La Edukada Servo
de I-LO en Tarnovo
Do strony głównej I LO w Tarnowie

Materialoj por geliceanoj
 

  Librejo       Enhavo       Reen       Antaŭen  


LA MASTRO DE L’ RINGOJ

Aŭtoro: J.R.R. Tolkien

©2024 Geo
I-LO en Tarnovo

La Enhavo

La Edukada Servo
La Librejo
La Titola Paĝo

Ringoj
Prologo

La Kunularo de l' Ringo
La Unua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
La Dua Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Du Turegoj
La Tria Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11
La Kvara Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10

La Reveno de la Reĝo
La Kvina Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10
La Sesa Libro
1 2 3 4 5 6 7 8 9

Glosaro
Notoj

Ĉapitro 6: La Reĝo de l’ Ora Halo

Ili daŭre rajdis tra sunsubiro, lanta krepusko kaj densiĝanta nokto. Kiam fine ili haltis kaj elseliĝis, eĉ Aragorno estis malsupla kaj lacega. Gandalfo permesis al ili nur kelkajn horojn da ripozo. Legolaso kaj Gimlio dormis, kaj Aragorno kuŝis plata, etendita surdorse; sed Gandalfo staris apogante sin per sia bastono, rigardante en la mallumon, orienten kaj okcidenten. Ĉio silentis, kaj malestis signo kaj sono de ajna vivantaĵo. La nokton striis longaj nuboj rapidantaj pro malvarmega vento, kiam ili denove leviĝis. Sub la frida lumo ili denove ekiris, rapidaj kiel la taga lumo.

Pasis horoj kaj senhalte ili plurajdis. Gimlio ekdormis kaj falus de la sidloko, se Gandalfo ne kaptus kaj skuus lin. Hasufelo kaj Arodo, lacaj sed fieraj, sekvis sian senlacan estron, grizan ombron apenaŭ videblan antaŭ ili. Pasis la mejloj. La kreskanta luno sinkis en la nuboplenan okcidenton.

Amara frido eniris la aeron. Malrapide en la oriento la mallumo fadis al malvarma grizo. Ruĝaj lumstrioj saltis super la nigraj muroj de Emin Muilo fore maldekstre. Tagiĝo venis klara kaj hela; vento transblovis ilian vojon, rapidanta tra la kurbiĝintaj herboj. Subite Ombrofakso haltis kaj henis. Gandalfo fingromontris antaŭen.

– Vidu! – li kriis, kaj ili levis siajn lacajn okulojn. Antaŭ ili staris la montoj de la sudo: blankpintaj kaj nigre striitaj. La herbejoj ruliĝis kontraŭ la montetojn kiuj ariĝis ĉe la subo kaj fluis en multajn valojn ankoraŭ malklarajn kaj malhelajn, netuŝitajn per la aŭrora lumo, serpentumantajn en la koron de l’ grandaj montoj. Ĝuste antaŭ la vojaĝantoj la plej larĝa el tiuj valoj malfermiĝis kvazaŭ longa golfo inter la montetoj. Fore interne ili ekvidis kunfalintan mont-amason kun unusola alta pinto; ĉe l’ enirejo de la valo sentinelis soleca altaĵo. Ĉirkaŭ ties subo fluis kiel arĝenta fadeno, la rivereto kiu eliris el la valo; sur ties supro ili ekvidis, ankoraŭ tre fore, brileton de la leviĝanta suno, ekbrilon de oro.

– Parolu, Legolaso! – diris Gandalfo. – Sciigu al ni, kion vi vidas tie antaŭ ni!

Legolaso rigardadis antaŭen, ombrumante siajn okulojn kontraŭ la ebenaj strioj de l’ nove supreniĝinta suno.

– Mi vidas blankan rivereton, kiu malsupreniĝas de la neĝoj, – li diris. – Kie ĝi eliras el la ombreco de la valo, leviĝas verda monteto oriente, ĉirkaŭas ĝin barilo kaj forta muro kaj dorna palisaro. Interne leviĝas tegmentoj de domoj; kaj meze, starigita sur verda teraso, troviĝas granda palaco de homoj. Kaj ŝajnas al miaj okuloj, ke ĝi estas ore tegmentita. Ties lumo brilas malproksimen tra la lando. Oraj estas ankaŭ la fostoj de ĝia pordego. Tie staras homoj en brila armaĵo; sed ĉio alia interne de la kortoj ankoraŭ dormas.

– Edoraso nomiĝas tiuj kortoj, – diris Gandalfo, – kaj Meduseldo estas tiu ora palaco. Tie loĝas Teodeno, filo de Tengelo, reĝo de Rohana Markio. Ni venas kun la tagleviĝo. Jam la vojo etendiĝas klare videbla antaŭ ni. Sed ni devos rajdi pli singarde; ĉar milito disvastiĝas, kaj la rohananoj – la ĉevalmastroj – ne dormas eĉ se tiel ŝajnas de fore. Elingigu neniun armilon, parolu neniun vorton orgojlan, mi konsilas al vi ĉiuj, ĝis ni alvenos antaŭ la seĝon de Teodeno.

La mateno estis hela kaj klara ĉirkaŭ ili, kaj kantis birdoj, kiam la vojaĝantoj venis al la rivereto. Tiu subenfluis rapide sur la ebenaĵon, kaj preter la montetosuboj turniĝis trans ilian vojon laŭ larĝa kurbiĝo, fluante orienten por aldoniĝi al Entvaŝo fore en ties karikŝtopitaj fluejoj. La tero estis verda: en la malsekaj herbejoj kaj laŭlonge de la herbkovritaj bordoj de la rivereto kreskis multaj salikoj. Jam en tiu ĉi suda lando ili ekruĝiĝis ĉe la fingropintoj, sentante alproksimiĝon de la printempo. Tra la rivereto estis pasejo inter malaltaj bordoj multe tramplita pro transiro de ĉevaloj. La vojaĝantoj transiris kaj alvenis larĝan sulkoplenan padon, kondukantan al la altejoj.

Sube de la murhava monteto la pado iris sub la ombron de multaj altaĵetoj altaj kaj verdaj. Sur ties okcidentaj flankoj la herbo estis blanka kvazaŭ pro driva neĝo: etaj floroj kreskis tie kvazaŭ sennombraj steloj inter la herberoj.

– Vidu! – diris Gandalfo. – Kiom belas la helaj okuloj en la herbo! Ĉiamgardo ili nomiĝas, simbelmyne en tiu ĉi lando de homoj, ĉar ili burĝonas en ĉiu jarsezono kaj kreskas kie mortintoj ripozas. Jen! Ni venis al la grandaj dolmenoj, kie la prauloj de Teodeno dormas.

– Sep tumuloj maldekstre kaj naŭ dekstre, – diris Aragorno. – Multaj longaj homvivoj pasis de kiam la ora halo estis konstruita.

– Kvincent-foje falis la ruĝaj folioj en Mornarbaro en mia hejmo post tiam, – diris Legolaso, – kaj nur mallonga tempo tio ŝajnas al ni.

– Sed al la rajdantoj de Rohano tio ŝajnas tiel antaŭlonga, – diris Aragorno, – ke la konstruo de tiu ĉi domo estas nur memoro en kanto, kaj la jaroj antaŭ ni estas perditaj en la nebulo de la tempo. Nun ili nomas tiun ĉi landon sia propra hejmo, kaj ilia lingvo estas disigita de ilia norda parencaro. – Poste li ekĉantis en lanta lingvo nekonata al la elfo kaj la gnomo, tamen ili aŭskultis, ĉar enestis forta muzikeco.

– Mi supozas, ke tio estas la lingvo de la rohananoj, – diris Legolaso, – ĉar ĝi similas tiun ĉi landon mem; parte riĉa kaj ruliĝanta, kaj cetere malmola kaj severa kiel la montoj. Sed mi ne konjektas, kion ĝi signifas, krom ke ĝin ŝarĝas la malĝojo de mortemaj homoj.

– Tion ĝi signifas en la Komuna Lingvo, – diris Aragorno, – proksimume tiel mi kapablas traduki:

Kie ĉeval’ kaj rajdanto? Kie la korn’ sonoranta?

Kie la kask’ kaj armaĵo, kaj hela hararo soranta?

Kie la mano sur harpo, kaj ruĝa fajro brulanta?

Kie printemp’ kaj rikolto, kaj alta gren’ maturanta?

Kiel pluv’ sur montet’ ili pasis, kiel enherbeja vento;
tagoj postmonte en ombron sinkis al okcidento.

Kiu rikoltos la fumon de l’ ligna brul’ mortsvenanta,
aŭ vidos fluantan jararon de l’ maro revenanta?

