La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 10: La disrompo de l’ Kunularo

Aragorno kondukis ilin al la dekstra brako de l’ Rivero. Tie sur la okcidenta flanko sub ombro de Tol Brandiro verda herbejo etendiĝis al la akvo de l’ subo de Amono Hen. Apude leviĝis la unuaj malabruptaj deklivoj de l’ monteto arbvestita, kaj arboj etendiĝis okcidenten laŭ la kurbaj bordoj de la lago. Fonteto saltfalis suben kaj nutris la herbon.

– Ĉi tie ni restos hodiaŭ nokte, – diris Aragorno. – Tio ĉi estas la herbejo de Part Galeno: bela loko dum la somertagoj de antaŭlonge. Ni esperu, ke miseco ankoraŭ ne alvenis ĉi tien.

Ili trenis siajn boatojn sur la verdajn bordojn, kaj apude ili starigis sian bivakon. Ili starigis vaĉon, sed nek vidis nek aŭdis siajn malamikojn. Se Golumo sukcesis sekvi ilin, li restis nevidata kaj neaŭdata. Malgraŭ tio, dum la nokto pasis, Aragorno maltrankviliĝis, moviĝante ofte dumdorme kaj vekiĝante. En la noktoprofundo li stariĝis kaj venis al Frodo, kies vico estis por vaĉi.

– Kial vi maldormas? – demandis Frodo. – Ne temas pri via vaĉo.

– Mi ne scias, – respondis Aragorno; – sed ombro kaj minaco kreskis, dum mi dormis. Estus bone, se vi elingigus vian glavon.

– Kial? – diris Frodo. – Ĉu malamikoj alestas?

– Ni vidu, kion montros Piko, – respondis Aragorno.

Frodo elingigis la elfan klingon. Konsternante lin la eĝoj malhele ekbrilis en la mallumo.

– Orkoj! – li diris. – Ne tre proksimaj, kaj tamen tro proksimaj verŝajne.

– Tion mi ja timis, – diris Aragorno. – Sed eble ili ne estas ĉi-borde de l’ Rivero. La brilo de Piko estas malforta, kaj eble indikas nenion pli ol spionojn el Mordoro vagantajn sur la deklivoj de Amono Laŭ. Mi neniam antaŭe aŭdis pri orkoj sur Amono Hen. Tamen kiu scias, kio povas okazi dum tiuj ĉi misaj tagoj, ĉar Minaso Tirit jam ne sekurigas la pasejojn de Anduino. Ni devos iri singarde.

La tago venis kvazaŭ fajro kaj fumo. Malalte en la oriento troviĝis nigraj nubostangoj kvazaŭ fumoj de granda incendio. La leviĝanta suno lumigis ilin de sube per flamoj malpure ruĝaj; sed baldaŭ ĝi grimpis super ilin en klaran ĉielon. La pinto de Tol Brandiro estis kronita de oro. Frodo rigardis orienten kaj rigardis la altan insulon. Ties flankoj eksplodis apike el la kuranta akvo. Tre alte super la altaj klifoj estis abruptaj deklivoj, sur kiuj grimpis arboj, imbrikante unu sur alian; kaj eĉ pli supre estis grizaj facoj de neatingebla roko, kronitaj per granda sagturo ŝtona. Multaj birdoj ĉirkaŭflugis ĝin, sed neniu alia indiko pri vivantaĵoj estis videbla.

Kiam ili finmanĝis, Aragorno kunvokis la Kunularon.

– Finfine alvenis la tago, – li diris: – la elektotago, kiun ni longe prokrastis. Kio nun fariĝos el nia Kunularo, kiu vojaĝis tiom distance en frateco? Ĉu ni turnu nin okcidenten kun Boromiro kaj aliru la militojn de Gondoro, aŭ turniĝu orienten al la Timo kaj Ombro, aŭ ĉu ni disrompu nian kunulecon kaj iru tien kaj alien laŭ nia unuopa elekto? Kion ajn ni faros, tio estas farenda baldaŭ. Ni ne povas longe ĉi tie halti. La malamikoj estas sur la orienta bordo, tion ni scias; sed mi timas, ke la orkoj eble estas jam ĉi-flanke.

Sekvis longa silento, dum kiu neniu parolis aŭ moviĝis.

– Nu, Frodo, – diris Aragorno finfine. – Mi timas, ke la ŝarĝo pezas sur vin. Vi estas la Portanto nomita de la Konsilio. Vian propran vojon nur vi povas elekti. Pri tiu ĉi afero mi ne povas konsili vin. Mi ne estas Gandalfo, kaj kvankam mi klopodis ludi lian rolon, mi ne scias, kiun intencon aŭ esperon li havis pri tiu ĉi horo, se entute li iun havis. Plej probable ŝajnas, ke se li nun ĉeestus la elekto tamen restus ĉe vi. Tia estas via sorto.

Frodo ne tuj respondis. Poste li parolis malrapide.

– Mi scias, ke necesas hasto, tamen mi ne povas elekti. La ŝarĝo estas peza. Havigu al mi unu horon, kaj poste ni parolos. Lasu min sola!

Aragorno rigardis lin bonkore-kompateme.

– Do bone, Frodo, filo de Drogo, – li diris. – Vi havos unu horon, kaj vi estos sola. Ni provizore restos ĉi tie. Sed ne vagu malproksimen aŭ ekster vokeblecon.

