodo, ke Arvena turniĝas al li, kaj la lumo de ŝiaj okuloj trafis lin de malproksime kaj trapikis lian koron.

Li staris senmove, sorĉite, dum la dolĉaj sonoj de l’ elfa kanto sonis kvazaŭ klaraj juveloj da vortoj kaj melodio agorditaj.

– Ĝi estas kanto al Elbereta, – diris Bilbo. – Tiun, kaj aliajn kantojn de l’ Benita Regno, ili kantos multfoje hodiaŭ vespere. Venu!

Li kondukis Frodon ĝis sia propra ĉambreto. Ĝi frontis la ĝardenojn kaj elrigardis suden trans la ravinon de Bruineno. Tie ili sidis dum kelka tempo, rigardante tra la fenestro al la helaj steloj super la alta arbaro, kaj interparolante mallaŭte. Ili ne plu diskutis pri la bagatelaj novaĵoj el la fora Provinco, nek pri la malhelaj ombroj kaj danĝeroj, kiuj ĉirkaŭis ilin, sed pri la belaj aferoj, kiujn ili kune vidis en la mondo, pri la elfoj, pri la steloj, pri arboj, kaj la milda evoluo de l’ hela jaro en la arbaroj.

Fine aŭdiĝis frapo sur la pordo.

– Pardonpete, – diris Sam, enŝovante sian kapon, – sed mi nur scivolas, ĉu vi bezonas ion.

– Kaj pardonpete al vi, Sam Vato, – respondis Bilbo. – Supozeble vi volas diri, ke jam tempo estas, ke via mastro enlitiĝu.

– Nu, sinjoro, okazos morgaŭ Konsiliĝo, mi aŭdis, kaj hodiaŭ li nur la unuan fojon ellitiĝis.

– Tute prave, Sam, – ridis Bilbo. – Vi povas fortroti kaj diri al Gandalfo, ke li enlitiĝis. Bonan nokton, Frodo! Aj amiko, ja estis bele vin revidi! Finfine neniu superas hobitojn, kiam temas pri vere kontentiga konversacio. Mi ege maljuniĝas, kaj mi komencas scivoli, ĉu mi fakte ĝisvivos konatiĝon kun viaj ĉapitroj el nia rakonto. Bonan nokton! Mi promenos, mi opinias, kaj rigardos ĝardene la stelojn de Elbereta. Dormu bone!


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2026 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.