Tiel parolis forgesita poeto antaŭlonge en Rohano, memorigante, kiel alta kaj bela estis Eorlo la Juna, kiu rajdis el la nordo; kaj sur la piedoj de lia ĉevalo Felarofo, patro de la ĉevaloj, estis flugiloj. Tiel homoj ankoraŭ kantas en vespero.

Kun tiuj vortoj la vojaĝantoj preterpasis la silentajn tumulojn. Sekvante la serpentuman padon supren laŭ la verdaj ŝultroj de la montetoj, ili fine venis ĝis la larĝaj ventblovitaj muroj kaj la pordego de Edoraso.

Tie sidis multaj viroj en helaj maŝkirasoj, kiuj tuj salte stariĝis kaj baris la vojon per lancoj.

– Haltu, fremduloj ĉi tie nekonataj! – ili kriis en la lingvo de Rajdmarkio, postulante la nomojn kaj celon de la nekonatoj. Miro vidiĝis en iliaj okuloj sed malmulte da amikemo, kaj ili rigardis sombre al Gandalfo.

– Mi bone komprenas vian parolon, – li respondis en la sama lingvo, – tamen tion kapablas malmultaj fremduloj. Kial do vi ne parolas en la Komuna Lingvo laŭ la kutimo de la Okcidento, se vi deziras respondon?

– La volo de reĝo Teodeno estas, ke neniu eniru lian pordegon krom tiuj, kiuj scipovas nian lingvon kaj estas niaj amikoj, – respondis unu el la gardistoj. – Neniuj estas bonvenaj ĉi tie dum tagoj de milito krom niaj propraj homoj kaj tiuj, kiuj venas de Mundburgo en la lando Gondoro. Kiuj vi estas, venintaj senĝene trans la ebenaĵon tiel strange vestitaj, rajdante ĉevalojn tiel similajn al niaj propraj ĉevaloj? Longe ni gardis ĉi tie, kaj ni gvatis vin defore. Neniam ni vidis aliajn rajdantojn tiel strangajn, nek alian ĉevalon pli fieran ol tiu, kiu portas vin. Ĝi estas unu el la Mearasoj, krom se niajn okulojn envultas la sorĉo. Diru, ĉu vi ne estas sorĉisto, spiono de Sarumano, aŭ fantomoj liametiaj? Parolu jam kaj rapide!

– Ni neniel estas fantomoj, – diris Aragorno, – nek trompas vin viaj okuloj. Ĉar efektive tiuj ĉi estas viaj propraj ĉevaloj, kiujn ni rajdas, kiel vi bone sciis antaŭ ol vi demandis laŭ mia opinio. Sed malofte ŝtelinto rajdas hejmen al la stalo. Jen estas Hasufelo kaj Arodo, kiujn Eomero, la Tria Marŝalo de Markio, pruntedonis al ni antaŭ nur du tagoj. Ni revenigas ilin nun ĝuste kiel ni promesis al li. Ĉu Eomero do ne jam revenis kaj avertis pri nia alveno?

Esprimo ĝenata aperis en la okuloj de la gardisto.

– Pri Eomero mi nenion havas por diri, – li respondis. – Se tio, kion vi diras al mi, estas vero, sendube Teodeno jam aŭdis pri ĝi. Eble via alveno estis ne tute neantaŭvidita. Antaŭ nur du noktoj Vermlango venis al ni kaj diris, ke laŭ la volo de Teodeno neniu fremdulo trapasu jenan pordon.

– Vermlango? – diris Gandalfo, abrupte rigardante la gardiston. – Diru nenion pli! Mia komisio celas ne Vermlangon, sed la Mastron mem de Markio. Mi hastas. Ĉu vi iros aŭ sendos iun por diri, ke ni venis? – Liaj okuloj ekbriletis sub liaj profundaj brovoj dum li turnis sian rigardon al la viro.

– Jes, mi iros, – tiu respondis malrapide. – Sed kiujn nomojn mi raportu? Kaj kion mi diru pri vi? Maljuna kaj laca vi ŝajnas nun, kaj tamen vi estas danĝera kaj severa interne, mi taksas.

– Bone vi vidas kaj parolas, – diris la sorĉisto. – ĉar mi estas Gandalfo. Mi revenis. Kaj jen! Ankaŭ mi revenigas la ĉevalon. Jen estas Ombrofakso la Granda, kiun povas kvietigi neniu alia mano. Kaj jen apud mi estas Aragorno, filo de Aratorno, heredinto de reĝoj, kaj ĝuste al Mundburgo li celas. Jen estas ankaŭ elfo Legolaso kaj gnomo Gimlio, niaj kamaradoj. Iru jam kaj diru al via mastro, ke ni estas ĉe lia pordo kaj volas alparoli lin, se li permesos al ni veni en lian halon.

– Strangajn nomojn vi donas efektive! Sed mi raportos ilin laŭ via ordono kaj ekkonos la volon de mia mastro, – diris la gardisto. – Atendu ĉi tie iomete kaj mi reportos al vi tian respondon, kia plaĉos al li. Ne tro esperu! Jen estas tagoj mallumaj. – Li rapide foriris, lasante la fremdulojn sub atenta prizorgo de siaj kamaradoj.

Post kelka tempo li revenis.

– Sekvu min! – li diris. – Teodeno permesas al vi eniri; sed ĉiun armilon portatan de vi, eĉ se nur bastonon, vi devos lasi ĉe la sojlo. La pordistoj retenos ilin.

Oni svinge malfermis la malhelan pordegon. La vojaĝantoj eniris, marŝante spalire malantaŭ sia gardanto. Ili trovis larĝan padon pavimitan per elhakitaj ŝtonoj, jen serpentumantan supren jen grimpantan laŭ mallongaj aroj da metie metitaj ŝtupoj. Multajn domojn konstruitajn el ligno kaj multajn sombrajn pordojn ili preterpasis. Apud la pado en ŝtona kanelo fluis rojo da klara akvo brilanta kaj tintanta. Fine ili alvenis la verton de la deklivo. Tie staris alta podio super verda teraso, sube de kiu hela fonto elsputiĝis el ŝtono ĉizita laŭ formo de ĉevala kapo; sube estis larĝa baseno, el kiu verŝiĝis la akvo kaj plenigis la falantan rojon. Supren laŭ la verda teraso kondukis ŝtuparo ŝtona, alta kaj larĝa, kaj ambaŭflanke de la plej supra ŝtupo estis ŝtonhakitaj seĝoj. Tie sidis pliaj gardistoj kun elingigitaj glavoj sur siaj genuoj. Ties oraj hararoj estis plektitaj sur iliaj ŝultroj; la suno estis blazonita sur iliaj verdaj ŝildoj, iliaj longaj maŝkirasoj estis hele poluritaj, kaj kiam ili stariĝis, ili ŝajnis pli altaj ol la mortemaj homoj.

– Jen antaŭ vi estas la pordo, – diris la gvidinto. – Mi devos nun reiri al mia ĉeporda deĵoro. Adiaŭ! Kaj la Mastro de Markio traktu vin favore!

Li returnis sin kaj rapide reiris laŭ la pado. La aliaj grimpis la longan ŝtuparon rigardate de la altaj pordistoj. Ili nun staris supre en silento kaj diris neniun vorton, ĝis Gandalfo elpaŝis sur la pavimitan terason supre de la ŝtuparo. Tiam subite per klaraj voĉoj ili prononcis ĝentilan saluton en la propra lingvo.

– Saluton, venintoj el la malproksimo! – ili diris kaj turnis la tenilojn de siaj glavoj al la vojaĝantoj kiel signon de paco. Verdaj gemoj ekflagris en la sunlumo. Poste unu el la gardantoj paŝis antaŭen kaj parolis en la Komuna Lingvo.

– Mi estas la pordogardisto de Teodeno, – li diris. – Hamo mi nomiĝas. Nun mi devas ordoni, ke vi lasu viajn armilojn antaŭ ol eniri.

Legolaso enmanigis al li sian arĝenttenilan stileton, sian sagujon, kaj sian pafarkon.

– Konservu ilin zorge, – li diris, – ĉar ili devenas de la Ora Arbaro, kaj donis ilin al mi la Damo de Lotlorieno.

Miro aperis en la okuloj de la viro, kaj li rapide kuŝigis la armilojn apud la muron, kvazaŭ li timus tuŝi ilin.

– Neniu tuŝos ilin, mi promesas, – li diris. Aragorno staris dum kelka tempo hezitante.

– Ne estas mia volo, – li diris, – flankenmeti mian glavon aŭ enmanigi Andurilon al ajna aliulo.

– Estas la volo de Teodeno, – diris Hamo.