Frodo sidis momente kun la klinita kapo. Sam, kiu estis rigardinta sian mastron tre zorgeme, skuis sian kapon kaj murmuris: “Eminente evidente estas, sed ne utilas, ke Sam Vato enŝovu sian nazon nuntempe”.

Baldaŭ Frodo stariĝis kaj formarŝis, kaj Sam konstatis, ke dum la aliaj bridis sin kaj ne postrigardis lin, la okuloj de Boromiro spuris Frodon atente, ĝis li elvidiĝis inter la arboj sube de Amono Hen.

Vagante komence sencele en la arbaro, Frodo trovis, ke liaj piedoj gvidas lin supren al la montodeklivoj. Li alvenis padon, ŝrumpantan ruinaĵon de vojo antaŭlonga. Ĉe apikaj lokoj, ŝtupoj el ŝtono estis ĉizitaj, sed nun tiuj estis fenditaj, trivitaj kaj splititaj per arboradikoj. Dum kelka tempo li grimpis, ne ĝenante sin pri la direkto, ĝis li alvenis herban lokon. Aŭkuparoj kreskis ĉirkaŭ ĝi, kaj meze troviĝis larĝa plata ŝtono. La eta alteja herbejo estis aperta al la oriento kaj nun ĝin plenigis la frua sunlumo. Frodo haltis kaj elrigardis trans la Riveron sube malproksime, al Tol Brandiro kaj la birdoj rondflugantaj en la granda aerabismo inter li kaj la senpaŝa insulo. La voĉo de Raŭroso estis potenca muĝado miksita kun profunda pulsanta sonoro.

Li sidiĝis sur la ŝtonoj kaj apogis sian mentonon per la manoj, fiksrigardante orienten sed vidante malmulton per siaj okuloj. Trapasis lian menson ĉio okazinta, de kiam Bilbo forlasis la Provincon, kaj li revokis kaj pripensis ĉion, kion li povis memori pri la vortoj de Gandalfo. La tempo pasis, kaj ankoraŭ li ne pli proksimis al la elekto.

Subite li vekiĝis el la medito: stranga sento venis al li, ke malantaŭ li estas io, ke neamikaj okuloj rigardas lin. Li saltleviĝe turniĝis; sed surprizite li vidis nur Boromiron, kaj ties vizaĝo estis ridetanta kaj bonvolema.

– Mi timis pri vi, Frodo, – li diris, antaŭeniĝante. – Se Aragorno pravas kaj orkoj estas proksimaj, tiam neniu el ni devus vagi sola, kaj malpleje vi: tiom multe dependas de vi. Kaj ankaŭ mia koro estas peza. Ĉu mi rajtas jam resti kaj iom interparoli, pro tio, ke mi trovis vin? Tio konsolus min. Kiam ĉeestas tiom multaj, ĉiu interparolo fariĝas debato senfina. Sed du kune eble trovos saĝon.

– Vi estas bonkora, – respondis Frodo. – Sed al mi ŝajnas, ke neniu parolado helpos min. Ĉar mi scias, kion mi devus fari, sed mi timas fari ĝin, Boromiro: mi timas.

Boromiro sidis silenta. Raŭroso senfine plu muĝadis. La vento murmuris inter la branĉoj de l’ arboj. Frodo tremetis. Subite Boromiro alvenis kaj sidiĝis apude.

– Ĉu vi certas, ke vi ne suferas nenecese? – li diris. – Mi volas helpi vin. Vi bezonas konsilon pri via malfacila elekto. Ĉu vi ne akceptu la mian?

– Mi opinias, ke mi jam scias, kian konsilon vi proponus, Boromiro. Kaj tio ŝajnus saĝa, se ne avertus min mia koro.

– Avertus? Avertus kontraŭ kio? – abrupte diris Boromiro.

– Kontraŭ prokrasto. Kontraŭ la vojo, kiu ŝajnas pli facila. Kontraŭ rifuzo de la ŝarĝo surdorsigita al mi. Kontraŭ... nu, se necesas tion diri, kontraŭ fido al la forto kaj veremo de la homoj.

– Tamen tiu forto jam longe protektis vin malproksime en via landeto, kvankam tion vi ne sciis.

– Mi ne dubas pri la kuraĝo de via popolo. Sed la mondo ŝanĝiĝas. La muroj de Minaso Tirit eble fortikas, sed ili ne fortikas sufiĉe. Se ili malsukcesos, kio poste?

– Ni mortos batalinte kuraĝe. Tamen restas ankoraŭ espero, ke ili ne malsukcesos.

– Neniu espero dum la Ringo ekzistas, – diris Frodo.

– Ha! La Ringo! – diris Boromiro kun ekbrilantaj okuloj. – La Ringo! Ĉu ne estas stranga sorto, ke ni suferu tiom da timo kaj dubo pro objekto tiel malgranda? Objekto tiel malgranda! Kaj mi vidis ĝin nur momente en la Domo de Elrondo. Ĉu mi ne povas ekvidi ĝin denove?

Frodo levis la okulojn. Lia koro frostiĝis. Li ekvidis la strangan eklumon en la okuloj de Boromiro, tamen ties esprimo estis ankoraŭ afabla kaj amikeca.

– Prefere ĝi kuŝu kaŝite, – li respondis.

– Laŭ via plaĉo. Al mi ne gravas, – diris Boromiro. – Tamen ĉu mi ne rajtas eĉ paroli pri ĝi? Ĉar vi ŝajnas pensi ĉiam nur pri ĝia potenco en la manoj de l’ Malamiko: pri ĝiaj misaj uzebloj, ne pri la virtaj. La mondo ŝanĝiĝas, vi diras. Minaso Tirit falos, se la Ringo travivos. Sed kial? Certe, se la Ringo estus ĉe la Malamiko. Sed kial, se ĝi estus ĉe ni?