– Ne estas al mi klare, ke la volo de Teodeno, filo de Tengelo, kvankam li estas mastro de Markio, devus superi la volon de Aragorno, filo de Aratorno, heredonto de Elendilo el Gondoro.

– Tiu ĉi domo estas de Teodeno, ne de Aragorno, eĉ se tiu estus reĝo de Gondoro en la sidejo de Denetoro, – diris Hamo, rapide paŝante antaŭ la pordon kaj barante la vojon. Lia glavo jam estis en lia mano kun la pinto direktita al la fremduloj.

– Jen parolo superflua, – diris Gandalfo. – Ne necesas la postulo de Teodeno, sed senutilas rifuzi. Reĝo trudas sian volon en sia propra halo, ĉu fole ĉu saĝe.

– Vere, – diris Aragorno. – Kaj mi farus laŭ ordono de dommastro, eĉ se tio ĉi estus kabano de arbhakisto, se mi portus iun ajn glavon krom Andurilon.

– Kiel ajn ĝi nomiĝas, – diris Hamo, – ĉi tie vi demetos ĝin, se vi ne volas lukti sola kontraŭ la viroj de Edoraso.

– Ne sola! – diris Gimlio, fingrumante la klingon de sia hakilo kaj sombre rigardante supren al la gardisto, kvazaŭ tiu estus arbido, kiun Gimlio emus faligi. – Ne sola!

– Trankviliĝu! – diris Gandalfo. – ĉi tie ni ĉiuj estas amikoj. Aŭ devus esti, ĉar la ridado de Mordoro estos nia sola rekompenco, se ni kverelos. Mia komisio urĝas. Jen almenaŭ glavo mia, bonulo Hamo. Gardu ĝin zorge. Glamdringo ĝi nomiĝas, ĉar la elfoj kreis ĝin antaŭlonge. Nun lasu min trapasi. Venu, Aragorno!

Malrapide Aragorno malbukis sian zonon kaj mem lokis sian glavon vertikale kontraŭ la muron.

– Ĉi tien mi lokas ĝin, – li diris, – sed mi ordonas al vi ne tuŝi ĝin, nek permesi ke iu alia almetu manon sur ĝin. En tiu ĉi elfa ingo loĝas la Glavo-Kiu-Estis-Rompita kaj estas refarita. Telĉaro unue kreis ĝin en la profundo de la tempo. Morto trafos iun ajn, kiu elingigas la glavon de Elendilo, krom la Elendila heredonto.

La gardisto retropaŝis kaj mire rigardis Aragornon.

– Ŝajnas, ke vi venis per la flugiloj deiukanto elforgesitaj tagoj, – li diris. – Okazos, mastro, laŭ via ordono.

– Nu, – diris Gimlio, – se ĝi havos la societon de Andurilo, mia hakilo povos sen honto resti ĉi tie, – kaj li kuŝigis ĝin sur la plankon.

– Nu do, se ĉio estas laŭ via deziro, ni iru paroli kun via mastro. La gardisto plu hezitis.

– Via bastono, – li diris al Gandalfo. – Pardonu min, sed ankaŭ ĝi devus esti lasita ĉe la pordo.

– Sensencaĵo! – diris Gandalfo. – Prudento estas inda, sed malĝentilo estas malinda. Mi maljunas. Se mi ne rajtas apogi min per mia bastono dumire, mi sidos ĉi tie ekstere, ĝis plaĉos al Teodeno ellamiri mem por interparoli kun mi.

Aragorno ridis:

– Ĉiu havas ion tro valoran por esti fidata al aliulo. Sed ĉu vi volos disigi maljunulon de ties marŝbastono? Vidu, ĉu vi ne permesos al ni eniri?

– Bastono en la manoj de sorĉisto eble estas pli ol maljunula apogilo, – diris Hamo. Li intense rigardis la fraksenan bastonon per kiu Gandalfo sin subtenis. – Tamen malgraŭ duboj viro brava fidos sian propran saĝon. Mi kredas, ke vi estas amikoj kaj personoj honorplenaj, kiuj malhavas celon malvirtan. Vi rajtas eniri.

Nun la gardistoj levis la pezajn bartrabojn de la pordo kaj svingis malrapide internen la grumblantajn pordoklapojn sur grandaj ĉarniroj. La vojaĝantoj eniris. La interno ŝajnis malhela kaj varma post la klara aero sur la deklivo. La halo estis longa kaj larĝa kaj plena je ombroj kaj duonlumoj; fortikaj pilastroj subtenis ĝian altan tegmenton. Sed kelkloke brilaj subradioj enfalis laŭ glimaj strioj el la orientaj fenestroj, altaj sub la profundaj tegmentorandoj. Tra luko sur la tegmento, super maldensaj bukletoj da eliranta fumo la ĉielo montriĝis pala kaj blua. Kiam iliaj okuloj kutimiĝis, la vojaĝantoj konstatis, ke la plankon pavimas ŝtonoj multkoloraj; disbranĉaj runoj kaj strangaj blazonoj interplektiĝis subpiede. Ili vidis nun, ke la pilastroj estas riĉe ĉizitaj, glimante pale je oro kaj duonvidataj koloroj. Multaj teksitaj tolaĵoj pendis sur la muroj, kaj trans ties larĝajn spacojn marŝis figuroj el antikvaj legendoj, iuj palaj pro jarpasado, iuj nigretiĝaj en la ombro. Sed sur unu figuron falis la sunlumo: junulo sur blanka ĉevalo. Li blovis grandan kornon, kaj liaj flavaj haroj disbloviĝis pro la vento. La ĉevala kapo estis levita, kaj ties naztruoj estis larĝaj kaj ruĝaj dum ĝi henis, flarante batalon fore. Ŝaŭma akvo, verda kaj blanka, fluis kaj kurbiĝis ĉirkaŭ ties genuoj.

– Vidu Eorlon la Junan! – diris Aragorno. – Tiel li elrajdis el la nordo al la batalo de la kampo de Celebranto.

Nun la kvar kunuloj antaŭeniris, preter la klara lignofajro brulanta sur la longa fajrejo meze de la halo. Poste ili haltis. Ĉe l’ fora ekstremo de la domo, aliflanke de la fajrejo kaj frontante norden al la pordo, estis podio triŝtupa, kaj meze de la podio estis granda orumita trono. Sur ĝi sidis viro tiel kurbiĝinta, ke li ŝajnis preskaŭ nano; sed lia blanka hararo estis longa kaj densa kaj descendis grandplektaĵe el sub maldika ora cirklaĵo metita sur lia kapo. Centre sur lia frunto brilis unuopa blanka diamanto. Lia barbo kuŝis kvazaŭ neĝo sur liaj genuoj; sed liaj okuloj daŭre brulis je brila lumo, ekflagrante dum li rigardis la fremdulojn. Malantaŭ la trono staris virino blankvestita. Ĉe liaj piedoj sur la ŝtupoj sidis ŝrumpinta virfiguro kun pala saĝa vizaĝo kaj pezpalpebraj okuloj.

Okazis silento. La maljunulo ne moviĝis sur sia seĝo. Finfine Gandalfo ekparolis:

– Saluton, Teodeno, filo de Tengelo! Mi revenis. Ĉar jen! La ŝtormo venas, kaj nun ĉiuj amikoj devus kunveni por eviti, ke ĉiu unuope detruiĝu.

Malrapide la maljunulo stariĝis, peze apogante sin per mallonga nigra bastono kun tenilo el blanka osto; kaj nun la fremduloj vidis, ke malgraŭ sia kurbiĝo li ankoraŭ estas alta kaj dum juneco certe estis vere alta kaj fiera.

– Mi salutas vin, – li diris, – kaj eble vi atendas bonvenigon. Sed efektive via bonvenigo ĉi tie estas dubinda, Mastro Gandalfo. Vi ĉiam estas heroldo de mizero. Perturboj sekvas vin kvazaŭ korvoj, kaj ĉiam ju pli ofte des pli malbone. Mi ne misinformos vin: kiam mi aŭdis, ke Ombrofakso revenis senrajdiste, mi ĝojis pro l’ reveno de la ĉevalo, sed eĉ pli pro la manko de l’ rajdinto; kaj kiam Eomero alportis la informon, ke vi finfine foriris al via lasta hejmo, mi ne funebris. Sed informoj el malproksimo malofte fidindas. Jen vi denove venis! Kaj akompanas vin pli fiaj malbonoj ol antaŭe, kiel antaŭsupozeble. Kial mi bonvenigu vin, Gandalfo Ŝtormkorvo? Klarigu al mi tion. – Li malrapide residiĝis sur sian seĝon.

– Vi parolas prave, mastro, – diris la palulo sidanta sur la ŝtupoj de la podio. – Ankoraŭ ne pasis kvin tagoj de kiam venis la amara sciigo, ke via filo Teodredo estas mortigita sur la okcidentaj terenoj: via dekstra mano, la Dua Marŝalo de Markio. Eomero estas malmulte fidinda. Malmultaj viroj restus por gardi viajn murojn se al li estus permesate regi. Kaj ĝuste nun ni ekscias el Gondoro, ke la Malluma Mastro ekmoviĝas en la oriento. Tia estas la horo en kiu elektas reveni jena vagulo. Kial efektive ni bonvenigu vin, Mastro Ŝtormkorvo? Láthspell mi nomas vin, Misheroldo; kaj misheroldo estas misa gasto, oni diras. – Li ridis senamuze, dum li levis momente siajn pezajn palpebrojn kaj rigardis malhelokule la fremdulojn.

– Oni taksas vin saĝa, mia amiko Vermlango, kaj sendube vi forte subtenas vian estron, – respondis Gandalfo per mola voĉo. – Tamen dumaniere oni povas veni kun malagrablaj novaĵoj. Oni povas veni kiel misfaranto; aŭ povas esti tia, kia ne enmiksiĝas, kaj venas nur por havigi helpon en tempo de krizo.

– Tio estas vera, – diris Vermlango, – sed ekzistas tria speco: ronĝantoj de ostoj, enmiksiĝemuloj en alies mizeron, karnomanĝaj birdoj kiuj dikiĝas pro la milito. Kian helpon vi iam ajn alportis, Ŝtormkorvo? Kaj kian helpon vi alportas nun? Nian helpon vi serĉis, kiam vi lastfoje estis ĉi tie. Tiam mia mastro ordonis, ke vi elektu iun ajn ĉevalon laŭ via plaĉo kaj foriru; kaj mirige al ĉiuj vi insolente forprenis Ombrofakson. Mia estro profunde malĝojis; sed al iuj ŝajnis, ke por rapidigi vin el la lando la prezo ne estis tro alta. Mi konjektas, ke tre verŝajne okazos ankoraŭfoje same: vi serĉos helpon prefere ol liveri ĝin. Ĉu vi kunportis virojn? Ĉu vi alportis ĉevalojn, glavojn, lancojn? Tion mi nomus helpo; tion ni bezonas nuntempe. Sed kiuj estas jenaj, kiuj sekvas vian voston? Tri ĉifonaj vaguloj grizvestitaj, kaj vi mem la plej almozul-aspekta el la kvar!

– La ĝentileco en via halo lastatempe iom reduktiĝis, Teodeno, filo de Tengelo, – diris Gandalfo. – Ĉu la mesaĝisto ĉe via pordo ne raportis la nomojn de miaj kunuloj? Malofte ricevis tri tiajn gastojn iu mastro de Rohano. Ili lasis ĉe via pordo armilojn, kiuj samvaloras kiel multaj mortemuloj, eĉ plej potencaj. Grizas iliaj vestaĵoj, ĉar vestis ilin la elfoj, kaj tiel ili trapasis la ombron de grandaj danĝeroj ĝis via halo.

– Do estas vere, kiel raportis Eomero, ke vi ligiĝis kun la Sorĉistino de la Ora Arbaro, ĉu? – diris Vermlango. – Tio ne estas miriga: araneaĵoj da trompo ĉiam estis teksitaj en Dvimordeno.

Gimlio faris unu paŝon antaŭen, sed subite li sentis la manon de Gandalfo kroĉiĝi al lia ŝultro, kaj li haltis starante rigida kiel ŝtono:

En Dvimorden’, en Lorieno
maloftis homa trapromeno,
malofte mortemuloj vidis
la lumon kies bril’ egidis.

Galadriel’! Galadriela!

Tre klaras akve via ŝvelo;
la stel’ en via mano blankas;
folioj, tero, ja senmankas
en Dvimorden’, en Lorieno
pli bele ol la homkompreno.

Tiel Gandalfo mallaŭte kantis, kaj poste li subite ŝanĝiĝis. Flankenĵetinte sian ĉifonan mantelon li stariĝis kaj ne plu apogis sin per sia bastono; kaj li parolis per voĉo klara kaj malvarma.

– Saĝuloj parolas nur pri tio, kion ili konas, Grimo, filo de Galmodo. Malsprita vermo vi fariĝis. Sekve silentu kaj retenu vian forkan langon malantaŭ la dentoj. Mi trapasis fajron kaj morton ne por vortskermi per ruzaĵoj kun servisto ĝis la fulmo trafos.

Li levis sian bastonon. Aŭdiĝis tondrobato. La sunlumo estingiĝis ĉe la orientaj fenestroj; la tuta halo iĝis malluma kiel nokto. La fajro malardis je sordinita braĝo. Nur Gandalfo estis videbla, staranta blanka kaj alta antaŭ la nigrigita fajrujo.

En la malhelo oni aŭdis la siblon de l’ voĉo de Vermlango:

– Ĉu mi ne konsilis al vi, mastro, malpermesi lian bastonon? Tiu stultulo Hamo perfidis nin!

Vidiĝis flagro, kvazaŭ fulmo trabreĉus la tegmenton. Poste ĉio estis silenta. Vermlango dissterniĝis survizaĝe.

– Nun Teodeno, filo de Tengelo, ĉu vi aŭskultos min? – diris Gandalfo. – Ĉu vi petas helpon? – Li levis sian bastonon kaj indikis altan fenestron. Tie la mallumo ŝajnis heliĝi, kaj tra la fendo videblis, alte kaj fore, peco da brila ĉielo. – Ne ĉio estas malluma. Trovu kuraĝon, Mastro de Markio; ĉar pli bonan helpon vi ne trovos. Nenian konsilon ni havas por malesperantoj. Tamen konsilon mi povus doni kaj vortojn mi povus diri al vi. Ĉu vi volas aŭdi ilin? Ili ne estas por ĉies oreloj. Mi ordonas, ke vi venu eksteren antaŭ vian pordon kaj rigardu ĉirkaŭen. Tro longe vi sidadis en ombroj kaj fidis al torditaj rakontoj kaj oblikvaj instigoj.

Malrapide Teodeno lasis sian tronon. Malforta lumo ekkreskis denove en la halo. La virino hastis al la flanko de la reĝo, kaptante lian brakon, kaj per hezitemaj paŝoj la maljunulo depodiiĝis kaj trapaŝis mutece la halon. Vermlango restis kuŝanta sur la planko. Ili alvenis la pordon kaj Gandalfo frapis:

– Malfermu! La Mastro de Markio elvenas!

La pordoklapoj malferme ruliĝis kaj enfajfis akra aero. Vento blovis ĉe la monteto.

– Sendu viajn gardistojn al la ŝtupara subo, – diris Gandalfo. – Kaj vi, damo, lasu lin por iom da tempo kun mi. Mi prizorgos lin.

– Iru, Eovina, fratina filino! – diris la maljuna reĝo. – La tempo de timo jam pasis.

La virino turniĝis kaj reiris malrapide en la domon. Trapasante la pordon ŝi retrorigardis. Serioza kaj pensema estis ŝia rigardo, dum ŝi rigardis la reĝon kun friska kompato en la okuloj. Tre bela estis ŝia vizaĝo, kaj ŝiaj longaj haroj similis riveron el oro. Gracila kaj alta ŝi estis en sia blanka robo ĉirkaŭita de arĝento; sed forta ŝi ŝajnis kaj senceda kiel ŝtalo, filino de reĝoj, Tiel Aragorno la unuan fojon en plena taglumo vidis Eovinan, damon de Rohano, kaj taksis ŝin belega, belega kaj frida, kiel mateno de pala printempo, ankoraŭ ne viriniĝinta. Kaj ŝi nun subite konsciiĝis pri li: alta heredanto de reĝoj, saĝa pro multaj vintroj, grizmantela, kaŝanta potencon kiun ŝi tamen sentis. Dum momento ŝtone senmova ŝi staris, poste turniĝinte rapide ŝi estis for.

– Nun, mastro, – diris Gandalfo, – rigardu vian landon! Spim denove la liberan aeron!

El la portiko supre de la alta teraso ili povis vidi post la rojo la verdajn kampojn de Rohano fadantaj al dista grizo. Kurtenoj da ventblovata pluvo suben oblikvis. La ĉielo supre kaj okcidente ankoraŭ malhelis pro tondro, kaj fora fulmo flagris inter la pintoj de kaŝitaj montetoj. Sed la vento jam blovis el la nordo, kaj la ŝtormo veninta el la oriento estis forpasanta, forruliĝanta suden al la maro. Subite tra ŝirtruo en la nuboj malantaŭ ili strio da sunlumo ponardis malsupren.