– Ĉu vi ne ĉeestis la Konsiliĝon? – respondis Frodo. – ĉar ni ne povas uzi ĝin, kaj kio estas farata per ĝi iĝas misa.

Boromiro stariĝis kaj marŝis senpacience tien-reen.

– Tiel vi persistas, – li kriis. – Gandalfo, Elrondo – ĉiuj ĉi personoj instruis vin paroli tiel. Pri si mem ili eble pravas. Tiuj elfoj, duonelfoj kaj sorĉistoj, ili eble trafus en malbonon. Tamen ofte mi demandas min, ĉu ili estas saĝaj aŭ nur timemaj. Tamen ĉiu laŭ sia speco. Fidelkoraj homoj ne estas koruptitaj. Ni el Minaso Tirit lojalis dum longaj provaj jaroj. Ni ne deziras la potencon de sorĉomastroj, nur forton por nin defendi, forton en afero justa. Kaj jen! dum nia bezono la hazardo malkovras la Ringon de Potenco. Ĝi estas donaco, mi diras, donaco al la malamikoj de Mordoro. Estas freneze ne uzi ĝin, uzi la potencon de l’ Malamiko kontraŭ lin. La sentimaj, la senkompataj, nur tiuj akiros la venkon. Kion ne povus fari batalanto en tiu ĉi horo, granda estro? Kion ne povus fari Aragorno? Aŭ se li rifuzus, kial ne Boromiro? La Ringo havigus al mi potencon de Komando. Kiel mi pelus la armeojn de Mordoro, kaj ĉiuj homoj venus amase al mia standardo!

Boromiro paŝis tien-reen, parolante ĉiam pli laŭte. Li ŝajnis preskaŭ forgesi pri Frodo, dum lia parolo koncernis murojn kaj armilojn, kaj la kunvokadon de homoj; kaj li starigis planojn pri grandaj aliancoj kaj gloraj estontaj venkoj; kaj li detruis Mordoron, kaj mem iĝis potenca reĝo, bonvolema kaj saĝa. Subite li haltis kaj gestis per siaj brakoj.

– Kaj oni diras, ke ni forĵetu ĝin! – li kriis. – Mi ne diras detruu ĝin. Tio eble estus bona, se la racio montrus ian esperon tion plenumi. Tion ĝi ne faras. La sola plano proponata al ni estas, ke duonulo marŝu blinde en Mordoron kaj proponu al la Malamiko ĉiun eblecon rehavi ĝin por si. Malsaĝaĵo!

» Ĉu vi ne konstatas tion, amiko mia? – li diris, jen subite turnante sin denove al Frodo. – Vi diras, ke vi timas. Se estas tiel, la plej kuraĝa pardonus vin. Sed ĉu ne vere reagas via bona sagaco?

– Ne, mi timas, – diris Frodo. – Simple timas. Sed mi ĝojas, ke mi aŭdis vin paroli tiel detale. Mia menso estas jam pli klara.

– Do vi venos al Minaso Tirit? – kriis Boromiro. Liaj okuloj ekbrilis kaj lia mieno iĝis entuziasma.

– Vi miskomprenas min, – diris Frodo.

– Sed vi venos, almenaŭ por kelka tempo? – Boromiro persistis. – Mia urbo jam ne estas malproksima; kaj ĝis Mordoro estas malmulte pli longa vojo ol de ĉi tie. Ni estas jam longe en la sovaĝejo, kaj vi bezonas sciigojn pri la agoj de la Malamiko antaŭ ol vi elpaŝos. Venu kun mi, Frodo. Vi bezonas ripozon antaŭ via aventuro, se iri vi insistas. – Li metis manon sur la ŝultron de l’ hobito laŭ amika maniero; sed Frodo sentis, ke la mano tremas pro subpremata ekscito. Li haste forpaŝis, kaj rigardis alarmite la altan viron, preskaŭ duoble pli altan ol li kaj multoble superan al li je forto.

» Kial vi tiom neamikas? – diris Boromiro. – Mi estas homo lojala, nek ŝtelisto nek spiono. Mi bezonas vian Ringon: tion vi nun scias, sed mi ĵuras al vi, ke mi ne deziras reteni ĝin. Ĉu vi ne volos almenaŭ permesi, ke mi provu mian planon? Pruntedonu al mi la Ringon!

– Ne! ne! – kriis Frodo. – La Konsilio komisiis al mi ĝian portadon.

– Pro via propra stulteco la Malamiko venkos nin, – kriis Boromiro. – Kiel tio kolerigas min! Stultulo! Obstina stultulo! Kuranta volonte al morto kaj ruiniganta nian aferon. Se iuj mortemuloj rajtas pretendi la Ringon, tiuj estas la homoj de Numenoro, sed ne duonuloj. Ĝi apartenas al vi nur pro malfeliĉa hazardo. Ĝi povis esti la mia. Ĝi devus esti la mia. Donu ĝin al mi!

Frodo ne respondis, sed formoviĝis ĝis la granda plata ŝtono staris inter ili.