La falantaj pluvoj glimis arĝente, kaj malproksime la rivero ekbriletis kiel muara vitro.

– Ne estas tiel mallume ĉi tie, – diris Teodeno.

– Ne, – diris Gandalfo. – Kiel ankaŭ maljuneco ne ŝarĝas viajn ŝultrojn tiom peze, kiom deziras iuj, ke vi sentu. Forĵetu vian apogilon!

El la mano de l’ reĝo la nigra bastono falis klake sur la ŝtonojn. Li rektigis sin, malrapide kiel homo rigida pro longa kurbiĝo al teda tasko. Jam alta kaj rekta li staris, kaj liaj okuloj bluis, dum li rigardis la malfermiĝintan ĉielon.

– Malhelaj estis miaj revoj lastatempe, – li diris, – sed mi sentas min kvazaŭ nove vekiĝinta. Mi jam volas, ke vi venintus pli frue, Gandalfo. Ĉar mi timas, ke vi venis tro malfrue, nur por spekti la lastajn tagojn de mia domo. Ne longe jam staros la alta halo, konstruita de Brego, filo de Eorlo. Fajro voros la altan sidejon. Kion fari?

– Multon, – diris Gandalfo. – Sed unue venigu Eomeron. Ĉu mi ne prave konjektas, ke vi enkarcerigis lin laŭ konsilo de Grimo, kiun ĉiuj krom vi nomas Vermlango?

– Vere, – diris Teodeno. – Li ribelis kontraŭ miaj ordonoj kaj mortminacis Grimon en mia halo.

– Oni povas ami vin kaj tamen ne ami Vermlangon aŭ ties konsilojn, – diris Gandalfo.

– Povas esti. Mi agos laŭ via peto. Voku Hamon al mi. Ĉar li pruviĝis nefidinda kiel pordgardisto, li fariĝu mesaĝisto. Kulpulo venigos al juĝado kulpulon, – diris Teodeno, kaj lia voĉo estis severa, tamen li rigardis Gandalfon kaj ridetis, kaj kiam li tion faris multaj zorgosulketoj forglatiĝis kaj ne revenis.

Kiam Hamo estis vokita kaj foriris, Gandalfo gvidis Teodenon al ŝtona seĝo kaj poste sidigis sin antaŭ la reĝo sur la plej supra ŝtupo. Aragorno kaj ties kunuloj staris proksime.

– Mankas tempo rakonti ĉion, kion vi devus aŭdi, – diris Gandalfo. – Tamen se mia espero ne estos trompita, venos okazo postnelonge kiam mi povos paroli pli abunde. Vidu! Vi eniris danĝeron pli grandan eĉ ol la ruzo de Vermlango kapablus teksi en viajn revojn. Sed jen! Vi ne plu revas. Vi vivas. Gondoro kaj Rohano ne staras solaj. La malamiko estas pli forta ol ni scias taksi, tamen ni havas esperon kiun li ne divenis.

Rapide nun Gandalfo paroladis. Lia voĉo estis mallaŭta kaj kaŝema, kaj neniu krom la reĝo aŭdis tion, kion li diris. Sed ĉiam dum li parolis, lumo brilis pli hele en la okuloj de Teodeno, kaj fine li stariĝis de la seĝo ĝis sia plena kresko, kaj Gandalfo estis apud li, kaj kune ili elrigardis de tiu alta loko orienten.

– Vere, – diris Gandalfo, jam per la voĉo laŭta, akra kaj klara, – tiuvoje troviĝas nia espero, kie sidas nia plej granda timo. La sorto ankoraŭ pendas per fadeno. Tamen ankoraŭ restas espero, se nur ni povos stari nevenkitaj dum iomete da tempo.

Nun ankaŭ la aliaj turnis sian rigardon orienten. Trans la disigajn leŭgojn da tero, tre foren ili rigardis ĝis la rando de l’ vidpovo, kaj espero kaj timo pluportis iliajn pensojn trans malhelajn montojn ĝis la Lando de la Ombro. Kie nun estis la Ringoportanto? Kiel maldika estis la fadeno, per kiu la sorto ankoraŭ pendis! ŝajnis al Legolaso, streĉanta siajn forvidajn okulojn, ke li ekvidas ekbrilon de blanko: eble tre malproksime la sunlumo flagretas sur pinaklo de la Turego Garda. Kaj eĉ pli fore, senfine neatingebla kaj tamen aktuala minaco, estis eta flamlango.

Malrapide Teodeno residiĝis, kvazaŭ laceco ankoraŭ baraktus por regi lin kontraŭ la volo de Gandalfo. Li turniĝis kaj rigardis sian domegon.

– Ve! – li diris, – ĉar jenaj misaj tagoj estas miaj, kaj venas dum mia maljunaĝo anstataŭ tiu trankvilo, kiun mi meritas. Ve pri Boromiro la brava! La junaj pereas kaj la maljunaj restadas, velkantaj. – Li kroĉis siajn genuojn per siaj faltitaj manoj.

– Viaj fingroj pli bone memorus sian iaman potencon, se ili kroĉus glavtenilon, – diris Gandalfo.

Teodeno stariĝis kaj metis manon al sia flanko; sed neniu glavo pendis ĉe lia zono. – Kien Grimo formetis ĝin? – li murmuris subvoĉe.

– Akceptu tiun ĉi, kara estro! – diris klara voĉo. – Ĝi estis ĉiam je via servo. – Du viroj estis malantaŭe, venintaj supren laŭ la ŝtuparo kaj nun staris je kelkaj paŝoj de la supro. Eomero estis tie. Neniu kasko estis sur lia kapo, mankis maŝkiraso sur lia brusto, sed en la mano li tenis elingigitan glavon; kaj genuante li proponis la tenilon al sia mastro.

– Kiel okazas tio ĉi? – diris Teodeno severe. Li turnis sin al Eomero, kaj la viroj mire rigardis lin, starantan jam fiere kaj rekte. Kie estis la maljunulo, kiun ili lasis kaŭranta sur sia seĝo aŭ apoganta sin per la bastono?

– Jen mia faro, mastro, – diris Hamo tremante. – Mi komprenis, ke Eomero estis liberigota. Tiom da ĝojo plenigis mian koron, ke eble mi eraris. Tamen, ĉar li estis denove libera kaj estas Marŝalo de Markio, mi alportis lian glavon laŭ lia ordono.

– Por meti ĝin ĉe viajn piedojn, mia mastro, – diris Eomero. Dum momenta silento Teodeno staris rigardante suben al Eomero, dum tiu plu genuis antaŭ li. Neniu el ambaŭ moviĝis.

– Ĉu vi ne volas akcepti la glavon? – diris Gandalfo. Malrapide Teodeno etendis sian manon. Kiam liaj fingroj kroĉis la tenilon, ŝajnis al la rigardantoj, ke firmo kaj forto revenis al lia maldika brako. Subite li levis la klingon kaj svingis ĝin briletantan kaj fajfantan en la aero. Poste li eligis laŭtan krion. Lia voĉo sonoris klare, kiam li ĉantis en la lingvo de Rohano vokon al sinarmado:

Leviĝu, leviĝu, Teodenaj rajdantoj!

Bravo vekiĝas, morn’ oriente.

Selu ĉevalojn, sonu la kornoj!

Ek, Eorlidoj!

La gardistoj, supozante sin alvokitaj, suprensaltis laŭ la ŝtuparo. Ili rigardis mirigite sian mastron, kaj poste samtempe elingigis siajn glavojn kaj kuŝigis ilin antaŭ liaj piedoj.

– Ordonu al ni! – ili diris.

– Westu Théoden hál! – kriis Eomero. – Ĝojigas nin vidi, ke vi reeniras vian propraĵon. Neniam plu estos dirate, Gandalfo, ke vin akompanas nur malbono!

– Reprenu vian glavon, Eomero, fratina filo! – diris la reĝo. – Iru, Hamo, serĉi mian propran glavon! Grimo havas ĝin en sia prizorgo. Aligu ankaŭ lin al mi. Nu, Gandalfo, vi diris, ke vi havas konsilon transdonotan. Kion vi konsilas?

– Vi mem jam plenumis ĝin, – respondis Gandalfo. – Fidi al Eomero prefere ol al homo kurbmensa. Forĵeti bedaŭron kaj timon. Fari agon necesan. Ĉiu viro rajdkapabla estu tuj sendita okcidenten, kiel Eomero konsilis: ni devos unue pereigi la minacon de Sarumano dum restas tempo. Se ni malsukcesos, ni venkiĝos. Se ni sukcesos – tiam ni frontos la postan taskon. Dume via popolo postlasata, la virinoj, infanoj kaj gemaljunuloj, devus fuĝi al la rifuĝejoj, kiujn vi havas en la montaro. Ĉu tiuj ne estis pretigitaj ĝuste por tia misa tago, kia la jena? Ili kunprenu provianton, sed ne prokrastu nek ŝarĝu sin per trezoroj egaj aŭ etaj. Iliaj vivoj estas minacataj.

– Tiu konsilo nun ŝajnas al mi bona, – diris Teodeno. – Mia tuta popolo pretiĝu! Sed vi, miaj gastoj – vere vi diris, Gandalfo, ke la ĝentileco de mia halo reduktiĝis. Vi rajdis tra la nokto, kaj la mateno triviĝas. Vi havis nek dormon, nek nutraĵon. Gastodomo estos pretigita: tie vi dormos post manĝado.

– Ne, reĝo, – diris Aragorno. – Ankoraŭ ne ripozos la lacegaj. La viroj de Rohano devos elrajdi hodiaŭ, kaj ni rajdos kun ili: hakilo, glavo kaj pafarko. Ni kunportis ilin ne por apogi al via muro, Mastro de Markio. Kaj mi promesis al Eomero, ke lia kaj mia glavoj estos elingigitaj kune.

– Jam efektive venko espereblas! – diris Eomero.

– Espereblas, jes, – diris Gandalfo. – Sed Isengardo fortas. Kaj aliaj danĝeroj ĉiam proksimiĝas. Ne prokrastu, Teodeno, post nia foriro. Gvidu viajn homojn rapide al la sekurejo Dunharo en la montaro!

– Ne, Gandalfo! – diris la reĝo. – Vi subtaksas vian kuraclerton. Ne okazos tiele. Mi mem iros al la milito, por perei se necese ĉe la batalfronto. Tiel mi dormos pli kontente.

– Tial eĉ malvenko de Rohano estos glora en la kantoj, – diris Aragorno. La apudstarantaj armitoj kunligis siajn armilojn, kriante:

– La Mastro de Rohano rajdos! Ek Eorlidoj!

– Sed via popolo devos ne esti samtempe sen armiloj kaj sen paŝtisto, – diris Gandalfo. – Kiu gvidos ilin kaj regos ilin anstataŭ vi?

– Mi pripensos tion antaŭ ol foriri, – respondis Teodeno. – Jen venas mia konsilisto.

Tiumomente Hamo revenis el la halo. Malantaŭ li, timvringate inter du viroj, venis Grimo la Vermlanga. Lia vizaĝo tre blankis. Liaj okuloj palpebrumis pro la sunlumo. Hamo genuis kaj etendis al Teodeno longan glavon en ingo ore agrafita kaj inkrustita je verdaj gemoj.

– Mastro, jen Herugrimo, via antikva glavo, – li diris. – Ĝi estas trovita en lia kesto. Malvolonte li transdonis la ŝlosilojn. Multaj aliaj aferoj enestas, kiujn perdis aliuloj.

– Vi mensogas, – diris Vermlango. – Tiun ĉi glavon transdonis al mia prizorgo via mastro.

– Kaj nun li repostulas ĝin de vi, – diris Teodeno. – Ĉu tio malplaĉas al vi?

– Certe ne, mastro, – diris Vermlango. – Mi zorgas pri vi kaj la viaj laŭ mia kapablo. Sed ne lacigu vin, nek trostreĉu vian forton. Permesu al aliaj pritrakti tiujn ĉi ĝenajn gastojn. Via manĝaĵo estas surtabligota. Ĉu vi ne volas iri tien?

– Mi volas, – diris Teodeno. – Kaj manĝaĵo por miaj gastoj estu surtabligota apud mi. La armeo rajdos hodiaŭ. Elsendu la heroldojn! Ili kunvoku ĉiujn, kiuj loĝas ĉirkaŭe! Ĉiuj viroj kaj fortaj junuloj kapablaj porti armilojn, ĉiuj ĉevalposedantoj estu pretaj sursele ĉe la pordo antaŭ la dua horo post tagmezo!

– Kara mastro! – kriis Vermlango. – Ĝuste tion mi antaŭtimis. Tiu sorĉisto envultis vin. Ĉu neniu postrestos por defendi la Oran Palacon de viaj prapatroj kaj ĉiujn viajn trezorojn? Neniu por gardi la Mastron de Markio?

– Se tio estas envulto, – diris Teodeno, – ĝi ŝajnas al mi pli sana ol via flustrado. Via medicina arto postnelonge marŝigus min kvarpiede kvazaŭ besto. Ne, eĉ unu ne postrestos, eĉ ne Grimo. Ankaŭ Grimo rajdos. Iru! Vi ankoraŭ disponas tempon por senrustigi vian glavon.

– Kompatu min, mastro! – plorplendis Vermlango, peteme kuŝante sur la tero. – Kompatu tiun, kiu triviĝis servante vin. Ne sendu min for de via flanko! Almenaŭ mi apogos vin, kiam foriros ĉiuj aliaj. Ne forsendu vian fidelan Grimon!

– Vi havas mian kompaton, – diris Teodeno. – Kaj mi ne forsendas vin de mia flanko. Mi mem iros militi kun miaj viroj. Mi ordonas, ke vi akompanu min kaj pruvu vian fidindecon.

Vermlango rigardis po unu la vizaĝojn. En liaj okuloj vidiĝis mieno de persekutata besto serĉanta breĉon en ringo de malamikoj. Li lekis siajn lipojn per longa pala lango.

– Tian decidon oni eble atendus de reĝo el la domo de Eorlo, malgraŭ lia maljuneco, – li diris. – Sed tiuj, kiuj sincere amas lin, volus malŝarĝi liajn velkajn jarojn. Tamen mi konstatas, ke tro malfrue mi venis. Aliaj, kiujn la morto de mia mastro eble malpli dolorigus, jam persvadis lin. Sed mi ne povas malfari ties faron, aŭskultu min almenaŭ ĉi-rilate, mastro! Iu konanta vian menson kaj honoranta viajn ordonojn devus resti en Edoraso. Nomu fidindan kuratoron. Permesu, ke via konsilisto Grimo prizorgu ĉiujn aferojn ĝis via reveno; kaj mi preĝas, ke tion ni vidu, kvankam neniu saĝulo taksos ĝin probabla.

Eomero ridis:

– Kaj se tiu pledo ne liberigos vin de la milito, plej nobla Vermlango, – li diris, – kiu posteno malpli honora estus akceptebla de vi? Ĉu porti sakon da farano supren en la montaron, se iu konfidus tion al vi?

– Ne, Eomero, vi ne plene komprenas la menson de mastro Vermlango, – diris Gandalfo, direktante sur lin sian pikan rigardon. – Li estas aŭdaca kaj ruza. Ankaŭ nun li ludas danĝeran ludon kaj gajnas poentojn. Horojn de mia valora tempo li jam malŝparis. Suben, serpento! – li subite diris per terura voĉo. – Suben sur la ventron! Kiom da tempo pasis, post kiam Sarumano vin aĉetis? Kio estis la prezo promesita? Kiam ĉiuj viroj estus mortaj, vi estus elektonta vian porcion de la trezoro kaj ricevonta la virinon, kiun vi deziras, ĉu? Tro longe vi rigardis ŝin el sub la palpebroj kaj hantis ŝiajn paŝojn.

Eomero kroĉis sian glavon.

– Tion mi jam sciis, – li murmuris. – Pro tio mi pli frue mortigus lin, malatentante la leĝon de la halo. Sed ekzistas aliaj kialoj. – Li paŝis antaŭen, sed Gandalfo haltigis lin mansigne.

– Eovina estas jam sufiĉe sekura, – li diris. – Sed vi, Vermlango, faris vian eblon por via vera mastro. Almenaŭ iom da kompenso vi meritas. Tamen Sarumano emas preteratenti siajn interkonsentojn. Mi konsilas, ke vi iru rapide kaj memorigu lin antaŭ ol li forgesos vian fidelan servon.

– Vi mensogas, – diris Vermlango.

– Tiu vorto aŭdiĝas tro ofte kaj tro facile ĉe viaj lipoj, – diris Gandalfo. – Mi ne mensogas. Vidu, Teodeno, jen estas serpento! Sendanĝere vi ne povos kunpreni ĝin, nek vi povos lasi ĝin malantaŭe. Mortigi ĝin estus juste. Sed ĝi ne estis ĉiam tia, kia ĝi nun estas. Iam ĝi estis homo kaj servis vin siamaniere. Donu al li ĉevalon kaj li iru tuj, kien ajn li elektos. Laŭ lia elekto vi juĝos lin.