– Nu, nu, mia amiko! – diris Boromiro per malpli laŭta voĉo. – Kial vi ne rezignu pri ĝi? Kial ne liberiĝu de viaj duboj kaj timo? Vi povos kulpigi min, se vi volas. Vi povos diri, ke mi estis tro forta kaj perforte prenis ĝin. Ĉar mi estas por vi tro forta, duonulo, – li kriis, kaj subite li transsaltis la ŝtonon kaj saltis kontraŭ Frodon. Lia bela kaj agrabla vizaĝo estis hide ŝanĝita; arda fajro brulis en liaj okuloj.

Frodo saltis flanken kaj denove intermetis la ŝtonon inter ili. Estis nur unu ebla farotaĵo. Li tremante eltiris la Ringon kaj rapide surfingrigis ĝin, ĝuste kiam Boromiro denove alsaltis lin. La viro spasmospiris, rigardis momente konsternite, kaj poste ĉirkaŭkuris frenezece, serĉante ie kaj tie inter la rokoj kaj arboj.

– Mizera trompulo! – li kriegis. – Kiam mi nur kaptos vin! Jam mi komprenas vian intencon. Vi donos la Ringon al Saŭrono kaj perfidos nin ĉiujn. Vi nur atendis okazon por forlasi nin. Estu malbenataj vi kaj ĉiuj duonuloj je morto kaj mallumo! – Poste, trafinte per piedo ŝtonon, li falis teren kaj kuŝis survizaĝe. Dum kelka tempo li estis senmova kvazaŭ lin trafis la propra malbeno; poste, subite, li ekploris.

Li stariĝis kaj pasigis la manon antaŭ la okuloj, viŝante la larmojn.

– Kion mi diris? – li kriis. – Kion mi faris? Frodo, Frodo! Revenu! La frenezo trafis min, sed ĝi forpasis. Revenu!

Nenia respondo. Frodo eĉ ne aŭdis liajn kriojn. Li estis jam malproksima, saltante blinde laŭ la pado al la montosupro. Teruro kaj malĝojo skuis lin, dum li vidis pense la frenezan atakeman vizaĝon de Boromiro kaj ties brulajn okulojn.

Baldaŭ li alvenis sola sur la pinton de Amono Hen kaj haltis tie spiromanke. Li vidis kvazaŭ tra nebuleto larĝan platan rondon, pavimitan per fortikaj ŝtonoj kaj ĉirkaŭitan de eriĝanta parapeto; kaj meze, starigite sur kvar ĉizitaj pilastroj, estis alta seĝo, atingebla per multobla ŝtuparo. Supren li iris kaj sidiĝis sur la antikva seĝo, sentante sin kiel perditan infanon, kiu surgrimpis la tronon de montaraj reĝoj.

Komence li povis vidi malmulton. Li ŝajnis esti en mondo nebuleta, en kiu estis nur ombroj: la Ringo lin influis. Poste, ie-tie la nebuleto forvelkis kaj li vidis multajn viziojn: etajn kaj klarajn, kvazaŭ ili estus sur tablo sub liaj okuloj, kaj tamen foraj. Mankis sono, vidiĝis nur helaj vivaj bildoj. La mondo ŝajnis ŝrumpinta kaj silentiĝinta. Li sidis sur la Seĝo de Vidado, sur Amono Hen, la Monto de l’ Vido de la homoj de Nuraenoro. Oriente li enrigardis larĝajn senmapajn landojn, sennomajn ebenaĵojn, kaj arbarojn neesploritajn. Norden li rigardis, kaj la Granda Rivero kuŝis kvazaŭ rubando sube, kaj la Nebulecaj Montoj staris malgrandaj kaj malmolaj kiel rompitaj dentoj. Okcidenten li rigardis kaj vidis la larĝajn paŝtejojn de Rohano kaj Ortankon, la pinton de Isengardo, kvazaŭ nigran pikilon. Suden li rigardis, kaj ĝuste sub liaj piedoj la Granda Rivero kurbiĝis kvazaŭ falanta ondo kaj plonĝis laŭ la rapidejoj de Raŭroso en ŝaŭmantan puton; briletanta ĉielarko lumis sur la akvofumo. Kaj Etir Anduinon li vidis, la grandan delton de l’ Rivero, kaj miriadojn da marbirdoj kirliĝantaj blankpolve en la sunlumo, kaj sub ili verdan kaj arĝentan maron, sulkiĝantan laŭ senfinaj linioj.

Sed ĉie, kien li rigardis, li vidis signojn de milito. La Nebulecaj Montoj estis surkrablataj kvazaŭ formikejoj: orkoj eliradis el mil truoj. Sub la branĉoj de Mornarbaro okazis mortiga interlukto de elfoj kaj homoj kontraŭ kruelaj bestoj. La lando de l’ Beornidoj flamadis; nubo ŝvebis super Morio; fumo leviĝis ĉe la bordoj de Lorieno.

Rajdantoj galopis sur la herbo de Rohano; lupoj elverŝiĝis el Isengardo. El la havenoj de Harado militŝipoj direktiĝis al la maro; kaj el la oriento viroj senĉese moviĝadis: glavistoj, lancistoj, pafarkistoj sur ĉevaloj, ĉaroj de ĉefoj kaj ŝarĝitaj furgonoj. La tuta potenco de l’ Malluma Mastro moviĝis. Poste, turninte sin denove suden, li rigardis al Minaso Tirit. Malproksima ĝi ŝajnis kaj bela: blankmura, multtura, fiera kaj belaspekta sur sia montoseĝo; ĝiaj kreneloj brilis ŝtale, kaj ĝiaj turetoj helis je multaj standardoj. Espero eksaltis en lia koro. Sed kontraŭ Minaso Tirit estis starigita alia fortikaĵo, pli granda kaj pli forta. Tien, nevolonte, lia okulo estis trenita. Ĝi pasis la ruinigitajn pontojn de Osgiliado, la rikanantajn pordojn de Minaso Morgul, kaj la Hantatajn Montojn, kaj ĝi rigardis al Gorgoroto, la valo de teruro en la lando Mordoro. Mallumo kuŝis tie sub la suno. Fajro ardis en la fumo. Monto de Sorto estis brulanta, kaj densa fumo leviĝanta. Poste, finfine, lia rigardo fiksiĝis: muro post muro, krenelaro post krenelaro, nigra, senmezure forta, monto el fero, pordo el ŝtalo, turo el adamanto, li vidis ĝin: Baraduron, la Fortikaĵon de Saŭrono. Ĉia espero forlasis lin.

Kaj subite li sentis la Okulon. En la Malhela Turo estis okulo, kiu neniam dormis. Li sciis, ke ĝi konstatis lian rigardon. Troviĝis tie atakema avida volo. Ĝi alsaltis lin, kaj li eksentis ĝin preskaŭ kiel fingron, lin serĉantan. Tre baldaŭ ĝi fiksiĝos al li, scios tute precize, kie li estas. Amonon Laŭ ĝi tuŝis. Ĝi ekrigardis al Tol Brandiro – li sin ĵetis desur la seĝo, kaŭrante, kovrante sian kapon per sia griza kapuĉo.

Li aŭdis sin voki: Neniam, neniam! Aŭ ĉu estis: Vere mi venas, mi venas al vi? Tion li ne sciis. Poste kiel flagro el alia potencpunkto venis en lian menson alia penso: Demetu ĝin! Demetu ĝin! Stultulo, demetu ĝin! Demetu la Ringon!

La du potencoj interluktis en li. Momente, perfekte ekvilibrigata inter iliaj pikaj pintoj, li tordiĝis, turmentita. Subite li konsciis denove pri si. Frodo, nek la Voĉo nek la Okulo: libera elekti, kaj kun nur unu restanta momento por tion fari. Li defingrigis la Ringon. Li estis surgenua en klara sunlumo antaŭ la alta seĝo. Nigra ombro ŝajnis pasi kiel brako super li; ĝi maltrafis Amonon Hen kaj palpis okcidenten, kaj forvelkis. Poste la tuta ĉielo estis pura kaj blua kaj birdoj kantis sur ĉiuj arboj.

Frodo stariĝis. Li spertis grandan lacon, sed lia volo firmis kaj lia koro plimalpezis. Li parolis voĉe al si.

– Mi jam faros tion, kion mi devas fari. Almenaŭ tio ĉi estas klara: la miso de la Ringo jam agadas eĉ en la Kunularo, kaj la Ringo devos forlasi ĝin antaŭ ol ĝi plenumos pli da miso. Mi iros sola. Iujn mi ne povas fidi, kaj tiuj, kiujn mi povas fidi, estas tro karaj al mi: kompatinda Samĉjo, Gaja kaj Grinĉjo. Ankaŭ Paŝegulo: lia koro sopiras al Minaso Tirit, kaj li estas bezonata tie, ĉar Boromiro jam falis en mison. Mi iros sola. Tuj.

Li reiris rapide laŭ la vojeto kaj revenis al la herbejo, kie Boromiro trovis lin. Tie li haltis, aŭskultante. Al li ŝajnis, ke li aŭdas kriojn kaj alvokojn el la arbaro apud la bordo sube.

– Ili certe serĉas min, – li diris. – Mi scivolas, kiom longe mi forestis. Horojn, mi supozas. – Li hezitis. – Kion mi povas fari? – li murmuris. – Mi devas iri nun aŭ mi neniam iros. Okazon mi ne plu havos. Malplaĉegas al mi forlasi ilin, jenmaniere sen ia klarigo. Sed verŝajne ili komprenos. Sam komprenos. Kaj kion alian mi povas fari?

Malrapide li elprenis la Ringon kaj surfingrigis ĝin denove. Li malaperis kaj supreniris la monteton, malpli ol siblo de la vento.

La aliaj longe restis apud la rivero. Dum kelka tempo ili estis silentaj, ĉirkaŭmoviĝante sentrankvile; sed nun ili sidis en rondo, kaj ili parolis. De tempo al tempo ili klopodis paroli pri aliaj aferoj, pri sia longa vojaĝo kaj multaj aventuroj; ili pridemandis Aragornon pri Gondoro kaj ties antikva historio, kaj la restaĵoj de ties grandaj laboraĵoj ankoraŭ videblaj en tiu ĉi stranga bordotereno de Emin Muilo: la ŝtonaj reĝoj kaj la seĝoj de Laŭ kaj Hen, kaj la granda Ŝtuparo apud la falejoj de Raŭroso. Sed ĉiam iliaj pensoj kaj vortoj revagis al Frodo kaj la Ringo. Kion Frodo elektos? Kial li hezitas?

– Li pripensas, kiu projekto estas pli senespera, mi opinias, – diris Aragorno. – Kaj tio estas sagaca. Estas jam pli ol iam senespere, ke la Kunularo iru orienten, ĉar ni estas spuritaj de Golumo, kaj devas timi, ke la sekreto pri nia vojaĝo estas jam perfidita. Sed Minaso Tirit estis neniam pli proksima al la Fajro kaj detruo de la Ŝarĝo.