– Ĉu vi aŭdas tion, Vermlango? – diris Teodeno. – Jen via elekto: rajdi kun mi al la milito, kaj ni vidu en batalo, ĉu vi estas lojala; aŭ iri tuj kien ajn vi deziras. Sed poste, se iam ni rerenkontiĝos, mi ne estos kompatema.

Malrapide Vermlango stariĝis. Li rigardis ilin per siaj duonfermitaj okuloj. Laste li trarigardis la vizaĝon de Teodeno kaj malfermis sian buŝon kvazaŭ parolonte. Sed subite li rektigis sin. Liaj manoj moviĝis. Liaj okuloj ekflagris. En ili estis tia malico, ke homoj forpaŝis de li. Li nudigis siajn dentojn; poste kun sibla spiro li kraĉis antaŭ la piedojn de la reĝo kaj, saltinte flanken, li fuĝis malsupren laŭ la ŝtuparo.

– Sekvu lin! – diris Teodeno. – Atentu, ke li al neniu malutilu, sed nek vundu, nek malhelpu lin. Donu al li ĉevalon, se li deziros.

– Kaj se iu konsentos porti lin, – diris Eomero.

Unu el la gardistoj kuris suben laŭ la ŝtuparo. Alia iris al la puto funde de la teraso kaj plenigis per akvo sian kaskon. Per ĝi li purigis la ŝtonojn, kiujn Vermlango fimakulis.

– Nu, miaj gastoj, venu! – diris Teodeno. – Venu akcepti tiun refreŝigaĵon, kiun permesas la neceso rapidi.

Ili reiris en la domegon. Jam ili aŭdis sube en la urbo kriadon de la heroldoj kaj blovadon de militaj kornoj. Ĉar la reĝo estis elrajdonta tiel baldaŭ, kiel povis armiĝi kaj kunveni la viroj de la urbo kaj proksimaj loĝantoj.

Ĉe la reĝa tablo sidis Eomero kaj la kvar gastoj, kaj ankaŭ tie servis la reĝon la damo Eovina. Ili manĝis kaj trinkis rapide. La aliaj silentis, dum Teodeno pridemandis Gandalfon pri Sarumano.

– Kiu povas diveni, kiam komenciĝis liaj perfidoj? – diris Gandalfo. – Li ne ĉiam estis malbonema. Mi ne dubas, ke iam li estis amiko de Rohano; kaj eĉ kiam lia koro pli malardiĝis, li trovis vin ankoraŭ utila. Sed jam delonge li komplotis por ruinigi vin, portante maskon de amikeco, ĝis li estos preta. Dum tiuj jaroj la tasko de Vermlango facilis, kaj ĉio, kion vi faris, estis senprokraste konata en Isengardo; ĉar via lando estis malfermita kaj fremduloj venis-iris. Kaj ĉiam la flustrado de Vermlango estis en viaj oreloj venenante viajn pensojn, fridigante vian koron, malfortigante viajn membrojn, dum aliaj spektis kaj povis fari nenion, ĉar via volo estis sub lia kuratoreco.

» Sed kiam mi eskapis kaj avertis vin, tiam ŝiriĝis la masko antaŭ tiuj, kiuj kapablis vidi. Post tio Vermlango ludis danĝere, ĉiam klopodante prokrastigi vin, por malhelpi amasigon de via plena potenco. Li estis ruza: malakrigante la homan singardemon, aŭ prilaborante la homajn timojn, laŭ postuloj de la okazaĵo. Ĉu vi memoras, kiel avide li urĝis, ke neniu estu sendota por sencela ĉasado norden, ĉar la tuja danĝero estis en la okcidento? Li persvadis vin malpermesi al Eomero persekuti la kaperantajn orkojn. Se Eomero ne malobeus la voĉon de Vermlango parolantan per via buŝo, tiuj orkoj jam atingus Isengardon, alportinte grandan valoraĵon. Efektive, ne tiun valoraĵon, kiun Sarumano deziras antaŭ ĉio, sed almenaŭ du anojn de mia kunularo, partoprenantojn en sekreta espero pri kiu eĉ al vi, mastro, mi ne povas ankoraŭ paroli malkaŝe. Ĉu vi kuraĝas pensi pri tio, kion ili eble nun suferus, aŭ pri kio Sarumano eble nun lernus por detrui nin?

– Mi ŝuldas multon al Eomero, – diris Teodeno. – Fidela koro povas havi impulsan langon.

– Diru ankaŭ, – diris Gandalfo, – ke laŭ kurbaj okuloj la vero povas vidigi vizaĝon torditan.

– Efektive miaj okuloj estis preskaŭ blindaj, – diris Teodeno. – Pleje mi ŝuldas al vi, mia gasto. Denove vi venis ĝustatempe. Mi volas doni al vi donacon antaŭ ol ni iros, laŭ via propra elekto. Necesas nur nomi ion ajn, kio estas mia. Mi rezervas nur mian glavon.

– Ĉu mi venis ĝustatempe aŭ ne, estas ankoraŭ konstatota, – diris Gandalfo. – Sed rilate vian donacon, mastro, mi elektos tiun, kiu konvenas al mia bezono: rapida kaj fidinda. Donu al mi Ombrofakson! Antaŭe ĝi estis nur pruntedonita, se tion oni rajtas nomi pruntedono. Sed nun mi rajdos ĝin en grandan danĝeron, direktante arĝenton kontraŭ nigron: mi ne volus riski ion, kio ne estus mia. Kaj jam ekzistas ama ligo inter ni.

– Vi elektas bone, – diris Teodeno, – kaj mi donacas ĝin nun kun plezuro. Tamen ĝi estas granda donaco. Neniu ekzistas simila al Ombrofakso. En ĝi revenis unu el la potencaj rajdbestoj de la pratempo. Neniu tia revenos estonte. Kaj al vi, miaj ceteraj gastoj, mi proponos tiajn aĵojn, kiaj troveblas en mia armilejo. Glavojn vi ne bezonas, sed troviĝas kaskoj kaj maŝkirasoj lerte kreitaj, donacoj al miaj prapatroj el Gondoro. Elektu inter ili antaŭ ol ni iros, kaj ili servu vin bone!

Nun venis viroj portante militvestaĵojn el la reĝa provizo, kaj ili vestis Aragornon kaj Legolason per brilaj maŝkirasoj. Ankaŭ kaskojn ili elektis kaj rondajn ŝildojn: iliaj bosoj estis kovritaj de oro kaj geminkrustitaj, verdaj, ruĝaj kaj blankaj. Gandalfo prenis neniun armaĵon; kaj Gimlio ne bezonis maŝkirason eĉ se estus trovebla unu konvena al lia staturo, ĉar inter la provizoj de Edoraso troveblis neniu kiraso farita pli bone ol lia mallonga brustarmaĵo, forĝita sub la Monto en la Nordo. Sed li elektis ĉapon el fero kaj ledo, kiu bone alĝustiĝis al lia ronda kapo; kaj ankaŭ malgrandan ŝildon li prenis. Ĝi surhavis la kurantan ĉevalon, blankan sur verdo, kiu estis la emblemo de la domo de Eorlo.

– Ĝi gardu vin bone! – diris Teodeno. – Ĝi estas farita por mi en la tempo de Tengelo, dum mi estis ankoraŭ knabo.

Gimlio riverencis.

– Mi fieras, Mastro de Rohano, porti vian insignon, – li diris. – Efektive, mi preferus porti ĉevalon ol esti ĉevale portata. Mi pli ŝatas miajn piedojn. Sed eble mi alvenos ĝustatempe tien, kie mi povos stari kaj batali.

– Povos esti tiel, – diris Teodeno.

Nun la reĝo stariĝis, kaj tuj Eovina venis antaŭen portante vinon.

– Ferthu Théoden Hál! – ŝi diris. – Ricevu nun tiun ĉi pokalon kaj trinku en feliĉa horo. Sanon al vi iranta kaj venonta!

Teodeno trinkis el la pokalo kaj poste ŝi proponis ĝin al la gastoj. Starante antaŭ Aragorno ŝi subite paŭzis kaj rigardis lin, kaj ŝiaj okuloj brilis. Li subenrigardis al ŝia bela vizaĝo kaj ridetis; sed kiam li prenis la pokalon, lia mano tuŝis la ŝian, kaj li sciis, ke ŝi tremetas pro la tuŝo.

– Saluton, Aragorno, filo de Aratorno! – ŝi diris.

– Saluton, Damo de Rohano! – li respondis, sed lia vizaĝo estis jam zorgoplena kaj li ne ridetis.

Kiam ĉiuj estis trinkintaj, la reĝo trairis la halon ĝis la pordo. Tie la gardistoj atendis lin kaj staris heroldoj, kaj ĉiuj princoj kaj ĉefoj estis kunvenintaj, kiuj restis en Edoraso aŭ loĝis proksime.