» Ni povas resti ĉi tie dum kelka tempo kaj plenumi kuraĝan kontraŭstaron, sed la Reganto Denetoro kun ĉiuj siaj viroj ne povas esperi pri plenumo de tio, kion eĉ Elrondo konfesis ekster sia kapablo: aŭ teni sekreta la Ŝarĝon, aŭ forteni la plenan potencon de l’ Malamiko, kiam tiu venos por ĝin kapti. Kiun vojon elektus iu ajn el ni sur la loko de Frodo? Mi ne scias. Nun pleje ni ja sentas foreston de Gandalfo.

– Doloriga estas nia perdo, – diris Legolaso. – Tamen necesas, ke ni decidiĝu sen lia helpo. Kial ni ne decidu, kaj tiel helpu Frodon? Mi revoku lin kaj poste voĉdonu! Mi voĉdonus por Minaso Tirit.

– Ankaŭ mi, – diris Gimlio. – Ni, kompreneble, estis senditaj nur por helpi la Portanton sur la vojo, ne iri pli malproksimen ol ni volas; kaj neniu el ni estas ĵurinta aŭ ordonita serĉi Monton de Sorto. Malfacila estis nia disiĝo de Lotlorieno. Tamen mi venis ĉi tien, kaj tion ĉi mi diras: nun ni atingis la lastan elekton, kaj estas al mi klare, ke mi ne kapablas forlasi Frodon. Mi elektus Minason Tirit, sed se tion ne faros li, mi lin sekvos.

– Ankaŭ mi kuniros lin, – diris Legolaso. – Estus malfidele diri adiaŭon.

– Tio ja estus perfido, se ni ĉiuj forlasus lin, – diris Aragorno. – Sed se li iros orienten, tiam ne ĉiuj devos akompani lin; kiel mi ankaŭ ne opinias, ke ĉiuj devus. Tiu aventuro estas hazardega: tiom por ok kiom por du aŭ tri, aŭ unu sola. Se vi permesus al mi elekti, mi nomus tri kunulojn: Sam, kiu ne povus toleri ion alian, Gimlion kaj min mem. Boromiro reiros al sia propra urbo, kie bezonas lin lia patro kaj lia popolo; kaj kun li devus iri la aliaj, aŭ almenaŭ Gajadoko kaj Peregrino, se Legolaso malvolonte forlasos nin.

– Tio tute ne konvenas! – kriis Gaja. – Frodon ni ne povas forlasi! Grinĉjo kaj mi ĉiam intencis iri, kien ajn li irus, kaj tion ni ankoraŭ intencas. Sed ni ne konstatis, kion signifos tio. Ĝi ŝajnis alia, tiom malproksime, en la Provinco aŭ en Rivendelo. Estus freneze kaj kruele permesi, ke Frodo iru al Mordoro. Kial ni ne malhelpu lin?

– Ni devas malhelpi lin, – diris Grinĉjo. – Kaj ĝuste tio zorgigas lin, mi estas certa. Li scias, ke ni ne konsentos, ke li iru orienten. Kaj al la kompatindulo ne plaĉas inviti iun kuniri. Imagu tion: foriri sola al Mordoro! – Grinĉjo tremis. – Sed la kara fola hobiĉjo, li devus scii, ke ne necesas peti. Li devus scii, ke se ni ne povos lin malhelpi, ni ne forlasos lin.

– Pardonpete, – diris Sam. – ŝajnas al mi, ke vi tute ne komprenas mian mastron. Li ne hezitas pri la irota vojo. Kompreneble ne! Kiel valoras Minaso Tirit, ĉiuokaze? Al li, mi volas diri, pardonpete, Mastro Boromiro, – li aldonis, kaj turnis sin. Nur tiam ili rimarkis, ke Boromiro, kiu komence sidis silente rande de la rondo, ne plu estis tie.

– Kien li nun iris? – kriis Sam, mienante zorgon. – Li iom strangis lastatempe, laŭ mia opinio. Sed ĉiuokaze, tiu ĉi afero ne koncernas lin. Li iros hejmen, kiel li ĉiam asertis; kaj ne kulpiginde. Sed s-ro Frodo scias, ke li devos trovi la Fendojn de Sorto, se li povos. Sed li timas. Nun, kiam venis la kriza momento, li simple teruriĝis. Jen lia problemo. Kompreneble li iomete lernis, por tiel diri – ni ĉiuj lernis – de kiam ni forlasis la hejmon, aŭ li estus tiom timigita, ke li nur ĵetus la Ringon en la Riveron kaj fuĝus. Sed li ankoraŭ tro timas por komenci. Kaj cetere li ne ĝenas sin pri ni; ĉu ni kuniros aŭ ne. Li scias, ke ni intencas. Ankaŭ tio ĝenas lin. Se li risortigos sin por iri, li volos iri sola. Atentu miajn vortojn! Ni havos problemojn pri li, kiam li revenos. Ĉar li certe risortigos sin, tiel certe, kiel li nomiĝas Baginzo.

– Mi opinias, ke vi parolas pli saĝe ol ĉiuj el ni, Sam, – diris Aragorno. – Kaj kion ni faru, se vi pruviĝos prava?

– Malhelpu lin! Ne permesu, ke li iru! – kriis Grinĉjo.

– Dubinde, – diris Aragorno. – Li estas la Portanto, kaj la sorto de la Ŝarĝo estas en liaj manoj. Al mi ŝajnas, ke nia rolo ne estas peli lin en iun aŭ alian direkton. Kiel mi ankaŭ ne kredas, ke ni sukcesus, se ni provus. Influas aliaj potencoj multe pli fortaj.

– Nu, mi deziras, ke Frodo “risortigu sin” kaj revenu, por ke ni finfaru la aferon, – diris Grinĉjo. – Tiu ĉi atendado estas malagrablega! Certe la horo pasis?

– Jes, – diris Aragorno. – La horo jam delonge pasis. La mateno fortriviĝas. Ni devas lin voki.

Tiumomente Boromiro reaperis. Li elvenis el inter la arboj kaj marŝis al ili senparole. Lia esprimo estis malgaja kaj trista. Li paŭzis kvazaŭ por nombri la ĉeestantojn, kaj poste sidiĝis aparte, kun la okuloj direktataj teren.

– Kie vi estis, Boromiro? – demandis Aragorno. – Ĉu vi vidis Frodon?

Boromiro hezitis momente.

– Jes kaj ne, – li respondis malrapide. – Jes: mi trovis lin iom supre sur la monteto, kaj mi alparolis lin. Mi urĝis lin veni al Minaso Tirit, sed ne orienten. Mi koleriĝis, kaj li forlasis min. Li malaperis. Mi neniam antaŭe vidis ion similan, kvankam mi aŭdis pri tio en rakontoj. Certe li surfingrigis la Ringon. Mi ne povis lin retrovi. Mi supozis, ke li revenos al vi.

– Ĉu nur tion vi volas rakonti? – diris Aragorno, rigardante severe kaj ne tre bonkore al Boromiro.

– Jes, – li respondis. – Provizore mi diros nenion pli.

– Malbonaĵo! – kriis Sam, saltleviĝe. – Mi ne scias, kion faraĉis tiu ĉi viro. Kial s-ro Frodo surfingrigu la aferon? Li tion ne devis fari; kaj se li ĝin faris, ne estas konjekteble, kio eble okazos!

– Sed li ne daŭrigos tion, – diris Gaja, – eskapinte la vizitinton nebonvenan, kiel tion faris Bilbo.

– Sed kien li iris? Kie li estas? – kriis Grinĉjo. – Li forestas jam longege.

– Kiom da tempo pasis, de kiam vi lastfoje vidis Frodon, Boromiro? – demandis Aragorno.

– Duonhoro, eble, – li respondis. – Aŭ eble unu horo. Mi vagadis iom da tempo poste. Mi ne scias! Mi ne scias! – Li intermanigis sian kapon, kaj sidis kurbiĝinte, kvazaŭ pro malĝojo.

– Unu horo de kiam li malaperis! – kriis Sam. – Ni devas provi tuj trovi lin. Ek!

– Atendu momenton! – kriis Aragorno. – Ni devas iri duope, kaj aranĝi – hej, atendu! Momenton!

Ne utilis. Ili malatentis lin. Sam la unua forkuris. Gaja kaj Grinĉjo sekvis, kaj jam malaperis okcidenten inter la arbojn apud la bordo, kriante: Frodo! Frodo! per siaj klaraj, altaj hobitaj voĉoj. Legolaso kaj Gimlio kuradis. Subita paniko aŭ frenezeco ŝajnis trafinta la Kunularon.

– Ni ĉiuj estos dispelitaj kaj perditaj, – ĝemis Aragorno. – Boromiro! Mi ne scias, kiun rolon vi ludis en tiu ĉi misaĵo, sed helpu nun! Postiru tiujn du junajn hobitojn kaj almenaŭ gardu ilin, eĉ se vi ne sukcesos trovi Frodon. Revenu al tiu ĉi loko, se vi trovos lin, aŭ iajn spurojn de li. Mi baldaŭ revenos.

Aragorno forrapidis sekvante Samon. Ĝuste kiam li alvenis la herbejon inter la aŭkuparoj li atingis lin, penantan supren sur la monteto, anhelantan kaj vokantan, Frodo!

– Venu kun mi, Sam! – li diris. – Neniu el ni devas esti sola. Ĉirkaŭas misaĵo. Mi sentas ĝin. Mi iras ĝis la pinto, ĝis la Seĝo de Amono Hen, por vidi, kio estos videbla. Kaj vidu! Okazis, kiel mia koro divenis, Frodo iris ĉi-voje. Sekvu min, kaj tenu la okulojn malfermitaj! – Li rapidis laŭ la vojeto.

Sam faris sian plejeblon, sed li ne povis konkuri kun la disirulo kaj baldaŭ postiĝis. Li ne iris grandan distancon antaŭ ol Aragorno nevidebliĝis antaŭe. Sam haltis kaj anhelis. Subite li frapetis permane sian kapon.

– Haltu, Sam Vato! – li diris voĉe. – Viaj kruroj tro kurtas, do uzu la kapon! Mi pripensu! Boromiro ne mensogas, tio ne estas lia kutimo; sed ne ĉion li sciigis al ni. Io ege timigis s-ron Frodo. Li risortigis sin ĝisprete, subite. Li decidis finfine foriri. Kien? Orienten. Sen Sam? Jes, eĉ sen sia Sam. Tio estas malagrablega, kruele malagrablega.

Sam pasigis manon antaŭ la okuloj, forviŝante la larmojn.

– Firmiĝu, Vato! – li diris. – Pensu, se vi kapablas! Li ne povas transflugi riverojn, kaj li ne povas transsalti akvofalojn. Li malhavas ekipon. Do li devas reatingi la boatojn. Reatingi la boatojn! Reen al la boatoj, Sam, fulme!