– Vidu! Mi eliras kaj ŝajnas probable, ke ĝi estos mia lasta elrajdo, – diris Teodeno. – Infanon mi ne havas. Teodredo, mia filo, estas mortigita. Mi nomas Eomeron, filon de mia fratino, mia heredonto. Se neniu el ambaŭ revenos, tiam elektu novan reĝon laŭplaĉe. Sed al iu mi nun devas konfidi mian popolon postlasotan, por regi ĝin sur mia loko. Kiu el vi konsentos resti?

Neniu viro parolis.

– Ĉu neniun vi volas nomi? Al kiu fidas mia popolo?

– Al la domo de Eorlo, – respondis Hamo.

– Sed Eomeron mi ne povas malhavi, kaj li ankaŭ ne konsentos resti, – diris la reĝo. – Kaj li estas la lasta el tiu domo.

– Eomeron mi ne diris, – respondis Hamo. – Kaj li ne estas la lasta. Ekzistas Eovina, filino de Eomundo, lia fratino. Ŝi estas sentima kaj bravkora. Ĉiuj amas ŝin. Ŝi agu kiel mastro de la eorlidoj, dum ni estos for.

– Estu tiel, – diris Teodeno. – La heroldoj anoncu al la popolo, ke ilin gvidos damo Eovina!

Poste la reĝo sidiĝis sur seĝon antaŭ la pordo, kaj Eovina genuis antaŭ li kaj ricevis de li glavon kaj belforman brustarmaĵon.

– Adiaŭ, fratina filino! – li diris. – Malluma estas la horo, tamen eble ni revenos al la Ora Halo. Sed en Dunharo la popolo povos longe defendi sin, kaj se la batalo iros mise tien venos ĉiuj eskapintoj.

– Ne parolu tiel! – ŝi respondis. – Jaron mi suferos dum ĉiu tago, kiu pasos antaŭ via reveno. – Sed dumparole ŝiaj okuloj direktiĝis al Aragorno staranta proksime.

– La reĝo revenos, – li diris. – Ne timu! Ne okcidente, sed oriente atendas nin nia sorto.

La reĝo descendis laŭ la ŝtuparo kun Gandalfo apude. La aliaj sekvis. Aragorno rerigardis, kiam ili proksimiĝis al la pordo. Eovina staris sola antaŭ la pordo de la domo supre de la ŝtupoj; la glavo estis metita vertikale antaŭ ŝi kaj ŝiaj manoj estis metitaj al la tenilo. Ŝi estis jam kirase vestita kaj brilis kiel arĝento en la sunlumo.

Gimlio marŝis apud Legolaso kun hakilo sur sia ŝultro.

– Nu, finfine ni ekiras! – li diris. – Homoj bezonas multajn vortojn antaŭ la agoj. Mia hakilo senpaciencas en miaj manoj. Tamen mi ne dubas, ke ĉi tiuj rohananoj estas durmanaj, kiam ili ekagas. Malgraŭ tio, jen ne estas tia milito, kia konvenas al mi. Kiel mi atingos la batalon? Mi volus marŝi kaj ne skuiĝi kiel sako antaŭ la selantaŭaĵo de Gandalfo.

– Sidloko pli sendanĝera ol multaj, mi supozas, – diris Legolaso. – Sed sendube Gandalfo volonte submetos vin surpieden, kiam komenciĝos la batoj; aŭ Ombrofakso mem. Hakilo ne estas taŭga armilo por rajdanto.

– Kaj gnomo ne estas rajdisto. Ork-nukojn mi volas haki, ne razi la kapojn de homoj, – diris Gimlio, frapetante la tenilon de sia hakilo.

Ĉe la pordo ili renkontis grandan viramason, junajn kaj maljunajn, ĉiujn prete surselajn. Pli ol milo tie kunvenis. Iliaj lancoj estis kiel kreska arbareto. Laŭte kaj ĝoje ili kriis, kiam Teodeno venis. Iuj tenis preta la reĝan ĉevalon Neĝkolaĵo, kaj aliaj tenis la ĉevalojn de Aragorno kaj Legolaso. Gimlio staris ĝenate, malridante, sed Eomero venis al li kondukante sian ĉevalon.

– Saluton, Gimlio, filo de Gloino! – li kriis. – Mi ankpraŭ ne disponis tempon por lerni ĝentilajn parolojn sub via draŝo, kiel vi promesis. Sed ĉu ni ne flankenmetu nian kverelon? Mi almenaŭ ne parolos denove mise pri la Damo de la Arbaro.

– Mi forgesos mian koleron por kelka tempo, Eomero, filo de Eomundo, – diris Gimlio, – sed se iam vi hazarde vidos la Damon Galadriela propraokule, tiam vi devos agnoski ŝin la plej bela el la virinoj, aŭ nia amikeco ĉesos.

– Tiel estu! – diris Eomero. – Sed ĝis tiam pardonu min, kaj kiel signo de pardono rajdu kun mi, mi petas. Gandalfo estos ĉe la kapo kun la Mastro de Rohano; sed Fajrpiedo, mia ĉevalo, portos nin ambaŭ, se vi konsentas.

– Mi dankas vin tre varme, – diris Gimlio ege kontenta. – Mi ĝoje kuniros vin, se Legolaso, mia kamarado, rajtos rajdi apud ni.

– Estos tiel, – diris Eomero. – Legolaso maldekstre kaj Aragorno dekstre, kaj neniu aŭdacos kontraŭstari nin!

– Kie estas Ombrofakso? – demandis Gandalfo.

– Kuranta sovaĝe sur la herbo, – ili respondis. – Ĝi permesas al neniu homo tuŝi sin. Jen ĝi iras, fore apud la vadejo, kiel ombro inter la salikoj.

Gandalfo fajfis kaj vokis laŭte la nomon de l’ ĉevalo, kaj tiu en malproksimo flirtigis la kapon kaj henis, kaj, sin turninte, sage rapidis al la homamaso.

– Se la spiro de la okcidenta vento plenigus korpon videblan, ĝuste tia ĝi aspektus, – diris Eomero dum la ĉevalego alkuris ĝis ĝi ekstaris antaŭ la sorĉisto.

– La donaco ŝajnas jam donacita, – diris Teodeno. – Sed aŭskultu ĉiuj! Jen ĉi tie mi nomas mian gaston Gandalfon Grizmantelo, la plej saĝan el konsilistoj, la plej bonvenan el vagantoj, princo de Markio, ĉefo de la eorlidoj, dum vivas mia parencaro; kaj mi donacas al li Ombrofakson, nobelon inter ĉevaloj!

– Mi dankas vin, reĝo Teodeno, – diris Gandalfo. Poste li subite ŝovis malantaŭen sian grizan mantelon kaj flankenĵetis sian ĉapelon kaj saltis surseliĝe. Li vestis nek kaskon, nek maŝkirason. Liaj neĝecaj haroj flirtis libere en la vento; lia blanka robo brilis blindige en la sunlumo.

– Vidu la Blankan Rajdanton! – kriis Aragorno, kaj ĉiuj ripetis la vortojn.

– Nia Reĝo kaj la Blanka Rajdanto! – ili kriis. – Ek, eorlidoj! La kornoj sonoris. La ĉevaloj baŭmis kaj henis. Lancoj klakegis kontraŭ ŝildoj. Poste la reĝo levis sian manon, kaj kun impeto, kiel la subita ekblovo de forta vento, la lasta armeo de Rohano ekrajdis tondre al la okcidento.

Malproksiman sur la ebenaĵo vidis Eovina la ekbrilon de iliaj lancoj, dum ŝi staris senmove, sola antaŭ la pordoj de la silenta domo.


<<  |  <  |  >


La letero al prizorganto de la Edukada Servo

Via email: (se vi volas ricevi respondon)
La temo:
Atenton: ← Enskribu la vorton  ilo   , alie la letero malsendiĝos

Skribu la mesaĝon sube (ne pli ol 2048 literoj).

La nombro de literoj por uzado: 2048


La Fakgrupo de
Kemio-Fiziko-Informatiko

en la Unua Liceo Ĝeneraledukada
nomita al Kazimierz Brodziński
en Tarnowo
Str. Piłsudskiego 4
©2024 mag. Jerzy Wałaszek

La materialoj nur por edukada uzado. Ilia kopiado kaj multobligado licas
nur se oni sciigas pri la fonto kaj ne demandas monon por ili.

Bonvolu sendi demandojn al: i-lo@eduinf.waw.pl

Nia edukada servo uzas kuketojn. Se vi ne volas ricevi ilin, bloku ilin en via legilo.