Sam turnis sin kaj rekuregis laŭ la vojeto. Li falis kaj vundis siajn genuojn. Li stariĝis kaj plukuris. Li alvenis la randon de l’ herbejo Part Galeno apud la bordo, kie la boatoj estis trenitaj teren el la akvo. Sed neniu ĉeestis. Ŝajnis aŭdiĝi krioj en la arbaro malantaŭe, sed tiujn li ne atentis. Li staris momenton rigardante, tute senmova, gapante. Boato estis glitanta tute sola desur la bordo. Kun krio Sam kuregis trans la herbejon. La boato glisis en la akvon.

– Venas, s-ro Frodo! Venas! – kriis Sam, kaj ĵetis sin de sur la bordo kroĉeme al la foriranta boato. Li maltrafis ĝin je unu paŝo. Kun krio kaj plaŭdo li falis vizaĝantaŭe en profundan rapidan akvon. Gargarante li subiĝis, kaj la Rivero fermiĝis super lia bukla verto.

Ekkrio de timo aŭdiĝis el la malplena boato. Remilo kirliĝis kaj la boato turniĝis. Frodo ĝustatempe kaptis la harojn de Sam, kiam tiu supreniĝis bobelante kaj baraktante. Timo elradiis el liaj rondaj brunaj okuloj.

– Supren, Sam, mia knafoo! – diris Frodo. – Nun kaptu mian manon!

– Savu min, s-ro Frodo! – spiregis Sam. – Mi dronis. Vian manon mi ne vidas.

– Jen ĝi. Ne pinĉu, knabo! Mi ne rezignos pri vi. Tretu akvon kaj ne baraktu, aŭ vi renversos la boaton. Jen do, ekkaptu la boatrandon, kaj lasu min uzi la remilon!

Per kelkaj puŝoj Frodo revenigis la boaton ĝis la bordo, kaj Sam povis elgrimpaĉi, malseka kiel arvikolo. Frodo demetis la Ringon kaj denove surpaŝis la bordon.

– El ĉiuj ĝenaĉoj vi estas la plej ĝena, Sam! – li diris.

– Ho, s-ro Frodo, tio estas severa! – diris Sam, frostotremante. – Tio estas severa, provo foriri sen mi kaj tiel plu. Se mi ne divenus ĝuste, kie vi nun estus?

– Sekure sur mia vojo.

– Sekure! – diris Sam. – Tute sola, kaj sen mi por vin helpi? Mi ne povus tion toleri, tio mortigus min.

– Mortigus vin veni kun mi, Sam, – diris Frodo, – kaj tion mi ne estus povinta toleri.

– Ne tiel certe, kiel postlasado, – diris Sam.

– Sed mi iras al Mordoro.

– Mi tute bone scias tion, s-ro Frodo. Kompreneble vi tien iras. Kaj mi akompanos vin.

– Hej, Sam, – diris Frodo, – ne malhelpu min! La aliaj revenos baldaŭege. Se ili trovos min, mi devos argumenti kaj klarigi, kaj mi neniam havos kuraĝon aŭ okazon ekiri. Sed mi devas iri tuj. Nur tio eblas.

– Kompreneble nur tio, – respondis Sam. – Sed ne sola. Ankaŭ mi venos, aŭ neniu el ni iros. Mi truigos ĉiujn boatojn se necese.

Frodo efektive ridis. Subita varmo kaj ĝojo tuŝis lian koron.

– Lasu unu! – li diris. – Ni bezonos ĝin. Sed vi ne povos veni tiel, sen ekipo aŭ nutraĵo aŭ io.

– Nur atendu momenton, kaj mi alportos miajn aferojn! – kriis Sam entuziasme. – Ĉio pretas. Mi antaŭvidis, ke ni foriros hodiaŭ. – Li alkuris la bivakon, elfosis sian tornistron el la amaso en kiu Frodo metis ĝin, kiam li eligis el la boato la posedaĵojn de l’ kunuloj, ekkaptis kroman lankovrilon kaj kelkajn krompakaĵojn da nutraĵo, kaj rekuris.

– Tiel fuŝiĝas mia tuta plano! – diris Frodo. – Ne valoras provi eskapon de vi. Sed mi ĝojas, Sam. Mi ne povas diri, kiom mi ĝojas. Venu jam! Estas evidente, ke laŭsorte ni devas iri kune. Ni iros, kaj la aliaj trovu vojon sekuran! Paŝegulo prizorgos ilin. Supozeble mi neniam plu revidos ilin.

– Tamen eble jes, s-ro Frodo. Eble jes, – diris Sam.

Do Frodo kaj Sam ekiris al la lasta etapo de l’ Serĉo kune. Frodo forpadelis de l’ bordo, kaj la Rivero portis ilin rapide laŭ la okcidenta brako kaj preter la brovumantaj klifoj de Tol Brandiro. La muĝo de la grandaj akvofaloj proksimiĝis. Eĉ kun tiom da helpo, kiom Sam povis aldoni, estis penege transpasi la akvofluon ĉe la suda insulofino kaj peli la boaton orienten direkte al la kontraŭa bordo.

Finfine ili albordiĝis denove sur la sudaj deklivoj de Amono Laŭ. Tie ili trovis bordon malabruptan, kaj ili eltrenis la boaton alten super la akvonivelo kaj kaŝis ĝin laŭeble bone post granda ŝtonego. Poste, surŝultriginte siajn ŝarĝojn, ili ekiris, serĉante vojeton, kiu kondukus ilin trans la grizajn montetojn de Emin Muilo, kaj malsupren en la Landon de Ombro.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.